Ĉapitro III : En kiu komenciĝas konversacio kiu povos multe kosti al Fileas Fogg.

Fileas Fogg forlasis sian domon de Savil-Vico je la dekunua kaj duono kaj, post esti metinta kvincent sepdek kvin fojojn sian dekstran piedon antaŭ sia maldekstra piedo kaj kvincent sepdek ses fojojn sian maldekstran piedon antaŭ sia dekstra piedo, li alvenis al la Reform-Klubo, vasta konstruaĵo, starigita en Pall-Mall, kiu ne kostis malpli ol tri milionojn por konstrui.

Fileas Fogg tuj iris al la manĝoĉambro, kies la naŭ fenestroj rigardis al bela ĝardeno kun arboj jam brunigitaj de la aŭtuno. Tie li sidiĝis ĉe la kutima tablo kie lia manĝilaro atendis lin. Lia tagmanĝo konsistis el antaŭmanĝaĵo, boligita fiŝo spicita de unuakvalita Riding-saŭco, skarlata rostbefo ornamita de spicitaj fungoj, kuko farĉita per rabarbaj tigoj kaj verdaj grosberoj, peco de ĉestra fromaĝo; la tuto provizita de kelkaj tasoj da tiu ĉi bonega teo, speciale rikoltita por la servistejo de la Reform-Klubo.

Je tagmezo kaj kvardek sep, tiu ĉi ĝentlemano leviĝis kaj sin direktis al la granda salono, pompa ĉambro, ornamita de riĉe enkadrigitaj pentraĵoj. Tie servisto transdonis al li La Tempojn ne distranĉita, kies Fileas Fogg plenumis la penigan malfaldon per certeco de la mano kiu indikis grandan kutimon por ĉi tiu malfacila operacio. La legado de tiu ĉi ĵurnalo okupis Fileason Foggon ĝis la tria kaj kvardek kvin, kaj tiu de La Standardo, kiu vicevenis post ĝi, daŭris ĝis la vespermanĝo. Ĉi tiu manĝo plenumiĝis laŭ la samaj kondiĉoj kiel la tagmanĝo, kun aldono de "reĝa brita saŭco".

Je dudek antaŭ la sesa, la ĝentlemano reaperis en la granda salono kaj absorbiĝis en la legado de La Mateno-Kroniko.

Duonhoron pli poste, diversaj membroj de la Reform-Klubo eniris kaj alproksimiĝis al la kameno kie brulis karba fajro. Ili estis la kutimaj partneroj de Sro Fileas Fogg, kiel li, furiozaj vistludantoj : la inĝeniero Andreo Stuarto, la bankistoj Johano Sulivano kaj Samuelo Falentino, la bierfaristo Tomaso Flanagano, Valtero Ralfo, unu el la administrantoj de la Banko de Anglio, riĉaj kaj respektataj personoj, eĉ en tiu ĉi klubo kiu nombras inter siaj membroj la eminentulojn de la industrio kaj de la financo.

- Nu, Ralfo, demandis Tomaso Flanagano, kie estas ĉi tiu afero de ŝtelado ?

- Nu, respondis Andreo Stuarto, la banko devos mem kovri la monperdon.

- Kontraŭe, mi esperas, diris Valtero Ralfo, ke ni arestu la ŝteliston. Policaj inspektistoj, tre lertaj homoj, estis senditaj al Ameriko kaj Eŭropo, en ĉiujn ĉefajn enŝipiĝajn kaj elŝipiĝajn havenoj, kaj estos malfacile por tiu ĉi sinjoro eskapi ilin.

- Sed ni do havas la priskribon de la ŝtelisto ? demandis Andreo Stuarto.

- Unue, li ne estas ŝtelisto, serioze respondis Valtero Ralfo.

- Kiel, ĉu li ne estas ŝtelisto, tiu ĉi individuo kiu forprenis kvindek kvin mil pundojn per bankbiletoj(1) ?

- Ne, respondis Valtero Ralfo.

- Do li estas industriisto ? diras Johano Sulivano.

- La Mateno-Kroniko certigas ke li estas ĝentlemano.

Tiu, kiu faris tiun respondon, estis neniu alia ol Fileas Fogg, kies la kapo tiam eliĝis el la abundeco da papero amasigita ĉirkaŭ li. Samtempe Fileas Fogg salutis siajn kolegojn, kiuj resendis al li lian saluton.

La okazaĵo pri kiu temis, kiun diversaj gazetoj de Britio arde diskutis, okazis antaŭ tri tagoj, la 29an de septembro. Fasko da monbiletoj, konsistiganta la grandegan sumon de kvindek kvin mil pundoj(1), estis prenita el la tabuleto de la ĉefa kasisto de la Banko de Anglio.

Al tiu kiu miris ke tia ŝtelo povu esti tiel facile plenumita, la vicdirektoro Valtero Ralfo kontentiĝis respondi ke, en tiu ĉi momento mem, la kasisto sin okupis registri enspezon de tri ŝilingoj ses pencoj (+/-1,60€), kaj ke oni ne kapablas havi okulon sur ĉio.

Sed ĉi tie decas rimarkigi, tio kio pliklarigas la aferon, ke tiu ĉi admirinda establo de "Banko de Anglio" ŝajnas ege zorgi pri la respekto de la publiko. Neniuj gardistoj, neniuj invalidoj, neniuj kradoj ! Oro, arĝento, monbiletoj estas libere prezentitaj kaj, por tiel diri, en la povo de iu ajn. Oni ne povus suspekti la honorindecon de iu ajn pasanto. Unu el la plej bonaj observantoj de la anglaj manieroj eĉ rakontas tion : en iu el la ĉambroj de la Banko kie li iam troviĝis, li havis la scivolemon vidi pli proksime ingoton el oro pezanta de sep ĝis ok funtojn(2), kiu estis elmontrita sur la tabuleto de la kasisto; li prenis ĉi tiun ingoton, ekzamenis ĝin, transdonis ĝin al sia najbaro, ĉi tiun al alia, tiel bone ke la ingoto, de mano al mano, iris ĝis la fundo de malluma koridoro, kaj revenis nur duonhoron poste por repreni sian lokon, sen ke la kasisto nur levis la kapon.

Sed la 29an de septembro la aferoj ne tute tiel okazis. La fasko da monbiletoj ne revenis, kaj kiam la belega horloĝo, lokita super la "pag-ĉambro", batis je la kvina por la fermado de la oficejoj, la Banko de Anglio devis nur transpasigi kvindek kvin mil pundojn(1) al la konto pri profitoj kaj malprofitoj.

La ŝtelo bone kaj dece agnoskita, policanoj, "detektivoj", elektitaj inter la plej lertaj, estis senditaj al la ĉefaj havenoj, al Liverpolo, Glasgovo, Havro, Suezo, Brindizio, Novjorko, ktp., kun promeso, okaze de sukceso, de premio de du mil pundoj(1) kaj kvin procentoj de la sumo kiu estus retrovita. Atendante la informojn kiujn devis liveri la tuj komencita enketo, ĉi tiuj inspektoroj estis komisiitaj skrupule observi ĉiujn alvenantajn kaj forirantajn vojaĝantojn.

Nu, ĝuste kiel La Mateno-Kroniko diris tion, oni havis kialon por supozi ke la rabisto partoprenis en neniu el la ŝtelsocietoj de Anglio. Dum ĉi tiu tago de la 29a de septembro, bone vestita ĝentlemano, kun bonaj manieroj kaj distingita mieno, estis rimarkita kiu iris kaj reiris en la pag-ĉambro, la loko de la ŝtelado. La enketo ebligis refari sufiĉe ekzakte la priskribon de ĉi tiu ĝentlemano, priskribon kiu estis tuj adresita al ĉiuj detektivoj en Britio kaj en la kontinento. Do kelkaj bonaj sprituloj, kaj Valtero Ralfo nombris inter ili, kredis sin povantaj esperi ke la ŝtelisto ne eskapus.

Kiel ni pensas tion, ĉi tiu fakto estis la temo de diskutoj en Londono kaj tra la tuta Anglio. Oni diskutis, oni pasiiĝis por aŭ kontraŭ la probablecoj de sukceso de la metropola polico. Ni do ne miros aŭdi la membrojn de la Reform-Klubo trakti la saman aferon, des pli ke unu el la vicdirektoroj de la Banko troviĝis inter ili.

La honorinda Valtero Ralfo ne volis dubi pri la rezulto de la serĉado, opiniante ke la ofertita premio devis multege eksciti la fervoron kaj inteligentecon de la policanoj. Sed lia kolego, Andreo Stuarto, tute ne partoprenis en ĉi tiu fido. La diskuto do daŭris inter la ĝentlemanoj, kiuj sidiĝis ĉe iu visto-tablo, Stuarto antaŭ Flanagano, Falentino antaŭ Fileas Fogg. Dum la ludo, la ludantoj ne parolis, sed inter la robroj, la interrompita konversacio rekomenciĝis ankoraŭ pli forte.

- Mi subtenas, diris Andreo Stuarto, ke la ŝancoj estas favoraj al la ŝtelisto, kiu certe ne povas ne esti lerta viro !

- Nu do ! respondis Ralfo, ne plu estas eĉ unu lando en kiu li povas rifuĝi.

- Ekzemple !

- Kien vi volas, ke li iru ?

- Mi nenion scias, respondis Andreo Stuarto, sed, finfine, la tero estas sufiĉe granda.

- Antaŭe ĝi estis tia... diris Fileas Fogg duonlaŭte.

Poste : "Por vi tranĉi, sinjoro", li aldonis prezentante la ludkartojn al Tomaso Flanagano.

La diskuto estis sinterrompita dum la robro. Sed baldaŭ Andreo Stuarto rekomencis ĝin, dirante :

- Kiel, antaŭe ! Ĉu hazarde la tero ŝrumpis ?

- Sen dubo, respondis Valtero Ralfo. Mi samopinias kiel Sro Fogg. La tero ŝrumpis, ĉar oni nun traveturas ĝin dekoble pli rapide ol antaŭ cent jaroj. Kaj estas tio kio, en la kazo pri kiu ni okupiĝas, pli rapide faros la serĉadojn.

- Kaj ankaŭ plifaciligos la eskapon de la ŝtelisto !

- Estas via vico ludi, sinjoro Stuarto ! diris Fileas Fogg.

Sed la dubema Stuarto ne estis konvinkita, kaj la partio finita :

- Necesas konfesi, sinjoro Ralfo, li daŭrigis, ke vi ĵus trovis agrablan manieron diri ke la tero ŝrumpis ! Ĉar ni nun ĉirkaŭiras ĝin en tri monatoj…

- En nur okdek tagoj, diris Fileas Fogg.

- Fakte, sinjoroj, aldonis Johano Sulivano, okdek tagojn de kiam la sekcio inter Rothal kaj Allahabad estis uzebla per la "Duoninsula Granda Fervojo de Hindio", kaj jen la kalkulo starigita de La Mateno-Kroniko :

De Londono ĝis Suezo tra Mont-Cenis kaj Brindizio, per fervojoj kaj pasaĝerŝipoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 7 tagoj.

De Suezo ĝis Bombajo, per pasaĝerŝipo. . . . . . . . . . . . . . . . 13 tagoj.

De Bombajo ĝis Kalkato, per fervojo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 tagoj.

De Kalkato ĝis Honkongo (Ĉinio), per pasaĝerŝipo. . . . . . . . 13 tagoj.

De Honkongo ĝis Jokohamo (Japonio), per pasaĝerŝipo . . . 6 tagoj.

De Jokohamo ĝis San-Francisko, per pasaĝerŝipo . . . . . .22 tagoj.

De San-Francisko ĝis Novjorko, per fervojo. . . . . . . . . . . . .7 tagoj.

De Novjorko ĝis Londono, per pasaĝerŝipo kaj fervojo. . . . .9 tagoj.

Sumo : 80 tagoj.

- Jes, okdek tagoj ! ekkriis Andreo Stuarto kiu malatente atutis mastran ludkarton, sed ne inkluzivante malbonan veteron, kontraŭventojn, ŝiprompiĝojn, elreliĝojn ktp.

- Ĉion inkluzive, respondis Fileas Fogg daŭrigante ludi, ĉar ĉifoje la diskuto ne plu respektis viston.

- Eĉ se la hinduoj aŭ la hindoj forprenas la relojn ! ekkriis Andreo Stuarto, se ili haltigas la trajnojn, rabas la ŝarĝvagonojn, skalpas la vojaĝantojn !

— Ĉion inkluzive, respondis Fileas Fogg kiu, surtabligante sian ludon, aldonis : "Du mastraj atutoj".

Andreo Stuarto kies estis vico "kunmiksi", kolektis la kartojn dirante : "Teorie vi pravas, sinjoro Fogg, sed praktike…

- Ankaŭ en la praktiko, sinjoro Stuarto.

- Mi ŝatus vidi vin en tio.

- Dependas nur de vi. Ni iru kune.

- Ĉielo antaŭsavu min ! ekkriis Stuarto, sed mi ja vetus kvar mil pundojn(1) ke tia vojaĝo, plenumita kun ĉi tiuj kondiĉoj, estas neebla.

- Tre eble, male, respondis sinjoro Fogg.

- Nu, do faru ĝin !

- Vojaĝon ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj ?

- Jes.

- Mi ja akceptas ĝin.

- Kiam ?

- Tuj.

- Tio estas frenezeco ! ekkriis Andreo Stuarto kiu komencis ofendiĝi pro la insisto de sia kunludanto. Nu ! Prefere ni ludu.

- Do remiksu, respondis Fileas Fogg, ĉar estas misa disdono.

Andreo Stuarto reprenis la ludkartojn per febra mano; poste, subite, metante ilin sur la tablon : "Nu, jes, sinjoro Fogg, li diris, jes, mi vetas kvar mil pundojn !…"

- Kara Stuarto mia, diris Falentino, kvietigu vin. Ĉi tio ne estas serioza.

- Kiam mi diras : mi vetas, respondis Andreo Stuarto, tio ĉiam estas serioza.

- Konsentite ! diris sinjoro Fogg.

Poste, sin turnante al siaj kolegoj : "Mi havas dudek mil pundojn(1) deponitajn ĉe la fratoj Baring. Mi volonte riskus ilin…"

- Dudek mil pundojn ! ekkriis Johano Sulivano. Dudek mil pundojn kiujn neantaŭvidita prokrasto povas malgajnigi al vi !

- La neatendita ne ekzistas, simple respondis Fileas Fogg.

- Sed, sinjoro Fogg, ĉi tiu daŭro de okdek tagoj estas kalkulita nur kiel minimumon da tempo !

- Sed por ne superi ĝin, necesas transsalti matematike de la fervojoj al la pasaĝerŝipoj, kaj de la pasaĝerŝipoj al la fervojoj !

- Mi matematike transsaltos.

- Estas ŝerco !

- Bona anglo neniam ŝercas kiam temas pri tiom serioza afero kiom veto, respondis Fileas Fogg. Mi vetas kun vi dudek mil pundojn kontraŭ kiu volos, ke mi ĉirkaŭnvojaĝos la teron en okdek tagoj aŭ malpli, tio estas mil naŭcent dudek horoj aŭ cent dek kvin mil ducent minutoj. Ĉu vi akceptas ?

- Ni akceptas, respondis Sroj Stuarto, Falentino, Sulivano, Flanagano kaj Ralfo, post esti interkonsentintaj.

- Bone, diris Sro Fogg. La trajno al Dovero foriras je la oka kaj kvardek kvin. Mi veturos per ĝi.

- Ĉi-vespere mem ? demandis Stuarto.

- Ĉi-vespere mem, respondis Fileas Fogg. Do, li aldonis konsultante poŝkalendaron, ĉar hodiaŭ estas merkredo, la 2a de oktobro, mi devos esti reveninta en Londonon, en ĉi tiun saman salonon de la Reform-Klubo, la sabaton 21an de decembro, je la oka kaj kvardek kvin vespere, manke de tio la dudek mil pundoj aktuale deponitaj je mia kredito ĉe la fratoj Baring fakte kaj laŭleĝe apartenos al vi, sinjoroj. Jen ĉeko kun tia sumo.

Protokolo pri la veto estis tuj farita kaj subskribita de la ses kunkoncernatoj. Fileas Fogg restis senesprima. Li certe ne vetis por perludi, kaj riskis nur tiujn dudek mil pundojn(1), duonon de sia riĉaĵo, nur ĉar li antaŭvidis ke li povus bezoni elspezi la alian por alkonduki al feliĉa fino ĉi tiun malfacilan, por ne diri nerealigeblan, projekton. Rilate al liaj kontraŭuloj, ili ja ŝajnis kortuŝitaj, ne pro la valoro de la vetaĵo, sed ĉar ili faris al si ian skrupulon pri lukto en ĉi tiuj kondiĉoj.

La sepa tiam batis. Oni proponis al Sro Fogg interrompi la viston por ke li povu fari siajn preparojn por foriro.

- Mi ĉiam estas preta ! respondis ĉi tiu neŝancelebla ĝentlemano, kaj donante la ludkartojn : "La montrita karto estas karoo, li diris. Estas via vico, sinjoro Stuarto".

1 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

2 La franca funto valoras 0,5kg

Last edited: 21/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment