Créer un site internet

01 Ni konatiĝu kun Petro Pajno !

Ĉiuj infanoj kreskas, escepte unu sola. Ili tre rapide scias ke ili kreskos, kaj jen kiel Ŭendio eksciis tion. Iam, kiam ŝi estis dujara, ludante en la ĝardeno, ŝi plukis floron kaj kuris portante ĝin al sia patrino. Mi supozas ke ŝi verŝajne aspektis aminda, ĉar Sino Karulo metis la manon al sia koro kaj ekkriis :

- Ho ! Kial vi ne povas tia resti por ĉiam ?

Tio estas ĉio kio okazis inter ili pri tiu temo, sed Ŭendio de nun sciis ke ŝi devas kreski. Kiam vi atingas du jarojn, vi ĉiam scias tion. Du jaroj estas la komenco de la fino.

Ili loĝis ĉe la nro 14, kaj ĝis alveno de Ŭendio, estis ŝia patrino kiu estis la ĉefa persono de la familio. Ŝi estis ĉarma virino, kun romantika spirito kaj dolĉa, mokema buŝo. Ŝia romantika spirito similis al tiuj etaj ingiĝeblaj skatoloj, devenantaj de la misteraj regionoj de Oriento : kiom ajn estas la nombro kiun ni malkovras, ĉiam estas unu pli. Kaj ŝia dolĉa, mokema buŝo montris kison kiun Ŭendio neniam sukcesis ricevi, kvankam ĝi estis tie, tute videbla, en la dekstra angulo.

Jen kiel Sro Karulo ricevis ŝian manon. La multaj sinjoroj kiuj estis junaj knaboj dum la epoko kiam ŝi estis juna knabino, samtempe malkovris ke ili amis ŝin. Ĉiuj kuris al ŝia hejmo por sin svati al ŝi, krom Sro Karulo, kiu veturis per fiakro kaj alvenis la unua. Tiel li povis edziĝi kun ŝi. Li ricevis ĉion de ŝi krom la kesteto de la mezo kaj la kiso. Li neniam sukcesis pri la skatolo, kaj kun la tempo li rezignis pri la ideo de la kiso. Ŭendio pensis ke Napoleono sukcesintus havi ĝin, sed mi plivole imagas lin vane provantan, poste impete forirantan, frapfermante la pordon.

Sro Karulo kutimis fanfaroni al Ŭendio, dirante ke ŝia patrino ne nur amis lin, sed ankaŭ respektis lin. Li estis unu el tiuj gravaj individuoj kiuj scias ĉion pri la borsaj valorpaperoj kaj akcioj. Kompreneble, neniu vere komprenas multon pri tio, sed li ŝajnis kompetenti pri tio, kaj li ofte anoncis ke akcioj altiĝis aŭ falis, laŭ maniero kiu igus iun ajn virinon respekti lin.

Sino Karulo blanke edziniĝis kaj komence, ŝi perfekte tenis la kontojn de sia hejmo, preskaŭ gaje, kvazaŭ temis pri ludo. Ne eĉ mankis unu brusela brasiko. Sed pli kaj pli ofte, kompletaj florbrasikoj malaperis, iom post iom anstataŭigitaj de desegnoj de senvizaĝaj beboj, kiujn Sino Karulo skribaĉis en la marĝeno de sia librotenado. Estis ja ŝia maniero realigi ŝiajn antaŭsignojn.

Fakte Ŭendio unue alvenis, poste Johano, poste Mikaelo.

Dum unu aŭ du semajnoj post la naskiĝo de Ŭendio, ili sin demandis ĉu ili kapablos varti ŝin, ĉar ŝi estas unu plia buŝo por nutri. Sro Karulo estis terure fiera pri ŝi, sed li volis fari la aferojn laŭregule. Li sidigis sin sur la rando de la lito de Sino Karulo, tenante ŝian manon kaj kalkulante la elspezojn, dum ŝi peteme rigardis lin. Ŝi volis riski, kio ajn okazu, sed tio ne estis lia agmaniero; lia agmaniero estis per krajono kaj paperpeco, kaj se ŝi konfuzis lin per sugestoj, li devis rekomenci ekde la komenco.

- Ne interrompu min ! li petegis al ŝi.

- Mi havas ĉi tie unu pundon dek sep ŝilingojn, kaj du ŝilingojn ses pencoj ĉe la oficejo. Tien mi povas nepreni mian kafon, ni diru dek ŝilingojn, tio kio donas du pundojn naŭ ŝilingojn kaj ses pencojn, kun viaj dek ok ŝilingoj kaj tri pencoj, tio donas tri pundojn naŭ ŝilingojn kaj sep pencojn, kun kvin ŝilingoj de mia bankkonto, tio donas ok pundojn naŭ ŝilingojn kaj sep pencojn. Kiu moviĝas ? Ok pundojn naŭ ŝilingojn kaj sep pencojn, mi metas komon kaj mi memoras sep, - ne parolu, karunjo mia -, plus la pundon kiun vi alpruntis al tiu viro kiu venis ĉe la pordo, - estu trankvila, bebo mia ! - Mi metas komon kaj mi memoras bebon. Jen, vi sukcesis ! Ĉu mi diris naŭ pundojn, naŭ ŝilingojn kaj sep pencojn ? Jes, mi diris naŭ pundojn, naŭ ŝilingojn kaj sep pencojn. La demando estas scii ĉu ni povas provi vivi dum unu jaro per naŭ pundoj, naŭ ŝilingoj kaj sep pencoj ?

- Certege ni kapablos, Georgo ! ŝi ekkriis.

Sed ŝi havis antaŭjuĝojn favore al Ŭendio, kaj li estis tiu el la ambaŭ kiuj havis la aŭtoritaton super la alia.

- Ne forgesu la mumpson ! li avertis ŝin per preskaŭ minaca tono; kaj li daŭrigis :

- ‘Mumpso’, unu pundon, estas tio kion mi skribis, sed mi maltimas diri ke ĝi estos pli ĝuste tridek ŝilingoj. - Silentu ! - ‘Morbilo’, unu ŝilingon kvin pencojn, ‘rubeolo’, duon-gineo, tio kio donas du pundojn dek kvin ŝilingojn kaj ses pencojn. - Ĉesu signi 'ne' per la fingro ! - ‘kokluŝo’, ni diru dek kvin ŝilingojn.

Kaj tiel plu, la sumoj aldoniĝis iom post iom; sed finfine Ŭendio eskapis, dank’al resaniĝo de mumpso je dek du ŝilingoj kaj ses pencoj, kaj al la du malsanoj ‘morbilo kaj rubeolo’ kuracitaj kiel unu.

Estis la sama febra ekscito pri Johano, kaj Mikaelo malfacile trapasis la ekzamenon; sed ambaŭ estis vartitaj, kaj baldaŭ vi povintus vidi ilin ĉiujn tri vice iri al la infanlernejo de Fino Fulsomo, akompanate de ilia guvernistino.

Ĉar kompreneble, Sino Karulo ŝatanta ke ĉio estu kiel decas, kaj Sro Karulo ŝateganta esti ekzakte kiel siaj najbaroj, ili havis guvernistinon ! Ĉar ili estis malriĉaj, pro la grandega kvanto da lakto kiun la infanoj trinkis, ĉi tiu vartistino estis sufiĉe virta novland-hundino, nomata Nana, kiu aparte apartenis al neniu ĝis kiam la Karuloj dungis ŝin. Ŝi tamen ĉiam sin montris multe interesita pri infanoj, kaj la Karuloj konatiĝis kun ŝi en ĝardenoj de Kensintono, en kiu ŝi pasigis la plejmulton de sia libertempo ekzamenante la internojn de la beboĉaretoj. Ŝi estis la nigra ŝafo de neatentaj vartistinoj, sekvante ilin ĝis ŝiahejme por plendi pri ili al ŝiaj mastrinoj.

Nana montriĝis esti vera trezoro ! Ŝi estis tre akurata koncerne la horon de la bano, kaj ellitiĝis ĉe ajna momento de la nokto, se unu el ŝiaj protektatoj eligis la plej etan krion. Kompreneble, ŝia hundodomo troviĝis en la vartejo. Ŝi havis genion por scii kiam tuso estis afero kiu necesis facile trakti, kaj kiam necesis almeti ŝtrumpeton ĉirkaŭ la gorĝo de la malsanuleto. Ĝis sia lasta tago, ŝi metis neŝanceleblan fidon al kuraciloj de antaŭe, kiel rabarbaj folioj, kaj eligis bruetojn de malestimo pri ĉiuj tiuj modernaj paroladoj rilate al ĝermoj, mikroboj kaj aliaj stultaĵoj. Estis vera leciono pri sinteno vidi ŝin eskorti la infanojn al la lernejo, trankvile paŝanta ĉe iliaj flankoj kiam ili estis bone obeemaj, kaj reveniganta ilin sur la ĝustan vojon per malfortaj manfrapoj sur la gluteo se ili malobeis. Dum tagoj kiam Johano devis iri promeni, ŝi neniam forgesis sian puloveron, kaj ĝenerale kunportis ombrelon, kiun ŝi portis en sia buŝo, okaze de pluvo.

Estis ĉambro en la keletaĝo de la lernejo de Fino Fulsomo, en kiu la guvernistinoj atendis la infanojn. Tiuj ĉi sidiĝis sur sidiloj, dum Nana sin kuŝis sur la planko, sed en ĝi estis la sola diferenco. Ili kutimis ignori ŝin, kvazaŭ ŝi estus de pli malalta socia situacio ol ili, kaj Nana siaflanke malestimis ilian babiladojn. Ŝi ne ŝatis la vizitojn de la amikinoj de Sino Karulo al la vartejo, sed se tiuj ĉi tamen venis, ŝi per unu gesto demetis la malnovan antaŭtukon de Mikaelo, por surmeti al li tiun kun bluaj brodaĵoj, glatigis la vestaĵojn de Ŭendio kaj rapide reordigis la hartufetojn de Johano.

Neniu vartejo povintus esti pli bone prizorgata, kaj se Sro Karulo bone konsciis tion, li kelkfoje maltrankvile demandis al si ĉu ne estis kelkaj klaĉoj en la najbarejo.

Ĉar, vi komprenas, li sentis sin devigata teni sian rangon en la urbo.

Nana ankaŭ ĝenis lin per alia maniero. Kelkfoje li havis impreson ke ŝi ne admiris lin.

- Mi scias ke ŝi trege admiras vin, Georgo, asertis al li Sino Karulo.

Poste ŝi signis al la infanoj esti aparte afablaj al ilia patro. Ĉarmaj dancoj rezultis, en kiuj la sola alia servistino, Elnjo, foje estis permesata partopreni. Ŝi aspektis kiel nanino, en sia longa jupo, portanta sian kufon de servistino, kvankam ŝi ĵuris, kiam ŝi estis dungata, ke ŝi estis plenkreska antaŭ longe ! Kiel ĉi tiuj petolaĵoj estis gajaj ! Kaj la plej gaja el ĉiuj estis Sino Karulo, kiu tiel freneze piruetadis ke ĉio kion vi povis vidi de ŝi estis la fama kiso. Se vi ekĵetintus vin al ŝi ĉe tiu momento, vi eĉ povintus kapti ĝin. Ne, neniam estis pli simpla, pli feliĉa familio antaŭ la alveno de Petro Pajno.

Sino Karulo unuafoje aŭdis paroli pri Petro dum kiam ŝi metis ordon en la mensojn de siaj infanoj. Ĉiu bona patrino havas la kutimon, vespere post kiam ŝiaj infanoj endormiĝis, esplori tra iliajn kapojn por meti ordon en iliajn ideojn por la morgaŭo matene; remetante sur ilian lokon la multajn objektojn kiuj dumtage vagis tie. Se vi mem povus resti maldorma - sed kompreneble vi ne kapablas tion - vi vidus vian propran patrinon fari tion, kaj vi trovus ĉi tiun spektaklon tre interesa. Estas iom kiel aranĝi tirkestojn. Vi vidus ŝin surgenue, mi imagas, daŭre traktanta kun humuro iujn el viaj pensoj, scivolante kien diable vi sukcesis prenis ĉi tiun aferon, farante agrablajn malkovrojn kaj aliajn malpli agrablajn, premante ĉi tion sur sia vango kvazaŭ ĝi estus same dolĉa kiel katido, kaj tuthaste lokante tion ekster vido. Kiam vi matene vekiĝas, la malafablaĵoj kaj la malbonaj ideoj, kun kiuj vi enlitiĝis, estis zorge falditaj kaj metitaj ĉe la fundfundo de via menso, dum ĉe la supro, tuj bone videblaj, estas dismetitaj viaj plej beletaj pensoj, pretaj por esti kaptitaj.

Mi ne scias ĉu vi jam vidis mapon de la menso de homo. Kuracistoj kelkfoje desegnas mapojn de aliaj partoj de via korpo, kaj legi vian propran mapon povas fariĝi multe interesa, sed kaptu ilin provante desegni mapon de la menso de infano, kiu ne nur estas konfuza, sed kiu senĉese rondiras ! Estas zigzagaj linioj, same kiel kurboj de temperaturo : ili probable estas la vojoj al la insulo. Ĉar la Lando de Nenie ĉiam estas pli-malpli insulo, kun mirindaj koloraj makuloj ĉi tie kaj tie, koralaj rifoj, strangaspekta ŝipo krozanta marmeze, sovaĝuloj, izolitaj rifuĝejoj, gnomoj kiuj plejparte estas tajlistoj, kavernoj trairataj de rivero, princoj havantaj ses pliaĝaj fratoj, preskaŭ ruina kabano kaj iu tre malgranda maljunulino kun hoka nazo.

Se estus nur ĉi tio, ĝi estus facila mapo. Sed estas ankaŭ la unua tago de lernejo, la religio, la gepatroj, la granda baseno de la parko, la manaj laboroj, la murdoj, la pendigadoj, la gramatikaj akordoj, la ĉokolada kuko de merkredo, iu kuracisto kiu diras "Malfermu vian buŝon", la monero lasita de la dentofeo, kaj tiel plu…

Kompreneble, la lando de Nenie multe varias laŭ la personoj. Tiu de Johano, ekzemple, enhavis lagunon superflugitan de rozaj fenikopteroj, al kiuj Johano pafis per karabeno, dum Mikaelo, kiu estis tre juna, havis en la sia rozan fenikopteron superflugitan de lagunoj. Johano vivis en boato renversita sur la sablo, Mikaelo en vigvamo, kaj Ŭendio en domo el folioj lerte kunkudritaj.

Johano ne havis amikojn, Mikaelo havis noktajn amikojn, Ŭendio havis malsovaĝan lupon, forlasitan de ĝiaj gepatroj. Sed, entute, la loĝantoj de la lando de Nenie havas familian similecon; kaj se ili restus senmovaj en vico, oni povus diri pri ili ke ili havas ekzemple similan nazon. Sur ĉi tiuj magiaj marbordoj, la infanoj ludas, kaj iliaj korboformaj boatetoj senĉese albordiĝas tie. Ankaŭ ni vizitis ĝin : ni ankoraŭ sensas la bruon de la surfo, eĉ se ni ne plu elŝipiĝas…

El ĉiuj ĝuplenaj insuloj, la lando de Nenie estas la plej hejmecaj kaj la plej kompaktaj, ne troe vastaj, kun tedaj distancoj inter iu aventuro kaj alia, sed male, bone densigitaj. Kiam oni ludas tie tage, kun la seĝoj kaj la tablotuko, tio ne eĉ iom maltrankviligas, sed en la du minutoj kiuj antaŭas la enlitiĝon, tio fariĝas tre reala. Tial ekzistas la noktolampetoj.

De tempo al tempo, dum siaj vojaĝoj en la menson de siaj infanoj, Sino Karulo renkontis aferojn kiujn ŝi ne kapablis kompreni, kaj inter ili, la vorto "Petro" estis el tiuj kiuj lasis ŝin plej senkonsila. Ŝi konis neniun Petron, kaj tamen ĉi tiu nomo troviĝis plurloke en la menso de Johano kaj Mikaelo, dum ĝi komencis esti skribaĉi iom ĉien en tiu de Ŭendio. La nomo kontrastis per pli dikaj literoj ol ĉe ĉiuj aliaj vortoj, kaj rigardante ĝin, Sino Karulo trovis ĝin strange aroganta.

- Jes, li estas sufiĉe aroganta, bedaŭrinde konsentis Ŭendio kiam lia patrino pridemandis ŝin.

- Sed kiu li estas, kara mia ?

- Li estas Petro Pajno, vi bone scias, panjo.

Komence, Sino Karulo ne sciis. Sed repensinte al sia propra infanaĝo, ŝi rememoris de iu Petro Pajno, de kiu oni diris ke li vivis kun la feinoj. Oni rakontis amuzajn anekdoton pri li. Ekzemple, kiam infanoj mortis, oni diris ke li iris parton de la vojo kun ili, por ke ili ne timu. Ŝi tiame kredis tion, sed nun kiam ŝi estis edziĝinta kaj plena de saĝeco, ŝi dubis pri la ekzisto de tia persono.

- Krome, ŝi diris al Ŭendio, li devas nuntempe esti plenkreska.

- Ho ne, li ne plenkreskis, asertis memfide Ŭendio al ŝi. Kaj li havas ĝuste mian staturon.

Ŝi volis diri ke li estis same granda kiel ŝi, tiel en lia menso kiel en lia korpo; ŝi ne sciis kiel ŝi sciis tion, sed ŝi sciis tion.

Sino Karulo konsultis Sron Karulon pri tiu temo, sed li kontentiĝis rideti kaj ŝajnigis aŭdi nenion.

- Atente aŭskultu min, li diris, ĉi tio estas sensencaĵoj kiun Nana metis en ilian kapon, ĝuste tiajn ideojn kiujn hundo povus havi. Lasu ilin trankvilajn kaj tio forpasos.

Sed tio ne kvietiĝis kaj baldaŭ la trudiĝema knabo donis teruran ŝokon al Sino Karulo.

Infanoj travivas la plej strangajn aventurojn sen esti nervozigitaj de ili. Ekzemple, ili povas raporti, semajnon post la evento, ke kiam ili estis en la arbaro, ili renkontis sian patron mortinta, kaj ludis kun li. Estis per tia senĝena maniero ke Ŭendio iun matenon faris maltrankviligan rivelon. Oni trovis arbofolioj sur la planko de la infanĉambro, kiuj certe ne estis tie kiam la infanoj iri enlitiĝi. Sino Karulo estis sin demandanta pri ĉi tiuj folioj, kiam Ŭendio diris al ŝi kun rideto plena de toleremo :

- Mi vere kredas ke denove estas tiu Petro !

- Kion vi volas diri, Ŭendio ?

- Estas siaflanke tiom malafabla ne frotpurigi liajn ŝuojn, diris Ŭendio vespirante.

Ŝi estis precipe speciale zorgema infano.

Ŝi tutnature klarigis ke ŝi pensis ke Petro kelkfoje venis en la vartejon dumnokte, sidiĝis ĉe la piedo de ŝia lito kaj ludis fluton por ŝi. Bedaŭrinde ŝi neniam vekiĝis. Ŝi ne sciis kiel ŝi sciis tion; ŝi tutsimple sciis tion.

- Kia sensencaĵo, karunjo mia ! Neniu povas eniri en la domon sen frapi.

- Mi pensas ke li eniras tra la fenestro, ŝi respondis.

- Mia anĝelineto, via ĉambro estas ĉe la tria etaĝo !

- Ĉu la folioj ne estis ĉe la piedo de la fenestro, panjo ?

Estis tute vere : la folioj estis trovataj tute apud la fenestro.

Sino Karulo ne sciis kion pensi, ĉar ĉio ĉi ŝajnis tiel natura al Ŭendio, ke oni ne povis flanken puŝi ŝin dirante ke ŝi sonĝis.

- Infano mia, ekkriis la patrino, kial vi ne raportis tion al mi antaŭe ?

- Mi forgesis, respondis facilanime Ŭendio.

Ŝi hastis matenmanĝi.

Ho, ŝi verŝajne sonĝis…

Sed, aliflanke, estis la folioj. Sino Karulo tre atente ekzamenis ilin. Ili estis skeletoj de folioj, sed ŝi certis ke ili devenis de neniu arbo kreskanta en Anglio. Ŝi rampis sur la planko, ekzamenante ĝin per kandela lumo por trovi sur ĝi spurojn de fremda piedo, priserĉis la kamentubon per la fajrostango kaj frapetis la murojn. Ŝi lasis malvolviĝi rubandon de la fenestro ĝis la trotuaro, kaj ĝi estis abrupta falo de tridek futoj, sen eĉ gasbeko por grimpi.

Ŭendio certe sonĝis.

Sed Ŭendio ne sonĝis, kiel la sekva nokto pruvis tion, tiu kiam oni povus diri ke la eksterordinaraj aventuroj de ĉi tiuj infanoj komenciĝis…

Dum tiu neforgesebla nokto, ĉiuj infanoj estis kuŝintaj. Estis la libera vespero de Nana, kaj Sino Karulo banis kaj lulis ilin ĝis kiam, unu post la alia, ili ellasis ŝian manon kaj glitis en la landon de dormo.

Ĉio ŝajnis tiel senriska kaj tiel kvieta ke ŝi ridetis repensante pri siaj timoj, kaj trankvile sin sidigis apud la fajrujo por kudri. Ĝi estis farataĵo por Mikaelo kiu, por sia naskiĝtago, komencos surmeti ĉemizojn. La fajro milde flamis; la ĉambro de la infanoj estis apenaŭ lumigita de tri noktolampetoj. Baldaŭ la farataĵo falis sur la genuojn de Sino Karulo. Poste ŝia kapo kliniĝis, ho, tiel gracie ! Ŝi endormiĝis. Rigardu ilin ĉiujn kvar : Ŭendion kaj Mikaelon ĉi tie, Johanon tie, kaj Sinon Karulon apud la fajrujo. Devintus esti kvara noktolampeto.

Dum ŝi dormis, ŝi faris sonĝon. Ŝi sonĝis ke la lando de Nenie tro alproksimiĝis, kaj ke stranga knabo eskapis el ĝi. Ĉi tio ne aparte maltrankviligis ŝin, ĉar ŝi pensis esti jam vidinta lin sur la vizaĝo de multaj virinoj kiuj ne havis infanojn. Eble oni ankaŭ trovas ĝin sur la vizaĝo de kelkaj patrinoj. Sed en ŝia sonĝo, li ŝiris la vualon kiu kaŝas la landon de Nenie, kaj ŝi vidis Ŭendion, Johanon kaj Mikaelon rigardi tra la fendo.

La sonĝo mem estus negrava; sed okazas ke dum ĉi tiu sonĝo, la fenestro de la infanĉambro malfermiĝis, kaj knabo sin lasis fali sur la plankon. Li estis akompanata de stranga lumo, ne pli dika ol via pugno, kiu moviĝis en la ĉambro kiel vivantaĵo, kaj mi pensas ke estas ĉi tiu lumo kiu vekis Sinon Karulon.

Ŝi ekstaris per unu salto kriante, ekvidis la knabon kaj tuj komprenis ke temis pri Petro Pajno. Se vi, mi aŭ Ŭendio ĉeestintus, ni vidintus ke li multe similis al la kiso de Sino Karulo. Li estis aminda knabo, vestita de vesto el mortaj folioj kune gluitaj per rezino, kiel tiu kiu ŝvitas laŭlonge de la arbotrunkoj. Sed tio kio estis plej impresa pri lia aspekto estis ke li havis ĉiujn siajn laktodentojn. Kiam li vidis ke Sino Karulo estis plenkreskulino, li kuspis la lipojn, montrante ĉiujn siajn perletojn en minaca graŭlo.

Last edited: 07/04/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment