Ĉapitro II : En kiu Dirko estas konvinkita, ke li finfine trovis sian idealon.

"Je mia fido, diris al si Dirko unue iom konfuzita, mi konis ĉe Sino Tussod bonulojn tiel vivantajn kiel mia nova mastro !"

Taŭgas diri ĉi tie ke la "bonuloj" de Sino Tussod estas personoj el vakso, tre vizitataj en Londono, kaj al kiuj vere mankas nur la parolo.

Dum la malmultaj momentoj kiujn li ĵus ekvidis Fileason Foggon, Dirko rapide sed zorge ekzamenis sian estontan mastron. Li estis viro kiu povis esti kvardekjara, kun nobla kaj bela vizaĝo, stature alta, kiun iomete de ventrodikeco ne malbeligis, blonda ĉe haroj kaj la vangharoj, kun glata frunto sen ŝajnoj de faltoj ĉe la tempioj, vizaĝo pli ĝuste pala ol kolora, belegaj dentoj. Li ŝajnis posedi ĉe la plej alta grado tion kion la fizionomiistoj nomas "la ripozon en ago", komunan kapablecon al ĉiuj kiuj faras pli da laboro ol bruo. Trankvila, flegma, kun pura okulo, senmova palpebro, li estis la perfekta tipo de tiuj malvarmsangaj angloj, kiuj sufiĉe ofte renkontiĝas en Britio, kaj kies Angelika Kauffmann mirinde transdonis sub sia peniko la iom akademian sintenon. Vidita en la diversaj agoj de sia vivo, ĉi tiu ĝentlemano transdonis la ideon de bone ekvilibra estulo en ĉiuj liaj partoj, ĝuste proporcia, tiel perfekta kiel kronometro de LerojErnŝaŭ. Tio estas ke, fakte, Fileas Fogg estis ekzakteco personigita, tio kio klare vidiĝis en "la esprimo de liaj piedoj kaj de liaj manoj", ĉar ĉe la homo, same kiel ĉe la bestoj, la membroj mem estas esprimplenaj organoj de la pasioj.

Fileas Fogg estis el tiuj matematike ekzaktaj homoj, kiuj neniam hastemaj kaj ĉiam pretaj, estas ŝparemaj pri siaj paŝoj kaj siaj movoj. Li ne faris troan paŝon, ĉiam irante tra la plej mallongan vojon. Li ne perdis rigardon al la plafono. Li permesis al si neniun sennecesan geston. Neniam oni vidis lin kortuŝita aŭ konfuzita. Li estis la malplej hastigita homo en la mondo, sed li ĉiam akurate alvenis. Tamen ni komprenos ke li vivis sola kaj, por tiel diri, ekster ĉia socia rilato. Li sciis ke en la vivo, necesas fari parton de vizitadoj, kaj ĉar vizitadoj malfruigas, li vizitadis neniun.

Pri Johano, dirata Dirkon, vera parizano de Parizo, antaŭ kvin jaroj li loĝis en Anglio kaj plenumis tie en Londono la metion de ĉambristo, li vane serĉis mastron al kiu li povu ligiĝi.

Dirko tute ne estis unu el tiuj fasaj aŭ pajacaj ĉambristoj kiuj, kun la ŝultroj levitaj, la nazo en la vento, la rigardo memfida, la okulo seka, estas nur impertinentaj ŝerculoj. Ne, Dirko estis brava knabo, kun afabla fizionomio, iom elstarantaj lipoj, ĉiam pretaj por gustumi aŭ karesi, milda kaj helpema estulo, kun unu el tiuj bonaj rondaj kapoj kiujn ni ŝatas vidi sur la ŝultroj de amiko. Li havis bluajn okulojn, vivan vizaĝkoloron, vizaĝon sufiĉe grasa por ke li povu mem vidi la pometojn de siaj vangoj, larĝan bruston, fortan talion, viglan muskolaron, kaj li posedis herkulan forton kiun la ekzercadoj de lia junaĝo admirinde disvolvis. Lia bruna hararo aspektis lin iom kolera. Se la skulptistoj de la antikveco konis dek ok manierojn por aranĝi la hararon de Minervo, Dirko konis nur unu por aranĝi la sian : tri pasojn de malimplika kombilo, kaj li estis kombita.

Diri ĉu la nesindetenema karaktero de ĉi tiu knabo akordiĝus kun tiu de Fileas Fogg estas tio kion la plej elementa singardemo ne permesas. Ĉu Dirko estus tiu plene adekvata servisto kiun bezonis lia mastro ? Oni vidus tion nur post uzado. Havinte, ni scias tion, sufiĉe senordan junaĝon, li aspiris al ripozo. Aŭdinte laŭdadi la anglan metodismo kaj la proverban malvarmecon de ĝentlemanoj, li venis serĉi fortunon en Anglio. Sed, ĝis tiam, la sorto malbone servis al li. Nenie li sukcesis enradikiĝi. Li provis dek domojn. En ĉiuj, oni estis fantaziaj, malegalecaj, aventurĉasisto aŭ landĉasisto, tio kio ne plu povis konveni al Dirko. Lia lasta mastro, la juna Lordo Longpramo, parlamentano, post pasigi siajn noktojn en la "ostro-ĉambroj" de Fojno-Marketo, tro ofte revenis hejmen sur la ŝultroj de la policanoj. Dirko, volante antaŭ ĉio povi respekti sian mastron, riskis kelkajn respektoplenajn rimarkojn kiuj estis malbone akceptitaj, kaj li rompis. Tiam li eksciis ke Fileas Fogg, eskviro, serĉis serviston. Li demandis informojn pri tiu ĉi ĝentlemano. Persono kies la vivado estis tiel regula, kiu ne dormis ekstere, kiu ne vojaĝis, kiu neniam forestis, eĉ ne unu tagon, povis nur konveni al li. Li prezentis sin kaj estis akceptita laŭ la cirkonstancoj kiuj ni scias.

Dirko, je la duono kaj dekunua batinta, troviĝis do sola en la domo de Savil-Vico. Tuj li komencis inspektadon. Li trairis ĝin de la kelo ĝis la subtegmento. Tiu ĉi pura, ordigita, severa, mor-rigora domo, bone organizita por la servo, plaĉis al li. Ĝi ŝajnis al li kiel bela konkaĵo de heliko, sed kiel konkaĵo lumigita kaj hejtita per gaso, ĉar la hidrokarbono sufiĉis por ĉiuj bezonoj de lumo kaj de varmo. Dirko facile, trovis ĉe la dua etaĝo, la ĉambron kiu estis destinita por li. Ĝi taŭgis al li. Elektraj avertiloj kaj akustikaj tuboj komunikigis ĝin kun la apartamentoj de la interetaĝo kaj de la unua etaĝo. Sur la kamenbreto, elektra horloĝo konformiĝis al la horloĝo de la dormoĉambro de Fileas Fogg, kaj la ambaŭ aparatoj samtempe batis la saman sekundon.

"Ĝi taŭgas al mi, ĝi taŭgas al mi !" diris al si Dirko.

Li ankaŭ rimarkis, en sia ĉambro, avizon afiŝitan super la horloĝo. Tio estis la programo de la ĉiutaga servo. Ĝi enhavis, ekde la oka matene, reglamenta horo kiam Fileas Fogg ellitiĝis, ĝis la dekunua kaj duono, horo kiam li eliris el sia domo por iri tagmanĝi ĉe la Reform-Klubo, ĉiujn detalojn de la servo, la teon kaj toastojn je la oka kaj dudek tri, la akvon por la barbo je la naŭa kaj tridek sepa, kombado je dudek antaŭ la deka, ktp. Poste de la dekunua kaj duono matene ĝis noktomezo, horo kiam enlitiĝis la metoda ĝentlemano, ĉio estis skribita, planita, reguligita. Dirko antaŭĝojis mediti tiun ĉi programon kaj fiksi la diversajn artikolojn en sia menso.

Koncerne la vestaĵaron de sinjoro, ĝi estis tre bone provizita kaj mirinde komprenita. Ĉiu pantalono, frako aŭ veŝto surhavis ordnumeron reproduktita sur registro de eniro kaj eliro, indikanta la daton kiam, laŭ la sezono, tiuj vestaĵoj devis esti laŭvice surmetitaj. Sama regularo pri la ŝuoj.

Resume, en ĉi tiu domo de Savil-Vico, kiu devis esti la templo de malordo dum la epoko de la fama sed sendisciplina Ŝeridan, komforta meblaro, aŭguranta bonan komforton. Neniu biblioteko, neniu libroj, kiuj estus sen utileco al Sro Fogg, ĉar la Reform-Klubo metis sub lia dispono du bibliotekojn, unu dediĉitan al literaturo, la alian al juro kaj politiko. En la dormĉambro, mezgranda kiraskesto, kiun ĝia konstruo tiel bone protektis kontraŭ brulego kiel kontraŭ ŝtelo. Neniuj armiloj en la domo, neniuj ĉasaj aŭ militaj uzataĵoj. Ĉio tie indikis la plej pacajn kutimojn.

Post esti detale ekzameninta tiun ĉi loĝejon, Dirko frotis al si la manojn, lia larĝa vizaĝo gajiĝis, kaj li ĝoje ripetis :

"Tio taŭgas al mi, jen mia afero ! Ni perfekte interkonsentos, Sro Fogg kaj mi ! Hejmama kaj regula viro ! Vera mekanikaĵo ! Nu, mi ne bedaŭras servi mekanikaĵon !"

Last edited: 20/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment