08 La Laguno de la Sirenoj.
Se vi fermas la okulojn kaj estas bonŝanca, vi fojfoje povos vidi kvazaŭ senforman marĉeton de beletaj paŝtelaj koloroj, pendantan en la mallumo; poste, se vi pli forte fermas la okulojn, la marĉeto komencas sin formi : ĝiaj koloroj fariĝas tiel brilaj ke, premante pli forte la palpebrojn, ili fajriĝus. Sed tuj antaŭ ol ili ekbrulus, vi vidas la lagunon. Ĉi tio estas tio kio plej similas al ĝi en nia mondo : ununura magia momento. Se povus esti du momentoj, ni povus vidi la ondojn, kaj aŭdi la kanton de la sirenoj.
Infanoj ofte pasigis la longajn somerajn tagojn sur ĉi tiu laguno, naĝantaj aŭ vadantaj dum la plej grandan parton de la tempo, imitantaj sirenojn en la akvo, tiaspecajn aferojn. Necesas ne konkludi ke la sirenoj estis en bonaj rilatoj kun ili, tute male. Ŭendio dumlonge bedaŭris ke neniu el ili iam adresis al ŝi eĉ unu koran parolon dum la tuta daŭro de ŝia restado sur la insulo. Kiam ŝi senhaste ŝteliris laŭ la rando de la laguno, ŝi povis vidi ilin dekope, ĉefe sur la Roko de la Forlasituloj, sur kiu ili ŝatis lacertumi, maldiligente kombante al si la harojn, tio kio multe incitis ŝin. Aŭ ŝi diskrete naĝis, por tiel diri piedpinte, ĝis unu metro de ili. Sed tuj kiam ili ekvidis ŝin, ili plonĝis, surŝprucigante ŝin per siaj vostoj, ne hazarde, sed intence.
Ili same traktis ĉiujn knabojn, krom kompreneble Petron, kiu babilis kun ili sur la Roko de la Forlasituloj, kaj kelkfoje eĉ sidis sur ĝiaj vostoj kiam ili fariĝis tro malrespektaj. Li donacis al Ŭendio unu el iliaj kombiloj el testudaĵo.
La plej kortuŝa momento por observi ilin estas dum la novluno, kiam ili eligas strangajn, plendajn ĝemojn. Sed la laguno tiam estas danĝera por la mortontoj, kaj ĝis la vespero pri kiu ni parolos, Ŭendio neniam vidis la lagunon en la lunlumo. Malpli pro timo, ĉar Petro kompreneble akompanintus ŝin, ol ĉar ŝi havis striktajn regulojn por ke ĉiu estu en lito akurate je la sepa. Kompense, ŝi ofte iris al la laguno, kiam la suno revenas post pluvo, kiam la sirenoj grandnombre resupreniras por ludi kun la vezikoj. Ĉi tiujn vezikojn el ĉiuj koloroj, faritajn en la akvo kie ĉielarko plonĝas, ili uzas ilin kiel pilkojn, gaje ĵetante ilin per siaj vostoj, kaj provante teni ilin en la aero, antaŭ ol ili krevas. La golejoj estas limigitaj de ĉiu fino de la ĉielarko, kaj golulinoj povas nur uzi siajn manojn. Kelkfoje deko da ĉi tiuj ludoj samtempe okazas en la laguno, kaj ĝi estas beleta spektaklo. Kiam la infanoj provis kuniĝi kun ili, ili sin trovis tute solaj, ĉar la sirenoj tuj malaperis. Tamen ni havas pruvon ke ili sekrete observas entrudulojn, ne hezitante ŝteli iliajn ideojn. Ĉar Johano imaginta novan manieron frapi la vezikon - per la kapo anstataŭ la mano - ni povis konstati ke la sirenoj tuj adoptis tion. Tio estas la sola spuro de lia restado kiun Johano lasis sur la lando de Nenie.
Devis ankaŭ esti beleta vidaĵo vidi la infanojn ripozi sur roko dum duonhoro post ilia tagmeza manĝo. Ŭendio insistis por ke ili faru tion, kaj necesis ke ĝi estu vera siesto, eĉ se la manĝo estis ŝajniga. Ili do kuŝiĝis sub la suno, kaj iliaj korpoj trembrilis en la lumo, dum ŝi sidiĝis apud ili, vidigante gravan mienon.
Estis tago kiel tiu ĉi. Ili ĉiuj estis sur la Roko de la Forlasituloj. La roko ne estis multe pli larĝa ol ilia lito, sed evidente ili ĉiuj sciis kiel ne okupi multe da spaco. Ili duondormis, aŭ almenaŭ kuŝis kun fermitaj okuloj, kaj pinĉis unu la alian de tempo al tempo, kiam ili pensis ke Ŭendio rigardis aliloken. Ŝi estis, koncerne ŝin, tre okupata de farataĵo.
Dum ŝi kudris, ŝanĝo okazis en la laguno. Etaj tremoj trakuris la surfacon de la akvo, la suno malaperis, kaj ombroj malheligis la medion. Ŭendio ne plu sufiĉe vidis por tredi en sia kudrilo. Kiam ŝi levis la okulojn, la laguno kiu ĉiam estis ĝis tiam tiel gaja loko, ŝajnis al ŝi timinda kaj malamika.
Ŝi bone sciis ke estis tro frue por ke la nokto venis. Tamen io tiel malhela kiel nokto ĵus okazis. Ne, ĝi estis pli malbona ol tio. Ĉi tiu io ne jam ĉeestis, sed tremigis la surfacon de la maro, por sciigi ĝian venon. Pri kio temis ?
Ĉiuj rakontoj kiujn oni rakontis al ŝi pri la Roko de la Forlasituloj, tiel nomata ĉar malbonaj kapitanoj demetis tien ŝipanojn kaj lasis ilin droni, kirliĝis en ŝia kapo. Ili dronis kiam la tajdo flusis, ĉar tiam la roko subakviĝis.
Certe, ŝi devintus tuj veki la infanojn, ne nur pro ĉi tiu nekonata afero kiu sin direktis al ili, sed ankaŭ ĉar ne plu estis bone por ili resti kuŝintaj sur glacia roko. Sed ŝi estis tre juna patrino, kaj ne sciis ĉi tion. Ŝi kredis ke nepre necesis sin teni je la regulo de duonhora siesto post la tagmanĝo. Tial, kvankam timo invadis ŝin, kaj ke ŝi dezirintus pli ol ĉio aŭdi viran voĉon, ŝi ne vekis ilin. Eĉ kiam ŝi aŭdis obtuzan bruon de remiloj, dum ŝia gorĝo premiĝis pro angoro, ŝi ne vekis ilin. Ŝi tenis sin stare apud ilia flanko por gardi ilian dormadon. Ĉu tio ne estis kuraĝa de Ŭendio ?
Ŝance por la knaboj, unu el ili kapablis senti danĝeron eĉ dum sia dormo. Petro rektiĝis, tuj vekiĝinta, kiel hundeto, kaj eligis krion por alarmi la aliajn. Li sin tenis senmove dum momento, kun unu mano sur la orelo.
- La piratoj ! li kriis.
La aliaj proksimiĝis al li. Stranga rideto vidiĝis sur liaj lipoj; Ŭendio rimarkis tion kaj ektremetis. Dum ĉi tiu rideto estis sur lia vizaĝo, neniu kuraĝis direkti parolon al li. Ĉio kion ili povis fari, estis resti pretaj por obei. La ordono alvenis, klara kaj tranĉa :
- Plonĝu !
Okazis fulmo de nudaj kruroj, kaj subite la laguno ŝajnis dezerta. La Roko de Forlasituloj elstaris sola meze de la minacaj akvoj, kvazaŭ ĝi mem estus postlasita.
La boato estis proksima. Ĝi estis la kanoto de la piratoj, kun surŝipe tri homoj : Muŝo, Stelklavo, kaj iu tria, iu kaptitino, kiu estis neniu alia ol Lilio la Tigrino. Ŝiaj manoj kaj ŝiaj maleoloj estis ligitaj, kaj ŝi sciis kia estos ŝia sorto. Oni estis lasonta ŝi perei sur la roko. Ĝi estis fino, al la okuloj de ŝia popolo, pli terura ol morto per fajro aŭ torturo, ĉar ĉu ne estas skribite en la libro de la tribo, ke ne estas vojo tra la akvo al la feliĉaj teritorioj de ĉasado ? Tamen ŝia vizaĝo estis trankvilanima : ŝi estis filino de la ĉefo, ŝi devis morti kiel filino de ĉefo, fina punkto.
Ili surprizis ŝin surŝipe de la piratŝipo, kun ponardo inter la dentoj. Estis neniu gvatisto sur la ŝipo, Hoko fanfaronis ke la sola reputacio de lia nomo sufiĉis por teni malamikojn malproksimen. La sorto de Lilio, ankaŭ ĝi, de nun kontribuos al tio. Plia ĝemo kuniĝus al la plendoj de la vento dum nokto.
Mergitaj en la mallumo kiu akompanis ilin, la du piratoj ne vidis la rokon antaŭ ol sin frakasi sur ĝi.
- Speco de mallertuloj ! kriis irlanda voĉo kiu estis tiu de Muŝo. Jen ĝi estas la roko. Nun tio kion ni devas fari estas demeti la Ruĝhaŭtulinon sur ĝin, kaj forlasi ŝin al ŝia sorto.
Per ununura malmilda gesto, ili surterigis la belulinon sur la rokon. Ŝi estis tro fiera por starigi vanan reziston.
Tute proksime, sed for de la vido, du kapoj intermite aperis, tiu de Petro, kaj tiu de Ŭendio. Ŭendio ploris, ĉar estis la unua tragedio kiun ŝi spektis. Petro vidis multajn aliajn, sed li forgesis ĉiujn. Li malpli bedaŭris ol Ŭendio pro Lilio la Tigrino. Tio Kio indignis lin estis ke ili agis du kontraŭ unu; li volis savi ŝin. La facila solvo estus atendi ĝis kiam la piratoj estu foririntaj, sed li ne estis tia kiu elektas la facilecon. Estis preskaŭ nenio kion li ne povis fari. Li komencis imiti la voĉon de Hoko.
- Hoj, la ŝipanoj ! li kriis.
La imitado estis perfekta.
- La kapitano ! ekkriis la piratoj interŝanĝante surprizitajn rigardojn.
- Li certe naĝas al ni, diris Stelklavo post kiam ili vane serĉis lin.
- Ni demetis la Ruĝhaŭtulinon sur la rokon ! ĵetis Muŝo.
La respondo mirigis ilin :
- Liberigu ŝin !
- Liberigi ŝin ?!
- Jes, rompu ŝiajn ligilojn kaj lasu ŝin foriri !
- Sed, kapitano…
- Ne prokrastu ! ekkriis Petro. Aŭ mi enŝovos mian hokon en vian korpon.
- Ne eblas ! ekkriis Muŝo.
- Pli bone estas fari tion kion ordonas la kapitano, diris nervoze Stelklavo.
- Bone, bone, diris Muŝo.
Li tranĉis la ŝnurojn kiuj retenis Lilion la Tigrinon. Kiel angilo, ŝi englitis en la akvon, inter la kruroj de Stelklavo.
Ŭendio kompreneble estis ravita de la elturniĝo de Petro; sed ŝi konjektis ke ĉio ĉi ekscitos lin; li estis tre verŝajne kantonta kaj tiel malkaŝonta sin. Tial, ŝi estis metonta sian manon sur lian buŝon, kiam ŝi estis haltigita en sia vigleco de iu "Hoj, de la boato !", kiu eĥis en la laguno. Estis la voĉo de Hoko, kaj ĉi-foje, ne estis Petro kiu parolis. Ĉi-lasta eligis fajfon de surprizo.
- Hoj, de la boato ! ripetis la voĉo.
Nun Ŭendio komprenis : la vera Hoko ankaŭ estis en la akvo ! Li naĝis al la boato de la piratoj, kaj ĉar ĉi tiuj direktis lanternon por gvidi lin, li baldaŭ kuniĝis kun ili. En la lumo de la lanterno, Ŭendio vidis Hokon kroĉiĝi al la flanko de la boato, kaj lia sunbruna kaj diabla vizaĝo tute disfluetanta, dum li eliris el la akvo. Tremante ŝi volintus naĝe malproksimiĝi, sed Petro rifuzis moviĝi. Li samtempe estis plena de vivo kaj de memsufiĉeco.
- Ĉu mi ne estas eksterordinara ? Ho, eksterordinara ! li flustris al ŝi.
Kaj kvankam ŝi ankaŭ pensis tiel, ŝi vere ĝojis ke neniu, krom ŝi mem, ĉeestis por aŭdi lin. Lia reputacio suferintus.
Li signis al ŝi aŭskulti.
La du piratoj tre scivolis scii tion kio pelis ilian kapitanon kuniĝi kun ili. Sed tiu ĉi restis senmove sidanta, kun kapo apogita sur sia hoko, en pozicio de profunda melankolio.
- Ĉu ĉio glatas, kapitano ? ili timeme demandis.
Sed li respondis per kaverneca ĝemo.
- Li suspiras, diris Muŝo.
- Li denove suspiras, diris Stelklavo.
- Kaj ankoraŭ triafoje, diris Muŝo.
Fine, li ekparolis kun pasio.
- La ludo estas finita ! li ekkriis. La knaboj trovis patrinon.
Tiel timigita kiel ŝi estis, Ŭendio ŝvelis de fiereco.
- Ho, tago de malfeliĉo ! ekkriis Stelklavo.
- Kio estas patrino ? demandis la malklera Muŝo.
Ŭendio estis tiel ŝokita ke ŝi ekkriis :
- Li ne scias tion !
Kaj ekde tiam ŝi ĉiam pensis ke se oni povus havi hejman piraton, Muŝo estus ŝia.
Petro devis subite enpuŝi ŝian kapon en la akvon, ĉar Hoko ekkriis :
- Kio tio estis !?
- Mi nenion aŭdis, diris Stelklavo, levante la lanternon super la akvon.
Kiam la piratoj rigardis, ili vidis strangan vidaĵon. Ĝi estis la nesto pri kiu mi rakontis al vi, flosanta sur la laguno, kaj la birdo de Nenie sidis sur ĝi.
- Vi vidas, diris Hoko responde al la demando de Muŝo. Tio estas patrino. Kia leciono ! La nesto falis en la akvon, sed ĉu la patrino forlasus siajn ovojn ? Ne.
Estis kvazaŭ rompo en lia voĉo, kvazaŭ dum momento li memorus tagojn de naiveco…, sed li rapide forbalais ĉi tiun malfirmecon per dorso de hoko.
Muŝo, tre impresita, sekvis la birdon per la okuloj, dum la nesto pasis antaŭ li. Sed Stelklavo, pli suspektema, diris :
- Se ĝi estas patrino, eble ŝi vagadas ĉi tie por helpi Petron.
Hoko grimacis.
- Jes, li diris, tio estas timo kiu obsedas min.
Li estis eltirita el sia senkuraĝiĝo de la entuziasma voĉo de Muŝo.
- Kapitano, diris Muŝo, ĉu ni ne povus forpreni la patrinon de ĉi tiuj knaboj kaj fari ŝin nian patrinon de ni ?
- Tio estas plano inda je princo ! ekkriis Hoko.
Tuj, la ideo formiĝis en lia cerbo.
- Ni kaptos la infanojn, kaj alportos ilin al la boato. La knabojn, ni ĵetos ilin en la maron, kaj Ŭendio estos nia patrino.
Ŭendio denove forgesis sin.
- Neniam ! ŝi ekkriis, kaj komencis salteti.
- Kio tio estas ?
Sed ili vidis nenion. Ili pensis ke ĝi devis esti folio plaŭdanta en la vento.
- Ĉu vi konsentas, brutaloj ? demandis Hoko.
- Konsentite, kapitano ! ili ambaŭ diris.
- Jen mia Hoko ! Ĵuru !
Ili ĉiuj ĵuris.
Ili tiam staris sur la roko; Hoko subite rememoris pri Lilio la Tigrino.
- Kie estas la Ruĝhaŭtulino ? li abrupte demandis.
Okazis al li havi gajetan humuron, kaj ili opiniis ke tia estis la kazo en ĉi-momento.
Neniu problemo, kapitano, respondis kompleze Muŝo, ni lasis ŝin foriri.
- Kio !? ekkriis Hoko.
- Tio estis viaj propraj ordonoj, aldonis heziteme la skipestro.
- Vi kriis al ni lasi ŝin foriri, diris Stelklavo.
- Infero kaj damno ! tondris Hoko, kio okazas ĉi tie ?
Lia vizaĝo nigriĝis pro furiozo, sed li vidis ke siaj uloj estas sinceraj, kaj li surpriziĝis.
- Uloj, li diris per tremetanta voĉo, mi neniam donis tian ordonon.
- Hu, estas strange, diris Muŝo.
Kaj ili ĉiuj malkomforte svingiĝis.
Hoko laŭtigis la voĉon, sed tiu ĉi iom tremetis.
- Spirito kiu hantas ĉi tiun malluman lagunon, li ekkriis, ĉu vi aŭdas min ?
Kompreneble, Petro devintus silenti, sed li ne faris tio, li tuj respondis per la voĉo de Hoko :
- Mil lukoj, mi aŭdas vin !
En tiu suverena momento, Hoko ne paliĝis, ne eĉ ĉe la oreloj, sed Muŝo kaj Stelklavo alkroĉiĝis unu al la alia, teruritaj.
- Kiu vi estas, fremdulo ? Parolu ! demandis Hoko.
- Mi estas Jakobo Hoko, respondis la voĉo, kapitano de la Julio Roĝero.
- Tute ne ! Tute ne ! kriis Hoko per raŭka voĉo.
- Infero kaj damno ! rebatis la voĉo. Ripetu tion, kaj mi rostr-atakos(1) vin !
Hoko ĉi-foje provis kaĵoli lin.
- Se vi estas Hoko, li demandis per preskaŭ miela tono, tiam venu diri al mi kiu mi estas.
- Moruo, respondis la voĉo, simpla moruo.
- Moruo ! eligis Hoko konsternita.
Kaj estis tiam, sed ne antaŭe, kiam lia fiera spirito rompiĝis. Li vidis siajn ulojn malproksimiĝi de li.
- Estas do ke ni estis ordonitaj ekde ĉi tiu tuta tempo de moruo ? ili flustris. Tio vere estas ofenda…
Liaj propraj subuloj atakis lin, sed en sia aflikto, li ne atentis pri tio. Antaŭ tia evidentaĵo, ne estis ilia konfido al li kiun li bezonis, sed la lia. Li sentis ke lia egoo eskapis de li.
- Ne forlasu min, napokapo, li flustris al ĝi per raŭka voĉo.
Kaŝita funde de lia malĝojiga naturo, estis guto da virineco, kiel ĉe la plej famaj piratoj, kaj tio kelkfoje donis al li intuiciojn. Li subite decidis provi la divenludon.
- Hoko, li alvokis, ĉu vi havas alian voĉon ?
Petro nekapablis rezisti al ludo; li gajvigle respondis, per sia propra voĉo :
- Jes, mi havas unu.
- Kaj alia nomo ?
- Jes, jes.
- Vegetalo ? demandis Hoko.
- Ne.
- Mineralo ?
- Ne.
- Besto?
- Jes.
- Homo ?
- Ne ! Ĉi tiu respondo sonis kun malestimo.
- Knabo ?
- Jes.
- Ordinara knabo ?
- Ne !
- Imaga knabo ?
Dolorege al Ŭendio, la respondo kiu sonis ĉi-foje estis :
- Jes.
- Ĉu vi loĝas en Anglio ?
- Ne.
- Ĉu vi loĝas ĉi tie ?
- Jes.
Hoko estis tute konfuzita.
- Viavice metu al li demandojn, li diris al la aliaj viŝante sian ŝvitan frunton.
Muŝo pripensas.
- Mi vere ne scias kion demandi, li bedaŭrinde diris.
- Vi ne trovas iun ! Vi ne trovas iun ! ekkriis Petro. Ĉu vi rezignas la divenadon ?
Kompreneble, en sia orgojlo, li iomete troigis la ludon, kaj la kanajloj komprenis tion.
- Jes ! Jes ! ili fervore respondis.
- Mi estas Petro Pajno ! li ekkriis.
Pajno ! En momento, Hoko refariĝis si mem, kaj Muŝo kaj Stelklavo liaj lojalaj dungosoldatoj.
- Ni tenas lin, kriis Hoko. Muŝo, en la akvon ! Stelklavo, zorgu pri la boato. Kaptu lin vivanta aŭ morta !
Parolante, li saltis. Samtempe oni aŭdis la ĝojan voĉon de Petro.
- Ĉu vi estas pretaj, uloj ?
- Jes ! Jes ! el diversaj lokoj de la laguno.
- Tiam, sturme al piratoj !
La batalo estis mallonga, sed intensa. La unua kiu elverŝigis sangon, estis Johano, kiu lerte grimpis en la boaton kaj kaptis Stelklavon. Okazis furioza lukto, dum kiu la sabro estis deprenita el la manoj de la pirato. Ĉi lasta poste transiris trans la bordŝipon, kaj Johano plonĝis post li. La kanoto estis forportita de la fluo.
De tempo al tempo kapo elaperis el la akvo, kaj ekbrilis ŝtalfulmo, sekvata de krio aŭ ululo. En la konfuzo, kelkaj aliancanoj batalis unu kontraŭ la alia. La korktirilo de Muŝo trafis Vagadon ĉe la kvara ripo, sed li mem estis siavice draŝita de Frizo. Pli for de la roko, Stelklavo okazigis malfacilaĵojn al Zefiro kaj la Ĝemeloj.
Kaj kie estis Petro dum ĉi tiu tuta tempo ? Nu, li ĉassekvis pli dikan ĉasaĵon.
La aliaj estis ĉiuj kuraĝaj knaboj, kaj ni ne povas riproĉi al ili esti dorsenirantaj antaŭ la kapitano de la piratoj. Lia fera hoko desegnis ĉirkaŭ li cirklon de morto, el kiu ili fuĝis kiel timigitaj fiŝoj.
Sed estis unu kiu ne timis lin; estis unu kiu estis preta eniri en ĉi tiun cirklon.
Strange, ne estas en la akvo kie ili renkontiĝis. Hoko grimpis sur la rokon por iom spiri, kaj samtempe Petro grimpis sur ĝin ĉe la kontraŭa flanko. La roko estis tiel glitiga kiel angila haŭto, kaj ili devis rampi plivole ol grimpi. Neniu el ili sciis ke la alia alvenis. Ĉiu, provante sin alkroĉi, renkontis la brakon de la alia. Surprizitaj, ili levis la kapon; iliaj vizaĝoj preskaŭ intertuŝiĝis; ili disdegne sin rigardis unu la alian.
Kelkaj el la plej famaj herooj konfesis ke, ĝuste antaŭ la batalo, ili sentis kiel malfortiĝon. Se tiel estus por Petro en tiu momento, mi sendiskute akceptus tion. Post ĉio, Hoko estis la nura viro kiun Nigrabarbo iam timis. Sed Petro ne malfortiĝis; li sentis nur ĝojegon, kaj li grincigis siajn beletajn dentojn pro ĝojo. Tiel rapide kiel penso, li ekprenis la tranĉilon el la zono de Hoko kaj sin pretigi enŝovi ĝin en la korpon kiam li ekvidis ke li estis pli alte sur la roko ol sia kontraŭulo. Tio ne estintus lojala batalo. Li do etendis la manon al la pirato por helpi lin fingrimpi.
Estas tiam kiam Hoko mordis lin.
Ne la doloro, sed la maljusteco de la afero kiu konsternis Petron. Li staris statuigita, fikse rigardante lin per teruritaj okuloj. Estas same por ĉiu infano la unuan fojon kiam li estas maljuste traktata. La nura afero kiun li certas meriti, viaflanke, estas justeco. Post kiam vi estis maljusta rilate al li, li denove amos vin, sed neniam plu estos same. Neniu iam repaciĝas de la unua maljusteco, neniu krom Petro. Li ofte renkontis ĝin, sed li ĉiam forgesis ĝin. Mi pensas ke tio estis la vera diferenco inter li kaj ĉiuj aliaj infanoj. Do kiam li denove renkontis ĝin, estis ĝuste kiel la unua fojo, li staris senmove, kvazaŭ senpova. La hoko dufoje skrapis lin.
Kelkajn momentojn poste, la knaboj ekvidis Hokon meze de la akvo, furioze moviĝadantan por atingi la boaton. Lia putra vizaĝo esprimis nenian ekzalton de triumfo, nur timegon, ĉar la krokodilo obstine persekutis lin. En normala tempo, la knaboj naĝintus post ili, kuraĝigante ĝin, sed nun ili estis malkvietaj, ĉar ili perdis Petron kaj Ŭendion. Ili trairis la lagunon serĉantaj ilin, laŭnome vokantaj ilin. Ili trovis la kanoton kaj uzis ĝin por reveni iliahejmen, kriante : "Petro ! Ŭendio !" Sed la sirenoj respondis nur per mokaj ridadoj.
- Ili certe estas naĝe aŭ fluge revenantaj, konkludis la knaboj.
Ili ne estis tre malkvietaj ĉar ili tro fidis al Petro. Ili kluk-ridis kiel infanoj, ĉar ili estis malfruontaj por enlitiĝi, kaj ĉar tute estis kulpo de panjo Ŭendio !
Kiam iliaj voĉoj forvelkis, malvarma silento falis sur la lagunon; poste oni aŭdis malfortan krion : "Helpu, helpu !"
Du malgrandaj siluetoj albatiĝis kontraŭ la rokon. La knabino estis sveninta kaj ripozis sur la brako de la knabo. En lasta strebo, Petro tiris ŝin al sekaĵo, poste kuŝiĝis apud ŝi. Li sentis ke ankaŭ li senkonsciiĝi. La akvo flusis, li sciis ke ili baldaŭ estos inunditaj, sed li nenion pli povis fari. Dum ili kuŝis flankon ĉe flanko, sireno kaptis Ŭendion ĉe la piedoj, kaj komencis milde tiri ŝin en la akvon. Petro, sentante ke ŝi forglitis de li, abrupte vekiĝis kaj ĝustatempe revenigis ŝin. Sed li nun devis diri al ŝi la veron.
- Ni estas sur la roko, Ŭendio, li diris. Sed estas malpli kaj malpli da spaco. La maro baldaŭ englutos ĝin.
Ŝi persistis ne kompreni.
- Ni devus foriri, ŝi preskaŭ gaje diris.
- Jes, li respondis malforte.
- Ĉu ni naĝos aŭ flugos, diru, Petro ?
Li devis diri al ŝi la veron.
- Ĉu vi kredas ke vi povas naĝi aŭ flugi ĝis la insulo, Ŭendio, sen mia helpo ?
Ŝi devis konfesi ke ŝi estis tro laca. Li ĝemis.
- Kio okazas al vi ? ŝi demandis, zorgoplena.
- Mi ne kapablas helpi vin, Ŭendio. Hoko vundis min. Mi povas nek flugi nek naĝi.
- Vi volas diri… ke ni ambaŭ dronos ?
- Rigardu, kiel la akvo flusas.
Ili kaŝis al si la vizaĝojn en la kavo de siaj manoj por ne vidi la scenon. Ili diris al si ke ili baldaŭ ne plu estos.
Io tiam flugtuŝis la vangon de Petro, tiel malpeza kiel kiso, poste restis tie, kvazaŭ ĝi timeme diris : "Ĉu mi povas fari min utilan ?
Estis la vosto de kajto kiun Mikaelo fabrikis antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi elŝiris sin el lia mano kaj forflugis.
- La kajto de Mikaelo… diris Petro sen pripensi pri tio.
Sed la postan momenton li ekkaptis la voston, kaj tiris la kajton al si.
- Ĝi kapablis elteriĝi Mikaelon de la tero ! li ekkriis. Kial ĝi ne kapablus porti vin ?
- Porti nin !
- Ĝi ne kapablas levi du ulojn kune; Mikaelo kaj Frizo provis.
- Ni lotu per pajleroj, diris kuraĝe Ŭendio.
- Kun sinjorino ? Neniam !
Jam li estis liganta la voston de la kajto ĉirkaŭ ŝi. Ŝi sin alkroĉis al li, ŝi rifuzis foriri sen li, sed kun iu "adiaŭo, Ŭendio !" li forpuŝis ŝin ekster la rokon. En kelkaj minutoj ŝi estis kunportata el lia vido. Petro estis sola sur la laguno.
Preskaŭ nenio de la roko nun restis; baldaŭ ĝi estos subakvigita. Palaj lumradioj piedpinte trairis la akvojn, kaj de tempo al tempo, oni aŭdis sonon, samtempe la plej muzikan kaj la plej malĝojan de la mondo : sirenoj plorantaj sub la luno.
Petro ne estis tute kiel la aliaj knaboj, sed li fine ektimis. Tremo trairis lin, kiel tremo pasanta sur la maro; krom ke sur la maro, tremo sekvis alian, ĝis kiam estu centoj da ili, kaj Petro sentis nur unu. La sekvan momenton li denove staris sur la roko, kun tiu rideto sur la vizaĝo, kaj la koro freneze batanta. Tio signifis : "Morti ! Kia gravega aventuro !"
(1) Ĉi tie, la rostro estas kirasita beko de antikva militŝipo.
Last edited: 12/04/2025
Add a comment