Créer un site internet

Ĉapitro X : En kiu Dirko estas tro feliĉa eliri kvita el tio nur perdanta sian ŝuon.

Neniu nescias ke Hindio, tiu granda inversa triangulo kies bazo estas norde kaj pinto sude, enhavas areon de unu miliono kvarcent mil kvadrataj mejloj (+/-3.300.000Km2), sur kiu estas malegale dissemita loĝantaro de cent okdek milionoj da loĝantoj. La brita registaro praktikas realan regadon super ia parto de ĉi tiu grandega lando. Ĝi konservas ĝeneralan guberniestron en Kalkato, guberniestrojn en Madraso, Bombajo, Bengalio, kaj vicguberniestron en Agra.

Sed Brita Hindio mem nombras nur areon de sepcent mil kvadrataj mejloj (+/-1.150.000Km2) kaj iun loĝantaron de cent ĝis cent dek milionoj de loĝantoj. Sufiĉas por diri ke notinda parto de la teritorio ankoraŭ eskapas la aŭtoritaton de la reĝino; kaj fakte, ĉe kelkaj raĝoj de la interno, senindulgaj kaj teruraj, la hindua sendependeco estas ankoraŭ absoluta.

Ekde 1756, epoko kiam estis fondita la unua angla staplejo sur la loko nune okupata de la urbo Madraso, ĝis tiu jaro en kiu eksplodis la grava ribelego de la sipajoj, la fama Kompanio de Hindio estis ĉiopova. Ĝi iom post iom aneksis al si la diversajn provincojn, aĉetitajn de la raĝoj je la prezo de rentoj kiujn ĝi pagis malmulte aŭ tute ne; ĝi nomis sian ĝeneralan guberniestron kaj ĉiujn liajn civilajn aŭ armeajn subalternulojn. Sed nun ĝi ne plu ekzistas, kaj la anglaj posedaĵoj en Hindio rekte dependas de la krono.

Tial la aspekto, la moroj, la etnografiaj dividoj de la duoninsulo ĉiutage emas ŝanĝiĝi. Antaŭe, oni veturis tie per ĉiuj antikvaj veturiloj, per piedoj, per ĉevalo, per ĉareto, per ĉarumo, per palankeno, dorse de homo, per fiakro, ktp. Nun, vaporŝipoj plenrapide trairas Induson, Gangon, kaj fervojo, kiu trairas Hindion laŭ sia tuta larĝo, disbranĉiĝante laŭ sia irvojo, metas Bombajon je nur tri tagoj de Kalkato.

La irvojo de ĉi tiu fervojo ne sekvas rektan linion tra Hindio. La flugdistanco estas nur mil ĝis mil cent mejloj(1), kaj trajnoj, moviĝantaj nur per meza rapideco, ne bezonus tri tagojn por ĝin transiri; sed ĉi tiu distanco estas pliigita je triono, almenaŭ, pro la sinuo kiun la fervojo sekvas plialtiĝante ĝis Allahabad en la nordo de la duoninsulo.

Jen fine, la irvojo laŭ la ĉefaj punktoj, de la “Duoninsula Granda Fervojo de Hindio”. Forlasante la insulon Bombajon, ĝi transiras Salceton, saltas sur la ĉeftero antaŭ Tanaho, transiras la ĉenon de la Okcidentaj Ghatoj, iras al nordoriento ĝis Burhanpuro, trairas la preskaŭ sendependan teritorion de Bundelkundo, supreniras al Allahabad, alidirektiĝas orienten, renkontas la Gangon en Varanasio, devias iomete de ĝi, kaj malsuprenirante sudorienten tra Burdŭano kaj la franca urbo de Ĉandanagaro, ĝi fariĝas linikapo en Kalkato.

Estis la kvara kaj duono vespere, kiam la pasaĝeroj de la Mongolio estis elŝipiĝintaj en Bombajo, kaj la trajno por Kalkato foriris je la oka precize.

Sro Fogg do adiaŭis siajn partnerojn, forlasis la vaporŝipon, donis al sia servisto la detalojn pri kelkaj farendaj aĉetaĵoj, eksplicite rekomendis al li sin trovi antaŭ la oka ĉe la stacidomo, kaj per sia regula paŝo kiu batis la sekundon kiel la pendolo de astronomia horloĝo, li direktiĝis al la pasporta oficejo.

Tiel do, pri la mirindaĵoj de Bombajo, li ne pensis vidi ion, nek la urbodomon, nek la pompan bibliotekon, nek la fortikaĵojn, nek la dokojn, nek la kotonmerkaton, nek la bazarojn, nek la moskeojn, nek la sinagogojn, nek la armenajn preĝejojn, nek la belegan pagodon de la monteto Malabaro, ornamitan de du plurlateraj turoj. Li kontemplus nek la ĉefverkojn de Elefanto, nek ĝiajn misterajn hipogeojn, kaŝitajn sudoriente de la rodo, nek la kavernojn Kanherio de la insulo Salceto, ĉi tiujn admirindajn restaĵojn de la budhisma arkitekturo !

Ne ! Nenion. Elirante el la pasporta oficejo, Fileas Fogg trankvile iris al la stacidomo, kaj tie li servigis al si vespermanĝon. Inter aliaj pladoj, la ĉefkelnero opiniis devi rekomendi al li ian frikasaĵon de "loka kuniklo", kies mirindaĵon li diris al li.

Fileas Fogg akceptis la frikasaĵon kaj zorge gustumis ĝin; sed, malgraŭ ĝia spica saŭco, li trovis ĝin abomeninda.

Li sonorigis al la ĉefservisto.

- Sinjoro, li diris fikse rigardante lin, ĉu tio estas kuniklaĵo ?

- Jes, lordo, senhonte respondis la fripono, kuniklo de la ĝangalo.

- Kaj ĉu ĉi tiu kuniklo ne miaŭis kiam oni mortigis ĝin ?

- Miaŭis ! Ho ! Lordo ! Kuniklo ! Mi tion asertas…

- Sinjoro ĉefservisto, rekomencis malvarme Sro Fogg, ne asertu kaj memoru ĉi tion : antaŭe, en Hindio, katoj estis rigardataj kiel sanktaj bestoj. Estis bona tempo.

- Ĉu por katoj, lordo ?

- Kaj eble ankaŭ por vojaĝantoj !

Tiu ĉi rimarko farita, Sro Fogg kviete daŭrigis manĝi.

Kelkajn momentojn post Sro Fogg, la agento Tubero ankaŭ li elŝipiĝis el la Mongolio kaj kuris al la direktoro de polico de Bombajo. Li rekonigis sian kvalifikon kiel detektivon, la taskon pri kiu li estis komisiata, sian situacion rilate al la supozata farinto de la ŝtelo. Ĉu ni ricevis de Londono arestordonon ?... Ni ricevis nenion. Kaj, fakte, la mandato, foririnta post Fogg, ne povis jam esti alveninta.

Tubero restis tre konsternita. Li volis akiri de la direktoro arestordonon kontraŭ sinjoro Fogg. La direktoro rifuzis. La afero koncernis la metropolitenan administracion, kaj nur tiu ĉi povis laŭleĝe havigi mandaton. Tiu ĉi severeco de principoj, ĉi tiu strikta observado de la leĝeco estas perfekte klarigebla per anglaj moroj, kiuj pri afero de individua libereco, permesas nenian arbitron.

Tubero ne insistis kaj ekkomprenis ke li devis rezignacii atendi sian mandaton. Sed li decidiĝis tute ne perdi el la okulo sian nepenetreblan friponon dum la tuta tempo kiam tiu ĉi restus en Bombajo. Li ne dubis ke Fileas Fogg restadu, kaj ni scias tion, tio ankaŭ estis la konvinko de Dirko, tio kio donus al la arestordono tempon por alveni.

Sed ekde la lastaj ordonoj kiujn donis al li lia mastro forirante el Mongolio, Dirko komprenis ke estos pri Bombajo kiel pri Suezo kaj Parizo, ke la vojaĝo ne finiĝos ĉi tie, ke ĝi daŭros almenaŭ ĝis Kalkato, kaj eble pli for. Kaj li komencis demandi al si ĉu tiu veto de Sro Fogg ne estis absolute serioza, kaj ĉu la fatalo ne kuntiris lin, li kiu volis kviete vivi, plenumi la ĉirkaŭvojaĝon tra la mondo en okdek tagoj !

Intertempe, kaj post esti akirinta kelkajn ĉemizojn kaj ŝtrumpetojn, li promenis en la stratoj de Bombajo. Estis granda amaso da homoj, kaj, meze de eŭropanoj el ĉiuj naciecoj, Persoj kun pintaj ĉapoj, Bunhioj kun rondaj turbanoj, Sindanoj kun kvadrataj ĉapoj, Armenoj kun longaj roboj, Parsioj kun nigraj mitroj. Estis ĝuste festo festita de ĉi tiuj Parsioj aŭ Gebroj, rektaj posteuloj de la sekvantoj de Zoroastro, kiuj estas la plej faremaj, la plej civilizitaj, la plej inteligentaj, la plej severmoraj el la hinduoj, raso al kiu nune apartenas la riĉaj indiĝenaj negocistoj de Bombajo. En tiu tago ili festis specon de religia karnavalo, kun procesioj kaj distraĵoj, en kiuj aperis bajaderoj vestitaj per rozaj gazoj brokata de oro kaj arĝento, kiuj en la sono de vjoloj kaj en la bruo de tamtamoj, mirinde dancis, kaj kun cetere perfekta dececo.

Se Dirko rigardis ĉi tiujn strangajn ceremoniojn, se liaj okuloj kaj liaj oreloj supermezure malfermiĝis por vidi kaj aŭdi, se lia mieno, lia fizionomio estis ja tiu de la plej nova "naivulo" kiun oni povu imagi, estas senutile insisti pri tio ĉi tie.

Bedaŭrinde por li kaj por lia mastro, kies vojaĝon li riskis endanĝerigi, lia scivolemo kondukis lin pli for ol tio decu.

Efektive, post esti vidinta ĉi tiun Parsian karnavalon, Dirko sin direktis al la stacidomo kiam, pasante antaŭ la admirindan pagodon de la monteto Malabaro, li havis la malbonvenan ideon viziti la internon.

Li ne sciis du aferojn : unue, ke la eniro en iaj hinduaj pagodoj estas absolute malpermesata al kristanoj, kaj poste, ke kredantoj mem ne povas eniri tien sen esti lasintaj siajn ŝuojn ĉe la pordo. Necesas ĉi tie rimarkigi, ke, pro kialo de sana politiko, la angla registaro, respektanta kaj respektiganta ĝis en siaj plej bagatelaj detaloj la religion de la lando, severe punas kiun ajn malobservas ĝiajn kutimojn.

Dirko, tien enirinta sen malbone intenci, kiel simpla turisto, admiris internen de la monteto Malabaro, tiun ĉi mirigan briloraĵon de la bramana ornamaĵo, kiam subite li estis renversata sur la sanktaj slaboj. Tri pastroj, kun rigardo plena de furiozo, sin deĵetis sur li, deŝiris liajn ŝuojn kaj liajn ŝtrumpetojn kaj komencis draŝi lin, eligante sovaĝajn kriojn.

La franco, fortika kaj lerta, vigle restariĝis. Per pugnobato kaj piedbato li faligis du el siaj kontraŭuloj, tre implikitaj en iliaj longaj roboj, kaj pafiĝante ekster la pagodo per la tuta rapideco de siaj kruroj, li baldaŭ postlasis la trian Hinduon, kiu sin ĵetegis sur liajn spurojn, ekscitante la homamason.

Je kvin minutoj antaŭ la oka, nur kelkajn minutojn antaŭ la foriro de la trajno, sen ĉapelo, nudpiede, perdinte dum la batalo la pakaĵon entenantan siajn aĉetaĵojn, Dirko alvenis en la fervojan stacidomon.

Tubero estis tie, sur la pasaĝerkajo. Sekvante sinjoron Fogg al la stacidomo, li komprenis, ke tiu ĉi fripono estis forlasonta Bombajon. Lia decido estis tuj alprenita por akompani lin ĝis Kalkato, kaj pluen se tio necesis. Dirko ne vidis Tuberon kiu staris en la ombro, sed Tubero aŭdis la raporton de liaj aventuroj, kiujn Dirko rakontis per malmultaj vortoj al sia mastro.

- Mi esperas ke tio ne plu okazos al vi, simple respondis Fileas Fogg, prenante lokon en iu el la vagonoj de la trajno.

La kompatinda knabo, nudpieda kaj tute afliktita, sekvis sian mastron sen diri vorton.

Tubero estis enironta en iun apartan vagonon, kiam penso retenis lin kaj subite modifis liajn foriran planon.

- Ne, mi restas, li diris al si. Delikto farita sur hinda teritorio... Mi tenas mian viron.

En ĉi tiu momento, la lokomotivo eligis viglan fajfon, kaj la trajno malaperis en la nokto.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m.

Last edited: 27/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment