10 Feliĉa Hejmo.
Unu el la ĉefaj konsekvencoj de la bataleto sur la laguno estis amikigi la Ruĝhaŭtulojn kun la knaboj. Petro savis Lilion la Tigrinon de terura morto, kaj nun estis nenio kiun ŝi kaj ŝiaj bravuloj ne estu pretaj por li. La tutan nokton ili sidis supre, priatentante la subteran domon, kaj atendante la grandan atakon de la piratoj kiu, evidente, ne plu povis malfrui. Eĉ dumtage, ili vagis ĉirkaŭe, fumantaj la pacpipon, kaj preskaŭ ŝajnantaj atendi ke oni donacu al ili bombonojn.
Ili nomis Petron, la Blankan Avon, kaj adorkliniĝis antaŭ li. Tio multege plaĉis al li, tio ankaŭ subtenis lian orgojlon.
- La Blanka Avo, li diris al ili per tre sinjora tono dum ili rampis ĉe liaj piedoj, ĝojas vidi la Pikaninajn soldatojn protekti mian vigvamon kontraŭ la piratoj.
- Mi, Lilio la Tigrino, respondis ĉi tiu aminda estulino, estis savita de Petro Pajno ! Mi tre amika kun Petro. Ne lasi la piratojn suferigi lin.
Ŝi estis multe tro beleta por tiel humiligi sin, sed Petro opiniis ke tio estis prava, kaj li degne respondis :
- Estas bone. Petro Pajno parolis.
Kiam li diris : "Petro Pajno parolis", tio signifis ke ili nun devis silenti, kaj ili humile akceptis tion; sed ili tute ne estis tiel respektemaj al la aliaj knaboj, kiujn ili rigardis kiel ordinarajn bravulojn. Ili diris al ili : "Kiel vi fartas ?", kaj aliajn samspecajn esprimojn. Tio kio incitetis ilin pli ol ĉio, estis ke Petro ŝajnis trovi tion tute normala.
Sekrete, Ŭendio iom kompatis ilin, sed ŝi estis multe tro lojala ĉehejma patrino por klini la orelon al plendoj kontraŭ la patro.
- Via patro scias plej bone ol iu ajn, ŝi ĉiam respondis al ili, kaj tio kia ajn estu sia persona opinio.
Ŝia persona opinio fakte estis ke la Ruĝhaŭtuloj ne devintus nomi ŝin indianedzinon.
Ni nun alvenis al la vespero kiu devis resti en iliaj memoroj kiel la Nokto de Noktoj, pro la aventuroj kiuj tiam okazis, tiel kiel pro ilia rezulto.
La tago, kvazaŭ ĝi trankvile kolektis siajn fortojn, spertis neniun rimarkindan okazaĵon. Supre, la Ruĝhaŭtuloj estis nun kaŭriĝintaj en siaj kovriloj ĉe siaj postenoj, dum malsupre, la infanoj manĝis sian vespermanĝon. Ĉiuj krom Petro, kiu estis elirinta por iri scii la horon. Sur la insulo, por scii la horon, necesis trovi la krokodilon kaj resti apud ĝi ĝis kiam la horloĝo sonoras.
La manĝo konsistis el falsa teo. Ili ĉiuj sidis ĉirkaŭ la tabulo, formanĝantaj kiel glutemuloj, kaj vere, inter sia babilado kaj siaj plendoj, la bruo, kiel diris Ŭendio, estis pozitive surdiga.
Kompreneble, tio ne ĝenis ŝin, sed tio kion ŝi ne volis, estis ke ili kaptu aferojn kaj aliaĵojn, poste rakontante ke estis Vagado kiu instigis ilin. Estis strikta regulo laŭ kiu ili neniam devas redoni baton por bato dum manĝoj, sed male submeti tion al Ŭendio, ĝentile levante la manon kaj dirante : "Mi havas plendon pri tiu kaj tiu". Sed tio kio ĝenerale okazis estis ke ili aŭ forgesis fari tion aŭ ili senĉese faris tion.
Silentu ! ekkriis Ŭendio dudekafoje redirinte al ili ke ili devis ne ĉiuj samtempe paroli. Ĉu via taso estas malplena, Zefiro, karulo mia ?
- Ne tute, Panjo, respondis Zefiro ekrigardinte en imagan tason.
- Li ne eĉ komencis trinki sian lakton ! intervenis Kafo.
Tio estis maldiskreti, kaj Zefiro ne lasis la okazon pasi :
- Mi havas plendon pri Kafo, li rapide ekkriis.
Johano tamen unue levis la manon.
- Jes, Johano ?
- Ĉu mi povas sidi sur la seĝo de Petro, ĉar li forestas ?
- Sidiĝi sur la seĝo de via patro, Johano ? Certe ne !
Ŭendio estis indignigita.
- Nu, li ne vere estas nia patro, respondis Johano. Li eĉ ne sciis kiel patro devas konduti antaŭ ol mi montris al li.
Tio estis riproĉo.
- Ni havas plendon pri Johano ! kriis ĥore la Ĝemeloj.
Vagado levis la manon. Li estis la plej obeema el ili. Verdire, li estis la sola obeema, kaj Ŭendio sin montris aparte kompleza al li.
- Mi ne pensas, diris timeme Vagado, ke mi povus esti la patro.
- Ne, Vagado.
Kiam Vagado ekparolis, tio kio ne ofte okazis, li havis aparte mallertan manieron por daŭrigi.
- Ĉar mi ne povas esti la patro, li peze daŭrigis, mi supozas, Mikaelo, ke vi ne lasus min esti la bebo ?
- Ne ! kriĉis Mikaelo.
Li jam estis en lia korbo.
- Ĉar mi ne povas esti la bebo, diris Vagado kiu pli kaj pli konfuziĝis, ĉu vi pensas ke mi povus esti unu el la Ĝemeloj ?
- Certe ne ! respondis la Ĝemeloj. Estas multege malfacile esti Ĝemelo.
- Ĉar mi ne povas esti iu gravulo, diris Vagado, ĉu iu el vi ŝatus ke mi montru al vi lertaĵon ?
- Ne ! ili ĉiuj respondis.
Fine, li rezignis :
- Ĉiamaniere, mi havis nenian esperon, li diris.
La neelteneblaj maldiskretaĵoj ankoraŭ pli forte rekomenciĝis.
- Zefiro kraĉis sur la tablon !
- La Ĝemeloj komencis per fromaĝkukoj !
- Frizo samtempe prenas kaj buteron kaj mielon !
- Kafo parolas kun plena buŝo !
- Mi havas plendon pri la Ĝemeloj.
- Mi havas plendon pri Frizo !
- Mi havas plendon pri Kafo !
- Aĥ ! Aĥ ! ekkriis Ŭendio. Mi certas ke kelkfoje maljunaj fraŭlinoj estas enviindaj !
Ŝi diris al ili formeti la teleraron, kaj iris sidiĝi apud sian kudrokorbon, plenplenan de ŝtrumpetoj por fliki kaj de kulotoj por kudroripari.
- Ŭendio ? rekomencis Mikaelo. Mi estas tro granda por esti en lulilo.
- Necesas ke estu iu en la lulilo, ŝi respondis per seka tono, kaj vi estas la plej malgranda. Tio estas tiel agrabla afero por havi en iu domo.
Dum ŝi kudris, ili ludis ĉirkaŭ ŝi, ĉeestantaro de feliĉaj vizaĝoj kaj dancantaj siluetoj, lumigita de la romantika brilo de la flamoj. Tio estis sceno fariĝinta kutima, en la subtera domo, sed ni lastfoje kontemplas ĝin.
Paŝadoj aŭdiĝis super iliaj kapoj, kaj Ŭendio, vi povas esti certa, estis la unua kiu rekonis ilin.
- Infanoj, mi aŭdas vian patron reveni. Vi plezurigus al li irante akcepti lin ĉe la pordo.
Super ili la Ruĝhaŭtuloj adorkliniĝis antaŭ Petro.
- Estu viglaj, bravuloj. Mi parolis.
Kiel tiom ofte antaŭe, la gajaj knaboj eltiris Petron el lia arbotrunko. Kiel tiom ofte antaŭe. Sed tio estis la lasta fojo…
Li alportis nuksojn por la knaboj, kaj la precizan tempon por Ŭendio.
- Petro, vi trodorlotas ilin, vi scias, afektis Ŭendio.
- Tio estas tute vera, kara maljunulino mia, respondis Petro rependigante sian fusilon.
- Estis mi kiu rakontis al li ke patrinoj nomiĝas maljunulinoj, flustris Mikaelo al Frizo.
- Mi havas plendon pri Mikaelo ! tuj rebatis Frizo.
La unua Ĝemelo alproksimiĝis al Petro :
- Paĉjo, ni deziras danci.
- Dancu do, etulo mia ! diris Petro kiu estis en tre bona humoro.
- Sed ni volas ke ankaŭ vi dancu.
Petro, kiu vere estis la plej bona dancisto inter ili, ŝajnigis skandaliĝi.
- Mi ?! Tio kunbatiĝus miajn malnovajn ostojn !
- Kaj ankaŭ panjo.
- Kio ?! ekkriis Ŭendio. La patrino de tia idaro, danci !
- Sed… Estas sabato ! subdiris Zefiro.
Ne estis vere sabato vespere. Nu, eble jes. Ĉiukaze ili perdis la kalkulon de la tagoj ekde longe. Sed kiam ili volis fari ion specialan, ili ĉiam diris ke estis sabato vespere.
- Nu, Petro ! Estas sabato vespere ! diris Ŭendio kvietigita.
- Homoj de nia rango, Ŭendio…
- Sed ni estas nur inter ni !
- Estas vere, estas vere.
Ili do diris al la knaboj ke ili povis danci, sed ili unue devis surmeti siajn piĵamojn.
- Ha, maljunulino mia, diris Petro al Ŭendio sin varmigante apud la fajro kaj sin turnante al ŝi, dum ŝi sidis flikante kalkanumon, estas nenio pli agrabla ol esti ni ambaŭ, kun tagaj laboroj faritaj, ripozantaj ĉe la kameno, kun niaj etuloj tut proksime.
- Tio estas agrabla, Petro, ĉu ne ? diris Ŭendio tute flatita. Vi scias, mi pensas, ke Frizo havas vian nazon.
- Mikaelo multe similas al vi.
Ŝi alproksmiĝis al li kaj metis sian manon sur lian ŝultron.
- Petro kara, ŝi diris, kun tiel multenombra familio, certas ke mi ne plu estas la juna knabino kiun mi iam estis, sed vi nenion bedaŭras, ĉu ne ?
- Ne, Ŭendio.
Certe, li nenion volintus ŝanĝi, sed li malkomforte rigardis ŝin, palpebrumante, vi scias, kiel iu kiu ne tro scias ĉu li vekiĝis aŭ ĉu li ankoraŭ dormas.
- Petro, kio estas ?
- Mi ĵus diris al mi… li respondis iom timigita. Ne estas por ŝajnigi, ĉu ne, ke mi estas ilia patro ?
- Ho, tute evidente ! diris Ŭendio per afektema tono.
- Ĉar vi vidas, li pardonpete daŭrigis, se mi vere estus ilia patro, mi estus tiel maljuna…
- Sed ili estas niaj infanoj, Petro, de vi kaj mi.
- Sed ne… vere, Ŭendio ? li streĉe demandis.
- Ne se vi ne deziras tion, ŝi respondis kaj ŝi klare aŭdis lian suspiron de kvietiĝo. Petro, ŝi daŭrigis, penante regi la tonon de sia voĉo, kiajn precizajn sentojn vi travivas koncerne min ?
- Tiuj de sindonema filo, Ŭendio.
- Tio ja estas tio kion mi pensis, ŝi diris. Kaj ŝi iris sidiĝi sola ĉe la fino de la ĉambro.
- Vi estas tiel stranga… li diris vere embarasita. Lilio la Tigrino estas tute simila. Estas io kion ŝi volas esti por mi, sed ŝi diras ke ŝi ne estas mia patrino.
- Ne, fakte, tio ne estas, respondis Ŭendio kun timiga emfazo.
Ni nun scias kial ŝi havis antaŭjuĝon kontraŭ la Ruĝhaŭtuloj.
- Do kio ŝi volas esti ?
- Ne estas al sinjorino sciigi tion al vi.
- Ho, tre bone ! diris Petro iom konfuzita. Eble tiam la feino Tintileto diros tion al mi.
- Ho jes, tio estas ! Tintileto diros tion al vi, rebatis malestime Ŭendio. Ĉi tiu kompatinda estulino kiun ĉiuj neglektas…
Ĝuste tiam Tintileto, kiu sin trovis en sia ĉambro, kun streĉita orelo, eligis etan senhontan krion.
- Ŝi diras ke tio tre bone konvenas al ŝi, esti neglektita, tradukis Petro.
Li havis subitan ideon.
- Eble Tintileto volas esti mia patrino ?
- Speco de idioto ! ekkriis pasie Tintileto.
Ŝi tiel ofte diris tion ke Ŭendio ne bezonis tradukon.
- Ĉi-foje, mi preskaŭ konsentas kun ŝi, respondis Ŭendio per seka tono.
Imagu iom, Ŭendio cedas al ĉagreno ! Sed ŝi estis grave afliktita, kaj ŝi tute ne konjektis pri tio kio okazos antaŭ la noktofino. Se ŝi sciintus tion, ŝi ne tiel kondutus.
Verdire, neniu el ili sciis tion. Eble eĉ tio estis preferinda. Ĉi tiu nescio donis al ili plian horon da feliĉo; kaj ĉar tio devis esti la lasta sur la insulo, ni ĝoju ke estis ĉi tiuj sesdek minutoj da prokrasto. Ili kantis kaj dancis en noktoĉemizoj. Ĝi estis agrablege timiga kanto, en kiu ili ŝajnigis esti timigitaj de siaj propraj ombroj, ne sen suspekti ke baldaŭ ombroj venos minaci ilin, kaj ke ili vere timos ilin. Ilia danco estis tiel ĝoja ! Kaj kiel ili puŝiĝis unu la alian, sur la lito kaj el la lito ! Ĝi estis batalo per kapkusenoj prefere ol danco, kaj kiam ĝi estis finita la kapkusenoj insistis por plia batalo, kiel kunuloj kiuj scias ke ili eble neniam revidos unu la alian. Kaj tiujn rakontojn kiujn ili rakontis antaŭ eĉ ke estu la horo de la vespera rakonto de Ŭendio ! Eĉ Zefiro sin riskis en rakonto tiuvespere, sed la komenco estis tiel terure enuiga ke li senkuraĝigis ne nur la aliajn, sed ankaŭ sin mem. Li konkludis per malgaja tono :
- Konsentite, tio estas enuiga komenco. Ni faros kvazaŭ ĝi estas la fino.
Fine ili ĉiuj enlitiĝis por la rakonto de Ŭendio, la rakonto kiun ili plej ŝatis, tiu kiun Petro malŝatis. Kutime, kiam ŝi komencis rakonti ĉi tiun rakonton, li eliris el la ĉambro aŭ kovris al si la orelojn per siaj manoj. Se li farintus unu aŭ la alian el tiuj aferoj ĉi tiun nokton, ili eble ankoraŭ ĉiuj estus sur la insulo. Sed li restis sidanta sur sia tabureto. Ni nun vidos tion kio okazis…
Last edited: 13/04/2025
Add a comment