Créer un site internet

Ĉapitro IX : En kiu la Ruĝa maro kaj la Hinda maro sin montras favoraj al la deziroj de Fileas Fogg.

La distanco inter Suezo kaj Adeno estas ekzakte mil tricent dek mejlojn(1), kaj la klaŭzaro de la Kompanio konsentas al siaj vaporŝipoj tempospaco de cent tridek ok horoj por transiri ĝin. La Mongolio, kies la fajroj estis vigle pelitaj, iris tiamaniere por alveni antaŭ la regula alveno.

La plej multaj el la pasaĝeroj enŝipiĝintaj ĉe Brindizio havis preskaŭ ĉiuj Hindion kiel cellokon. Iuj iris al Bombajo, aliaj al Kalkato, sed tra Bombajo, ĉar ekde kiam fervojo trairas laŭ ĝia tuta larĝeco la hindan duoninsulon, ne plu necesas preterpasi la pinton de Cejlono.

Inter tiuj pasaĝeroj de la Mongolio, oni nombris diversajn civilajn ŝtatoficistojn kaj oficirojn el ĉiuj rangoj. El tiuj ĉi, iuj apartenis al la ĝuste nomita brita armeo, aliaj komandis la indiĝenajn taĉmentojn de sipajoj, ĉiuj kare salajrataj, eĉ nun kiam la registaro substituiĝis al la rajtoj kaj devoj de la malnova Kompanio de Hindio : subleŭtenantoj je 7.000 frankoj(2), brigadistoj je 60.000, generaloj je 100.000.

Ni do bone vivis surŝipe de Mongolio, en tiu ĉi societo de ŝtatfunkciuloj, kun kiu miksiĝis kelkaj junaj angloj kiuj, kun miliono en la poŝo, foren iris starigi kontorojn. La "ŝipkomisaro", la fidindulo de la Kompanio, la egalulo de la surŝipa kapitano, faris lukse la aferojn. Ĉe la matenmanĝo, la tagmanĝo je la dua, la manĝeto je la kvina kaj duono, la vespermanĝo je la oka, la tabloj fleksiĝis sub la pladoj de freŝa viando kaj la antaŭdesertoj provizitaj de la viandejo kaj la provizejoj de la marŝipo. La pasaĝerinoj, estis kelkaj, ŝanĝis vestaĵojn dufoje tage. Oni faris muzikon, oni eĉ dancis, kiam la maro ebligis tion.

Sed la Ruĝa maro estas tre kaprica kaj tro ofte malbona, kiel ĉiuj tiuj mallarĝaj kaj longaj golfoj. Kiam la vento blovis aŭ de la marbordo de Azio, aŭ de la marbordo de Afriko, la Mongolio, longa spindelo kun helico, transe kaptita, terure ruliĝis. Tiam la sinjorinoj malaperis; la pianoj silentis; kantoj kaj dancoj samtempe ĉesis. Kaj tamen, malgraŭ la ventopuŝo, malgraŭ la rulondo, la marŝipo, puŝita de sia potenca motoro, senmalfrue rapidis al la markolo de Bab-el-Mandeb.

Kion faris Fileas Fogg dum ĉi tiu tempo ? Ni povus pensi ke, ĉiam maltrankvila kaj malserena, li zorgis pri la malutilaj ventoŝanĝoj, pri la progreso de la ŝipo, pri senordaj movoj de la rulondo kiu riskis okazigi akcidenton al la maŝinaro, fine pri ĉiuj eblaj averioj kiuj, devigante la Mongolion ankrumi en iu haveno, malutilintus al sia vojaĝo ?

Tute ne, aŭ almenaŭ, se ĉi tiu ĝentlemano pensis pri ĉi tiuj eventualaĵoj, li lasis nenion vidiĝi. Li ĉiam estis la senpasia viro, la netimigebla membro de la Reform-Klubo, kiun neniu incidento aŭ akcidento povis surprizi. Li ne ŝajnis pli kortuŝata ol la kronometroj de la ŝipo. Oni malofte vidis lin sur la ferdeko. Li malmulte zorgis observi ĉi tiun Ruĝan maron, tiel fruktodonan de rememoroj, ĉi tiun teatron de la unuaj historiaj scenoj de la homaro. Li ne venis rekoni la strangajn urbojn semitajn sur ĝiaj randoj, kaj kies pitoreska silueto kelkfoje kontrastis kun la horizonto. Li eĉ ne revis pri la danĝeroj de ĉi tiu Araba golfo, pri kiu la antikvaj historiistoj Strabono, Arieno, Artemidoro, Idrisi ĉiam parolis kun teruro, kaj sur kiu maristoj neniam antaŭe sin riskis sen dediĉi sian vojaĝon per favorpetaj oferoj.

Kion do faris tiu ĉi originalulo, malliberigita en la Mongolio ? Unue li ĉiutage manĝis siajn kvar manĝojn, sen tio ke iam aŭ ruliĝado aŭ tangado sukcesu difekti tiel mirinde organizitan maŝinon. Poste li ludis viston.

Jes ! Li renkontis partnerojn, same pasiajn kiel li : impostkolektiston kiu iris al sia posteno en Goao; religiulon, la pastoron Decimuso Smiso reirantan al Bombajo, kaj brigadan generalon de la angla armeo kiu rekuniĝis kun sia korpuso en Varanasio. Tiuj ĉi tri pasaĝeroj havis pri visto la saman pasion ol Sro Fogg, kaj ili ludis dum tutaj horoj, ne malpli silente ol li.

Koncerne Dirkon, la marmalsano neniel povis efiki sur li. Li okupis kajuton ĉe la antaŭo kaj ankaŭ li, fervore manĝis. Necesas diri ke, finfine, tiu ĉi vojaĝo, farita en ĉi tiuj kondiĉoj, ne plu malplaĉis al li. Li rezignaciis. Bone nutrata, bone loĝata, li vidis la landon kaj cetere li asertis al si ke ĉio ĉi fantazio finiĝos en Bombajo.

La morgaŭon de la foriro de Suezo, la 10an de oktobro, ne estis sen certa plezuro ke li renkontis sur la ferdeko la komplezeman personon al kiu li sin direktis elŝipiĝante en Egiptio.

- Mi ne eraras, li diris alproksimiĝante al li kun sia plej afabla rideto, ĉu ja estas vi, sinjoro, kiu tiel kompleze servis min kiel gvidanto en Suezo ?

- Fakte jes, respondis la detektivo, mi rekonas vin ! Vi estas la servisto de tiu originala anglo…

- Ĝuste, sinjoro… ?

- Tubero.

- Sinjoro Tubero, respondis Dirko. Kontentega retrovi vin surŝipe. Kaj kien vi do iras ?

- Sed, same kiel vi, en Bombajon.

- Tio estas la plej bona ! Ĉu vi jam faris ĉi tiun vojaĝon ?

- Plurfoje, respondis Tubero. Mi estas agento de la Duoninsula Kompanio.

- Do vi konas Hindion ?

- Sed… jes…, respondis Tubero kiu ne volis troriski.

- Kaj ĉu estas stranga, ĉi tiu Hindio ?

- Tre stranga ! Moskeoj, minaretoj, temploj, fakiroj, pagodoj, tigroj, serpentoj, bajaderoj ! Sed necesas esperi ke vi havos tempon por viziti la landon ?

- Mi esperas tion, sinjoro Tubero. Vi bone komprenas ke ne eblas al homo kun sana menso pasigi sian vivon saltante de vaporŝipo al fervojo kaj de fervojo al vaporŝipo, kun la preteksto ĉirkaŭiri tra la mondon en okdek tagoj ! Ne. Ĉi tiu tuta gimnastiko ĉesos en Bombajo, ne dubu pri tio.

- Kaj ĉu li bone fartas, Sro Fogg ? demandis Tubero per la plej natura tono.

- Bonege, sinjoro Tubero. Ankaŭ mi, cetere. Mi manĝas kiel fastinta ogro. Tio estas la aero de la maro.

- Kaj via mastro, mi neniam vidas lin sur la ferdeko.

- Neniam. Li ne estas spektema.

- Ĉu vi scias, sinjoro Dirko, ke tiu ĉi kvazaŭa vojaĝo en okdek tagoj povus ja kaŝi ian sekretan mision… diplomatian mision, ekzemple !

- Vere, sinjoro Tubero, mi nenion scias, mi tion konfesas al vi, kaj finfine mi ne donus duonkronon por ekscii tion.

Ekde tiu renkonto Dirko kaj Tubero ofte babilis kune. La polica inspektoro volegis amikiĝi kun la servisto de sinjoro Fogg. Tio povus okaze esti utila. Li do ofte proponis al li, en la trinkejo de la Mongolio, kelkajn glasojn da viskio aŭ hela elo, kiujn la brava knabo senceremonie akceptis kaj eĉ reciprokis por ne esti ŝuldanta, trovante, cetere, ĉi tiun Tuberon tre honesta ĝentlemano.

Tamen la vaporŝipo rapide antaŭeniris. La 13an, ni ekvidis Muĥan, kiu aperis en sia zono de ruinigitaj muregoj, super kiuj konturiĝis kelkaj verdiĝantaj daktilujoj. Malproksime, en la montoj, disvolviĝis vastaj kampoj de kafarboj. Dirko estis ravita kontempli ĉi tiun faman urbon, kaj li eĉ trovis ke kun ĝiaj cirklaj muroj kaj iu malfortikigita fortikaĵo kiu desegniĝis kiel anso, ĝi aspektis kiel grandega duontaso.

Dum la sekva nokto, la Mongolio transiris la markolon de Bab-el-Mandeb, kies la araba nomo signifas la Pordon de Larmoj, kaj la morgaŭon, 14an, ĝi enhavenhaltis en Vaporŝipo-Punkto, nordokcidente de la haveno de Adeno. Estis tie ke ĝi reprovizis sin per brulaĵo.

Grava kaj serioza afero, ĉi tiu provizo de la fajrujo de la marŝipoj je tiaj distancoj de la produktcentroj. Nur por la Duoninsula Kompanio, tio estas ĉiujara elspezo kiu altiĝas ĝis okcent mil pundoj(3). Necesis, fakte, starigi deponejojn en pluraj havenoj, kaj en tiuj foraj maroj la karbo kostas okdek frankojn(2) po tuno.

La Mongolio ankoraŭ havis mil sescent kvindek mejlojn(1) por iri antaŭ ol atingi Bombajon, kaj ĝi devis resti kvar horojn en Vaporŝipo-Punkto, por plenigi siajn karbejojn.

Sed tiu ĉi malfruo neniel povus malutili la programon de Fileas Fogg. Ĝi estis antaŭkalkulita. Cetere la Mongolio, anstataŭ nur alveni en Adenon la 15an de oktobro matene, ĝi eniris tien la 14an vespere. Tio estis gajno de dek kvin horoj.

Sro Fogg kaj lia servisto elŝipiĝis. La ĝentlemano volis stampigi sian pasporton. Tubero sekvis lin sen altiri la atenton al si. La proceduron de la vizo plenumita, Fileas Fogg revenis surŝipe daŭrigi sian interrompitan partion.

Dirko, li, pasumis laŭ sia kutimo, meze de tiu loĝantaro de Somalianoj, Banianoj, Parsioj, Judoj, Araboj, Eŭropanoj, konsistigantaj la dudek kvin mil loĝantojn de Adeno. Li admiris la fortikaĵojn kiuj faras per ĉi tiu urbo, la Ĝibraltaron de la maro de Hindio, kaj grandiozajn cisternojn al kiuj ankoraŭ laboris la anglaj inĝenieroj, du mil jarojn post la inĝenieroj de la reĝo Salomono.

- Tre stranga, tre stranga ! diris al si Dirko revenante surŝipen. Mi ekrimarkas ke ne estas senutile vojaĝi, se ni volas vidi novaĵon.

Je la sesa vespere, la Mongolio batis per la branĉoj de sia helico la akvojn de la rodo de Adeno kaj baldaŭ rapidis sur la maro de Hindio. Ĝi ricevis cent sesdek ok horojn por realigi la ŝipiradon inter Adeno kaj Bombajo. Cetere, ĉi tiu hinda maro estis favora al li. La vento blovis al nordokcidento. La veloj venis helpi la vaporon.

La ŝipo, pli bone apogita, malpli ruliĝis. La pasaĝerinoj, kun freŝaj tualetoj, reaperis sur la ferdeko. La kantoj kaj dancoj rekomenciĝis.

La vojaĝo do plenumiĝis en la plej bonaj kondiĉoj. Dirko estis kontentega pro la afabla kunulo kiun hazardo havigis al li en la persono de Tubero.

Dimanĉe, la 20an de oktobro, ĉirkaŭ tagmezo, ni koniĝis kun la hindia marbordo. Du horojn poste, la piloto enŝipiĝis en la Mongolion. Ĉe la horizonto, fono de montetoj harmonie profiliĝis funde de la ĉielo. Baldaŭ la vicoj da palmarboj kiuj kovras la urbon klare aperis. La vaporŝipo eniris en ĉi tiun rodon formitan de la insuloj Salceto, Colabo, Elefanto kaj Butĉero, kaj je la kvara kaj duono ĝi albordiĝis ĉe la kajoj de Bombajo.

Fileas Fogg tiam finis la tridek-trian robron de la tago, kaj lia partnero kaj li, dank'al aŭdaca manovro, farintaj la dek tri prenojn, finis ĉi tiun belan ŝipiradon per admirinda ŝlemo.

La Mongolio devis alveni nur je la 22a de oktobro en Bombajo. Nu, li alvenis tien la 20an. Estis do, ekde sia foriro el Londono, gajno de du tagoj, kiun Fileas Fogg metode enskribis sur sian vojtabelon en la kolumno de profitoj.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m.

2 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama franca franko valorus ±0,365€

3 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 27/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment