Ĉapitro V : En kiu nova valoro aperas sur la placo de Londono.

Fileas Fogg, forlasante Londonon, sendube tute ne suspektis pri la granda reago kiun tuj kaŭzos lia foriro. La novaĵo pri la veto unue disvastiĝis en la Reform-Klubo, kaj produktis veran emocion inter la membroj de la honorinda rondo. Poste, de la klubo, ĉi tiu emocio pasis al la ĵurnaloj per la vojo de la raportistoj, kaj de la ĵurnaloj al publiko de Londono kaj de la tuta Britio.

Tiu ĉi temo pri "vojaĝo ĉirkaŭ la mondo" estis komentata, diskutata, analizata, kun tiom da pasio kaj ardo, kvazaŭ temus pri nova afero de Alabamo. Iuj aliĝis al Fileas Fogg, aliaj, kaj ili baldaŭ formis konsiderindan plimulton, decidiĝis kontraŭ li. Ĉi tiu vojaĝo ĉirkaŭ la mondo por realigi alimaniere ol per teorio kaj sur papero, en ĉi tiu minimumo da tempo, kun la komunikiloj nuntempe uzataj, tio ne estis nur neebla, tio estis freneza !

La Tempoj, La Standardo, La Vespera Stelo, La Mateno-Kroniko, kaj dudek aliaj gazetoj el granda publikeco sin deklaris kontraŭ Sro Fogg. Nur La Ĉiutaga Telegrafo iamezure subtenis lin. Fileas Fogg estis ĝenerale nomita kiel maniulo, frenezulo, kaj liaj kolegoj de la Reform-Klubo estis mallaŭditaj pro esti akceptantaj tiun ĉi veton kiu montris malfortiĝon de la mensaj kapablecoj de ĝia aŭtoro.

Treege pasiaj, sed logikaj artikoloj aperis pri la temo. Ni scias la intereson kiun ni havas en Anglio pri ĉio kio rilatas al geografio. Tial ne estis leganto, el kia ajn klaso li apartenis, kiu ne avide legis la kolumnojn dediĉitajn al la kazo de Fileas Fogg.

Dum la unuaj tagoj, kelkaj aŭdacaj spiritoj, ĉefe la virinoj, estis por li, ĉefe kiam La Ilustritaj London-Novaĵoj publikigis lian portreton laŭ lia foto lasita en la arkivoj de la Reform-Klubo. Kelkaj ĝentlemanoj maltimis diri : "Hej ! Hej ! Kial ne finfine ? Ni vidis pli eksterordinarajn aferojn !" Estis ĉefe la legantoj de La Ĉiutaga Telegrafo. Sed ni baldaŭ sentis ke tiu ĉi gazeto mem komencis malfortiĝi.

Fakte longa artikolo aperis la 7an de oktobro en la Bulteno de la Reĝa Geografia Societo. Ĝi traktis la temon laŭ ĉiuj vidpunktoj, kaj klare demonstris la malsaĝecon de la entrepreno. Laŭ ĉi tiu artikolo, ĉio estis kontraŭ la vojaĝanto, obstakloj de la homo, obstakloj de la naturo. Por sukcesi en tiu ĉi projekto, necesis akcepti miraklan konformecon de la horoj de foriro kaj de alveno, konformecon kiu ne ekzistas, kiu ne povis ekzisti. Ekstremokaze, kaj en Eŭropo, kie temas pri vojiroj el relative mallonga longeco, oni povas kalkuli kun alveno de la trajnoj je fiksita horo; sed kiam ili bezonas tri tagojn por trairi Hindion, sep tagojn por trairi Usonon, ĉu oni povis bazi sur ilia precizeco la elementojn de tia problemo ? Kaj la maŝinaj akcidentoj, la elreliĝoj, la kolizioj, la malbona sezono, la amasiĝo de neĝo, ĉu ĉio ne estis kontraŭ Fileas Fogg ? Sur la vaporŝipoj, ĉu li ne troviĝus, dum la vintro, sub arbitro de la ventoblovoj aŭ de la nebuloj ? Ĉu do estas tiel malofte ke la plej bonaj marŝipoj de la transoceanaj linioj spertas malfruojn de du aŭ tri tagoj ? Nu, unu malfruo sufiĉis, unu sola, por ke la komunika ĉeno estu neripareble rompita. Se Fileas Fogg maltrafus, se estus nur de kelkaj horoj, la foriro de vaporŝipo, li estus devigita atendi la sekvan vaporŝipon, kaj pro tio mem lia vojaĝo estus nepre perdita.

La artikolo kaŭzis bruegon. Preskaŭ ĉiuj gazetoj reproduktis ĝin, kaj la akcioj de Fileas Fogg serioze malaltiĝis.

Dum la unuaj tagoj kiuj sekvis la foriron de la ĝentlemano, gravaj aferoj estis interkonsentitaj pri la "risko" de lia entrepreno. Ni scias tion kio estas la mondo de la vetantoj en Anglio, mondo pli inteligenta, pli altnivela ol tiu de hazardludantoj. Veti estas en la angla temperamento. Tial ne nur la diversaj membroj de la Reform-Klubo estigis konsiderindajn vetojn por aŭ kontraŭ Fileas Fogg, sed la amaso de la publiko sin riskis en la ludo. Fileas Fogg estis registrita kiel kurĉevalo, en speco de bred-libro. Oni ankaŭ faris de li borsvaloron, kiu tuj estis kvotita ĉe la Londona financejo. Oni petis, oni proponis "FileasFoggon" firman aŭ per premio, kaj okazis grandegaj negocoj. Sed kvin tagojn post lia foriro, post la artikolo en la Bulteno de la Geografia Societo, la proponoj komencis alflui. La FileasFoggo malaltiĝis. Oni ofertis ĝin po pakoj. Unue prenita po kvin, poste po dek, oni nun prenis ĝin nur po dudek, kvindek, cent !

Unu sola subtenanto restis al li. Li estis la maljuna paralizulo, Lordo Albermalo. La honorinda ĝentlemano, alforĝita al sia brakseĝo, donintus sian riĉaĵon por povi ĉirkaŭvojaĝi tra la mondo, eĉ en dek jaroj ! Kaj li vetis kvin mil pundojn(1) favore al Fileas Fogg. Kaj kiam, samtempe kun la malsaĝeco de la projekto, oni demonstris al li ĝian senutilecon, li kontentiĝis respondi : "Se la afero estas farebla, estas bone ke estu iu anglo kiu la unua faru tion !"

Nu, estis ĝis tia grado, la subtenantoj de Fileas Fogg maloftiĝis; ĉiuj, kaj ne sen kaŭzo, enviciĝis kontraŭ li; oni prenis lin nur je cent kvindek, je ducent kontraŭ unu, kiam, sep tagojn post lia foriro, tute neatendita okazaĵo faris ke oni tute ne plu prenis ĝin.

Efektive, dum tiu tago, je la naŭa vespere, la direktoro de la metropolita polico ricevis telegrafan depeŝon tiel redaktitan :

"Suezo al Londono.

Roŭano, polica direktoro, centra administracio, Placo Skotlando.

Mi sekvas bankŝteliston, Fileason Foggon. Sendu senprokraste arestmandaton al Bombajo (Brita Hindio).

Tubero, detektivo".

La efiko de ĉi tiu depeŝo estis tuja. La honorinda ĝentlemano malaperis por fari lokon al la ŝtelisto de monbiletoj. Lia foto, lasita ĉe la Reform-Klubo kun tiuj de ĉiuj liaj kolegoj, estis ekzamenita. Ĝi reproduktis trajton post trajto la viron kies la priskribo estis provizita de la enketo. Oni rememorigis la misteraĵojn pri la vivado de Fileas Fogg, lian izolitecon, lian subitan foriron, kaj ŝajnis evidente ke tiu ĉi persono, pretekstante vojaĝon ĉirkaŭ la mondon kaj apogante ĝin sur freneza veto, havis neniun alian celon ol kovri siajn spurojn al la policanoj de la angla polico.

Last edited: 23/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment