Créer un site internet

06 La dometo.

Tiu idiota Vagado sin tenis kiel konkerinto super la korpo de Ŭendio, kiam la aliaj knaboj revenis, tenante siajn armilojn.

- Tro malfrue ! li ekkriis fiere. Mi mortigis Ŭendion ! Petro estos tre kontenta pri mi.

Super li, la feino Tintileto kriis "speco de idioto !", antaŭ ol iri kaŝi sin. La aliaj ne aŭdis ŝin. Ili kolektiĝis ĉirkaŭ la korpo de Ŭendio, kaj dum ili kontemplis ŝin, terura silento falis sur la arbaron. Se la koro de Ŭendio batintus, ĉiuj aŭdus ĝin.

Zefiro estis la unua kiu parolis.

- Ĝi… ne estas birdo, li diris per timigita voĉo. Ŝajnas al mi ke ĝi estas sinjorino.

- Ĉu sinjorino ? diris Vagado. Kaj li ektremis.

- Ni mortigis ŝin, diris Kafo raŭke.

Ĉiuj demetis siajn ĉapelojn.

- Nun mi komprenas, diris Frizo. Petro estis alportanta ŝin al ni. Li malgaje sin ĵetis sur la grundon.

- Ni finfine havis sinjorinon por zorgi pri ni, diris unu el la ĝemeloj, kaj vi mortigis ŝin !

Ili bedaŭris por Vagado, sed ankoraŭ pli por si mem, kaj kiam li faris paŝon al ili, ili forturnis sin de li.

Vagado estis tre pala, sed estis en li digno kiun li neniam antaŭe havis.

- Estas mi kiu faris tion, li diris per konvinkita tono. Kiam sinjorino venis vidi min en sonĝo, mi diris al ŝi "Ho panjo, bela panjo". Kaj nun kiam ŝi finfine venas definitive, mi mortpafas ŝin.

Li malrapide malproksimiĝis.

- Ne foriru ! ili petegis lin.

- Necesas tion, li respondis tremante, mi tro timas tion kion Petro diros.

Estas en ĉi tiu tragika momento ke ili aŭdis bruon kiu ektremigis la koron de ĉiuj. Ili aŭdis Petron imitantan la kanton de la koko.

- Jen li ! ili ekkriis, ĉar ĉiam estis tiel ke li signalis sian revenon.

- Ni kaŝu ŝin, ili murmuris.

Kaj ili haste ariĝis ĉirkaŭ Ŭendio. Sed Vagado restis flanke. La "kokeriko" denove sonis, kaj Petro ekaperis antaŭ ili.

- Salutojn, knaboj, li kriis.

Kaj mekanike ili salutis lin. Poste silento revenis.

Li kuntiris la brovojn.

- Mi estas revenanta, li vigle diris, kial vi ne aklamas min ?

Ili malfermis la buŝon, sed neniu sono eliris. Pro sia hasto sciigi al ili la gloran novaĵon, Petro elektis preterpasi la okazaĵon.

- Bona novaĵo, knaboj ! li kriis al ili. Mi finfine alportis patrinon por vi ĉiuj !

Ankoraŭ neniu sono, krom eta obtuza bruo, produktita de Vagado, kiu falis sur la genuojn.

- Ĉu vi ne vidis ŝin ? demandis Petro, malserenigata. Ŝi alvenis al ĉi tie.

- Kompaton al mi ! diris voĉo.

Kaj alia aldonis :

- Ho, estas funebra tago.

Vagado restariĝis.

- Petro, li mallaŭte diris, mi tuj montros ŝin al vi.

Kaj ĉar la aliaj daŭre volis kaŝi ŝin, li diris :

- Paŝu malantaŭen, Ĝemeloj, lasu Petro vidi.

Ili ĉiuj flankeniris. Rigardinte dum kelka tempo, Petro restis sendecida.

- Ŝi mortis, li sinĝena diris. Eble estas timige por ŝi… esti morta.

Dum momento li havis la ideon elŝteliĝi, saltetante laŭ ridiga maniero, ĝis kiam li estu ekster ŝia vidado, poste ne plu alproksimiĝi al tiu loko. Se li estus farinta tion, ili ĉiuj estus feliĉaj imiti lin.

Sed estis la sago. Li eltiris ĝin el la koro de Ŭendio, kaj svingis ĝin antaŭ la grupo.

- Al kiu apartenas ĉi tiu sago ? li severe demandis.

- Al mi, diris Vagado, surgenue.

- Ho, speco de aĉulo ! diris Petro.

Kaj li levis la sagon por uzi ĝin kiel ponardon.

Vagado ne protestis. Li nudigis sian bruston.

- Frapu, Petro, li diris firme, forte frapu !

Petro dufoje levis la sagon, kaj lia mano dufoje refalis.

- Mi ne sukcesas fini la taskon, li diris kun timego, estas io kiu retenas mian manon.

Ĉiuj mirigite rigardis lin, krom Kafo, kiu feliĉe rigardis Ŭendion.

- Estas ŝi, li ekkriis, estas la sinjorino Ŭendio. Rigardu, ŝian brakon !

Tio estis mirinda afero por vidi. Ŭendio levis la brakon. Kafo sin klinis super ŝi kaj respektoplene aŭskultis ŝin.

- Mi pensas, ke ŝi ĵus diris, "kompatinda Vagado", li murmuris.

- Ŝi estas vivanta, diris simple Petro.

Al kio Kafo ekkriis :

- Sinjorino Ŭendio vivas !

Petro genuiĝis ĉe ŝiaj flankoj, kaj trovis sian butonon - vi memoras ke ŝi alkroĉis ĝin per ĉeno, kiun ŝi surportis ĉirkaŭ la kolo.

- Vidu, li diris, la sago trafis ĉi tion. Ĝi estas la kiso, kiun mi donis al ŝi. Ĝi savis al ŝi la vivon.

- Mi memoras pri la kisoj, rapide enmiksiĝis Zefiro. Lasu min vidi ĉi tion. Ha jes, ĝi ja estas kiso.

Petro ne aŭskultis lin. Li petegis Ŭendion rapide resaniĝi, por ke li povu montri al ŝi la sirenojn. Kompreneble, ŝi ne jam povis respondi, ĉar ŝi ankoraŭ estis en stato de granda malforteco. Tiam ni aŭdis ĝemojn venantajn el la ĉielo.

- Estas Tintileto, diris Frizo. Ŝi ploras ĉar la Ŭendio estas vivanta.

Tiam ili devis rakonti al Petro pri la krimo farita de Tintileto. Neniam ili vidis ŝin tiom multe koleri.

- Atente aŭskultu min, Tintileto, li ekkriis. Mi ne plu estas via amiko ! Ne plu aŭdacu alproksimiĝi al mi ! Por ĉiam !

La feino venis sidi sur lian ŝultron, petegante lin. Sed li forpuŝis ŝin. Nur kiam Ŭendio denove levis la brakon, li allasis sin diri :

- Nu, eble ne por ĉiam. Sed ĉiukaze, dum tuta semajno !

Ĉu vi kredas ke la feino Tintileto estis dankema al Ŭendio ke ŝi levis la brakon ? Tute ne ! Miaflanke, mi neniam tiom emis pinĉi ŝin ! Feoj fakte estas strangaj estuloj, kaj Petro, kiu konis ilin pli bone ol ni, ofte havis la okazon disdoni al ili vangofrapojn.

Sed kion fari kun Ŭendio, kiu estas tre malbonfarta ?

- Ni portu ŝin en la domon, sugestis Frizo.

- Jes, diris Zefiro, estas tiel ke oni procedas kun sinjorinoj.

- Ne, ne, diris Petro. Vi ne devas tuŝi ŝin. Tio estus malrespekta al ŝi.

- Tio ja estas mia opinio, respondis Zefiro.

- Sed se ŝi restas tie kuŝinta, diris Vagado, ŝi mortos.

- Certas, ŝi mortos, konsentis Zefiro. Do ne estas solvo.

- Evidentas ke jes ! ekkriis Petro. Necesas konstrui domon tute ĉirkaŭ ŝi.

Ĉiuj estis ravitaj.

- Rapide ! li ordonis. Alportu al mi la plej bonan kiun ni havas. Malplenigu nian domon ! Iom da iniciato, diable !

Post momento ili estis tiel okupataj kiel kudristinoj dum la antaŭtago de geedziĝo. Ili ĉiudirekten kuris, malsupreniris por preni littukojn kaj kovrilojn, resupreniris por preni brullignon. Kaj dum ili estis en sia laboro, kiu montris la pinton de sia nazo ? Johano kaj Mikaelo ! Ili paŝante sin trenis, stare endormiĝis, haltis, vekiĝis, faris plian paŝon kaj denove ekdormis.

- Johano, Johano, kriis Mikaelo. Vekiĝu ! Kie estas Nana ? Kie estas panjo ?

Estas tiam kiam Johano frotis al si la okulojn murmurante :

- Ni ĵus flugis ! Estas nekredeble, sed vere !

Ili estis tre kvietigitaj pro trovi Petron.

- Saluton, Petro, ili diris.

- Saluton, respondis amike Petro kvankam li tute forgesis ilin.

Li nuntempe estis tre okupata por mezuri Ŭendion per siaj piedoj, por scii kiom granda devas esti la domo. Kompreneble, li ankaŭ deziris ke estu loko por seĝoj kaj tablo. Johano kaj Mikaelo observis lin.

- Ĉu Ŭendio dormas ? ili demandis.

- Jes.

- Johano, proponis Mikaelo, kaj se ni vekus ŝin por peti al ŝi prepari al ni vespermanĝon ?

Sed ĝuste kiam li diris tion, aliaj knaboj enfalis, kun brakoj ŝarĝitaj per branĉoj.

- Rigardu ilin ! li ekkriis.

- Frizo, diris Petro per sia plej aŭtoritata voĉo, zorgu ke ĉi tiuj knaboj helpu por konstrui la domon.

- Jes, jes, kapitano.

- Konstrui domon ? ekkriis Johano.

- Por la Ŭendio, diris Frizo.

- Por Ŭendio ? daŭrigis Johano konsternita. Sed ŝi estas nur knabineto !

- Estas pro tio, klarigis Frizo, ke ni estas ŝiaj servistoj.

- Vi ? La servistoj de Ŭendio !

- Jes, diris Petro, kaj ankaŭ vi. Eklaboru !

La du fratoj, konsternitaj, estis kuntiritaj foren, por haki, detranĉi kaj porti.

- Unue seĝoj kaj fajrejo, ordonis Petro. Poste ni konstruos la domon ĉirkaŭ ĉi ĉio.

- Jes, diris Zefiro, estas tiel ke ni konstruas domon; ĉio nun mi rememoras.

Petro pensis pri ĉio.

- Zefiro ! li ekkriis. Iru serĉi kuraciston.

- Jes, jes, tuj respondis Zefiro.

Kaj li malaperis gratante al si la kapon. Sed li sciis ke ĉiam necesis obei al Petro. Li revenis momenton pli poste, surhavanta la ĉapelon de Johano kaj montranta solenan mienon.

- Bonvolu, sinjoro, diris Petro irante al li. Ĉu vi estas kuracisto ?

La diferenco inter li kaj la aliaj knaboj en tiu momento estis ke la knaboj sciis ke ĝi estas komedio, dum por Petro, fikcio kaj realeco interkonfuziĝis. Ĉi tio kelkfoje konsternis ilin, kiel kiam ili devis ŝajnigi ke ili manĝis. Kaj se ili rifuzus agi konsekvence, li frapus ilin sur la fingrojn.

- Jes, etulo mia, respondis maltrankvile Zefiro kiu havis la fingroartikoj striitaj de batospuroj.

- Jen, klarigis Petro, ĉi tie estas sinjorino kiu estas tre malsana.

Ŝi estis kuŝinta ĉe iliaj piedoj, sed Zefiro havis la bonan prudenton ne vidi ŝin.

- Tut, tut, tut, li diris. Kie ŝi estas ?

- Kuŝinta en la maldensejo tie.

- Mi metos al ŝi ion vitran en la buŝon, diris Zefiro antaŭ ol ŝajnigi fari tion, dum Petro atendis.

Okazis angora momento kiam la objekto estis reprenita.

- Kiel ŝi fartas ? demandis Petro.

- Tut, tut, tut, diris Zefiro. Mi kredas ke ŝi resaniĝis.

- Brave ! ekkriis Petro.

- Mi revenos vespere, diris Zefiro. De nun ĝis tiam, donu al ŝi iom da bova buljono, per taso kun verŝbeko.

Sed redoninte sian ĉapelon al Johano, li plenpulme enspiris, tio kio estis lia kutimo kiam li ĵus sin tiris el granda malfacilaĵo.

Intertempe, la arbaro resonis de bruo de la hakiloj. Preskaŭ ĉio kio necesis por komforta loĝejo de nun kuŝis ĉe la piedoj de Ŭendio.

- Se nur ni scius, diris unu el ili, kian domon ŝi preferas.

- Petro ! kriis alia. Ŝi moviĝas dum sia dormo.

- Ŝi malfermas la buŝon ! ekkriis iu tria respekte rigardante ŝin. Ho, belega !

- Eble ŝi kantos dum sia dormado, diris Petro. Ŭendio, kantu al ni tian domon kiun vi ŝatus havi.

Tuj, kaj tenante la okulojn fermitajn, Ŭendio ekkantis :

Mi revas pri dolĉa domo,
Malgranda, tute ne fiera,
Kun amuzaj rufaj muroj,
Kaj tegmento kovrita de musko.

Ili klukis pro ĝojo ĉar, pro la plej granda el hazardoj, la branĉoj kiujn ili alportis, estis gluecaj de ruĝa suko, kaj la tuta grundo estis kovrita de musko. Dum ili starigis la dometon, ili komencis kanti :

Jen, la domo estas finita.
Vidu la belajn florojn, ĉe la enirejo !
Sed eble, vi havas lastan deziron,
Nu, konfidu ĝin al ni, panjo Ŭendio !

Al ĉi tiuj paroloj, ŝi arde respondis :

Ho, vere, tio kion mi dezirus :
Beletajn fenestrojn, rozojn,
Tute ĉirkaŭe, kaj por fini se mi kuraĝus,
Interne, afablajn bebojn !

Per unu pugnobato, ili tratruis fenestrojn, kaj grandaj flavaj arbofolioj servis kiel ŝutroj. Sed la rozoj…

- Rozoj, necesas rozoj ! kriis severe Petro.

Per kelkaj gestoj, ili ŝajnigis planti belegaj grimpajn rozujoj laŭlonge de la muroj.

Kaj pri beboj ? Por malhelpi Petron mendi bebojn, ili rapidis daŭrigi la kanton :

Ŭendio ĉiuj rozujoj estas plantitaj,
Ĉiuj beboj estas ĉe la pordo,
Nenio alia farenda, por tiel diri
Ĉar ni jam faris ĉion !

Petro, opiniante, ke la tiel trovita solvo estis la bona, tuj asertis ke la ideo venis de li.

La domo estis pompa; kaj Ŭendio certe estis tre bone loĝigita en ĝi, eĉ se, kompreneble, ili ne plu povis vidi ŝin. Petro ire kaj reire promenis, zorgante pri la lastaj poluradoj. Neniu detalo eskapis el lia akra rigardo. Ĉe la momento kiam ĉio ŝajnis finita :

- Ne estas frapilo sur la pordo ! li diris.

Ili estis tre hontaj pro tio; sed Vagado oferis la plandumon de sia ŝuo, kiu faris bonegan frapilon.

- Tute finite nun, ili pensis.

Sed tute ne !

- Ne estas kamentubo, diris Petro. Necesas kamentubo !

- Certe, necesas unu ! daŭrigis Johano per konvinkita tono.

Tio donis ideon al Petro. Li eltiris la ĉapelon de la kapo de Johano, forigis la fundon kaj demetis ĝin sur la tegmenton de la dometo. Tiu ĉi estis ravita, tiagrade ke, kvazaŭ por danki lin, fumo tuj komencis eliri el la ĉapelo.

Nune ĉio estis vere kaj tute finita. Restis nur frapi ĉe la pordo.

- Tualetu kiel eble bonege ! avertis Petro al ili. La unuaj impresoj ĉiam estas decidaj !

Li estis kontenta ke neniu demandis al li tion kio estis la unuaj impresoj. Ĉiuj estis tro okupataj perfektigi sian vestadon. Li ĝentile frapis. La arbaro de nun estis tiel kvieta kiel la infanoj. Oni aŭdis ne eĉ unu bruon, krom tiun produktata la feino Tintileto, kiu observis de iu branĉo kaj ne sin detenis malkaŝe rikani.

Tio kion la knaboj scivolis estis : ĉu iu respondus ĉe la pordo ? Kaj se estus sinjorino, al kio ŝi aspektus ?

La pordo malfermiĝis; sinjorino eliris. Estis Ŭendio. Ĉiuj demetis siajn ĉapelojn. Ŝi vere aspektis surprizata, kaj estas ĝuste tio kion ili esperis.

- Kie mi estas ? ŝi demandis.

Kompreneble, Zefiro estis la unua kiu parolis :

- Sinjorino Ŭendio, li rapide diris, ni konstruis ĉi tiun domon por vi.

- Ho, diru ke ĝi plaĉas al vi ! ekkriis Kafo.

- Ĝi estas tute ĉarma domo; mi ŝategas ĝin ! diris Ŭendio.

Kaj tiuj estis la ĝustaj vortoj kiujn ili esperis.

- Ni estas viaj infanoj ! kriis la Ĝemeloj.

Ĉiuj tiam genuiĝis kaj etendis la brakojn petegante :

- Ho Ŭendio, estu nia patrino !

- Ĉu vi kredas ? demandis Ŭendio radiante. Certe, tio estas treege tenta, sed vi vidas, mi estas nur knabineto. Mi ne havas realan sperton.

- Nenia graveco ! diris Petro kvazaŭ li estus la sola ĉeestanto kiu konas ĉion pri la afero, dum en la realeco li estis tiu kiu malplej sciis. Tio kion ni bezonas estas nur afabla kaj patrina persono.

- Ha jes ? respondis Ŭendio. Nu, vi vidas, mi havas la impreson kvazaŭ tio estas ĝuste tio kio mi estas.

- Estas vere ! Estas vere ! ili ĉiuj ekkriis. Ni tuj ekrimarkis tion.

- Tre bone, ŝi diris, mi faros mian plejeblon. Tuj eniru, malbonaj infanoj, mi certas ke viaj piedoj estas malsekaj. Antaŭ ol enlitigi vin, mi havas ĝustan tempon por fini la rakonton pri Cindrulino.

Ili eniris. Mi ne scias kiel, estis loko por ĉiuj, sed en la lando de Nenie, oni kelkfoje estas tre kunpremitaj… Tio estis la unua el multaj ĝojigaj vesperfestoj kiujn ili pasigis kun Ŭendio. Unu post la alia, ŝi endormigis ilin en la grandan liton en la domo sub la arboj. Kaj ŝi mem dormis tiun nokton en la dometo. Petro gardostaris ekstere, kun spado eltirita, ĉar ni aŭdis la piratojn kiuj festenis en la malproksimo kaj la lupoj vagadis.

La dometo ŝajnis tiel komforta kaj tiel sekura en la mallumo, kun sia klara lumo kiu vidiĝis tra la ŝutroj, sia kamentubo kiu mirinde fumis, kaj Petro kiu gardis ĝin. Post momento tamen, li endormiĝis, kaj kelkaj ŝanceliĝantaj feoj devis superpaŝi lin por reiri hejmen post unu el siaj orgioj. Se temus pri tute alia knabo, ili malafable pagigus lin ĉi tiun ofendon, sed ĉar li estis Petro, ili kontentiĝis tiri lian nazon, kaj daŭrigis sian vojon.

Last edited: 10/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment