17 Kiam la Infanoj estis kreskintaj…
Mi esperas ke vi emas scii tion kio fariĝis la forlasitaj knaboj. Ili atendis malsupre; por doni al Ŭendio tempon paroli pri ili al siaj gepatroj. Kiam ili estis kalkulintaj ĝis kvincent, ili supreniris. Ili sekvis la ŝtuparon, opiniantaj fari tiel pli bonan impreson. Ili viciĝis antaŭ Sino Karulo, respekte senĉapeligitaj, sin malbenante pro esti vestitaj kiel piratoj. Ili ne diris eĉ unu vorton, sed iliaj okuloj petegis ŝin adopti ilin. Ili devintus ankaŭ rigardi Sron Karulon, sed la ideo ne venis al ili.
Kompreneble, Sino Karulo tuj akceptis, sed Sro Karulo havis strangan mienon. Ili komprenis ke li pensis ke ses samtempe, tio estis multe.
- Mi devas diri, li diris al Ŭendio, ke vi ne faras la aferojn duone !
La Ĝemeloj kredis ke tiu acida rimarko estis direktita al ili propre. La unua Ĝemelo, kiu estis la plej fiera, demandis ruĝiĝante :
- Vi eble imagas, sinjoro, ke ni kaŭzos tro da embaraso ? Ĉar se tiel estas, ni povas foriri.
- Paĉjo ! ekkriis Ŭendio ŝokita.
Sed la damaĝo estis farita : li sciis ke li malbone kondutis, sed li ne kapablis sin deteni.
- Ni povus enlitiĝi duope, diris Kafo.
- Kaj mi mem tondis iliajn harojn ! aldonis Ŭendio.
- Georgo ! ekkriis Sino Karulo, afliktita vidante sian edzon sin montri en tia malfavora lumo.
Li tiam eksplodis per larmoj kaj tutsincere parolis al ili. Li estis tiel feliĉa kiel ŝi ricevis ilin, sed li pensis ke ili devis peti lian konsenton ankaŭ al li, anstataŭ trakti lin kiel malpli ol nenion en lia propra domo.
- Mi ne eĉ dum sekundo pensas ke vi estas malpli ol nenio, tuj ekkriis Vagado. Kaj vi, Frizo ?
- Tute ne ! Kaj vi, Zefiro ?
- Ne vere. La Ĝemeloj ?
Evidentiĝis ke neniu el ili opiniis ke li estis malpli ol nenio, kaj li estis absurde kuraĝigita pro tio. Li diris ke oni trovos por ili lokon en la salono, se tio konvenos al ili.
- Perfekte, sinjoro ! ili trankviligis lin.
- Tiam sekvu la gvidanton ! li ekkriis gaje. Rimarku ke mi ne certas ke ni havas salonon, sed ni ŝajnigas ke ni havas ĝin, kaj tio estas la sama afero. Hop tien !
Li salte iris tra la domo, kaj ĉiuj tuj paŝis post li, serĉantaj la salonon, kaj kantantaj : "Hop tien". Mi ne vere scias ĉu ili trovis ĝin, sed ĉiukaze ili malkovris tutan aron da kaŝanguloj, kiuj perfekte taŭgis al ili.
Koncerne Petron, li lastafoje vizitis Ŭendion antaŭ ol forflugi. Li ne ĝuste alproksimiĝis al la fenestro, sed li flugtuŝis ĝin preterpasante, por ke ŝi povu malfermi ĝin, se ŝi volis tion. Estas tio kion ŝi faris.
- Adiaŭ, Ŭendio, li diris.
- Ho, ĉu vi foriras ?
- Jes.
- Petro, ŝi diris per hezitema tono, ĉu vi ne deziras ion diri al miaj gepatroj pri tre delikata temo ?
- Ne.
- Pri mi, Petro?
- Ne.
Sino Karulo alproksimiĝis al la fenestro, ĉar por la momento ŝi gardis atentan okulon al Ŭendio. Ŝi diris al Petro ke, ĉar ŝi adoptis ĉiujn aliajn knabojn, ŝi ŝatus ankaŭ adopti lin.
- Ĉu vi sendus min al lernejo ? li insideme demandis.
- Nu, jes.
- Kaj poste, mi iros al oficejo ?
- Mi supozas ke jes.
- Do mi fariĝos viro ?
- Jes, tre rapide.
- Mi ne volas iri al lernejo kaj lerni seriozajn aferojn ! li pasie diris al ŝi. Mi ne volas esti viro. Ho, sinjorino patrino de Ŭendio, se iam mi devus vekiĝi kaj senti ke mi havas barbon !
- Petro, diris Ŭendio ĉiam konsolanta, mi ankoraŭ amus vin, eĉ kun barbo.
Kaj Sino Karulo etendis al li la brakojn, sed li forpuŝis ŝin.
- Retroiru, sinjorino, neniu kaptos min kaj faros min viron !
- Sed kie vi loĝos ?
- Kun Tintileto, en la domo kiun ni konstruis por Ŭendio. La feinoj instalos ĝin super en la arboj, tien kie ili nokte dormas.
- Ho ! Tio estos ĉarmega ! ekkriis Ŭendio per tia tono de deziro ke Sino Karulo streĉis sian brakumon.
- Mi kredis ke ĉiuj feinoj mortis, ŝi diris.
- Ĉiam estas novaj generacioj, klarigis Ŭendio kiu de nun havis aŭtoritatan povon. Ĉar vi vidas, kiam bebo unuafoje ridas, nova feino naskiĝas, kaj ĉar ĉiam estas novaj beboj, ĉiam estas novaj feinoj. Ili vivas en nestoj ĉe la supro de arboj. La malvaj estas knaboj, la blankaj knabinoj, kaj la bluaj etaj ŝtipoj kiuj mem ne scias tio kio ili estas.
- Mi multe amuziĝos, diris Petro kun la okuloj fiksitaj al Ŭendio.
- Sed vi vespere sentos vin tre soleca, ŝi diris sidanta apud la fajrujo.
- Mi havos Tintileton.
- Ho, Tintileto ne multe valoras ! ŝi rebatis al li per iom pika tono.
- Malbona fierulino ! ĵetis voĉo elirita el nenie.
- Jes, sed tio ne gravas, diris Petro.
- Ho Petro, vi ja scias ke tio estas grava !
- Do venu kun mi loĝi en la dometo.
- Ĉu mi povas, panjo ?
- Kompreneble ne ! Nun kiam vi revenis, mi intencas konservi vin.
- Sed li tiom bezonas patrinon !
- Ankaŭ vi, amo mia.
- Ho, konsentite, diris Petro indiferente kvazaŭ li demandis tion al ŝi pro simpla ĝentileco.
Sed Sino Karulo vidis lian buŝon kuntiriĝi. Ŝi faris al li ĉi tiun grandaniman proponon : lasi Ŭendion iri al lia domo po unu semajno jare, por fari sian printempan mastrumadon. Ŭendio preferintus alian aranĝon, ŝajnis al ŝi ke la printempo estus longa por veni. Sed Petro reiris tute feliĉa. Li ne havis konceptaĵon pri tempo, kaj lia ekzistado estis tiel plena de ĉiaj aventuroj ! Mi supozas ke Ŭendio suspektis tion, ĉar la lastaj vortoj kiujn ŝi alparolis al li, estis en formo de petego :
- Vi ne forgesos min, ĉu, Petro, antaŭ ol printempa purigado ?
Kompreneble, Petro promesis; kaj li forflugis. Li kunportis kun si la kison, metita ĉe la lipangulo de Sino Karulo. Ĉi tiun kison kiun neniu alia sukcesis preni, Petro alproprigis ĝin sufiĉe facile. Tio estas amuza. Ŝi ne eĉ rankoris kontraŭ li.
Kompreneble, la knaboj iris al lernejo, kaj la plimulto eniris la trian klason. Nur Zefiro unue estis metita en la kvara, poste en la kvina. La unua estas la supera klaso. Frekventinte la lernejon dum malpli ol semajno, ili komprenis la eraron kiun ili faris forlasante la insulon; sed estis tro malfrue ! Baldaŭ ili fariĝis tiel ordinaraj kiel vi aŭ mi, aŭ kiel la juna Sro Delaponto ! Mi bedaŭras informi vin ke ili iom post iom perdis la kapablecon flugi. Komence, Nana ligis al ili la piedojn al la litofostoj, por ke ili ne forflugu dum la nokto; kaj unu el iliaj distraĵoj dumtage estis ŝajnigi fali de busoj; sed iom post iom ili ĉesis tiri sur siajn litligojn, kaj malkovris ke ili dolorigis sin kiam ili tro frue elsaltis el la veturiloj. Kun la tempo, ili eĉ ne plu kapablis flugi post siaj ĉapeloj. "Manko de trejnado" ili diris. Sed tio kion tio signifis, estas ke ili ĉesis kredi tion.
Mikaelo pli longe ol la aliaj kredis tion , malgraŭ la pikparoloj kiujn tio alportis al li. Li konsekvence akompanis Ŭendion, kiam Petro venis serĉi ŝin fine de la unua jaro. Ŝi flugis en lia akompano, en la robo kiun ŝi mem teksis per folioj kaj beroj de la lando de Nenie, kaj ŝia sola timo estis ke li rimarkos kiel mallonga ĝi fariĝis. Sed li ne rimarkis tion, li havis tiom por diri pri si mem.
Ŝi atendis pasiigajn diskutojn kun li pri la pasinteco, sed la novaj aventuroj forpelis, en lia menso, la malnovajn.
- Kiu estas ĉi tiu kapitano Hoko ? li interese demandis kiam ŝi parolis al li pri lia deklarita malamiko.
- Ĉu vi ne memoras ? ŝi surprizite demandis. Estas vi kiu mortigis lin kaj pro tio, vi savis al ni ĉiuj la vivon !
- Ba, mi forgesas ilin tiel rapide kiel mi mortigas ilin, li neglekte respondis.
Kiam ŝi esprimis dubon pri la fakto ke la feino Tintileto ĝojus revidi ŝin, li respondis :
- Kiu estas Tintileto ?
- Ho, Petro ! ŝi diris, ŝokita.
Sed eĉ kiam ŝi klarigis tion al li, li ne povis rememori.
- Ili estas tiom multaj ! li diris. Mi pensas ke tiu ĉi ne plu ĉeestas.
Li verŝajne pravis, ĉar la vivoj de feinoj estas mallonga. Sed ili estas tiel malgrandaj, ke eĉ ĉi tiu mallonga momento ŝajnas al ili eterneco.
Ankaŭ Ŭendio malĝojis konstati ke la pasinta jaro tre rapide fluis en la menso de Petro, ŝiaflanke ĝi ŝajnis al ŝi senfina ! Sed li ankoraŭ estis tiel kortuŝa, kaj ili pasigis mirindan printempon en la dometo ĉe la arbopintoj.
La sekvan jaron, li ne venis serĉi ŝin. Ŝi atendis lin, en nova robo, ĉar la malnova ne sukcesus taŭgi, sed li neniam venis.
- Eble li estas malsana, diris Mikaelo.
- Vi bone scias ke li neniam malsanas.
Mikaelo tiam alproksimiĝis al ŝi kaj murmuris tremetante :
- Eble li ne ekzistas, Ŭendio !
Kaj tiam Ŭendio plorintus, se Mikaelo ne unue plorintus.
Petro revenis la sekvan printempon por la tradicia dompurigado, kaj tio kio estas stranga, estas ke li neniam rimarkis ke li transsaltis jaron.
Tio estas la lastan fojon kiam la juna Ŭendio vidis lin. Longtempe, ŝi klopodis, pro konsidero al li, ne havi dolorojn de kreskado, kaj ŝi havis impreson esti malfidela al li en la tago kiam ŝi akiris premion pri ĝenerala kulturo. Sed jaroj pasis sen ke la senzorga knabo revenu.
Kiam ili denove renkontiĝis, Ŭendio estis edziniĝinta virino, kaj Petro ne plu estis por ŝi aliaĵo ol malgranda tavolo da polvo en la kofro en kiu ŝi ordigis siajn malnovajn ludilojn. Ŭendio plenkreskiĝis. Vi ne devas kompati pri ŝi. Ŝi estis tia kiu amis kreski. Finfine, ŝi memvole kreskis, antaŭante la aliajn je unu tago.
Intertempe, ĉiuj knaboj fariĝis plenkreskuloj; ne utilas diri pli pri ili. Vi povas vidi la Ĝemelojn, Kafon kaj Frizon, ĉiutage iri al la oficejo, ĉiu portanta malgrandan sakon kaj pluvombrelon. Mikaelo fariĝis trajnstiristo. Zefiro edziĝis al nobelino, li fariĝis lordo ! Kaj vi vidas tiun juĝiston portantan perukon kiu eliras tra la fera pordo ? Li estas Vagado. Fine, ĉi tiu barbulo kiu konas neniun fabelon por rakonti al siaj infanoj, estis antaŭe Johano.
Ŭendio edziniĝis, blanke kun rozkolora zono. Estas strange pensi ke Petro ne interrompis la ceremonion por malhelpi la geedziĝon…
Ankoraŭ jaroj fluis. Ŭendio havis filinon. Ĉi tio meritas ke ni skribu tion, ne per inko, sed per oraj literoj.
Ŝi estas nomita Johanino kaj ĉiam havas strangan, demandan rigardon, kvazaŭ, ekde ŝia alveno sur tero, ŝi ĉiam volis meti demandojn. Kiam ŝi estis sufiĉe aĝa por meti ilin, tiuj ĉi ĉefe koncernis Petron Pajnon. Ŝi ŝategas aŭdi paroli pri Petro, kaj Ŭendio rakontas al ŝi ĉion kion ŝi rememoras, en la vartejo mem de kie okazis la neforgesebla flugo. Ĝi nun estas la ĉambro de Johanino, ĉar ŝia patro aĉetis ĝin kun triprocenta interezo de la patro de Ŭendio, kiu nun ne plu kapablas supreniri la ŝtuparon. Sino Karulo estas morta kaj forgesita.
Restas nur du litoj en la vartejo, tiu de Johanino kaj tiu de ŝia vartistino; kaj ne plu estas hundodometo, ĉar ankaŭ Nana mortis. Ŝi mortis pro maljuneco, kaj ĉe la fino, estis malfacile toleri ŝin, ĉar ŝi estis firme konvinkita ke neniu alia ol ŝi kapablis prizorgi infanojn.
Unufoje semajne, la vartistino de Johanino havas liberan vesperon, kaj tiam estas Ŭendio kiu enlitigas Johaninon. Estas tempo por rakonto ! Johanino imagis levi la littukon super iliaj du kapoj, tiel formante tendon, kaj en la terura mallumo, ŝi flustras :
- Kion ni vidas nun ?
- Mi pensas ke mi vidas nenion ĉi-vespere, Ŭendio respondas kun sento ke se Nana ĉeestus, ŝi malpermesus la daŭrigon de ĉi tiu konversacio.
- Jes, vi vidas ! insistis Johanino. Vi vidas kiam vi estis knabineto !
- Estis antaŭ longega tempo, karunjo mia, diris Ŭendio. Ha ! Kiel la tempo rapide flugas !
- Ĉu ĝi flugas, demandis la sprita infano, kiel vi faris kiam vi estis etulino ?
- Kiel mi ? Vi scias, Johanino, mi foje scivolas ĉu mi vere flugis !
- Sed jes, vi faris tion !
- Ha, la bona tiama tempo kiam mi kapablis flugi !
- Kial vi ne kapablas fari tion nun, panjo ?
- Ĉar mi kreskis, karunjo mia. Kiam homoj kreskas, ili forgesas.
- Kial ili forgesas ?
- Ĉar ili ne plu estas gajaj, aŭ senkulpaj, aŭ senkoraj. Estas nur la senkoraj, gajaj kaj senkulpaj kiuj povas flugi.
- Sed kio estas, esti gaja, senkulpa kaj senkora ? Ho, mi ŝatus esti tia !
Aŭ alie, Ŭendio koncedas ke ŝi vidas ion…
- Ŝajnas al mi, ŝi diris, ke tio okazis en ĉi tiu ĉambro.
- Jes, estas tio, respondis Johanino. Daŭrigu.
Ili implikiĝas en la grandan aventuron de la nokto, kiam Petro venis priserĉi sian ombron.
- Kia idioto ! diris Ŭendio. Li provis reglui ĝin per sapo, kaj ĉar li ne sukcesis fari tion, li ploris, tio kio vekis min. Mi kudris ĝin por li.
- Vi transsaltis parton, interrompas Johanino kiu nun pli bone konas la rakonton ol sia patrino. Kiam vi vidis lin sidanta sur la planko ploranta, kion vi diris ?
- Mi sidis sur la rando de la lito kaj demandis : Mia knabo, kial vi ploras ?
- Jes, estas tio, diris Johanino profunde enspirante.
- Kaj poste li forkondukis nin ĉiujn en la landon de Nenie, ĉe la feinojn, la piratojn, la Ruĝhaŭtulojn, en la lagunon de la sirenoj, en la domon sub tero kaj en la dometon.
- Estas tio ! Kion vi plej ŝatis ?
- Mi pensas ke estas la subtera domo.
- Jes, ankaŭ mi. Kaj kio estis la lasta afero kion Petro diris al vi ?
- La lasta afero kiun li diris al mi, estis : "ĉiam atendu min, kaj iun nokton vi aŭdos min kanti".
- Jes…
- Sed, bedaŭrinde, li tute forgesis min ! diris Ŭendio kun rideto.
Kaj tio montras al ni kiom multe ŝi kreskis…
Iun vesperon, Johanino demandis :
- Al kio similis lia krio ?
- Estis tiel, respondis Ŭendio provante imiti la krion de virkoko.
- Ne, ne estas tio, diris Johanino serioze. Estas prefere tio.
Kaj ŝi imitis lin multe pli bone ol sia patrino.
Ŭendio estis iom timigita.
- Karunjo mia, kiel vi povas scii tion ?
- Mi ofte aŭdas ĝin kiam mi dormas, diris Johanino.
- Ha jes, multaj infanoj aŭdas ĝin dum sia dormo. Sed mi estis la sola kiu aŭdis ĝin vekita.
- Kia ŝanco vi havas ! diris Johanino.
Kaj poste, iun nokton, dramo okazis. Ni estis en printempo. La vesperrakonto estis rakontita, kaj Johanino nun dormis en sia lito. Ŭendio sidis apud la kameno, kun sia laboraĵo sur la genuoj, ĉar ne estis alia lumo ol tiu de la fajro. Dum ŝi flikis, ŝi aŭdis krion. La fenestro tiam malfermiĝis, kiel antaŭe, kaj Petro falis sur la plankon.
Li tute ne ŝanĝiĝis, kaj Ŭendio tuj ekvidis ke li ankoraŭ havis siajn laktodentojn. Li ankoraŭ estis knabeto, kaj ŝi fariĝis plenkreskulino. Ŝi buliĝis apud la fajrujo, sen kuraĝi moviĝi, senhelpa kaj kvazaŭ kaptita en la malbonago, ŝin, plenkreskan virinon.
- Bonan tagon, Ŭendio, li diris rimarkante nenian diferencon, ĉar li esence pensis pri si mem, kaj en la malforta lumo, la blanka negliĝa robo de Ŭendio povintus esti la noktoĉemizo en kiu li vidis ŝin la unuan fojon.
- Saluton, Petro, ŝi respondis tute mallaŭte kuntiriĝante kiel eble plej multe.
Io en ŝi kriis : "Faru ke mi refariĝu knabineto !"
- Kie estas Johano ? Petro subite demandis rimarkinte ke restis nur du litoj.
- Johano nun ne plu estas ĉi tie, ŝi anhelis.
- Ĉu Mikaelo dormas ? li demandis ĵetante senzorgan rigardon al Johanino.
- Jes, jes, ŝi respondis.
Ŝi tiam havis la senton kvazaŭ ŝi perfidis samtempe sian filinon kaj Petron.
- Ne estas Mikaelo, ŝi haste diris pro timo ke malbeno trafus ŝin.
Petro rigardis.
- Ho ! Ĉu ĝi estas nova ?
- Jes.
- Knabo aŭ knabino ?
- Knabino.
Nun li certe tuj komprenos… Sed tute ne.
- Petro, ŝi heziteme demandis, vi ne atendas de mi ke mi forflugu kun vi, ĉu ne ?
- Kompreneble jes ! Estas pro tio ke mi venis.
Li aldonis iom severe :
- Ĉu do vi forgesis ke estas printempa purigado ?
Ŝi sciis ke estis senutile diri ke li lasis pasi multajn kompareblajn epokojn antaŭ hodiaŭ.
- Mi ne povas veni, ŝi pardonpete diris. Mi ne plu kapablas flugi.
- Ho, mi denove instruos vin kiel per turno de la mano.
- Petro, necesas ne malŝpari por mi ian fean polvon…
Ŝi ekstaris, kaj fine, iu timo atakis Petron.
- Kion vi faras ? li ekkriis retropaŝante.
- Mi tuj ŝaltos la lumon, ŝi diris, kaj vi povos mem juĝi.
Por la sola fojo en sia vivo, miascie, Petro timis.
- Ne ! Ne ŝaltu ! li kriis.
Ŝi lasis siajn manojn ludi en la haroj de la kortuŝa knabeto. Ŝi ne estis knabineto kun rompita koro, ŝi estis plenkreska virino kiu ridetis pro ĉiuj ĉi infanaĵoj. Sed malantaŭ ĉi tiu rideto, ŝiaj okuloj estis malsekaj pro larmoj.
Poste ŝi ekŝaltis la lumon, kaj Petro vidis ŝin. Li eligis dolorkrion, kaj kiam la granda kaj bela estulino sin klinis por preni lin inter siajn brakojn, li abrupte dorseniriris.
- Kio okazis ? li kriegis.
Necesis ke ŝi diru tion al li.
- Mi estas maljuna, Petro. Mi aĝas pli ol dudek jarojn. Antaŭ longe mi kreskis.
- Vi promesis ne fari tion !
- Mi ne povis fari alie, Petro. Mi estas edzinigita virino.
- Ne, vi ne estas tia.
- Jes ! Kaj la knabineto en la lito estas mia bebo.
- Ne, ŝi ne estas tia.
Sed li suspektis, ke tio estis la vero, kaj li faris paŝon al la dormanta infano, svingante sian ponardon. Evidente, li ne frapis, sed sidiĝis sur la planko plorsingultante. Ŭendio ne plu sciis kiel kuraĝigi lin, kvankam ŝi tre bone sciis fari tion antaŭe. Ŝi nun estis plenkreskulino. Ŝi hastege eliris el la ĉambro, por reordigi sian menson.
Baldaŭ, la ploregoj de Petro vekis Johaninon. Ŝi eksidis sur sia lito, tuj interesita pri la situacio.
- Mia knabo, ŝi demandis, kial vi ploras ?
Petro ekstaris kaj sin klinis antaŭ ŝi, kaj ŝi sin klinis de sia lito.
- Saluton, li diris.
- Saluton, respondis Johanino.
- Mia nomo estas Petro Pajno.
- Jes mi scias.
- Mi revenis serĉi mian patrinon, li klarigis, por forkonduki ŝin al la lando de Nenie.
- Jes, mi scias, diris Johanino, mi atendis vin.
Kiam Ŭendio revenis, ŝi trovis Petron sidantan sur la litfosto, belege kantanta, dum Johanino, en sia noktoĉemizo, flugetadis tra la ĉambro en solena ekstazo.
- Jen mia patrino, klarigis Petro. Johanino malsupreniris kaj starigis sin apud ŝi, kun la rigardo kiun li ŝatis vidi en la okuloj de knabinoj kiam ili rigardis lin.
- Li tiom bezonas patrinon, diris Johanino.
- Jes, mi scias tion, konfesis Ŭendio per iomete malgaja tono. Neniu scias ĉi tion pli bone ol mi.
Li leviĝis en la aeron, kaj la malprudenta eta Johanino leviĝis kun li. Jam ĝi estis lia plej ŝatata vojaĝa maniero.
Ŭendio kuris al la fenestro.
- Ne, ne ! ŝi ekkriis.
- Estas nur por printempa purigado, diris Johanino. Li ĉiam petas al mi helpi lin.
- Se nur mi povus veni kun vi, Ŭendio suspiris.
- Vi scias ke vi ne povas flugi ! respondis Johanino.
Kompreneble, Ŭendio fine lasis ilin forflugi kune. La lasta bildo kiun ni havas pri ŝi, estas tiu de juna virino, rigardanta ŝiajn infanojn forigi en la ĉielon, ĝis ili estu tiel malgrandaj kiel steloj.
Se vi povus vidi Ŭendion hodiaŭ, vi konstatus ke ŝiaj haroj fariĝis blankaj, ŝia silueto pli malgranda. Ĉar ĉio ĉi okazis antaŭ longege. Johanino de nun estas virino; ŝi havas filinon, nomitan Margareton. Kaj ĉiufoje kiam li komencas printempan mastrumadon, krom la jaroj kiam li forgesas, Petro venas serĉi Margareton kaj kondukas ŝin al la lando de Nenie, kie ŝi rakontas al li fabelojn en kiuj li estas la heroo, kiujn li aŭskultas kun pasio. Kiam Margareto kreskos, ŝi ankaŭ havos filinon, kiu siavice estos la patrino de Petro.
Kaj tiel plu, dum la infanoj estas gajaj, senkulpaj kaj senkoraj.
Last edited: 21/04/2025
Add a comment