02 La Ombro.

Sino Karulo kriis kaj, kvazaŭ iu sonorigis, la pordo malfermiĝis kaj Nana eniris, revenante de sia promenado. Ŝi grumblis kaj sin ĵetis al la knabo kiu eksaltis tra la fenestro. Sino Karulo denove kriis, ĉi-foje pro timo, ĉar ŝi pensis ke li mortigis sin. Ŝi kuris al fenestro, por serĉi per la okuloj lian korpeton, sed ĝi estis nevidebla. Ŝi levis la kapon, kaj en la malluma nokto ŝi kapablis nenion alian vidi krom tion kion ŝi prenis por falstelo.

Ŝi revenis en la vartejon, por trovi Nanan kun io en la buŝo : ĝi estis la ombro de la knabo. Kiam li eksaltis tra la fenestro, Nana rapide fermis ĝin, sed tro malfrue por kapti lin. Tamen lia ombro ne havis tempon eliri, la fenestro, abrupte fermiĝinte, apartigis ĝin de lia korpo.

Vi konjektas ke Sino Karulo ekzamenis ĉi tiun ombron kun la plej granda zorgo, sed ĝi estis tute ordinara ombro.

Nana ekzakte sciis tion kion necesis fari kun ĝi, ŝi alkroĉis ĝin ĉe la fenestro, tio kio signifis : "Li certe revenos serĉi ĝin; ni metu ĝin tie kie li povos facile kapti ĝin, sen ĝeni la infanojn".

Bedaŭrinde, Sino Karulo ne povis lasi ĝin tie alkroĉita, ĉar ĝi similis al ĉemizo kiun oni etendis por sekigi, tio kio malaltigas la klasnivelon de la domo… Ŝi dum momento pensis montri ĝin al Sro Karulo, sed li estis eniganta en ilian buĝeton la elspezon de du vintraj manteloj, por Johano kaj Mikaelo, kun malseka mantuko ĉirkaŭ la kapo por teni siajn pensojn klaraj, kaj ŝajnis neeble malatentigi lin. Plie ŝi ekzakte sciis tion kion li dirus : "Ĉiuj ĉi problemoj devenas de la fakto ke ni havas hundon kiel guvernistinon !"

Ŝi decidis volvi la ombron, kaj zorge ordigi ĝin en tirkeston, ĝis kiam taŭga okazo prezentiĝos por paroli pri tio al sia edzo.

La okazo prezentiĝis semajnon pli poste, iun vendredon kiun neniu neniam forgesos. Evidente, necesis ke tio okazu tiun tagon !

- Mi devintus esti singardema, scianta ke estis vendredo, ŝi diris pli poste al sia edzo dum Nana estis apud ŝi, tenante ŝian manon.

- Ne, ne, ĉiam respondis Sro Karulo, estas mi la respondeculo pri ĉio ĉi. Mi, Georgo Karulo ! Mea culpa, mea culpa(1). (Li ricevis klasikan edukadon).

Ili tiel sidis nokton post nokto rememorante ĉi tiun tre malfeliĉigan vendredon, ĝis kiam ĉiu detalo estu stampita en ilia cerbo kaj travidiĝu ĉe la alia flanko kiel la vizaĝoj de malbona monero.

- Se nur mi ne akceptis ĉi tiun inviton por vespermanĝi ĉe la 27, ĉiam diris Sino Karulo.

- Se nur mi ne verŝis mian medikamenton en la bovlon de Nana, aldonis Sro Karulo.

- Se nur mi ŝajnigis ŝati la medikamentojn, diris Nana kun malsekaj okuloj.

- Mia inklino por festoj, Georgo.

- Mia dubinda senso de humuro, karunjo mia.

- Mia ofendiĝemo pri bagateloj, karaj gemastroj.

Poste unu el ili aŭ pluraj tute submetiĝis.

Nana diris al si : "Estas vere, tre vere, ili ne devus havi hundon kiel guvernistinon !" Tre ofte, estis Sro Karulo kiu viŝis per sia poŝtuko la okulojn de Nana.

- Ĉi tiu diablo ! ploris Sro Karulo, kaj la bojo de Nana estis la eĥo de ĝi

Sed Sino Karulo neniam riproĉis al Petro; estis io en la dekstra angulo de ŝia buŝo, kiu ne volis ke ŝi insultu lin.

Ili sidis tie en la malplena vartejo, tenere rememorante la plej malgrandajn detalojn de tiu terura vespero.

Tiu ĉi komenciĝis laŭ banala maniero, kiel centoj da aliaj, kun Nana kiu ekvarmigis akvon por la bano de Mikaelo, kaj portis lin sur sia dorso.

- Mi ne iros enlitiĝi ! li kriis, kiel iu kiu ankoraŭ kredas povi havi la lastan vorton pri ĉi tiu temo. Mi ne iros, mi ne iros ! Nana, ne jam estas la sesa. Ne ! Mi estas malamonta vin, Nanan ! Mi diras al vi ke mi ne volas banon, mi ne volas, mi ne volas !

Poste Sino Karulo eniris, vestita de sia blanka vesperrobo. Ŝi frue sin vestis, ĉar Ŭendio tre ŝatis vidi ŝin en vespera tualeto, surhavantan la kolĉenon kiun Georgo donacis al ŝi. Ŝi surmetis ĉe sia pojno la braceleton de Ŭendio, ĉi tiu ŝategis pruntedoni sian braceleton al sia patrino.

Ŝi trovis siajn du unuenaskitojn kiuj ludis esti ŝi mem kaj ŝia edzo, okaze de la naskiĝo de Ŭendio. Johano diris :

- Mi ĝojas informi vin, Sinon Karulon, ke vi nun estas patrino, per la sama tono kiun Sro Karulo mem povintus uzi en la realeco.

Ŭendio dancis pro ĝojo, tute kiel la vera Sino Karulo devis esti farante.

Poste Johano naskiĝis, kun la aldona etiketo de naskiĝo de virseksulo kiu li konceptis en lia menso, kaj Mikaelo eliris el la bano por peti ankaŭ naskiĝi, sed Johano abrupte diris ke ili ne volis aliajn.

Mikaelo preskaŭ ploris : "Neniu volas min"; kaj kompreneble, la sinjorino en la vesperrobo ne toleris tion.

- Mi, jes, ŝi diris, mi tiom volas trian infanon.

- Knabon aŭ knabinon ? demandis Mikaelo sen tro da espero.

- Knabon.

Kaj li saltis en ŝiajn brakojn. Tio estas memoro kiu ŝajnas sensignifa al Sro Karulo, Sino Karulo kaj Nana, sed reale, tio estis tute male, ĉar estis la lasta nokto kiun Mikaelo pasigis en la vartejo…

Ili daŭre memoris…

- Estas tiam kiam mi impetis kiel tornado, ĉu ne ? diris Sro Karulo plena de malestimo al si mem.

Kaj fakte, li agis kiel tornado.

Eble estis ia senkulpigo por li. Ankaŭ li sin vestis por eliri, kaj ĉio bone okazis, ĝis kiam li volis surmeti sian kravaton. Tio estas mirinda afero por rakonti, sed ĉi tiu viro, kvankam li ĉion konas pri akcioj kaj merkatoj, ne vere estris sian kravaton. Kelkfoje la afero cedis al li sen kontesto, sed estis okazoj kiam estintus pli bone por ĉiuj, ke li bridu sian fierecon kaj uzu antaŭ-noditan kravaton.

Ĉi-foje estis la kazo. Li sin ĵetis en la infanĉambron kun la eta afero tute ĉifita en iu mano.

- Kio okazas ? Kio estas la problemo, kara paĉjo ?

- Problemo ? li kriegis. Ĉi tiu kravato, ĝi ne volas ligiĝi.

Poste li fariĝis danĝere sarkasma.

- Ligiĝi ĉirkaŭ mia kolo ! Ĉirkaŭ la litpiedo, tio jes ! Dudekfoje mi alligis ĝin ĉirkaŭ la litpiedo, sed ĉirkaŭ mia kolo, ne ! Bonvolu senkulpigi min !

Li pensis ke Sino Karulo ne estis sufiĉe impresata, kaj li severe daŭrigis :

- Mi avertas vin, sinjorino, ke se ĉi tiu kravato ne estas ĉirkaŭ mia kolo, ni ne eliros vespermanĝi, kaj se mi ĉi-vespere ne eliros vespermanĝi, mi neniam reiros al la oficejo, kaj se mi neniam reiros al la oficejo, vi kaj mi mortos pro malsato, kaj niaj infanoj estos elĵetitaj sur la straton !

Eĉ tiam, Sino Karulo konservis la sinregadon.

- Lasu min provi, kara mia, ŝi respondis.

Kaj estis fakte tio kion li venis peti al ŝi por fari. Per siaj belaj, freŝaj manoj, ŝi nodis la kravaton por li, dum la infanoj staris ĉirkaŭe por vidi kiel la afero okaziĝos. Iuj rankorus kontraŭ ŝi esti kapabla tiel facile fari tion, sed Sro Karulo estis kun multe tro subtila naturo por tio. Li malatente dankis ŝin, tuj forgesis sian koleron, kaj tuje dancis en la ĉambro kun Mikaelo sur sia dorso.

- Kiel ni pasie petoladis ! diris Sino Karulo rememorante ĉion ĉi.

- Nia lasta kapriolo ! ĝemis Sro Karulo.

- Ho Georgo, ĉu vi memoras ke Mikaelo subite diris al mi : "Kiel vi konis min, panjo ?"

- Jes, mi memoras !

- Ili estis vere ĉarmaj, ĉu vi ne samopinias, Georgo ?

- Kaj ili estis niaj, niaj ! Kaj nun ili foriris.

La petoladoj finiĝis ĉe la apero de Nana, kiu malbonŝance albatiĝis al Sro Karulo, kovrante sian pantalonon per haroj. Ĝi ne nur estis nova pantalono, ĝi estis la unua kiujn li havis kun brodaĵo, kaj li devis mordi al si la lipon(2) por malhelpi ke la larmoj venu. Kompreneble, Sino Karulo brosis ĝin, sed li denove diris ke estas eraro havi hundon kiel guvernistinon.

- Georgo, Nana estas trezoro.

- Sendube, sed kelkfoje mi havas la impreson kvazaŭ ŝi traktas la infanojn kiel hundidojn.

- Ho ne, karega ! Mi certas ke ŝi scias ke ili havas animon.

- Mi tion demandas al mi, diris penseme Sro Karulo, mi demandas tion al mi.

Estis tiam la okazo, laŭ lia edzino, paroli al li pri la knabo. Unue li ne kredis tion, sed li fariĝis pripensema kiam ŝi montris al li la ombron.

- Li estas neniu kiun mi konas, li diris zorge ekzamenanta ĝin. Sed li aspektas kiel kanajlo.

- Ni estis ankoraŭ diskutantaj pri tio, vi memoras tion, diris Sro Karulo, kiam Nana alvenis kun la medikamentoj de Mikaelo. "Vi neniam plu alportos la botelon en via buŝo, Nana, kaj tio estas mia kulpo".

Kvankam li estis forta viro, ne estas dubo ke li sufiĉe malsaĝe kondutis en cxi tiu afero. Se li havis tiklan punkton, tio estis ĉar li pensis ke dum sia tuta vivo li kuraĝe prenis medikamenton. Do kiam Mikaelo evitis la kuleron prezentitan de Nana, li diris per malaproba tono :

- Estu viro, Mikaelo.

- Mi ne volas; mi ne volas ! kriis malafable Mikaelo.

Sino Karulo forlasis la ĉambron por iri serĉi por li ĉokoladon, kaj Sro Karulo opiniis ke tio pruvis mankon de firmeco.

- Karulino, ne dorlotu lin, li diris. Mikaelo, li daŭrigis, kiam mi estis viaaĝa, mi glutis medikamentojn sen plendi. Tute male, mi diris : "Dankon, karaj gepatroj, doni al mi siropon por kuraci min".

Li vere kredis tion kion li diris, kaj Ŭendio kiu nun estis en sia noktoĉemizo, ankaŭ kredis al li. Ŝi diras, por kuraĝigi Mikaelon :

- Tiu medikamento kiun vi kelkfoje prenas, paĉjo, estas multe pli malbongusta, ĉu ne ?

- Multe pli malbongusta ! konsentis brave Sro Karulo. Kaj mi nun glutus ĝin, por servi kiel ekzemplon al vi, Mikaelo, se mi ne perdintus la botelon.

Li ne ekzakte perdis ĝin; li grimpis meze de la nokto al la supro de la ŝranko kaj kaŝis ĝin tien. Tio kion li ne sciis, estas ke la fidela Elnjo trovis ĝin, kaj remetis ĝin sur lian lavabon.

- Mi scias kie ĝi estas, paĉjo ! ekkriis Ŭendio ĉiam feliĉa esti utila. Mi tuj alportos ĝin al vi !

Kaj ŝi forlasis la ĉambron antaŭ ol li sukcesis haltigi ŝin. Tuj la spiritostato de Sro Karulo kolapsis laŭ la plej stranga maniero kiu estu.

- Johano, li diris ektremante, ĝi estas vere abomena medikamento. Ĝi estas unu el tiuj kiuj estas tute naŭzaj, gluecaj kaj sukeritaj.

- Baldaŭ estos finita, paĉjo, respondis ĝoje Johano.

Ŭendio kurante eniris kun la medikamento en glaso.

- Mi faris plej rapide kiel mi kapablis, ŝi anhelis.

- Vi estis mirinde rapida, rebatis lia patro kun venĝema ĝentileco kiu tute eskapis de li. Mikaelo unue ! li obstine diris.

- Paĉjo unue ! diris Mikaelo kiu estis nature nefidema.

- Mi estos malsana, sciu tion, diris Sro Karulo per minaca tono.

- Nu, paĉjo, respondis Johano.

- Silentu, Johano, diris seke al li lia patro.

Ŭendio restis senkonsila.

- Mi pensis ke vi facile englutis ĝin, paĉjo.

- Tio ne estas la afero, li rebatis. La afero estas ke estas multe pli en mia glaso ol en la kulero de Mikaelo.

Lia fiereco estis severe elprovita.

- Kaj tio ne estas justa. Mi eĉ dirus ĉi tion se ĝi estus en mia lasta spiro : tio ne estas justa !

- Mi atendas, paĉjo, diris malvarme Mikaelo.

- Estas tre bone diri ke vi atendas. Ankaŭ mi, mi ankaŭ atendas.

- Paĉjo estas malkuraĝulo !

- Ankaŭ vi estas malkuraĝulo.

- Mi ne timas !

- Ankaŭ mi, mi ne timas.

- Nu, do, glutu ĝin.

- Jes, sed vi unue !

Ŭendio tiam havis bonegan ideon.

- Kial ne ambaŭ gluti samtempe ?

- Certe ! diris Sro Karulo. Ĉu vi pretas, Mikaelo ?

Ŭendio vortigis la vortojn : "unu, du, tri", kaj Mikaelo glutis sian medikamenton, sed Sro Karulo ŝovis la glason malantaŭ sian dorson.

Mikaelo eligis krion de kolero, kaj Ŭendio ekkriis :

- Ho, paĉjo !

- Kion vi volas diri per "Ho, paĉjo" ? demandis Sro Karulo. Ĉesu tion, Mikaelo ! Mi volis preni la mian, sed mi malsukcesis tion.

Ĉiuj tri fikse rigardis lin per rigardo plena de malestimo.

- Aŭskultu, vi ĉiuj, li diris per peteganta tono dum Nana eliris el la ĉambro. Mi ĵus havis ideon por absolute genia ŝerco. Mi tuj verŝos mian medikamenton en la bovlon de Nana, kaj ŝi trinkos ĝin, kredante ke ĝi estas lakto !

La siropo fakte havis la koloron de lakto; sed la infanoj ne havis la senson de humuro de sia patro. Ili riproĉe rigardis lin dum li verŝis la medikamenton en la bovlon de Nana.

- Kiel tio estas amuza ! li dubeme diris.

Kaj ili ne kuraĝis denunci lin kiam Sino Karulo kaj Nana revenis.

- Nana, bona hundino, li diris karesante ŝin. Mi metis iom da lakto en vian bovlon, Nana.

Nana svingis la voston, kuris al la medikamento kaj komencis langtrinki ĝin. Ŝi tiam direktis al Sro Karulo unu el tiuj rigardoj ! Ne kolera rigardo, sed unu el tiuj kiuj estas plenaj de korprema nobeleco, kaj kiuj vundas nin ĝis la fundo de la koro. Poste ŝi enŝoviĝis en sian hundodometon.

Sro Karulo sin sentis terure honta de si mem, sed li rifuzis cedi. En timiga silento, Sino Karulo alproksimigis la bovlon al sia nazo :

- Ho ne, Georgo, ŝi flustris, ĝi estas via medikamento !

- Estis nur por ridi, li muĝis dum ŝi konsolis la knabojn kaj Ŭendio kisis Nanan.

- Bone, bone, li amare diris, tio tute ne utilas laciĝi provi por esti amuza en ĉi tiu domo.

Ŭendio daŭrigis brakumi Nanan.

- Jen tio ! kriis Sro Karulo. Dorlotu ŝin ! Neniu dorlotas min ! Ho, ne ! Finfine mi ja estas nur la famili-lukranto, kial mi devu esti dorlotata ? Kial, kial, kial !

- Georgo, petegis Sino Karulo. Ne tiel laŭte, la servistaro aŭdos vin.

Iel aŭ aliel, ili kutimiĝis nomi Elnjon la servistaron.

- Forgesu ĝin ! li respondis senzorge. La tuta mondo vane aŭdos… Mi rifuzas ke ĉi tiu hundino estu reĝino de la vartejo ankoraŭ unu horon plu !

