14 La Pirat-ŝipo.
Verda lumo kiu rigardis super la kreko Kido, tute proksime de la elfluejo de la Rivero de la Piratoj, indikis la lokon kie la Julio Roĝero marnivele kuŝis. Ĝi estis naŭza boataĉo, malpura ĝis funde de la holdo, kun aspekto tiel malloga kiel grundo diskovrita de makulitaj plumoj. Ĝi estis la teruro de la oceanoj, kaj ĉi tiu signallumo estis vere senutila, la terura reputacio kiu ĉie antaŭis ĝin, sufiĉis por forpeli kiu ajn ĉirkaŭe vagintus.
La ŝipo estis envolvata en la dika mantelo de nokto, tra kiu neniu bruo povis atingi la marbordon. Neniu sono venis rompi la silenton krom la trankviliga roronado de kudr-maŝino, antaŭ kiu sidis Muŝo, ĉiam laborema kaj helpema laboristo, la esenco mem de la senkaraktera kaj kortuŝa maristo. Mi ne scias kial ĉi tiu estulo estis tiel senfine kortuŝa, krom se tio nur estis ĉar li tutsimple ne konsciis pri tio. Sed okazis ke eĉ la plej fortikaj homoj, ekvidante lin, devis haste deklini la rigardon; kaj pli ol unufoje, dum someraj vesperoj, li kortuŝis Hokon ĝis larmoj. Pri tio, kiel pri preskaŭ ĉio cetera, Muŝo tute ne konsciis.
Kelkaj piratoj kubutapogis sin sur la pavezo, kun botelo enmane, mergitaj en la miasmon de la nokto; aliaj lacertumis apud la bareloj, sur kiuj ili ludis ĵetkubojn kaj ludkartojn; kaj la lastaj kvar alvenintaj, tiuj kiuj transportis la dometon, elĉerpitaj, kuŝis sternitaj sur la ferdeko, sur kiu, eĉ dum sia dormado, ili lerte ruliĝis de iu flanko aŭ de la alia, ekster atingo de Hoko, timante ke li senkonscie skrapu ilin preterpasante.
Hoko paŝadis tien kaj reen sur la ferdeko, pripensante. Ho nesondebla viro ! Estis la horo de lia triumfo. Petro estis por ĉiam forigita de lia vojo, kaj ĉiuj aliaj knaboj estis ŝlositaj funde de holdo, atendante esti ĵetitaj en la maron. Ĝi estis lia plej malbona ago ekde la tago kiam li genuigis Nigrabarbon sur la grundo. Kaj konante la inklinon de homoj por esti nur felsakoj de ventaĵo, ni ne povas surpriziĝi vidi lin paŝadi sur la ferdeko per ŝanceliĝanta paŝo, kun kapo ebriigita de la ventoj de lia sukceso ! Tamen estis nenia ekzaltiĝo en lia sinteno, kiu nur sekvis la sinuojn de lia turmentita menso. Funde de si, Hoko reale estis profunde malgaja.
Li ofte estis en ĉi tiu stato kiam li komunikis kun si mem, surŝipe de sia boato, en la trankvilo de la nokto. Li sentis sin terure soleca. Ĉi tiu nedivenebla viro neniam tiom suferis pro soleco ol kiam li estis ĉirkaŭata de siaj uloj. Ĉar ili kaj li ne partoprenis en la sama mondo.
Hoko ne estis sia vera nomo. Malkaŝi tiun kiu li vere estas, eĉ tiam, dezertigintus la landon per fajro kaj glavo. Sed kiel tiuj kiuj legis inter la linioj, certe jam divenis tion, li frekventis la plej bonajn lernejojn, kaj la edukado kiun li tie ricevis, ankoraŭ alkroĉiĝis al li kiel malnova vesto. Tiel estas ke ankoraŭ hodiaŭ, post la batalo, li trovis ofenda sin prezenti antaŭ la kapitano de la ŝipo, kiun li ekposedis, sen esti antaŭe ŝanĝinta sian veston, kaj li ankoraŭ artifikis en sia irmaniero distingitan balanciĝon. Sed super ĉio, li konservis pasion por la deco. Dececo ! Kiom ajn li tiom malalte falis, li sciis ke tio estas ĉio kio vere gravas.
Funde de sia menso li aŭdis kvazaŭ knaradon de rusta pordego, kaj tra ĉi tiu knarado, iun regulan tak-tak-tak, kiel martelbruo kiu malebligas vin trovi dormon dum nokto.
- Ĉu vi respektis dececon ? estis lia eterna demando.
- Gloro, gloro ! Tiun fajrelĵetan galanterion, mi volas ĝin ! li ekkriis.
- Certe, sed ĉu estas deca sin rimarkigi pri io ajn ? tiam demandis la tak-tak.
- Sed mi estas la sola homo kiun Nigrabarbo timis ! li insistis. Kaj Siliko mem timis Nigrabarbon.
"Nigrabarbo, Siliko… Rememorigu al mi ilian devenon." estis la pika rebato.
Kaj li ankaŭ havis tiun demandon, la plej angordonan el ĉiuj : ĉu vere estis dece sin demandi pri dececo ?
Lia tuta estaĵo estis turmentita de ĉi tiu problemo. Estis en li hoketo pli akra ol lia fera hoketo; kaj dum ĝi ŝiris lin, la ŝvito fluetis sur lia vakskolora vizaĝo kaj striis lian jaketon. Ofte li frotis sian manikon sur la vizaĝon, sed nenio povis ĉesigi ĉi tiun flueton da akvo.
Ha, la kompatinda kapitano Hoko estis kompatenda !
Antaŭsento venis al li pri lia baldaŭa malapero. Estis kvazaŭ la terura ĵuro de Petro ĵus enŝipiĝis. Hoko sentis malican deziron prepari sian lastan paroladon, pro timo manki tempon por fari ĝin.
- Ha ! Pli bone estis preferinde por Hoko, li ekkriis, havi malpli da ambicio !
Estas nur en la plej gravaj horoj, ke li parolis pri si laŭ la tria persono.
- Neniu infano amas min !
Estis strange ke li pensis pri tio; estis la unua fojo ke ĉi tiu ideo emociis lin. Eble la kudromaŝino estis ligita al tio. Dum longtempe li grumbletis en sia barbo fikse rigardante Muŝon, kiu kviete kudris, konvinkita ke ĉiuj infanoj timis lin.
Timi lin ! Timi Muŝon ! Ne estis surŝipe nur unu infano kiu ne jam amis lin. Li estis dirinta al ili abomenajn vortojn, kaj li batis ilin per sia manplato, ĉar li ne volis bati ilin per sia pugno, sed ili nur pli forte alkroĉiĝis al li. Mikaelo eĉ provis liajn okulvitrojn.
Diri al kompatinda Muŝo ke la infanoj amegis lin ! Hoko estis konsumata de la deziro fari tion, sed tio ŝajnis tro kruda. Anstataŭ tio, li maturigis tiun demandon en sia menso : kial do ili trovis Muŝon aminda ? Li sekvis la spuron, kiel lerta spurhundo kiun li estis. Se Muŝo fakte estis aminda, kio faris lin tia ? Terura respondo subite aperis al li,: kaj se tio estus la dececo ?
Ĉu la agmaniero de la skipestro respektus ĉiujn regulojn de la dececo, sen ke tiu ĉi estu eĉ konscia pri tio ? Ĉar estas tio, la plej plenumita formo de belaj manieroj !
Kun kolera krio, li levis sian feran manon super la kapon de Muŝo; sed li haltis, kaptita de tiu pripenso :
- Skrapvundi homon ĉar li sin montras deca, kio tio estas ?
- Tute la malo de dececo !
La malfeliĉa Hoko estis same senhelpa kiel li estis malseka de ŝvito. Li antaŭen falis kiel tranĉita floro !
Liaj uloj, opiniante lin ekster la afero por momento, disciplino tuj senstreĉiĝis. Ili sin ĵetis en impetan cirklodancon kiu tuj restarigis lin. Ĉiu spuro de homa malfirmeco malaperis de li, kvazaŭ tralavita.
-Silentu, aro da pigruloj, aŭ mi sentripigos vin ! li kriis.
La bruego tuj ĉesis.
- Ĉu la infanoj estas bone ligitaj ? Ĉu alemanaŭ ili ne kapablas forflugi ?
- Ne, ne.
- Tiel revenigu ilin ĉi tien !
La malfeliĉaj kaptitoj estis elprenitaj el la holdo, ĉiuj krom Ŭendio, kaj vicigitaj antaŭ Hoko. Dum momento li ŝajnis nekonscia pri ilia ĉeesto, senstreĉiĝante laŭ sia plaĉo, zumkantante, ne sen talento, pecetojn de malĉasta kanto, kaj fingrumante kartaron. Kelkfoje la arda fino de lia cigaro lumigis lian vizaĝon per kolortuŝo. Poste li diris per vigla tono :
- Nun, al ni miaj beletuloj. Estas planita ke ses el vi estos ĵetitaj al la maro ekde ĉi-vespero. Sed okazas ke mi havas du disponeblajn postenojn de stevardo. Ĉu estas volontuloj ?
- Ne incitu lin senbezone.
Tiaj estis la instrukcioj de Ŭendio al la knaboj. Tial Vagado ĝentile antaŭenpaŝis. Li abomenis la ideon servi sub la ordonoj de tia viro, sed instinkto diris al li ke estus saĝe lasi respondecon al iu forestanto. Kvankam li ne estas tre inteligenta, li sciis ke nur patrinoj ĉiam pretas sin oferi. Ĉiuj infanoj scias ĉi tion, kaj malestimante ilin pro tio, senĉese ekspluatas ilin.
Vagado do singarde klarigis :
- Vi vidas, sinjoro, mi ne pensas ke mia patrino ŝatus ke mi fariĝu pirato. Kaj vi, Zefiro, ĉu via patrino ŝatus ke vi fariĝu pirato ?
Li faris okulsignon al Zefiro kiu respondis per malgaja tono :
- Mi timas ke ne, kvazaŭ li dezirus ke estu alie.
- Ĉu via patrino ŝatus ke vi fariĝu pirato, Ĝemelo ?
- Mi ne pensas, respondis la unua Ĝemelo kiu komprenis la ruzaĵon. Kaj vi, Kafo, ĉu vi…
- Silentu ! muĝis Hoko.
La knaboj estis ĉiuj repuŝitaj malataŭen.
- Vi, mia etulo, li diris alparolante al Johano, vi ŝajnas esti iom pli kuraĝa ol la aliaj. Ĉu vi ŝatus fariĝi pirato, karulo mia ?
Sed okazis ke Johano prave jam spertis tian deziron, aparte dum matematika kurso. Li estis frapita de la demando de Hoko.
- Mi iam fakte pensis nomi min Ĵakvo la Ruĝaj Manoj… li balbutis.
- Kaj tio estas tre bona elekto ! Ni tiel nomos vin, karulo mia, se vi elektos aliĝi al nia ŝipanaro.
- Kion vi pensas, Mikaelo ? demandis Johano.
- Kaj mi, se mi ankaŭ aliĝas al vi, kiel vi nomos min ? demandis responde Mikaelo.
- Joelo Nigrabarbo.
Mikaelo estis impresita.
- Kion vi pensas pri tio, Johano ?
Li volis ke Johano faru decidon por li, kaj inverse.
- Ĉu ni povas resti respektemaj regatoj de la reĝo ? demandis Johano.
La respondo siblis inter la dentoj de Hoko :
- Necesos al vi ĵuri : "Morton al la reĝo !"
Johano eble ne tre bone kondutis ĝis nun, sed aŭdante ĉi tion, li brile rehonorigis sin.
- En tia okazo, mi rifuzas ! li ekkriis frapante per la pugno la supron de barelo antaŭ la nazo de Hoko.
- Kaj ankaŭ mi rifuzas ! kriis Mikaelo.
- Vivu Anglio ! bojetis Frizo.
La furiozaj piratoj disdonis al ili vangofrapojn, kaj Hoko muĝis :
- Vi ĵus sigelis vian pereon ! Suprenirigu ilian patrinon, kaj preparu ĉion por la ekzekutoj !
Ili estis nur knabetoj, ili fariĝis tute palaj vidante Vilĉjon la Blufon kaj Ceĉon ekaktiviĝi. Sed ili provis denove sin regi kiam Ŭendio estis elvokita.
Mi ne kapablas priskribi al vi kiom multe Ŭendio malestimis ĉi tiujn piratojn. En la okuloj de la knaboj, ili ankoraŭ konservis iom da imponeco, konsidere de sia profesio; sed en ŝiaj okuloj, la aferoj estis tre malsamaj. Tiel ĉio kion ŝi vidis, estis ke la ŝipo ne estis purigita de jarcentoj. Ne estis eĉ unu malpurega luko sur kiu oni ne povus skribi per la fingropinto "malpuran porkon"; kaj ŝi jam amuziĝis farante tion sur pluraj. Sed dum la knaboj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, ĉiuj ŝiaj pensoj sin direktis nur al ili.
- Nu, belulino mia, diris Hoko al ŝi per miela voĉo, la tempo venis por vi spekti la ekzekuton de viaj infanoj…
Kvankam li estis ĝentlemano, la intenseco de liaj emocioj trempis per ŝvito lian puntan krispon, kaj li subite komprenis tion vidante la rigardon de la knabineto fiksita sur ĝi. Per rapida gesto, li provis kaŝi ĝin, sed estis tro malfrue.
- Estas do planita ke ili mortos ? Ŭendio demandis kun malestima rigardo tiel timiga ke li preskaŭ senkonsciiĝis.
- Jes, tio estas planita ! li bojis. Silentu ! li daŭrigis kun ĝojego. Ni aŭskultu la lastajn parolojn de patrino al siaj infanoj.
Tiam Ŭendio estis majesta.
- Karaj infanoj miaj, ŝi diris firme, ĉi tiuj estas miaj lastaj vortoj. Mi sentas ke mi havas mesaĝon por vi, fare de viaj veraj patrinoj. Jen ĝi : Ni esperas ke niaj filoj kapablos morti digne, kiel ĝentlemanoj.
La piratoj mem estis impresitaj…
Vagado histerie ekkriis :
- Mi faros tion kion mia patrino atendas de mi ! Kaj vi, Kafo ?
- Same ! Kaj vi, Ĝemelo ?
- Tion kion mia patrino esperas. Johano, kion vi…
Sed Hoko reakiris sian konscion :
- Ligu ŝin ! li kriis.
Estis Muŝo kiu ligis ŝin al la masto.
- Aŭskultu, dolĉulino mia, li murmuris, mi savos vian vivon se vi promesas esti mia patrino de mi.
Sed Ŭendio ne povus fari tian promeson, eĉ al Muŝo.
- Mi preskaŭ preferus tute ne havi infanojn, ŝi malestime respondis.
Mi bedaŭrinde devas informi vin ke ne eĉ unu el la knaboj rigardis ŝin kiam Muŝo ĉenis ŝin al la masto. La rigardo de ĉiu estis turnita al la ligna tabulo, sur kiu ili estis farontaj siajn lastajn paŝojn antaŭ ol salti en la malplenon. Ili eĉ ne plu kapablis esperi ke ili mortos kiel ĝentlemanoj. Ili ne plu kapablis pensi. Ili nur kapablis rigardi tremante pro timo.
Hoko ridetis al ili kun kunpremitaj dentoj kaj faris paŝon al Ŭendio. Lia intenco estis turni ŝian vizaĝon, por ke ŝi vidu la knabojn paŝi sur la tabulo unu post alia. Sed li neniam sukcesis tuŝi ŝin; li neniam aŭdis la doloregan krion kiun li esperis elŝiri el ŝi. Li anstataŭe aŭdis ion aliaĵon.
Estis la terura tiktako de la krokodilo.
Ĉiuj aŭdis ĝin : la piratoj, la knaboj, kaj Ŭendio. Tuj, ĉiuj kapoj turniĝis al la sama direkto, ne al la maro, de kie venis la bruo, sed al Hoko. Ĉiuj sciis ke tio kio tuj okazos, koncernis nur la kapitanon, kaj ke, de aktoroj, ili subite fariĝis spektantoj…
La ŝanĝo kiu okazis en li, estis teruriga por kontempli. Estis kvazaŭ li estus distranĉita ĉe ĉiu artiko : li kolapsis en malgrandan amason.
La bruo pli kaj pli alproksimiĝis, antaŭita de ĉi tiu abomena antaŭsento : "La krokodilo tuj grimpos surŝipen !"
Eĉ la fera hoketo restis senmova, kvazaŭ ĝi sciis ke ĝi ne estis rekte celita. En tia situacio, iu ajn homo sin kovrus la vizaĝon per siaj manoj, ĉe la loko mem kie li falis. Sed la potenca cerbo de Hoko ankoraŭ funkciis. Li komencis ventraltere rampi sur la ferdeko, malproksimiĝante de la fonto de la bruo tiom kiom li kapablis. La piratoj respekte flankenpaŝis laŭ lia trairo. Kiam li atingis la pavezon, li murmuris : "Kaŝu min !"
Ili kolektiĝis ĉirkaŭ li, deturnante la rigardon de la afero kiu surŝipen alvenis. Ili ne eĉ unu momenton intencis kontraŭbatali ĝin : estis la destino…
Estis nur kiam Hoko estis ekster vido, ke la scivolemo revigligis la membrojn de la knaboj kiuj kuris al la parapeto por vidi la krokodilon. Ili tiam havis la surprizon de sia vivo, ĉar ne estis krokodilo kiu venis por savi ilin, estis Petro.
Li signis al ili ne krii, por ne veki suspektojn. Poste li daŭrigis tiktaki…
Last edited: 17/04/2025
Add a comment