Ĉapitro VIII : En kiu Dirko parolas eble iom pli ol konvenus.

Tubero en malmulte da tempo kuniĝis sur la kajo kun Dirko kiu pasumis kaj rigardis, ne kredante sin ja devigata tute ne vidi.

- Nu, mia amiko, diris al li Tubero alirante al li, ĉu via pasporto estas stampita ?

- Ha ! Estas vi, sinjoro, respondis la franco. Devige ja. Ni estas perfekte laŭregulaj.

- Kaj vi rigardas la landon ?

- Jes, sed ni iras tiel rapide ke ŝajnas al mi, ke mi vojaĝas en sonĝo. Kaj tiel, ni estas en Suezo ?

- En Suezo.

- En Egiptio ?

- En Egiptio, perfekte.

- Kaj en Afriko ?

- En Afriko.

- En Afriko ! ripetis Dirko. Mi ne kapablas kredi tion. Imagu, sinjoro, ke mi imagis ne iri pli for ol Parizon, kaj ĉi tiun faman ĉefurbon, mi revidis ĝin tute ĝuste de la sepa kaj dudek matene ĝis la oka kaj kvardek, inter la stacidomo de Nordo kaj la stacidomo de Liono, tra la fenestroj de fiakro kaj dum fortega pluvo ! Mi bedaŭras tion ! Mi ŝatintus revidi la Patro-Laseĝo kaj la Cirko de la Elizeaj kampoj !

- Ĉu do vi estas urĝa ? demandis la polica inspektoro.

- Mi ne, sed estas mia mastro. Pri tio, mi devas aĉeti ŝtrumpetojn kaj ĉemizojn ! Ni foriris sen kofroj, nur kun nokta sako.

- Mi tuj kondukos vin al bazaro kien vi trovos ĉion kion necesas al vi.

- Sinjoro, respondis Dirko, vi estas vere komplezema !…

Kaj ili ambaŭ ekvojiris. Dirko ankoraŭ babilis.

- Ĉefe, li diris, ke mi bone zorgu ne maltrafi la boaton !

- Vi havas tempon, respondis Tubero, estas ankoraŭ nur tagmezo !

Dirko elprenis sian dikan poŝhorloĝon.

- Tagmeze, li diris, nu do ! Estas la naŭa kaj kvindek du minutoj !

- Via horloĝo malfruas, respondis Tubero.

- Mia horloĝo ! Familia horloĝo, kiu devenas de mia praavo ! Ĝi ne varias je kvin minutoj jare. Ĝi estas vera kronometro !

- Mi vidas tion kio estas, respondis Tubero. Vi konservis la Londonan horon, kiu malfruas je proksimume du horoj rilate al Suezo. Necesas zorgi reĝustigi vian poŝhorloĝon je la horo de ĉiu lando.

- Mi ! Modifi mian poŝhorloĝon ! ekkriis Dirko, neniam !

- Nu, ĝi ne plu akordiĝos kun la suno.

- Domaĝe por la suno, sinjoro ! Estos ĝi kiu malpravos !

Kaj la brava knabo remetis sian horloĝon en sian veŝtopoŝon per belega gesto.

Kelkajn momentojn poste, Tubero diris al li :

- Vi do hastege forlasis Londonon ?

- Mi ja kredas tion ! Lastan merkredon, je la oka vespere, kontraŭ ĉiuj siaj kutimoj, Sro Fogg revenis de sia rondo, kaj tri kvaronhorojn poste ni estis foririntaj.

- Sed kien li do iras, via mastro ?

- Ĉiam antaŭ li ! Li faras vojaĝon ĉirkaŭ la mondo !

- Ĉirkaŭ la mondo ? ekkriis Tubero.

- Jes, en okdek tagoj ! Veto, li diras, sed inter ni, mi nenion kredas. Tio ne havus komunan sencon. Estas aliaĵo.

- Ha ! Li estas originalulo, ĉi tiu Sro Fogg ?

- Mi kredas tion.

- Li do estas riĉa ?

- Evidente, kaj li kunportas beletan sumon kun li, en tutnovaj monbiletoj ! Kaj survoje li ne ŝparas monon ! Jen ! Li promesis belegan gratifikon al la maŝinisto de la Mongolio, se ni alvenus al Bombajo kun bona frueco !

- Kaj vi konas lin delonge, vian mastron ?

- Mi ! respondis Dirko, mi komencis mian servadon en la tago mem de nia foriro.

Ni facile imagas la efikon kiun ĉi tiuj respondoj devis kaŭzi sur la jam superekscita menso de la polica inspektoro.

Tiu ĉi trorapida foriro el Londono, iom da tempo post la ŝtelado, ĉi tiu dika sumo kunportita, ĉi tiu hasto alveni en forajn landojn, ĉi tiu preteksto de strangega veto, ĉio konfirmis kaj devis konfirmi Tuberon pri siaj ideoj. Li ankoraŭ paroligis la francon kaj akiris la certecon ke tiu ĉi knabo tute ne konis sian mastron, ke ĉi tiu vivis izolita en Londono, ke oni diris lin riĉa sen scii la originon de lia riĉeĉo, ke li estis nepenetrebla homo, ktp. Sed, samtempe, Tubero povis rigardi kiel certa ke Fileas Fogg ne alteriĝis en Suezo, kaj ke li reale iris al Bombajo.

- Ĉu estas for Bombajo ? demandis Dirko.

- Sufiĉe malproksima, respondis la agento. Necesos ankoraŭ deko da tagoj sur maro.

- Kaj en kiu lando estas Bombajo ?

- En Hindio.

- Ĉu en Azio ?

- Kompreneble.

- Diablo ! Estas tio kion mi tuj diros al vi… Estas iu afero kiu turmentetas min… Ĝi estas mia lumo !

- Kia lumo ?

- Mia gaslumo kiun mi forgesis malŝalti kaj kiu brulas je mia konto. Nu, mi kalkulis ke mi havis po du ŝilingoj(1) por dudek kvar horoj, ĝuste ses pencoj(1) pli ol mi gajnas, kaj vi komprenas ke laŭmezure kiel la vojaĝo plidaŭras…

Ĉu Tubero komprenis la gasaferon ? Estas malverŝajne. Li ne plu aŭskultis kaj decidiĝis. La franco kaj li estis alvenantaj al la bazaro. Tubero lasis sian kunulon butikumi, li konsilis al li ne maltrafi la foriron de la Mongolio, kaj li hastege revenis al la oficejoj de la konsula agento.

Tubero, nun kiam lia konvinkiĝo estis farita, reakiris sian tutan memregon.

- Sinjoro, li diris al la konsulo, mi ne plu havas ajnan dubon. Mi tenas mian viron. Li ŝajnigas sin kiel strangulon kiu volas ĉirkaŭiri la mondon en okdek tagoj.

- Do li estas ruzulo, respondis la konsulo, kaj li intencas reveni en Londonon, post esti erariganta ĉiujn policojn de la du kontinentoj !

- Ni vere vidos, respondis Tubero.

- Sed ĉu vi ne eraras ? demandis ankoraŭfoje la konsulo.

- Mi ne eraras.

- Tiam kial ĉi tiu ŝtelisto volegis atestigi per vizo sian trairon tra Suezo ?

- Kial ?… Mi tute ne scias, sinjoro konsulo, respondis la detektivo, sed aŭskultu min.

Kaj, per kelkaj vortoj, li raportis la rimarkindajn punktojn de sia konversacio kun la servisto de la menciita Fogg.

- Efektive, diris la konsulo, ĉiuj konjektoj estas kontraŭ ĉi tiu viro. Kaj kion vi estas faronta ?

- Sendi depeŝon al Londono kun insista peto adresi al mi arest-mandaton en Bombajo, enŝipiĝi sur la Mongolio, postsekvi mian ŝteliston ĝis Hindio, kaj tie, sur ĉi tiu angla grundo, ĝentile alpaŝi al lin, kun enmane mia mandato kaj mia mano sur lia ŝultro.

Tiujn ĉi parolojn malvarme eldiritajn, la agento adiaŭis la konsulon kaj iris al la telegrafejo. De tie, li sendis al la direktoro de la metropolita polico ĉi tiun depeŝon kiun ni konas.

Kvaronhoron pli poste, Tubero, kun sia malpeza pakaĵo en la mano, cetere bone provizita per mono, enŝipiĝis surŝipe de la Mongolio, kaj baldaû la rapida vapoŝipo plenvapore rapidis sur la akvoj de la Ruĝa maro.

1 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€ kaj 1 ŝilingo = 1/20 de pundo, kaj 1 penco = 1/20 de ŝilingo.

Last edited: 26/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment