04 La Flugado.
"Due dekstren, kaj poste rekte ĝis mateno". Ĝi estis, diris Petro al Ŭendio, la vojo al la lando de Nenie. Sed eĉ la birdoj, kiuj estas ekipitaj per mapoj kaj konsultas ilin ĉe la vojkruciĝo de la kvar ventoj, ne sukcesus trovi ĝin per ĉi tiuj instrukcioj. Petro, vi komprenas, kutimis diri ĉion kion traflugis tra lia kapo.
Komence liaj kunuloj blinde fidis al li, kaj la plezuroj de la flugado estis tiel grandaj ke ili malŝparis tempon por rondiri ĉirkaŭ preĝejaj spajroj, aŭ ajnaj aliaj altaj obstakloj kiuj tentis ilin.
Johano kaj Mikaelo flugkonkursis, Mikaelo akiris memfidon. Ili memoris kun iometa disdegno ke antaŭ ne longe ili fieris esti kapabla nur flugi ĉirkaŭ sia ĉambro !
Antaŭ ne tiom longe. Sed kiom longe precize ? Estas nur superflugante la maron ke ĉi tiu penso komencis serioze maltrankviligi Ŭendion. Johano siaflanke opiniis ke tio estas ilia dua maro kaj ilia tria nokto.
Kelkfoje estis mallume, kelkfoje lume, kaj ili suferis malvarmegon ĉe kelkaj momentoj, varmego ĉe aliaj. Ĉu vere ili malsatis, aŭ ĉu ili ŝajnigis tion, ĉar Petro havis tiel amuzan manieron havigi al ili nutraĵon ? Lia metodo estis postkuri birdojn kiuj havis en siaj bekoj manĝaĵon kiu povis taŭgi por homoj kaj eltiri ilin de ili. La birdoj poste persekutis lin kaj reprenis ilin de li. Tiel ili gaje kursekvis unu la alian dum kilometroj, fine disiĝante kun reciprokaj esprimoj de bonvolo. Tamen, Ŭendio rimarkigis interne al si, kun bonvola korpremo, ke Petro ne ŝajnis konscii ke temis pri stranga maniero akiri siajn pantranĉojn, aŭ eĉ ke ekzistis aliaj rimedoj.
Tio kio certis, estas ke ili ne afektis esti dormemaj, ili reale estis dormemaj. Kaj tio estis danĝero, ĉar tuj kiam ili endormiĝis, ili apike falis. La plej terura afero estas ke Petro trovis tion amuza.
- Jen li denove refalas ! li gaje ekkriis dum Mikaelo subite falis kiel ŝtono.
- Savu lin, savu lin ! kriis Ŭendio ĵetante teruritan rigardon al la furiozaj ondoj malsupre.
Petro ĉiam fine plonĝis en la aero, kaj kapti Mikaelon ĝuste antaŭ ol li trafu la surfacon de la akvo. Kaj li faris tion laŭ ĉarma maniero. Sed li ĉiam atendis la lastan momenton… Ni sentis ke tio kio interesis lin, estis elprovi lian lertecon, kaj ne la savado de homa vivo. Plie, li ŝatis ŝanĝon, kaj la ekzerco kiu iam pasiigis lin, povis subite ĉesi interesi lin. Tiel ke ĉiam estis ebleco, ke dum nova endormiĝado, li lasu falegi la koncernaton sen ion fari.
Li kapablis dormi en la aero sen fali, simple surdorse sin kuŝigante kaj ŝvebante, sed tio parte estis ĉar li estis tre malpeza.
Cetere, se vi lokis vin malantaŭ li kaj blovis, li pli rapidis.
- Estu pli ĝentila al li, flustris Ŭendio al Johano dum ili ludis al "Zamenhof diris".
- Tiam diru al li ĉesi fanfaroni, respondis Johano.
Ĉar ludante, Petro flugis tute proksime de la akvo kaj tuŝetis la voston de ĉiu ŝarko, same kiel sur la strato ni povas irigi sian fingron laŭlonge de fera balustrado. Ili ne sukcesis imiti lin kun multe da lerteco. Eble la celo de ĉio ĉi estis efektive pavi, des pli ĉar li ne cesis rigardi malantaŭ si por vidi kiom da vostoj ili maltrafis.
- Vi devas esti afablaj kun li, insistis Ŭendio al siaj fratoj. Kion ni farus se li forlasus nin ĉi tie ?
- Ni povus returne iri, diris Mikaelo.
- Kaj kiel ni kapablus trovi nian vojon sen li ?
