Créer un site internet

Ĉapitro VI : En kiu policano Tubero montras legitiman malpaciencon.

Jen en kiuj cirkonstancoj estis sendita ĉi tiu depeŝo rilate al sinjoro Fileas Fogg.

Merkredon, la 9an de oktobro, ni atendis je la dekunua matene, en Suezo, la pasaĝerŝipon Mongolion, de la Duoninsula kaj Orienta Kompanio, feran vaporŝipon kun helico kaj supra ferdeko, mezurantan du mil okcent tonelojn kaj posedantan nominalan forton de kvincent.ĉevaloj. La Mongolio regule faris la vojaĝojn de Brindizio ĝis Bombajo tra la Sueza kanalo. Ĝi estis unu el la plej rapidaj ŝipoj de la Kompanio, kaj la regulaj rapidecoj, estu dek mejloj hore (+/-16Km/h) inter Brindizio kaj Suezo, kaj naŭ mejloj(1) kvindek tri centonoj (+/-15Km/h) inter Suezo kaj Bombajo, ĝi ĉiam superis ilin.

Atendante la alvenon de la Mongolio, du viroj promenis sur la kajo meze de la homamaso da tieuloj kaj fremduloj, kiuj alfluas al ĉi tiu urbo, antaŭnelonge vilaĝo, al kiu la granda faritaĵo de Sro de Lesepso certigas konsiderindan estontecon.

El tiuj du viroj, unu estis la konsula agento de Britio, instalita en Suezo, kiu malgraŭ la malagrablaj prognozoj de la brita registaro kaj la timigaj antaŭdiroj de la inĝeniero Stefenson, ĉiutage vidis anglajn ŝipojn trapasi ĉi tiun kanalon, tiel duone mallongigante la malnovan vojiron de Anglio al Hindio tra la Kabo de Bona Espero.

La alia estis malgranda, maldika viro, kun sufiĉe inteligenta vizaĝo, nervoza, kiu kuntiris kun rimarkinda senĉeseco siajn brovmuskolojn. Tra liaj longaj okulharoj brilis tre vigla okulo, sed kies ardecon li kapablis estingi laŭvole. En ĉi tiu momento, li montris kelkajn signojn de malpacienco, irante kaj venante, ne povante resti senmove.

Tiu ĉi viro estis nomita Tubero, kaj li estis unu el tiuj "detektivoj" aŭ anglaj policanoj kiuj estis senditaj en la diversajn havenojn post la ŝtelo farita ĉe la Banko de Anglio. Tiu ĉi Tubero devis spioni kun la plej granda zorgo ĉiujn vojaĝantojn irantajn sur la vojo de Suezo, kaj se iu el ili ŝajnis al li suspektinda, "sekvi" lin atendante arestmandaton.

Ĝuste, ekde du tagoj, Tubero ricevis de la direktoro de la metropola polico la priskribon de la supozata farinto de la ŝtelo. Ĝi estis tiu de tiu distingita kaj eleganta persono kiun oni observis en la pag-ĉambro de la Banko.

La detektivo, evidente tre allogita de la alta premio promesata en okazo de sukceso, atendis do kun facile komprenebla malpacienco la alvenon de la Mongolio.

- Kaj vi diras, sinjoro konsulo, li dekafoje demandis, ke ĉi tiu boato ne plu povas malfrui ?

- Ne, sinjoro Tubero, respondis la konsulo. Ĝi estis hieraŭ vidita marmeze de Port Saido, kaj la cent sesdek kilometroj de la kanalo ne gravas por tia ŝipo. Mi ripetas al vi ke la Mongolio ĉiam gajnis la gratifikon de dudek kvin pundoj(2) kiun la registaro konsentas por ĉiu fruiĝo de dudek kvar horoj sur la oficaj tempoj.

- Ĉu ĉi tiu vaporŝipo rekte venas de Brindizio ? demandis Tubero.

- De Brindizio mem, kie li prenis la poŝtaĵon de Hindio, de Brindizio kiun li forlasis sabate je la kvina vespere. Tiel estu pacienca, ĝi ne povas malfrui alveni. Sed mi vere ne scias kiel, per la priskribo kiun vi ricevis, vi kapablos rekoni vian homon, se li estas surŝipe de la Mongolio.

- Sinjoro konsulo, respondis Tubero, tiujn homojn oni plivole sentas ilin ol oni rekonas ilin. Estas sagaceco kiun necesas havi, kaj sagaceco estas kiel speciala senso al kiu kunhelpas la aŭdo, la vido kaj la flaro. Mi arestis dum mia vivo pli ol unu el tiuj ĝentlemanoj, kaj kondiĉe ke mia ŝtelisto estu surŝipe, mi certigas al vi ke li ne glitos tra miaj manoj.

- Tion mi deziras, sinjoro Tubero, ĉar temas pri grava ŝtelo.

- Belega ŝtelo, respondis la entuziasmigita agento. Kvindek kvin mil pundoj(2) ! Ni ne ofte ricevas tian fortunon ! La ŝtelistoj fariĝas malprosperaj ! La raso de Ŝepardo malfortiĝas ! Oni sin pendumigas nun pro kelkaj ŝilingoj !

- Sinjoro Tubero, respondis la konsulo, vi parolas tiel maniere ke mi intense deziras al vi sukceson; sed mi ripetas al vi, en la kondiĉoj en kiuj vi estas, mi timas ke tio estos malfacila. Ĉu vi bone scias ke, laŭ la priskribo kiun vi ricevis, ĉi tiu ŝtelisto tute aspektas kiel honesta homo.

- Sinjoro konsulo, respondis dogme la polica inspektoro, grandaj ŝtelistoj ĉiam aspektas kiel honestaj homoj. Vi bone komprenas ke tiuj kiuj havas la vizaĝojn de friponoj, havas nur unu elekton, tio estas resti honestaj, sen tio ili estus arestitaj. La honestaj fizionomioj estas tiuj kiujn necesas ĉefe ekzameni. Malfacila laboro, mi konsentas, kaj kiu ne plu estas metio, sed arto.

Ni vidas ke la nomita Tubero ne mankis certan kvanton da memestimo.

Tamen la kajo iom post iom vigliĝis. Maristoj el diversaj naciecoj, komercistoj, makleristoj, ŝarĝistoj, felahoj tie amasiĝis. La alveno de la pasaĝerŝipo evidente estis baldaŭa.

La vetero estis sufiĉe bela, sed la aero malvarma, pro ĉi tiu orienta vento. Kelkaj minaretoj desegniĝis super la urbo sub la palaj sunradioj. Al sudo, ĝeto je du mil metrojn longa etendiĝis kiel brako super la rodo de Suezo. Sur la surfaco de la Ruĝa Maro veturis pluraj fiŝkaptaj aŭ apudbordaj boatoj, el kiuj kelkaj gardis en siaj fasonoj la elegantan ŝablonon de la antikva galero.

Rondirante meze de tiu ĉi publiko, Tubero, pro kutimo de sia profesio, priserĉis la preterpasantojn per rapida ekrigardo.

Tiam estis la deka kaj duono.

- Sed tiu vaporŝipo ne alvenos ! li ekkriis aŭdante la horloĝon de la haveno sonori.

- Ĝi ne povas esti malproksima, respondis la konsulo.

- Kiom da tempo ĝi haltados en Suezo ? demandis Tubero.

- Kvar horojn. Tempon por enŝarĝi sian karbon. De Suezo ĝis Adeno, ĉe la ekstremo de la Ruĝa Maro, oni nombas mil tricent dek mejloj(1), kaj necesas provizi per brulaĵo.

- Kaj de Suezo, ĉu ĉi tiu boato iras rekte al Bombajo ? demandis Tubero.

- Rekte, sen malŝarĝi varon.

- Nu, diris Tubero, se la ŝtelisto elektis ĉi tiun vojon kaj ĉi tiun boaton, li devis plani elŝipiĝi en Suezon, por atingi per alia rimedo la nederlandajn aŭ francajn posedaĵojn de Azio. Li devas scii ke li ne estus sekura en Hindio, kiu estas angla tero.

- Krom se li estas tre forta viro, respondis la konsulo. Vi scias tion, angla krimulo ĉiam estas pli bone kaŝita en Londono ol li estus eksterlande.

Post tiu ĉi rimarko, kiu multe donis por pripensi al la agento, la konsulo reiris al siaj oficejoj, situantaj je iom da distanco. La polica inspektoro restis sola, kaptita de nervoza malpacienco, kun ĉi tiu sufiĉe stranga antaŭsento ke lia ŝtelisto devas esti surŝipe de Mongolio. Kaj vere, se ĉi tiu fripono forlasintus Anglion kun la intenco atingi la Novan Mondon, la vojo al Hindio, malpli kontrolata aŭ pli malfacila por kontroli ol tiu de Atlantiko, devis ricevi lian preferon.

Tubero ne estis longtempe lasita al siaj pripensoj. Viglaj fajfadoj anoncis la alvenon de la marŝipo. La tuta bando da ŝarĝistoj kaj felahoj rapidis al la kajo en tumulto iom maltrankviliga por la membroj kaj vestaĵoj de la pasaĝeroj. Dekkelke da boatoj disiĝis de la marbordo kaj iris renkonte al la Mongolio.

Baldaŭ oni videtis la gigantan ŝipkorpon de la Mongolio pasantan inter la bordoj de la kanalo, kaj la dekunua horo sonis, kiam la vaporŝipo venis ankri en rodo, dum ĝia vaporo bruege fuzis tra la ellastuboj.

Estis surŝipe sufiĉe multaj pasaĝeroj. Kelkaj restis sur la supra ferdeko por kontempli la pitoreskan panoramon de la urbo; sed la plejmulto elŝipiĝis al la boatoj kiuj venis albordiĝi la Mongolion.

Tubero skrupule ekzamenis ĉiujn kiuj metis piedojn sur la teron.

Ĉe tiu momento unu el ili alproksimiĝis al li, post esti vigle forpuŝinta la felahojn kiuj lin turmentis per siaj ofertoj de servo, kaj li tre ĝentile demandis al li, ĉu li povis indiki al li la oficejojn de la.angla konsulo. Kaj samtempe ĉi tiu pasaĝero prezentis pasporton sur kiu li sendube deziris stampigi britan vizon.

Tubero instinkte prenis la pasporton, kaj per rapida ekrigardo li legis la priskribon.

Nevola movo preskaŭ eskapis de li. La folio tremis en lia mano. La priskribo formulita sur la pasporto estis identa al tiu kiun li ricevis de la direktoro de la metropola polico.

- Ĉi tiu pasporto ne estas via ? li diris al la pasaĝero.

- Ne, respondis tiu ĉi, ĝi estas la pasporto de mia mastro.

- Kaj via mastro ?

- Li restis surŝipe.

- Sed, rekomencis la agento, necesas ke li persone sin prezentas en la oficejojn de la konsulejo por estigi sian identecon.

- Kio, ĉu tio necesas ?

- Nepre necesa.

- Kaj kie estas ĉi tiuj oficejoj ?

- Jen, ĉe la angulo de la placo, respondis la inspektoro montrante domon malproksiman je ducent paŝoj.

- Do mi tuj iros serĉi mian mastron, al kiu tamen tio ne multe plaĉos sin ĝeni !

Post tio la pasaĝero salutis Tuberon kaj reiris surŝipe de la vaporŝipo.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m.

2 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 23/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment