Ĉ 30 Daŭrigo de la Albumo de Laripeto.
Noto de la tradukisto : Ĉi tiu ĉapitro estas tute sen utila por la kompreno de la rakonto, ĝi eĉ ŝajnas iom stulta. Vi povas preterpasi ĝin sen perdi vian tempon.
Roberto — ĉu ni bezonas diri tion ? — estis en kulmino de ĝojo. Li retrovis Pelagian. Lia feliĉo forgesigis lin dum momento la malbonan situacion en kiu li troviĝis kun siaj tri embarasaj amantinoj.
Tial, li deklaris ke tiun vesperon li ne povis submetiĝi al sia pasio por Venuso kaj ke li preferis sin allasi al inspiro por aldoni kelkajn paĝojn al sia albumo. Li do skribis kelkajn superbelajn aferojn :
Katekismo de la Perfekta Kokrito.
D. - Kiu kreis vin kaj naskigis vin ?
R. - Neniam ni certas pri kiu faris tion.
D. - Kial vi estis kreita kaj naskigita ?
R. - Por la gloro de Donjuanoj kaj la feliĉo de niaj ĉastaj edzinoj.
D. - El kio konsistas la vera kokrado ?
R. - Vera kokrado konsistas el esti tia kaj ne scii tion.
D. - Kio estas kokrado de konvencio ?
R. - Ĝi estas proksimume kokrado, malinda de iu ajn honesta kaj respektinda kokrito.
D. - Ĉu ni devas diri tion ?
R. - Ne, ni ne devas diri tion.
D. - Kio necesas al kokrito por esti feliĉa ?
R. - Necesas ke li estu konvinkita ke li ne estas tia.
D. - Pro kio kokrito similas al amaso da civitanoj ?
R. - Pro tio ke li, kiel ĉiuj, havas rajtojn kaj devojn.
D. - Kiuj estas la rajtoj de kokrito ?
R. - Perlaborigi la komercistojn de ĉapeloj.
D. - Kiuj estas la devoj de kokrito ?
R. - Perlaborigi la fabrikantojn de kandeloj.
D. - Ĉu ni devas diri tion ?
R. - Ne, ni ne devas diri tion.
D. - Ĉu kokrito devas ami sian edzinon ?
R. - Li devas adori ŝin.
D. - Ĉu kokrito devas ami tiun kiu igas lin porti kornojn ?
R. - Li devas esti lia plej bona amiko.
D. - Por meriti la kokritan paradizon, kiom da ĉevronoj devas havi kokrito ?
R. - Minimume tri.
D. - Kiom estas la maksimumo de kokrado ?
R. - Ne estas maksimumo.
D. - Ĉu ni devas diri tion ?
R. - Ne, ni ne devas diri tion.
D. - Kiuj estas la virtoj de la perfekta kokrito ?
R. - Fido al fideleco de sia edzino, espero havi infanon, kaj bonkoreco rilate al ĉiuj siaj amikoj.
D. - Kiuj estas la ĉefpekoj kiuj malhelpas kokriton atingi perfektecon ?
R. - 1e. Fiereco : Kokrito devas fidi al sia edzino kaj ne al si mem; 2e. Avareco : Kokrito ne devas timi elspezi sian monon por vespere akcepti siajn amikojn; 3e. Envio : Kokrito devas sin kontenti per sia kokrado kaj ne deziri tiun de siaj pli preferataj konatoj; 4e. Malĉasteco : Kokrito devas esti kokrita, sed li perdas ĉian meriton se li sin venĝas; 5e. Glutemeco : Kokrito devas sin deteni kaj destini por la kuzo de sia edzino ĉiujn plej bonajn pecojn; 6e. Kolero : Ju pli kokrito estas kokrita, des pli li devas esti afabla kaj gaja; 7e. Pigreco : Kokrito devas nek timi vojaĝojn nek tro longe resti en sia lito.
D. - Ĉu ni devas diri tion ?
R. - Neniam !
Belaj Trajtoj de Kokritoj
Por meti sekvon al "Moralo en Ago"(1).
Kiel kokrito savis la urbon Nŭazio-la-Seka, sieĝitan de piratoj de la insulo de la Granda Bovlo. Estis dum la jaro 1452, la piratoj de la insulo de la Granda Bovlo sieĝis Nŭazion-la-Sekan ekde sep jaroj kaj naŭ monatoj, sen tio ke la urbo montru la plej etan inklinon kapitulaci.
La Nŭazio-la-Sekanoj montris al la mirigita mondo ke ili ĉiuj estas herooj; nenio kapablis malfortigi ilin. Nenia senigo sukcesis igi ilin elmeti la hontan littukon de kapitulaco.
Malsatego estis senpova. La bombardado devis sin deklari venkita.
Tamen, ĉe la kapo de la sieĝanta armeo estis vililo kiu, ekde sep jaroj, diris ĉiumatene razante al si la barbon : "Pro Jupitero ! Tio ne povas tiel daŭri ! Ĉi tiuj Nŭazio-la-Sekanoj mokas min".
Pasteĉokrusto (estis la nomo de la timinda pirato) havis koluziojn en la loko. Dank’al komplezema hispano — ĉie estas komplezemaj hispanoj — li konservis krimajn rilatojn kun la edzino de unu el la eminentaj naciaj gvardianoj de la sieĝita urbo. Akciz-budo, situanta funde de valo, servis kiel rendevuejo por la du amantoj dum la tago kaj la noktoj de armistico.
Iun vesperon, Pasteĉokrusto alportis al tiu de kiu li estis amata, zorge ligitan malgrandan pakaĵon, kaj diris al ŝi :
- Heliotropo, se vi kapablas sindonemon al mi, ĉi-vespere vi faros al via edzo supon kun la enhavo de ĉi tiu pakaĵo.
Heliotropo mallevis la okulojn, suspiris, kisis la piraton, kaj promesis.
Kaj vespere, nia kokrito, kiu devis garde deĵori sur la remparoj, manĝis abundan supon el fazeoloj; ne supon el ordinaraj fazeoloj, sed el tiuj ruĝaj fazeoloj, kun kvarobla detonacio, kies efikoj estas teruraj kaj domaĝoj pli famaj ol tiuj de greka fajro.
Ĉio estis inĝenie ŝpinita. La piratoj devis profiti de la momento kiam la gardostaranto plena de fazeoloj, tordiĝis en konvulsioj de terura koliko, por surgrimpi la remparon kiun li gardis.
Plie, la kulpa Heliotropo havis la perfidon akceptigi al sia edzo antaŭ lia vespermanĝo du glasojn da bitero Pikono, kaj dank’al nerezistebla apetito kiun ĉiam estigas ĉi tiu bonfara likvoro, nia kokrito komplete tromanĝis da fazeoloj.
Sed ili ne kalkulis sen la kuraĝo de nia heroo kiu, superante siajn dolorojn, daŭre restis ĉe sia posteno, kaŭrante malantaŭ krenelo, ĉe la momento kiam la sovaĝa Pasteĉokrusto opiniis ke li devis esti en pli izolitaj lokoj.
Je kvarono post noktomezo, la piratoj komencis sian grimpadon. Jam la avangardo transpaŝis la muregojn de Nŭazio-la-Seka, kiam la edzo de Heliotropo, komprenanta ke estis danĝero por retropeli kaj cetere cedanta al superforta interna premo, ellasis rekte al vizaĝoj de la atakantoj grandegan eksplodon de grizuo.
La efiko estis tuja. La tuta malamika armeo, konsternita, falis en la fosaĵojn. Nŭazio-la-Seka estis liberigita, kaj ĝiaj loĝantoj povis, ekde la morgaŭo, ĉesi sin nutri per pluvombrelingoj kaj ĉapelskatoloj.
***** **** *** * *** **** *****
Kiel kokrito savis el brulego kompatindan, vidvinan patrino de familio, sen infanoj. Sekve de koramika konversacio interŝanĝita inter juna bakistino kaj vendisto de glicirizaĵoj, la butiketo de ŝuisto sur placo Moberto ekbrulis.
La invadantaj flamoj avide formanĝis la konstruaĵon, lekante ĝian vermoboritan lignon kaj minace leviĝante al ĉielo.
Sur la tria etaĝo de la domo kontraŭ kiu sin apogis la konstruaĵo, aperis kompatinda kreitulino kiun la danĝero frenezigis kaj kiu malespere kriis :
- Ho ! Mi brulas ! Mi brulas ! Alportu al mi bierglason !
Neniu kuraĝis sin riski por helpi ŝin. La fajrosoldatoj diris :
- Ni estas ĉi tie por estingi fajrojn, kaj nenio alia; tio ne koncernas nin.
Subite, preterpasis tre konata kokrito el bulvardo Sankta Ĝermano. Kion faris ĉi tiu viro ?
En momento de noblega inspiro, li prezentas unu el siaj kornoj al kompatinda virino kiun la fajro estis formanĝonta, kaj tiu ĉi, kaptante la finon supre de sia tria etaĝo, malsupreniris sen malfacilaĵoj mezen de la homamaso kiu aplaŭdis.
***** **** *** * *** **** *****
Kiel kokrito antaŭsavis el morta danĝero la virgecon de Celina Montalano. Tio okazis dum la Oper-balo. Tiutempe, la sultano de Zanzibaro vizitis Parizon; oni ne forgesis ke ĉi tiu monarko fieris pri esti klerulo en sia lando kaj ke li krome havis tian galantecon ke li povis hontigi Salomonon(2).
Sino Kasko sendis al Operbalo sian bonkoran edzon por aŭskulti dum tiu tempo la legadon de kvin-akta tragedio de la sultano de Zanzibaro : la legado devis esti farata al ŝi de la aŭtoro mem.
Sro Kasko malmultekoste tediĝis meze de la maskita homamaso, kaj por esti dankema al sia edzino pro la fido kiun ŝi montris al li sendante lin al publika balo, li ne jam faris eĉ unu inviton.
Tamen, inter la dancistinoj estis Celina Montalano, kaj inter la maskitoj estis urso. Kaj ĉi tiu urso havis kruelplenan okulon. La dancistoj eĉ timege sin demandis, ĉu ĝi ne estis ververa urso, eskapinta el sia kavaĵo de la Plantĝardeno.
Ĉiaokaze, ĉi tiu urso sekvis per la kruelega rigardo la dezirvekan Celinan. …Kaj, dume, ĉe Sro Kasko, la sultano de Zanzibaro sin preparis por legi sian tragedion…
Subite, la urso kiu delonge ĉirkaŭiris ĉirkaŭ sia deziregata predo, profitis de kvadrilo kaj sin ĵetis al la malfeliĉa dancistino; sed — ho surprizo ! — ĉe la momento kiam li estis atingonta Celinan, giganta korno stariĝis inter ŝi kaj li kaj trae trapikis lin.
Ĝi estis belega korno el ebona ligno el la plej bela nigro, kiu ĵus subite kreskis el la frunto de Sro Kasko.
(1) Mallonga morala verko destinita por la edukado de junaj infanoj, verkita en kunlaboro de Laŭrenco Petro Bérenger kun la pastro Eŭstakio Guibaud.
(2) "Galanta reĝo" estas termino uzata por priskribi Salomonon en literaturaj tekstoj, interalie la verkaĵoj de Voltero.
Last edited: 01/01/2026
Add a comment