- Nu, tiam ni povus daŭrigi, diris Johano.
- Jes, tio estas la plej terura afero, Johano. Ni devas daŭrigi, ĉar ni ne scias kiel haltigi nin.
Estis vere ! Petro forgesis montri al ili kiel halti.
Johano tiam diris ke, se la plej malbona devus okazi, ili devus nur daŭrigi sian vojon tute rekte, ĉar la Tero estas ronda, kaj do kun la tempo ili devus reveni al la fenestro de sia propra dormĉambro.
- Kaj kiu trovos por ni nutraĵon, Johano ?
- Mi sufiĉe bone elŝiris pecon el la beko de tiu aglo, Ŭendio.
- Jes, post la dudeka provo, rememorigis al li Ŭendio. Kaj eĉ se ni kapablus de nun akirigi al ni manĝaĵon, rigardu kiel ni senĉese albatiĝas al nuboj kaj ĉio alia, kiam li ne ĉeestas por preni nin per la mano.
Fakte, ili konstante albatiĝis. Ili nun kapablis flugi relative potence, eĉ ili ankoraŭ multe tro batis per la piedoj. Sed kiam nubo alvenis antaŭ ili, ju pli ili provis eviti ĝin, des pli ili certe trafis ĝin ! Se Nana estintus kun ili, ŝi jam ĉirkaŭvolvus la kapon de Mikaelo per bandaĝoj.
Nuntempe, Petro ne ĉeestis, kaj ili sin sentis sufiĉe solecaj tie supre. Li flugis tiom pli rapide ol ili, ke li foje subite malaperis, por fari ion en kio ili tute ne partoprenis. Li poste revenis malsupren, ankoraŭ ridanta pri io terure amuza, kiun li ĵus diris al iu stelo, kaj kiun li jam forgesis. Se ne li revenis supren kun skvamoj de sireno ankoraŭ algluitaj sur la korpo, sen povi rakonti kun certeco tion kio okazis. Tio tute estis incita por la infanoj kiuj pri ili neniam vidis sirenon.
- Plie, kiam ni vidas la rapidecon per kiu li forgesas ilin, argumentis Ŭendio, estas kialo por timi pri ni.
Fakte, kelkfoje, revenante, Petro ne memoris pri ili, almenaŭ ne bone. Ŭendio certis pri tio. Ŝi rimarkis en lia rigardo ke li ŝajnis rekoni ilin, kiam li revenis kaj prepariĝis por reforiri. Iam eĉ ŝi devis rememorigi al li ŝian nomon.
- Estas mi, Ŭendio, ŝi tre maltrankvile diris.
Li sin montris tute bedaŭra.
- Mi diras al vi, Ŭendio, li flustris al ŝia orelo, se vi konstatas ke mi forgesis vin, simple rediru al mi, "estas mi, Ŭendio", kaj mi rememoros.
Kompreneble ĉio ĉi ne estis tre trankviliga. Feliĉe, por pardonigi sin, li montris al ili kiel sin etendi plate sur ŝtorma vento kiu blovis en ilia direkto. Kaj tio estis tiel agrabla ŝanĝo ke ili plurfoje provis tion. Ili tiel malkovris ke ili povis tiamaniere dormi tute sekure. Fakte, ili ja dormintus pli longe, sed Petro tre rapide laciĝis dormi, kaj baldaŭ li ekkriis per sia voĉo de kapitano : "Estas ĉi tie kie ni malsupreniras !"
Estas tiel ke, punktita de okazaj disputoj, sed ĝenerale plenigita de petolemaj kaprioloj, ilia vojaĝo kondukis ilin al la lando de Nenie. Ili atingis ĝin fine de pluraj lun-daŭroj. Plie, ili ne ĉesis iri laŭ rekta linio, ne tiom dank’al konsiloj de Petro aŭ Tintileto, sed ĉar la insulo serĉis ilin. Ĉiam estas tiel ke oni povas videti ĉi tiujn magiajn marbordojn.
- Jen ĝi, diris kviete Petro.
- Kien ? Kien ?
- Tien kie indikas ĉiuj sagoj.
Efektive, miliono da oraj sagoj montris ĝian pozicion al la infanoj, ĉiuj direktitaj de ilia amiko la suno, kiu volis ke ili estu certaj pri sia vojo antaŭ ol forlasi ilin por la nokto.
Ŭendio, Johano kaj Mikaelo ekstaris piedpinte por unuafoje ekvidi la insulon. Strange, ili ĉiuj tuj rekonis ĝin kaj, antaŭ ol timo kaptis ilin, ili salutis ĝin, ne kiel ion pri kiu ili de longe revis kaj kiun ili finfine vidis, sed kiel familiaran amikon, al kiu ili revenis por la ferioj.
- Johano, jen la laguno.
- Ŭendio, rigardu la testudojn kiuj enterigas siajn ovojn en la sablon.
- Johano, mi vidas vian rozan fenikopteron, tiun kun la rompita kruro !
- Rigardu, Mikaelo, tio estas via kaverno !
- Johano, kio estas en la veprejo ?
- Lupino kun siaj idoj. Ŭendio, mi ja kredas ke ĝi estas via lupido !
- Tio estas mia boato, Johano, tiu kun la disŝiritaj flankoj !
- Ne, neeblas. Vian boaton, ni bruligis ĝin !
- Ĉiaokaze, certe estas ĝi. Johano, mi vidas la fumon el la tendaro de la ruĝhaŭtuloj !
- Kien ? Montru al mi, kaj mi diros al vi dank’al la maniero laŭ kiu buklas la fumo, ĉu ili estas sur la pado de la militiro.
-Tien, aliflanken de la Mistera Rivero.
- Ha jes, mi nun vidas ilin. Jes, ili estas sur la pado de la militiro.
Petro estis iom kolera kontraŭ ili pro tiom scii, sed se li volis imponi al ili, lia triumfo estis proksima, ĉar… ĉu mi ne diris al vi ĉi supren, ke timo kaptis ilin ?
Ĝi venis kiel la sagoj foriris, lasante la insulon en mallumo.
Jam antaŭe, kiam ili estis hejme, la lando de Nenie foje havis malhelan kaj minacan aspekton je la horo de la subiro. Sed nun neesploritaj lokoj aperis tie kaj disvastiĝis, plenigitaj de minacaj ombroj. La blekado de la sovaĝaj bestoj fariĝis tute alia, kaj super ĉio, la certeco eliri el ĝi sanaj kaj savitaj malaperis. Ili tiam estis tre kontentaj, ke la noktolampetoj estis ŝaltitaj dum nokto. Ili eĉ ŝatis kiam Nana diris al ili ke estis nur la ombro de la kamentubo kiun ni tie vidis, aŭ ke la lando de Nenie nur ekzistis en ilia imago.
Tio cetere estis tiam pura vero : la lando de Nenie fakte estis produkto de ilia imagpovo. Sed ekde nun ĝi estis reala, ne plu estis noktolampetoj, kaj ĉiuminute pli kaj pli mallumiĝis, kaj… kie estis Nana ?
Ili malproksimiĝis unu de la alia, sed nun ili alpremiĝis al Petro. La facilanimeco de ĉi-lasta finfine malaperis, liaj okuloj fulmetis, kaj tremo trakuris ilin ĉiufoje kiam ili tuŝis lian korpon. Ili estis nun super la timinda insulo, flugante tiel malalte, ke foje arbo ektuŝis iliajn piedojn. Nenio abomena estis videbla en la aero, sed ilia progreso fariĝis malrapida kaj peniga, ekzakte kvazaŭ ili traborus al si la vojon tra malamikaj fortoj. Kelkfoje ili restis pendantaj en la aero ĝis kiam Petro trabatu por ili trairon per siaj pugnoj.
- Ili ne volas ke ni alteriĝu, li klarigis.
- Kiuj, ili ? flustris Ŭendio tremante.
Sed li ne povis, aŭ ne volis, diri tion. La feino Tintileto ekdormis sur lia ŝultro. Li vekis ŝin kaj sendis ŝin antaŭ ili kiel skolton.
Kelkfoje li sin tenis en la aero, atente aŭskultanta, kun mano ĉe la orelo, aŭ ankoraŭ li fiksrigardis al la grundo, per okuloj tiel brilaj ke ili ŝajnis trabori du truojn en la tero. Farinte tion, li daŭrigis sian vojon.
Lia kuraĝo estis preskaŭ terura.
- Ĉu vi nun volas foriri aventuren, li senzorge demandis al Johano, aŭ ĉu vi unue volas preni vian teon ?
Ŭendio rapide respondis, "teon unue", kaj Mikaelo premis al ŝi la manon en signo de dankemo, sed Johano, pli kuraĝa, hezitis.
- Kia aventuro ? li singarde demandis.
- Estas pirato dormanta en la pampo ĝuste sub ni, diris al li Petro. Se vi volas, ni tuj malsupreniros kaj mortigos lin.
- Mi ne vidas lin, diris Johano post longa paŭzo.
- Mi jes.
- Ni supozu, diris Johano per iom raŭka voĉo, ke li vekiĝas.
Petro indigne rebatis.
- Vi tamen ne imagas ke mi mortigus lin dum li dormas ! Mi unue vekos lin, poste mi mortigos lin. Estas tio kion mi ĉiam faras.
- Kaj… ĉu vi mortigas multajn el ili ?
- Ho, multege.
Johano aldonis "genia…", poste decidis unue preni teon. Li demandis al Petro, ĉu estas nuntempe multaj piratoj sur la insulo, kaj tiu ĉi respondis ke li neniam tiom vidis.
- Kiu estas ilia kapitano nuntempe ?
- Hoko, respondis Petro, kaj lia vizaĝo rigidiĝis dum li prononcis ĉi tiun malŝatatan vorton.
- Jakobo Hoko
- Li mem.
En tiu momento Mikaelo ekploris, kaj Johano dolore glutis, ĉar ili ambaŭ konis la reputacion de Hoko.
- Li estis la skipestro de la Nigrabarbo, flustris mallaŭte Johano la sola homo kiun li timis. Li estas la plej malbona el ĉiuj.
- Tia li ja estas, diris Petro.
- Kia li aspektas ? Li devas esti grandega, ĉu ne ?
- Ne tiom kiom antaŭe.
- Kion vi volas diri ?
- Mi eltranĉis malgrandan pecon de li…
- Vi !
- Jes, mi, respondis seke Petro.
- Ho, mi ne intencis esti malĝentila.
- Sufiĉas…
- Kaj do, kian pecon ?
- Lian dekstran manon.
- Tiam li nun ne plu kapablas batali ?
- Vi revas !
- Ĉu li estas maldekstrulo ?
- Li havas feran hokon anstataŭ sia dekstra mano, kaj li skrapvundas vin per ĝi.
- Li skrapvundas vin !
- Johano ?
- Jes ?
- Vi devas diri "jes, kapitano".
- Jes, kapitano ?
- Estas unu afero, daŭrigis Petro, kiun ĉiuj knaboj kiuj servas sub miaj ordonoj, devas promesi al mi, kaj ankaŭ vi.
Johano paliĝis.
- Se ni alfrontas Hokon en senkaŝa batalo, vi devas lasi lin al mi.
- Mi promesas tion, diris lojale Johano.
Nune ili sentis sin trankvilaj, ĉar Tintileto flugis en ilia kompanio, kaj en ŝia lumo ili povis sin distingi unu de la alia. Bedaŭrinde, ŝi ne kapablis flugi tiel malrapide kiel ili, ŝi do devis rondiri ĉirkaŭ ili, formante cirklon en kiu ili moviĝis kvazaŭ en haloo. Ŭendio bone ŝatis tion, ĝis kiam Petro rimarkigis al ŝi la malavantaĝojn.
- Tinjo avertas min, li diris, ke la piratoj lokalizis nin, multe antaŭ noktiĝo, kaj ke ili armis sian kanonon.
- Ilian kanonon !
- Jes. Kaj kompreneble, ili certe rimarkis la luman trenaĵon de la feino. Se ili divenas ke ni estas apud ŝi, ili certe pafos.
- Ŭendio !
- Johano !
- Mikaelo !
- Diru al ŝi tuj foriri, Petro ! ekkriis samtempe la tri.
Sed li rifuzis.
- Ŝi pensas ke ni perdiĝis, li rigide respondis, kaj ŝi estas iom timigita. Vi ne pensas ke mi sendus ŝin foren tute sola dum ŝi timas, ĉu ne ?
Dum kelkaj sekundoj la lumcirklo rompiĝis, kaj io donis al Petro etan teneran pinĉadon.
- Tiam petu al ŝi, petegis Ŭendio, estingi sian lumon.
- Ŝi ne povas estingi ĝin. Estas preskaŭ la sola afero kiun feinoj ne kapablas fari. Ĝi estingiĝas per si mem kiam ŝi endormiĝas, kiel la steloj.
- Do diru al ŝi, tuj dormi ! diris Johano per preskaŭ nediskutebla tono.
- Ŝi ne povas dormi, krom kiam ŝi estas dormema. Tio estas la sola alia afero kiun feinoj ne kapablas fari.
- Tamen ŝajnas al mi, grumblis Johano, ke ĉi tiuj estas la du solaj aferoj kiuj indas esti farataj.
Ĉe tiuj vortoj, io forte pinĉis lin, kaj certe ne tenere.
- Se nur unu el ni havus poŝon, diris Petro, ni povus meti ŝin enen.
Sed ili tiom haste ekvojiris ke ili kvar ne havis eĉ unu poŝon.
Feliĉe, li havis ideon : la ĉapelon de Johano !
Tintileto konsentis vojaĝi en la ĉapelo, kondiĉe ke ĝi estu portata en mano. Johano kunportis ĝin, kvankam ŝi esperis esti portata de Petro. Poste Ŭendio ekkaptis ĝin, ĉar Johano diris ke li flugante albatis sian genuon al ĝi. Kaj ĉi tio, kiel ni vidos tion, kaŭzis gravan katastrofon ĉar Tintileto malŝatis havi devojn al Ŭendio.
Post kiam la feino estis kaŝita en la ĉapelo, ne plu estis iu videbla lumo, kaj ili silente flugis. Ĉirkaŭ ili regis profunda silento, tia kian ili neniam konis. Ĝi estis interrompata nur unufoje, de malproksima plaŭdo kies Petro klarigis ke temis pri sovaĝaj bestoj kiuj trinkis ĉe la vadejo, kaj aliafoje de raŭka sono, kiu povus esti la interfrotado de arbobranĉoj, sed kies Petro diris ke estis la ruĝhaŭtuloj kiuj akrigis siajn tranĉilojn.
Sed eĉ ĉi tiuj bruoj ĉesis. Por Mikaelo la situacio estis terura.
- Se nur io povus brui ! li kriis.
Kvazaŭ responde al lia peto, la aero estis disŝirata de la plej laŭta bruego kiun li iam aŭdis. La piratoj pafis al ili per la kanono.
La tondro estis resendita tra la montoj, kaj ĝia eĥo ŝajnis sovaĝe hurli :
- Kie ili estas, kie ili estas, kie ili estas ?
Estas tiel ke la tri teruritaj infanoj eksciis la diferencon inter imaga insulo kaj la sama insulo, sed ĉi-foje reala.
Kiam finfine la ĉieloj kvietiĝis, Johano kaj Mikaelo sin trovis solaj en la mallumo. Johano meĥanike piedfrapis la aeron, kaj Mikaelo, ne sciante portiĝi, tamen portiĝis.
- Ĉu vi estas vundita ? demandis Johano per tremanta voĉo.
- Mi ne jam scias, murmuris Mikaelo.
Mi povas aserti al vi ke neniu estis trafita. Petro, tamen, estis forportita de la pafblovado, foren al la maro, dum Ŭendio estis ĵetita supren, sen alia kunulo ol la feino Tintileto.
Pli bone valorintus por Ŭendio ke ŝi lasu fali la ĉapelon en tiu momento…
Mi ne scias ĉu la ideo subite venis al la feino, aŭ ĉu male ŝi kovis sian friponaĵon de la komenco. Ĉiukaze, ŝi eliris el la ĉapelo kaj komencis konduki Ŭendion rekte al sia pereo.
Tintileto ne estis tute malbona; aŭ pli ĝuste jes, ŝi tia estis en ĉi tiu momento, sed en aliaj momentoj, ŝi estis nur komplezo. La feinoj estas devigataj esti unu aŭ alia afero, ĉar estante tiel malgrandaj, ili bedaŭrinde havas lokon nur por ununura sento samtempe. Tamen ili rajtas ŝanĝi ĝin, kondiĉe ke ĝi estu kompleta ŝanĝo. En la momento pri kiu temas, ŝi estis plenigita de ĵaluzo al Ŭendio. Tio kion ŝi diris en sia bela tintado, Ŭendio evidente ne povis kompreni, sed mi kredas ke parte temis pri fivortoj. Tamen, tio aspektis tiel bonkora ! Tintileto flugis de antaŭe kaj malantaŭen, tio kio klare signifis : "Sekvu min ! Vi vidos, ĉio iros glate".
Kion povis fari la kompatinda Ŭendio ? Ŝi alvokis Petron, Johanon kaj Mikaelon, sed ricevis responde nur mokajn eĥojn. Ŝi ne jam sciis ke la eta feino malamas ŝin per la kruelega malamo de vera virino. Nu do, konfuzita kaj malfirma, ŝi sekvis Tintileton, al sia plej granda malfeliĉo.
Last edited: 08/04/2025
Add a comment