Ĉ 34 La Tago de la Ruiniĝo.

Multaj semajnoj pasis. La pilgrimadoj forlasis Lurdon. Ni estas dum januaro 1882.

Sro Bakitpano profunde fosis en sia kelo kaj ne sukcesis malkovri sian trezoron. Se la posedanto scius ke li skrapis en iuj lokoj ĝis sube la fundamentoj, riskante malutili al firmecon de la konstruaĵo, certe li procesus lin.

Neostero tamen ne perdis esperon, li atendas ke Providenco metu sur lian vojon la nigrulon sen kiu la trezoro ĉiam restos kaŝita.

Sro Mortero kaj la kolonelo sentigis bonegan akcepton al siaj edzinoj kiuj rakontis per kortuŝaj vortoj la mirindaĵojn de Lurdo.

Grusofskio ankoraŭ estas la kapelpastro de la fraŭlinoj Duverpinoj. Pugkato kaj la parokestro de Sankta Ĝermano, kiuj nenion komprenis pri la miraklo de la fandita ĝibo, petis al li klarigon, kaj la kapelpastro rakontis al ili sian ruzaĵon, sen tamen paroli pri Laripeto, kaj atribuante al si la tutan meriton de la artifikaĵo. La du kolegoj estas ravitaj.

- Mia knabo, diris Folulo, vi multe sukcesos.

- Vi finiĝos kiel episkopo, aldonis Romualdo.

Tiel kiel ni vidas tion, ili tute ne sentis venĝemon al Grusofskio pro lia abomeninda ŝerco en Lurdo.

La Framasonistinoj de Amo estis tre kontentaj pri sia vojaĝo, des pli ĉar de Lurdo ili iris al Fontarabio, kiu estas je kelkaj paŝoj. Tie troviĝis kazino kun ĉiuj distraĵoj de Monako, kiel sciigas la prospekto. Estas konstatite ke junuloj kun malbonaj moroj estas bonŝancaj ĉe ruleto. Ĉi tiuj fraŭlinoj perludis do multe da mono.

Laripeto, tuj post foriro de Ŝipvendisto, rapidis forporti siajn pakaĵojn kaj reiri al Parizo, dirante tamen al sia hotelo ke li iros pasigi kelkajn semajnojn en Barcelono kaj Madrido. Li certas ke la anglo el Kab-urbo, kiu certege revenos por peti pri liaj novaĵo, tiel ricevos ilin por mallongan vojaĝon al Hispanio.

Balbutado kaj Georgo Lapaco devis pledi unu- aŭ du-foje en la juĝafero de Laripeto kontraŭ Tardio; estis la nevo de kolonelo Kampistrono kiu estis ŝarĝita defendi la interesojn de la ludonanto. Tio estis bela oratora batalo.

Necesis aŭdi Balbutadon asertanta ke Roberto rajtis, surbaze de sia lukontrakto, havi Pelagian en sia hejmo. Kaj post tio, li sin ĵetis en longaj disertaĵojn pri strutoj kaj pri spiritismo; ĉar nia viro ĉiam trovis manieron ĉien meti sian spiritismon.

Georgo Lapaco respondis al ĉi tiu argumentado subtenante ke la struto ne estas birdo, sed kurbesto.

Do, la tuta diskuto ĉirkaŭparolis pri tio. Oni alportis al juĝeja barilo provizon da vortaroj pri natura historio.

- Ĝi havas flugilojn, Pelagia, diris Balbutado; tial Pelagia estas birdo.

- Tio ne sufiĉas; ĝi ne flugas, ĝi paŝas, ĝi kuras, sed ĝi ne kapablas leviĝi al grandaj altoj.

- Kio gravas ! Ĝi batas flugilojn kaj kapablas leviĝi ĝis kvindek aŭ sesdek centimetroj, kaj eĉ kelkfoje ĝis unu metro en la aero; do, ŝi estas birdo.

- Pardonu ! Flugfiŝo leviĝas al samaj altoj, kaj flugfiŝo neniam estis birdo.

Por kompleta informado de la tribunalo, oni alvokigis profesoron de la Kolegio de Francio. Georgo Lapaco demandis al li ĉu la flugiloj aŭ la flugado kiu difinas birdon. La profesoro respondis ke estis la flugiloj.

- Do, diris la prezidanto, se krokodilo havus flugilojn kiujn ĝi ne uzus, ĉu ĝi tamen estus birdo ?

La profesoro gratis al si la nazon kaj petegis la tribunalon konsenti al li la necesan tempon por ekzameni ĉi tiun gravan demandon. La kazo estis prokrastita ĝis monato. La prezidanto estis Sro Mortero kiu, ekde kiam Pelagia estis trovita, ne plu rigardis Roberton tiel favore.

Iu kiu kaŭzis sensacion en ĉi tiu proceso, estis la pordisto Aperturo. La aŭskultantaro sin tenis la flankojn pro ridego dum lia tuta depozicio.

Li raportis rakontojn pri senkrurulo kiu subite sin dotis per kruroj kun eksterordinara longo, kaj pri nigraj diabloj kiuj dancis kvadrilon en la aero en la ŝtuparejo. Li intermiksis kun siaj rakontoj pitoreskajn bojadojn. Fine, li deklaris ke, ekde la alveno de Sro Laripeto en la domo, lia bubo Hiakinto ne plu ĉesi feki en la lito.

Kiel ni vidas tion, la proceso Laripeto-Tardio multe amuzis la kutiman publikon de la juĝejo.

La substituitoj Belvalo kaj Sankta Briego estis forpermesitaj de la prezidantino. Estis Roberto kiu postulis tion.

- Marta, li iam diris al Sino Mortero, mi rezignis por vi belegan geedziĝon…

- Tio estas vera, amiko mia.

- Nu vi ne agnoskas mian oferon per la tuta amo kiun mi meritas.

- Ĉu vi opinias ke mi ne sufiĉe amas vin ?

- Vi multe amas min, mi konsentas pri tio; sed mi volas esti sole amata.

- Kion vi volas diri ?

- Mi pensas ke mi ne estas la sola bone akceptata ĉi tie.

- Ho, vi maltimas havi tiajn suspektojn ?

- Jes, Marta, mi maltimas, kaj mi petegas vin rezigni la vizitojn de Sro la substituito Belvalo…

- Estu; sed mi ĵuras al vi…

- De Sro la substituito Sankta Briego…

- Mi konsentas tion al vi, sed certigante mian…

- De Sro pastro Romualdo…

- Roberto, se tio gravas por vi, mi bonvolos tion; sed…

- De la preposto de Sankta Ĝermano la Palisumito…

- Vi estas kruela… Mi obeos vin.

Li tiel listigis tutan litanion da nomoj. Mallonge, li sukcesis. Marta sendube estis tre senigita; eble ŝi eliris sinkaŝante; sed almenaŭ ŝi savis la ŝajnojn.

Feliĉa mortonto estis Faramondo Lakrispa. Li sukcesis elektigi sin kiel municipa konsiliano en Kliŝio-la-Gareno, kaj li parolis pri nenio krom iĝi prezidento de la respubliko tuj kiam la posteno vakiĝos. Li ankoraŭ estis kolektivisto; tamen, li komencis iomete kliniĝi al anarkio. Li diris ion vere belan :

- Kiam mi estos prezidento de la respubliko, mi okupos la postenon dum tri jaroj, flankenmetante miajn salajrojn, kaj mi abdikos samtempe subskribante dekreton kiu abolicios la prezidentecon.

Per tio, li certis heredigi al posteularo nomon antaŭ kiu tiu de Vaŝingtono paliĝus.

Li de tempo al tempo venis al Parizo kaj certe vizitis la institucion de La Generalo Kambrono.

Ni scias ke en la vespero kiam la pastro de Luvro palpis la rondaĵojn de Pamelo, ĉi tiu, flarante sian edzon antaŭ la vespermanĝo, sensis apartan odoron kies naturon ŝia nazo ne eraris. Jen la fina vorto pri la enigmo :

Faramondo estis destinita por amaferoj en necesejoj. En Marsejlo, li edziĝis kun La Meditadoj de Lamartino; en Parizo, estis kun la sinjorino de La Generalo Kambrono ke li ŝiris sian geedziĝan kontrakton per malfidelecoj.

Ŝi tamen ne estis bela virino, Sino Cebo. Ŝi havis grandajn rondajn okulojn preskaŭ ekster la kapo, neegalajn kaj tute neblankajn dentojn, platan nazon, grandegan staturon, kolbasosimilajn brakojn, buŝon fenditan ĝis orelo.

Ŝi estis tiel malbela ke la tagon kiam ŝia edzo malkovris ke li estas kokrita de la poeto ŝuisto, li ŝvebis en raviteco.

La plejmulto da edzoj koleriĝas kiam ili ekscias ke ili estas kokritaj. Aĥilo Cebo, li, estis ĝojega. Li fine havis ion por mutigi siajn amikojn kiam ili moketis lin.

- Nu, kiel fartas via abomena edzino ? foje demandis al li liaj intimuloj.

- Mia abomena edzino ! li ekkrius, oni klare vidas ke vi ne estas kompetentuloj pri beleco, vi ĉiuj... Mia abomena edzino, vi diras, kiam Sino Cebo estas ĉarmega !… Ho, kia blasfemo, amikoj miaj ! La pruvo ke mia edzino estas afabla kaj beleta, estas ke mi estas kokrito.

Li triumfe eldiris ĉi tiun lastan vorton.

Ankaŭ, kun kia kortuŝa afableco li premis la manojn de Faramondo Lakrispa, kiam tiu ĉi venis papiliumi ĉirkaŭ la vendotablo de La Generalo Kambrono.

- Ĉi tiu kara amiko ! li diris al li.

Li ŝajnigis nenion rimarki; li feliĉe lasis al kulpuloj kiel eble plej multe da plenlibereco.

Kaj plie — ĉu tio estis simpla hazardo ? aŭ ĉu ekzistas providenco por kokrado ? — neniam la establaĵo tiom prosperis kiom ekde la tago kiam Aĥilo Cebo konstatis, sen tamen ke lia edzino sciu tion, ke ŝi portigas al li kornojn.

Estis vere ! Dek moneroj de dekvin cendoj pluvis ekde tiu tago en lian kason, kun admirinda vigleco.

La establaĵo estis ideale lokita. Nur kelkajn paŝojn de la templo de aĝiotado, ĝi havis kutiman klientaron de tiu tuta stranga mondo kiu vizitadas ĝiajn kortojn.

Pli bone ol iu ajn, eĉ pli bone ol borsmakleristo, Aĥilo Cebo sciis la kurzojn. Laŭ tio ĉu estis la haŭsieroj ĉu la basieroj kiuj rapidis al li, li sciis kion kredi pri la fluktuoj de la rento.

Nu, de kelka tempo, la haŭsieroj multe donis. Li fondis ian katolikan bankdomon, sub la nomo de Ĝenerala Unuiĝo, kiu unuatempe ŝajnis esti destinota superregi la merkaton. Ĝiaj akcioj estis plejdezirataj. Oni batalis por havi ilin. Tio estis frenezo.

- Bela entuziasmo ! Sed ĝi ne daŭros, diris Aĥilo Cebo kiu estis akrevide sagaca.

Kaj la akcioj de Ĝenerala Unuiĝo daŭre altiĝis. Poste, iun belan matenon, laŭ la prognozoj de la direktoro de La Generalo Kambrono, la bonŝanco turniĝis. Okazis kvazaŭ basiga vento kiu komencis blovi sur la granda plimulto de la valoroj. Poste tio aspektis kiel vera kraŝo. Aĥilo Cebo diris al sia edzino :

- Mi flaras katastrofon, Melanio. Necesas rondviziti ekde ĉi-vespero ĉiujn gazetbudojn de la bulvardoj kaj kolekti ĉiujn nevenditajn ekzemplerojn de La Signalvorto; sen tio, morgaŭ, ni malhavos paperon.

- Ĉu vi pensas, Aĥilo ?

- Mi sentas tion, kaj mi eĉ timas ke La Signalvorto ne sufiĉos.

- Tamen, estas La Gazeto de Parizo kiu provizas per la plej granda kvanto da nevenditajn ekzemplerojn. Nur per la nevenditaj ekzempleroj de tiu gazeto, estus sufiĉe por frotadi ĉiujn pugojn de la distrikto.

- Mi ne diras ne; sed estas en la aero basiĝo kiu memoriĝos.

- Kaj vi pensas ke La Signalvorto

- Jes, mi opinias ke ĝi ne sufiĉos.

- Tiam estas ke tio estos teruraĵo !

- Precize; almenaŭ duono de Parizo havos kolikojn.

La morgaŭon, la Borso fakte estis tute renversita. Okazis terura kurzodisfalo ĉe la Ĝenerala Unuiĝo, kiu kuntiris en sia falo eksterordinaran kvanton da valoroj.

La konsterniĝo estis senmezura. Ĝi ne plu estis falo, ĝi estis katastrofo. Oni parolis pri homoj kiuj, subite ruinigitaj, dispafis sian cerbon.

Tiun tagon, Faramondo venis al Parizo, kaj li nepre vizitis Melanion. Alkubutiĝinta sur la vendotablo, li murmuris al belulino galantaĵojn, dum klientoj iris kaj reiris, enirantaj laŭ hastema amaso. Aĥilo Cebo servis ĉe la tablo kun du servistinoj.

- Ho ve ! Tio troigas hodiaŭ, diris Lakrispa alparolante al tolerema edzo por ne ŝajni paroli nur al sia edzino.

- Jes, mi devintus disponigi al mi de la apuda gastejestro kelkajn el liaj kelneroj kiel kromservistojn.

- Sendube.

Ĉar ŝia edzo ne plu sufiĉis por plenumi la laborŝarĝon, Melanio forlasis la vendotablon kaj prenis plian broson. La klientoj eniris ĉiuminute pli multnombraj.

- Ni rajtas nur du minutojn en urĝa bezono ! kriis Aĥilo.

Melanio Cebo petegis Faramondon helpi.

- Kun plezuro, respondis la amanto.

Kaj jen la urba konsiliano de Kliŝio-la-Gareno kiu kuspis siajn manikojn kaj partoprenis al hasta purigado de la necesejoj. Ha ! Estis strange vidi lin kuranta de iu budo al alia, svinganta sian broson el agropiroj, kun ŝviteganta frunto, kvankam ni estis meze de januaro. Ĉiuj penegis.

Subite, virino eniris kiel uragano en la establaĵon; ŝi estis Pamelo. Pentraĵo ! Ŝi sin ĵetis al sia edzo kaj vangofrapis lin.

- Kanajlo ! Malvirtulo ! Monstro ! Mi ja sciis ke vi trompis min ! Sed mi volis kapti vin ĉe freŝa faro !

- Sed, Pamelo, mi ĵuras al vi…

- Vi, politikisto, vi, aspiranta deputito, vi kiu probable estos ministro, vi volus kredigi al mi ke estas pro pura amo al arto ke vi estas ĉi tie en ĉi tiu horo, okupata svingi balaileton kaj akvokruĉon !… Ne, kara mia, mi ne kredas tiajn sensencaĵojn !… Mi ne naskiĝis de hieraŭ !…

Kaj, vangofrapinte sian edzon, la ĵaluza Marsejlanino, kiu soifas sangobanon, sin ĵetas al Melanio Cebo kaj kaptas ŝian hartuberon. La du virinoj interbatalas.

Ili krias, blekas kaj insultas unu al la alia. La klientoj maltrankviliĝas. La du edzoj provas disigi la batalantinojn, kiuj gratvundas unu la alian, kies vizaĝo estas traplugita de ungobatoj.

Subite, Aĥilo ekkrias :

- Pro Dio ! Ne estas tempo por fari scenon ! Ni klariĝos post momento; sed ni estas meze de financa kraŝo… Necesas esti senkora, tondro de Dio ! por ne kompreni la gravecon de la situacio !

Ĉi tiu vorto kaŭzis sur Pamelo mirindegan efikon. Fakte, ŝi venis ĝeni tagon tian kia certe ne estos du en la historio de necesejoj. Rimorso kaptis ŝin, memoroj pri ŝia antaŭa profesio revenis al menso. Ŝi pensis pri tiu tuta glora pasinteco. Fumoj de memestimo supreniris al ŝia cerbo. Ŝi maltenis Melanion kaj diris al direktoro de La Generalo Kambrono :

- Vi pravas, sinjoro Cebo, donu al mi balaileton !

Ĝi estis bela spektaĵo. Forgesante siajn reciprokajn kolerojn, la du virinoj kormoliĝis kaj noble plenumis sian devon. Faramondo kaj Aĥilo, siaflanke, ĝissate amuziĝis.

- Amiko Lakrispa, diris Sro Cebo denove parolanta, malgraŭ mia inĝenia antaŭvido, ni estas minacata manki da papero; ni elĉerpis ĉiujn nevenditajn ekzemplerojn de La Signalvorto !

- Tio estas nekredebla !

- Tuj rondiru, mi petegas vin, tra la kvartalo kaj aĉetu la nevenditajn ekzemplerojn de La Radikalulo.

- Ĉu vi opinias ke tio ĉi-foje sufiĉos ?

- Mi supozas tion, La Radikalulo estas, post La Signalvorto, la gazeto de Parizo kiu havas la plej multon da nevenditaj ekzempleroj.

Last edited: 03/01/2026

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment