16 La Reveno hejmen.

Tri batoj de sonoriloj la morgaŭon matene vekis ilin el siaj ŝiplitoj, ĉar ŝtormo estis antaŭsignita. Vagado, la skipestro, staris inter ili, kun pecon da ŝnuro en la mano, maĉetadante tabakon. Ĉiuj surmetis piratajn vestaĵojn mallongigitajn ĉe la genuo, elegante sin razis kaj iris svingi la koksojn sur la ferdekon laŭ la ritmo de la rulondo, reĝustigante siajn pantalonojn.

Certe ne necesas sciigi al vi kiu estis la kapitano. Kafo kaj Johano estis respektive unua kaj dua maato. Estis virino surŝipe. La aliaj estis simplaj matrosoj, prizorgantaj la manovrojn. Petro ne ellasis la stirilon, sed li kunvenigis sian ŝipanaron por mallonga parolado. Li diris ke li esperis ke ili plenumos sian taskon kiel bravaj maristoj, sed li ne nesciis ke ili devenis el la kloakoj de Rio kaj San-Paŭlo, kaj se iam ili provus malbonfari, li sentripigus ilin. Ĉi tiuj rektaj kaj severaj paroloj rekte trafis la korojn de la maristoj, kiuj fervore aklamis lin. Poste, doninte kelkajn precizajn ordonojn, Petro ĝirigis la ŝipon, kiu metis la kapuŝon al kontinento.

La kapitano Pajno kalkulis, konsultinte la mapon, ke se la vetero ne ŝanĝiĝos, ili atingus Acorojn ĉirkaŭ la 21a de junio, tio kio donus al ili sufiĉe da tempo por fini la vojaĝon flugante.

Meze de la ŝipanaro, kelkaj volis ke la ŝipo revenu al la vojo de la virto, reakirante regulan komercon, aliaj favoris tion ke ĝi restu piratŝipo; sed la kapitano traktis ĉiujn kiel hundojn, kaj ili ne kuraĝis esprimi al li siajn dezirojn. Tuja obeemo estis la sola konduto tolerata. Zefiro ricevis dekduon da vipobatoj nur pro mieni dubema dum kiam oni ordonis lin sondi la maron. La ĝenerala sento estis ke Petro aktuale restis honesta, por kvietigi la suspektojn de Ŭendio, sed ke ĉio riskis ŝanĝiĝi kiam la nova vestaĵo, kiun ŝi estis realiganta por li, malgraŭ liaj protestoj, el unu el la malnovaj uniformoj de Hoko, estos finita. Oni poste murmuris, ke dum nokto kiam li unuafoje surmetis ĉi tiun veston, li longe restis sidanta en la kajuto, kun la cigaringo de Hoko en la buŝo kaj unu el siaj pugnoj kunpremita, krom la montrofingro kiun li svingis en la aero kiel iu hoko.

Anstataŭ daŭre trakti pri la ŝipo, ni devas nun reveni al tiu afliktita hejmo, de kie tri el niaj ĉefaj roluloj forkuris, sen rigardo malantaŭen, antaŭ nun tiom longe… Estas honto niaflanke esti neglektintaj la numeron 14 dum ĉi tiu tuta tempo ! Tamen ni povas esti certaj ke Sino Karulo ne havas rankoron kontraŭ ni. Se ni revenintus pli frue, por rigardi ŝin kun malĝoja simpatio, ŝi verŝajne krius :

- Ne estu stulta ! Kia utilo estas zorgi pri mi ? Reiru tien kaj plivole atentu la infanojn !

Tiel longe kiel patrinoj estos tiaj, iliaj infanoj profitos de ili; ili povas fidi al tio !

Tamen eĉ dum ni nin riskas en ĉi tiun ĉambron de infanoj, nur ĉar ĝiaj legitimaj loĝantoj estas sur la revena vojo, ni rapidas antaŭi ilin, por zorgi tion ke iliaj litoj estu oportune pretigitaj, kaj ke Sro kaj Sino Karuloj ne forestu por la vespero. Ni estas nenio pli ol servistoj ! Sed kial diable iliaj litoj devus esti perfekte sternitaj dum kiam ili lasis ilin en tia malordo ? Ĉu ne estus bona afero se ili enirinte malkovrus, ekzemple, ke iliaj gepatroj foriris pasigi… la semajnfinon en kamparo ? Ĉi tio estus morala leciono kiun ili ja bezonas ekde kiam ni renkontis ilin ! Sed se ni tiel aranĝus la aferojn, Sino Karulo neniam pardonus nin.

Estas iu afero kiun mi tre ŝatus fari, estas informi ŝin ke la infanoj estas sur la revena vojo, kaj ke ili estos ĉi tie ĵaŭdon. Tio tute difektus la surprizon kiun Ŭendio, Johano kaj Mikaelo antaŭĝuis sur la boato : la raviĝo de ilia patrino, la ĝojkrio de ilia patro, la salto en la aeron de Nana por unue kisi ilin… dum ili devus plivole pretiĝi sin montri diskretaj ! Kiel estus agrablega fuŝi ĉion, anticipe sciigante al iliaj gepatroj la novaĵojn; tiel ke kiam ili reeniros, triumfaj, Sino Karulo ne eĉ prezentos sian vangon al Ŭendio, kaj Sro Karulo ne kapablos sin deteni grumbli : "Ho ne, kompaton ! Jen denove tiuj malbenitaj knaboj !"

Tamen mi detenos min, kaj mi ne petas esti dankita pro tio. Mi komencas bone koni Sinon Karulon, kaj mi certas ke ŝi riproĉus al mi senigi la infanojn de ĉi tiu eta plezuro. Jen kiel mi imagas nian interparolon :

- Sed, karega sinjorino, restas dek kompletaj tagoj ĝis tiu fama ĵaŭdo ! Dirante al vi la veron, mi povus ŝpari al vi dek tagojn da kordoloro.

- Jes, sed je kia prezo ! Senigante la infanojn je dek minutoj da plezuro !

- Ho, se vi tiel vidas la aferojn !

- Por kio ? Ĉu estas iu alia ?

Vi vidas, ĉi tiu virino havas neniun propran volon. Mi intencis diri tute komplezajn aferojn pri ŝi, sed bone pripensita kaj pesita, mi malestimas ŝin, kaj mi atentos ne fari tion. Verdire ŝi bezonas neniun konsilon de ni. La litoj de la infanoj jam estas ĉiuj faritaj, kaj ŝi neniam forlasas la domon. Rigardu ! La fenestro ĉiam restas malfermita. Por tio kio ni servas, ni povus tute same reiri sur la boaton ! Tamen, ĉar ni estas ĉi tie, ni povas tiel same resti kaj rigardi. Jen ĉio kion ni estas, spektantoj. Neniu vere volas nin. Do ni observu, kaj faru pikajn rimarkojn, kun espero ke kelkaj el ili ofendos iun preterpasante.

La sola ŝanĝo kiun ni povis konstati en la vartejo estis ke inter la naŭa matene kaj la sesa vespere la hundodometo ne plu estis tie. Kiam la infanoj forflugis, Sro Karulo sentis funde de sia animo, ke la respondeco pezis sur li; estis li kiu ĉenis Nanan. Tiu ĉi, de la komenco ĝis la fino, estis pli saĝa ol li. Kompreneble, kiel ni vidis tion, li estis sufiĉe simpla homo; verdire, li povintus ŝajni kiel juna knabo, se li povintus forigi sian kalvecon. Sed li ankaŭ havis grandan senson por justeco kaj kuraĝon de leono por fari tion kio ŝajnis al li justa. Post kiam la infanoj foriris, tre zorge pripensinte pri la afero, li sin metis kvarpiede kaj rampis enen de la hundodometo. Al ĉiuj instigoj de Sino Karulo por eliri de tio, li malgaje sed firme respondis :

- Ne, karunjo mia, ĉi tiu loko estas farita por mi.

En la turmento de sia memriproĉo, li ĵuris ke li neniam forlasos ĉi tiun hundodometon tiel longe ĝis kiam la infanoj revenos. Kompreneble, estis domaĝe; sed ĉio kion Sro Karulo faris, li troe faris tion, se ne li rezignis. Neniam estis viro pli humila ol Georgo Karulo, antaŭe tiel tromemfidema, vespere kaŭranta ene de la hundodometo, parolanta kun sia edzino pri iliaj infanoj, kaj iliaj ĉarmaj kutimoj. Lia respekto rilate al Nana estis aparte kortuŝa. Tiel li ne lasis ŝin eniri en ŝian hundodometon, sed pri ĉiuj aliaj punktoj, li sekvis ŝiajn opiniojn laŭletere.

Ĉiumatene la hundodometo estis transportita, kun Sro Karulo ene, ĝis taksio kiu kondukis lin al lia oficejo, kaj li sammaniere revenis hejmen je la sesa. Ni povas havi ideon pri la fortikeco de karaktero de ĉi tiu viro, se ni memoras kiom sentema li estis al opinio de la najbaroj, ĉi tiu viro kies la plej eta movo de nun inspiris miregon. Interne li certe suferis terure; sed li konservis neŝanceleblan sintenon, eĉ kiam infanoj mokis pri lia dometo; kaj li ĉiam respekte levis sian ĉapelon antaŭ ĉiu sinjorino kiu kuraĝis ekrigardi enen.

Ĉio ĉi povus esti ridinda; sed verdire, tio estis admirinda. Baldaŭ homoj komencis kompreni la profundan signifon de ĉi tiu konduto, kaj iliaj koroj estis tuŝitaj. Homamasiĝoj komencis sekvi la taksion, fervore aklamante ĝin; ĉarmaj junaj knabinoj provis entaksiiĝi por ricevi aŭtografon. Intervjuoj aperis en la plej bonaj gazetoj, kaj oni kutimiĝis inviti lin por vespermanĝi aldonante :

- Ne ĝenu vin ! Venu en via hundodometo !

Ĵaŭdon de tiu vivoplena semajno, Sino Karulo sidis en la vartejo, atendanta la revenon de Georgo. Ŝiaj okuloj estis plenaj de malĝojo. Nun kiam mi povas vidi ŝin de proksime, mi estas trafita de ŝia grandega malĝojo. Ŝia iama gajeco tute malaperis kun ŝiaj infanoj; kaj mi ekkomprenas ke mi ne plu povos diri malagrablaĵon pri ŝi. Se ŝi tiom amis ĉi tiujn bubetojn, tio ne estis ŝia kulpo. Rigardu ŝin en sia fotelo, en kiu ŝi ĵus endormiĝis. Ŝia lipangulo, tiu kiu unue kaptas la rigardon, estas kvazaŭ velkinta; ŝia mano moviĝas sur ŝia brusto, kvazaŭ ŝia koro doloris ŝin. Kelkaj preferas Petron, aliaj Ŭendion, sed mi, estas ŝi kiun mi preferas. Ni supozu ke, por feliĉigi ŝin, mi flustras al ŝia orelo ke ŝiaj buboj estas revenontaj… Ili nur estas ne pli ol kelkajn kilometrojn de la fenestro, kaj ili tre rapide antaŭeniras... Nu, mi aŭdacas…

Mi devintus ne fari tion, ĉar ŝi abrupte ekvekiĝis kaj alvokis ilin. Estis neniu en la ĉambro krom Nana.

- Ho, Nana ! Mi revis ke la karaj etuloj revenis.

La okuloj de Nana estis tute kovritaj de larmoj, sed ĉio kion ŝi povis fari estis milde meti sian piedon sur la genuojn de sia mastrino. Ili estis tiel kune sidintaj kiam la hundodometo estis reenkondukita. Sro Karulo elmetis sian kapon por kisi sian edzinon. Ni rimarkas ke vizaĝo havas esprimon de dolĉa enuo kiun ni ne konis de li.

Li etendas sian ĉapelon al Elnjo, kiu malestime prenas ĝin. Ŝi havas nenian imagon kaj tute ne kapablas kompreni tian konduton ! Ni ankoraŭ aŭdis, de ekstere devenantajn, la aplaŭdon de la homamaso kiu akompanis la taksion ĝis la domo; kaj tio ne lasis lin indiferenta.

- Aŭskultu ilin, li diris, tio plezurigas !

- Ĉefe estas geknaboj ! rikanis Elnjo.

- Hodiaŭ estis kelkaj plenkreskuloj, li certigis al ŝi kun eta ruĝiĝo.

Sed kiam ŝi ŝultrumis, li ne direktis al ŝi riproĉojn. Fameco ne turnigis al li la kapon, ĝi mildigis lin. Dum kelka tempo, li restis sida kun kapo ekster la hundodometo, parolante kun Sino Karulo pri siaj admirantoj, premante al ŝi la manon per trankviliga maniero kiam ŝi diris al li ke ŝi esperis ke lia karaktero ne estos ŝanĝita pro tio.

- Kiel mi estis malforta, li diris. Dio mia, kiel mi estis malforta !

- Georgo, ŝi diris timeme, vi ankoraŭ ŝajnas plena de rimorso…

- Sed kompreneble, karunjo mia ! Plenigita de rimorso kiel neniam ! Rigardu mian punon, mi loĝas en hundodometo !

- Ĉu vere tio estas puno, Georgo ? Ĉu vi certas ke vi ne ŝatas ĉi tion ?

- Karunjo !

Ŝi pardonpetis, kompreneble. Poste, ĉar la dormo venkis lin, li buliĝis en sia hundodometo.

- Bonvolu, ludu arion por mi sur la piano. Ĉu vi bonvolas ?

Kaj dum ŝi transiris al la ĉambro, li aldonis sen pripensi :

- Kaj fermu ĉi tiun fenestron, mi malvarmiĝas.

- Ho Georgo, neniam petu al mi fari tion. Vi scias ke la fenestro ĉiam devas resti malfermita por ili, ĉiam.

Ĉi-foje estis lia vico peti pardonon. Ŝi ludis pianon, kaj baldaŭ li dormis. Kaj dum li dormis, Ŭendio, Johano kaj Mikaelo fluge eniris en la ĉambron…

Eraro ! Mi ĵus skribis ĉi tiun frazon ĉar ĉi tiu estis la ĉarma scenaro kiun la infanoj imagis antaŭ ol foriri el la ŝipo. Sed io certe okazis ekde tiam, ĉar ne estis ili kiuj fluge eniris, sed Petro kaj Tintileto !

Estas la unuaj vortoj de Petro, kiuj klarigas ĉion.

- Rapidu, Tintileto ! li murmuris, duturne ŝlosu la fenestron ! Jen, estas bone ! Nun ni tuj eliros ambaŭ tra la pordo. Kiam Ŭendio alvenos, ŝi pensos ke ŝia patrino enŝlosis ŝin ekstere, kaj ŝi ne havos alian elekton ol reveni kun mi.

Mi nun komprenas tion kio konfuzis min ĝis tiam : kial, pereiginte la piratojn, Petro ne revenis al la insulo kaj lasis Tintileton eskorti la infanojn ĝis la kontinento. Ĉi tio estis la malicaĵo kiun li insidetis ekde la komenco.

Anstataŭ pensi ke li malbone kondutis, li saltis pro ĝojo. Li poste ekrigardis internen de la ĉambro por vidi kiu ludis. Li flustris al Tintileto :

- Ŝi estas la patrino de Ŭendio ! Beleta virino ! Sed ne tiel beleta kiel mia propra patrino. Ŝia buŝo estas plena de fing-ringoj, sed ne tiom kiom tiu de mia panjo.

Kompreneble, li tute nenion sciis pri sia patrino, eĉ se li kelkfoje incensis ŝin. Li ankaŭ ne konis la rekantaĵon kiun ludis Sino Karulo : "Hejmo, dolĉa hejmo". Por li, tio signifis "Revenu, Ŭendio, Ŭendio, Ŭendio !" Li kriis :

- Vi neniam plu revidos Ŭendion, sinjorino, ĉar la fenestro estas duturne ŝlosita !

Li denove ekrigardis por vidi kial la muziko subite ĉesis. Li tiam vidis ke Sino Karulo metis la kapon sur la pianon, kaj ke ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj.

- Ŝi volas ke mi malfermu, pensis Petro, sed mi ne riskas fari tion, certe ne !

Li ĵetis alian ekrigardon. La larmoj ankoraŭ estis tie, kaj nun fluis sur ŝiaj vangoj.

- Ŝi estas terure ligita al Ŭendio, li diris al si.

Li riproĉis ŝin ne kompreni kial ŝi ne povis havi Ŭendion. La kialo tamen estis simpla :

- Ankaŭ mi amas ŝin. Kaj ni ne povas havi ŝin ambaŭ, sinjorino !

Sed la koncerna sinjorino ne volis kontentiĝi pri tio. Petro estis malfeliĉa. Li ĉesis rigardi ŝin, sed eĉ tiam, ŝi ne ellasis lin. Li saltetis ĉiudirekten kaj faris grimacojn, sed kiam li haltis, estis kvazaŭ ŝi eniris en lin kaj batis por eliri el li.

- Ho, tio sufiĉas ! li fine diris kun osto en la gorĝo.

Li malfermis la fenestron.

- Venu, Tinjo ! li fajfis kun timiga rid-grimaco direktita al leĝoj de la naturo. Ni laciĝas pri stultaj patrinoj !

Kaj li forflugis.

Tiel, Ŭendio, Johano kaj Mikaelo trovis la fenestron malfermita por ili, tio kio estis, ni scias tion, pli ol ili meritis. Ili alteriĝis sur la plankon sen ia ajn honto. La plej juna el la tri jam forgesis sian hejmon.

- Johano, li diris ĉirkaŭrigardante kun dubema mieno, mi pensas ke mi jam venis ĉi tie.

- Certe jes, stultulo… Jen eĉ via iama lito.

- Ha jes… diris Mikaelo sen multe da konvinko.

- La hundodometo, ekkriis Johano.

Kaj li kuris por rigardi enen.

- Eble Nana estas tie, diris ŭendio.

Sed Johano fajfis :

- Ho ! Ne, li estas viro !

- Paĉjo ! ekkriis Ŭendio.

- Lasu min vidi lin ! fervore petegis Mikaelo.

Li atente rigardis lin.

- Li ne estas tiel granda kiel la pirato kiun mi mortigis, li diris kun tia sincera elreviĝo ke mi ĝojas ke la kompatinda Sro Karulo estu ankoraŭ dormanta. La unuaj vortoj de lia eta Mikaelo malĝojigintus lin.

Ŭendio kaj Johano estis iom konsternitaj pro trovi sian patron en la hundodometo de Nana.

- Ŝajnas al mi, diris Johano per tono de iu kiu dubas pri la fidindeco de siaj memoroj… li ne kutimis dormi en la hundodometo, ĉu jes ?

- Johano, diris Ŭendio heziteme, eble ni ne memoras pri nia iama vivo tiel bone kiel ni pensis…

Granda frosto pasis tra ilia dorso. Ili meritis tion !

- Estas tre malatente flanke de Panjo, daŭrigis tiu friponeta Johano, ne ĉeesti por akcepti nin.

Estas tiam kiam Sino Karulo rekomencis ludi.

- Panjo ! ekkriis Ŭendio.

- Ja estas ŝi ! diris Johano.

- Do vi ne estas nia vera patrino, Ŭendio ? demandis Mikaelo kiu komencis dormemi.

- Aĥ ! ekkriis Ŭendio turmentita de unua sincera memriproĉo. Vere urĝis ke ni revenu !

- Ni ŝteliru malantaŭ ŝi, proponis Johano, kaj ni metu niajn manojn sur ŝiajn okulojn !

Sed Ŭendio, kiu opiniis ke ili devis sciigi la ĝojan novaĵon kun iom pli da indulgo, havis pli bonan planon.

- Ne, ni englitiĝu en niajn litojn. Kiam ŝi alvenos, tio estos kvazaŭ ni neniam forestis.

Tiel kiam Sino Karulo reiris al la vartejo por vidi, ĉu ŝia edzo dormis, ĉiuj litoj estis okupitaj. La infanoj atendis ŝian ĝojkrion, sed ĝi ne venis. Ŝi vidis siajn infanojn, sed ŝi ne kredis, ke ili vere ĉeestas. Komprenu, tio okazis tiom ofte en ŝiaj sonĝoj, ke ŝi pensis ke la svageco de ŝiaj sonĝoj ankoraŭ alkroĉiĝis al ŝi. Ŝi kontentiĝis sidiĝi en la fotelon apud la kameno, ĉe la loko kie ŝi iam tiom ofte lulis ilin. La infanoj ne kapablis kompreni tion, kaj glacia timo falis sur ĉiujn tri.

- Panjo ! ekkriis Ŭendio.

- Jes, Ŭendio ?… ŝi respondis.

Sed ŝi estis certa ke ŝi sonĝis.

- Panjo !

- Jes, Johano ?… ŝi respondis.

- Panjo ! kriis Mikaelo.

Ĉar li nun rekonis ŝin.

- Jes, Mikaelo ?... ŝi diris.

Kaj ŝi etendis la brakojn antaŭ si, al la tri etaj egoistoj kiujn ŝi neniam plu brakumos. Sed jes ! Ŝiaj brakoj fermiĝis ĉirkaŭ Ŭendion, Johanon kaj Mikaelon, kiuj leviĝis el lito kaj kuris al ŝi.

- Georgo, Georgo ! ŝi ekkriis kiam ŝi fine kapablis paroli.

Sro Karulo vekiĝis por dividi ŝian feliĉon, kaj Nana eniris kurante. Ne povis esti pli bela vidaĵo, sed estis neniu por vidi ĝin, krom knabeto kiu fikse rigardis tra la fenestro. Li konis sennombrajn feliĉojn, nekonatajn de aliaj infanoj; sed li ne kapablis deturni sian rigardon de la sola de kiu li devis por ĉiam esti senigita.

Last edited: 19/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment