07 La domo sub la tero.
Unu el la unuaj aferoj kiujn faris Petro la morgaŭon, estis mezuri Ŭendion, Johanon kaj Mikaelon por trovi al ili kavajn arbojn. Hoko, vi memoras tion, mokis la knabojn pensante ke ĉiu el ili bezonis arbon, sed tio estis pro kompleta nescio. Ĉar se via arbo ne konvenis al vi, estis malfacile iri malsupren kaj supren, kaj ne du el la knaboj havis saman dimension.
La aferoj tiamaniere okazas : tuj kiam ni estas bone enigita ene de la arbo, ni retenas nian spiron, kaj tiel, ni malsupreniras kun la ĝusta rapideco. Dum por resupreniri, necesas alterne reteni kaj liberigi sian spiron, tordiĝante por antaŭeniri. Kompreneble, kiam vi regas la proceduron, vi kapablas fari ĉi tiujn aferojn sen pensi pri tio, kaj tiam estas nenio pli gracia.
Petro taksas la grandecon por via arbo per tiom da zorgo kiom por vestaĵo, kun la nura diferenco ke la vestaĵo estas farita por vi, dum nun estas vi kiu devas esti farita por la arbo. Koncerne la vestado, la malfacilaĵoj ĝenerale solviĝas sufiĉe facile, ekzemple demetante aŭ surmetante certajn vestaĵojn. Sed se vi havas rondaĵojn en certaj lokoj, aŭ se la nura disponebla arbo havas strangan formon, Petro devas fari por vi kelkajn alĝustigojn. Post kiam vi estas perfekte alĝustigita, nepras atenti ke la aferoj ne ŝanĝu al pli malbona direkto, tio kio, kiel Ŭendio estis malkovronta por sia plej alta ĝojo, ebligas al tuta familio resti en perfekta fizika kondiĉo.
Ŭendio kaj Mikaelo adaptiĝis al siaj arboj je la unua provo, sed Johano devis esti korektita. Post kelkaj tagoj da praktikado, ili kapablis supren- kaj malsupren-iri tiel facile kiel siteloj en puto.
Kiel ili arde ŝatis sian subteran hejmon, aparte Ŭendio !
Ĉi tiu konsistis el granda ĉambro, kiel devus esti la kazo en ĉiuj domoj, kun grundo en kiu oni povis fosi se oni volus iri fiŝkapti. En ĉi tiu grundo kreskis dikaj fungoj kun ĉarma koloro, kiuj servis al ili kiel taburetoj. Iu arbo de Nenie pene provis kreski en la centro de la ĉambro, sed ĉiumatene oni segis la trunkon por malaltigi ĝin samnivele kun la grundo. Je la te-horo ĝi atingis altecon de ĉirkaŭ unu metro, ili tiam metis pordon sur ĝin, la tuto tiel fariĝanta tablo. Tuj kiam ili formetis la teleraron, ili denove segis la trunkon, kaj tiel estis pli da loko por ludi. Estis ankaŭ grandega fajrejo, kiu troviĝis en preskaŭ ĉiu parto de la ĉambro kie oni zorgis bruligi ĝin. Tra tiu ĉi, Ŭendio streĉis ŝnurojn faritajn el fibroj, sur kiuj ŝi pendigis la tolaĵon por sekigi. La lito tage estis apogita kontraŭ la muro, kaj mallevita je la sesa kaj duono vespere : ĝi tiam plenigis preskaŭ duonon de la ĉambro. Ĉiuj knaboj krom Mikaelo dormis en ĝi, kuŝitaj kiel sardinoj en ladskatolo. Estis severa regulo malpersanta sin turni ĝis kiam unu el ili donis la signalon; ĉiuj tiam samtempe sin turnis. Mikaelo devintus same fari, sed Ŭendio volis havi bebon, kaj li estis la plej malgranda, kaj… vi scias kiel estas virinoj. Resume, li dormis pendante en korbo.
Ĝi estis sparta kaj simpla, ne tre malsimila al tio kion la urs-beboj konas ene de siaj kuŝejoj.
Estis kavaĵo en la muro, ne pli granda ol birdokaĝo, kiu estis la privata loĝejo de Tintileto. Ĝi povis esti izolita de la cetero de la domo per tre eta kurteno, kiun la feino, tre ofendiĝema pri la temo, ĉiam tenis kuntirita por sin vesti aŭ senvestigi. Neniu virino, kiom ajn granda ŝi estu, povintus havi pli ĉarman unuĉambran apartamenton, buduaron kaj dormoĉambron. La kanapo, kiel ŝi ĉiam nomis ĝin, estis aŭtentika Reĝino Mab, kun ornamitaj piedoj; kaj ŝi harmoniigis sian peplomon al la floroj de la sezono. Ŝia spegulo estis vera Majstro Kato(1), bone konata ĉe la feaj brokanto - hodiaŭ nur plu ekzistas tri ekzempleroj - sen ia breĉeto. La lavabo estis farita el krusteca tortpasto, kaj la komodo estis el stilo Princo Ĉarma la VIa(2). Ankaŭ estis lustro, sed ĝi servis nur kiel ornamaĵo, ĉar kompreneble, Tintileto mem lumigis sian rezidejon. La feino estis plena de malestimo pri la cetero de la domo, tio kio eble estis neevitebla, pro ŝia karaktero. Kaj ŝia dormĉambro, kvankam perfekte ornamita, havis kvazaŭan etoson de pretendo kiu ŝajnigis ĝin kiel levita brovo en malhumila vizaĝo.
Mi supozas ke ĉio ĉi estis aparte ekscita por Ŭendio, ĉar tiuj tropetolemaj knaboj donis al ŝi multon por fari. Vere estis tutaj semajnoj kiam, krom eble vespere kun farotaĵo, ŝi neniam metis piedon eksteren. Kuirado, inter ni, postulis ŝin teni okulo al kuirpoto; kaj eĉ kiam estis nenio en ĝi, kaj eĉ kiam tute ne estis poto. Ŝi devis tamen daŭre atenti ke tio bolu. Fakte, ni neniam certe sciis ĉu estos vera manĝo aŭ manĝo por ŝajnigi, ĉio dependis de la kaprico de Petro. Li povis manĝi, vere manĝi, se tio partoprenis en ludo, sed li ne kapablis plenplene engluti nur por senti sin sufiĉe peza, tio kion la plej multe da infanoj ŝategas fari; poste plej bona afero por fari estis paroli pri tio. Estis por li tiom malmulte da diferenco inter vera manĝo kaj manĝo por ŝajnigi, ke dum tia ĉi lasta ni povis vidi lian ventron rondiĝi. Kompreneble, tio estis aflikta momento. Sed se vi povus pruvi al li ke fine vi estus malstrikta en via arbo, li permesis vin nutri vin kiel bone ŝajnis al vi.
La momento kiun Ŭendio plej ŝatis por kudri kaj fliki estis post kiam ili ĉiuj enlitiĝis. Ŝi tiam havis, kiel ŝi diris tion, momenton por spiri, kiun ŝi uzis por prepari al ili novajn aferojn, kaj por surkudri plifortigojn sur la genuojn de iliaj pantalonoj, ĉar ili ŝategis kvarpiede treniĝi !
Kiam ŝi fine sidiĝis, antaŭ korbo plena de ŝtrumpetoj kies ĉiuj kalkanumoj estis truitaj, ŝi levis la brakojn kaj ekkriis : "Aĥ ! Estas tagoj kiam oni envius maljunajn fraŭlinojn ! Kaj ŝia vizaĝo radiis.
Ĉu vi memoras pri ŝia malsovaĝa lupo ? Nu, ĝi rapidege malkovris ke ŝi venis sur la insulon, kaj fine trovis ŝin. Ili falis en la brakojn unu de la alia. De nun ĝi sekvis ŝin ĉie.
Pasantan tempon, ĉu ŝi ankoraŭ pensis pri la karegaj gepatroj kiujn ŝi postlasis ? Ĉi tio estas malfacila demando. Unue, tute ne eblas diri kiel pasas la tempo en la lando de Nenie, ĉar ĝi estas mezurata per lunoj kaj sunoj kiuj estas multe pli nombraj ol en nia mondo. Sed mi timas ke Ŭendio ne vere maltrankviliĝis pri siaj patro kaj patrino. Ŝi estis absolute certa ke ili ĉiam konservos la fenestron malfermita, por ke ŝi povu fluge reveni, kaj tio sufiĉis por ŝia plena mens-trankvilo. Tio kio fojfoje ĝenis ŝin estis ke Johano nur konfuze memoris pri siaj gepatroj, kiel homojn kiujn li iam konintus, dum Mikaelo estis tute preta kredi ke ŝi vere estis lia patrino. Ĉi tiuj aferoj iom timigis ŝin.
Admirinde atenta al la plenumado de sia devo, ŝi provis revigligi en iliaj mensoj la memoron pri ilia iama vivo, trapasigante ekzamenojn al ili pri ĉi tiu temo, kiel eble tiel similajn kiel tiuj de la lernejo. La aliaj knaboj trovis tion tre interesa, kaj insistis por kuniĝi kun ili. Ili faris al si ardezajn tabuletojn kaj sidigis sin ĉirkaŭ la tablo por skribi kaj pripensi pri la demandoj kiujn ŝi skribis sur alia ardezo kiun ŝi pasigis. Temis pri tute ordinaraj demandoj : "Kia koloro estis la okuloj de panjo ? Kiu estis la plej alta, paĉjo aŭ panjo ? Ĉu panjo estis blonda aŭ bruna ?" Respondu kiel eble al ĉi tiuj tri demandojn, redaktu disertaĵon de almenaŭ 40 vortoj pri la sekva temo, laŭ elekto : "Kiel mi pasigis miajn lastajn ferion", aŭ "La komparitaj karakteroj de paĉjo kaj panjo", aŭ "1- Priskribu la ridon de via panjo, 2- Priskribu la ridon de via paĉjo, 3- Priskribu la vesperrobon de via panjo, 4- Priskribu vian hundon en ĝia hundodometo".
Estis tiaj demandoj, rilate al ĉiutagaĵo, kaj kiam vi ne kapablis respondi ilin, estis petata meti krucon. La nombro de krucoj kiujn Johano faris, vere estis terura. Kompreneble, la sola knabo kiu respondis al ĉiuj demandoj, estis Zefiro, neniu alia ol li havis pli grandan deziron sukcesi kiel unua; sed liaj respondoj estis tiel ridindaj ke ofte li rangiĝis lasta, bedaŭrinde.
Petro ne konkursis. Unuflanke, li malestimis ĉiujn patrinojn krom Ŭendion, kaj aliflanke, li estis la nura knabo sur la insulo ne kapablante skribi aŭ silabi eĉ unu vorton. Li estis super ĉi ĉiuj aferoj.
Ĉiuj demandoj estis pasintece skribitaj. Kia koloro estis la okuloj de panjo ? Kaj tiel plu. Estas, vi vidas, ĉar Ŭendio, ankaŭ ŝi, estis forgesanta.
La aventuroj, evidente, kiel ni vidos, estis ĉiutagaj. Estas proksimume en ĉi tiu epoko kiam Petro inventis, helpe de Ŭendio, novan ludon, kiu ege allogis lin, ĝis kiam li fine laciĝis pri ĝi, tio kio, kiel mi diris al vi, ĉiam okazis. Temis pri ŝajnigi ne havi aventuron, alivorte, fari tiajn aferojn kiujn Johano kaj Mikaelo faris dum sia tuta vivo : resti side sur taburetoj ĵetante pilkojn en aeron, ludi puŝi unu la alian, aŭ iri promeni kaj reveni sen mortigi eĉ unu grizurson. Vidi Petron fari nenion sur tabureto estis elektinda spektaĵo. Li ne kapablis en tiaj momentoj deteni sin alpreni solenan mienon, resti side por nenion fari ŝajnis al li esti tiel amuza afero ! Li tiel fanfaronis ke li iris paŝadi nur por spiri freŝan aeron. Dum pluraj sunoj, estis por li la plej ekscita el ĉiuj aventuroj. Johano kaj Mikaelo devis ŝajnigi, ankaŭ ili, esti ravitaj, ĉar alie li severe punus ilin.
Li ofte eliris sola, kaj kiam li revenis, oni neniam estis tute certa ke li havis aventuron. Li kapablis tiel tute forgesi ĝin, ke li ne parolis pri ĝi, kaj poste kiam ni eliris, ni trovis kadavron. Alifoje estis la malo, li estis neelĉerpebla pri la temo, kaj tamen ni ne kapablis trovi kadavron. Foje li revenis hejmen kun la kapo bandaĝita, kaj tiam Ŭendio dorlotis lin kaj donis al li varmetan banon, dum li lacigis ŝin per siaj rakontoj. Sed ŝi neniam tute certis, vi komprenas. Estis tamen multaj aventuroj kiujn ŝi sciis esti veraj, ĉar ŝi mem partoprenis en ili, kaj estis ankoraŭ pli kiuj estis almenaŭ parte veraj, ĉar la aliaj knaboj partoprenis en ili, kaj diris ke ili estas tute veraj. Se ni devus rakonti ĉiujn, ni aperigus libron same dikan kiel angla-latina, latina-angla vortaro. La plej bona kiun ni povas fari, estas rakonti nur unu, kiel specimenon de tipa horo sur la insulo. La malfacileco estas scii kiun elekti.
Ĉu ni devus preni la okazaĵon en la veprejo, kun la Ruĝhaŭtuloj, ĉe la interkrutejo Zefiro ? Ĝi estis sanga epizodo, kaj aparte interesa, ĉar estis por Petro la okazon elmontri apartaĵon de sia karaktero, nome ke meze de batalo li subite perfidas sian partion. Ĉe la interkrutejo, dum la venko estis ankoraŭ necerta, kliniĝanta jen al unu flanko, jen al la alia, li ekkriis : "Mi hodiaŭ estas Ruĝhaŭtulo; kaj vi, Vagado ?" . Al kio Vagado respondis : "Ankaŭ mi, Ruĝhaŭtulo ! Kaj vi, Kafo ?" Kafo diris : "Ruĝhaŭtulo ! Kaj vi, Ĝemeloj ?" Kaj tiel plu… Ili ĉiuj fariĝis Ruĝhaŭtuloj. Kompreneble, ĉi tio finintus la batalon, se la veraj Ruĝhaŭtuloj, fascinitaj de la agmanieroj de Petro, ne konsentus ĉifoje fariĝi forlasitaj knaboj. Kaj ili daŭrigis la batalon, pli kruelege ol iam.
La eksterordinara konsekvenco de ĉi tiu aventuro estis… Sed ni ne jam decidis ke estas ĉi tiu aventuro kiun ni devas rakonti ! Eble pli bona elekto estus la rakonto pri la nokta atako de la Ruĝhaŭtuloj kontraŭ la domo subtera, epizodo dum kiu pluraj el ili restis blokitaj en la kavaj arboj kaj devis esti eltiritaj kiel korkoj. Aŭ eĉ ni povus rakonti kiel Petro savis la vivon de Lilio la Tigrino en la laguno de la sirenoj, kaj tiel faris ŝin lia aliancanino.
Ni ankaŭ povus paroli pri la kuko kiun la piratoj preparis por mortigi la knabojn; kaj kiel ili translokis ĝin de unu oportuna kaŝejo al alia, dum Ŭendio, siaflanke, sisteme konfiskis ĝin de la infanoj. Tiel ke kun la tempo ĝi tute perdis sian bonguston kaj fariĝis tiel malmola kiel ŝtono. Ĝi fine estis utiligita kiel pafaĵon, kaj Hoko stumblis sur ĝi en la mallumo.
Aŭ ankoraŭ supozu ke ni parolu pri la birdoj, kiuj estis amikoj de Petro, aparte pri la birdo de Nenie, kiu konstruis neston en arbo superelstaranta la lagunon. Ni povus rakonti kiel ĝia nesto falis en la akvon, kun la birdo ankoraŭ sida sur ĝi, kaj kiel Petro ordonis ne ĝeni ĝin. Estas beleta rakonto, kaj la fino montras kiom birdo povas esti dankema. Sed la problemo estas ke se ni rakontus ĝin, ni devus ankaŭ rakonti la tutan aventuron de la laguno, tio kio evidente konsistigus rakonti du aventurojn anstataŭ nur unu.
Pli mallonga aventuro, sed tute same interesega, estus la provo de Tintileto, helpata de kelkaj stratfeinoj, sendi Ŭendion for de la insulo, flosigante ŝin dormantan sur granda arbofolio. Feliĉe, la folio cedis kaj Ŭendio vekiĝis, kaj pensanta ke estis bantempo, naĝe revenis. Aŭ ankoraŭ ni povus elekti la defion provokitan de Petro al la leonoj, kiam li desegnis rondon ĉirkaŭ si sur la grundo per sago kaj defiis ilin transpasi ĝin. Kvankam li atendis dum horoj, kune kun la aliaj knaboj, dum Ŭendio spirmanka rigardis ilin kaŝinta malantaŭ la arboj, neniu el ili kuraĝis akcepti la defion.
Kiun el ĉi tiuj aventuroj ni elektos ? La plej bona maniero estos loti ĝin.
Tio estas, mi lotis : La laguno venkis. Ni eble povus bedaŭri ke ĝi ne estas la interkrutejo, la kuko aŭ la folio de . Tintileto. Kompreneble, mi povus rekomenci kaj elekti la plej bonan inter la tri; sed tio estus friponi, kaj pli bone valoras resti al la laguno…
(1) Ankaŭ nomita "La Kato kun Botoj".
(2) El la fabelo "La dormanta belulino".
Last edited: 11/04/2025
Add a comment