13 Ĉu vi kredas al Feinoj ?
Ju pli frue ni liberiĝos de ĉi tiu teruro, des pli bone estos. La unua kiu eliris el sia arbo, estis Frizo. Li eliris en la brakojn de Ceĉo, kiu ĵetis lin al Muŝo, kiu ĵetis lin al Stelklavo, kiu ĵetis lin al Vilĉjo la Blufo, kiu ĵetis lin al Spageto. Li estis tiel ĵetita de unu al la alia ĝis kiam li falis ĉe la piedojn de ilia malgaja kapitano. Ĉiuj knaboj tiel estis malmilde elŝiritaj de siaj arboj, kaj pluraj el ili sin trovis samtempe en la aero, kiel pakoj da varoj ĵetitaj de mano al mano.
Malsama traktado estis konsentita al Ŭendio, kiu suprenvenis la lasta. Kun ironia ĝentileco, Hoko levis al ŝi ŝian ĉapelon kaj, proponante al ŝi sian brakon, eskortis ŝin ĝis la loko kie la aliaj estis buŝoŝtopitaj. Li faris tion kun tia mieno, kun tia terura distingiteco, ke ŝi ne kapablis krii. Ŝi fine estis nur knabineto.
Eble estas signifoplene malkaŝi ke dum momento ŝi estis sub la ĉarmo de Hoko. Se ni mencias ĉi tiun fakton, tio estas ĉar ĝi estis origino de strangaj konsekvencoj. Se Ŭendio malestime ellasintus lian manon – kaj tio estas tio kion ni ŝatintus skribi – ŝi estus ĵetita en la aeron kiel la aliaj. Hoko tiam probable ne ĉeestus dum la momento kiam la infanoj estis ligataj; kaj se li ne ĉeestintus ĉe tiu momento, li ne malkovrus la sekreton de Zefiro, sekreton kiu poste ebligis al li atenci la vivon de Petro.
La knaboj estis ligitaj por malhelpi ilin forflugi, duoble fleksitaj kun la genuoj proksime al la oreloj, kaj por ligi ilin, la malgaja pirato distranĉis ŝnuron en naŭ egalajn pecojn. Ĉio bone okazis ĝis kiam venis la vico de Zefiro, kiu aspektis kiel unu el tiuj incitetantaj pakoj kiuj postulas ke ni uzu la tutan ŝnuron por ĉirkaŭigi ĝin, kaj kiuj nenion lasas al ni por meti nodon. La piratoj, kolerigitaj, frapis lin, kiel ni furiozas kontraŭ ĉi tiu malbenita pako - kvankam laŭ plena justeco, estas la ŝnuro kiu kulpas. Strange, Hoko diris al ili moderigi ilian perforton. Li havis la lipoj kuspitaj pro maliceta triumfo. Dum liaj kunuloj nur ŝvitis, ĉar ĉiufoje kiam ili provis nodi parton de la korpo de la kompatinda knabo, la ligiloj aliloke malligiĝis, la supera menso de Hoko iris preter la ŝajnoj, sondante ne la efikojn sed la kaŭzojn; kaj lia ĝojego montris ke li trovis ilin. Zefiro, blanka ĝis la oreloj, komprenis ke Hoko divenis lian sekreton, kiu estis ke neniu diketa knabo kapablus malsupreniri arbon, kie viro el meza korpulenteco bezonus esti puŝita per bastono. La kompatinda Zefiro, la plej malfeliĉa el ĉiuj, ĉar la sorto rezervita por Petro timigis lin, amare bedaŭris tion kion li faris. Avidega akvotrinkulo dum varmaj tagoj, li ŝvelis ĝis atingi sia nuna talimezuro. Kaj anstataŭ limiĝi por adapti sin al sia arbo, li kaŝe kavigis la trunkon por plilarĝigi ĝin.
Hoko sufiĉe divenis por persvadi sin ke Petro finfine estas sub lia arbitro; sed neniu vorto pri la malgaja intenco kiu estis sin formanta en la misterplenaj kavernoj de lia menso transpasis liajn lipojn. Li simple ordonis ke la kaptitoj estu transportitaj sur la ŝipon, kaj ke oni lasu lin sola.
Sed kiel transporti ilin ? Envolvitaj en siaj ŝnuroj, ili certe povus ruliĝi malsupren de la monteto, kiel bareloj. Tamen, la plej granda parto de la vojo trairis tra marĉon. Ankoraŭfoje, la genio de Hoko venkis la malfacilaĵojn. Li ordonis uzi la dometon kiel ujon. La infanoj estis enĵetitaj, kvar fortikaj piratoj levis ĝin sur siajn ŝultrojn, la aliaj sin lokis malantaŭen, kaj kantante sian abomenan rekantaĵon, la stranga sinsekvo ekvojiris tra la arbaro. Mi ne scias ĉu unu aŭ alia el la infanoj ploris; se tiel estis, la rekantaĵo de la piratoj kovris lian bruon. Sed, dum la dometo malaperis en la arbaron, brava sed eteta fum-ĵeto eskapis el ĝia kamentubo, kvazaŭ por spiti Hokon. Ĉi-lasta vidis ĝin, kaj tio faris malbonan servon al Petro. Ĉar ĉia spuro de kompato de nun malaperis el la furiozigita koro de la kapitano.
Noktiĝis rapide. La unua afero kiun li faris, kiam li sin trovis sola en la nokto, estis piedpinte paŝi ĝis la arbo de Zefiro kaj certigi al si ke ĝi proponis al li trairejon. Poste li longtempe restis nutranta nigrajn pensojn, kun sia trikorna ĉapelo demetita sur la gazono kiel malbonaŭgura birdo, por ke la malforta venteto kiu ekblovis, povu refreŝige ludi en liaj haroj. Kiom ajn malgajaj estis liaj pensoj, liaj bluaj okuloj gardis la mildecon de vinkoj. Li streĉis la orelojn, atenta al ajna sono devenanta el la subtera mondo, sed ĉio estis malsupre same silenta kiel supre. La subtera domo ŝajnis esti nur kolekto de malplenaj ĉambroj. Ĉu Petro dormis, aŭ ĉu li atendis ĉe la piedo de la arbo de Zefiro, kun sia glavo en la mano ? Hoko havis nenian rimedon scii tion krom malsupreniri. Li lasis sian pelerinon malrapide gliti al la grundo, poste mordis al si la lipojn ĝis kiam perlis naŭza sangoguto, li metis unu piedon ene de la trunkon. Li estis kuraĝulo, sed li devis halti dum momento por viŝi sian frunton, kiu fluetis kiel kandelo. Poste, silente, li lasis sin iri al nekonataĵo.
Li sen embaraso alvenis ĉe la piedo de la aperturo, kaj sin tenis senmove, reakirante sian spiron kiu preskaŭ forlasis lin. Laŭmezure kiam liaj okuloj alkutimiĝis al duonlumo, diversaj objektoj de la domo sub arboj formiĝis; sed la sola sur kiu lia avida rigardo sin fiksis, longe serĉita kaj finfine trovita, estis la granda lito. Sur ĉi tiu lito, Petro profunde dormis.
Nekonscia pri la tragedio kiu okazis super li, Petro daûrigis, dum kelka tempo post la foriro de la infanoj, gaje ludi fluton. Sendube senespera provo pruvi al si ke li fajfis pri tio. Poste li decidis ne preni sian kuracilon, kvazaŭ por ĉagreni Ŭendion. Li poste kuŝiĝis sur la lito ekster la kovrilo, por ankoraŭ pli ĉagreni ŝin; ĉar ŝi ĉiam randumis ilin. Ni neniam scias, ĉu ni ne malvarmiĝos meze de la nokto. Ploronta, li komprenis kiom ŝi indignus, se anstataŭe li ridus; tiam, eksplodinte per fiera rido, li subite ekdormis.
Kelkfoje, sed ne ofte, li faris inkubsonĝojn, pli afliktajn ol tiujn de la aliaj knaboj. Dum horoj li ne povis vekiĝi, hontinde ĝemante. Ĉi tiuj sonĝoj rilatis, ŝajnas al mi, al la enigmo de lia ekzistado. En tiaj momentoj, Ŭendio kutimis ellitigi lin kaj sidigi lin sur siajn genuojn, konsolante lin per rimedoj kiujn ŝi mem inventis. Kiam li kvietiĝis, ŝi reenlitigis lin antaŭ ol li tute vekiĝis, por ke li ne sciu la malindecon, al kiu ŝi submetis lin. Sed ĉi-foje li tuj falis en sensonĝan dormon, kun unu brako pendanta ĉe la rando de la lito, unu kruro fleksita, kaj la nefinita parto de lia ridado haltigita sur lia duonmalfermita buŝo, kiu lasis videti liajn dentetojn.
Estas tiel kiel Hoko malkovris lin, tute sendefenda. Li staris silenta ĉe la piedo de la arbo, kontemplante sian malamikon tra la ĉambro. Neniu sento de kompato venis ĝeni lian malgajan koron. Tamen la homo ne estis tute malbona; li ŝatis florojn — oni diris al mi — kaj mildan muzikon — li mem ne estis malbona interpretisto de klaviceno —; kaj, ni sincere konfesu, la idilia naturo de la sceno profunde kortuŝis lin. Se lia bona memo venkintus, li kontraŭvole revenintus supre de la arbon, sed unu afero retenis lin.
Ĉi tiu afero estis la ŝajna malrespekto de Petro, eĉ dum lia dormo. La malfermita buŝo, la pendanta brako, la fleksita genuo, konsistigis tian personigon de aroganteco ke la koro de Hoko malmoliĝis. Se lia furiozo eksplodigintus lin en cent pecojn, ĉiu el ili saltintus al la kolo de la dormanto.
Kvankam la lumo de la ununura lampo apenaŭ brilis apud la lito, Hoko mem troviĝis en mallumo, kaj ĉe la unua ŝtelpaŝo kiun li faris, li malkovris malhelpon, la pordon de la arbo de Zefiro. Ĝi ne tute plenigis la aperturon, kaj li estis rigardinta super ĝi. Serĉante la klinkon, li furioze malkovris ke ĝi situis tre malsupre, ekster lia atingpovo. Al lia senorda menso ŝajnis tiam ke la incitaj karakteroj de la vizaĝo kaj de la silueto de Petro intensiĝis. Li skuis la pordon per ambaŭ manoj kaj sin ĵetis kontraŭ ĝin. Ĉu lia malamiko finfine eskapus lin ?
Subite, lia akra rigardo falis sur objekton, li ĵus ekvidis la flakonon da kuracilo de Petro, metitan sur breto, je la atingo de lia mano. Li tuj divenis pri kio temis, kaj tiam komprenis ke la dormanto estis en lia povo.
Pro timo esti kaptita vivanta, Hoko ĉiam kunportis kun si timindan drogon, miksaĵon preparitan de si mem per ĉiuj ringaj venenujoj kiuj falis en lian posedon. Li boligis la miksaĵon, por akiri flavecan likvaĵon, tute nekonatan de la scienco, kaj kiu verŝajne estis la plej perforta el venenoj.
Li verŝis kvin gutojn de ĝi en la flakonon de Petro. Lia mano tremis, sed tio estis pro ekzaltiĝo prefere ol pro honto. Farante tion, li evitis rigardi la dormanton, sed ne pro timo cedi al kompato, ne, simple por eviti disverŝi la enhavon. Poste li ĵetis longan, jubilan rigardon al sia viktimo kaj, turnante sin, malfacile elŝoviĝis ĝis la supro de la arbo. Kiam li eliĝis ĉe la surfaco, li aspektis kiel la spirito de malbono mem eliranta el ĝia kaverno ! Surmetante sian ĉapelon, li volvis sian pelerinon ĉirkaŭ si, drapirante unu ekstremon antaŭ si, kvazaŭ por kaŝi de la mallumo sian plej timindan elementon, kaj strange grumbletante en sia barbo, li forkuris tra la arbaro.
Petro ankoraŭ dormis. La lumo estingiĝis, mergante la ĉambron en plenan mallumon, sed li ne vekiĝis. Ne devis esti pli ol la deka, laŭ la krokodilo, kiam li subite side rektiĝis en sia lito, vekita de oni ne scias kion. Estis malforta kaj antaŭgarda frapetado sur la pordo de lia arbo.
Malforta kaj antaŭgarda, certe, sed en ĉi tiu granda silento, la produktata impreso estis timiga. Petro serĉis sian spadon ĝis kiam lia mano kaptu ĝin. Poste li demandis :
- Kiu estas tie ?
Dum longa tempo, ne estis respondo, poste oni denove frapis.
- Kiu vi estas ?
Neniu respondo.
Li estis malkvieta, kaj li ŝatis esti malkvieta. Per du paŝoj li atingis la pordon. Male al tiu de Zefiro, ĝi plenigis la aperturon, tiel ke li ne povis vidi transen, kaj ke tiu kiu frapis, ankaŭ ne povis vidi lin.
- Mi ne malfermos se vi ne parolas, kriis Petro.
La vizitanto finfine parolis, kun beleta voĉo kiu similis al tintado.
- Lasu min eniri, Petro.
Estis Tintileto. Li rapide malriglis; kaj ŝi rapidege eniris, kun vizaĝo ruĝa kaj robo tute makulita de koto.
- Kio okazas ?
- Ho, vi neniam povus diveni ! ŝi ekkriis.
Kaj ŝi proponis al li elekti inter tri proponoj. Li muĝis :
- Sufiĉe ! Respondu al mi !
Kaj, en lama deklamado, tiel longa kiel la rubandoj kiujn iluziistoj eltiras el sia buŝo, Tintileto rakontis la kapton de Ŭendio kaj de la knaboj.
Aŭskultante ŝin la koro de Petro rapide batadis. Kio ?! Ŭendio ligita, kaptita sur la piratŝipo ! Ŝi kiu ŝatis ke ĉio estu tia kia ĝi devus esti !
- Mi savos ŝin ! li ekkriis saltante al siaj armiloj.
En sia hasto, li provis trovi en sia menso ion kiu povus plaĉi al Ŭendio. Li povis gluti sian kuracilon ! Lia mano sin fermis sur la pereigan flakono.
- Ne ! kriis Tintileto kiu aŭdis Hokon ĵargone rakonti sian malbonfaron dum li rapidis tra la arbaro.
- Sed kial ?
- Ĝi estas plena de veneno.
- Veneno ? Sed kiu povis verŝi en ĝi venenon ?
- Hoko.
- Ne estu stulta, Tintileto, kiel Hoko povintus malsupreniri ĝis ĉi tie ?
Bedaŭrinde, la eta feino ne kapablis klarigi tion, ĉar ŝi ne konis la sekreton de la arbo de Zefiro. Tamen la vortoj de Hoko lasis nenian lokon por dubo, la flakono nepre estis venenita.
- Neeblas, diris Petro. Cetere, mi eĉ ne fermis okulon.
Li levis la flakonon. Ne plu estis tempo por paroli, sed por agi. Per svingo de sia sorĉovergo, Tintileto intermetis sin inter liaj lipoj kaj la flakono, kaj trinkis la enhavon ĝis la lasta guto.
- Kiel vi maltimas trinki mian kuracilon ?
Sed Tintileto ne respondis. Ŝi jam ŝanceliĝis en la aero.
- Kio okazas al vi ? ekkriis Petro, subite timigita.
- Ĝi estis veneno, Petro, ŝi dolĉe diris al li; kaj nun mi estas mortonta.
- Ho, Tinjo ! Ĉu vi trinkis ĝin por savi mian vivon ?
- Jes.
- Sed kial ?
Ŝiaj flugiloj nun apenaŭ kapablis porti ŝin, sed anstataŭ respondi ŝi surflugis sur lian ŝultron kaj ame mordetis lian nazon, antaŭ ol flustri al lia orelo :
- Speco de idioto !
Poste, ŝanceliĝante ĝis sia ĉambro, ŝi kuŝiĝis sur la liton.
Lia kapo preskaŭ kaŝante la kvaran muron de la ĉambreto, li malespere genuiĝis apud ŝi. Ĉiumomente la lumo de la feino malfortiĝis, kaj li sciis ke se ĝi estingiĝus, Tintileto ne plu estus. Ŝi tiom ŝatis liajn larmojn ke ŝi etendis la manon al li kaj tuŝis ilin per sia bela fingro. Ŝia voĉo estis tiel mallaŭta, ke li unue ne povis kompreni tion kion ŝi diris. Poste li komprenis. Ŝi diris ke ŝi pensis povi resaniĝi, se la infanoj denove kredus al feinoj.
Petro etendis al ŝi la brakojn. Ne estis infanoj ĉi tie, kaj ni estis meze de nokto. Sed li alparolis al ĉiuj kiuj povis revi pri la lando de Nenie, kaj kiuj do estis pli proksimaj al li ol oni pensas tion : Knabetoj kaj knabinetoj en piĵamo, etaj tute nudaj beboj en siaj korboj pendantaj de la arboj.
- Ĉu vi kredas tion ? li kriis.
Tintileto eksidis per unu salto en sia lito, por aŭskulti la voĉon de sia destino. Ŝi havis impreson kvazaŭ ŝi aŭdis "jes", sed ŝi ne certis pri tio.
- Kion vi opinias pri tio ? ŝi flustris al Petro.
- Se vi kredas tion, li kriis al ili, frapu la manojn; ne lasu Tintileton morti !
Multaj aplaŭdis. Aliaj sin detenis. Kelkaj idiotoj fajfis.
kvazaŭ sennombraj patrinoj ekkuris en la vartejojn por vidi tion kio okazis. Sed jam Tintileto estis savita. Unue, lia voĉo plilaŭtiĝis; poste ŝi elsaltis el sia lito kaj poste ŝi flugetis tra la ĉambro, pli gaja kaj pli aroganta ol iam. Ŝi ne pensis eĉ unu sekundon danki tiujn kiuj estis aplaŭdintaj, sed ŝi estus ŝatinta ataki tiujn kiuj fajfis.
- Kaj nun, ni iru helpi Ŭendion !
La luno leviĝis en nuba ĉielo, kiam Petro eliĝis el sia arbo, kunportanta plejparte armilojn kaj surhavanta malmulte da aliaĵo, preta sin ĵeti en sian danĝeran aventuron. Ne estis nokto laŭ liaj deziroj. Li esperis flugi, restante proksime al la grundo, por ke neniu nekutimaĵo eskapu de li; sed en tiu ŝanĝa lumo, flugi tiel malalte signifus trenigi sian ombron tra la arbaro, ĝenante la birdojn kaj informante observeman malamikon ke li ekvojiris.
Li nun bedaŭris esti traktanta la birdojn de la insulo per tiel strangaj nomoj, ke ili fariĝis tre sovaĝaj kaj malfacilaj por alproksimiĝi. Estis neniu alia solvo ol antaŭpaŝi laŭ la maniero de la Ruĝhaŭtuloj, tekniko pri kiu li feliĉe spertiĝis. Sed laŭ kiu direkto, ĉar tute ne certis ke la infanoj estis alkondukitaj al la boato. Maldika neĝfalo forviŝis ĉiujn piedsignojn, kaj morta silento regis sur la insulo, kvazaŭ la naturo ekhaltis dum momento, terurigita de la ĵusa buĉado.
Li instruis al infanoj kelkajn teknikojn de memkonservo en la arbaro, kiujn li mem lernis de Lilio la Tigrino kaj de la feino Tintileto. Kaj li sciis ke en ĉi tiuj malfacilaj horoj ili certe pensos pri ili. Do, Zefiro, je la unua okazo, farus skrapvundon en la arboj, Frizo semus grajnojn sur ilia trairejo, kaj Ŭendio faligus sian poŝtukon en strategia loko. Sed necesus esti en plena taglumo por serĉi tiajn indikaĵojn, kaj li ne povis atendi. La mondo de supre bezonis lin, sed returne, ne alportus al li ian helpon.
La krokodilo preterpasis lin, sed krom, li ne estis nur unu vivantulo, nek iu bruo, nek iu movo; kaj tamen li bone sciis ke subita morto povas troviĝi ĉe la sekvonta arbo, aŭ veni surprizi lin de malantaŭe.
Li faris teruran ĵuron : "Mi avertas vin, Hoko, ĉi-foje estos vi aŭ mi !"
Li rampe antaŭeniris kiel serpento, poste li restariĝis kaj sin ĵetis tra liberan spacon, al kiu la lunlumo ĵetis ombrojn, kun iu fingro sur la lipoj kaj sia ponardo sub la mano. Li estis terure feliĉa !
Last edited: 17/04/2025
Add a comment