12 La Kaptado de la Knaboj.

La atako de la piratoj estis kompleta surprizo. Tio estis nekontestebla pruvo ke la senskrupula kapitano Hoko kondukis ĝin ekster ĉiuj reguloj, ĉar juste surprizi la Ruĝhaŭtulojn superas la spriton de la blankulo.

Laŭ ĉiuj neskribitaj leĝoj de sovaĝa milito, ĉiam estas la Ruĝhaŭtulo kiu atakas, kaj kun la obstineco de sia raso, li faras tion ĝuste antaŭ la tagiĝo, momento kiam li scias ke la kuraĝo de blankuloj estas plej malalta. Intertempe la blankuloj konstruis krudan palisaron sur la supro de monteto, piede de kiu fluas rivereto, ĉar estis tre danĝere kampadi tro malproksime de akvo. Tie ili atendas la sturmon; la senspertuloj pretigante siajn revolverojn, paŝante kaj repaŝante sur la branĉetoj; la spertuloj trankvile dormante ĝis la momentoj kiuj antaŭas la tagiĝon. Dum la longa, malluma nokto, la sovaĝaj skoltoj enŝteliĝas kiel serpentoj inter la herboj, sen movi eĉ unu herberon. La densejo fermiĝas malantaŭ ili, tiel silente kiel sablo en kiun talpo ĵus enfosiĝis. Neniu bruo aŭdiĝas, krom kiam ili eligas mirindan imitadon de la soleca bleko de la kojoto. Aliaj bravuloj respondas al ĉi tiu krio, kaj kelkaj el ili faras ĝin eĉ pli bone ol veraj kojotoj, kiuj ne estas tre lertaj pri tio. Tiel la frostaj horoj fluadas. Ĉi tiu longa suspenso estas terure afliktanta por la palvizaĝulo kiu devas unuafoje sperti tion; sed al sperta orelo, ĉi tiuj teruraj krioj, sekvataj de eĉ pli teruraj silentoj, simple indikas ke la nokto normale fluas.

Hoko tiel bone sciis ke tio estis kutima proceduro, ke li ne povis invoki nescion por pardonpeti pro ne esti konsideranta ĝin.

La indianoj Pikaninoj, siaflanke, metis sian fidon sur la sento de honoro de Hoko, kaj ĉiuj iliaj agoj de tiu nokto multe kontrastas kun la liaj. Ili nenion neglektis pri tio kio konformis al reputacio de sia tribo. Kun tiu vigleco de la sensoj, kiu samtempe vekas kaj miron kaj malesperon de la civilizitaj popoloj, ili sciis ke la piratoj estis sur la insulo ekde la momento kiam unu el ili paŝis sur branĉeton; kaj en nekredeble mallonga daŭro, la kojotblekadoj komenciĝis. Ĉiu centimetro de tereno inter la loko kie Hoko surterigis siajn trupojn kaj la domo sub la arboj estis ŝtelmove ekzamenita de bravuloj, kiuj surmetis kap'al piede siajn mokasenojn. Ili trovis nur unu monteton kun rivereto ĉe ĝia bazo, tiel ke Hoko ne havis elekton, estis ĉi tie kie li devis ekloĝi ĝis tagiĝo. Ĉio tiel antaŭkalkulita kun preskaŭ diabla ruzaĵo, la ĉefa parto de la tribo de Ruĝhaŭtuloj envolvis sin en kovriloj, kaj per la trankvilanima maniero kiu estas por ili vireca perfekteco, ili kaŭris super la subtera domo, atendante la nepran momenton kiam ili semos palan morton.

Estis tie, sonĝantaj, kvankam maldormaj, pri la agrablaj torturoj kiujn ili suferigos al li ĉe la tagiĝo, ke ĉi tiuj tromemfidaj sovaĝuloj estis malkovritaj de la mallojala Hoko. Laŭ la rakontoj poste donitaj de tiuj el la skoltoj kiuj eskapis la buĉadon, li ŝajne ne decidis halti sur la monteto, kvankam estas certe ke, en tiu griza lumo, li vidis ĝin. Neniu penso celanta prokrasti la atakon ŝajnas, de komenco al fino, esti vizitanta lian sagacan menson. Li ne eĉ volis reteni sin ĝis kiam la nokto estu preskaŭ finita; li impetegis sen plia formalaĵo. Kion povis fari la konfuzitaj skoltoj, majstriĝintaj pri ĉiuj milit-artifikoj escepte tiu ĉi, krom senpovaj troti post li, kaj do neeviteble sin elmontri al lia vido, aŭdigante patosajn kriojn de kojotoj.

Ĉirkaŭ la kuraĝa Lilio la Tigrino troviĝis deko da ŝiaj plej fortikaj militistoj. Ili subite vidis ĉi tiujn perfidajn piratojn sturmi al ili. Ilia revo pri venko disfalis antaŭ iliaj okuloj. Neniam plu ili torturos ĉirkaŭ la ŝtiparo ! Por ili venis la tempo foriri al la feliĉaj teritorioj de ĉasado. Ili sciis tion kaj kiel indaj filoj de siaj patroj, ili alfrontis la situacion. Eĉ tiam, ili havintus tempon kuniĝi en malfacile rompebla kohorto, se ili rapide leviĝintus. Sed tio estis malpermesata al ili de la tradicioj de ilia popolo. Estas tiel skribite ke la nobla sovaĝulo neniam devas elmontri surprizon en la ĉeesto de blankulo. Tial, tiel teruriga kiel la subita apero de la piratoj estis por ili, ili restis senmovaj dum momento, sen movi ajnan muskolon, kvazaŭ la malamiko venis invitite. Estas nur poste, la tradicio estanta respektita, ke ili kaptis siajn armilojn. La aero estis ŝirita de militkrioj, sed… estis tro malfrue.

Ne dependas de ni priskribi tion kio estis amasbuĉado prefere ol batalo. Tiel pereis granda parto de la kremo de la Pikanina tribo. La morto de kelkaj estis tamen venĝita, ĉar kun Senkarna Lupo falis Alfredo Masono, la teruro de Karibio. Kaj inter la aliaj piratoj kiuj mordis la polvon estis La Mevo, Turlejo, kaj tiu hundo de Fogertio. Turlejo falis sub la tomahoko de la terura Pantero, kiu fine traboris al si vojon tra la piratoj, akompanata de Lilio la Tigrino kaj kelkaj postvivantoj de la tribo.

La historiistoj devos decidi ĝis kia grado Hoko kulpas pri la taktiko kiun li ĉi-okaze deplojis. Se li atendintus sur la monteto ĝis la oportuna momento, liaj viroj kaj li verŝajne estus buĉitaj. Por esti tute senpartia, ĉi tio estas donitaĵo kiun ni devas konsideri. Tio kion li eble devintus fari, estus informi siajn malamikojn ke li intencis sekvi novan metodon. Aliflanke, ĉar ĉi tio detruintus la faktoron de surprizo, lia strategio estus tute senutila ! Sekvas ke la demando estas malfacila por solvi. Ni tamen ne povas deteni nin senti, eĉ sen voli tion, admiron por la menso kiu konceptis tiel aŭdacan projekton, kaj por la sagaceco per kiu ĝi estis efektivigita.

Kiaj estis ĉirilate liaj propraj sentoj, en ĉi tiu momento de triumfo ? Liaj kunuloj ŝatintus scii tion, ĉar, peze spirante kaj viŝante siajn tranĉilojn, ili kolektiĝis je diskreta distanco de lia hoko, strabante tra siaj okuloj de furo al ĉi tiu eksterordinara homo. Lia koro certe estis plenplena de ekzaltiĝo, sed lia vizaĝo ne spegulis ĉi tiun senton. Malgaja kaj soleca enigmo, li staris aparte de siaj soldatoj, tiel per korpo kiel per menso. La nokta laboro ne jam estis finita, ĉar ne estis la Ruĝhaŭtuloj kiujn li venis detrui. Ili estis nur abeloj kiujn necesis enfumigi por akiri la mielon. Estis Pajno, kiun li volis. Pajno, Ŭendio kaj ilia grupo, sed ĉefe Pajno.

Petro estis simpla knabeto; tial ni emas miri pro la malamo de ĉi tiu viro rilate al li. Estas vere ke li ĵetis la brakon de Hoko al krokodilo, sed eĉ tio, kaj la plialtigita malsekureco de vivo al kiu tio kondamnis lin pro la obstineco de la krokodilo, apenaŭ povas klarigi tiom senindulgan rankoron. La vero estis ke estis io en la karaktero de Petro, kiu frenezigis la piratan kapitanon pro kolero. Ne estis lia kuraĝo, ne estis liaj kortuŝaj aspektoj, ne estis… Ne estas por deflankiĝe paroli, ĉar ni tre bone scias tion kio ĝi estis. Necesas diri tion : estis lia aroganteco ! Tio incitis la nervojn de Hoko, kaj tremigis lian feran ungegon. Nokte ĝi malhelpis lin dormi, kiel moskito. Dum Petro vivos, tiu turmentita viro havos la impreson esti ŝlosita leono en kaĝon en kiun pasero eniris.

La demando nun estis scii kiel malsupreniri tra ĉi tiujn arbojn ĝis la domo sub la tero, kaj kiel malsuprenirigi tien siajn virojn. Li promenigis sur ilin siajn avidajn okulojn, provante malkovri la plej maldikajn. Tiuj ĉi malkomforte tordiĝis, ĉar ili sciis ke li ne hezitus enpuŝi ilin ĝis malsupre per stangoj.

Intertempe, kio estis pri la knaboj ? Ni lasis ilin ĉe la unua bruo de armiloj, transformitaj en ŝtonajn statuojn, kun buŝoj malfermitaj, petegantaj Petron per siaj etenditaj brakoj; kaj ni revenas al ili kiam iliaj buŝoj fermiĝas kaj iliaj brakoj refalas al iliaj flankoj. La bruego de supre ĉesis preskaŭ samsubite kiel ĝi komenciĝis; ĝi pasis kiel fortega ventoblovo. Sed ili scias ke pasante ĝi sigelis ilian sorton.

Kiu trupo venkis ?

La piratoj, kiuj avide aŭskultis tra la arbotrunkoj, aŭdis la demandon metitan de la knaboj, kaj ve, ili ankaŭ aŭdis la respondon de Petro.

- Se la Ruĝhaŭtuloj venkis, ili ludos tamtamon; ĉiam estas ilia signo de venko.

Nu, estis Muŝo kiu trovis la tamtamon, kaj ĉi-momente li sidis sur ĝi.

- Vi neniam plu aŭdos la tamtamon, li murmuris, sed kompreneble per neaŭdebla maniero, ĉar strikta silento estis trudita.

Je sia granda miro, Hoko signis al li por sonigi tamtamon, kaj iom post iom, Muŝo komprenis la teruran malicaĵon de ĉi tiu ordono. Neniam, verŝajne, ĉi tiu simpla viro tiom admiris sian estron.

Dufoje li batis sur la instrumenton, poste haltis por avide aŭskulti. La piratoj tiam aŭdis la ĝojkriojn de Petro :

- La tamtamo ! La indianoj venkis !

La kompatindaj forlasitaj knaboj respondis per aklamoj, kiuj sonis kiel dolĉa muziko al la oreloj de la perfidaj piratoj, kiuj staris supre. Preskaŭ tuj, la infanoj renovigis siajn adiaŭojn al Petro. La piratoj konfuziĝis pro tio. Sed ĉiuj iliaj sentoj baldaŭ malaperis pro evidenta ĝuado; la malamiko estis suprenironta, ili mem ne devos do malsupreniri. Ili frotis al si la manojn. Rapide kaj silente, Hoko donis siajn ordonojn : unu viro ĉe ĉiu arbo, kaj la aliaj en vico je distanco de du metroj.

Last edited: 16/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Select the image visible the fewest times

Managing cookies

miaj-tradukoj.e-monsite.com deposits cookies to improve your browsing experience, measure the website audience, display personalized advertisements, carry out targeted campaigns and personalize the site interface.