Ĉ 33 Miraklo de la fandita Ĝibo.
Pluraj malgravaj mirakloj estis raportitaj dum la tago kiu antaŭis la apero de Pio la IXa al fraŭlinoj Duverpinoj. Ili estis menciitaj en La Universo, en La Pilgrimanto, en la Ĵurnalo de la Groto, kaj en kelkaj religiaj revuoj.
Koncerne la aperon de la forpasinta papo, la du maljunaj fraŭlinoj, tute absorbitaj de sia ĝojo, flustris pri ĝi kelkajn diskretajn vortojn al sinjorinoj el diversaj pilgrimadoj, sed sen doni longajn detalojn; ili opiniis prudente, kaj prave, konservi por si la sekreton de la intimaj aferoj de la ĉiela loĝanto.
Tiel, en malpli ol kvardek ok horoj, ĉiuj devotuloj restantaj en Lurdo sciis pri la mirindaĵo. Plejparto de la pilgrimantinoj montris inter si kun admiro Irlandon kaj Skolastikon. Oni tute mallaŭte flustris en la baziliko montrante ilin kiam ili iris al Sankta Komunio.
- Ĉu vi vidas tiujn du maljunajn fraŭlinojn kiuj genuiĝas en la navo por komuniiĝi ?
- Jes.
- Nia tre sankta karmemora patro Pio la IXa aperis al ili antaŭ tri noktoj.
- Al ambaŭ, unu post la alia ?
- Ne al ambaŭ kune.
- Tio estas granda miraklo.
- Certe.
- Des pli ĉar estas sonĝe ke ili vidis lin; ili tuŝis lian sutanon, ili havis la memorindan honoron kisi liajn manojn…
- Karnajn manojn, ĉu ne ?
- Verajn manojn, kun karno kaj ostoj.
- Kia ĝojo ! Nia sankta religio certe baldaŭ triumfos, ĉar la Ĉielo konsentas al ni la miraklojn kiujn ni tiom fervore petis de li !
- Tio ne finiĝos, necesas esperi tion…
- Jes, miraklo neniam venas sola.
- Povu, nia bona Virgulino akiri de sia dia Filo kelkan rimarkindan mirindaĵon, kelkan mirindan kaj nekontesteblan resanigon kiu mirkonsternos la nekredemon de la malpiuloj !
Dum ĉi tiu konversacio okazis mallaŭte en unu el la flankaj navoj de la baziliko, ĝibulo eniris. Li havis imponan ĝibon, unu el tiuj ĝiboj kiel oni malofte vidas, kies ni eĉ povus diri ke la muldilo perdiĝis.
Li malrapide ĉirkaŭiris la bazilikon, zorge ekzamenis la plej belajn eksvotojn kaj surgenuiĝis antaŭ pluraj altaroj. Evidente, ĉi tiu ĝibulo venis al Lurdo por ricevi resanigon de sia ĝibo, rektigon de sia spino.
En tiu momento, pastro Grusofskio estis baraktanta kontraŭ kriplulo el malsama speco kiu volis konfesdoni al li.
Grusofskio ĵus diris sian meson en unu el la etaj kapeloj kaj li eniris en la sakristion, antaŭita de sia di-serva infano, kiam alta speco de fiulo stariĝis sur lia trairejo, svingante grandegajn brakojn kaj eligante raŭkajn kriojn.
Nia pastro saltis malantaŭen kaj konsekvence preskaŭ faligis sian kalikon, sian patenon kaj aliajn sanktajn uzataĵojn kiujn li tenis enmane.
La individuo estis denaska surdamutulo, nekapabla produkti aliaĵojn krom tute neklare prononcatajn gorĝajn sonojn. La pastro kredis trakti kun frenezulon.
Li sin glitis kontraŭ pilieron, donis fortan piedbaton en la postaĵon de la di-serva infano por plirapidigi lin, kaj haste enŝoviĝis en la sakristion.
