05 La insulo fariĝas realaĵo.

Sentante ke Petro estas sur la revenvojo, la lando de Nenie komencis reviviĝi. Ni ankaŭ povus diri ke ĝi estis vekiĝanta, sed Petro tre ŝatas la vorton "vivi", kaj jen ĉi tie la okazo uzi ĝin.

Efektive, dum lia foresto, la aferoj estas ĝenerale kvietaj sur la insulo. Ĉiumatene la feinoj pigre malfruiĝas je plenan horo, la bestoj vartas siajn idojn, la Ruĝhaŭtuloj supersate glutas nutraĵon dum ses tagoj kaj ses noktoj, kaj kiam la piratoj kaj la forlasitaj knaboj renkontiĝas, estas apenaŭ se ili reciproke mordas la dikfingrojn. Sed kun la reveno de Petro, kiu malŝatas apation, la aferoj denove ekmoviĝas. Se vi povus meti vian orelon sur la grundo, vi aŭdus la tutan insulon boli de vivo.

Tiun vesperon la ĉefaj fortoj de la insulo estis jene aranĝitaj. La forlasitaj knaboj serĉis Petron, la piratoj serĉis la forlasitajn knabojn, la Ruĝhaŭtuloj serĉis la piratojn, kaj la sovaĝbestoj serĉis la Ruĝhaŭtulojn. Ili ĉiuj ĉirkaŭiris la insulon, sed ili neniam renkontiĝis, ĉar ili ĉiuj iris samrapide.

Ĉiuj volis sangon, krom la knaboj, kiuj ĝenerale ŝatis ĝin, sed kiuj, aparte ĉi-vespere, eliris por akcepti sian kapitanon. La nombro da forlasitaj knaboj ĉeestantaj sur la insulo varias, kompreneble depende de mortoj dum bataloj, aŭ aliaj akcidentoj. Kaj se ĉi tiuj ŝajnas kreski, tio kio estas kontraŭa al la reguloj, Petro malaperigas ilin. En tiu momento ili estis ses, nombrante la ĝemelojn kiel du.

Ni ŝajnigu kuŝi nin ĉi tie inter la sukerkanoj kaj ni observu ilin dum kiam ili anservice pasas, ĉiu kun mano sur sia ponardo.

Petro malpermesis al ili iel ajn simili al li; konsekvence ili surmetas la felon de la ursoj kiujn ili mortigis, en kiuj ili fariĝas tiel rondaj kaj harplenaj, ke kiam ili falas, ili ruliĝas. Iliaj paŝadoj fariĝis do tre senriskaj.

La unua preterpasanto estas Vagado, ne la malplej brava, sed la plej malbonŝanca el ĉi tiu tuta kuraĝa trupo. Li travivis malpli da aventuroj ol ĉiuj aliaj, ĉar la interesaj aferoj ĉiam okazis ĝuste kiam li ĵus laŭiris la stratangulon. Ekzemple : ĉio estis kvieta; li profitis de tio por iri pluki kelkajn branĉetojn por la fajro, kaj ĉe sia reveno, la aliaj estis senigantaj la sangon. Ĉi tiu daŭra malbonŝanco lasis sur lia vizaĝo mienon de dolĉa melankolio, sed anstataŭ amarigi lian naturon, ĝi tenerigis lin, tiel ke li estis la plej humila el knaboj. Kompatinda eta Vagado, estas danĝero en la aero por vi ĉi-vespere. Gardu vin ke oni ne proponu al vi aventuron kiu, se vi ĝin akceptas, mergos vin en abismon de malfeliĉo. Vi vidas, la feino Tintileto estas decidita fari malbonon ĉi-nokte. Ŝi serĉas instrumenton por siaj teruraj projektoj, kaj ŝi opinias ke estas vi la plej facila por trompi el ĉiuj knaboj de la insulo. Bone atentu !

Se nur li povus aŭdi nin ! Sed kompreneble ni ne reale ĉeestas sur la insulo, kaj Vagado nur kontentiĝas pasi antaŭ ni, mordetante siajn fingroartikojn.

Poste venas Kafo, gaja kaj bonhumora knabo, sekvata de Zefiro, kiu kapablas ĉizi fajfilojn en arbobranĉoj, kaj ekstaze danci laŭ siaj propraj melodioj. Zefiro estas la plej malmodesta el ĉiuj. Li pensas memori pri la epoko kiam li ne jam estis forlasita, kaj pri ĉio kio konsistigis lian vivon en tiu tempo; pro tio, lia nazo kurbiĝis laŭ sufiĉe minaca maniero. Frizo estas la kvara; li devis tiom ofte sin denunci kiam Petro severe diris : "Tiu kiu faris ĉi tiun aferon, antaŭeniru unu paŝon !", ke ekde nun, kulpa aŭ ne, li sin aŭtomate prezentas. Poste venas la Ĝemeloj, kiujn oni ne povas priskribi, ĉar ni certus preni unun por la alia. Petro neniam vere sciis kiuj ili vere estis, kaj lia trupo ne rajtas scii tion kion li mem ne scias. Tial ĉi tiuj du ĉiam restis neklaraj pri si mem, farante sian plejbonon por doni kontentigon, restante proksime unu de la alia, tutmodeste.

La knaboj nun malaperas en la mallumon, kaj post momento, sufiĉe mallonga, ĉar la aferoj rapidas sur la insulo, la piratoj alvenas sur iliajn spurojn. Ĉiam oni aŭdas ilin antaŭ ol vidi ilin, kaj ĉiam estas la sama terura kanto :

Ni malligu la ligŝnurojn kaj kapuso al horizonto !
Piratoj ĉi tie malsupre, ni piratos;
Kaj se ni ĉiuj mortos, sub la kanonaj pafoj,
Rendevuo en infero ! Mil jaroj da eterneco !

Ni neniam vidis pli fifaman bandon da kanajloj balanciĝantan ĉe la pendumilo ! Unue, iom antaŭ la aliaj, ĉiam embuskiĝanta, regule genuiĝanta por surmeti la kapon sur la grundo atentanta pri la plej eta vibrado, kun liaj longaj nudaj brakoj, kaj moneroj pendantaj ĉe la oreloj kiel juveloj, ni trovas la belan italon Ceĉo, tiu mem kiu gravuris sian nomon per sangaj literoj sur la dorson de la direktoro de la malliberejo de Gao. Tiu giganta nigrulo, lokita malantaŭ li, estis havinta multajn nomojn, ekde kiam li forlasis tiun per kiu afrikaj patrinoj ankoraŭ teruris siajn infanojn ĉe la bordo de la Guadjo-mo. Kaj jen Vilĉjo la Blufo, kies ĉiu kvadrata centimetro de haŭto estis tatuita, la sama Vilĉjo kiu suferis sepdek du vipobatojn fare de la Kapitano Siliko sur la Rosmaro antaŭ ol malkaŝi al li tien kien li kaŝis sakon plenan de oraj moneroj; kaj Kuirfilo kiun oni diris esti la frato de Nigra Marmilitisto - sed tio neniam estis pruvita - kaj Ĝentlemano Stelklavo, antaŭe pordisto en privata lernejo, kaj ĉiam same delikata en siaj manieroj mortigi; kaj Kelluko; kaj la irlanda ŝipestro Muŝo, strange genia viro, kiu ponardis, por tiel diri, sen ofendo, kaj kiu estis la nura nekonformisto en la ŝipanaro de Hoko; kaj Spageto kies manoj troviĝis inverse; kaj Mulino kaj Alfredo Masono, kaj multaj aliaj bone konataj huliganoj de longe timigitaj en la maroj de la Karaiboj.

Inter ili, la plej nigra kaj la plej granda de ĉi tiu timiga medio, oni distingis Jakobon Hokon. Hoko, kies oni diris ke li estis la nura viro kiun Nigrabarbo timis. Li estis pigre kuŝinta en kruda ĉaro, tirita de siaj viroj, kaj anstataŭ lia dekstra mano estis hoko el fero, per kiu li kuraĝigis ilin de tempo al tempo plirapidigi la paŝadon. Ĉi tiu terura viro traktis ilin kiel hundojn kaj same parolis al ili, kaj estas kiel hundojn ke ili obeis al li.

