Créer un site internet

Ĉapitro VII : Kiu ankoraŭfoje atestas pri la senutileco de la pasportoj kiel helpo al detektivoj.

La inspektoro malsupreniris al la kajo kaj rapide sin direktis al la oficejo de la konsulo. Tuj, kaj laŭ lia urĝa peto, li estis enkondukita al tiu ĉi ŝtatoficisto.

- Sinjoro konsulo, li diris al li sen plia antaŭparolo, mi havas grandajn kialojn kredi ke nia viro ekveturis per la Mongolio.

Kaj Tubero rakontis tion kio okazis inter tiu ĉi servisto kaj li pri la pasporto.

- Bone, sinjoro Tubero, respondis la konsulo, tio plaĉus al mi vidi la vizaĝon de tiu fripono. Sed eble li ne prezentiĝos en mia oficejo, se li estas tio kion vi supozas. Ŝtelisto ne ŝatas lasi post si spurojn de sia trairo, kaj cetere la proceduro de la pasportoj ne plu estas deviga.

- Sinjoro konsulo, respondis la agento, se li estas ruzulo, kiel ni devas pensi tion, li venos !

- Por stampigi lian pasporton ?

- Jes. La pasportoj nur servas por embarasi honestajn homojn kaj faciligi la fuĝon de friponoj. Mi certigas al vi ke ĉi tiu estos regula, sed mi ja esperas ke vi ne stampos ĝin…

- Kaj kial ne ? Se ĉi tiu pasporto estas regula, respondis la konsulo, mi ne rajtas rifuzi mian vizon.

- Tamen, sinjoro konsulo, necesas ja ke mi retenu ĉi tie ĉi tiun viron ĝis kiam mi ricevos de Londono arestmandaton.

- Ha ! Tio, sinjoro Tubero, estas via afero, respondis la konsulo, sed mi ne povas…

La konsulo ne finis sian frazon. Ĉe ĉi tiu momento oni frapis ĉe la pordo de lia kabineto, kaj la oficeja knabo enirigis du eksterlandanojn, el kiuj unu estis ĝuste tiu servisto kiu interparolis kun la detektivo.

Ili fakte estis la mastro kaj la servisto. La mastro prezentis sian pasporton, koncize petegante la konsulon bonvoli surmeti sur ĝi sian vizon.

Ĉi tiu prenis la pasporton kaj atente legis ĝin, dum Tubero, en angulo de la kabineto, observis, aŭ pli ĝuste manĝegis la fremdulon per la okuloj.

Kiam la konsulo finis sian legadon :

- Ĉu vi estas Fileas Fogg, eskviro ? li demandis.

- Jes, sinjoro, respondis la ĝentlemano.

- Kaj ĉi tiu viro estas via servisto ?

- Jes. Franco nomata Dirko.

- Ĉu vi alvenas de Londono ?

- Jes.

- Kaj kien vi iras ?

- Al Bombajo.

- Bone sinjoro. Ĉu vi scias ke ĉi tiu proceduro de vizo estas senutila, kaj ke ni ne plu postulas la prezenton de la pasporto ?

- Mi scias tion, sinjoro, respondis Fileas Fogg, sed mi deziras pruvi per via vizo mian trairon tra Suezo.

- Bone, sinjoro.

Kaj la konsulo, subskribinte kaj datinte la pasporton, surmetis sur ĝi sian stampon. Sro Fogg pagis la vizajn impostojn, kaj post esti malvarme salutanta, li eliris, sekvata de sia servisto.

- Nu ? demandis la inspektoro.

- Nu, respondis la konsulo, li aspektas kiel tute honesta viro !

- Eblas, Tubero respondis, sed tute ne estas tio pri kio temas. Ĉu vi opinias, sinjoro konsulo, ke ĉi tiu flegma ĝentlemano fidele similas al la ŝtelisto kies priskribon mi ricevis ?

- Mi konsentas tion, sed vi scias, ĉiuj priskriboj…

- Mi tutcertiĝos, respondis Tubero. La servisto ŝajnas al mi malpli neĉifrebla ol la mastro. Plie, li estas franco, kiu ne kapablos sin deteni paroli. Ĝis baldaŭ, sinjoro konsulo.

Tio dirita, la agento eliris kaj komencis serĉi Dirkon.

Tamen Sro Fogg, forlasante la konsulan domon, sin direktis al la kajo. Tie li donis kelkajn ordonojn al sia servisto; poste li enŝipiĝis en boato, revenis surŝipe de la Mongolio kaj eniris en sia kajuto. Li tiam prenis sian notlibron kiu enhavis la jenajn notojn :

* Forlasinta Londonon, merkredon la 2an de oktobro vespere je la 8a kaj 45.

* Alveninta en Parizon, ĵaŭdon la 3an de oktobro matene je la 7a kaj 20.

* Forlasinta Parizon, ĵaŭdon matene je la 8a kaj 40.

* Alveninta per Monto-Cenis en Torinon, vendredon la 4an de oktobro matene je la 6a kaj 35.

* Forlasinta Torinon, vendredon je la 7a kaj 20.

* Alveninta en Brindizion, sabaton la 5an de oktobro vespere je la 4a.

* Enŝipiĝinta sur la Mongolion, sabaton je la 5a vespere.

* Alveninta en Suezon, merkredon la 9an de oktobro matene je la 11a.

* Sumo de la uzitaj horoj :

158 1/2, aŭ per tagoj : 6 1/2 tagoj.

Sro Fogg enskribis tiujn datojn sur vojtabelo aranĝita per kolumnoj kiuj indikis, ekde la 2a de oktobro ĝis la 21a de decembro, la monaton, la daton, la tagon, la regulajn alvenojn kaj la efektivajn alvenojn por ĉiu ĉefa punkto, Parizo, Brindizio, Suezo, Bombajo, Kalkato, Singapuro, Honkongo, Jokohamo, San-Francisko, Novjorko, Liverpolo, Londono, kaj kiuj ebligis kvantigi la akiritan gajnon aŭ la spertitan perdon en ĉiu loko de la vojiro.

Tiu ĉi metoda vojtabelo tiel enkalkulis ĉion, kaj Sro Fogg ĉiam sciis ĉu li estas antaŭ- aŭ post-tempe.

Li do enskribis, en tiu tago, merkredon la 9an de oktobro, sian alvenon al Suezo, kiu konforma al la reglamenta alveno, okazigis al li nek gajnon nek perdon.

Poste li servigis al si tagmanĝon en sia kajuto. Koncerne vidi la urbon, li eĉ ne pensis pri tio, estante el tiu raso de angloj kiuj faras viziti per sia servisto la landojn kiujn ili trairas.

Last edited: 24/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment