Ĉ 31 En kiu la Papo Pio la IXa, kvankam morta, faras siajn Ŝercojn.
Irlando kaj Skolastiko tiun vesperon abunde vespermanĝis. Ilia kapelpastro instigis ilin manĝi abundan nutraĵon, kaj li mem donis la ekzemplon.
Post la deserto, li ordonis al kelnero alporti teon al unu el la tri ĉambroj.
- Teon por tri personoj, li mendis, kaj boteleton da rib-siropo.
Kiam ili estis en la ĉambro, li diris al du fratinoj :
- Ni trinkos teon laŭ pola maniero.
- Kiel do ?
- Kun siropo anstataŭ sukero… Vi vidos… tio estas frandinda.
Posttagmeze, Grusofskio alportigis al si boteleton da rib-siropo, malplenigis ĝin en la lavujon, kaj anstataŭigis tiun siropon per la duobla dormiga pocio kiun li preparigis al si. Neeblis per okulo ekrimarki la anstataŭigon. Kiam oni servis la teon, li havis en poŝo la tiele preparitan boteleton.
La kelnero demetis sur la unupiedan tableton de la ĉambro pleton sur kiu troviĝis la tekruĉon, tri tasojn kaj rib-siropon.
Grusofskio, por forigi ĉian suspekton el la menso de la du maljunaj fraŭlinoj, sin servis unue kaj realigis la miksaĵon. Tio tute ne estis bongusta; sed, gustumante la trinkaĵon, li sukcesis ne eksterigi naŭzan grimacon.
Poste li verŝis teon en la tasojn destinotajn por Irlando kaj Skolastiko, kaj, ĉe la momento kiam li estis miksonta la rib-siropon, li subite diris :
- Diable, estas ĉi tie trablovo; ŝajnas ke vi ne fermis viajn fenestrojn.
Fakte, la fenestroj de la du apudaj ĉambroj estis larĝe malfermitaj. La maljunaj fraŭlinoj kuris fermi ilin. Dume, en palpebruma daŭro, Grusofskio malaperigis la boteleton da vera rib-siropo, kaj, kiam liaj du konfesantinoj revenis, li tenis enmane la boteleton da dormigilo, bela ruĝa kaj likvoreca pocio.
Li verŝis en ĉiun tason malavaran dozon. Post tio, li maltimis tintigi la tasojn.
- Je la amikeco ! li diris, kaj ĉefe, je la kompleta resaniĝo de fraŭlino Skolastiko !
La du maljunaj fraŭlinoj respondis per tosto al sia kapelpastro kaj trinkis. Ŝajnas ke la pocio estis arte preparita ĉar ili asertis ke teo laŭ pola maniero estis ĝuplena invento.
Ili ankoraŭ babilis dum kelkaj minutoj antaŭ ol enlitiĝi. Ili interparolis pri la fervoron kiun ili rimarkis ĉe la gepilgrimantoj; ili parolis pri la pitoreska beleco de Pireneoj kaj la klareco de la mirakla fonto.
Poste, ĉar Irlando kaj Skolastiko asertis senti la bezonon dormi, ili retiriĝis, kaj la kunsido ĉesis. Ili adiaŭis unu la alian ĝis la morgaŭo matene.
Duonhoron poste, Grusofskio senbrue malfermis la komunikan pordon kiu apartigis sian ĉambron de tiu de Skolastiko. Li aŭskultis. Ŝi dormis per ŝtona dormo.
Li trairis al alia pordo kaj eniris en la trian ĉambron; Irlando ronkis kiel orgeno meze de la Magnifikato.
Tiam, ĉar ĉiu el la du fraŭlinoj duturne ŝlosis sian pordon malfermiĝantan al koridoro, li ludigis la ŝlosilon en la seruro tiamaniere ke oni povis eniri senprobleme, kaj li retiriĝis siahejmen, fermante dum reiro la komunikaĵojn de unu ĉambro al la alia.
Dum la pastro-fajrosoldato tiel manovris, Folulo kaj lia vikario sin fordonis, ĉiu en si mem, al strangaj pripensadoj.
Ni prezentos ĉi tie nur la monologon de Romualdo, tiu de la paroĥestro de Sankta Ĝermano estanta tute identa.
"La aventuro estas mistera, kaj post kelkaj momentoj, mi volas riski ĝin… Certe, niaj beletaj framasonistinoj estas ĉarmaj; sed ili ne havas la allogon de la malpermesita frukto… Kaj kio estu ankoraŭ pli stimula ol la nekonataĵo ?… Nu, ni preparu nin por ludi nian rolon, la religio povos nur tiri utilon el ĝi".
Li surmetis ĉemizon; poste, sur sian ĉemizon, li surmetis sian sutanzonon kaj sian pastran kolumon. Li sin rigardis en spegulo.
- Jen iom ridiga vestaro, li diris al si. Sed sufiĉos, la devotinoj ne rigardas tion tiel atente, ili scias ke la papo surhavas blankan sutanon; sed oni neniam parolis al ili pri la koloro de la zono kaj la kolumo. Mia ĉemizo admirinde ludos la rolon de la tuniko de la sankta patro.
Fakte, la vestaro estis stranga. Li surmetis sian pastran surtuton super sian ĉemizon; poste li eliris el sia hejmo kaj rapide supreniris al supera etaĝo. Alveninte antaŭ pordo de la numero 83 : "Jen tie" li diris.
Li blovestingis sian kandelon, turnis la kupran tenilon de la seruro; la pordo malfermiĝis, li eniris sur la fingroj de la piedoj. La ĉambro mergis en duonmallumon. La lunradioj frapis rekte sur la alian flankon de la domo, tiel ke ĉi tiu flanko ricevis nur iom da lumresendon.
Tra tiu nepreciza lumo, Romualdo klare distingis la siluetojn de la mebloj. Ĉi tie, la komodo; tie, la lito; dekstre kaj maldekstre, seĝoj; meze,unupieda tableto. Li demetis sian pastran surtuton, metis ĝin sur brakseĝon facile atingeblan, por povi kapti ĝin kaj vigle resurmetis ĝin okaze de malbonŝanco. Poste, ankoraŭ sur la piedfingroj, ŝoviĝanta kiel kato, li alproksimiĝis al lito, en kiu li aŭdis la monotonan kaj konstantan bruon de spirado.
En la duonmallumo de la ĉambro, lia longa kaj blanka ĉemizo, striita de la nigra ŝnuro de la zono, distingiĝis sufiĉe klare. Li kliniĝis super la dormantino. Li tremetis pro deziroj; lia koro fortege batadis en lia brusto.
- Dolĉa Jesuo mia ! murmuris voĉo.
Estis Irlando kiu laŭte sonĝis. Pli-malpli bone, Romualdo rekonis en ĉi tiu voĉo la organon de persono el la bela sekso.
- Ŝi estas aŭtentika baronino, diris al si la vikario; Grusofskio asertis tion al mi.
Kaj li prenis febroplenan kison sur la lipojn de la dormantino. Ŝi tute ne vekiĝis. Li prenis ŝin en siajn brakojn kaj forte brakumis ŝin. Ĉi-foje, ŝi ŝajnis eliri el sia letargio; sed estis nur duonvekiĝo, la dormigilo ankoraŭ efikis.
- Kiu estas ? ŝi eligis duonlaŭte.
- Ŝŝ ! respondis Romualdo parolante al ŝi en la orelo. Mi malsupreniras el la ĉielo, mia restadejo, por esprimi al vi la amon kiun inspiras al mi via virto. Mi estas Pio la IXa.
- Pio la IXa ! ŝi murmuris sen forlasi sian senvigliĝan staton.
- Jen fakte tio kion Grusofskio diris al mi, pensis la vikario; ŝi akceptas min kiel Pion la IXan; ŝi ekstaziĝas…
En ĉambro numero 84, simila sceno okazis, kun kiel aktoroj la pastro Folulo kaj Skolastiko.
Grusofskio, dum liaj kolegoj supreniris al lia etaĝo, iris al tiu de la framasonistinoj; sed anstataŭ eniri kun mistero ĉe ilin, li frapis al pordo; oni malfermis al li sen embaraso. La fraŭlinoj de la pilgrimo laŭ la Intrigejo ne estis timemaj.
Neutile aldoni ke li estis akceptata kun ĝojaj ekzaltiĝoj. Ĉi tiun karan Grusofskion !… Ni nur apenaŭ ekvidis lin dum la tuta vojaĝo.
- Kompatu min, li diris. Ĉu vi vidis la abomenindajn simiinojn al kiuj estas ligita mia ekzisto ?
- Kaj kiel vi sukcesis, kara ŝpico, seniĝi ĉimomente de tiuj alkrampulinoj ?
- Ho ! Tio estas longa rakonto.
- Rakontu ĝin al ni.
- Mi vere volus tion, sed post unu kondiĉo.
- Kiu ?
- Estas ke vi detenu vin ĝeni mian etan kombinaĵon.
- Ni ĵuras tion !
Ili estis kvin kiuj faris tiun ĵuron. Du malfermis al Grusofskio, tri aliaj alkuris el la najbaraj ĉambroj; la cetero de la pilgrimo sendube havis pli postulemajn okupadojn kaj ne povis veni festi la karan "nevon".
Tiam Grusofskio klarigis ke li "organizis fenomenan trompaĵon" al siaj du kolegoj en sutanoj, kaj ke ĉe la nuna momento kiam li parolis, okazis aperoj de la mortinta Pio la IXa sur la supra etaĝo.
La framasonistinoj multe amuziĝis per ĉi tiu rakonto, gratulis la pastron pro lia supera elturniĝemo, kaj montris al li seriozajn pruvojn de amikeco rekompence por liaj meritoj.
Ili ja promesis al si peti je la morgaŭo al Romualdo kaj al preposto Folulo iliajn impresojn pri la aventuro en kiu ili ludis aktivan rolon kiel amemaj reaperantoj.
Kiam tagiĝis, ĉiu estis reirinta al sia respektiva ĉambro. La du pastroj de Sankta Ĝermano la Palisumito sin gratulis, ĉiu en la fundo de sia koro, pri sia nokta ekstravaganco.
Ili faris strangan grimacon kiam ili eksciis de la Framasonistinoj de Amo, ke ili estis trompitaj kaj ke la aŭtentika baronino de Grusofskio estis, por iu, Skolastiko, kaj por la alia, Irlando.
- La ruzaĵo estas amuza, diris Romualdo, kaj mi estus naivega se mi kolerus pro tio !
- Nun, kiam mi scias kun kiu mi traktis, aldonis Folulo, mi trovas la ŝercon malbona; sed tio ne malhelpas min ke, nescianta ke mi estis la objekto de mistifiko, mi spertis multe da agrablaĵo.
- Do, vi ne plendas kontraŭ mi ? demandis Grusofskio.
- Tute ne, respondis la du kolegoj; sed, kondiĉe ke ni kvitiĝos.
- Venĝu vin, mi koncedas tion al vi !
Koncerne la du maljunajn fraŭlinojn, ĉe siaj vekiĝoj, ili ne sciis ĉu ili devas ruĝiĝi pri tio kio okazis, aŭ ĝoji pri tio. Ili neniam imagis al si tiajn aperaĵojn. Ili travivis ian konfuzon; sed ili tamen konfesis unu al alia, ke neniam ili iris al tia festo. Ili heziteme alpaŝis unu al alia.
- Irlando !
- Skolastiko !
- Mia amata fratino !
- Mia kara fratino !
- Se vi scius ?…
- Se mi dirus al vi ?…
- Ĉi nokte, imagu…
- Mi havis strangan sonĝon…
- Nu ! Estas do kiel mi !
- Ĉu vi sonĝis ?…
- Mi ne certe scias ĉu ĝi estis sonĝo…
- Tute kiel mi, Skolastiko… Mi havis aperaĵon…
- Mi ankaŭ.
- Nu, pa !
- Aperaĵon de nia respektinda Pio la IXa…
- Pio la IXa !… Sed aukaŭ estis li mem kiu aperis al mi !…
- Estas miraklo, certege…
- Mi ne scias tion kion mi spertis… Mi tre profunde dormis; sed mi havas neklarajn memorojn ke tio laŭvorte ne estis sonĝo…
- Mi povas same diri al vi… Mia aperaĵo estis kun karno kaj ostoj…
- Kiel la mia… mi palpis ĝin…
- Jes, ĝi estas miraklo. Ne supernatura estulo ne kapablus esti samtempe en niaj ambaŭ ĉambroj.
- Ha ! Kia feliĉo !
- Kia ĝojo !
- Mi ankoraŭ tremetas pro plezuro !
- Ĉi-foje, certege, la demono ne plu estas en mi, ĉar nia respektinda Pio la IXa bonvolis viziti min… Mia animo gloras la Disinjoron !…
- Li donis al mi la kisojn de dia amo…
- Ankaŭ al mi li montris sian tutan tenerecon…
- Ho, kara fratino mia, mi neniam kuraĝos diri al vi, ĝis kia grado lia boneco manifestiĝis…
- Ankaŭ ne mi… Tio estas benita sekreto kiun mi enfosas plejprofunde de mia koro !
- Skolastiko, mi estas beata !
- Mi estas beata, amata fratino !
- Mi neniam forgesos la neesprimeblajn ĝojojn de ĉi tiu aperaĵo.
- Ĉiam ĉi tiu sankta nokto restos gravurita en mia memoro.
- Ho, Skolastiko !
- Ho, Irlando !
Kaj la du fratinoj, elverŝante torentojn da ĝojlarmoj, sin ĵetis en la brakojn unu de la alia.
Last edited: 02/01/2026
Add a comment