La infanoj ploris, kaj Nana kuris al li por petegi lin, sed li signis al ŝi retropaŝi. Li sentis ke li denove fariĝis forta.

- Senutile ! Senutile ! li ekkriis. La loko kiu taŭgas por hundo estas la korto ! Kaj estas tie kie vi estos ligita nune.

- Georgo, Georgo, flustris Sino Karulo, memoru tion kion mi diris al vi koncerne tiun knabon.

Bedaŭrinde, Sro Karulo volis nenion aŭskulti. Li estis decidita montri kiu estis mastro en ĉi tiu domo. Kaj ĉar la ordonoj ne sufiĉis por eligi Nanan el la hundodometo, li allogis ŝin eksteren per mildafektaj vortoj, poste abrupte kaptinte ŝin, li trenis ŝin ekster la vartejo. Li hontis pri si mem, kaj tamen li ne kapablis sin regi. Ĉio ĉi estis kaŭzita de lia tro sentema naturo, kiu bezonis admiradon. Kiam li ligis ŝin en la malantaŭa korto, la malfeliĉa patro iris sidiĝi en la koridoro, kun la kapo apogita sur siaj kunpremitaj pugnoj.

Intertempe, Sino Karulo enlitigis la infanojn en nekutima silento kaj ŝaltis iliajn noktolampetojn. Ili aŭdis Nana boji, kaj Johano ĝemis :

- Estas ĉar li ĉenis ŝin en la korto.

Sed Ŭendio estis pli sagaca.

- Tio ne estas ŝia bojado por plendi, ŝi diris komencante suspekti tion kio okazos, estas ŝia bojado averti pri danĝero.

- Iu danĝero !

- Ĉu vi certas, Ŭendio ?

- Ho, jes.

Sino Karulo ektremetis kaj sin direktis al la fenestro, ĝi estis bone fermita. Ŝi rigardis eksteren. La nokto estis punktita de steloj. Ili amasiĝis ĉirkaŭ la domo, kvazaŭ ili estis scivolemaj por vidi tion kio baldaŭ okazos tie, sed ŝi rimarkis nek tion, nek ke unu aŭ du el la plej malgrandaj sendis palpebrumon al ŝi. Sennoma timo kroĉiĝis al ŝia koro kaj igis ŝin ekkrii :

- Ho, kiel mi ŝatus ne esti devigata eliri ĉi-vesperon !

Eĉ Mikaelo, jam duondormanta, sentis ke lia patrino estis maltrankvila. Li demandis :

- Ĉu io povas damaĝi nin, panjo, kiam la noktolampetoj estas ŝaltitaj ?

- Nenion, trezoro mia, ŝi respondis; ili estas la okuloj kiujn patrino lasas malantaŭ si por gardi siajn infanojn.

Ŝi iris de lito al lito, kantante al ili lulkantojn, kaj la eta Mikaelo ĉirkaŭigis ŝin per siaj brakoj.

- Panjo ! li ekkriis, mi kontentas ke vi estu ĉi tie !

Tiuj estis la lastaj vortoj kiujn ŝi aŭdis de li dum longa tempo…

La numero 27 estis nur je kelkaj metroj for, sed okazis malforta neĝofalo. Sro kaj Sino Karuloj lerte malfermis al si vojon por ne malpurigi siajn ŝuojn. Ili estis la solaj homoj sur la strato, kaj ĉiuj steloj kontemplis ilin. La steloj estas belaj, sed ili ne povas aktive partopreni en io ajn : ili devas sin kontenti eterne observi. Ĝi estas puno kiu estis trudita al ili pro io kion ili faris antaŭ tiom longe ke neniu stelo plu memoras tion pri kio temis. La okuloj de la pliaĝaj fariĝis senbrilaj, kaj ili malofte parolas – palpebrumadoj estas la lingvaĵo de la steloj – sed la junaj ankoraŭ sin demandas unu la aliajn. Ili ne vere estas amikoj kun Petro, kiu havas malicetan manieron enŝteliĝi malantaŭ ili kaj provi malpendigi ilin, sed ili tiel multe ŝatas amuziĝi ke ili staris sur lia flanko dum tiu nokto, kaj malpacience deziri sin liberigi de la plenkreskuloj. Tial, ekde kiam la pordo de 27 fermiĝis sur Sro kaj Sino Karuloj, okazis ekscitiĝo en la firmamento. La plej malgranda el ĉiuj steloj de la Laktovojo ekkriis :

- Estas tempo, Petro !

(1) Ellatine : Mia kulpo, mia kulpo.
(2) Franca esprimo kiu signifas "sin deteni".

Last edited: 07/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment