Ĉapitro XIV : En kiu Fileas Fogg malsupreniras la tutan admirindan Gangovalon sen eĉ revi vidi ĝin.

La aŭdaca forrabo sukcesis. Unu horo poste, Dirko ankoraŭ ridis pri sia sukceso. Sro Francisko Kromartio premis la manon al la kuraĝega knabo. Lia mastro diris al li "bone", tio kio, en la buŝo de ĉi tiu ĝentlemano, samvaloris kiel altan aprobon. Al kio Dirko respondis ke la tuta honoro de la afero apartenis al sia mastro. Laŭ li, li havis nur "amuzan ideon", kaj li ridis pensante ke dum kelkaj momentoj, li, Dirko, eks-gimnasto, eks-serĝento de fajrosoldatoj, estis vidvo de ĉarma edzino, maljuna enbalzamigita raĝo !

Koncerne la junan hindinon, ŝi ne konsciis pri tio kio okazis. Envolvita en la vojaĝkovriloj, ŝi kuŝis sur unu el la ŝarĝseloj.

Dume la elefanto, gvidata kun ekstrema certeco de la parsio, rapide kuris tra la ankoraŭ malluma arbarego. Unu horon post esti forlasanta la pagodon de Pilaĵio, ĝi ĵetiĝis trans grandegan ebenaĵon. Je la sepa ni faris paŭzon. La juna virino ankoraŭ estis en kompleta prostracio. La mahuto trinkigis al ŝi kelkajn glutojn da akvo kaj brando, sed tiu ĉi narkota influo kiu premegis ŝin, devis daŭri dum ankoraŭ kelka momento.

Sro Francisko Kromartio, kiu konis la efikojn de la ebrieco kaŭzita de la enspiro de vaporoj de kanabo, havis neniun timeton koncerne ŝin.

Sed se la resaniĝo de la juna hindino ne estis problemo en la menso de la generala brigadisto, tiu ĉi sin montris malpli kvieta pri la estonteco. Li ne hezitis diri al Fileas Fogg ke se Sino Auda restus en Hindio, ŝi nepre refalus inter la manojn de siaj turmentistoj. Tiuj furiozuloj staris en la tuta duoninsulo, kaj certe, malgraŭ la angla polico, ili kapablus rekapti sian viktimon, ĉu ĝi estus en Madraso, Bombajo aŭ Kalkato. Kaj Sro Francisko Kromartio citis, pravige al ĉi tiu diro, fakton el simila naturo kiu antaŭnelonge okazis. Laŭ lia opinio, la juna virino estus vere sekura nur post esti forlasinta Hindion.

Fileas Fogg respondis ke li konsideros ĉi tiujn observojn kaj ke li prizorgos.

Ĉirkaŭ la deka, la mahuto sciigis pri la stacio de Allahabad. Tie rekomencis la interrompita linio de la fervojo, kies trajnoj transveturas, en malpli ol unu tago kaj unu nokto, la distancon kiu apartigas Allahabad de Kalkato.

Fileas Fogg do devis akurate alveni por veturi per vaporŝipo kiu foriros nur la morgaŭon, la 25an de oktobro, je tagmezo, al Honkongo.

La juna virino estis lokita en ĉambro de la stacidomo. Dirko estis komisiita iri aĉeti por ŝi diversajn tualetaĵojn, robon, ŝalon, peltaĵojn, ktp., tion kion li trovos. Lia mastro malfermis al li senliman krediton.

Dirko tuj foriris kaj kuris tra la stratoj de la urbo. Allahabad estas la urbo de Dio, unu el la plej kultitaj en Hindio, ĉar ĝi estas konstruita ĉe la kunfluejo de du sakralaj riveregoj, la Gango kaj la Jamuno, kies akvoj allogas pilgrimantojn el la tuta duoninsulo. Ni cetere scias ke, laŭ la legendoj de la Ramajano, la Gango fontas en la ĉielo, de kie, dank'al Brahmao, ĝi malsupreniras al la tero.

Aĉetante, Dirko estis baldaŭ vidinta la urbon, iam defenditan de belega fortikaĵo kiu fariĝis ŝtata malliberejo. Ne plu da komerco, ne plu da industrio en ĉi tiu urbo, iam industria kaj komerca. Dirko, kiu vane serĉis butikon de modaĵoj, kvazaŭ li estintus en Regento-strato je kelkaj paŝoj de Farmero kaj Kio, trovis nur ĉe unu revendisto, ĉikanema maljuna judo, la objektojn kiujn li bezonis, robon el la skota ŝtofo, lozan mantelon, kaj belegan peltaĵon el lutra pelto kiun li ne hezitis pagi sepdek kvin pundojn(1). Poste, tute triumfa, li reiris al la stacidomo.

Sino Auda komencis rekonsciiĝi. Ĉi tiu influo al kiu la pastroj de Pilaĵio submetis ŝin, iom post iom disflugis, kaj ŝiaj belaj okuloj reakiris sian tutan hindan dolĉecon.

Kiam la reĝo-poeto, Usaf Uddaul, laŭdas la ĉarmojn de la reĝino de Ahmenagara, li tiel sin esprimas :

- Ŝia brila hararo, regule dividita en du partoj, enkadrigas la harmoniajn konturojn de ŝiaj delikataj kaj blankaj vangoj, brilantaj pro glateco kaj freŝeco. Ŝiaj ebonaj brovoj havas la formon kaj potencon de la arko de Kamadevo, dio de amo, kaj sub ŝiaj longaj silkecaj okulharoj, en la nigra pupilo de ŝiaj grandaj kristalpuraj okuloj, naĝas kiel en la sanktaj lagoj de Himalajo, la plej puraj rebriloj de la ĉiela lumo. Maldikaj, egalaj kaj blankaj, ŝiaj dentoj brilegas inter ŝiaj ridetantaj lipoj, kiel gutoj da roso meze de duonfermita granata floro. Ŝiaj ĉarmaj oreloj kun simetriaj kurboj, ŝiaj brile ruĝaj manoj, ŝiaj etaj piedoj malkavaj kaj delikataj kiel la lotus-burĝonoj, brilas laŭ la brilo de la plej belaj perloj de Cejlono, de la plej belaj diamantoj de Golkondo. Ŝia maldika, fleksebla talio, kiun unu mano sufiĉas por ĉirkaŭpreni, plibeligas la gracian kurbecon de ŝiaj rondformaj lumboj kaj la riĉecon de ŝia busto kie floranta juneco elmontras siajn plej perfektajn trezorojn, kaj, sub la silkecaj faldoj de ŝia tuniko, ŝi ŝajnas esti modligita el pura arĝento fare de la dia mano de Vicvakarma, la eterna statuisto.

Sed, sen ĉi tiu tuta poezia disvolvado, sufiĉas diri ke Sino Auda, la vidvino de la raĝo de la Bundelkundo, estis ĉarma virino laŭ la plena eŭropa signifo de la vorto. Ŝi parolis la anglan laŭ granda pureco, kaj la mahuto tute ne troigis asertante ke ĉi tiu juna parsiino aliiĝis per edukado.

Tamen, la trajno estis forironta el la stacidomo de Allahabad. La parsio atendis. Sro Fogg, li, pagis al li sian salajron laŭ la interkonsentita prezo, sen superi ĝin per unu speso. Tio iom surprizis Dirkon, kiu sciis ĉion kion lia mastro ŝuldis al la sindonemo de la mahuto. La parsio efektive riskis memvole sian vivon en la afero de Pilaĵio, kaj se, pli poste, la hinduoj sciiĝus tion, li malfacile eskapus el ilia venĝo.

Restis ankaŭ la afero de Kiunio. Kion oni farus kun elefanto tiel multekoste aĉetita ?

Sed Fileas Fogg jam prenis decidon ĉirilate.

- Parsi, li diris al la mahuto, vi estis helpema kaj sindonema. Mi pagis vian servon, sed ne vian sindonon. Ĉu vi volas ĉi tiun elefanton ? Ĝi estas via.

La okuloj de la mahuto ekbrilis.

- Estas riĉaĵo kiun Moŝto donas al mi ! li ekkriis.

- Akceptu, mahuto, respondis Sro Fogg, kaj estas mi kiu ankoraŭ estos via ŝuldanto.

- Bonege ! ekkriis Dirko. Prenu, amiko ! Kiunio estas brava kaj kuraĝa besto !

Kaj, irante al la besto, li prezentis al ĝi kelkajn pecojn da sukero, dirante : "Jen, Kiunio, prenu, prenu !

La elefanto aŭdigis kelkajn grumbladojn de kontenteco. Poste, prenante Dirkon ĉe la talio kaj ĉirkaŭante lin per sia rostro, ĝi levis lin ĝis la alto de sia kapo. Dirko, tute ne timigata, donis al la besto bonan kareson, kiu milde remetis lin teren, kaj, al la prenilo de la rostro de la honesta Kiunio, respondis viglan manpremon de la honesta knabo.

Kelkajn momentojn poste, Fileas Fogg, Sro Francisko Kromartio kaj Dirko, sidantaj en komforta vagono en kiu Sino Auda okupis la plej bonan sidlokon, plenvapore rapidis direkte al Varanasio.

Okdek mejloj(2) maksimume apartigas ĉi tiun urbon de Allahabad, kaj ili estis transiritaj en du horoj.

Dum ĉi tiu vojiro, la juna virino tute rekonsciiĝis; la duondormigantaj vaporoj de la hango disflugiĝis.

Kia estis ŝia miro sin trovi sur la fervojo, en ĉi tiu kupeo, vestita de eŭropaj vestaĵoj, meze de vojaĝantoj kiuj estis al ŝi absolute nekonataj !

Komence ŝiaj kunuloj zorgis pri ŝi kaj revivigis ŝin per kelkaj gutoj da likvoro; poste la generala brigadisto rakontis al ŝi ŝian historion. Li insistis pri la sindonemo de Fileas Fogg, kiu ne hezitis riski sian vivon por savi ŝin, kaj pri la malnodiĝo de la aventuro, ŝuldita al aŭdaca imago de Dirko.

Sro Fogg lasis diri sen eligi unu vorton. Dirko, tute honta, ripetis ke "tio ne valoris" !

Sino Auda dankis siajn savantojn kun korelverŝado, per siaj larmoj pli ol per siaj paroloj. Ŝiaj belaj okuloj, pli bone ol ŝiaj lipoj, estis la interpretantoj de ŝia dankemo. Poste, ŝia penso reirigis ŝin al la scenoj de la satio, ŝiaj rigardoj revidantaj tiun hindan landon kie tiom da danĝeroj ankoraŭ atendis ŝin, ŝi estis kaptita de terurtremeto.

Fileas Fogg komprenis tion kio okazis en la menso de Sino Auda kaj, por trankviligi ŝin, li proponis al ŝi, tre malvarme cetere, konduki ŝin al Honkongo, kie ŝi restus ĝis kiam ĉi tiu afero estus kvietiĝinta.

Sino Auda dankeme akceptis la proponon. Ĝuste, en Hongkongo, loĝis unu el ŝiaj parencoj, parsio kiel ŝi, kaj unu el la ĉefaj negocistoj de ĉi tiu urbo kiu estas absolute angla, okupante punkton de la ĉina marbordo.

Je tagmezo kaj duono la trajno haltis ĉe la stacidomo de Varanasio. La bramanismaj legendoj asertas ke ĉi tiu urbo okupas la lokon de la antikva Kasi, kiu iam estis pendigata en la spaco, inter zenito kaj nadiro, kiel la tombo de Mahometo. Sed en tiu pli realisma epoko, Varanasio, Ateno de Hindio laŭ la diroj de la orientalistoj, tute senpoezie kuŝis sur la grundo, kaj Dirko povis por momento videti siajn domojn el brikoj, siajn kabanojn el branĉoplektaĵoj, kiuj donis al la loko absolute malĝojan aspekton, sen ajna loka koloro.

Estis tie kie devis halti Sro Francisko Kromartio. La trupoj kun kiuj li rekuniĝis kampadis je kelkaj mejloj norde de la urbo. La generala brigadisto do adiaŭis Fileason Foggon, dezirante al li ĉiun eblan sukceson, kaj esprimante la deziron ke li rekomencu ĉi tiun vojaĝon laŭ malpli originala sed pli profita maniero. Sro Fogg milde premis la fingrojn de sia kunulo. La komplimentoj de Sino Auda estis pli karesemaj. Neniam ŝi forgesus tion kion ŝi ŝuldis al Sro Francisko Kromartio. Koncerne Dirkon, li estis honorita per vera manpremo de la generala brigadisto. Tute kortuŝita, li demandis sin kien kaj kiam li povus sin dediĉi al li. Poste ni disiĝis.

De Varanasio, la fervojo parte sekvis la valon de Gango. Tra la vitroj de la vagono, dum sufiĉe klara vetero, aperis la varia pejzaĝo de Beharo, poste de montoj kovritaj de verdaĵo, de kampoj de hordeo, maizo kaj tritiko, de riveroj kaj lagetoj loĝataj de verdetaj aligatoroj, de bone zorgataj vilaĝoj, de ankoraŭ verdantaj arbaregoj. Kelkaj elefantoj, zebuoj kun dika ĝibo, venis baniĝi en la akvoj de la sankta riverego, kaj ankaŭ, malgraŭ la progresinta sezono kaj la jam malvarma temperaturo, aroj da hinduoj el ambaŭ seksoj, kiuj pie plenumis siajn sanktajn ritajn sinlavojn. Ĉi tiuj fideluloj, varmegaj malamikoj de la budhismo, estas ardaj adeptoj de la bramanisma religio, kiu enkorpiĝas en ĉi tiuj tri personoj : Viŝnuo, la suna dieco, Ŝivo, la dia personiĝado de la naturaj fortoj, kaj Brahmao, la supera mastro de la pastroj kaj de la leĝofarantoj. Sed laŭ kia vidmaniero Brahmao, Ŝivo kaj Viŝnuo devis rigardi ĉi tiun Hindion, nune "britigitan", kiam kelka vaporŝipo preterpasis muĝante kaj agitis la konsekritajn akvojn de la Gango, timigante la mevojn kiuj flugis super ĝia surfaco, la testudojn kiuj svarmis sur ĝiaj bordoj, kaj la devotuloj kuŝitaj laŭlonge de ĝiaj bordoj !

Ĉio ĉi panoramo fulme prezentiĝis, kaj ofte nubo da blanka vaporo kaŝis ĝiajn detalojn. Apenaŭ la vojaĝantoj povis videti la fuorton de Ŝunaro, je dudek mejlojn(2) sudoriente de Varanasio, la iaman fortikaĵon de la raĝoj de Beharo, Gazepuron kaj ĝiajn gravajn fabrikojn de rozakvo, la tombon de Lordo Kornŭalis kiu stariĝas sur la maldekstra bordo de Gango, la fortikan urbon de Buksaro, Patnaon, granda industria kaj komerca urbo, kie okazas la ĉefa opiomerkato de Hindio, Mongeron, pli ol eŭropa urbo, angla kiel Manĉestro aŭ Birmingamo, fama pro siaj gisejoj, siaj fabrikoj de klingoj kaj tranĉitaj armiloj, kies la altaj fumtuboj malpurigas per nigra fumo la ĉielon de Brahmao, vera pugnobato en la lando de la sonĝo !

Poste venis nokto kaj, meze de la blekadoj de tigroj, ursoj, lupoj, kiuj fuĝis antaŭ la lokomotivo, la trajno plenrapide pasis, kaj ni ne plu ekvidis ion ajn pri la mirindaĵoj de Bengalio, nek Golkondo, nek Gauro en ruinoj, nek Murŝidabado kiu iam estis ĉefurbo, nek Bardhamano, nek Huglo, nek Ĉandanagaro, tiu franca punkto de hindia teritorio sur kiu Dirko estintus fiera vidi flirti la flagon de sia lando !

Fine, je la sepa matene, Kalkato estis atingita. La pasaĝerŝipo, forironta al Hongkongo, levis la ankron nur je tagmezo. Fileas Fogg do havis kvin horojn antaŭ si.

Laŭ lia vojplano, ĉi tiu ĝentlemano devis alveni en la ĉefurbon de Hindio la 25an de oktobro, dudek tri tagojn post esti foririnta de Londono, kaj li alvenis tie en la difinita tago. Li do estis nek malfrua nek frua. Bedaŭrinde, la du tagoj gajnitaj de li inter Londono kaj Bombajo estis perditaj, ni scias kiel, en ĉi tiu trairo de la hindia duoninsulo, sed estas supozeble ke Fileas Fogg ne bedaŭris ilin.

1 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

2 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 30/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment