Créer un site internet

Ĉapitro I : En kiu Fileas Fogg kaj Dirko akceptas unu la alian, unu kiel mastro, la alia kiel servisto.

En la jaro 1872, la domo havanta la numeron 7 en Savil-Vico, Burlington Ĝardenoj, domo en kiu Ŝeridan mortis en 1814, estis loĝata de Fileas Fogg, eskviro, unu el la plej specialaj kaj la plej rimarkitaj membroj de la Reform-Klubo de Londono, kvankam li ŝajnis penegi por nenion fari kiu povus altiri atenton.

Al unu el la plej famaj oratoroj kiuj honoras Anglion, sekvis do ĉi tiu Fileas Fogg, enigma persono, pri kiu oni nenion sciis, krom ke li estis tre galanta viro kaj unu el la plej belaj ĝentlemanoj de la altranga angla socio.

Oni diris ke li aspektis kiel Bajron, pro lia kapo, ĉar li estis neriproĉebla koncerne la piedojn, sed iu liphara kaj vanghara Bajron, iu neŝancelebla Bajron, kiu vivintus mil jarojn sen maljuniĝi.

Anglo, ja certe, Fileas Fogg eble ne estis londonano. Oni neniam vidis lin aŭ ĉe la Borso, aŭ ĉe la Banko, aŭ ĉe iu ajn kontoro de la Urbo. Nek la basenoj, nek la dokoj de Londono iam ricevis ŝipon posedatan de Fileas Fogg. Ĉi tiu ĝentlemano aperis en neniu administra komitato. Lia nomo neniam resonis en kolegio de advokatoj, nek en la templo, nek en Linkoln- aŭ Graj-fakultatoj. Neniam li pledis ĉe la tribunalo de la kanceliero, aŭ ĉe la reĝina benko, aŭ ĉe la fisko, aŭ ĉe eklezia tribunalo. Li estis nek industriisto, nek negocisto, nek komercisto, nek agrikulturisto. Li partoprenis nek en la Reĝa Institucio de Britio, nek en la Institucio de Londono, nek en la Institucio de la Metiistoj, nek en la Institucio Russell, nek en la Literatura Institucio de Okcidento, nek en la Institucio de Juro, nek en tiu Institucio de Artoj kaj Sciencoj unuigitaj, kiu estas metita rekte sub la patronado de Sia Gracia Majesto. Li fine ne apartenis al iu ajn el la multaj societoj kiuj abundas en la ĉefurbo de Anglio, de la buŝharmonika Societo ĝis la entomologia Societo, fondita ĉefe kun celo detrui malutilajn insektojn.

Fileas Fogg estis membro de la Reform-Klubo, kaj jen ĉio.

Al tiu kiu mirus pro tio ke tiel mistera ĝentlemano enviciĝis inter la membroj de tiu ĉi honorinda asocio, oni respondus ke li aliĝis per rekomendo de la fratoj Baring, al kiuj li malfermigis krediton. Pro tio, iu certa "sinteno" ŝuldata al tio ke liaj ĉekoj estis regule pagitaj ĉe vido per la debeto de lia kuranta konto, senŝanĝe kredita.

Ĉu ĉi tiu Fileas Fogg estis riĉa ?  Sen ia dubo.  Sed kiel li riĉiĝis, tio estas tio kion la plej informitaj ne povis diri, kaj Sro Fogg estis la lasta al kiu decis turni sin por ekaŭdi tion. Ĉiuokaze li estis malŝparema pri nenio, sed ne avara, ĉar ĉie kie mankis apunto por nobla, utila aŭ oferema afero, li silente kaj eĉ anonime aldonis ĝin.

Resume, nenio malpli komunikema ol tiu ĉi ĝentlemano. Li parolis kiel eble plej malmulte, kaj ŝajnis des pli mistera ke li estis silentema. Tamen lia vivo estis konita, sed tio kion li faris, ĉiam estis tiel matematike la sama, ke la malkontenta imago serĉis preteren.

Ĉu li vojaĝis ? Estis verŝajne, ĉar neniu pli bone ol li posedis la mapon de la mondo. Ne estis loko tiel malproksima, pri kiu ne ŝajnis al li havi specialajn sciojn. Kelkfoje, sed per malmultaj vortoj, mallongaj kaj klaraj, li reĝustigis la mil dirojn kiuj cirkulis en la klubo pri perditaj aŭ vojerarintaj vojaĝantoj; li indikis la verajn probablecojn, kaj liaj paroloj estis ofte trovitaj kiel inspiritaj de dua vido, tiom la evento ĉiam fine pravigis ilin. Li estis homo kiu devis vojaĝi ĉien, per la spirito, almenaŭ.

Tio kio certis, tamen, estas ke ekde multaj jaroj Fileas Fogg ne forlasis Londonon. Tiuj kiuj havis la honoron koni lin iom pli ol la aliaj, atestis ke, se ne paroli pri tiu ĉi rekta vojo kiun li ĉiutage laŭiris por veni de sia domo al la klubejo, neniu povis pretendi esti iam vidinta lin aliloke. Lia sola ŝatokupo estis legi la ĵurnalojn kaj ludi viston. Ĉi tiu ludo de silento, tiel bone konvena al lia naturo, li ofte venkis, sed liaj gajnoj neniam eniris en lian monujon kaj troviĝis kiel gravan sumon en lia bonfarema buĝeto. Cetere, necesas rimarki tion, Sro Fogg evidente ludis por ludi, ne por venki. La ludo estis por li batalo, lukto kontraŭ malfacilaĵo, sed lukto sen movo, sen ĝeno, sen laceco, kaj tio konvenis al lia karaktero.

Oni konis kun Fileas Fogg nek edzinon nek infanojn, tio kio povas okazi al la plej honestaj homoj, nek parencojn nek amikojn, tio kio vere estas pli malofta. Fileas Fogg loĝis sole en sia domo en Savil-Vico, kie neniu eniris. Pri lia hejmo neniam oni parolis. Unu sola servisto sufiĉis por servi lin. Tagmanĝante, vespermanĝante ĉe la klubo je kronometrie difinitaj horoj, en la sama ĉambro, ĉe la sama tablo, tute ne regalante siajn kolegojn, invitante neniun fremdulon, li reiris hejmen nur por enlitiĝi, ĝuste je noktomezo, sen iam uzi tiujn komfortajn dormĉambrojn kiujn la Reform-Klubo disponigas al la membroj de la rondo. El dudek kvar horoj, li pasigis dek hejme, aŭ li dormis, aŭ li zorgis pri sian tualeton. Se li promenis, tio estis senescepte, per egala paŝado, en la enirhalo pargetita per lignomozaiko, aŭ sur la cirkla galerio, super kiu rondiĝas kupolo kun bluaj vitraloj, kiun subtenas dudek ionikaj kolonoj el ruĝa porfiro. Se li matenmanĝis aŭ tagmanĝis, estis la kuirejoj, la proviantejo, la servistejo, fiŝvendejo, laktejo de la klubo kiuj provizis ĉe lia tablo siajn bongustaj provizoj; ili estis la servistoj de la klubo, seriozaj personoj en nigra vestaĵo, piedvestitaj de ŝuoj kun plandumoj el lanŝtofo, kiuj servis lin en speciala porcelano kaj sur admirinda tuko el Saksia tolaĵo; estis la kristalglasoj per perdita muldilo de la klubo kiuj enhavis lian ŝereon, lian portovinon aŭ lian Bordozvinon miksitan kun cinamo, harfiliko kaj cinamomo; fine estis la glacio de la klubo, glacio kiu venis per grandaj elspezoj el la lagoj de Ameriko, kiu konservis liajn trinkaĵojn en sufiĉe bona stato de freŝeco.

Se vivi en ĉi tiuj kondiĉoj estas ekstravaganci, neceas konfesi ke la ekstravaganco enhavas avantaĝojn !

La domo Savil-Vico, sen esti pompa, sin rekomendis per ekstrema komforto. Cetere, kun la senŝanĝaj kutimoj de la luanto, la servo limiĝis je malmulte. Tamen Fileas Fogg postulis de sia sola servisto eksterordinaran akuratecon, regulecon. En tiu tago mem, la 2an de oktobro, Fileas Fogg maldungis Jakobo Forster, ĉi tiu knabo kulpiĝis alporti akvon por lia barbo je okdek kvar Farenhejtaj gradoj (+/-29°C) anstataŭ okdek ses (+/-30°C), kaj li atendis lian posteulon, kiu devis sin prezenti inter la dekunua kaj la dekunua kaj duono.

Fileas Fogg, profunde sidanta en sia brakseĝo, kun la du piedoj proksimaj kiel tiuj de soldato dum parado, la manoj apogantaj sur la genuoj, la korpo rekta, la kapo alta, rigardis la montrilon de la horloĝo iri, malsimpla aparato kiu indikis la horojn, minutojn, sekundojn, tagojn, datojn kaj jaron. Je la dekunua kaj duono ĝuste, sinjoro Fogg devis, laŭ lia ĉiutaga kutimo, forlasi la domon kaj iri al la Reform-Klubo.

En ĉi tiu momento, oni frapis sur la pordon de la saloneto en kiu troviĝis Fileas Fogg.

Jakobo Forster, la eksigito, aperis.

- La nova servisto, li diris.

Knabo el tridekkelk jaroj sin montris kaj salutis.

- Ĉu vi estas franco kaj nomiĝas Johano ? demandis al li Fileas Fogg.

- Johano, sen ofendi sinjoron, respondis la nove veninto, Johano Dirko, moknomo kiu restis al mi, kaj kiun mia natura kapableco elturniĝi pravigis. Mi pensas esti honesta knabo, sinjoro, sed por esti sincere, mi praktikis plurajn metiojn. Mi estis migra kantisto, artrajdisto en cirko, rajde saltanta kiel Leotardo, kaj dancanta sur la ŝnuro kiel Blondeno; poste mi fariĝis instruisto de gimnastiko, por pliutiligi miajn talentojn, kaj laste, mi estis fajrosoldata serĝento en Parizo. Mi eĉ havas en mia dosiero rimarkindajn fajregojn. Sed jam pasis kvin jaroj de kiam mi forlasis Francion kaj, de kiam, volante gustumi familian vivon, mi estas ĉambristo en Anglio. Nu, estante sen posteno kaj sciĝinte ke sinjoro Fileas Fogg estas la plej akurata kaj la plej hejmama viro en Britio, mi prezentis min al sinjoro kun la espero vivi ĉi tie trankvile kaj forgesi ĝis ĉi tiu nomo de Dirko…

- Dirko konvenas al mi, respondis la ĝentlemano. Vi estas rekomendita al mi. Mi havas bonajn informojn koncerne vin. Ĉu vi konas miajn kondiĉojn ?

- Jes sinjoro.

- Bone. Kioman horon vi havas ?

- Dudek du post la dekunua, respondis Dirko, eltirante el la profundoj de sia veŝtopoŝo grandegan poŝhorlogon el arĝento.

- Vi malfruas, diris sinjoro Fogg.

- Bonvolu pardoni min, sinjoro, sed neeblas.

- Vi malfruas je kvar minutoj. Ne gravas. Sufiĉas nur konstati la diferencon. Do ekde tiu momento, je la dekunua kaj dudek naŭ matene, ĉi merkredon, la 2an de oktobro 1872, vi estas je mia servo.

Tion diritan, Fileas Fogg ekstaris, prenis sian ĉapelon per la maldekstra mano, surmetis ĝin sur sian kapon per movo de aŭtomato kaj malaperis sen aldoni vorton.

Dirko unuafoje aŭdis la pordon de la strato fermiĝi : estis lia nova mastro kiu eliris; poste duafoje : estis lia antaŭulo, Jakobo Forster, kiu siavice foriris.

Dirko restis sola en la domo de Savil-Vico.

Last edited: 20/08/2022

  • 2 votes. Average: 1 / 5.

Add a comment