Ĉapitro IV : en kiu Fileas Fogg mirigas Dirkon, lian serviston.

Je la sepa kaj dudek kvin, Fileas Fogg, post esti gajninta dudekkelke da gineoj(1) per visto, adiaŭis siajn honorindajn kolegojn, kaj forlasis la Reform-Klubon. Je la sepa kaj kvindek, li malfermis la pordon de sia domo kaj eniris hejmen.

Dirko, kiu konscience studis sian programon, estis sufiĉe surprizita vidante Sron Fogg, kulpan pri neakurateco, aperi je tiu ĉi eksterkutima horo. Laŭ la notico, la luanto de Savil-Vico devis reveni nur akurate je noktomezo.

Fileas Fogg unue supreniris en sian ĉambron, poste li alvokis : "Dirko".

Dirko ne respondis. Tiu ĉi alvoko ne povis esti direktita al li. Ne estis la horo.

"Dirko", rekomencis Sro Fogg sen pli laŭtigi la voĉon.

Dirko sin montris.

- Estas la dua fojo ke mi alvokas vin, diris Sro Fogg.

- Sed ne estas noktomezo, respondis Dirko kun sia horloĝo enmane.

- Mi scias tion, daŭrigis Fileas Fogg, kaj mi ne riproĉas vin. Ni foriras post dek minutoj al Dovero kaj Kalezo.

Speco de grimaco sin skizis sur la ronda vizaĝo de la franco. Evidentiĝis ke li malbone aŭdis.

- Sinjoro vojaĝas ? li demandis.

- Jes, respondis Fileas Fogg. Ni estas vojaĝontaj ĉirkaŭ la mondo.

Dirko, kun la okulo ekscese malfermata, la palpebro kaj brovo plialtigataj, la brakoj malstreĉataj, la korpo malvigligata, tiam prezentis ĉiujn simptomojn de miro puŝata ĝis konsternego.

- Ĉirkaŭ la mondo ! li flustris.

- En okdek tagoj, respondis Sro Fogg. Tial ni ne havas tempon por perdi.

- Sed la kofroj ?… diris Dirko kiu pretervole balancis sian kapon dekstren maldekstren.

- Neniaj kofroj. Nur unu nokta sako. Ene, du lanajn ĉemizojn, tri parojn da ŝtrumpoj. Tiom por vi. Ni survoje aĉetos. Vi malsuprenigos mian pluvmantelon kaj mian vojaĝkovrilon. Havu bonajn ŝuojn. Cetere, ni piediros nemulte aŭ ne. Iru.

Dirko volintus respondi. Li ne sukcesis. Li forlasis la ĉambron de Sro Fogg, supreniris en la sian, falis sur seĝon kaj uzanta iom vulgaran frazon el sia lando : "Ha nu, li diris al si, ĝi transpaŝas la mezuron, nun ! Mi kiu volis resti kvieta !…"

Kaj, maŝine, li faris siajn preparojn por foriro. Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj ! Ĉu li traktis kun frenezulo ? Ne… Ĉu tio estis ŝerco ? Ni estis irontaj al Dovero, bone. Al Kalezo, estu. Finfine tio ne povis multe ĉagreni la bravan knabon kiu, ekde kvin jaroj, ne surpaŝis la grundon de la patrio. Eble eĉ ni irus ĝis Parizo, kaj certe, li kun plezuro revidus la grandan ĉefurbon. Sed, certe, ĝentlemano tiel ŝparema pri siaj paŝoj haltus tie… Jes, sendube, sed ne estis malpli vere ke li foriris, ke li vojaĝis, tiu ĉi ĝentlemano, tiel hejmosida ĝis tiam !

Je la oka, Dirko estis preparinta la modestan sakon kiu enhavis lian vestaron kaj tiun de lia mastro; poste, kun la menso ankoraŭ konfuzata, li forlasis sian ĉambron, kies li zorge fermis la pordon, kaj rekuniĝis kun Sro Fogg.

Sro Fogg estis preta. Li portis sub sia brako la ĝeneralan gvidlibron de Bradŝaŭ pri kontinenta fervojo kaj publika vaporŝipo, kiu devis provizi lin de ĉiuj necesaj informoj por lia vojaĝo. Li prenis la sakon el la manoj de Dirko, malfermis ĝin kaj enŝovis en ĝin dikan faskon da tiuj belaj monbiletoj kiuj estas uzeblaj en ĉiuj landoj.

- Ĉu vi forgesis nenion ? li demandis.

- Nenion, sinjoro.

- Mian pluvmantelon kaj mian vojaĝkovrilon ?

- Jen ili.

- Bone, prenu ĉi tiun sakon.

Sro Fogg redonis la sakon al Dirko.

- Kaj zorgu pri ĝi, li aldonis. Estas dudek mil pundoj(1) en ĝi.

La sako preskaŭ elglitis el la manoj de Dirko, kvazaŭ la dudek mil pundoj estintus el oro kaj konsiderinde pezis.

La mastro kaj servisto tiam malsupreniris, kaj la stratpordo estis duturne ŝlosita.

Veturilstacio troviĝis ĉe la fino de Savil-Vico. Fileas Fogg kaj lia servisto enveturiĝis en fiakron, kiu rapide sin direktis al la stacidomo de Ĉaring-Kruco, al kiu finiĝas unu el la relforkoj de la Sudorienta fervojo.

Je la oka kaj dudek la fiakro haltis antaŭ la krado de la stacidomo. Dirko saltis teren. Lia mastro sekvis lin kaj pagis la koĉeron.

Ĉimomente kompatinda almozulino, tenanta infanon per la mano, nudpiede en la koto, kapvestita de ĉifonan ĉapelon, de kiu pendis lamentinda plumo, kun ĉifona ŝalo super ŝiaj vestaĉoj, alproksimiĝis al Sro Fogg kaj petis al li almozon.

Sro Fogg eltiris el sia poŝo la dudek gineojn(1) kiujn li ĵus gajnis per visto, kaj prezentante ilin al la almozulino :

- Prenu, bravulino mia, li diris, mi estas kontenta esti renkontanta vin !

Poste li preteriris.

Dirko sentis kiel impreson de malsekeco ĉirkaŭ la pupilo. Lia mastro alpaŝis al sia koro.

Sro Fogg kaj li tuj eniris en la ĉefhalon de la stacio. Tie, Fileas Fogg ordonis al Dirko preni du unuaklasajn biletojn al Parizo. Poste, sin turninte, li ekvidis siajn kvin kolegojn de la Reform-Klubo.

- Sinjoroj, mi foriras, li diris, kaj la diversaj vizoj stampotaj sur pasporto kiun mi tiucele kunportas, ebligos al vi, ĉe la reveno, kontroli mian itineron.

- Ho ! Sinjoro Fogg, ĝentile respondis Valtero Ralfo, tio estas senutila. Ni fidos al via honoro de ĝentlemano !

- Tio tiel estos pli bona, diris Sro Fogg.

- Vi ne forgesas ke vi devas esti reveninta ? observigis Andreo Stuarto.

- Post okdek tagoj, respondis Sro Fogg, sabate la 21an de decembro 1872 je la oka kaj kvardek kvin vespere. Adiaŭ, sinjoroj.

Je la oka kaj kvardek, Fileas Fogg kaj lia servisto lokiĝis en la saman kupeon. Je la oka kaj kvardek kvin, fajfo sonoris, kaj la trajno ekiris.

La nokto estis malluma. Falis pluveto. Fileas Fogg, apogita en sia angulo, ne parolis. Dirko, ankoraŭ konsternita, maŝine premis kontraŭ si la sakon kun la monbiletoj.

Sed la trajno ne preterpasis Sidenhamo kiam Dirko eligis veran krion de malespero !

- Kion vi havas ? demandis Sro Fogg.

- Estas… ke… en mia hasto… mia konfuzo… mi forgesis…

- Kion ?

- Malŝalti la gaslumon en mia ĉambro !

- Nu, knabo mia, respondis malvarme Sro Fogg, ĝi brulas je via konto !

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€ kaj 1 gineo = 1 ŝilingo, do 1/12 de pundo.

Last edited: 22/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment