11 La Rakonto de Ŭendio.
- Aŭskultu do, diris Ŭendio sin lokante por rakonti sian rakonton, kun Mikaelo ĉe siaj piedoj kaj la sep aliaj knaboj en la lito. Iam estis ĝentlemano…
- Mi preferintus ke li estu sinjorino, diris Frizo.
- Mi preferintus ke li estu blanka rato, diris Kafo.
- Silentu ! ordonis al ili ilia patrino. Fakte, estis ankaŭ sinjorino, kaj…
- Ho, panjo ! ekkriis la unua Ĝemelo. Se ankaŭ estis sinjorino, tio signifas ke ŝi ne estas morta, ĉu ne ?
- Ne, kompreneble.
- Tio tre plezurigas min aŭdi ke ŝi ne mortis, diris Vagado. Ĉu ankaŭ vi estas kontenta, Johano ?
- Kompreneble mi estas.
- Kaj vi, Kafo, ĉu vi estas kontenta ?
- Vere.
- Ĉu vi estas kontentaj, la Ĝemeloj ?
- Jes, ni estas kontentaj.
- Ho, Disinjoro, suspiris Ŭendio.
- Iom malpli da bruo ĉi tie, kriis Petro decidita ke oni honeste lasu al ŝi ŝancon rakonti sian rakonton, eĉ se tiu ĉi ŝajnis al li abomena.
- La nomo de la ĝentlemano, daŭrigis Ŭendio, estis Sro Karulo, kaj ŝia nomo al ŝi estis Sino Karulo.
- Okazas ke mi konas ilin, diris Johano, por inciteti la aliajn.
- Ankaŭ mi, ŝajnas al mi ke mi konis ilin, aldonis Mikaelo plivole dubema.
- Ili estis geedziĝintaj, vi vidas, klarigis Ŭendio, kaj kion vi kredas ke ili havis ?
- Blankajn ratojn ! ekkriis Kafo inspirita.
- Ne !
- Tio estas multege intrigema, diris Vagado kiu parkere konis la rakonton.
- Silentu, Vagado. Ili havis tri posteulojn.
- Kio estas posteuloj ?
- Nu, vi estas unu pri tiu, Ĝemelo.
- Ĉu vi aŭdis tion, Johano ? Mi estas posteulo.
- La posteuloj estas simple infanoj, diris Johano.
- Aĥ ! Aĥ ! suspiris Ŭendio. Nu, ĉi tiuj tri infanoj havis fidelan guvernistinon, nomatan Nanan. Sed Sro Karulo ekkoleris kontraŭ ŝi, kaj ĉenis ŝin en la korto. Tiel estas kiel ĉiuj infanoj forflugis.
- Tio estas bonega rakonto, diris Kafo.
- Ili forflugis, daŭrigis Ŭendio, al la lando de Nenie, tie kie troviĝas la forlasitaj infanoj.
- Mi certis pri tio ! entuziasme interrompis Frizo. Mi ne scias kiel tio eblas, sed mi certis pri tio !
- Ho Ŭendio ! ekkriis Vagado, ĉu unu el tiuj forlasitaj infanoj estis nomita Vagado ?
- Jes, fakte.
- Mi estas en rakonto ! Hura ! Kafo, mi estas en rakonto !
- Ŝŝ ! Silentu ! Nune mi volas ke vi pripensu pri la sentoj de la malfeliĉaj gepatroj kies ĉiuj infanoj forflugis.
- Ho ! ili ĉiuj ĝemis kvankam ili fajfis pri la sentoj de la bedaŭrindaj gepatroj.
- Iom pripensu pri la malplenaj litetoj !
- Ho !!
-Tio estas terure malgaja, diris ĝoje la unua Ĝemelo.
- Mi ne vidas kiel tio povus bone fini, diris la dua Ĝemelo. Kaj vi, Kafo ?
- Tio multege maltrankviligas min.
- Se vi scius kiom granda estas la amo de patrino, diris triumfe Ŭendio al ili, vi ne tute timus !
Ŝi atingis la parton kiun Petro malŝatis.
- Mi ŝatas patrinan amon, diris Vagado donante al Kafo fortan baton per sia kapkuseno. Kaj vi, ĉu vi ŝatas patrinan amon, Kafo ?
- Vere jes ! respondis Kafo redonante la baton.
- Vidu, daŭrigis kviete Ŭendio, nia heroino sciis ke la patrino ĉiam lasos malfermita la fenestron, por ke ŝiaj infanoj revenu flugante. Tiel ili povis ebligi al si resti for dum jaroj kaj bone ĝui tion.
- Ĉu ili iam revenis ?
- Nun, diris Ŭendio prepariĝante por sia plej bela klopodo, ni ĵetu ekrigardon al estonteco (kaj ĉiuj iliaj mensoj sin turnis por havi la plej bonan vidon al estonteco). La jaroj pasis, kaj kiu estas ĉi tiu bonaspekta sinjorino kun necerta aĝo, kiu eltrajniĝas en la Londona stacidomo ?
- Ho Ŭendio, kiu ŝi estas ? ekkriis Kafo tute tiel ekscitita kiel se li vere ne scius tion.
- Ĉu… jes ? Ne ?… Sed jes, ŝi estas la bela Ŭendio !
- Ho !
- Kaj kiuj estas la du dignaj, iomete dikventraj uloj kiuj akompanas ŝin ? Ili nun estas viroj. Ĉu ili povus esti… Johano ? Mikaelo ? Jes, estas ili !
- Ho !
- Vidu, karaj fratoj, diris Ŭendio montrante supren, la fenestro ankoraŭ estas malfermita. Ha, jen ni, rekompencitaj pro nia superbela fido al amo de patrino. Ili do forflugis al sia patrino kaj patro, kaj la plumo ne kapablas priskribi la feliĉan scenon, super kiu ni ĵetas vualon.
Tia estis la rakonto, kaj ili estis same kontentaj pri ĝi kiel la rakontantino mem. Ĉio estis perfekta tie, vi komprenas. Ni forkuras kiel la plej senkompataj estuloj de la mondo — tiaj kiaj estas la infanoj, sed ili estas tiom kortuŝaj ! — kaj ni bonvivas, kiel etaj egoistoj, kaj poste, kiam ni sentas bezonon de tenereco, ni digne revenas serĉi ĝin, certaj kiujn ni estas retrovi ĝin, anstataŭ suferi riproĉojn.
Ilia fido al amo de sia patrino estis tiel granda ke ili pensis povi tiel ebligi al si resti egoismaj dum iom da tempo.
Sed estis unu kiu sciis pli bone ol la aliaj, kaj kiam Ŭendio finis, li eligis kavernecan ĝemon.
- Kio okazas, Petro ? ŝi ekkriis kurante al li pensante ke li estas malsana.
Ŝi zorge palpis al li la ventron.
- De kie vi suferas, Petro ?
- Ne estas tia doloro, respondis malgaje Petro.
- Do kia doloro ĝi estas ?
- Ŭendio, vi eraras pri la patrinoj.
Ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li; lia emocio iom timigis ilin. Kaj, kun bela sincereco, li konfidis al ili tion kion li ĝis tiam kaŝis.
- Antaŭ longe, li diris, mi pensis kiel vi ke mia patrino ĉiam konservos malfermita la fenestron por mi. Do mi restadis fore dum lunoj kaj lunoj kaj lunoj. Sed kiam mi reiris flugante, la fenestro estis fermita, ĉar panjo forgesis min. Kaj estis alia knabeto kiu dormis en mia lito.
Mi ne certas ke tio estas vera, sed Petro kredis tion, kaj tio timigis ilin.
- Ĉu vi certas ke patrinoj estas tiaj ?
- Jes.
Tio do estis la vero pri patrinoj. La perfidulinoj !
Avertito valoras du homojn, kaj neniu scias tiel rapide kiel infano kiam li devas rezigni.
- Ŭendio, ni reiru hejmen ! kriis kune Johano kaj Mikaelo.
- Jes ! ŝi diris, ĉirkaŭpremante ilin.
- Ne ĉi-vespere ? demandis la knaboj, tute konfuzitaj.
Ili sciis, funde de sia koro, ke oni povas tre bone malhavi patrinon, kaj ke estas nur patrinoj kiuj estas konvinkitaj ke tio neeblas.
- Ni tuj rehejmeniros, respondis decideme Ŭendio ĉar terura penso venis al ŝi : "Eble nuntempe Panjo jam survestas nur duonfunebron".
Ĉi tiu timo forgesigis al ŝi tion kion Petro devis travivi, kaj ŝi sufiĉe seke demandis al li :
- Petro, ĉu vi bonvolos fari la necesajn aranĝojn ?
- Kiel vi volas, li respondis tiel malvarme kvazaŭ ŝi petis al li pasigi al ŝi la salon.
Ne eĉ la plej eta emocio inter ili ! Se la disiĝo ne ĝenis ŝin, li tuj montros al ŝi ke li, Petro, ne pli zorgis pri tio.
Sed kompreneble, li male multe zorgis pri tio; kaj li estis tiel plenplena de kolero kontraŭ la plenkreskuloj, kiuj laŭ sia kutimo fuŝis ĉion, ke tuj kiam li estis ene de sia arbo, li prenis rapidajn spirojn, ĉirkaŭ po kvin sekunde. Li faris tion ĉar ekzistis popola diro en la lando de Nenie, kiu diris ke ĉe ĉiu spiro plenkreskulo vivas siajn lastajn momentojn. Petro deziris mortigi kiel eble plej multajn el ili.
Poste, doninte la necesajn instrukciojn al Ruĝhaŭtuloj, li reiris al la domo, en kiu ĵus okazis maldigna sceno. Panikitaj pro la ideo perdi Ŭendion, la forlasitaj knaboj antaŭeniris al ŝi, minacantaj.
- Estos pli malbone ol antaŭ ŝia alveno ! ili ĝemis.
- Ni ne povas lasi ŝin foriri !
- Ni gardu ŝin kaptita !
- Jes, ni katenu ŝin !
Lasta instinkto sufloris al ŝi al kiu el ili sin turni.
- Vagado ! ŝi kriis. Mi alvokas vin !
Ĉu tio ne estis stranga ? Ŝi alparolis al Vagado, kiu estis la plej stulta inter ili.
Kaj tiu ĉi respondis laŭ majesta maniero. Li dum momento forgesis sian malspritecon kaj digne diris :
- Mi estas nur Vagado, kaj neniu zorgas pri mi. Sed la unua kiu ne kondutas kiel ĝentlemano al Ŭendio, mi morte sangigos lin !
Li elprenis sian poŝtranĉilon, kaj ĉe tiu momento, estis lia momento de gloro. La aliaj retropaŝis, ĝenataj. Poste Petro revenis, kaj ili tuj komprenis ke ili ricevos nenian subtenon liaflanke. Li retenos neniun knabinon en la lando de Nenie kontraŭ ŝia volo.
- Ŭendio, li diris paŝadante la ĉambron grandpaŝe, mi petis al Ruĝhaŭtuloj gvidi vin tra la arbaro, ĉar mi scias ke flugado multe lacigos vin.
- Dankon, Petro.
- Do…, li daŭrigis per la mallonga kaj decida voĉo de tiu kiu kutimas esti obeata, Tintileto akompanos vin al alia flanko de la maro. Veku ŝin, Kafo.
Kafo devis dufoje frapi antaŭ ol ricevi respondon, kvankam Tintileto sidis en sia lito aŭskultante ekde sufiĉe longa tempo.
- Kiu estas tie ? Kiel vi maltimas ? Foriru ! ŝi kriis.
- Vi tuj leviĝos, Tintileto ! diris Kafo al ŝi. Necesas ke vi rekonduku Ŭendion hejmen.
Kompreneble, Tintileto estis ĝoja ekaŭdi ke Ŭendio foriros, sed ŝi estis tre decidita ne esti ŝia akompanantino, kaj ŝi sciigis tion per la plej ofenda lingvaĵo. Poste ŝi ŝajnigis denove ekdormi.
- Ŝi diras ke ŝi rifuzas ! ekkriis Kafo ŝokita de tia ribelado.
Pro tio, Petro severe alpaŝis al la ĉambro de la eta feino.
- Tintileto, li grave diris, se vi ne tuj ellitiĝos kaj vestiĝos, mi distiros la kurtenojn, kaj ĉiuj vidos vin en noktoĉemizeto !
Tio saltigis ŝin sur la plankon.
- Kiu diris ke mi ne ellitiĝos ? ŝi ekkriis.
Dume la knaboj malgaje rigardis Ŭendion, nune ekipitan por la vojaĝo, same kiel Johanon kaj Mikaelon. Ili sin sentis senkuraĝaj, ne nur ĉar ili estis perdontaj ŝin, sed ankaŭ ĉar ili havis la impreson ke ŝi foriris al iu agrabla loko ĉe kiu ili ne estis invitataj. La novecon allogis ilin, kiel kutime.
Kreditigante ilin je pli nobla sento, Ŭendio moliĝis.
- Karuloj miaj, ŝi diris, se vi ĉiuj venus kun mi, mi preskaŭ certas povi adoptigi vin de miaj gepatroj.
La invito estis aparte adresata al Petro, sed ĉiu el la knaboj pensis nur pri si mem, kaj tuj ili saltadis pro ĝojo.
- Sed ĉu ili ne trovos nin iom embarasaj ? demandis Kafo interrompante sian eksalton.
- Ho ne, respondis Ŭendio rapide pripensante, sufiĉos havi kelkajn pliajn litojn en la salono; kaj dimanĉe, ni povos kaŝi ilin malantaŭ ekranegoj.
- Petro, ĉu ni povas iri tien ? ili ĉiuj petege ekkriis.
Ili konsideris kiel akirita ke se ili irus, ankaŭ li irus; sed reale ili ne multe zorgis pri tio. Tiel, la infanoj ĉiam estas pretaj, kiam ili renkontas novaĵon, forlasi siajn intimulojn.
- Konsentite, respondis Petro kun amara rideto.
Kaj ili tuj rapidegis por preni siajn vestaĵojn.
- Kaj nun, Petro, diris Ŭendio pensanta ke li ĉion aranĝis, mi tuj donos al vi vian kuracilon antaŭ ol foriri.
Ŝi ŝategis doni al ili kuracilojn, kaj verŝajne ŝi donis al ili tro multe da tio. Evidente, ĝi estis nur akvo, sed entenata en botelo. Kaj Ŭendio ĉiam skuis ĉi tiun ujon antaŭ ol nombri la gutojn, tio kio donis al ĝi certan kuracan aspekton. Ĉi-foje, tamen, ĉe la momento kiam ŝi antaŭtenis al Petro sian pocion, ŝi vidis sur lia vizaĝo regardon kiu skuis al ŝi la koron.
- Iru preni viajn vestaĵojn, Petro, ŝi diris tremante.
- Certe ne, li respondis afektante indiferentecon. Mi ne foriros kun vi, Ŭendio.
- Jes, Petro.
- Ne.
Por montri ke ŝia foriro lasis lin indiferentan, li saltetis en la ĉambro, gaje ludante flut-arion. Ŝi devis kuri post li, kvankam tio estis sufiĉe malkonvena sinteno.
- Jes, por retrovi vian patrinon, ŝi petegis por kaĵoli lin.
Se Petro iam havis patrinon, ŝi ne plu mankis al li de nun. Li tre bone povis fari sen ŝi. Li forigis patrinojn el sia menso, kaj memoris nur iliajn malbonajn mankojn.
- Ne, Ŭendio, li diris decideme. Ŝi eble dirus ke mi grandiĝis, dum mi volas nur resti knabeto kaj amuziĝi.
- Sed, Petro…
- Ne.
Necesis sciigi tion al la aliaj.
- Petro ne venas.
Petro ne venas ! Ili ĉiuj fikse rigardis lin, kun bastono sur la ŝultro, al kiu estis ligita malgrandan vestaĵpaketon. Ilia unua penso estis ke ĉar Petro ne venis, li verŝajne ŝanĝis sian opinion pri lasi ilin foriri.
Sed li estis multe tro fiera por tio.
- Se vi retrovos viajn patrinojn, li malgaje diris, mi esperas ke ŝi plaĉos al vi.
La forloga cinikeco de ĉi tiuj diroj faris malagrablan impreson, kaj la plimulto el la knaboj ekdubis. Finfine, diris iliaj vizaĝoj, ĉu ili ne estis sencerbuloj pro obstine voli foriri ?
- Bone ! ekkriis Petro. Nu, neniaj afektaĵoj aŭ ploretoj. Adiaŭ, Ŭendio ! Kaj li gaje etendis la manon, kvazaŭ ili vere devus tuj foriri ĉar li havis ion gravan por fari.
Ŝi devis preni lian manon, ĉar nenio montris ke li preferintus fingringon.
- Ĉu vi memoros ŝanĝi vian ĉemizon, Petro ? ŝi diris insistante pri li.
Ŝi ĉiam estis tiel elektema pri iliaj ĉemizoj !
- Jes.
- Kaj ĉu vi bone prenos vian kuracilon ?
- Jes.
Tio ŝajnis esti ĉio, kaj ĝena paŭzo sekvis. Petro tamen ne estis de tia speco kiu sinkas antaŭ aliaj.
- Ĉu vi estas preta, Tintileto ? li demandis laŭte.
- Jes, jes.
- Tiam, montru la vojon.
Tintileto rapidis al la plej proksima arbo, sed neniu sekvis ŝin, ĉar estis ĝuste en tiu momento kiam la piratoj ĵetis sian teruran atakon kontraŭ la Ruĝhaŭtuloj. Supre, tie kie ĉio antaŭe estis tiel kvieta, la aero estis disŝirita de tondrado de ŝtalaĵo, miksita kun kriegoj. Malsupre, regis morta silento. Buŝoj malfermiĝis, kaj restis malfermitaj. Ŭendio falis sur la genuojn, kun brakoj etenditaj al Petro. Cetere, ĉiuj brakoj estis etenditaj al li, kvazaŭ subite blovataj al lia direkto. Ili silente petegis lin ne forlasi ilin. Koncerne Petro, li ekkaptis sian spadon, tiun per kiu li kredis esti mortiginta Nigrabarbon; kaj arda deziro de batalo brilis en liaj okuloj.
Last edited: 14/04/2025
Add a comment