09 La Birdo de Nenie.
La lasta bruo kiun Petro aŭdis antaŭ ol troviĝi tute sola, estis tiu de sirenoj kiuj retiriĝis unu post la alia al sia dormoĉambro sub la maro. Li estis tro malproksime por aŭdi iliajn pordojn fermiĝi; sed ĉiu aperturo en la koralaj kavernoj kie ili loĝis, estis provizita de eta tintilo kiu sonoretis kiam ĝi malfermiĝis aŭ fermiĝis – kiel oni povas vidi en kelkaj el la plej belaj domoj de nia mondo.
La akvoj malrapide altiĝis; ili jam lekis liajn piedfingrojn. Por pasigi la tempon ĝis kiam ili elplenumis sian taskon, li observis la nuran interesan aferon por rigardi sur la laguno. Unue li pensis ke ĝi estis flosanta paperpeco, eble parto de la kajto, kaj pro lia vagadanta menso li demandis al si kiom da tempo necesos al ĝi por drivi al marbordo.
Poste li rimarkis ke ĉi tiu afero estis sen ia dubo sur la laguno por ia difinita celo, tio kio en si estis stranga ĉar ĝi luktis kontraŭ la fluo, kaj foje havis la superecon. Kiam ĝi venkis, Petro, ĉiam kompatema al la plej malforta, ne kapablis sin deteni aplaŭdi; ĝi estis tia kuraĝa paperpeco !
En realeco, ĝi ne vere estis paperpeco; ĝi estis la birdo de Nenie, ankoraŭ sidanta sur sia nesto, kiu faris senesperajn klopodojn por atingi Petron. Laborigante siajn flugilojn, laŭ maniero kiun li lernis ekde kiam la nesto falis en la akvon, li sukcesis iagrade gvidi sian strangan boaton. Sed kiam Petro finfine rekonis ĝin, ĝi estis sur la rando de elĉerpiĝo. Ĝi venis por savi lin, kaj por proponi al li sian neston, malgraŭ tio ke ĝi enhavis ovojn. Ĉi tiu agmaniero tamen iomete mirigas min fare de la birdo, ĉar se Petro kelkfoje sin montris afabla rilate al li, li kelkfoje ankaŭ turmentis lin. Mi povas nur supozi ke, kiel Sino Karulo kaj la aliaj, tio kio kortuŝis ĝin, estis ke li ankoraŭ havis ĉiujn siajn laktodentojn.
Ĝi kriis al li ke ĝi venis por elpreni lin, kaj siaflanke Petro demandis al ĝi tion kion li faris tie. Sed nature ili ne komprenis unu la alian, ĉar neniu el ambaŭ konis la lingvon de la alia. En fabeloj, homoj kapablas paroli kun birdoj, kiel mi ŝatus ke estu same en nia rakonto. Mi tiel povus rilati al vi la inteligentan dialogon kiun Petro havis kun la birdo. Bedaŭrinde ! La vero ĉiam estas preferinda, kaj mi tuj rakontos al vi tion kio vere okazis. Ne nur ili ne kapablis interkompreniĝi, sed plie ili forgesis siajn morojn.
- Mi-volas-ke-vi-eniru-en-la-neston, diris la birdo parolante kiel eble plej malrapide kaj klare. Vi povas drivi al la bordo, sed mi estas tro laca por pli proksimigi ĝin, do vi devas provi naĝi ĝis ĝi.
- Kion vi rakontas ? respondis Petro. Kial vi ne lasas la neston drivi kiel kutime ?
- Mi-volas-ke-vi... ripetis la birdo, ankoraŭ kaj ankoraŭ.
Tiam Petro rekomencis malrapide kaj klare.
- Kion vi rakontas ?
Kaj tiel plu.
La birdo de Nenie incitiĝis; li havis iom viglan temperamenton.
- Speco de ŝtipo ! li kriis. Kial vi ne faras tion kion mi petas al vi ?
Petro sentis ke ĝi estis insultanta lin, kaj hazarde rebatis :
- Same al vi !
Poste, sufiĉe strange, ili ambaŭ eligis la saman ordonon :
- Silentu !
- Silentu !
Tamen, la birdo estis decidita savi Petron, kaj per lasta potenca strebo, ĝi antaŭenpuŝis la neston kontraŭ la rokon. Poste li ekflugis, forlasante siajn ovojn, por klare esprimi sian penson.
Petro fine komprenis, sin kroĉis al la nesto kaj dankis la birdon kiu flugis super lia kapo. Sed ne estis por ricevi liajn dankojn ke tiu ĉi restis pendanta en la ĉielo, ne eĉ estis por rigardi lin eniri en la neston, sed por vidi tion kion li faros per siaj ovoj.
Estis du dikaj blankaj ovoj. Petro levis ilin kaj pripensis. La birdo kovris al si la vizaĝon per siaj flugiloj, por ne spekti ilian finon, sed ĝi ne kapablis sin deteni spioni inter la plumoj.
Mi forgesis diri al vi ke estis paliso sur la roko, iam plantita de flibustroj, por marki la lokon de enfosita trezoro. La infanoj estis malkovrintaj la briletantan trezoron, kaj kiam ili estis en maliceta humoro, ili ĵetis plenmanojn da diamantoj, perloj kaj oraj moneroj al la mevoj kiuj sin ĵetis sur ilin, opiniante ke estis nutraĵoj, poste forflugis, furiozaj pro la petolaĵo kiun oni ĵus direktis al ili. La paliso ankoraŭ estis tie, kaj Stelklavo pendigis sur ĝi sian ĉapelon, imponan kapveston el ŝirmtolaĵo kun larĝa rando. Petro demetis la ovojn en ĉi tiun ĉapelon kaj metis ĝin sur la lagunon. Ĝi admirinde flosis.
La birdo tuj komprenis tion kion li faras, kaj kriis al li siajn dankojn; kaj Petro samtempe memgratulis sin. Poste li grimpis en la neston, plantis en ĝi la palison kiel maston kaj alkroĉis sur ĝi sian ĉemizon kiel velon. Samtempe, la birdo venis surteriĝi sur la ĉapelon, kaj denove komforte sidiĝis por kovi siajn ovojn. Ili ambaŭ estis forportitaj al malsamaj direktoj, dezirante unu la alian bonan vojaĝon.
Kompreneble, kiam Petro surteriĝis, li elektis parkumi sian boaton sur lokon kie la birdo facile trovos ĝin; sed la ĉapelo ricevis tian sukceson ke la birdo forlasis la neston. Ĝi drivis, sidinta sur la ĉapelo, ĝis kiam tiu ĉi dispeciĝis. Stelklavo povis nur veni al bordo de la laguno, por amare rigardadi la birdon sidantan sur sia propra ĉapelo. Ĉar ni ne plu revidos ĝin dum ĉi tiu rakonto, estas interese nun mencii ke ĉiuj birdoj de la insulo ekde nun konstruas nestojn en formo de kapvestaĵoj, kun larĝa rando, sur kiu la idoj venas por preni freŝan aeron.
La ĝojelmontroj estis grandaj kiam Petro atingis la subteran domon, preskaŭ samtempe kun Ŭendio, ĉar la kajto forportis ŝin ĉi tien kaj tien. Ĉiuj knaboj havis aventurojn por rakonti, sed la plej ekzalta el ĉiuj eble estis la fakto ke ili malfruis je pluraj horoj por enlitiĝi. Tiu ĉi fakto tiom ekscitis ilin, ke ili faris diversajn dubindajn aferojn por restadi ankoraŭ pli longe, kiel peti bandaĝojn. Sed Ŭendio, kvankam ŝi ĝojis esti reirigita ĉiujn sendifektajn hejmen, indignis pro la malfrua horo kaj kriis : "En la liton, en la liton !", per voĉo al kiu ne necesis pensi malobei. La morgaŭon, tamen, ŝi sin montris treege tenera, disdonis bandaĝojn al ĉiu el ili. Tiel ili amuziĝis ĝis la horo de enlitiĝo per lamadoj kaj portadoj de brako skarpe tenita.
Last edited: 12/04/2025
Add a comment