Sed la surdamutulo volegis konfesdoni. Li alkroĉiĝis al Grusofskio, kaj per multe da pantomimoj, ege esprimoplene gestadante, li komprenigis lin ke li deziras ricevi absolvon.
La kazo estis embarasa. Pastro ne povas absolvi konfesanton sen antaŭe aŭskulti ties konfeson. Nu, la konfesanto estis surdamutulo. Necesis ja tiam procedi al konfesado per gestoj.
Ĉi tio estis, kiel vi bone imagas, ekstreme stranga dialogo, pri kiu la leganto povas formi al si ideon, sed kiun ne eblas reprodukti de la aŭtoro.
Imagu en via menso ĉi tiun konfesprenanton pridemandantan sian konfesanton per mimika imitado, ĉu li ne faris tian kaj tian pekon. Imagu la konfesanton respondantan helpe de la sama interpretebla lingvaĵo.
La sceno estis tiel edifa kiel stranga, des pli ĉar la tuta publiko, kiu venis al sakristio por aĉeti skapulariojn kaj medalojn, spektis ĉi tiun strangan konfesadon kaj ne perdis unu geston.
Kiam Grusofskio absolvis la surdamutulon, li iris al preĝejo kaj renkontis la ĝibulon kiu eliris. La pastro ne hezitis alpaŝi al li.
- Mia amiko, li diris, vi sendube venis al Lurdo por ricevi resanigon ?
- Mi venis por esti pace kun mia konscienco; sed mi ne atendas esti rektigita.
- Kial tio ?
- Mi jam direktis mil preĝojn al Virgulino, mi partoprenis tagnaŭojn, mi pasigis tutajn noktojn ĉe la piedo de altaroj, mi diris miliardojn da rozaripreĝoj, nenio sukcesis al mi.
- Tio ne estas kialo por senesperi.
- Mi pilgrimis al LaSaleto, mi frotadis al mi la spinon per akvo de la fonto.
- Al LaSaleto ?… Tio ne mirigas min ke vi ricevis neniun rezulton !… LaSaleto, amiko mia, tute ne estas tiel efika kiel Lurdo.
- Nu, mi ripetas al vi, mi venis ĉi tien por esti pace kun mia konscienco, sed sen ia ajn espero.
Grupo kolektiĝis ĉirkaŭ la du interparolantoj. Grusofskio levis vizieman okulon.
- Kun la helpo de Dio, li diris, mirakloj kiujn ni malplej atendas, okazas !
- Tiu al kiu mi sopiras, ne okazos, bedaŭrinde ! respondis la ĝibulo kun ĉagrenita mieno.
- Ĉu vi sendube neniam estis subtenata en viaj preĝoj de fidela kaj kompatema animo ?
- Ne, tio bedaŭrinde estas nur ververa.
- Do, amiko mia, mi komprenas kial vi ne estis elaŭditaj. Ĉu vi ŝatus ke ni kune preĝu ? Mi proponas al vi mian sindoneman kunhelpon. Du voĉoj ĉiam estas pli bone aŭdataj ol unu.
- Sinjoro pastro, vi estas tro afabla; sed via propono ŝajnas al mi tiel bonkora ke mi akceptas ĝin.
- Nu, ni tuj komencu niajn alpreĝojn.
La ĉeestantaro estis entuziasma.
- Ho ! La bona pastro ! oni ĉirkaŭe diris. Certege, li estas sanktulo.
- Kiu estas ĉi tiu pastro ? demandis kelkaj scivolaj pilgrimantoj.
- Li sendube estas amiko de la fraŭlinoj Duverpinoj kiuj estis favoritaj de apero de Pio la IXa; ĉar, vi vidas, li ŝajnas koni ilin.
- Estas vere, ja. Jen li kiu babilas kun ili.
- Sed li estas ilia kapelpastro, diris iu.
- Ho ! Tiam, certe, ĉi tiu viro devas esti grava sanktulo.
Neniu de tiam plu dubis ke miraklo estis okazonta. Oni amase rapidis direkte al banejo kie ĵus alvenis Grusofskio kaj la ĝibulo, tiel kiel la du maljunaj fraŭlinoj. Post kelkaj minutoj, la baziliko estis dezerta, la tuta publiko de la pilgrimadoj sin direktanta al la groto.
Laripeto kaj liaj tri vojaĝkunulinoj troviĝis tie, sendube, ili venis tien kiel spektantoj. Ekvidante la ĝibulon, ĉiu el la tri sinjorinoj diris al si :
- Ŝajnas al mi ke mi jam vidis tiun vizaĝon ien.
La ceremonio komenciĝis. Grusofskio lokigis la ĝibulon sub kranon kaj ordonis al ĉiuj ĉeestantoj kunigi siajn preĝojn kun liaj por ricevi miraklon. Laripeto donis ekzemplon de pieco levante siajn brakojn al ĉielo kaj kriante "Jesuo ! Maria ! Jozefo !", tio kio forte mirigis Martan, Paŭlinon kaj Gildan.
La krano estis malfermita, kaj la akvo el la mirakla fonto elfluis. Unue, la redingoto de la ĝibulo malsekiĝis; poste la likvaĵo, tuj kiam la vestaĵoj kaj tolaĵo estis laŭvorte trempitaj, disfluis sur la grundon, gutante laŭ la tuta korpo de la ĝibulo. Ĉar ni ne plu estis dum bela sezono, nia viro iom frostotremis; sed la pastro kuraĝigis lin maltimi la pneŭmoniton.
La ĉeestantoj malserene sin demandis ĉu la miraklo okazus. Neniu preĝante perdis el la okuloj la kranon kaj la ĝibon. Subite, Irlando ekkriis :
- Plejpotenca Dio ! Ĝi malpliiĝas !
Ĉu tio estis vero ? Aŭ ĉu tio estis optika iluzio ? La afero estis kontestata de iuj, kaj kelkaj aliaj deklaris ke ili vidis kiel Irlando. Se estis malpliiĝo, ĝi ne estis sensebla.
Feliĉe, la krano daŭre elverŝis sian likvaĵon. Irlando ne havis malklaran vidadon. La miraklo reale okazis. Oni pli bone konstatis tion post kelkaj minutoj. Pli la tempo fluis, pli la mirindaĵo estis videbla.
Ĝi nun estis certa, kaj por nei ĝin necesintus esti blinda. Laŭmezure kiam la mirakla akvo fluis, la ĝibo maldikiĝis.
Okazis vivuoj kaj ĝojegaj kantoj. La ceremonio, komencita per vulgaraj alpreĝoj, finiĝis per Tedeumoj plengorĝe muĝataj.
Fine, Grusofskio fermis la kranon. La ĝibulo ne plu havis eĉ ombron de sia ĝibo.
Afablaj sinjorinoj iris serĉi varmajn tolaĵojn. Oni enfermis la mirakle savito en tute proksiman kameron; li demetis siajn malsekajn vestaĵojn, sin frotadis, kaj ŝanĝis siajn tolaĵon kaj vestaĵojn. Ĉe lia eliro, li estis ovaciata.
Estas juste diri ke Grusofskio ricevis sian parton de la triumfo. Nur unu voĉo proklamis ke la miraklo ŝuldiĝis al lia interveno. La mirakle savito, aliparte, estis la unua kiu diskriis tion sur la tegmentoj :
- Sen sinjoro pastro, li kriegis, mi daŭre estus ĝiba !… Mi partoprenis tagnaŭojn, diris rozaripreĝojn, pasigis tutajn noktojn en adorado antaŭ la Sankta Sakramento; mi eĉ iris al LaSaleto… Estis la preĝoj de sinjoro pastro, kiuj kaŭzis mian resaniĝon.
Koncerne la fraŭlinoj Duverpinoj, ne utilas diri ĉu ili fieris havi tian kapelpastron.
Revenante al sia hotelo, la tri intimaj amikinoj de Laripeto certe pridemandis lin pri tiu miraklo. Malgraŭ siaj piaj mienoj kiujn ili alprenis nur antaŭ siaj edzoj, kaj eĉ nur kiam ili opiniis tion necesa, Marta, Paulino kaj Gilda estis iom suspektemaj.
- Ĉu vi povus, kara Roberto, ili demandis, klarigi al ni de kie venis tiu subita eksplodo de pieco kiu antaŭ nelonge atakis vin, tuj kiam la ĝibulo alvenis el la groto ?
- Nenio estas pli simpla, mi interesiĝis pri tiu kriplulo.
- Ĉu vi konis lin ?
- Jes kaj ne.
- Tio ne estas respondo.
- Mi konis lin nur de kelkaj tagoj.
- Kaj vi tiom multe volis vidi la miraklon okazi ?
- Mi volis ĉi tiun miraklon des pli ĉar estas mi kiu plenumis ĝin.
- Nu, do !
- Kiel do ?
- La ĝibo estis farita per konuso da sukero.
La tri virinoj rigardis unu la alian kaj eksplodis per ĝoja ridego.
- Ha ! Jen kial tiu ĝibo tiel bone fandiĝis !
Mallonge, ni diros tion kio okazis. Kelkajn tagojn antaŭe, viro sin prezentis ĉe la hotelo kie loĝis Laripeto. Li estis Tirlampiono, la pajaco de la trupo Atanazio Perimeto.
Li estis maldungita de sia direktoro pro tio ke li iun nokton lasis la serpentokaĝon malfermita; ĉiuj rampuloj profitis la okazon por forkuri al la libereco.
La posedanto, jam furioza, pro tio ke unu el liaj spektantoj kunprenis lian struton, eksplodis de furiozo kaj forpelis la senatentan Tirlampionon per amaso da piedbatoj kaj pugnobatoj.
La malfeliĉa pajaco pensis peti protekton ĉe Laripeto kiun li vidis ĉe la brigadisto de la ĝendarmejo de Argelezo, kaj kiu ŝajnis al li bonulo.
Li informiĝis, eksciis ke la posedanto de Pelagia estis en Lurdo, kaj ĉar nia klaŭno tute ne estis stulta, li faris tiom kaj tiel bone ke li sukcesis trovi la adreson de Roberto.
Tirlampiono rakontis sian malfeliĉon. Laripeto atente aŭskultis la kompatindan ulon.
- Jen mi tute senlabora, ĝemis tiu ĉi; kiel reatingi de tago al la sekvanta socian rangon !
- Ideo ! Ni estas en Lurdo. Estu la celo de miraklo.
- Kiel do ?
- Jes, ekzemple, rompu al vi kruron, sed tiel ke banado en la banejo rebonigos ĝin al vi.
- Komprenite; sed, tio ne estos facila ŝajnigi tiu kiu havas rompitan kruron.
- Ĝibo, do ?
- Mi pli ŝatas tion, efektive.
- Decidita; per konuso da sukero sur la dorso, vi estos ĝiba, kaj la akvo de la dia fonto fandos vian ĝibon.
- Perfekte ! Ĝuste, mi estis tajloro en la regimento; donu al mi iom da mono por ke mi aĉetu iom da ŝtofo, kaj post malpli ol kvardek ok horoj, mi taskas al mi kudri specialan redingoton destinitan por enteni mian konuson da sukero.
- Bonege ! Jen mono.
- Sed kia estos la fina celo de ĉi tiu aventuro ?
- Pro Jupitero ! La klerikaro, kiu ne ĉesigos la rilatojn, vidos ke vi estas lertulo, utila por esti uzata, kaj rapide trovos por vi enspezigan oficon. Plie, kiel mirakle savito, vi estos objekto de profunda pietato fare de ĉiuj maljunaj devotinoj de la diversaj pilgrimadoj kiuj estas ĉi tie, kaj, vi scias, esti adorata multe enspezigas.
- Nu ! Ni gaje iru.
- Ne, tio ne estas ĉio. Necesas al vi la kunlaboro, aŭ por paroli pli ĝuste, la kunkulpecon de pastro. Mi havas unu tuj disponebla, la kapelpastron de du maljunaj devotinoj, knabegon kiun mi revenigi liahejmen post esti malebriiginta lin, ĉar li diris sensencaĵojn kaj rakontis al mi ĉiujn siajn fiajn aferojn. Mi iros vidi lin dum vi iros prizorgi pri via konuso da sukero kaj via redingoto.
Efektive, la antaŭtagon Laripeto renkontis nian Grusofskion kiu ebriiĝis laŭ rimarkinda maniero. Li revenigis lin al lia loĝejo, ne sen igi lin engluti kelkajn gutojn da amoniako en glaso da sukerita akvo; ĉar la pastro, tre bonhumora, detale klarigis al li sian veran situacion, kaj Roberto, pensante ke la knabego povus esti utila al li, zorgis, ke li ne iru ripeti siajn konfidencojn al aliuloj kies diskreteco ne estus certa.
Kiam ili denove renkontiĝis, Grusofskio ne sciis kiel esprimi sian dankemon al junulo kiu kondutis kontraŭ li per tiel delikata maniero.
- Ni ne plu babilu pri tio, diris Laripeto; sed, mia kara fajrosoldato en sutano, bone atentu ne drinki de nun, konsiderante ke tio malutilus vin. Vi estas tro babilema kiam vi estas iomete ebria, kaj vi ne ĉiam renkontos bonulojn kiel mi kiujn viaj konfesoj lasos tute indiferentaj.
- Dankon milfoje pro viaj bonaj konsiloj.
Roberto tiam klarigis al falsa Grusofskio ke li proponis al li, por plaĉi al li, manieron por ĉiam firmigi lian situacion en la klerikaro. Temis plenumi miraklon. La pastro tutkore konsentis. La komedio estis do ludita en perfekta interkonsento inter Laripeto, Grusofskio kaj Tirlampiono.
Tamen, Sinoj Bakitpano, Mortero kaj Kampistrono ne ricevis la tutajn detalojn de la rakonto; ĉar Roberto malkonsentis sciigi la cirkonstancojn en kiuj li renkontis la pastron, ne eĉ ĉefe tion kion li eksciis pri li.
Malfacilaĵo ekaperis. Roberto plilongigis sian restadon en Lurdo, dividante sian tempon inter siaj tri amantinoj kaj plenumante eksterordinarajn ruzojn por malhelpi ilin kompreni ke li havis koron plenplenan de triobla amo. Pelagia estis instalita en aparta ĉambro kie ĝi ricevis ĉiujn deziratajn zorgojn.
Iun belan matenon, alvenis kiel bombo la konata Ŝipvendisto el la Falsa Golfo, akompanata de sia filino Brizeis. La anglo finfine sukcesis renkonti Laripeton ! Li sin ĵetas en liajn brakojn, perforte premas lin kontraŭ sia koro, kaj nomas lin "sian bofilon".
La tri sinjorinoj scivolas tion kion tio signifas. Laripeto protestas kontraŭ ĉi tiuj nommanieroj. Ili sin klarigas. Tio kion Ŝipvendisto volas, estas la edziniĝo de sia filino Brizeis kun Huberto.
Roberto rigardas Brizeison; ŝi estas ĉarma, ŝi havas ĉion por plaĉi, ŝi plie havas grandegan riĉaĵon; sed Roberto estas kontraŭulo de geedziĝon, kaj ĉefe de deviga geedziĝo.
Li do rifuzas la proponon de la anglo, sin esprimante kun perfekta ĝentileco, atribuante sian rifuzon al amaso da tre ĝentilaj kialoj, sed al kiuj ne eblas kredi.
Marta, Paulino kaj Gilda retrankviliĝas. Ĉiu pensas en si mem ke ĉi tiu monstra Roberto ankoraŭ estas inda esti adorata de ŝi.
Ŝipvendisto retiriĝas, grumblante. Li diras ke li revenos, ke li pasive sekvos lin ĉien, ĝis kiam li decidiĝos. Brizeis forviŝas kaŝitan larmon.
Last edited: 03/01/2026
Add a comment