Lia tuta persono havis kadavran aspekton, de bronza koloro; liaj haroj bukliĝs laŭ longaj bukloj kiuj, je certa distanco, aspektis kiel nigraj kandeloj, kaj donis aparte minacan esprimon al lia bela vizaĝo. Liaj okuloj estis el profunde malgaja miozoto-bluo, krom kiam li enbatis sian hokon en vin. Tiuokaze du ruĝaj makuloj tie aperis, kaj kruelege ekflamigis ilin. En liaj manieroj, io el la granda sinjoro de antaŭe ankoraŭ pluvivis, tiel ke eĉ kiam li dispecigis vin, li metis en ĝi manierojn; kaj mi lasis diris al mi, ke li estis senkompara rakontanto. Neniam estis pli zorgodona ol kiam li estis la plej servila, tio kio verŝajne estas la plej bona signo de edukado; kaj la eleganteco de lia elokucio, eĉ kiam li sakris, ne malpli ol la nobleco de lia sinteno, montris ke li estis el alia speco ol sia skipo. Homo kun nefleksebla kuraĝo, oni diras ke la nura afero kiu timigis lin, estis la vido de sia propra sango, kiu estis densa kaj kun nekutima koloro. Por sia vestado, li provis imiti la vestan modon de Karlo la IIa, aŭdinte ĉe iu antaŭa periodo de sia kariero, ke li havis familian similecon kun la malbonsortaj Stuartoj. Inter liaj lipoj, cigaringo el sia propra invento ebligis al li samtempe fumi du cigarojn. Sed la plej terura afero kiun li havis, estis sen iu ajn dubo lia fera krampo.

Ni nun mortigu piraton, por ilustri la teknikon de Hoko. Kelluko taŭgos. Preterpasante, Kelluko mallerte frapiĝas kontraŭ li, ĉifante lian kolumon el punto; la hoko ekaperas, estas ŝira bruo kaj krio. La korpo estas flankenpuŝita de piedbato, kaj la piratoj pasas. Hoko ne eĉ elprenis la cigarojn el siaj lipoj.

Tia estas la terura kontraŭulo kiun Petro Pajno devis alfronti. Kiu el la du estas venkonta ?

Sur la spuron de la piratoj, kun akra okulo, senbrue sin ĵetantaj laŭ la pado de la militiro, kaj nevideblaj por la senspertaj okuloj, nun alvenis la Ruĝhaŭtuloj. Ili kunportis tomahokojn kaj tranĉilojn, kaj iliaj nudaj korpoj, ŝmiritaj de farbo kaj oleo, brilis. Ĉe sia zono ili surportis skalpojn de la knaboj kaj piratoj kiujn ili mortigis, ĉar temis pri indianoj de la tribo Pikanino, ne konfuzendaj kun la pli tenerkoraj Delavaranoj aŭ eĉ la Huronoj. En la avangardo, kvarpiede paŝis Granda Pantereto, bravulo kun tiom multe da skalpoj, ke en lia nuna pozicio ili iom malhelpis lian antaŭeniron. Malantaŭe, tie kie la danĝero estis plej alta, troviĝis Lilio la Tigrino, fiere staranta, vera princino. Ŝi estis la plej bela el la Dianaj kaj la juvelo de la Pikaninoj, laŭvice koketa, glacia kaj arda. Ne estis bravulo kiu ne dezirintus havi kiel edzinon ĉi tiun ribelulineton, sed ŝi forpuŝis la ofertablon per hakileto. Observu kiel ili paŝas sur falintaj branĉetoj, sen eĉ fari la plej malgrandan bruon. Ni aŭdas nur ilian spiradon, iom pezan. La fakto estas ke ili ĉiuj estis iomete grasaj en ĉi tiu momento post esti tiom multe manĝantaj, sed kun la tempo, la aferoj devus pliboniĝi. Nuntempe, tamen, tio konsistigas ilian ĉefan danĝeron.

La Ruĝhaŭtuloj malaperis kiel ombroj, kaj baldaŭ ilia loko estis prenita de la sovaĝbestoj, laŭ granda diverspeca kohorto : leonoj, tigroj, ursoj…, sekvataj de la sennombraj bestoj kiuj timas ilin, konsistigante la malgrandan sovaĝan faŭnon. Por ĉiaj specoj da bestoj, kaj pli aparte ĉiuj hommanĝantoj, vivas kun vango kontraŭ makzelo sur ĉi tiu privilegia insulo. Ili havas langon pendanta, ili malsatas ĉi-vespere.

Fermante la kunirantaron, la lasta silueto estis tiu de giganta krokodilo. Ni vidos post momento, de kiu li estis serĉanta.

La krokodilo preterpasis, sed baldaŭ la knaboj reaperis, ĉar la sinsekvo devas senfine daŭri ĝis kiam unu el la partioj haltos aŭ ŝanĝos ritmon. En ĉi tiu kazo, estos miksbatalo !

Ĉiuj havas atentan okulon sur tio kio okazas antaŭe, sed neniu suspektas ke danĝero povas ekaperi de malantaŭe. Ĉi tio montras kiom vere la insulo estis reala.

La knaboj estis la unuaj kiuj eliris el la rondo. Ili sin ĵetis en la herbon, tute proksime de sia subtera domo.

- Kiel mi ŝatus ke Petro estu reveninta, diris nervoze ĉiu el ili, kvankam ili ĉiuj estis pli fortikaj kaj pli altaj ol sia kapitano.

- Mi do estas la sola kiu ne timas piratojn, diris Zefiro per tono kiu malhelpis lin esti ĉies favorata.

Sed eble ke malproksima bruo maltrankviligis lin, ĉar li haste aldonis :

- Tamen mi ŝatus ke li revenu kaj ke li denove rakontu al ni la fabelon de Cindrulino.

Ili parolis pri Cindrulino. Vagado estis konvinkita ke lia patrino devis multe simili al ŝi. Estis nur dum foresto de Petro ke ili povis paroli pri patrinoj, la temo estis malpermesata de li dum lia ĉeesto, kiel estanta idiota.

- Ĉio kiun mi memoras pri mia patrino, diris al ili Kafo, estas ke ŝi ofte diris al mia patro : "Ho, kiel mi ŝatus havi bankkonton por mi solsola !" Mi ne scias tion kio estas bankkonto, sed mi ŝatus doni unu el ĝi al mia patrino.

Dum ili parolis, ili aŭdis malproksiman bruon. Vi aŭ mi, kiuj ne estas sovaĝaj estuloj vivantaj en la arbaroj, estus nenion suspektanta, sed ili aŭdis ĝin. Ĝi estis la malĝojega rekantaĵo :

Ho ! Ho ! Ho ! Piratoj, kia brila estonteco !
Alte levu vian standardon, ĝian kranion kaj ĝiajn ostojn !
Ni gaje dancos pendantaj de paliso,
Antaŭ ol la tajdo revenigu nin al la ondoj !

Nun, la forlasitaj knaboj… Sed, kie ili estas ? Ili ne plu estas tie. Kunikloj ne sukcesus malaperi pli rapide.

Mi tuj diros al vi kie ili estas. Krom Kafo kiu foriris por skolti, ili ĉiuj jam estas en sia subtera domo. Tre agrabla loĝejo, pri kiu ni baldaŭ donos pli abundajn detalojn. Sed kiel ili sukcesis ĉi tion ? Ĉar ne estas videbla enirejo, krom dika ŝtono, kiu se ni ruligus ĝi, malkaŝus la aperturon de kaverno. Atente tamen rigardu : vi rimarkos ke ĉi tie estas sep altaj arboj; la kava trunko de ĉiu el ili estas truita de truo, sufiĉe larĝa por lasi trapasi knabon. Tio estas la sep enirejoj de la domo sub la tero, kiujn Hoko vane serĉis dum multaj noktoj. Ĉu li ĉi-vespere trovos ilin ?

Dum la piratoj antaŭeniris, la akra rigardo de Stelklavo vidis Kafon malaperi en la arbaron. Li tuj elprenis sian pistolon. Sed fera krampo firme kaptis lian ŝultron.

- Lasu min, kapitano ! li kriis tordiĝante.

Por la unua fojo, ni povas aŭdi la voĉon de Hoko. Ĝi estis malserena kaj mistera.

- Unue eningigu ĉi tiun pafilon, li minace diris.

- Li estis unu el tiuj knaboj kiujn vi malŝatas ! Mi povintus paffaligi lin.

- Jen tio ! Kaj la bruo altirus la Ruĝhaŭtulojn de Lilio la Tigrino al ni. Ĉu vi volas perdi vian skalpon ?

- Ĉu mi devas postsekvi lin, kapitano, demandis la kompatinda Muŝo, kaj instigi lin per Korktirilo ?

Muŝo havis alnomojn por ĉio, kaj lia sabro nomiĝis korktirilo, ĉar li ŝatis movi ĝin en la vundo. Ni povus citi multajn simpatiajn trajtojn ĉe Muŝo. Ekzemple, post esti mortiganta, estis liaj okulvitroj kiujn li viŝis, anstataŭ lia armilo.

- Korktirilo estas silentulo, li memorigis al Hoko.

- Ne nun, Muŝo, respondis malbonhumore Hoko. Li estas tute sola, kaj mi volas ilin ĉiujn sep. Disiĝu kaj serĉu ilin.

La piratoj malaperis inter la arboj, kaj rapidege ilia kapitano kaj Muŝo sin trovis solaj kune. Hoko eligis longan suspiron, kaj mi ne scias kial, eble estis pro la paca beleco de la vespero, sed venis al li deziro konfidi al sia fidela skipestro la historion de sia vivo. Li parolis longe, kaj kun granda sincereco, sed el la tuta rakonto, Muŝo kiu estis iom stulta, preskaŭ nenion komprenis. Li fine kaptas la vorton "Petro". Hoko estis fajre diranta :

- Super ĉio, mi volas ilian kapitanon, Petron Pajnon ! Estas li kiu detranĉis de mi la brakon !

Li svingas sian hokon laŭ minaca maniero.

- Mi longe atendis por premi al li la manon per tio. Ho ! Mi dispecigos lin !

- Kaj tamen, diris Muŝo, mi ofte aŭdis vin diri ke ĉi tiu hoko valoris dudekon da manoj, por sin kombi, aŭ por aliaj hejmaj uzoj.

- Certe ! respondis la kapitano. Se mi estus patrino, mi preĝus por ke miaj infanoj naskiĝu kun ĉi tio anstataŭ tio.

Dirante tion, li ĵetis fieregan rigardon al sia fera mano, kaj rigardon plenan de malestimo al la alia. Poste li denove kuntiris la brovojn.

- Petro ĵetis mian brakon, li diris grimacante, al krokodilo kiu preterpasis tie.

- Jes, respondis Muŝo, mi ofte rimarkis vian strangan timon antaŭ krokodiloj.

- Ne la krokodiloj, korektis lin Hoko, sed tiu krokodilo.

Li mallaŭtis la voĉon.

- Li tiom ŝatis mian brakon, Muŝo, ke li sekvis min de tiam, de iu oceano al alia kaj de iu tero al alia, lekante al si la lipojn pensante pri la cetero de mia korpo.

- Iel, diris Muŝo, tio estas komplimento.

- Mi ne volas tiajn komplimentojn ! bojis Hoko per kolerema tono. Tio kion mi volas, estas Petro Pajno, la unua kiu donis al ĉi tiu bruto la guston de mia persono !

Li sidiĝis sur dika fungo, kaj daŭrigis kun voĉ-tremado.

- Muŝo, li raŭke diris, ĉi tiu krokodilo jam devintus kapti min. Sed dank’al favora ŝanco, ĝi englutis vekhorloĝon kiu tiktakas en ĝia stomako. Tial antaŭ ol ĝi kapablas atingi min, mi aŭdas la tiktakadon kaj forkuras.

Li eligis kavernecan ridon.

- Iam, diris Muŝo, la vekhorloĝo ĉesos, kaj tiam ĝi trafos vin.

Hoko malsekigis siajn sekajn lipojn.

- Jes, tio estas timo kiu hantas min.

Ekde kiam li sidis, li sentis sian postaĵon strange varmigata.

- Muŝo, li diris, ĉi tiu fungo varmiĝas, aŭ kio ?

Li stariĝis per eksalto.

- Mil lukoj ! Mi estas brulanta !

Ili ekzamenis la fungon, kiu estis el amplekso kaj solideco nekonataj en la regiono. Ili provis eltiri ĝin el la grundo, kaj ĝi restis en iliaj manoj ĉar ĝi ne havis radikojn. Eĉ pli strange, fumo komencis eliri el ĝi. La du piratoj interŝanĝis rigardon :

- Kamentubo ! ili ĥore ekkriis.

Ili fakte ĵus malkovris la kamentubon de la subtera domo. La knaboj kutimis kaŝi ĝin per fungo, kiam malamikoj troviĝis en la ĉirkaŭaĵo.

El ĝi ne eliris nur fumo. Estis ankaŭ infanaj voĉoj, ĉar la knaboj sin sentis tiel sekuraj ene de sia kaŝejo, ke ili tie ĝoje babiladis. La piratoj aŭskultis kun demanda mieno, poste ili relokis la fungon. Ili rigardis ĉirkaŭ si, kaj rimarkis la truojn en la sep trunkoj de arbo.

- Ili ĵus diris ke Petro Pajno ne ĉeestis, ĉu ne ? flustris Muŝo fingrumante Korktirilon.

Hoko jese balancis la kapon. Li longege restis absorbita de siaj pensoj. Fine, kruela rideto lumigis lian sunbrunan vizaĝon. Estas tio kion Muŝo esperis.

- Diru al mi vian planon, kapitano ! li fervore ekkriis.

- Ni tuj reiros al la ŝipo, respondis malrapide Hoko tra siaj dentoj. Tie, ni bakos grandegan kukon, tre riĉan kaj kun abunda dikeco, tute kovritan de verda glazuro. Povas esti nur unu ĉambro malsupre, ĉar estas nur ununura kamentubo. Ĉi tiuj stultaj talpetoj ne havis la prudenton kompreni ke ili ne ĉiu bezonis pordon. Ĉi tio klare montras ke ili ne havas patrinon. Ni lasos la kukon sur la marbordon de la laguno de la Sirenoj. La knaboj ĉiam estas tie naĝantaj kaj ludantaj kun la sirenoj. Ili trovos la kukon kaj ili formanĝos ĝin, ĉar, ne havantaj patrinon, ili ne scias kiel danĝere estas manĝi kukon tiom peza kaj riĉa kiom tiun !

Li eksplodis per malkaŝa rido.

- Ha ! Ha ! Ha ! Ili ĉiuj mortos !

Muŝo aŭskultis lin kun kreskanta admiro.

- Tio estas la plej agrablege makiavela plano kiun iam oni imagis ! li ekkriis.

Kaj en sia ekzaltiĝo, ili komencis danci kantante :

Amikoj, ni malligu la ligŝnurojn ! Kiam mi aperas,
Sur la kvin oceanoj, ĉiuj estas kaptitaj de timego !
Ĉar tiuj kiuj krucis spadojn kun Hoko,
Ankoraŭ serĉas iliajn tibiojn !

Ili komencis la rekantaĵon, sed neniam finis ĝin, ĉar alia sono venis interrompi ilin. Komence la sono estis tiel mallaŭta ke arbofolio povintus fali sur ĝin kaj silentigi ĝin, sed laŭmezure kiam ĝi alproksimiĝis, ĝi fariĝis pli klara.

- Tik-tak ! Tik-tak ! Tik-tak !

Hoko sin tenis stare, tute tremanta, kun unu piedo en la aero.

- La krokodilo ! li ekkriis.

Kaj li sin pelis, sekvata de sia skipestro.

Estis ja la krokodilo ! Ĝi preterpasis la Ruĝhaŭtulojn, kiuj nun estis sur la spuro de la aliaj piratoj. Ĝi algluiĝis al la baskoj de Hoko.

Ankoraŭfoje la knaboj aperis en la liberan aeron. Sed la danĝeroj de la nokto ne jam estis malantaŭ ili, ĉar subite, Kafo ekaperis kurante, senspira, persekutata de aro da lupoj. La langoj de la persekutantoj estis pendantaj; iliaj hurladoj estis teruraj.

- Helpon ! Savu min ! kriis Kafo lasante sin falis grunden.

- Sed kion ni povas fari, kion ni povas fari ?

Preskaŭ en la sama spiro, ili samtempe ekkriis :

- Kion farus Petro ?

Tio estis granda komplimento al Petro, ke en ĉi tiu senespera momento, iliaj pensoj sin turnis al li.

- Petro rigardus ilin inter siaj kruroj !

Kaj tiam :

- Ni faru tion kion farus Petro !

Ĝi fakte estas la plej efika maniero defii lupojn. Kiel unu sola homo, ili kliniĝis kaj rigardis inter siaj kruroj. Eĉ se la momentoj kiuj sekvis ŝajnis relative longaj, venko estis rapide atingita. Ĉar kiam la knaboj dorsantaŭen proksimiĝis al ili en ĉi tiu terura sinteno, la lupoj forkuris kun vosto mallevita.

Kafo restariĝis. Liaj okuloj restis larĝe malfermitaj, kvazaŭ li ankoraŭ vidus la lupojn. Sed ne estis ili kiujn li kontemplis.

- Mi ĵus vidis mirindaĵon ! li ekkriis dum ili malpacience kolektiĝis ĉirkaŭ li. Grandan blankan birdon. Li flugas al ni.

- Kian birdon, laŭ via opinio ?

- Mi ne scias, respondis Kafo, kaptita de miro. Sed ĝi aspektas tiel laca, kaj flugante, ĝi ĝemas ! Ho, kompatinda Ŭendio !

- Kompatinda Ŭendio ?

- Mi memoras ! tuj rebatis Kafo. Estas birdoj kiujn oni nomas Ŭendiojn.

- Rigardu ! Ĝi alvenas ! ekkriis Frizo montrante per fingro Ŭendion en la ĉieloj.

Ŭendio nun estis preskaŭ super iliaj kapoj, kaj ili povis aŭdi ĝiajn plendajn ĝemojn. Sed la akraj krioj de la feino Tintileto estis ankoraŭ pli klaraj. La ĵaluza feino nun forlasis ĉian ŝajnan korecon, kaj atakis sian viktimon ĉiuflanke, kruele pinĉante ŝin ĉiufoje kiam ŝi tuŝis ŝin.

- Saluton, Tinjo ! kriis la knaboj mirigitaj.

La respondo de Tintileto tondris :

- Petro volas ke vi mortpafu la Ŭendion.

Ne estis en la naturo de la knaboj meti demandojn kiam Petro ordonis.

- Ni faru tion kion Petro petas ! ekkriis la naivaj knaboj. Rapide, ni iru serĉi armilojn !

Ĉiuj, krom Vagado, malsupreniris de sia arbo. Li havis pafarkon kaj sagojn en la mano. Tintileto rimarkis lin, kaj frotis siajn manetojn.

- Rapide, Vagado, rapidigu ! ŝi kriis. Petro estos tiel kontenta !

Vagado entuziasme alĝustigis la sagon al sia arko, kaj diris :

- Puŝu vin, Tintileto !

Poste li pafis, kaj Ŭendio falegis al grundo, kun sago en la brusto.

Last edited: 09/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Select the image visible the fewest times

Managing cookies

miaj-tradukoj.e-monsite.com deposits cookies to improve your browsing experience, measure the website audience, display personalized advertisements, carry out targeted campaigns and personalize the site interface.