Ĉ 32 Fino de la Albumo de Laripeto.

Noto de la tradukisto : Ĉi tiu ĉapitro estas tute sen utila por la kompreno de la rakonto, ĝi eĉ ŝajnas ankoraŭ pli stulta ol la ĉapitro 30.

Nekontestebla malamiko de malĝojo, Roberto Laripeto, pli kaj pli konvinkita ke kokritaj edzoj kunlaboras al feliĉo de la homaro, ankoraŭ skribis kelkajn paĝojn por fermi sian albumon. Marĝene, li metis : "laŭ la Tamtamo".

***** **** *** * *** **** *****

La Jonkvila Ordeno, aŭ la Honora Legio por Kokritoj.

Ĉi tiu Ordeno, fondita antaŭ tri tagoj kaj dudek kvin minutoj, plenigas afliktan mankon.

La Jonkvila Ordeno, ekskluzive fondita honore al nekontestataj Sganareloj de nia bona lando Francio, estas treege rimarkinda. Ĝi estas el flava kupro, prenita el la pelvoj kiuj servis al Sino Judiko por fari siajn lastajn konfitaĵojn de abrikotoj. La centro prezentas du orajn kornarojn de cervo sur fono de gorĝo. Girlando de kalenduloj ĉirkaŭas la pordegon Sankta Denizo, kiu situas en la liva kapa fako de la ŝildo. En la dekstra baza fako, oni facile vidas la embarason kiun virkoko havis por trovi anasajn ovojn.

La kancelario troviĝas en la Bosko de Vinceno, pavilono de la Flava Pordego.

Por decidi pri la meritoj de la kandidatoj por la Jonkvila Ordeno, oni starigis komitaton de honoraj membroj, konsistantan el famaj kokritoj. Ili estas :

Akselo Potifaro, unu el la plej malnovaj abonantoj de la Gazeto de Francio.

Pugfajna Postnaskito, kornoplatigisto.

La Sinjoro Kornado, salona toreisto.

Alfonso Lapeltisto, verkisto, aŭtoro de la orienta romano "La Voluptaĵoj de la Ora Korno".

Ivano Trokokritofo, kornfaristo por bakistoj.

Sidi-Abined-ben-Kokrit-Oli, pumikisto de abundokornoj.

Tien-ton-ka-ke-ki-kokri, inventinto de la ŝukornoj por la ŝuflikistoj de Nankino.

Jen nun la unuaj kokritoj kiuj sin prezentis por esti akceptotaj aparteni al Jonkvila Ordeno.

***** **** *** * *** **** *****

Unua pretendanto al Jonkvila Ordeno.

Johano-Napoleono Petolulo, kvardek kvin jarojn kaj kvaronan monaton, loĝanta sur la strato de la Granda-Armeo, 687, kaj pedelo ĉe la banko de la registrolibroj de la Luaro, edziĝis sesfoje.

Neniu el la edzinoj de ĉi tiu sensignifa Blubarbo forgesis ornami la frunton de ĉi tiu pedelo, tiel gaja ke ĉe ĉiu nova sensencaĵo de unu el siaj ses edzinoj li tordiĝe ridegis.

Ĉi tiu gaja karaktero irigi lin antaŭen. La magistrato de Parizo decidis enoficigi Petolulon en la vestogardejo de la Trokadero dum festaj tagoj, por uzi liajn ses parojn da kornaroj kiuj utilos kiel vestostangojn.

Noto : La honoraj membroj de la Jonkvila Ordeno unuanime akceptis Johanon-Napoleonon Petolulon.

***** **** *** * *** **** *****

Dua pretendanto por la Jonkvila Ordeno.

Eŭzebio-Bonaventuro Bernaduo, kvindek kvar printempojn, grandskale komercinte dum sia junaĝo stumpojn de cigaroj, poste praktikinte profesion de Kavaliro de Gvatado, nuntempe fabrikanto de geraniaj stikaĵoj por ftizuloj kaj redaktanto de la frapvortoj dum siaj liberaj tempoj, edziĝis en 1847 al estiminda akrobatino kiu, en la foiroj, metis pavimeron sur sian ventron kaj albatigis al si - sur la pavimŝtono, ne sur la ventro - per fortajn batojn de buĉmartelego fare de ŝatantoj.

Du jarojn poste, Bernaduo pensis devi aĉeti kelkajn skatolojn da insekticida pulvoro por certigi sian trankvilon kaj dispeladi la araneaĵojn kiuj makulis lian ekziston.

Tio ŝvitigis lian edzinon, kiu klinis komplezan orelon al diroj de juna trombonisto kiu en la sama vespero donacis al ŝi tutan brikon da "Stracchino"(1) de Milano.

La morgaŭon, Bernaduo sukcesis surmeti la ĉapelon de siaj prauloj (el kuniklan felan) nur post esti farante ĝin pli larĝa.

Pluraj eminentuloj de la frataro varme rekomendis Bernaduon al konsilio de la Ordeno, pro la filozofio per kiu li prenis la aferon kaj ĉefe pro la gracio kiun li disvastigas kiam, mirkonsterninte la rigardantojn farante kvindek sinsekvajn karambolojn en la nobla ludo de bilardo, li laŭvorte senkornigas tion paŝante dum duonhoro sur la kapo, senhalte ripetante : "Figaro estas tre bone redaktita gazeto, sed estas domaĝe ke estas tiom da moluloj !"

Noto : La honoraj membroj, konsistigantaj la komitaton de la Ordeno, prezentante siajn gratulojn al Bernaduo, ĥore rifuzas lin, saĝe dirante ke se ili amuziĝus ornami per rubandoj simplajn kokritojn, la Jonkvila Ordeno estus mokinda.

***** **** *** * *** **** *****

Tria pretendanto por la Jonkvila Ordeno.

Anatolo Blanknjo, dudekkvar-jaraĝa kaj sen korseto, okupas kun sia ĉarma Eŭlalio, naskita de Flosligno, interetaĝon sur bulvardo Sankta Denizo, vidalvide al fama nigrulo kiu servas kiel ŝildo de horloĝisto.

Ĉi tiu nigrulo, ni scias tion, estas alta, admirinde belstatura, kaj lia sinteno estas tiel bela kiel tiu de lia samlandano, la kreolo Paŭlo de Kasagnako. Plie, li havas horloĝon en la ventro — ne Paŭlo de Kasagnako, la alia.

Ĉiumatene, Eŭlalio Blanknjo sidiĝis ĉe la fenestro por vidi la horon sur la abdomeno de la nigrulo. Dum kelkaj tagoj, ŝi fokusis siajn rigardojn ekskluzive sur la ciferplato; pli poste, ŝiaj okuloj sin direktis al nigrulo.

- Ho ! La bela blondulo ! ŝi ekkriis suspirante.

Per diskreta paŝo, amo ĵus eniris en la koron de Eŭlalio.

Kelka tempo poste, ŝiaj trajtoj aliiĝis, ŝiaj okuloj enprofundiĝis, kaj ŝi sentis frenezan deziron manĝi ĉefepiskopan sutanon ĉirkaŭ la dua matene. Tio estis signifoplena.

- Deziroj ! ekkriis Anatolo… Mi fariĝos patro ! Mi vetas cent soldojn ke mi tia estas !

Kelkajn monatojn poste, Eŭlalio naskis negridon kiu — ho fataleco ! — portis horloĝon sur la ventro.

Blanknjo trovis la aferon stranga. Por plenigi la malbonŝancon, la negrido sonorigis la horojn kaj duonhorojn tiel laŭte kiel la sonorilego de Nia Damo. Kaj nokte, dum la geedzoj dormegis inter la brakoj de Morfeo, infera sonorado abrupte vekis ilin.

- Kuku ! Kuku ! Kuku ! eligis la bubeto.

Nur du aferoj povis trankviligi la incitegitan patron : estis aŭ rompi la grandan risorton de sia filo, aŭ ricevi rubandon de la Jonkvila Ordeno.

Noto : La honoraj membroj de la Jonkvila Ordeno ĉiuj tenere voĉdonis por Anatolo Blanknjo.

***** **** *** * *** **** *****

Kvara pretendanto por la Jonkvila Ordeno.

Jozefo Pertroto, tridektri-jaraĝa, maldika kaj presbiopa, loĝanta sur strato de la Bonaj-Infanoj, 7 3/4, edziĝis antaŭhieraŭ. Elirante el la urbodomo, Jozefo konstatis kun ia miro, ke lia laŭleĝulino spertis, ekde tri minutoj, unu el tiuj doloroj kiuj urĝe necesis la intervenon de akuŝistino.

Kaj efektive, la virino demetis al li dikan knabon.

Ŝia konsterniĝo atinganta troigajn limojn, la bopatrino de Jozefo elturniĝe provas konvinki lin, ke tiu infano estas ekstergeedza. Ĉi tiu vorto ĝojigas ĉiujn, eĉ Jozefon mem.

Li tiam konfesis ke se, anstataŭ edziĝi, li prenus tramon, li estus aŭdinta, kaj ne surhavanta kornojn.

Ĝojo kulminis; oni dancis en la fiakroj.

Noto : Akceptita kun aplaŭdo.

***** **** *** * *** **** *****

Kvina pretendanto por la Jonkvila Ordeno.

Notoj prenitaj el notlibro trovita ĉe strato de Belĉasejo, 383, post la transloĝigo de Sro la duko de Sankta-Puglumo.

1a de aprilo. Mi finfine edziĝas al Celino. Vespere, ŝi ruĝiĝas donante al mi sian unuan kison. Ho, ebrieco !

8a de aprilo. Ŝia rekta kuzo Oktavo, juna esperplena medicinstudento, venas viziti nin. Li volas tranokti en hotelon. Mi devigas lin akcepti nian gastĉambron.

9a de aprilo. Timiga malkovro : mia edzino estas somnambulino. Vekiĝinte ĉirkaŭ la tria, mi ekvidas mian plejamatinon meze de la ĉambro, kun etenditaj brakoj, palpe paŝantan. Mi ekbruligas la kandelon, ŝi eligas kron (ne la kandelo, mia edzino). Ŝi reenlitiĝas kaj konfesas al mi ke, "juna knabino, ŝi ofte iris vagadi sur la tegmentoj". "Sur kiuj tegmentoj ?" mi diras al ŝi. - "Sur la miaj", ŝi ĉaste respondas al mi. "Silentu !"

10a de aprilo. Mi konfidas la aferon al mia kuzo medicinstudento. Mia kuzo medicinstudento diras al mi ke necesas neniam veki somnambulojn, sub timo de mortiga akcidento. La sekvan nokton, mi gvatas. Je la tria, mia edzino ellitiĝas kaj vagas dum horo tra la apartamento. Post horo, ŝi trankvile denove enlitiĝas.

11a de aprilo. Mi ne plu gvatas. Je la tria matene, mia edzino ellitiĝas; mi lasas ŝin tuttrankvile paŝadi tra la apartamento. Ŝi reenlitiĝas je kvarono antaŭ la kvara; je la kvara kaj kvarono, ŝi reellitiĝas kaj reenlitiĝas post dudek minutoj. Ŝi denove ellitiĝas je la kvina. Pro Dio ! Tri atakoj de somnambulismo ! Ĉi tio fariĝas zorgodona. Je la kvina kaj duono, ŝi denove enlitiĝas, kaj ne plu re-re-reellitiĝas.

12a de aprilo. Oktavo sciigas al mi ke li foriros la 15an.

13a de aprilo. Du atakoj de somnambulismo.

14a de aprilo. Tri atakoj. Mi ne plu maltrankviliĝas kaj mi dormas dormon de justuloj. Je la sesa, mi vekiĝas. Neniu ĉe miaj flankoj. Ĉielo ! Ĉu mia edzino irintus sur la tegmentojn ? Ĉu ŝi rulfalintus ? Mi rapidas al Oktavo. Mirego ! Mia edzino eraris pri la lito. Mi kriegas. Ŝi vekiĝas. Ŝi vidas Oktavon. Ha ! Ne eblas pentri ŝian miron. Koncerne Oktavon, li ronkis kiel stovo. Kompatinda Oktavo, li neniam sciis la bonon kiu dormante venis al li.

Noto : La membroj de la konsilio de Jonkvila Ordeno nomumas la dukon de Sankta-Puglumo, honora prezidanto.

(1) Itala fromaĝo el bovina lakto.

Last edited: 02/01/2026

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment