Ĉapitro XII : En kiu Fileas Fogg kaj liaj kunuloj sin riskas tra la arbaregoj de Hindio kaj tio kio rezultas.

La mahuto, por mallongigi la trairotan distancon, lasis dekstre la traceon de la trako kies laboroj estis farataj. Tiu ĉi traceo, tre ĝenita pro la kapricaj disbranĉiĝoj de la montaro Vindja, ne sekvis la plej mallongan irejon, kiun Fileas Fogg havis intereson elekti. La parsio, tre kutimigita al la vojoj kaj padoj de la lando, asertis gajni kelkdudek mejlojn(1) trairante tra la arbarego, kaj oni fidis al li.

Fileas Fogg kaj Sro Francisko Kromartio, enfositaj ĝis la kolo en siaj ŝarĝseloj, estis tre skuitaj de la malglata trotado de la elefanto, al kiu la mahuto altrudis rapidan irmanieron. Sed ili eltenis la situacion kun la plej brita flegmo, cetere malmulte babilante, kaj apenaŭ vidante unu la alian.

Pri Dirko, lokita sur la dorso de la besto kaj rekte submetita al la batoj kaj la rebatoj, li bone atentis, laŭ la konsilo de sia mastro, ne teni sian langon inter siaj dentoj, ĉar ĝi estus nete detranĉita. La brava knabo, jen ĵetita sur la kolon de la elefanto, jen reĵetita sur la gropon, faris akrobataĵojn, kiel klaŭno sur saltotabulo. Sed li ŝercis, li ridis meze de siaj karposaltoj, kaj de tempo al tempo, li elprenis el sia sako pecon de sukero, kiun la inteligenta Kiunio prenis per la fino de sia rostro, sen momente interrompi sian regulan trotadon.

Post du horoj de paŝado, la mahuto haltigis la elefanton kaj donis al ĝi unuhoran ripozon. La besto formanĝis branĉojn kaj arbustojn, post esti unue sensoifiĝinta ĉe najbara marĉeto. Sro Francisko Kromartio ne plendis pri tiu halto. Li estis rompita. Sro Fogg ŝajnis esti tiel vigla kvazaŭ li ĵus ellitiĝis.

- Sed li do estas el fero ! diris la generala brigadito rigardante lin kun admiro.

- El forĝita fero, respondis Dirko, kiu sin okupis prepari hastan tagmanĝon.

Tagmeze la mahuto donis la signalon de foriro. La lando baldaŭ alprenis tre sovaĝan aspekton. Post la grandaj arbaregoj sekvis arbetaroj de tamarindoj kaj nanaj palmoj, poste vastaj senakvaj ebenaĵoj, hirte kovritaj de maldikaj arbustoj kaj semitaj de dikaj sienit-blokoj. Ĉi tiu tuta parto de la supra Bundelkundo, malmulte vizitata de vojaĝantoj, estas loĝata de fanatika loĝantaro, hardita en la plej teruraj praktikoj de la hindua religio. La superregeco de la angloj ne sukcesis konstante establiĝi sur teritorio submetita al la influo de la raĝoj, kiujn estintus malfacile atingi en iliaj nealireblaj izolejoj de la Vindja.

Plurfoje oni ekvidis bandojn da sovaĝaj hindoj kiuj faris koleran geston vidante la rapidan kvarpiedulon pasi. Cetere, la parsio evitis ilin kiel eble plej multe, konsiderante ilin kiel homoj de malbona renkonto. Ni vidis malmultajn bestojn dum tiu tago, apenaŭ kelkajn simiojn, kiuj fuĝis kun mil tordiĝoj kaj grimacoj pro kiuj Dirko ege amuzis.

Iu penso meze de multe aliaj maltrankviligis tiun ĉi knabon. Kion Sro Fogg farus de la elefanto kiam li alvenos al la stacidomo de Allahabad ? Ĉu li kunprenus ĝin ? Neeble ! La transportkosto aldonita al la aĉetkosto farus ĝin ruinigan beston. Ĉu ni vendus lin, ĉu ni redonus al ĝi liberecon ? Ĉi tiu estiminda besto ja meritis ke ni havu respekton al li. Se, hazarde, Sro Fogg donacus ĝin al li, Dirko ja, li estus tre embarasita. Ĉi tio ne ĉesis maltrankviligi lin.

Je la oka vespere, la ĉefa ĉeno de la Vindja estis transirita, kaj la vojaĝantoj haltis piede de la norda deklivo, en ruina bangalo.

La distanco trairita dum tiu ĉi tago estis proksimume dudek kvin mejloj(1), kaj restis tiom multe por fari por atingi la stacidomon de Allahabad.

La nokto estis malvarma. Ene de la bangalo, la parsio fajrigis sekajn branĉojn, kies varmo estis tre ŝatata. La vespermanĝo konsistis el provianto aĉetita en Ĥolbio. La vojaĝantoj manĝis kiel lacegaj kaj elĉerpitaj homoj. La konversacio, kiu komenciĝis per kelkaj intermitaj frazoj, baldaŭ finiĝis per laŭtaj ronkadoj. La mahuto gardis Kiunio, kiu stare endormiĝis, sin apogita al trunko de dika arbo.

Neniu incidento okazis dum tiu nokto. Kelkaj roradoj de gepardoj kaj panteroj foje malkvietigis la silenton, miksitaj kun la akraj rikanoj de simioj. Sed la karnomanĝuloj kontentiĝis per blekadoj kaj faris neniun malamikan manifestadon kontraŭ la gastoj de la bangalo. Sro Francisko Kromartio peze dormis kiel brava, lacerompita soldato. Dirko, en malkvieta dormo, rekomencis en sonĝo la transkapiĝojn de la antaŭtago. Koncerne Sro Fogg, li ripozis tiel trankvile kvazaŭ li estus en sia trankvila domo en Savil-Vico.

Je la sesa matene, ni denove ekiris. La mahuto esperis alveni al stacidomo de Allahabad dum la vesperon mem. Tiamaniere Sro Fogg perdus nur parton de la kvardek ok horoj ŝparitaj ekde la komenco de la vojaĝo.

Ni malsupreniris la lastajn deklivojn de la Vindja. Kiunio reakiris sian rapidan paŝadon. Ĉirkaŭ tagmeze, la mahuto preteriris la vilaĝon de Kalengero, situantan ĉe la Kanio, unu el la sub-enfluriveroj de la Gango. Li ĉiam evitis loĝatajn lokojn, sentante sin pli sekura en tiuj dezertaj kamparoj, kiuj montras la unuajn kaviĝojn de la baseno de la granda riverego. La stacio de Allahabad ne estis je dek du mejloj(1) nordorienten. Ni haltis sub aro da bananujoj, kies fruktoj, tiel sanigaj kiel pano, "tiel bongustaj kiel kremo", diras la vojaĝantoj, estis ege ŝatataj.

Je la dua, la mahuto eniris sub la frondaron de densa arbarego, kiun li devis trairi dum spaco de pluraj mejloj. Li tiel preferis vojaĝi en la ŝirmejo de la arbaro. Ĉiuokaze, li ĝis nun faris neniujn bedaŭrindajn renkontojn, kaj la vojaĝo ŝajnis esti efektiviĝanta sen akcidento, kiam la elefanto, montranta kelkajn signojn de maltrankvilo, subite haltis.

Estis tiam la kvara.

- Kio estas ? demandis Sro Francisko Kromartio kiu relevis la kapon super sia ŝarĝselo.

- Mi ne scias, mia oficiro, respondis la parsio, streĉante la orelon al konfuza murmuro kiu trapasis sub la densa branĉaro.

Kelkajn momentojn poste, ĉi tiu murmuro fariĝis pli difinebla. Ni dirintus koncerton, ankoraŭ tre malproksima, de homaj voĉoj kaj latunaj instrumentoj.

Dirko plenatente rigardis kaj aŭskultis. Sro Fogg pacience atendis, sen diri vorton.

La parsio saltis grunden, alligis la elefanton al arbo kaj enprofundiĝis en la plej densan vepron. Kelkajn minutojn poste, li revenis dirante :

- Procesio de bramanoj kiuj sin direktas al ĉi tiu flanko. Se eblas, ni evitu esti vidata.

La mahuto malligis la elefanton kaj kondukis ĝin en densejon, konsilante al la vojaĝantoj tute ne elseliĝi. Li mem tenis sin preta rapide ekrajdi sur la elefanto, se la fuĝo fariĝis necesa. Sed li pensis, ke la aro de la fideluloj preterpasus sen ekvidi lin, ĉar la denseco de la foliaro tute kovris lin.

La misharmonia bruo de voĉoj kaj instrumentoj proksimiĝis. Monotonaj kantoj miksiĝis kun la sono de tamburoj kaj cimbaloj. Baldaŭ la kapo de la procesio aperis sub la arboj, je kvindekkelk paŝojn de la posteno okupata de Sro Fogg kaj liaj kunuloj. Ili facile distingis tra la branĉoj la strangan personaron de ĉi tiu religia ceremonio.

En la unua linio antaŭenpaŝis pastroj, kapvestitaj de mitroj kaj vestitaj de longaj, buntaj roboj. Ili estis ĉirkaŭitaj de viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj aŭdigis ian funebran ĉanton, interrompitan je egalaj intervaloj de frapoj de tamtamoj kaj cimbaloj. Malantaŭ ili, sur ĉaro kun larĝaj radoj, kies spokoj kaj radrondo reprezentis interplektiĝon de serpentoj, aperis abomena statuo, tirata de du paroj da riĉe ornamitaj zebuoj. Tiu ĉi statuo havis kvar brakojn, la korpon malhelruĝe koloritan, la okulojn konfuzitajn, la harojn implikitajn, la langon elpendantan, la lipojn tinkturitajn de henao kaj betelo. Ĉirkaŭ ĝia kolo volviĝis kolĉeno de kranioj, ĉe ĝiaj flankoj zono de distranĉitaj manoj. Ĝi staris sur venkita giganto al kiu la kapo mankis.

Sro Francisko Kromartio rekonis ĉi tiun statuon.

- La diino Kalio, li flustris, la diino de amo kaj morto.

- De morto, mi konsentas, sed de amo, neniam ! diris Dirko. Malbela virinaĉo !

La parsio signis lin silenti.

Ĉirkaŭ la statuo turniĝadis, skuiĝis, konvulsiis, aro da majunaj fakiroj striitaj de okraj bendoj, kovritaj de gravaj incizoj, kiuj lasis ilian sangon liki guton post guto, stultaj fanatikuloj kiuj, en la gravaj hinduaj ceremonioj, ankoraŭ sin ĵetas sub la radojn de la ĉaro de Ĵaganato.

Malantaŭ ili, kelkaj bramanoj, en la tuta pompo de sia orienta kostumo, trenis virinon kiu apenaŭ tenis sin.

Ĉi tiu virino estis juna, blanka kiel eŭropanino. Ŝia kapo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj, ŝiaj oreloj, ŝiaj brakoj, ŝiaj manoj, ŝiaj piedfingroj estis troŝarĝitaj per juvelaĵoj, kolĉenoj, braceletoj, orelringoj kaj ringoj. Tuniko dratita de oro, kovrita de delikata muslino, desegnis la konturojn de ŝia talio.

Malantaŭ tiu ĉi juna virino, perforta kontrasto al la okuloj, gardistoj, armitaj per nudaj sabroj metitaj ĉe ilia zono kaj longaj damaskenitaj pistoloj, portis kadavron sur palankeno.

Ĝi estis korpo de maljunulo, vestita per siaj riĉegaj raĝaj vestaĵoj, havanta, kiel dum sia vivo, turbanon broditan kun perloj, robon teksitan per silko kaj oro, zonon el diamantita kaŝmiro, kaj sian belegan blazonon de hinda princo.

Poste muzikistoj kaj ariergardo de fanatikuloj kies krioj foje sufokis la surdigan bruegon de la instrumentoj, fermis la kunirantaron.

Sro Francisko Kromartio rigardis ĉi tiun tutan paradon kun aparte malĝoja mieno, kaj turnante sin al la mahuto : "Iu satio", li diris.

La parsio kapjesis kaj metis fingron sur siaj lipoj. La longa procesio malrapide serpentis sub la arboj, kaj baldaŭ ĝiaj lastaj vicoj malaperis en la profundon de la arbarego.

Iom post iom, la kantoj estingiĝis. Estis ankoraŭ kelkaj eksplodoj de malproksimaj krioj, kaj fine post ĉi tiu tuta tumulto sekvis profunda silento.

Fileas Fogg aŭdis ĉi tiun vorton, eldiritan de Sro Francisko Kromartio, kaj tuj kiam la procesio malaperis : "Kio estas satio ?" li demandis.

- Satio, sinjoro Fogg, respondis la generala brigadisto, estas homa ofero, sed libervola ofero. Tiu virino kiun vi ĵus vidis, estos forbruligita morgaŭ dum la unuaj horoj de la tago.

- Ha ! La friponoj ! ekkriis Dirko kiu ne sukcesis reteni tiun ĉi indignan krion.

- Kaj ĉi tiu kadavro ? demandis Sro Fogg.

- Estas tiu de la princo, ŝia edzo, respondis la mahuto, sendependa raĝo de la Bundelkundo.

- Kiel, rekomencis Fileas Fogg sen ke lia voĉo perfidus eĉ la plej etan emocion, ĉi tiuj sovaĝaj kutimoj ankoraŭ daŭras en Hindio, kaj ĉu la angloj ne kapablis detrui ilin ?

- En la plej granda parto de Hindio, respondis Sro Francisko Kromartio, ĉi tiuj oferoj ne plu okazas, sed ni havas nenian influon en tiuj ĉi sovaĝaj regionoj, kaj ĉefe en ĉi tiu teritorio de Bundelkundo. La tuta norda posta flanko de Vindja estas kampo de murdoj kaj senĉesaj rabadoj.

- La malfeliĉulino ! murmuris Dirko, vive bruligita !

- Jes, daŭrigis la generala brigadisto, bruligita, kaj se ŝi ne tia estus, vi ne kapablus kredi, al kiu mizera kondiĉo ŝi estus reduktita de ŝia parencaro. Oni tondus al ŝi la harojn, oni apenaŭ nutrus ŝin per kelkaj plenmanoj da rizo, oni forpuŝus ŝin, ŝi estus konsiderata kiel malpura estulino kaj mortus en iu angulo kiel fava hundo. Tial la perspektivo de ĉi tiu timiga ekzistado ofte puŝas tiujn kompatindulinojn al torturo, multe pli ol la amo aŭ la religia fanatikeco. Kelkfoje, tamen, la ofero reale estas libervola, kaj necesas viglan enmiksiĝon de la registaro por malhelpi ĝin. Tiel, antaŭ kelkaj jaroj, mi loĝis en Bombajo, kiam juna vidvino venis peti de la guberniestro permeson forbruligi sin kun la korpo de sia edzo. Kiel vi bone imagas, la guberniestro rifuzis. Tiam la vidvino forlasis la urbon, rifuĝis ĉe sendependa raĝo, kaj tie ŝi realigis sian oferon.

Dum la rakonto de la generala brigadisto, la mahuto balancis la kapon, kaj kiam la rakonto finiĝis :

- La ofero kiu okazos morgaŭ ĉe la tagiĝo, ne estas libervola, li diris.

- Kiel vi scias tion ?

- Tio estas afero kiun ĉiuj konas en la Bundelkundo, respondis la mahuto.

- Tamen ĉi tiu malfeliĉulino ŝajnis fari nenian kontraŭstaron, rimarkigis Sro Francisko Kromartio.

- Tio estas ĉar ili ebriigis ŝin per la fumo de kanabo kaj opio.

- Sed kien ili kondukas ŝin ?

- Ĉe la pagodon de Pilaĵio, je du mejloj(1) de ĉi tie. Tie ŝi pasigos la nokton atendante la horon de la ofero.

- Kaj ĉu ĉi tiu ofero okazos ?…

- Morgaŭ, ĉe la unua apero de la tago.

Post tiu ĉi respondo, la mahuto elirigis la elefanton el la densa vepro kaj grimpis sur la kolon de la besto. Sed ĉe la momento kiam li estis instigonta ĝin per aparta fajfo, Sro Fogg haltigis lin, kaj, alparolante al Sro Francisko Kromartio : "Ĉu ni savu ĉi tiun virinon ?" li diris.

- Savi ĉi tiun virinon, sinjoro Fogg !… ekkriis la generala brigadisto.

- Mi ankoraŭ havas dek du horoj antaŭ tempo. Mi povas dediĉi ilin al tio.

- Nu ! Sed vi estas kuraĝulo ! diras Sro Francisko Kromartio.

- Kelkfoje, respondis simple Fileas Fogg. Kiam mi havas la tempon.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m.

Last edited: 28/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment