Créer un site internet

Ĉapitro XI : En kiu Fileas Fogg aĉetas rajdobeston je fabela prezo.

La trajno foriris je la reglamenta horo. Ĝi kunportis kelkajn vojaĝantojn, kelkajn oficirojn, civilajn ŝtatoficistojn kaj negocistojn de opio kaj indigo, kiujn ilia komerco alvokis en la orientan parton de la duoninsulo.

Dirko okupis la saman kupeon ol sia mastro. Tria vojaĝanto troviĝis sidanta en la kontraŭa angulo.

Ĝi estis generala brigadisto Sro Francisko Kromartio, unu el la partneroj de Sro Fogg dum la ŝipirado de Suezo al Bombajo, kiu reiris al siaj taĉmentoj kantonmentigitaj apud Varanasio.

Sro Francisko Kromartio, alta, blonda, ĉirkaŭ kvindekjaraĝa, kiu tre distingiĝis dum la lasta ribelo de la sipajoj, estis vere meritinta la kvalifikon de indiĝeno. Ekde lia junaĝo, li loĝis en Hindio kaj faris nur maloftajn aperojn en sia naskiĝlando. Li estis klera viro, kiu volonte donintus informojn pri la kutimoj, la historio, la organizo de la hindua lando, se Fileas Fogg estintus homo por peti tion. Sed ĉi tiu ĝentlemano nenion demandis. Li ne vojaĝis, li sekvis cirkonferencon. Li estis grava korpo, trairanta orbiton ĉirkaŭ la tera globo, laŭ la leĝojn de racionala mekaniko. En ĉi tiu momento, li refaris en sia menso la kalkulon de la horojn pasigitajn ekde sia foriro de Londono, kaj li frotintus al si la manojn, se estintus en sia naturo fari senutilan movon.

Sro Francisko Kromartio ne estis sen rekoni la originalecon de sia kunvojaganto, kvankam li studis lin nur kun ludkartoj enmane kaj inter du robroj. Li do pravis sin demandi ĉu homa koro batis sub ĉi tiu malvarma koverto, ĉu Fileas Fogg havis animon sensivan al la belecoj de la naturo, al moralaj aspiroj. Por li, tio estis dubinda. De ĉiuj originaluloj kiujn la generala brigadisto renkontis, neniu estis komparebla al ĉi tiu produkto de la ekzaktaj sciencoj.

Fileas Fogg tute ne kaŝis al Sro Francisko Kromartio sian projekton de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, nek laŭ kiaj kondiĉoj li plenumis ĝin. La generala brigadisto vidis en ĉi tiu veto nur ekstravagancon sen utila celo, kaj al kiu nepre mankus la transire benefaciendo(1) kiu devas gvidi ĉiun saĝan homon. Laŭ la maniero per kiu funkciis la stranga ĝentlemano, li evidente pasus farante "nenion", nek por si, nek por la aliaj.

Unu horon post esti forlasinta Bombajon, la trajno, transpasinta la viaduktojn, estis transveturinta la insulon de Salceto kaj rapidis sur la ĉeftero. Ĉe la stacio de Kaliano, ĝi lasis dekstre la branĉtrakon kiu, tra Kandallao kaj Puneo, malsupreniras al la sudoriento de Hindio, kaj li atingis la stacion de Paŭello. Ĉe tiu ĉi punkto, ĝi eniris en la tre debranĉigitajn montojn de la Okcidentaj Ghatoj, ĉenojn enhavantajn trappoj(2) kaj bazalto, kies la plej altaj suproj estas kovritaj de densaj arbaroj.

De tempo al tempo, Sro Francisko Kromartio kaj Fileas Fogg interŝanĝis kelkajn parolojn, kaj ĉi-momente, la generala brigadisto, revigligante konversacion kiu ofte revenis, diris :

- Antaŭ kelkaj jaroj, sinjoro Fogg, vi spertintus ĉe ĉi tiu loko malfruon kiu probable malutilintus vian vojplanon.

- Kial tio, Sro Francisko ?

- Ĉar la fervojo haltis ĉe la bazo de tiuj ĉi montoj, kiujn necesis transiri per palankeno aŭ rajde sur poneo ĝis la stacidomo Kandallao, situanta sur la kontraŭa montoflanko.

- Tiu ĉi malfruo tute ne ĝenintus la organizadon de mia programo, respondis Sro Fogg. Mi ne estas sen antaŭkalkuli la eblecon de iaj obstakloj.

- Tamen, sinjoro Fogg, rekomencis la generala brigadisto, vi riskis havi tre malbonan malfacilaĵon pro la aventuro de ĉi tiu knabo.

Dirko, kun la piedoj envolvitaj en sia vojaĝkovrilo, profunde dormis kaj tute ne sonĝis ke oni parolu pri li.

- La angla registaro estas ege kaj prave severa por ĉi tia delikto, reparolis Sro Francisko Kromartio. Ĝi super ĉio volegas ke ni respektu la religiajn kutimojn de la Hinduoj, kaj se via servisto estintus kaptita…

- Nu, se li estintus kaptita, Sro Francisko, respondis Sro Fogg, li estus kondamnita, li estus plenumanta sian punon, kaj poste li estus trankvile revenanta al Eŭropo. Mi ne vidas pro kio ĉi tiu afero povintus malfruigi lian mastron !

Kaj post tio la konversacio estingiĝis. Dum la nokto, la trajno transiris la Ghatojn, preterpasis Nasikon, kaj la morgaŭon, la 21an de oktobro, ĝi rapidis tra iu lando relative plata, formita de la teritorio de Kandeŝo. La kamparo, bone kultivata, estis dissemita de vilaĝoj, super kiuj la minareto de la pagodo anstataŭis la spajron de la eŭropa preĝejo. Multaj malgrandaj riveretoj, la plimulto alfluantoj aŭ sub-alfluantoj de la Godavario, irigaciis tiun fekundan regionon.

Dirko, vekiĝinta, rigardis, kaj ne povis kredi ke li trairis la landon de la Hinduoj en trajno de la "Duoninsula Granda Fervojo". Ĝi ŝajnis al li nekredebla. Kaj tamen nenio pli reala ! La lokomotivo, stirata de la brako de angla maŝinisto kaj hejtita per angla karbo, ĵetis sian fumon super la plantejojn de kafarboj, de muskatujoj, de kariofilujoj kaj de ruĝaj piprujoj. La vaporo spirale tordiĝis ĉirkaŭ grupoj da palmoj, inter kiuj aperis pitoreskaj bangaloj, kelkaj bikŝuejoj, specoj de forlasitaj monaĥejoj kaj mirindaj temploj kiujn pliriĉigis la neelĉerpebla ornamado de la hinda arkitekturo. Poste, vastegaj spaco de tereno desegniĝis ĝis la horizonto, ĝangaloj en kiuj mankis nek serpentoj nek tigroj kiujn teruris la muĝoj de la trajno. Kaj fine arbaregoj, disfenditaj de la trako, ankoraŭ hantataj de elefantoj kiuj, kun pensema okulo, rigardis la strangan vagonaron preterpasi.

Dum tiu mateno, preter la stacidomo de Malegaono, la vojaĝantoj transiris ĉi tiun kompatindan teritorion, kiu estis tiom ofte sangokovrita de la sektanoj de la diino Kalio. Ne for stariĝis Ellora kaj ĝiaj admirindaj pagodoj, ne for la fama Aŭrangabado, la ĉefurbo de la senindulga Aŭrangzebo, nun simpla ĉefloko de unu el la provincoj malligitaj de la reĝlando de la Nizamo. Estis super ĉi tiu regiono ke Feringea, ĉefo de la Tugoj, reĝo de la strangolantoj, plenumis sian regadon. Tiuj ĉi murdistoj, kunigitaj en nekaptebla asocio, strangolis, honore al la diino de la Morto, viktimojn el ĉiu aĝo, sen iam verŝi sangon, kaj estis epoko kiam oni ne povis fosi ajnan lokon de ĉi tiu grundo sen trovi tie kadavron. La angla registaro bone sukcesis malhelpis ĉi tiujn murdojn laŭ konsiderinda proporcio, sed la terura asocio ankoraŭ ekzistas kaj daŭre funkcias.

Je tagmezo kaj duono, la trajno haltis ĉe la stacidomo de Burhanpuro, kaj Dirko tie sukcesis altpreze aĉeti paron da babuŝoj, ornamitan per falsaj perloj, kiun li surmetis kun sento de evidenta vanteco.

La vojaĝantoj rapide tagmanĝis, kaj denove ekiris al la stacidomo de Asurghuro, post esti dum momento irantaj rande de la Taptio, malgranda rivero kiu iras sin ĵeti en la Golfon de Kambajo, proksime de Surato.

Estas oportuna konigi kiajn pensojn tiam okupis la menson de Dirko. Ĝis sia alveno en Bombajo, li kredis kaj povis kredi ke ĉi tiuj aferoj ĉesus tie. Sed nun, de kiam li plenvapore rapidis tra Barato, plenŝanĝo okazis en lia menso. Lia naturo galope revenis al li. Li retrovis la fantaziajn ideojn de sia juneco, li serioze taksis la projektojn de sia mastro, li kredis je la realeco de la veto, sekve en ĉi tiu ĉirkaŭvojaĝo tra la mondo kaj je ĉi tiu maksimumo de tempo, kiun necesis ne transpasi. Jam eĉ, li maltrankviliĝis pri eblaj malfruoj, pri akcidentoj kiuj survoje povus okazi. Li sentis sin kiel interesata pri tiu ĉi veto, kaj tremis pro la penso ke li povintus antaŭtage malutili ĝin per sia nepardonebla gapvagado. Tial, multe malpli flegma ol Sro Fogg, li estis multe pli maltrankvila. Li nombris kaj renombris la fluintajn tagojn, malbenis la haltojn de la trajno, akuzis ĝin pri malrapideco kaj sekrete mallaŭdis Sron Foggon ne esti promesanta gratifikon al la maŝinisto. Li ne sciis, brava knabo, ke tio kio eblis sur vaporŝipo, ne plu eblis sur fervojo, kies rapideco estas reglamentita.

Ĉirkaŭ la vespero ni eniris en la interkrutejojn de la montoj de Sutpuro, kiuj apartigas la teritorion de Kandeŝo de tiu de Bundelkundo.

La morgaŭon, la 22an de oktobro, post demando de Sro Francisko Kromartio, Dirko rigardinta sian poŝhorloĝon, respondis ke estis la tria matene. Kaj, efektive, ĉi tiu bonega poŝhorloĝo, ankoraŭ altempigita al la meridiano de Grenviĉo, kiu staris proksimume je sepdek sep gradoj okcidenten, devis malfrui kaj fakte malfruis je kvar horoj.

Sro Francisko do reĝustigis la horon donitan de Dirko, al kiu li faris la saman rimarkon kiun ĉi tiu jam ricevis flanke de Tubero. Li provis komprenigi al li ke li devis altempigi al ĉiu nova meridiano, kaj ke ĉar li konstante iris orienten, tio estas renkonte al la suno, la tagoj estis pli mallongaj je tiom-oble kvar minutoj kiom estis da gradoj trairitaj. Tio estis senutila. Ĉu la obstina knabo komprenis aŭ ne la rimarkon de la generala brigadisto, li persistis ne antaŭi sian horloĝon, kiun li senŝanĝe daŭrigi en la londona horo. Senofenda manio, cetere, kaj kiu ne povis malutili iun.

Je la oka matene, kaj je dek kvin mejlojn(3) antaŭ la stacidomo Rothal, la trajno haltis meze de vasta maldensejo, borderita de kelkaj bangaloj kaj laboristaj kabanoj. La trajnkonduktoro pasis antaŭ la vico de vagonoj, dirante : "La vojaĝantoj eltrajniĝas ĉi tie".

Fileas Fogg rigardis al Sro Francisko Kromartio, kiu ŝajnis nenion kompreni pri tiu ĉi halto meze de arbarego de tamarindoj kaj daktilarboj.

Dirko, ne malpli surprizita, ekkuris al la trakon kaj preskaŭ tuj revenis, ekkriante : "Sinjoro, ne plu da fervojo !"

- Kion vi volas diri ? demandis Sro Francisko Kromartio.

- Mi volas diri ke la trajno ne pluen iros !

La generala brigadisto tuj elvagoniĝis. Fileas Fogg sekvis lin, sen hasti. Ambaŭ alparolis al la konduktoro :

- Kie ni estas ? demandis Sro Francisko Kromartio.

- En la vilaĝeto Ĥolbio, respondis la konduktoro.

- Ĉu ni haltu ĉi tie ?

- Sen dubo. La fervojo ne estas finigita…

- Kiel ? Ĝi ne estas finigita ?

- Ne ! Estas ankoraŭ sekcio de kelkkvindek mejloj(3) por starigi inter ĉi tiu punkto kaj Allahabad, kie la trako rekomencas.

- La gazetoj tamen sciigis la kompletan pretecon de la fervojo !

- Kion vi volas, oficiro mia, la ĵurnaloj eraris.

- Kaj vi donas biletojn de Bombajo al Kalkato ! rekomencis Sro Francisko Kromartio kiu komencis ekscitiĝi.

- Sen dubo, respondis la konduktoro, sed la vojaĝantoj bone scias ke ili devas sin transportigi de Ĥolbio al Allahabad.

Sro Francisko Kromartio estis furioza. Dirko volonte svenbatintus la konduktoron, kiu povis nenion pri tio. Li ne kuraĝis rigardi sian mastron.

- Sro Francisko, diris simple Sro Fogg, ni tuj, se vi bonvolas tion, serĉos rimedon por atingi Allahabadon.

- Sinjoro Fogg, temas nun pri absolute malutila malfruo por viaj interesoj.

- Ne, Sro Francisko, tio ĉi estis antaŭkalkulita.

- Kion ! Vi sciis ke la trakon…

- Neniel, sed mi sciis ke iu ajn obstaklo pli aŭ malpli frue ekaperus sur mia vojo. Nu, nenio estas perdita. Mi havas du antaŭtempajn tagojn por oferi. Estas vaporŝipo kiu eliras el Kalkato al Honkongo la 25an tagmeze. Ni estas nur la 22an, kaj ni ĝustatempe alvenos al Kalkato.

Estis nenio por diri al respondo farita kun tiel kompleta memfido.

Estis ververe ke la laboroj de la fervojo ĉesis ĉe tiu ĉi punkto. La gazetoj estas kiel kelkaj horloĝoj kiuj havas kutimaĉon antaŭi, kaj ili antaŭtempe sciigis la finiĝon de la linio. La plejmulto el la vojaĝantoj konis tiun ĉi interrompon de la vojo, kaj eltrajniĝante, ili ekokupis la ĉiaspecajn veturilojn kiujn posedis la vilaĝo, kvarradajn palkighari-ojn, specoj de ĉaro tirata de zebuoj, specoj de ĝibaj bovoj, vojaĝĉarojn similajn al nefiksaj pagodoj, palankenojn, poneojn, ktp. Tial Sro Fogg kaj Sro Francisko Kromartio, post esti traserĉintaj tra la tuta vilaĝo, revenis sen trovi ion ajn.

- Mi iros piede, diris Fileas Fogg.

Dirko kiu tiam kuniĝis al sia mastro, faris signifoplenan grimacon, konsiderante siajn belegajn sed nesufiĉajn babuŝojn. Feliĉege li siaflanke iris esplore, kaj iomete hezitanta : "Sinjoro, li diris, mi kredas ke mi trovis transportrimedon".

- Kiun ?

- Elefanton ! Elefanton kiu apartenas al hindo loĝanta je cent paŝoj de ĉi tie.

- Ni iru vidi la elefanton, respondis Sro Fogg.

Kvin minutojn poste, Fileas Fogg, Sro Francisko Kromartio kaj Dirko alvenis proksime de kabano kiu apudis ĉirkaŭbaritejon fermitan per alta palisaro. En la kabano estis hindo, kaj en la ĉirkaŭbaritejo elefanto. Laŭ ilia peto, la hindo enkondukis Sron Foggon kaj liajn du kunulojn en la kralon.

Tie, ili trovis sin ĉeeste de besto, duone malsovaĝigita, kiun ĝia posedanto dresis, ne por fari de ĝi ŝarĝobeston, sed batalbeston. Tiucele li komencis modifi la nature dolĉan karakteron de la besto, por laŭgrade konduki ĝin al tiu paroksismo de kolerego nomata "mutŝ" en la hindua lingvo, kaj tio, nutrante ĝin dum tri monatoj per sukero kaj butero. Ĉi tiu traktmaniero povas ŝajni netaŭga por doni tian rezulton, sed ĝi tamen estas sukcese uzata de la bredistoj. Tre feliĉe por Sro Fogg, la koncerna elefanto apenaŭ estis submetita al ĉi tiu dieto, kaj la "mutŝ" tute ne jam sin deklaris.

Kiunio, estis la nomo de la besto, kapablis, kiel ĉiuj liaj samspeculoj, dum longtempe produkti rapidan paŝadon, kaj, pro manko de alia rajdobesto, Fileas Fogg decidis uzi ĝin.

Sed elefantoj estas multekostaj en Hindio, kie ili fariĝas maloftaj. La virseksuloj, kiuj sole taŭgas por cirkaj bataloj, estas treege serĉataj. Ĉi tiuj bestoj reproduktiĝas nur malofte, kiam ili estas reduktitaj al la stato de servisteco, tiel ke oni povas nur akiri ilin per ĉasado. Tial ili estas objekto de ekstremaj zorgoj, kaj kiam Sro Fogg demandis al la hindo ĉu li volas lui sian elefanton al li, la hindo nete rifuzis.

Fogg insistis kaj proponis por la besto ekscesan prezon, po dek pundoj(4) hore. Rifuzo. Ĉu po dudek pundoj ? Denove rifuzo. Po kvardek pundoj ? Ankoraŭ rifuzo. Dirko eksaltis ĉe ĉiu plipropono. Sed la hindo ne lasis sin tenti.

Tamen la sumo estis alta. Supozante ke la elefanto bezonis dek kvin horojn por iri al Allahabad, tio estus sescent pundoj(4) kiujn ĝi gajnigus al sia posedanto.

Fileas Fogg, sen iel ekkoleri, tiam proponis al la hindo aĉeti sian beston kaj unue proponis al li mil pundojn(4).

La hindo ne volis vendi ! Eble la fripono flaris riĉan interkonsenton.

Sro Francisko Kromartio tiris Sron Foggon flanken kaj instigis lin pripensi antaŭ ol iri plu. Fileas Fogg respondis al sia kunulo ke li ne kutimis agi sen pripenso, ke finfine temis pri veto de dudek mil pundoj(4), ke ĉi tiu elefanto estis necesa por li, kaj ke, eĉ se li devos pagi ĝin dudekoble ĝian valoron, li havos ĉi tiun elefanton.

Sro Fogg revenis trovi la hindon, kies la okuletoj, lumigitaj de avido, lasis bone vidi ke por li tio estis nur monafero. Fileas Fogg sinsekve proponis mil ducent pundojn, poste mil kvincent, poste mil okcent, fine du mil(4). Dirko, kutime tiel ruĝa, estis pala pro emocio.

Je du mil pundoj, la hindo kapitulacis.

- Je miaj babuŝoj, ekkriis Dirko, jen kiu metas bonan prezon por viando de elefanto !

La aferon traktitan, necesis nur trovi mahuton. Tio estis pli facila. Juna parsio, kun la inteligenta vizaĝo, proponis siajn servojn. Sro Fogg konsentis kaj promesis al li altan salajron, kiu povis nur duobligi lian inteligentecon.

La elefanto estis alkondukata kaj senprokraste ekipata. La parsio perfekte konis la metion de "mahuto". Li kovris per ia selkovraĵo la dorson de la elefanto kaj aranĝis, ĉiuflanke sur ĝiaj flankoj, du specojn de sufiĉe malmulte komfortaj ŝargseloj.

Fileas Fogg pagis la hindon per monbiletoj kiuj estis eltiritaj el la konata sako. Vere ŝajnis ke oni eltiris ilin el la internaĵo de Dirko. Poste Sro Fogg proponis al Sro Francisko Kromartio transporti lin al stacidomo Allahabad. La generala brigadisto akceptis. Unu plia vojaĝanto ne povis lacigi la gigantan beston.

Provianto estis aĉetita en Ĥolbio. Sro Francisko Kromartio sidigis sin en unu el la ŝargseloj, Fileas Fogg en la alia. Dirko sidigis sin rajde sur la selkovraĵo inter sia mastro kaj la generala brigadisto. La parsio lokiĝis sur la kolo de la elefanto, kaj je la naŭa la besto, forlasante la vilaĝon, enprofundiĝis tra la plej mallonga vojo en la densan arbaregon de palmarboj(5).

1 Latina esprimo signifanta "pasi farante bonajn agojn".

2 Tre vastaj altebenaĵoj de la kontinentaj vastaĵoj, konsistantaj el dikaj tavoloj de bazaltaj rokoj.

3 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m.

4 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

5 France "latanier". Mi trovis "latanio" en Reta Vortaro, sed ĝi ne aperas en PIV.

Last edited: 27/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment