Ĉapitro XIII : En kiu Dirko pruvas unufoje pli ke fortuno ridetas al aŭdaculoj.

La intenco estis aŭdaca, plenigita de malfacilaĵoj, eble neefektivigebla. Sro Fogg estis riskonta sian vivon, aŭ almenaŭ sian liberecon, kaj konsekvence la sukceson de siaj projektoj, sed li ne hezitis. Li eĉ trovis en Sro Francisko Kromartio deciditan helpanton.

Pri Dirko, li estis preta, oni povis disponi pri li. La ideo de lia mastro ekzaltis lin. Li sentis koron, animon sub tiu ŝelo de glacio. Li amikiĝis kun Fileas Fogg.

Restis la mahuto. Kiun partion li elektus en la afero ? Ĉu li ne emus al la hinduoj ? Pro manko de lia helpo, necesis almenaŭ certiĝi pri lia neŭtraleco.

Sro Francisko Kromartio sincere metis al li la demandon.

- Mia oficiro, respondis la mahuto, mi estas parsio, kaj ĉi tiu virino estas parsiino. Disponu pri mi.

- Bone, mahuto, respondis Sro Fogg.

- Tamen, bone sciu tion, reparolis la parsio, ne nur ni riskas nian vivon, sed terurajn torturojn, se ni estas kaptitaj. Do vidu.

- Ni estas deciditaj, respondis Sro Fogg. Mi pensas ke ni devos atendi ĝis la nokto por agi ?

- Ankaŭ mi pensas tion, respondis la mahuto.

Ĉi tiu brava hinduo tiam donis kelkajn detalojn pri la viktimo. Ŝi estis fame bela hindino, de parsia raso, filino de riĉaj negocistoj de Bombajo. Ŝi ricevis en tiu urbo absolute anglan edukadon, kaj laŭ ŝiaj manieroj laŭ ŝia edukado, oni kredintus ŝin eŭropa. Ŝi sin nomis Auda.

Orfino, ŝi estis edzinigita malgraŭ si al ĉi tiu maljuna raĝo de Bundelkundo. Tri monatojn poste, ŝi vidviniĝis. Sciante la sorton kiu ŝin atendis, ŝi eskapis, estis tuj rekaptita, kaj la parencoj de la raĝo, kiuj havis intereson pri ŝia morto, kondamnis ŝin al ĉi tiu turmento, el kiu ne ŝajnis ke ŝi povu eskapi.

Tiu ĉi rakonto povis nur enradikigi Sro Fogg kaj liajn kunulojn en ilia grandanima decido. Estis decidite ke la mahuto kondukos la elefanton al la pagodo de Pilaĵio, al kiu li proksimiĝos kiel eble plej proksimen.

Duonhoron poste, halto estis farata sub densejo, je kvincent paŝoj de la pagodo, kiun ni ne povis videti; sed la kriadoj de la fanatikuloj klare aŭdiĝis.

La rimedoj por atingi la viktimon tiam estis diskutataj. La mahuto konis tiun ĉi pagodon de Pilaĵio, en kiu li asertis ke la juna virino estas malliberigita. Ĉu ni povus eniri tra unu el la pordoj, kiam la tuta bando estos droninta en ebrieca dormado, aŭ ĉu necesus fari truon en iu murego ? Ĉi tio povus esti decidata nur je la tempo kaj loko mem. Sed tio kio ne faris dubon, estas ke la forrabo devis okazi dum tiu nokto mem, kaj ne kiam, la tagon venintan, la viktimo estos kondukata al torturo. En tiu momento, neniu homa interveno povus savi ŝin.

Sro Fogg kaj liaj kunuloj atendis la nokton. Tuj kiam noktiĝis, ĉirkaŭ la sesa vespere, ili decidis fari esploron ĉirkaŭ la pagodo. La lastaj krioj de la fakiroj tiam estingiĝis. Laŭ sia kutimo, ĉi tiuj hindoj estis ĵetintaj en la densa ebrieco de la "hango", likva opio, miksita kun infuzaĵo de kanabo, kaj eble eblus tragliti inter ili ĝis la templo.

La parsio, gvidante Sron Foggon, Sron Franciskon Kromartion kaj Dirkon, senbrue antaŭeniris tra la arbarego. Post dek minutoj da rampado sub la branĉaroj, ili alvenis rande de malgranda rivero, kaj tie, en la lumo de feraj torĉoj ĉe kies pintoj brulis rezinoj, ili ekvidis amason da lignoj stakigitaj. Ĝi estis la ŝtiparo, farita el altvalora santalo, kaj jam sorbigita de parfumita oleo. Ĉe ĝia supra parto kuŝis la enbalzamigita korpo de la raĝo, kiu devis esti bruligita samtempe kiel lia vidvino. Je cent paŝoj de tiu ĉi ŝtiparo staris la pagodo, kies minaretoj traboris en la ombro la arbopintojn.

- Venu ! diris mallaŭte la mahuto.

Kaj, duobligante la singardon, sekvata de siaj kunuloj, li silente enŝoviĝis tra la altaj herboj.

La silento estis nur interrompata de la murmuro de la vento en la branĉoj.

Baldaŭ la mahuto haltis ĉe la fino de maldensejo. Kelkaj rezinoj lumigis la lokon. La grundo estis kovrita de grupoj da dormantoj, plipezigitaj de ebrieco. Oni kredintus batalkampon kovritan de mortitoj. Viroj, virinoj, infanoj, ĉio estis intermiksita. Kelkaj ebriuloj ankoraŭ grumblis tie kaj tie.

Ĉe la fono, meze de la amaso da arboj, la templo de Pilaĵio malprecize staris. Sed je la granda disreviĝo de la mahuto, la gardistoj de la raĝoj, lumigataj de fulgantaj torĉoj, vigilis ĉe la pordojn kaj promenis kun nudaj sabroj. Oni povis supozi ke interne, ankaŭ la pastroj vigilis.

La parsio ne iris pli foren. Li akceptis la neeblecon trude eniri en la templon, kaj li retropaŝigis siajn kunulojn.

Fileas Fogg kaj Sro Francisko Kromartio komprenis kiel li, ke ili nenion kapablis provi ĉiflanke.

Ili haltis kaj mallaŭte interparolis.

- Ni atendu, diris la generala brigadisto, estas nur la oka, kaj eblas ke ĉi tiuj gardistoj ankaŭ sinkos en la dormon.

- Tio fakte eblas, respondis la parsio.

Fileas Fogg kaj liaj kunuloj do kuŝiĝis ĉe la piedo de arbo kaj atendis.

La tempo ŝajnis al ili longa ! La mahuto foje forlasis ilin kaj iris observi la randon de la arbaro. La gardistoj de la raĝo ankoraŭ vigilis sub torĉlumo, kaj malforta lumo filtris tra la fenestroj de la pagodo.

Ni tiel atendis ĝis noktomezo. La situacio ne ŝanĝiĝis, sama gvatado ekstere. Estis evidente ke oni ne povis kalkuli, kun la endormiĝo de la gardistoj. La ebrieco per "hango" probable estis evitigita al ili. Necesis do agi alimaniere kaj eniri tra aperturo farita en la muroj de la pagodo. Restis la demando pri scii ĉu la pastroj vigilis apud sia viktimo kun tiom da zorgo kiom la soldatoj ĉe la pordo de la templo.

Post lasta konversacio, la mahuto diris sin pretan foriri. Sro Fogg, Sro Francisko kaj Dirko sekvis lin. Ili faris sufiĉe longan ĉirkaŭvojon por atingi la pagodon ĉe ĝia absido.

Ĉirkaŭ noktomezo kaj duono, ili alvenis piede de la muroj sen esti renkontantaj iun. Nenia gvatado estis starigita ĉi-flanke, sed estas vere diri ke fenestroj kaj pordoj absolute mankis.

La nokto estis malluma. La luno, tiam en sia lasta lunkvarono, apenaŭ foriris el la horizonto plenigita de dikaj nuboj. La alteco de la arboj ankoraŭ pliigis la mallumecon.

Sed atingi la piedon de la muroj ne sufiĉis, ankoraŭ necesis fari tie aperturon. Por ĉi tiu operacio, Fileas Fogg kaj liaj kunuloj havis absolute nur siajn poŝtranĉilojn. Tre bonŝance, la muroj de la templo konsistis el miksaĵo de brikoj kaj lignoj kiuj ne povis esti malfacilaj trarompi. Kiam la unua briko estos forigita, la aliaj facile venos.

Ni eklaboris, farante kiel eble plej malmulte da bruo. La parsio unuflanke, Dirko aliflanke, klopodis por malfiksi la brikojn, por akiri aperturon larĝan je du futoj(1).

La laboro progresis, kiam krio aŭdiĝis ene de la templo, kaj preskaŭ tuj aliaj krioj respondis al ĝi el ekstere.

Dirko kaj la mahuto interrompis sian laboron. Ĉu oni surprizis ilin ? Ĉu la vekiĝo estis donita ? La plej vulgara singardemo ordonis al ili foriri, tio kion ili faris samtempe kun Fileas Fogg kaj Sro Francisko Kromartio. Ili denove kaŭriĝis sub la ŝirmo de la arbaro, atendante ke la alarmo, se ĝi estis tio, estu disiĝinta, kaj pretaj, en tiu okazo, rekomenci sian operacion.

Sed, fatala maloportunaĵo, gardistoj montriĝis ĉe la absido de la pagodo, kaj lokiĝis tie por tiamaniere malhelpi ajnan alproksimiĝon.

Estus malfacile priskribi la seniluziiĝon de ĉi tiuj kvar viroj, baritaj en sia laboraĵo. Nun kiam ili ne plu povis alveni ĝis la viktimo, kiel ili savus ŝin ? Sro Francisko Kromartio grumblis. Dirko estis ekster si, kaj la mahuto havis kelkan malfacilaĵon por reteni lin. La neŝancelebla Fogg atendis sen eksterigi siajn sentojn.

- Ĉu restas nur al ni foriri ? demandis mallaŭte la generala brigadisto.

- Restas nur al ni foriri, respondis la mahuto.

- Atendu, diris Fogg. Sufiĉas ke mi morgaŭ estu en Allahabad antaŭ tagmezo.

- Sed kion vi esperas ? respondis Sro Francisko Kromartio. Post kelkaj horoj la tago aperos, kaj…

- La ŝanco kiu eskapas de ni, povas reaperi ĉe la lasta momento.

La generala brigadisto volintus povi legi en la okuloj de Fileas Fogg.

Kun kio kalkulis tiu senesprima anglo ? Ĉu li volis, en la momento de la torturo, sin ĵeti al la juna virino kaj senŝirme forkapti ŝin de ŝiaj turmentistoj ?

Estintus malsaĝaĵo, kaj kiel akcepti ke tiu ĉi homo estus tiagrade freneza ? Malgraŭ tio, Sro Francisko Kromartio konsentis atendi ĝis la elnodiĝo de ĉi tiu terura sceno. Tamen, la mahuto ne lasis siajn kunulojn sur la loko kie ili rifuĝis, kaj li rekondukis ilin al la komenca parto de la maldensejo. Tie, ŝirmitaj de aro da arboj, ili povis observi la dormantajn grupojn.

Tamen Dirko, sidiĝinta sur la unuaj branĉoj de arbo, remaĉis ideon kiu unue trapasis lian menson kiel fulmo, kaj kiu finfine enfiksiĝis en lia cerbo.

Li komencis dirante al si : "Kia frenezaĵo !" Kaj nun li ripetis : "Kial ne, finfine ? Tio estas ŝanco, eble la sola, kaj kun tiaj stultuloj !…"

Ĉiuokaze Dirko ne formulis alimaniere sian penson, sed li ne prokrastis sin enŝovi kun facilmoveco de serpento al la malsupraj branĉoj de la arbo kies ekstremaĵo kliniĝis al la grundo.

La horoj fluis, kaj baldaŭ kelkaj nuancoj malpli malhelaj aŭgurigis la proksimiĝon de la tago. Tamen, la mallumo estis ankoraŭ profunda.

Estis la momento. Okazis kiel reviviĝo en ĉi tiu duondormanta homamaso. La grupoj vigliĝis. Batoj de tamtamoj sonoris. Kantoj kaj krioj denove eksplodis. Venis la horo kiam la malfeliĉulino estis mortota.

Fakte, la pordoj de la pagodo malfermiĝis. Pli brila lumo eskapis de la interno. Sro Fogg kaj Sro Francisko Kromartio povis videti la viktimon, akre lumigitan, kiun du pastroj tiris eksteren. Eĉ ŝajnis al ili ke, forskuante la dormemecon de la ebrio per lasta instinkto de memkonservo, la malfeliĉulino provis eskapi de siaj torturistoj. La koro de Sro Francisko Kromartio eksaltis, kaj per konvulsia movo, kaptante la manon de Fileas Fogg, li sentis ke tiu ĉi mano tenis malfermitan tranĉilon.

En ĉi tiu momento la homamaso ekmoviĝis. La juna virino estis refalinta en tiun torporon kaŭzitan de la fumoj de la kanabo. Ŝi pasis tra la fakiroj, kiuj akompanigis ŝin per siaj religiaj brukriadoj.

Fileas Fogg kaj liaj kunuloj, miksiĝantaj kun la lastaj vicoj de la homamaso, sekvis ŝin.

Du minutojn poste ili alvenis sur la randon de la rivero kaj haltis je malpli ol kvindek paŝoj de la ŝtiparo, sur kiu kuŝis la korpo de la raĝo. En la duonmallumo, ili vidis la viktimon absolute inertan, etendita apud la kadavro de ŝia edzo.

Poste torĉo estis alprokimigata kaj la ligno sorbigita de oleo tuj ekbrulis.

En ĉi tiu momento, Sro Francisko Kromartio kaj la mahuto retenis Fileason Foggon kiu, en momento de grandanima malsaĝeco, sin ĵetis al la ŝtiparo…

Sed Fileas Fogg jam forpuŝis ilin, kiam la sceno subite ŝanĝiĝis. Terura krio laŭtiĝis. Ĉi tiu tuta homamaso sin deĵetis grunden, terurigita.

Ĉu la maljuna raĝo do ne estis morta, ĉar oni vidis lin subite rektiĝi, kiel fantomo, levi la junan virinon en siaj brakoj, malsupreniri de la ŝtiparo meze de vaporkirloj kiuj donis al li fantoman aspekton ?

La fakiroj, la gardistoj, la pastroj, kaptitaj de subita teruro, estis tie kun vizaĝo al la tero, ne kuraĝantaj levi la okulojn kaj rigardi tian mirindaĵon !

La senmova viktimo pasis inter la viglaj brakoj kiuj portis ŝin, kaj sen tio ke ŝi ŝajnis pezi sur ili. Sro Fogg kaj Sro Francisko Kromartio restis starantaj. La parsio klinis la kapon, kaj Dirko, sendube, estis ne malpli konfuzita !…

Tiu ĉi resurektinto tiel alvenis proksime de la loko kie staris Sro Fogg kaj Sro Francisko Kromartio, kaj tie, per tranĉa voĉo : "Ni foriru !" li diris.

Estis Dirko mem kiu sin ŝovis al la ŝtiparo meze de la densa fumo ! Estis Dirko kiu, profitante de la ankoraŭ profunda mallumo, forprenis la junan virinon el la mortigo ! Estis Dirko kiu, ludante sian rolon kun aŭdaca trankvileco, pasis meze de la ĝenerala teruro !

Momenton poste, ĉiuj kvar malaperis en la arbaron, kaj la elefanto forportis ilin per rapida troto. Sed krioj, bruegoj, kaj eĉ kuglo truanta la ĉapelon de Fileas Fogg, sciigis al ili ke la ruzo estis malkovrita.

Fakte, sur la flamiganta ŝtiparo tiam siluetiĝis la korpo de la maljuna raĝo. La pastroj, retrankviliĝintaj de sia ektimego, ekkomprenis ke forrabo ĵus okazis.

Tuj ili rapidis en la arbaregon. La gardistoj sekvis ilin. Salvo okazis, sed la forkaptintoj rapide forkuris, kaj post kelkaj momentoj, ili sin trovis neatingeblaj de kugloj kaj sagoj.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 29/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment