Ĉ 29 Ĉirkaŭ Mirakla Fonto.
Mirakle savita, esti mirakle savita, tia estis la revo de Skolastiko. Forlasi dummomente Irlandon kaj Skolastikon por iom iri petoli kun la Framasonistinoj de Amo, tia estis la revo de pastro Grusofskio; ni de nun donos ĉi tiun nomon al fajrosoldato per sutano vestita, ĉar estas nur per ĉi tiu nomo ke li estas nuntempe konata de ĉiuj.
Nia kapelpastro de maljunaj fraŭlinoj vidis je kelkajn paŝojn de li "siajn nevinojn" sub la gvidado de Pugkato kaj de la paroĥestro de Sankta Ĝermano, kaj li ne povis iri ludi "la nevon" kun ili, sub timo de malutili al sia situacio.
Dum la vojaĝo, li kuraĝis diri unu aŭ du fojojn al siaj senkarnaj kunulinoj : "Jen vere edifaj junulinoj !"
Li ŝatintus esti permesata iri konatiĝi kun ilin, la pilgrimado praviganta ĉi tiun familiaraĵon; sed Irlando kaj Skolastiko estis surdaj kiam oni parolis al ili pri junularo; ili do ŝajnigis esti ne aŭdantaj.
Tamen, pastro Grusofskio, ĉe iu stacio, havis tempon por interŝanĝi kelkajn vortojn kun sia kolego Pugkato, kiu eltrajniĝis por aĉeti malgrandan botelon plenan de konjako :
- En kiu hotelo vi loĝos ?
- La Granda Hotelo de la Kapelo, kompreneble !
- Kial via kompreneble ?
- Ĝi estas tiu mastrita de Subiruso.
- Subiruso !… Kio tio estas ?
- Oni ja vidas ke vi alvenis el Varsovio… Tamen, la miraklo de Lurdo estas konata tra la tuta mondo…
- Jes, mi scias… paŝtistino… la sankta Virgulino…
- Nu, la paŝtistino, al kiu aperis la sankta Virgulino, sin nomas Bernardeta Subiruso.
- Ha ! Mi komprenas !… Do, vi loĝos ĉe la paŝtistino ?… Ŝerculo !
- Sed ne… Subiruso de la Hotelo de la Kapelo estas parenco de Bernardeta.
- Bone, bone.
Reveninte en sia kupeo, pastro Grusofskio ne maltrafis la okazon diri al du maljunaj fraŭlinoj :
- Nu, ĉu vi havas preferatan hotelon ?
- Ne, respondis Irlando, estas la unua fojo ke ni iras al Lurdo.
- Do, ni serĉu en la gvidlibron.
Li malfermis la fervojan libron kaj trarigardis la paĝon de hotelreklamaĵoj. Poste, subite, kvazaŭ trafite de subita inspiro :
- Subiruso ! li ekkriis. Estas Subiruso kiu administras hotelon ĝuste antaŭ la groto… Li devas esti parenco…
- De la paŝtistino, aldonis Skolastiko.
- Jen nia hotelo, konkludis Irlando.
Grusofskio estis ravita. Alveninta al celloko, li atentis peti tri ĉambrojn. Vane Skolastiko kaj Irlando insistis por preni ĉambron kun du litoj por ili; la kapelpastro malpermesis tion. Ili pretekstis ŝparadon. Li respondis argumentante ke, je kelkaj paŝoj de la groto, kie la sankta Virgulino aperis kun karno kaj ostoj, du personoj el la bela sekso, eĉ fraŭlinoj kiel ili estas, ne povis senvestiĝi en la sama ĉambro. Grusofskio, postulante tion, havis sian planon.
Vesperon falintan (oni alvenis tro malfrue por iri al la sanktejo), ni interŝanĝis la bonan nokton, kaj ĉiu iris enlitiĝi ĉe si. La tri ĉambroj estis kuntuŝiĝantaj.
Pastro Grusofskio riglis sian komunikan pordon; Irlando kaj Skolastiko, aliflanke, malriglis la sian.
- Tio timigas min, diris Irlando, pensi ke mi tuj dormos sola en hotelĉambro.
- Kaj min ankaŭ ! respondis Skolastiko. Se ŝtelisto venus tranĉi niajn gorĝojn ?
- Necesas tamen ke ni obeu al nia kapelpastro.
- Jes, alie, ne estus senco havi lin.
Irlando havis ideon.
- Ni kisu nian littapiŝon, ŝi mallaŭte diris al sia fratino, kaj ni preĝu kun vizaĝo kontraŭ la planko. Ĝi estos humiliĝo, kaj samtempe ni vidos ĉu ne estas ŝtelisto kaŝita sub la lito.
Ili tuj sin dediĉis al ĉi tiu ekzameno. Sub preteksto kisi la plankon, ili ekzamenis la malsupron de ĉiu lito. Estis eligante suspiro de kontentiĝo ke ili restariĝis : ne estis ŝtelisto, kaj ili povis tute kviete sin fordoni al dormo.
Kompreneble, ili ŝlosis la pordojn kiuj malfermiĝas al la koridoro, kaj sin kontentis puŝi la komunikan pordon kiu ebligas iri de unu ĉambro al la alia.
Pastro Grusofskio kvietege tranoktis. Li sin domaĝis por la sekva, kaj cetere bezonis ripozon; la vojaĝo, farita senhalte, multe lacigis lin.
La morgaŭon frumatene, li alkondukis Irlandon kaj Skolastikon al baziliko. Li diris sian meson en unu el la flankaj kapeloj; poste ili vizitis la groton.
Estis ĉirkaŭ la banejo miksa aro da diversspecaj kripluloj. Ĉiuj lamentis kaj alvokis la madonon. Kelkaj, tie kaj tie, surmetis al si bankalsonon, aŭ eĉ restis en subvestoj, kaj plonĝis en la banejon. Skolastiko ne estis la lasta por sin ĵeti kapantaŭe. Ĉe la eliro el la bano, ŝi deklaris ke ŝi sentis sin konsiderinde pli bone. La diablo, tre verŝajne, decidiĝis foriri.
Dume, kelkaj parokestroj promenis inter la homamasoj, kaj, estantaj unue praktikaj homoj, faris etan monkolekton.
Grusofskio, siaflanke, ne multe pensis pri mono; li ekvidis knabineton de ĉirkaŭ dekok jaroj, kiu sen ia dubo devenis de la regiono. Malbonuzante la privilegion kiun donis al li lia sutano, li iom amindumis ŝin, prenis ŝin per la mentono kaj kisis ŝin, asertante ke neniu okazo povus pli bone sanktigi lin ol kareso donata al juna persono naskita en regiono tiel fekunda je mirakloj. Sed tio estis nur aperitivo. La kapelpastro de la fraŭlinoj Duverpinoj senpacience atendis la vesperon.
Li ordonis al la du fratinoj genue trapreĝi konsiderindan kvanton da rozarioj antaŭ la statuo en la baziliko, kaj forlasante ilin, anoncis ke li revenos preni ilin post unu aŭ du horoj. Ili nenion kontraŭdiris.
La ruza kunulo tiam foriris tra la urbon. Li petis la adreson de kuracisto. Kvankam Lurdo estas ĉefurbo de mirakloj, kuracistoj abundas tie. Estas strange, sed tiel estas. Oni donis al li kvindek adresojn anstataŭ unu. Grusofskio iris al disĉiplo de Hipokrato kaj parolis al li jene :
- Sinjoro doktoro, mi estas malsana sen esti tia. Mi venis al Lurdo por akompani pilgrimadon. Mi ne vojaĝis de Parizo al la sanktejo por resaniĝi, ĉar mi kutime tre bone fartas. Sed ĉu tio rezultas el la laceco de la vojaĝo, el la ŝanĝo de etoso, el la influo de la temperaturo ? Mi ne scias. Tamen mi terure suferas pro kapdoloro. Nu, mi ne sukcesis fermi la okulojn ekde kvar noktoj. Simpla migreno ne indas peti miraklon de la Virgulino; tial mi kontentiĝas, por ĉi tiu bagatelo, turni min al homa scienco.
Kiel ni vidas tion, la pastro faris progresojn de kiam li ekloĝis kiel konfesprenanto kaj samtempe kiel lernanto de la fraŭlinoj Duverpinoj. Li ne plu faris erarajn tojn kaj eĉ sin esprimis laŭ ia facileco. La kuracisto respondis :
- Sinjoro Patro, via migreno ŝajnas al mi esti vera kaj forta nervodoloro, kaj vi pravis veni viziti min.
- Necesus al mi, sugestis la alia, ian drogon konvenan por dormigi min ĉi-nokte per ŝtona dormo.
- Mi vidas tion kio ĝi estas. Certe, vi emas al kolero ?
- Jes, mi ne ŝatas ke oni incitetas min.
- Ĉu vi manĝas abundan vespermanĝon ?
- Kompreneble !…
- Ĉu vi same trinkas ?
- Evidente.
- Ĉu vi iam suferis tifoidan febron ?
- Neniam.
- Tre bone, vi povas esti trafita de ĝi. Tifoido ĉiam estas antaŭita de severa migreno.
- Dankon, mi ne volas ĝin.
- Ĉu vi spertas lancinadojn en la cerba regiono ?
- lancinadojn ?
- Jes, akraj doloretoj, venantaj kvazaŭ ĵetitaj, kvazaŭ vi ricevis pikojn de nadlo ?
- Precize, precize.
- Tio estas mirinda. Vi havas lancinan kapdoloron. Mi tuj redaktos al vi recepton.
- Redaktu ĉion kion vi volos, sinjoro doktoro; sed, antaŭ ĉio, ne forgesu doni al mi drogon kiu dormigos min ĉi-nokte per ŝtonega dormo.
- Zorgu pri nenio. Mi ne diras ke oni povos pafi per kanono sen sukcesi veki vin; sed vi estos en stato de tre taŭga dormemo.
Kaj la kuracisto redaktis sian recepton. Estis bona dozo de opio en la pocio kiun li preskribis.
La pastro pagis por sia konsulto kaj rekte kuris al apotekisto. Li preparigis al si senprokraste sian drogon kaj postulis la recepton kiun li poste alportis al dua apotekisto. Tio do donis al li du dormigajn pociojn. Post tio, li reiris al baziliko serĉi la maljunajn fraŭlinojn.
Neniu okazaĵo difektis la tagon.
Tiun vesperon, Grusofskio ekrilatis kun Pugkato.
- Vi ja estas feliĉa bonŝanculo, li diris al li, kun via internulinaro de fraŭlinoj; sed mi ja trovis pli bonajn fruktojn…
- Ha ! Pa !
- Pikanta aventuro…
- Rakontu tion al mi.
- Ĝi estas en nia hotelo… Ĉambro 83…
Li finis sian konfidencon al orelo de la vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito. Pugkato multe ridis aŭskultante lin.
- Kaj ŝi nenion suspektis ? li pridemandis kiam Grusofskio finis sian rakonton.
- Nenion; ŝi ne kontraŭstaris; ŝi kredeme akceptis la aperon kvazaŭ ĝi estus bastoneto el pom-sukeraĵo.
- Kiun ĉambronumeron vi diris al mi ?
- 83… Kaj mi ripetas tion al vi, ĉarma, ĝuplena, adorinda… kun formoj de greka statuo !
Kvaronhoron poste, li flustris similan konfidencon al orelo de pastro Folulo, ŝajnigante la saman misteran agmanieron. Nur, kiam la paroĥestro ripetigis al si la ĉambronumeron, Grusofskio diris al li :
- Numero 84.
Folulo havis radiantan vizaĝon.
Tiun tagon, la oficiala ĵurnalo de la sanktejo registris multajn miraklojn. Sed tiuj mirakloj estis nur bagatelaj aferoj : artiktordoj resanigitaj, tortikoloj mildigitaj, tularemioj kvietigitaj.
Duobla mirindaĵo, multe pli konsiderinda, prepariĝis. Post tiu ĉi, estus malfacile fari pli bone.
Last edited: 01/01/2026
Add a comment