15 Hoko, ĉi-foje estas vi aŭ mi !
Strangaj aferoj okazas al ni ĉiuj laŭ la vojo de la vivo, sen tio ke ni nepre konscias pri ili. Tiel, ekzemple, ni subite malkovras ke ni estas surdaj je unu orelo dum, ekzemple, duonhoro. Tiun nokton, Petro ĵus vivis tian sperton. La lastan fojon kiam ni vidis lin, li kaŝe trairis tra la insulo, kun fingro al la lipoj kaj lia ponardo uzpreta. Li estis vidanta la krokodilon preterpasi, sen rimarki apartaĵon. Kaj momenton pli poste li rememoris ke li ne aŭdis tiktakadon. Li unue trovis tion stranga, sed rapide konkludis ke la horloĝo haltis.
Sen zorgadi pri sentoj koncerne konaton tiel abrupte senigita de lia plej proksima kunulo, Petro ekpensis pri kiu maniero li povus profiti de ĉi tiu katastrofo. Li decidis mem fari la tiktakadon, por ke la sovaĝaj bestoj prenu lin por la krokodilo, kaj lasu lin pasi sen embaraso. Li bonege tiktakis, sed kun neatendita rezulto. La krokodilo estis inter la bestoj kiuj aŭdis la sonon, kaj ĝi komencis sekvi lin, sen ke iu povu vere scii ĉu tio celis reakiri tion kion ĝi perdis, aŭ simple pro amikeco, kredante ke ĝi denove tiktakis, ĉar, kiel ĉiuj kiuj estas sklavoj de fiksa ideo, ĝi estis stulta besto.
Petro atingis la marbordon sen malfacilaĵoj, kaj daŭrigis rekte antaŭen, kun siaj kruroj enirantaj en la akvon kvazaŭ ili ne konscius moviĝi en nova elemento. Multaj bestoj tiamaniere pasas de tero al akvo, sed neniu homa estulo laŭ mia scio… Dum li naĝis, lia menso estis okupata de nur unu penso : "Hoko, ĉi-foje estas vi aŭ mi !" Li tiom longe tiktakis, ke li nun daŭrigis tiktakadi sen eĉ ekkonscii pri tio. Se tio estintus la kazo, li ĉesintus, ĉar la inĝenia ideo uzi la tiktakon por suriri la ŝipon ne venis al lian menson.
Male, li pensis esti grimpinta la flankon de la ŝipo tiel silente kiel muso, kaj li estis miregita vidante la piratoj tremi antaŭ si, ĉirkaŭante Hokon kiu estis en tiel priplorinda stato, kvazaŭ li aŭdis la krokodilon.
La krokodilo ! Apenaŭ Petro repensis pri li, kiam li aŭdis la tiktakadon. Li unue opiniis ke la sono devenis de la besto, kaj li rapide sin turnis. Poste li ekkonsciis ke estis li mem kiu tiktakis, kaj fulmrapide li ekkomprenis la situacion. Li tiam diris al si : "Kiel mi estas inteligenta !", kaj signis al knaboj ne tro brue aplaŭdi.
Ĝuste en ĉi tiu momento Edĉjo Tejnto, la kvartir-mastro, ekeliris el la prukastelo kaj alvenis sur la ferdekon. Nun, karaj legantoj, bone kronometru la eventojn ! Petro ĝuste kaj forte frapis. Johano buŝoŝtopis la malfeliĉan piraton por silentigi lian ĝemadon. Tiu ĉi falis antaŭen. Kvar knaboj retenis lin por malhelpi la obtuzan bruon de lia falo. Petro donis signalon, kaj la kadavro estis ĵetita trans la rando. Estis plaŭ, poste silento. Kiom da tempo tio daŭris ?
- Kaj jen unu ! Zefiro komencis la kalkulon.
Ne estis tro frue. Petro, piedpinte, malaperis en la kajuton, ĉar pli ol unu pirato kolektis sian kuraĝon kaj ĉirkaŭrigardis. Ili nun povis aŭdi malserenan spiradon de unuj kaj de aliaj, tio kio pruvis al ili ke la terura sono ĉesis.
- Ĝi foriris, kapitano, diris Muŝo viŝante siajn okulvitrojn. Ĉio refariĝis normala.
Malrapide, Hoko lasis sian kapon eliri el sia punta krispo, kaj aŭskultis tiel atente ke li povintus kapti la eĥon de la tiktako. Ne estis iu bruo, kaj li firme restariĝis por atingi sian maksimuman altecon.
- Nu ! Ni revenu al ĝi ! li vigle kriis.
Li pli ol iam malamis la knabojn ĉar ili vidis lin malkuraĝi antaŭ la danĝero. Li ekkantis la kruelan rekantaĵon :
Ho ! Ho ! Ho ! La bela tabulo!
Iru, iru, per etaj saltoj,
Pluen ! Ĝis kiam vi ŝanceliĝos !
Ĝi ĵetis vin funden !
Por pli teruradi la kaptitojn, kvankam koste de ia perdo de digno, li dancis laŭlonge de imaga tabulo, observante ilin, grimacante kaj kantante. Kaj kiam li finis, li ekkriis :
- Ĉu vi volas fingrumi mian kateton, antaŭ ol paŝi sur la tabulo ?
Ili ĉiuj falis sur la genuojn.
- Ne, ne ! ili petegis tiel kompatinde ke ĉiu el la piratoj ridetis.
- Nu, iru serĉi la katon, Vilĉjo ! diris Hoko. Ĝi estas en mia kajuto.
La kajuto ! Estis tie kie troviĝis Petro ! La infanoj sin rigardis unu la alian.
- Jes, jes, gaje respondis Vilĉjo enirante grandpaŝe en la kajuton.
Ili sekvis lin per la okuloj; ili apenaŭ rimarkis ke Hoko rekomencis sian kanton, liaj uloj ĥore akompanantaj lin :
Ho ! Ho ! Ho ! La beleta kato !
Li havas naŭ vostojn, ne false !
Kiam ili skribas sur vian dorson,
…
Ni neniam konos la lastan verson, ĉar subite la kanto estis interrompata de abomena kriego devenanta de la kajuto. Ĝi trairis la ŝipon, poste estingiĝis. Ni tiam aŭdis "kokerikon !", bone konata de la knaboj, sed kiu en la oreloj de la piratoj estis preskaŭ pli malbonaŭgura ol la hurlado.
- Kio tio estis ? kriis Hoko.
- Kaj jen du ! diris solene Zefiro.
Ceĉo, la italo, hezitis dum momento, poste eniris en la kajuton. Li eliris el ĝi ŝanceliĝanta kaj konfuzita.
- Kio okazas kun Vilĉjo, speco de hundo ? fajfis Hoko kiu superstaris lin.
- Nu, la problemo pri Vilĉjo estas ke li mortis. Ponardita, respondis Ceĉo per kaverneca voĉo.
- Kio ? Vilĉjo mortis ?! kriis la teruritaj piratoj.
- En la kajuto, estas tiel mallume kiel en forno, balbutis Ceĉo. Sed estas io terura tie ene, estas ĉi tiu afero kiun vi aŭdis kanti.
La ĝojego de la knaboj, la panikitaj rigardoj de la piratoj, nenio el ĉio ĉi eskapis de Hoko.
- Ceĉo, li diris per sia plej firma voĉo, reiru al la kajuto kaj serĉu por mi ĉi tiun kantiston.
Ceĉo, la plej brava el la bravuloj, genuiĝis antaŭ sia kapitano, petegante :
- Ne, ne !
Sed Hoko karesis sian ungegon.
- Mi bone aŭdis ke vi tuj iros, ĉu ne, Ceĉo ? li demandis kun pensema mieno.
Ceĉo eniris la kajuton, kun ŝultroj mallevitaj, premegita de malespero. Estis neniu kantado. Ĉiuj streĉis la orelon; kaj denove venis agonia krio, kaj denove iu "kokeriko !"
Neniu parolis krom Zefiro.
- Kaj jen tri ! li diris.
Hoko kolektis siajn ulojn per unu gesto.
- Specoj de mituloj ! Kiu el vi alportos al mi ĉi tiun kriemulon ?
- Atendu ĝis kiam Ceĉo eliros, grumblis Stelklavo, kaj la aliaj konsentis.
- Mi kredas esti aŭdanta vin kandidati por tio, Stelklavo, diris Hoko, denove afektante.
- Ne, fulmotondro ! kriegis Stelklavo.
- Mia hoketo tamen pensas ke vi faris tion, respondis Hoko antaŭenpaŝante al li. Mi scivolas, Stelklavo, ĉu ne estus preferinde plaĉi al li…
- Mi preferas balanciĝi fine de ŝnuro ol eniri tien, respondis obstine Stelklavo.
Kaj denove li havis la subtenon de la ŝipanaro.
- Ĉu ĉi tio estas… ribelo ? demandis Hoko per tono pli dolĉa ol iam. Kaj Stelklavo estus la agitisto…
- Kapitano, kompatu ! ploretis Stelklavo nun tute tremanta.
- Nu, premu al mi la manon, diris Hoko etendante sian hoketon.
Stelklavo ĉirkaŭrigardis por serĉi helpon, vane. Dum li retropaŝis, Hoko antaŭenpaŝis, kun ruĝa fajrero brulanta funde de siaj okuloj. Kun krio de malespero, la pirato saltis trans la kanonon, kaj sin ĵetis en la maron.
- Kaj jen kvar, diris sentence Zefiro.
- Kaj nun, diris ĝentile Hoko, ĉu estas aliaj kandidatoj por ribelo ?
Kaptante lanternon kaj levante sian hoketon per minaca gesto, li diris :
- Mi mem iros serĉi tiun birdon. Kaj li sin ĵetegis enen de la kajuto.
- Kaj jen kvin.
Zefiro brulis de dezirego por diri tion, sed li retenis sin. Li malsekigis siajn lipojn por pretiĝi. Estis tiam kiam Hoko ŝanceliĝante eliris, sed sen sia lanterno.
- Io estingis la lumon, li diris per ne multe certa tono.
- Io ?! ripetis Mulino.
- Kaj Ceĉo ? demandis Spageto.
- Li estas same morta kiel Vilĉjo, vigle respondis Hoko.
Lia deteniĝo reiri internen de la kajuto faris al ili tre malbonan impreson; novaj alvokoj al ribelo ekestis. Ĉiuj piratoj estas superstiĉaj, kaj Kuirfilo ekkriis :
- Oni diras ke oni povas esti certa ke ŝipo estas hantita se estas pli da homoj surŝipe ol oni povas kalkuli !
- Mi aŭdis diri, murmuris Mulino, ke li ĉiam suriras la piratŝipon laste. Ĉu ĝi havis voston, kapitano ?
- Homoj diras, diris alia malice rigardante Hokon, ke kiam ĝi sin montras, estas en la formo de la plej kruela surŝipa homo.
- Ĉu li havis hokon, kapitano ? demandis spiteme Kuirfilo.
Kaj tiu krio, kiun pluraj gorĝoj kune eligis :
- La ŝipo estas kondamnita !
La knaboj ne sukcesis sin deteni ridkluki pro ĝojo. Hoko preskaŭ forgesis siajn kaptitojn, sed kiam li sin turnis al ili, lia vizaĝo denove lumiĝis.
- Knaboj ! li kriis al sia ŝipanaro. Jen ja ideo ! Malfermu la pordon de la kajuto kaj puŝu ilin enen. Lasu ilin provi savi siajn vivojn. Se ili mortigus ĉi tiun aferon, ni estus en pli bona stato; se estus ĝi kiu mortigos ilin, tio ne estus pli malbona.
Lastfoje, liaj uloj salutis la perversecon de la menso de Hoko. Ili plenumis liajn ordonojn kun sindonemo. La knaboj, kiuj ŝajnigis barakti, estis pelataj en la kajuton, kaj la pordo estis refermita malantaŭ ili.
- Nune, kriis Hoko, ĉiuj silentas !
Ĉiuj aŭskultis. Sed neniu kuraĝis fronti al pordo. Mi eraras : estis iu. Ŭendio, kiu dum ĉi tiu tuta tempo restis ligita al la masto, atendis, tute ne hurladon, sed la reaperon de Petro.
Ŝi ne devis longe atendi. En la kajuto, tiu ĉi trovis tion kion li iris serĉi : la ŝlosilon kiu malfermis la mankatenojn de la knaboj. Ili elglitis el la kajuto, armitaj per ĉio kion ili povis trovi en la kajuto. Post mallaŭte petinta ilin iri sin kaŝi, Petro tranĉis la ligilojn de Ŭendio. Nenio tiam estintus pli facila ol forflugi ĉiuj kune; sed unu afero baris al ili la vojon, la ĵuro fare de Petro : "Ĉi-foje, estas Hoko aŭ mi". Kiam li liberigis Ŭendion, li flustris al ŝi iri kuniĝi kun la aliaj kaj sin lokis sur ŝia loko kontraŭ la masto, sin envolvinta en ŝian mantelon por ne esti rekonota. Poste li profunde enspiris, kaj komencis kanti.
Por la piratoj tio estis pruvo ke ĉiuj knaboj ĵus estis buĉitaj ene de la kajuto; ili estis kaptataj de paniko. Hoko provis trankviligi ilin, sed mistraktante ilin, li igis ilin ferocajn hundojn. Ili montris siajn dentegojn, kaj la kapitano ekcertis ke se li forlasus ilin el la okulojn, ili saltus al lia gorĝo.
- Knabegoj, li diris preta por kaĵoli aŭ frapi laŭ bezone, senhezite dum eĉ momento, mi pripensis. Estas peĉ-portanto inter ni.
- Jes, estas vere, ili grumblis. Estas tiu kiu havas hokon !
- Ne, knabegoj, ne, estas la knabino ! Virino surŝipe de piratŝipo, tio malbonŝancigas ! La aferoj plibonos kiam ŝi ne plu ĉeestos !
Kelkaj el ili memoris ke Siliko ofte diris tion.
- Indas provi, ili dubeme respondis.
- Ĵetu ŝin trans la ŝiprandon ! ekkriis Hoko.
Ĉiuj alkuris al la kapuĉita silueto.
- Neniu povas savi vin nun, fraŭlino, atakis Mulino kun moka mieno.
- Jes, estas iu, respondis la silueto.
- Kiu ?
- Petro Pajno la Venĝanto ! estis la terura respondo.
Parolante, Petro deĵetis sian mantelon. Tiam ĉiuj komprenis kiu superis ilin en la kajuto. Dufoje Hoko malfermis la buŝon por paroli, kaj dufoje neniu sono eliris. En ĉi tiu terura momento, mi pensas ke lia kruelega koro rompiĝis. Li fine kriis, sen konvinkiĝo :
- Sentripigu lin !
- Venu, infanoj, ni ataku !
La voĉo de Petro tondris, kaj ĉe la momento, la kunfrapiĝo de armiloj tintis tra la ferdeko de la ŝipo. Se la piratoj restintus grupe, ne estas ia dubo ke ili venkintus. Sed la sturmo estis farita dum ili ankoraŭ estis konfuzitaj, kaj ili kuris tien kaj ĉi tien, sovaĝe frapante sen metodo, ĉiu esperanta esti la lasta postvivanto de la ŝipanaro. En duopa batalo, ili estis la plej fortaj, sed ili batalis nur defensive, tio kio ebligis al knaboj duope asociiĝi kaj elekti sian predon. Kelkaj el la senkreduloj saltis al la maro; aliaj sin kaŝis en mallumaj anguloj, kie Zefiro eltrovis ilin. Ĉi-lasta ne batalis, sed kuris ĉiudirekten, armita de lanterno kiun li svingetis antaŭ iliajn vizaĝojn, tiel ke duone blindigitaj, ili falis kiel facila predo sub la malpuregajn glavojn de la aliaj knaboj. Ni nur apenaŭ aŭdis la klikado de armiloj, punktita de tempo al tempo de bruo de plonĝo. Kaj kompreneble Zefiro, kiu monotone prikalkulis :
- kvin – ses – sep – ok – naŭ – dek - dek unu.
Kiam restis nur unu maristo surŝipe, aro da sovaĝaj knaboj ĉirkaŭis Hokon, kiu ŝajnis kontentega, dum li tenis ilin distance. Ili venkis liajn ulojn, kaj nur li ŝajnis kapabla alfronti ilin. Ankoraŭfoje ili proksimiĝis al li, kaj ankoraŭfoje li retropuŝis ilin. Li levis iun knabon per sia hoko, kaj uzis lin kiel ŝildon, kiam alia, kiu ĵus pasigis sian glavon tra Mulinon, aperis en la miksbatalo.
- Formetu viajn glavojn, knaboj ! kriis la ĵuŝveninto. Ĉi tiu viro estas mia !
Estas tiel ke Hoko subite sin trovis fronte al Petro. La aliaj retropaŝis kaj formis cirklon ĉirkaŭ ili.
Dum longa tempo, la du malamikoj rigardis unu la alian, Hoko iomete tremetanta, kaj Petro vidiganta strangan rideton sur sia vizaĝo.
- Nu, Pajno, fine diris Hoko, ĉi ĉio estas via laboro.
- Jes, Jakobo Hoko, estis la severa respondo, tio ja estas mia laboro.
- Ha, fiera kaj malrespekta junularo ! diris Hoko. Preparu vin renkonti vian destinon !
- Ha, malgaja kaj malbonvola viro ! respondis Petro, defendu vin !
Sen pliaj vortoj, ili akorde komencis. Dum momento, neniu el la du klingoj prenis superecon. Petro estis bonega skermisto, kaj evitis kun miriga rapideco. De tempo al tempo, finto ĵetis lin antaŭen, tiel trompante la defendon de lia kontraŭulo, sed lia pli mallonga atingpovo metis lin en malbonan situacion; li ne kapablis sufiĉe profundigi sian klingon. Hoko, kun apenaŭ pli malalta nivelo, sed ne same lerta ĉe la pojna moviĝo, devigis lin retroiri puŝante siajn atakojn, esperante fini la aferon pere de sekreta skermobato, kiun Nigrabarbo instruis al li antaŭ longe, en Rio. Sed je lia mirego, ĉi tiu skermobato estis ĉiufoje kontraŭbarita foje kaj refoje. Li tiam volis apliki la lastan baton helpe de sia hoko, per kiu li ĝis tiam kontentiĝis rasti la aeron. Sed Petro evitis la baton, kaj, sovaĝe sin pafante antaŭen, trapikis al li la ripojn. Je la vido de sia propra sango, kies aparta koloro, vi memoras tion, teruris lin, la glavo falis el la mano de Hoko, kaj li estis sub la arbitro de Petro.
- Nun ! kriegis ĉiuj knaboj.
Sed, per belega gesto, Petro invitis sian kontraŭulon repreni sian glavon. Hoko tuj ekfaris, kun la tragika sento ke Petro ĉiuflanke superis lin.
Ĝis nun, li pensis ke temis nur pri malbonedukita infano, kontraŭ kiu li devis batali, sed pli malserenaj suspektoj de nun atakis lin.
- Pajno, kiu vi estas ? li demandis per mallaŭta voĉo.
- Mi estas la juneco kaj la ĝojo ! respondis hazarde Petro. Mi estas birdeto, ĵus eloviĝinta.
Ĉi tio, kompreneble, estis sensencaĵo; sed estis pruvo por la kompatinda Hoko ke Petro ne havis eĉ la plej malgrandan ideon pri kiu li vere estas, tio kio estis la klimakso de konveneco !
- Defendu vin ! li senespere ekkriis.
Li nun batalis kontraŭ draŝilo fariĝinta homo, kaj ĉiu bato de tiu terura klingo distranĉintus en du ajnan individuon, homon aŭ infanon, kiu sin metintus sur ĝian vojon. Petro flugetis ĉirkaŭ la pirato, kvazaŭ la vento mem elblovus lin el la danĝera zono. Denove kaj denove, senĉese, li pikis.
Hoko de nun sentis ke li estis venkita. Ĉi tiu pasia estulo ne plu petis por vivi, sed lastan favoron kiun li arde deziris : vidi Petron malbone reagi antaŭ ol fermi la okulojn por ĉiam. Forlasante la batalon, li rapidis al la pulvejo kaj ekbruligis ĝin.
- Post du minutoj, li ekkriis, la ŝipo eksplodos !
Kutimo estas dua naturo… li diris al si.
Sed Petro eliris el la pulvejo tenante enmane la brulantan meĉon kaj trankvile ĵetis ĝin trans la ŝiprandon.
Kiel kvalifiki la konduton de Hoko mem en ĉi tiu decidiga horo ? Tiel misgvidita kiel li estis, ni povas nur ĝoji, sen tamen tro diri da bono pri li, ke li restis ĝis la fino fidela al la tradicioj kiuj estis encerbigitaj en li. La knaboj nun ĉirkaŭis lin, malestimaj kaj disdegnaj. Li ŝanceliĝis sur la ferdeko, provante bati ilin, sed sen sukcesi. Lia spirito tamen ne plu estis kun ili; ĝi reiris al la ludkampoj de antaŭe, kie li priatentis la matĉon de la taĉa benko. Kaj ĉio pri li estis deca : liaj ŝuoj, lia veŝto, lia kravato, kaj eĉ liaj ŝtrumpetoj.
Adiaŭ, Jakobo Hoko ! Ni salutas vin ! Sciu ke via destino ne estis tute heroa… Kaj jen la lastaj momentoj.
Vidante Petron malrapide flugi al li, kun ponardo en la mano, li per unu salto sin ĵetis en la maron. Tio kion li ne sciis, estis ke la krokodilo atendis lin. - Ni intence ĉesigis la vekhorloĝon por ŝpari al li ĉi tiun etan antaŭtimon, kiel signo de respekto rilate al li, je la fino de lia vivo.
Li tamen havis lastan triumfon kiun estus malfacile por ni riproĉi al li. Dum li sin tenis al pavezo, observanta Petron kiu ŝvebis super li, li per gesto petis lin uzi lian piedon. Petro tiam donis al li piedbaton anstataŭ ponardopikon.
Hoko fine ricevis la favoron kiun li esperis.
- Ĉi tio tute ne konformas al deco ! li ekkriis. Kaj li sin ĵetis, ravita, en la faŭkon de la krokodilo.
Tiel pereis Jakobo Hoko.
- Dek sep ! trumpetis Zefiro.
Sed la nombro ne estis tute prava. Reale, nur dek kvin pagis la prezon por siaj krimoj ĉi tiun nokton. Du aliaj atingis la marbordon. Stelklavo estis pli poste kaptita de la Ruĝhaŭtuloj, kiuj faris de li iun guvernistinon por siaj "papouse"(1) - malĝoja fino por pirato. Muŝo fariĝis vojulo, vagante en la mondo surportanta siajn okulvitrojn, kaj lukranta sian mizeran vivtenon rakontante ke li estis la sola maristo, kiun Jakobo Hoko iam timis.
Ŭendio kompreneble fortenis sin, tute ne partoprenante en la batalo, sed observante Petron per brilaj okuloj. Nun kiam ĉio finiĝis, ŝi reakiras gravecon. Ŝi gratulis ilin, kaj agrablege tremetis kiam Mikaelo montris al ŝi la lokon kie li mortigis unu el la piratoj. Poste ŝi kondukis ilin en la kajuton de Hoko kaj montris per la fingro la horloĝon kiu pendis de najlo. Ĉi tiu indikis la unua kaj duono matene !
Ĉi tiu malfrua horo maltrankviligis ŝin pli ol ĉio. Ŝi rapide enlitigis ilin en la ŝiplitojn de la piratoj, ĉiuj krom Petro, kiu akiri rajton promeni sur la ferdeko, ĝis kiam li fine endormiĝis piede de la kanono. Tiun nokton li sonĝis unu el siaj inkubsonĝoj, kaj longe ploris en sia dormo. Ŭendio devis forte brakumi lin.
(1) La esprimo "papouse" estas indiana vorto por nomi bebon aŭ infaneton.
Last edited: 19/04/2025
Add a comment