Ĉ 35 Konsekvencoj, Senkonsekvencoj kaj Konkludoj.
Ni surprizos neniun dirante ke Pio la IXa, kiam li eklaboris, bone faris la laboron; Irlando kaj Skolastiko, kelkajn monatojn post sia reveno al Parizo, rimarkis tion.
Unue, ili diris al si :
- Nu, kio okazas al mi ?… Tio estas tre stranga !
Poste :
- Tio estas maltrankviliga !
Pli poste :
- Ĉu mi estas en la situacio de la Beata Virgulino Maria ?
Fine, ĉiu faris sekrete en si intimajn komparojn kaj konkludis ke la Ĉielo certe bezonis novan Mesion, kaj ke ĝi sin direktis al ŝi komisiante al ŝi la forpasintan Mastajon kiel anĝelon Gabrielon.
Sed kial la Ĉielo bezonis du Mesiojn ? Ĉi tiu konsidero ne nur maltrankviligis ilin. Ili rigardis unu la alian kun sufiĉe kompatinda mieno, konsiderante la ŝveliĝon de sia ventro, metante al si milojn de demandosignoj. La sindonemo fine superis.
Tio kio estis neneigebla, estas ke ili estis objekto de ĉiela distingo. Sendube, la Plejsupra havis neesploreblajn celojn pri kiuj serĉi la ŝlosilo fariĝis sakrilegio. Necesis finfine, pacienci kaj atendi la dekretojn de la diaĵo.
Ili rezignaciis.
Verdire, ili iom konsultis la pastoron Grusofskion, al kiu ĉiu malkovris sian animon.
La tonsurita fajrosoldato alportis al ili en ĉiu konfeso konsolon por la koro.
- Kiel tio okazis ? li demandis.
- Ho ! Ĝi vere estas mistera okazaĵo. Mi dormis… Subite, mi vidis antaŭ mi nian respektitan Pion la IXan; li estis brile blanka…
- La blankeco de fantomo ?
- Ne, estis lia sutano kiu brilegis.
- Kaj lia vizaĝo ?
- Li estis, se mi ne eraras, ĉirkaŭita de brila aŭreolo.
- Ĉu vi rekonis liajn trajtojn ?
- Ho ! Jes… Li ne bezonis diri al mi : "Mi estas Pio la IXa"… Mi tuj vidis kun kiu mi traktis…
- Kaj tiam ?
- Li antaŭenvenis al piedo de mia lito…
- Ĉu vi dormis ?
- Mi estis mergata en duondormo…
- Mistika dormo ?
- Mi kredas tion.
- La dormo de ekstazo ?
- Tio devis esti.
- Kaj li parolis al vi dum vi estis mergita en tiu ekstaza dormo ?
- Li prezentis sin. Mi brakumis lin…
- Tio estas iom impetema.
- Mi brakumis lin… respekteme.
- Ĉu respekteme ?
- Jes, kun la plej granda respektego.
- Ĉu li ne direktis al vi ian anĝelan saluton ?
- Li donis al mi la plej dolĉajn nomojn. Ho ! Li vere estis la sendito de la Providenco !…
- Mi ne dubas pri tio.
- Mi certas pri tio.
- Kaj poste ?
- Poste, poste… nu !…
La cetero de la klarigo estas memkomprenebla, kaj la leganto sendevigos nin detali tion.
Fileaso tenis sian mentonon, mienis profunde pripensi, kaj diris al sia konfesantino :
- Kara infano mia, tio estas admirinda. La okazaĵo estas mistera. Nur la Ĉiopova scias kiajn grandajn celojn Li preparis por la beataj fruktoj de viaj uteroj.
- Tiel estu ! respondis ĉiu el la du naivaj fraŭlinoj.
Ili do fine kuraĝiĝis kaj sopiris kun certa ĝojo la tagon kiam ili naskos etajn Piojn la IXajn.
Dume, tiel kiel Laripeto antaŭdiris, sinjoro Ŝipvendisto estis plenuminta sian rondiron tra Hispanio. Li trairis tra la ĉefaj urboj de la duoninsulo, demandante al ĉiuj, ĉu iu ekvidis junan kuraciston akompanatan de tri junulinoj kaj struto. Li vane strebadis, kaj post kelkaj monatoj da senfruktaj serĉadoj, li komprenis ke li sekvis malĝustan spuron kaj ke Roberto neniam forlasis Francion. Do jen li, reen en Parizo. Li iris al Laripeto, petis kaj petegis lin. Laripeto restis surda al liaj petoj kaj petegoj.
Sed iam, li rimarkis ke Brizeison ploras sekve de liaj rifuzoj. Ĉu la ĉarma infano amus lin ? La teda obstineco de la patro malfavore inklinigis lin; sed la gracio de la knabino fine estigis impreson sur lia koro.
Des pli li pripensis tion, ju pli Laripeto konvinkiĝis ke en Brizeiso sin trovis kunigitaj la tri perfektecoj (fizika, intelekta kaj emocia) kiujn li dise ŝatis en Gilda, Paŭlino kaj Marta.
De tiam, la teorio de Sro Alfredo Naketo ŝajnis al li ne plu havi pravon de ekzisto. Li opiniis ke ĉi tiu sistemo estis sensenca, kaj Brizeiso ŝajnis al li adorinda.
La morgaŭon de la tago kiam la proceso kiun li defendis kontraŭ Sro Tardio estis juĝita, li ricevis de Sinjoro Ŝipvendisto kondolencajn komplimentojn, ĉar li estis definitive kondamnita. Kaj kiam la anglo diris al li : "Ĉar vi estas reduktita al tiu alternativo, aŭ forlasi la domon aŭ rezigni pri Pelagia, do edziĝu kun mia filino kaj venu loĝi ĉe min kun via struto", li respondis : "Nu, vere ja, tio estas akceptata".
Ŝipvendisto saltis tiel alte pro ĝojo, ke li alpremis sian klakĉapelon al plafono.
- Mi ja sciis ke mi estis sukcesonta ! li ekkriis.
Roberto estis tentata diri al tiu obstina patro, ke li tute ne rilatis al lia decido, sed li silentis.
La geedziĝo okazis; ĝi estis pompa. La kolonelo kaj la kolonelino, la plumisto et la plumistino, estis invititaj. Koncerne la paron Morteron, oni sin detenis sendi al ili anoncleteron. Estis por tio bona kialo : unue estas ĉar Laripeto ne povis pardoni la prezidanton esti eldirinta verdikton kontraŭ li, kaj due estas ĉar la prezidantino malaperis.
Iun matenon, Sino Sublimo faris scenon al sia edzo pri Eglantino. La ĉapelisto neis ajnan rilaton kun la servistino de la prezidanto. La suspektema edzino montris la leteron trovitan en la ĉapelo. Sro Sublimo rekonis la manskribon de Sino Mortero sed nenion diris. Sed, la morgaŭon, li provis paŝon al sentema prezidantino kaj li tute sukcesis. Kelkajn tagojn poste, Marta, sendube ofendetita pro esti viktimo de Roberto kaj ne plu kapabla toleri sian edzon, foriris kun la ĉapelisto.
La kolonelino kaj la plumistino prenis la aferon el la plej bona flanko. Ili vigle skoldis la sendankulon, pridiris la abomenaĵojn de la geedzeco; nenio sukcesis ŝanceli la decidon de Roberto, kies amo al Brizeiso fariĝis ĉiutage pli arda. Ili sin venĝis, unu kun Sankta Briego, la alia kun Belvalo. Tio kio ne malhelpis ilin ĉeesti la geedziĝofeston kaj ŝajni tute indiferentaj pri tio, kio okazis.
Tiuj kiuj plej malfacile konsoliĝis pri la malapero de Marta, estis la prezidanto, ŝia edzo kaj ŝiaj du konfesprenantoj. Romualdo kaj Folulo fariĝis la plej bonaj amikoj en la mondo. La parokestro de Sankta Ĝermano sciigis al sia vikario, kiel li dufoje eniris en lian hejmon; tio estis pere de balkono rigardanta al ĝardeno. Li luis ĉambron sur la sama etaĝo kiel Pugkato en la najbara domo, kaj por iri al ĉambreto de sia vikario, tio postulis nur transsalton.
Fileaso, neniam vidante aperi la veran Grusofskion, por ĉiam konservis sian sutanon kaj tonsuron. La alia, kiu havis aĉajn aferojn en Pollando, havis bonan spiritĉeeston neniam malkaŝante sian identecon, li preferis elteni sian malliberigon sen skandalo. Irlando kaj Skolastiko fine naskis la etajn Piojn la IXajn. La buboj alvenis en nombro de tri, Skolastiko havis belan ideon naski paron da ĝemeloj. Ĉi tiu triunuo de buboj superplenigis per ĝojo la du maljunajn fraŭlinojn, kiuj vidis en la nombro de beboj novan dian manifestadon. Ili atendis la okazontaĵoj.
La Generalo Elŝteliĝo estas ankoraŭ same senkapabla kiel antaŭe. Liaj amikoj havas multajn problemojn por malebligi lin prezenti al la senato leĝprojekton permesontan al pastroj surstrate palpi la rondaĵojn de kolektivistaj virinoj.
Faramondo Lakrispa estas en favora situacio por fariĝi parlamentano. Li preparas programon en kiu li postulas la socialigadon de la grundo kaj subgrundo; li volas la forigon de posedantoj kaj eĉ de mono; dume, li luprenis en Parizo butikon kiun li transformis en necesejojn, kaj kiu estas situita en kvartalo kiu homoj estas multokupataj. La establaĵo portas tiun ŝildon : Ĉe la Vespera Brizo. Ĝi estas administrata de Pamelo kaj ŝia fratino, Sino Sublimo, la malfeliĉa forlasita virino. Estas al fondo de ĉi tiu establaĵo ke Faramondo ŝuldas la pardonon de siaj malfidelecoj. Sino Lakrispa, cetere, ne estas venĝemulinon, kaj la abomena Melanio Cebo estis rapide forgesita.
Neostero Bakitpano adoptis nigrulon al kiu li forlasigis sian postenon kiel lakeeton en kafejo de la bulvardo. Li ne plu disiĝas de li, kaj ili iras de tempo al tempo fosi kune en la kelo.
La senkrurulo reaperis. Li estas iama submastro de la patro de Roberto; lia kriplaĵo devenas de tio ke liaj ambaŭ kruroj estis forblovitaj de eksplodo. Li sciigis al Laripeto, ke reale estas al li ke apartenas la diamantminejo okupata de Ŝipvendisto. Laŭ la traktaĵoj, la patro de Roberto estis la asociito de la anglo nur dum certa nombro da jaroj kies la lasta ĵus finiĝis. Ŝipvendisto do devas transdoni al sia bofilo ĉi tiun gravan posedaĵon kaj raporti pri ĝia administrado ekde la morto de la patro de Laripeto. Roberto do komprenas la obstinecon de la anglo por voli lin kiel bofilon; ĝi estis bona rimedo por ke la milionoj ne eliru el la familio. Roberto scias ke Brizeis ne estis implikata en ĉi tiu intrigo, kaj pro tio li des pli amas ŝin. Li rezignis pri siaj aliaj amrilatoj; li estas modela edzo.
La Intrigejo daŭre rekrutas en la klerikaro aniĝintojn al Framasonaro de Amo. Balbutado eĉ pli kaj pli babilaĉas, kaj Georgo Lapaco ankoraŭ iras al konfeso, donante konferencon pri materialismo. Kolonelo Kampistrono ricevis pardonon pri sia vagado en la arbaro de Bulonjo, kondiĉe ke li neniam plu parolu pri strangoli kiun ajn.
Aperturo, la maljuna pordisto, tute freneziĝis. Kiam Sinjoro Ŝipvendisto revenis de sia vojaĝo al Lurdo kaj Hispanio, patro Aperturo eligis hurlojn vidante lin.
- Mi ĵus alvenas de Lurdo, diris la anglo al la pordisto, kaj mi deziras paroli kun Sro Roberto Laripeto.
- La senkrurulo ! ekkriis la edzo de Agatino… Li ĵus alvenas de Lurdo !… Li plilongiĝis !
Ĉi tiuj ekkrioj altiris homamason antaŭ la domo; amasiĝo okazis. La morgaŭon, La Universo publikigis noton asertanta ke vojaĝo al Lurdo sufiĉis por redoni ambaŭ krurojn al senkrurulo, kaj ke la pordisto de numero 47 de la bulvardo Sankta Mikaelo povis atesti tian miraklon.
Ĉe la moment kiam mi finas ĉi tiun verkon, mi ekscias ke patro Aperturo ĵus sinmortigis. En sia frenezo, li vidis nur rabiajn hundojn pretajn formanĝi lin; tial lia cerbo laboris por malkovri rimedon esti neatingebla. Ĉi tiun rimedon, la pordisto iam trovis ĝin unu belan tagon : sin pendigi de bona alto. Li do pasigis ŝnuron ĉirkaŭ la kolon kaj sin pendigis de la gaslampo de la tria etaĝo, en sia ŝtuparejo.
FINO.
Last edited: 03/01/2026
Add a comment