Créer un site internet

03 Ni iru ! Ni iru !

Dum kelkaj momentoj post kiam Sro kaj Sino Karuloj forlasis la domon, la noktolampetoj apud la litoj de la tri infanoj daŭrigis hele bruli. Ili estis ĉarmaj etaj noktolampoj, kaj oni ne sukcesus sin deteni deziri, ke ili restu efikaj por vidi Petron. Sed la lampeto de Ŭendio komencis blinki, eligante tian oscedon ke la du aliaj ankaŭ oscedis. Antaŭ ol ili povis fermi la buŝon, ĉiuj tri estingiĝis.

Estis nun alia lumo en la ĉambro, miloble pli brila ol la noktolampetoj. Dum la tempodaŭro kiun ni bezonis por diri ĉi tion, ĝi enŝteliĝis en ĉiun tirkeston de la infanĉambro, serĉante la ombron de Petro; ĝi priserĉis la ŝrankon kaj eltiris ĉiun poŝon. Ĝi vere ne estis lumo; estis ĝiaj rapidaj movoj kiuj fulmetigis ĝin. Kiam ĝi dum sekundo senmoviĝis, vi povis vidi ke ŝi estis feino, ne pli longa ol via mano, sed kiu ankoraŭ kreskis. Ŝi estis knabineto nomita Tintileto, rave vestita de skeleto de folio de arbo, malalte eltondita kaj kvadrata, kiu vidigis ŝian silueton. Necesas diri ke ŝi iomete esti inklina al dikventreco.

Kelkajn momentojn post la eniro de la feino, la fenestro estis malfermita de la blovo de la steletoj, kaj Petro eniris. Li portis la feinon Tintileton laŭ parto de la vojo, kaj lia mano estis ankoraŭ kovrita de fea polvo.

- Tintileto, li mallaŭte alvokis post esti certa ke la infanoj estis dormantaj, Tinjo, kie vi estas ?

Ĉe tiu ĉi momento, ŝi estis en kruĉo por tualeto, kaj tio multe plaĉis al ŝi. Ŝi neniam antaŭe estis en tia ujo.

- Nu do, eliru de tie kaj diru al mi : ĉu vi scias kien ili metis mian ombron ?

La plej bela bruego respondis al li, kiel tiu produktita de oraj tintiloj. Ĝi estas la lingvaĵo de feinoj. Ordinaraj infanoj ne kapablas aŭdi ĝin, sed se vi estus inter tiuj kiuj kapablas tion, vi tuj rekonus ĝin.

Tintileto respondis ke la ombro estis en la granda skatolo. Ŝi volis diri la komodon. Petro kuris al la tirkestoj, disĵetinte ilian enhavon sur la plankon per ambaŭ manoj, kiel reĝoj plenmane dissemas moneretojn al la homamaso. En momento li trovis sian ombron, kaj en sia ĝojo li forgesis ke li ĵus enfermis la feinon Tintileton en la tirkesto.

Petro imagis – kondiĉe ke li antaŭe pripensis pri tio, kaj mi kredas ke li iam faris tion – ke lia ombro kaj li, kiam ili apudus, algluiĝus unu al la alia kiel akvogutoj. Kiam li konstatis ke tio ne okazis, li konsterniĝis. Li provis glui ĝin uzante la sapon de la banĉambro, sed tio ankaŭ estis fiasko. Li tiam estis skuita de longa ektremo, poste sidiĝis sur la plankon kaj ekploris.

Liaj singultoj vekis Ŭendion, kiu eksidis sur ŝia lito. Ŝi ne estis aparte malkvieta pro vidi fremdulon plori surplanke de sia dormĉambro; male, ĉi tiu malkovro agrable ekscitis ŝian scivolemon.

- Mia knabo, ŝi ĝentile diris, kial vi ploras ?

Petro kapablis sin montri ekstreme ĝentila, lerninte noblajn manierojn dum la feaj ceremonioj. Li ekstaris kaj belege riverencis al ŝi. Ŝi estis ravita, kaj sammaniere traktis lin de la lito.

- Kiel vi estas nomita ? li demandis.

- Ŭendio Destino Anĝelino Karulo, ŝi respondis kun certa kontentiĝo.

- Kaj vi, kio estas vi nomo ?

- Petro Pajno.

Ŝi jam suspektis ke temis pri li. La nomo, aliflanke, ŝajnis al ŝi sufiĉe mallonga.

- Ĉu tio estas ĉio ?

- Jes, li iom seke diris.

Unuafoje, li sentis ke lia nomo estis tro mallonga…

- Mi vere bedaŭras, diris Ŭendio Destino Anĝelino.

- Ho, tio ne gravas ! Petro glutis.

Ŭendio demandis kie li loĝas.

- La dua dekstren, respondis Petro. Kaj poste rekte ĝis la mateno.

- Kia stranga adreso !

Petro sentis mallongan malkuraĝiĝon. Unuafoje, li opiniis ke eble ĝi fakte estis stranga adreso.

- Ne tute ne ! li respondis.

- Mi nur volas diri, diris afable Ŭendio memorante ke ŝi estis la gastigantino, ĉu estas tio kion ili metis sur la leterojn ?

Li preferintus ke ŝi ne parolu pri leteroj.

- Mi ne ricevas leterojn, li malestime diris.

- Sed via patrino ricevas ilin, ĉu ne ?

- Mi ne havas patrinon, li respondis.

Ne nur li ne havis patrinon, sed li ne sentis la plej malgrandan deziron havi tiun. Laŭ li, ĉi tiuj estis personoj kies graveco estis forte supertaksita. Aŭdinte tion, Ŭendio tuj pensis pri tragedio.

- Ho Petro, estas pro tio ke vi ploris ! ŝi ekkriis ellitiĝante kaj kurante al li.

- Mi ne ploris pro patrinoj ! li diris per indigna tono. Mi ploris ĉar mi ne sukcesas altenigi mian ombron. Cetere mi ne ploris.

- Via ombro malligiĝis ?

- Jes.

Ŭendio tiam ekvidis la ombron sur la planko. La afero ŝajnis tiel mizera ke ŝi estis terure afliktita por Petro.

- Kia hororo ! ŝi diris al li.

Sed samtempe ŝi ne sukcesis sin deteni rideti vidante ke li provis alglui ĝin per sapo. "Tio ja estas kielo de knabo !" Feliĉe, ŝi tuj komprenis tion kion necesis fari.

- Necesas kudri ĝin, ŝi diris per iomete kompleza tono.

- Kion tio signifas kudri ? li demandis.

- Vi estas terure senscia.

- Ne tute ne.

Sed ŝi ĝojegis pro esti en situacio por instrui ion al li.

- Mi kudros ĉion ĉi por vi, etulo mia, ŝi diris kvankam li estis tiel granda kiel ŝi.

Ŝi elprenis sian kudrilaran necesujon kaj kudris la ombron ĉe la piedo de Petro.

- Eblas ke tio iom doloru, ŝi avertis lin.

- Ho, mi ne ploros, diris Petro kiu adoptis la sintenon de tiu kiu neniam ploris en sia vivo.

Li kunpremis la dentojn, kaj baldaŭ lia ombro taŭge kondutis, kvankam ankoraŭ iom ĉifita.

- Eble mi devintus gladi ĝin, diris penseme Ŭendio.

Sed Petro, kiel ĉiuj knaboj, estis indiferenta pri la eksteraĵoj. Li freneze saltis pro ĝojo. Bedaŭrinde, li jam forgesis ke li ŝuldis sian feliĉon al Ŭendio. Li pensis esti mem alteniginta la ombron.

- Kiel mi estas inteligenta ! li ekkriis kun ĝojo. Ho, kiel mi estas inteligenta !

Estas humilige devi konfesi ke ĉi tiu malmodesteco kiun Petro montris, estis unu el liaj plej frapantaj trajtoj de karaktero. Por pli krude diri la aferojn, neniam estis pli memkontenta knabo.

Ŭendio estis ŝokita pro tio.

- Sed vi fanfaronas ! ŝi ekkriis kun akra sarkasmo. Kaj vi ankaŭ diros al ni, ke mi sendube nenion faris ?

- Jes, vi faris… iom, respondis senzorge Petro. Kaj li daŭre dancis.

- Iom ! ŝi malestime rebatis. Bone ! Se mi ne estas utila, almenaŭ ĉu mi povas retiriĝi ?

Kaj ŝi sin ĵetis en sian liton laŭ maniero kiel eble plej digna, kaŝante sian vizaĝon sub la kovriloj.

Por instigi ŝin rigardi lin, li ŝajnigis malproksimiĝi. Kiam tio malsukcesis, li sidiĝis sur la finon de la lito kaj milde frapetis ŝin per la piedo.

- Ŭendio, li diris, ne foriru. Mi ne povas deteni min kanti kiam mi estas kontenta pri mi.

Ŝi ankoraŭ ne levis la okulojn, kvankam ŝi atente aŭskultis lin.

- Ŭendio, li daŭrigis per voĉo al kiu neniu virino ankoraŭ kapablis malcedi. Ŭendio, unu knabino estas pli utila ol dudek knaboj.

Ŭendio estis vera knabino, de la kapo ĝis la piedoj, eĉ se la distanco inter ambaŭ ne jam estis tre granda. Ŝi ĵetis rigardon al li de sub la littukoj.

- Ĉu vi vere pensas tion, Petro ?

- Jes, mi pensas tion.

- Tio estas tre afabla fare de vi, ŝi diris. Mi tuj ellitiĝos.

Kaj ŝi sidiĝis kun li sur la flanko de la lito. Ŝi ankaŭ diris ke ŝi donos al li kison se li deziras tion, sed Petro ne sciis tion kio ĝi estas, kaj li etendis al ŝi la manon.

- Vi certe devas scii tion kio estas kiso ? ŝi konsternite demandis.

- Mi scios tion kiam vi donos ĝin al mi, li firme respondis, kaj por ne vundi lin, ŝi fine donis al li fingr-ingon.

- Nun, li diris, estas mia vico kisi vin.

Kaj ŝi respondis per iom rigida tono :

- Se vi volas.

Ŝi klinis sian vizaĝon al li, sed li kontentiĝis lasi fali en ŝian manon, glanon de kverko, kiu servis al li kiel butono. Tiam ŝi malrapide rektiĝis, kaj afable diris al li, ke de nun ŝi portos lian kison alkroĉitan per ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kaj estis ŝanco ke ŝi faris tion, ĉar tio poste savis ŝian vivon.

Kiam personoj el nia rondo estas prezentitaj unu al la alia, ofte kutimas doni iliajn respektivajn aĝojn. Ŭendio, kiu ĉiam ŝatis fari aferojn laŭregule, demandis al Petro kiom aĝa li estis. Tio ne vere estis la bona demando por meti al li. Nu, tio pensigis al provado por ekzameno kiu temus pri gramatiko, kiam vi atendis esti pridemandata pri historiaj demandoj.

- Mi ne scias, li malkomforte respondis, sed mi estas sufiĉe juna.

Reale, li nenion sciis pri tio, li havis nur suspektojn, sed li kuraĝis aldoni :

- Ŭendio, mi forkuris la tagon de mia naskiĝo.

Ŭendio estis surprizita pro aŭdi tion, sed ankaŭ interesita. Ŝi montris al li, laŭ la ĉarma maniero de la salonoj, per frapetado sur sian noktoĉemizon, ke li povis veni sidiĝi pli proksime al ŝi.

- Estas ĉar mi aŭdis paĉjon kaj panjon, li mallaŭte klarigis, paroli pri tio kio mi fariĝus kiam mi estos viro.

Li nun estis eksterordinare ekscitita.

- Mi neniam volas esti viro ! li pasie diris. Mi ĉiam volas esti knabeto kaj amuziĝi. Tiam mi fuĝis al la ĝardenoj de Kensintono, kaj mi tre longe vivis inter la feinoj.

Ŝi ĵetis al li rigardon de intensa admiro, kaj li pensis ke estis ĉar li eskapis, sed reale estis ĉar li konis la feinojn. Laŭ Ŭendio, kiu ĝis nun vivis tre ŝirmitan ekzistadon, nur pro tio ke li konis la feinojn, ŝajnis tute ĝuplena perspektivo. Ŝi metis al li demandojn koncerne ilin; sed je sia granda miro, ŝi eksciis ke ili plivole estis fonto de embaraso, ke ili ofte kontraŭis lian vojon, kaj ke foje li eĉ devis kaŝi ilin. Tamen, entute li ja ŝatis ilin. Li rakontis al ŝi de kie venis la feinoj.

- Vi vidas, Ŭendio, kiam la unua bebo unuafoje ridis, ĝia ridado rompiĝis en milojn da pecetoj, kiuj disiĝis iom ĉien. Tio estis la komenco de la feinoj.

Ĝi estis tedega konversacio, sed ĉar Ŭendio ne moviĝis el sia hejmo, ŝi ŝatis ĝin.

- Kaj do, li bonkore daŭrigis, ĉiu knabo kaj ĉiu knabino devus havi sian propran feinon.

- Devus ? Ĉu tio ne estas kazo ?

- Ho ne. Infanoj nuntempe scias tiom multe ke ili tre frue ĉesas kredi al feinoj. Kaj ĉiufoje kiam infano diras : "Mi ne kredas al feinoj", estas ie feino kiu falas tuj morta.

Vere, li diris al si ke ili sufiĉe parolis pri feinoj; kaj la ideo venis al li ke Tintileto restis tre silenta.

- Mi ne scias kien ŝi iris, li diris ekstarante.

Li laŭnome vokis Tintileton. La koro de Ŭendio freneze batadis.

- Petro ! ŝi ekkriis premante lin kontraŭ si. Vi ne volas diri ke estas feino en ĉi tiu ĉambro !

- Ŝi ĉeestis antaŭmomente, li diris iom malpacience. Vi ne aŭdas ĝin, ĉu ne ? Kaj ili ambaŭ streĉis la orelon.

- La sola sono kiun mi aŭdas, diris Ŭendio, similas al tintado de sonoriloj.

- Nu, estas Tinjo; ĝi estas la lingvaĵo de feinoj. Mi pensas ke ankaŭ mi aŭdas ĝin.

La sono devenis el la komodo, kaj Petro aspektis ravita. Neniu povis aspekti tiel gaja kiel Petro, kaj lia rido estis la plej bela el la pepadoj. Li ankoraŭ havis sian unuan ridon.

- Ŭendio, li gaje murmuris, mi ja kredas ke mi enfermis ĝin en la tirkeston !

Li elirigis la kompatindan Tintileton el la tirkesto, kaj ŝi ekflugis en la ĉambron kriegante pro furiozo.

- Vi ne devus tiel paroli, rebatis Petro. Certe mi bedaŭras, sed kiel mi povis scii ke vi estis en la tirkesto ?

Ŭendio ne aŭskultis lin.

- Ho Petro, ŝi ekkriis, se nur ŝi povus resti senmova kaj lasi min vidi ŝin !

- Ili preskaŭ neniam ĉesas, li diris.

Sed dum momento, Ŭendio vidis la romantikan silueton senmoviĝi sur la kukol-horloĝo.

- Ho, la bela ? ŝi diris al li kvankam la vizaĝo de Tintileto ankoraŭ estis misformita pro furiozo.

- Tintileto, diris ĝentile Petro, ĉi tiu sinjorino diras ke ŝi ŝatus ke vi estu ŝia feino.

Tintileto malrespekte respondis.

- Kion ŝi diras, Petro ?

Li devis traduki.

- Ŝi ne estas tre ĝentila. Ŝi diras ke vi estas tre malbela knabino kaj ŝi estas mia feino al mi.

Li provis diskuti.

- Vi bone scias, ke vi ne povas esti mia feino, Tinjo, ĉar mi estas knabo kaj vi estas knabino.

Al tio Tintileto respondis :

- Speco de stultulo ! Kaj malaperis en la banĉambro.

- Ŝi estas sufiĉe vulgara feino, klarigis Petro pardonpetante.

Ili nun estis sidaj flanko ĉe flanko en la brakseĝo, kaj Ŭendio metis al li novajn demandojn.

- Se vi nun ne plu loĝas en la ĝardenoj de Kensintono…

- Kelkfoje mi ankoraŭ loĝas tie.

- Sed kie vi loĝas plejofte ?

- Kun la forlasitaj knaboj.

- Kiuj ili estas ?

- Ili estas la infanoj kiuj falas el siaj beboĉaretoj, kiam la flegistino rigardas aliloken. Se ili ne estas postulitaj ene de sep tagoj, ili estas senditaj foregen, al la lando de Nenie, por redukti la elspezojn. Mi estas ilia kapitano.

- Kiel amuza tio devas esti !

- Estas vere, diris la ruza Petro, sed ni estas sufiĉe solecaj. Vi vidas, ni ne havas knabinon por kunrestadi kun ni.

- Neniu el ĉi tiuj beboj estas knabino ?

- Ho, ne ! Knabinoj estas tro saĝaj por fali el sia beboĉareto.

Tio ege ĉarmis Ŭendion.

- Mi tre ŝatas manieron per kiu vi parolas pri knabinoj; Johano tie malestimas nin.

Kiel respondon, Petro ekstaris kaj elirigis Johanon el la lito per piedbato, kun liaj kovriloj kaj la tuta cetero. Ŭendio trovis tion sufiĉe abrupta por unua kontakto, kaj ŝi sprite diris al li ke ĉi tie li ne estis kapitano. Tamen Johano daŭrigis dormi tiel kviete sur la planko ke ŝi permesis al li resti tie.

- Mi scias ke vi volis esti afabla, ŝi diris malstreĉiĝante. Vi povas doni kison al mi.

Ŝi forgesis sian nescion pri ĉi tiu temo…

- Mi bone opiniis ke vi volos reakiri ĝin, li iom amare diris, kaj li donis al ŝi la fingringon.

- Ho, nu ! diris la afabla Ŭendio. Mi volis diri kison, ne fingringon.

- Kio estas ĉi tio ?

- Estas tiel.

Kaj ŝi kisis lin.

- Ĉi tio estas stranga ! diris serioze Petro. Nun, ĉu mi redonu al vi vian fingringon ?

- Se vi volas, diris Ŭendio, ĉi-foje tenante la kapon rekta.

Petro prezentis al ŝi la fingringon, kaj preskaŭ tuj, ŝi ekkriis.

- Kio estas, Ŭendio ?

- Mi kredis ke iu tiris miajn harojn.

- Tio devis esti Tinjo. Mi neniam vidis ŝin konduti tiel malice.

Kaj efektive Tintileto denove ekscitiĝis, superŝutante per insultoj.

- Ŝi diras ke ŝi denove faros ĝin, Ŭendio, ĉiufoje kiam mi donos al vi fingringon.

- Sed kial ?

- Kial, Tinjo ?

Denove Tintileto respondis :

- Speco de stultulo !

Petro ne komprenis kial, sed Ŭendio tre bone komprenis. Ŝi estis nur iom seniluziigita kiam li konfesis ke li venis al la fenestro de la dormoĉambro, tute ne por vidi ŝin, sed por aŭskulti rakontojn.

- Vi vidas, mi ne konas rakontojn. Neniu el la forlasitaj knaboj konas rakontojn.

- Estas vere malĝoje, diris Ŭendio.

- Ĉu vi scias, demandis Petro, kial hirundoj konstruas sub la antaŭtegmentoj de la domoj ? Estas por aŭskulti la rakontojn. Ho, Ŭendio, via patrino rakontis al vi tiel belan fabelon !

- Kiu rakonto estis tio ?

- Tiu de la princo kiu ne trovis la sinjorinon kiu surhavis la vitran pantoflon.

- Estis Cindrulino ! diris entuziasme Ŭendio. Kaj li trovis ŝin, kaj ili vivis feliĉaj ĝis la fino de la tempoj.

Petro estis tiel feliĉa ke li leviĝis de la planko kie ili sidis, kaj kuris al la fenestro.

- Kien vi iras ? ŝi maltrankvile kriis.

- Mi iras diri tion al la aliaj knaboj.

- Ne iru, Petro, ŝi petegis. Mi konas tiom da rakontoj.

Ĉi tiuj estas precize ŝiaj vortoj; oni do ne povas nei ke estas ŝi kiu unue tentis lin.

Li revenis, kaj li havis en siaj okuloj avidan rigardon kiu devintus maltrankviligi ŝin, sed kiu ne faris tion.

- Ho, la mirindajn rakontojn kiujn mi povus rakonti al la knaboj ! ŝi ekkriis.

Tiam Petro kaptis ŝin, kaj komencis tiri ŝin al la fenestro.

- Maltenu min ! ŝi ordonis al li.

- Ŭendio, venu kun mi diri tion al la aliaj knaboj.

Kompreneble, ŝi estis flatita ke oni petu al ŝi, sed ŝi respondis :

- Ho, ne, mi ne povas ! Pensu pri panjo ! Kaj plie, mi ne kapablas flugi.

- Mi instruos vin.

- Ho, kiel mi ŝatus kapabli flugi.

- Mi instruos al vi salti sur la dorson de la vento, kaj ni foriros.

- Ho ! ŝi entuziasme ekkriis.

- Ŭendio, Ŭendio, anstataŭ dormi en via sensenca lito, vi povus flugi kun mi kaj rakonti amuzajn aferojn al la steloj.

- Ho !

- Kaj plie, vi scias, Ŭendio, estas sirenoj.

- Sirenoj ! Kun fiŝvostoj ?

- Tre longaj vostoj !

- Ho ! kriis Ŭendio. Vidi sirenojn !

Li fariĝis terure lerta.

- Ŭendio, li diris, kiel ni respektos vin !

Ŝi senespere tordiĝis, ĉar ŝi provis resti sur la planko de la vartejo. Sed li havis neniun kompaton.

- Ŭendio, li diris per ruza tono, vi povus randumi(1) nin vespere.

- Ho !!

—Neniu el ni iam estis randumita.

- Ho !!

Ŝi etendis la brakojn al li.

- Kaj vi povus fliki niajn vestojn, kaj kudri por ni poŝojn. Neniu el ni havas poŝojn.

Kiel ŝi kapablus rezisti ?

- Certe, tio estas terure tenta ! ŝi ekkriis. Petro, ĉu vi pensas ke vi povus ankaŭ instrui flugi al Johano kaj Mikaelo ?

- Se vi volas, li indiferente diris.

Ŝi kuris al Johano kaj Mikaelo kaj skuis ilin.

- Vekiĝu, ŝi kriis, Petro Pajno ĉeestas, kaj li instruos nin flugi !

Johano frotis siajn okulojn.

- Tial mi tuj leviĝos, li diris.

Li jam staris.

- Saluton ! li diris. Jen mi.

Mikaelo ankaŭ ellitiĝis, kun mieno tiel akrigita kiel sesklinga poŝtranĉilo, sed Petro subite altrudis al ili silenton. Iliaj vizaĝoj tiam rigidiĝis en la ruza aspekto de infanoj aŭskultantaj la bruojn devenantajn el la mondo de la plenkreskuloj. Ĉio estis perfekte kvieta. Estas do ĉar ĉio devis glati… Ne ! Ĉio male malglatis ! Nana, kiu bojis dum la tuta vespero, silentis. Estis ŝia silento kiun ili aŭdis.

- Malŝaltu la lumon ! Kaŝu vin ! Rapide ! kriis Johano prenante komandon por la unua kaj sola fojo en la tuta aventuro. Tial kiam Elnjo eniris, tenante Nanan en siaj brakoj, la dormĉambro, mergita en mallumo, retrovis sian kutiman aspekton. Vi povintus ĵuri aŭdi la tri etajn terurulojn, kiuj kutime dormis tie, anĝele spiri en sia dormo - ĉar ili vere faris tion, kun granda konvinko, kaŝitaj malantaŭ la kurtenoj de la fenestro.

Elnjo estis en malbona humoro. Ŝi estis plene preparanta Kristnaskan pudingon en la kuirejo, kiam ŝi estis tirita el sia tasko, kun iu sekvinbero ankoraŭ algluita sur sia vango, de la sensencaj suspektoj de Nana. Ŝi pensis ke la plej bona maniero akiri iom da trankvilo estis kunpreni Nanan ĝis la dormoĉambro por momento, sed sub bona gardado, kompreneble.

- Jen, speco de suspektema krudulo ! ŝi diris ne malkontenta pri tio ke Nana falas en malfavoro. Vi vidas, ili estas tute sekuraj. La tri etaj anĝeloj profunde dormas en sia lito. Aŭskultu ilian malfortan spiradon.

Ĉe tiu momento Mikaelo, kuraĝigita de sia sukceso, spiradis tiel forte ke la bruo fariĝis preskaŭ suspektinda. Nana bone konis tian spiradon, kaj ŝi provis eltiri sin el la brakoj de Elnjo.

Sed Elnjo nenion komprenis.

- Sufiĉas, Nana, ŝi severe diris tirante ŝin el la ĉambro. Mi avertas vin ke se vi ankoraŭfoje bojas, mi tuj iros serĉi sinjoron kaj la sinjorinon, kaj revenigos ilin el la festo. Kaj tiame, vi estos punkorektita, bone kredu tion !

Ŝi denove ligis la malfeliĉan hundinon. Sed ĉu vi pensas ke Nana ĉesis boji ? Certe ne ! Revenigi sinjoron kaj sinjorinon el la festo ! Estas ĝuste tion kion ŝi volis ! Ĉu vi pensas ke ŝi zorgis pri esti vipata tiom longe kiom ŝiaj protektatoj ne estis sekuraj ? Bedaŭrinde, Elnjo reiris al sia pudingo, kaj Nana, vidante ke ŝi ne helpos lin, tiris, ankoraŭ tiris la ĉenon ĝis kiam ĝi rompiĝis. Kelkajn momentojn poste, ŝi perforte sin entrudis en la manĝoĉambron de la numero 27, levante la piedojn al la ĉielo, tio kio estis ŝia plej esprimplena maniero komuniki. Sro kaj Sino Karuloj tuj komprenis ke io terura okazis en ilia hejmo, kaj sen adiaŭi sian gastigantinon, ili rapidis al la strato.

Sed nun estis dek minutoj ke la tri friponoj estis sin kaŝintaj malantaŭ la kurtenoj, kaj Petro Pajno povas multe fari en dek minutoj…

Ni reiru al la ĉambro.

- Ĉio glatas, diris Johano elirante el sia kaŝejo. Nu, Petro, ĉu vi vere kapablas flugi ?

Anstataŭ ĝeni sin por respondi al li, Petro flugis ĉirkaŭ la ĉambro, preterpasante malordigante la supron de la kamenbreto.

- Genia ! diris la du knaboj.

- Mirinda ! ekkriis Ŭendio.

- Ho jes, mi estas mirinda, vere mirinda ! ekkantis Petro kiu denove forgesis siajn bonajn morojn.

Ĝi ŝajnis agrablege facila, kaj ili provis, unue ekirante de la planko, poste elanante de la litoj, sed ili ĉiufoje malsupreniris anstataŭ supreniri.

- Kiel vi faras ? demandis Johano frotante al si la genuon.

Li estis knabo kun tre praktika inteligenteco.

- Sufiĉas pensi pri mirindaj aferoj, klarigis Petro kaj tiuj pensoj levas vin en la aeron.

Li faris al ili novan montron.

- Vi iras tro rapide ! diris Johano. Ĉu vi ne povus unufoje fari ĝin tre malrapide ?

Petro denove flugis, unufoje malrapide kaj unufoje rapide.

- Mi nun komprenas, Ŭendio ! ekkriis Johano.

Sed li baldaŭ ekkomprenis ke li eraris. Reale, neniu el ili kapablis flugante trairi eĉ unu centimetron, kvankam Mikaelo kapablis legi dusilabajn vortojn, dum Petro estis nekapabla distingi a de z.

Kompreneble, Petro mistifikis ilin ĉiujn, neniu kapablas flugi sen ke fean polvon estu blovita sur lin. Feliĉe, kiel ni menciis, unu el liaj manoj estis kovrita per ĝi; li blovis ĝin sur ĉiu el ili, kun bonegaj rezultoj.

- Nun movu viajn ŝultrojn ĉi tiel, li diris. Poste malstreĉiĝu.

Ili ĉiuj estis sur siaj litoj, kaj la kuraĝa Mikaelo unue malstreĉiĝis. Li ne vere intencis fari tion, sed tio okazis, kaj li tuj estis transportita tra la ĉambron.

- Mi flugas ! li kriis dum li ankoraŭ estis en la aero.

Johano liavice malstreĉiĝis, kaj kuniĝis kun Ŭendio apud la banĉambro.

- Ho, tio estas ĉarma !

- Fantasta !

- Rigardu min !

- Rigardu min !

- Rigardu min !

Ili tute ne flugis tiel gracie kiel Petro; ili ne povis sin deteni kelkfoje bati per la piedoj, sed iliaj kapoj resaltis kontraŭ la plafono, kaj estas preskaŭ nenio pli ĝuplena ol tio. Petro unue donis la manon al Ŭendio, sed devis malteni ŝin, pro la malbona humoro de Tintileto.

Ili supreniris, malsupreniris, turniĝi dekstren kaj maldekstren. Tio estis "dia", laŭ la propraj vortoj de Ŭendio.

- Aŭskultu min ! ekkriis Johano, kial ne iri eksteren ĉiuj kune ?

Certe, estas tie kien Petro volis instigi ilin…

Mikaelo estis preta. Li volis vidi kiom da tempo necesus al li por trairi miliardon da kilometroj. Sed Ŭendio hezitis.

- Pensu pri la sirenoj… diris Petro.

- Ho jes…

- Kaj ankaŭ estas piratoj !

- Piratoj ! ekkriis Johano kaptante sian dimanĉan ĉapelon. Ni iru tien !

Estis ĝuste ĉe tiu momento kiam Sro kaj Sino Karuloj sin pelis el la nro 27, sekvataj de Nana. Ili kuris al mezo de la strato por rigardi de malsupre al la fenestro de la infana dormoĉambro. Kaj, jes, ĝi ankoraŭ estis fermita ! Sed la ĉambro estis inundata de lumo, kaj la plej impresa estis ke ili povis vidi konturiĝi sur la kurtenoj la ombrojn de tri etaj personoj en noktoĉemizo, kiuj turniĝadis, tute ne sur la planko sed en la aero.

Ne, ne tri personoj, kvar !

Tremante, ili malfermis la enirpordon de la domo. Sro Karulo volintus sin ĵeti supren de la ŝtuparo, sed Sino Karulo signis al li malrapide supreniri. Ŝi same provis malrapidigi la batadojn de sia koro.

Ĉu ili alvenos ĝustatempe en la ĉambron ? Se jes, kia ĝojo tio estus por ili; ni ĉiuj eligus suspiron de kvietiĝo, kaj la rakonto tiel finiĝus. Inverse, se ili ne alvenus ĝustatempe, mi solene promesas al vi ke ĉio finiĝos bone.

Ili atingintus la ĉambron ĝustatempe se la etaj steloj ne observintus ilin. Sed denove la steloj malfermis la fenestron per blovo, kaj la plej malgranda el ili kriis :

- Atentu, Petro !

Petro tiam eksciis ke ne estis momento por perdi.

- Venu ! li postuleme kriis.

Kaj li tuj forflugis en la nokton, sekvata de Johano, Mikaelo kaj Ŭendio.

Sro kaj Sino Karuloj, ankoraŭ sekvataj de Nana, rapidegis al la vartejo.

Tro malfrue ! La birdoj forflugis.

(1) Subŝovi la randojn de la supra littuko kaj kovrilo inter la somiero kaj la matraco.

Last edited: 07/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment