Ĉ 28 Kiel la animo de Selika ekflugis.
Kia vojaĝo ! Kia vojaĝo ! Necesus esti Homero aŭ Vergilio por priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj strangaj detaloj.
Kiel rakonti la diversajn incidentojn kiuj okazis en la kupeoj okupataj de la rolantoj kiujn niaj legantoj konas ?
La kupeo de Pugkato ĉefe estis la scenejo de pluraj sufiĉe strangaj eventoj; sed ni ne insistu. La plej malfacila situacio estis tiu de Laripeto.
Li feliĉege zorgis tiri la lampŝirmilon antaŭ la vagonlampo, por tiamaniere krei kompletan mallumon. Kiam li premis la genuon de Marta aŭ Gilda, li bezonis ne esti vidita de Paŭlino, kaj kiam li ŝtelis silentan kison de la lipoj de la kolonelino, necesis al li ke la prezidantino kaj la plumistino ne povu rimarki tion. En tiu vagono, la nokto estis do relative trankvila.
Tagiĝis. Ĉie, oni admiris la belan pejzaĝon kiu rapide disvolviĝis antaŭ la mirigitaj okuloj de la vojaĝantoj de la trajno.
En Tuluzo okazis grava halto. Necesis doni al la vojaĝantoj tempon por tagmanĝi ĉe la bufedo. Sino Mortero, haste englutante bolantan supon, sin demandis kio estis ĉi tiu aro da beletaj pilgrimantinoj, por kiuj ĝiaj du konfesprenantoj sin montris la paŝtistojn. Pugkato aparte malkvietigis ŝin.
Neniam la vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito estis tiom gaja. Li sin ĵetis al kolo de ĉiuj sinjorinoj kiuj troviĝis ĉe la bufedo, sur la kajo, en la atendejoj. Li entuziasme kisis ilin, kaj tuj pardonpetis al ĉiu, dirante :
- Mi milfoje pardonpetas, sinjorino; sed mi misprenis vin por mia nevino… Estas mirige kiel vi similas al ŝi !
La prezidantino pensis en si mem :
- Certege, estas ia mistero ĉirkaŭ ĉi tio. Tiu malvirta Romualdo ne havas tiom da nevinoj kiom li bonvolas diri, kaj li tute ne kapablas tian kvanton da eraroj. Necesos ke mi tutcertiĝu pri ĉi tio.
Fine, ni alvenis en Lurdon. Roberto, tuj loĝita al hotelo, alportigis al si ĉiujn gazetojn de la departemento, kaj avide tralegis ilin. Subite, li ĉesas sian legadon, ĝoje frotas al si la manojn, kaj diras :
- Mi havas mian aferon.
- Kian aferon ? pridemandis la tri malserenaj sinjorinoj.
- Mi denove prenas la trajnon…
- Jam ?
- Mi iras al Argelezo.
- Nu, kaj la groto ? Kaj la pilgrimado ?
- Mi neniam diris al vi ke mi iras al Lurdo por pilgrimado.
- Ha, pa !… kaj tiam ?
- Lurdo ne estis por mi definitiva celo de vojaĝo, sed centro de orientiĝo.
- Tamen…
- Kaj jen; nun mi estas orientita. Estas al Argelezo ke necesas ke mi iru.
- Mi sekvos vin tien, sinjoro Roberto, konkludis la prezidantino.
Kaj la plumistino kaj la kolonelino, siavice, ripetis :
- Mi sekvos vin tien.
Laripeto tamen promesis reveni al Lurdo kaj viziti la groton post sia reveno de Argelezo, se li sukcesos tion kion li esperis. De Lurdo al Argelezo, ne estas granda distanco.
Roberto kaj liaj tri kunulinoj tuj alvenintaj rezervigis ĉambrojn. Poste, ili promenis tra la urbo. Ĉe la angulo formita de du stratoj, Laripeto petis halton kaj montris majestan afiŝon :
- Jen tio kion mi serĉas, li diris.
Marta, Gilda kaj Paŭlino ege miras. Ili legas la afiŝon.
"Teatro Atanazio Perimeto, (tia estis titolita la afiŝon). Eksterordinara trupo. Ĉi-vespere, granda opero : La Afrikanino, kun enkonduko de kelkaj arioj el La Filo Angoto adaptitaj al cirkonstancoj. La rolon de Selika estos plenumata de vera nigrulino, la bela Tatakukumo, kiu perfekte kantas kaj pezas 380 funtojn. Dum la dua akto, ŝi montros siajn du surojn; ili estas nigraj unu kaj la alia. La direktoro de la trupo, Sro Atanazio Perimeto ludos, kun la distingiteco kiu karakterizas lin, la rolon de Vasko de Gama. La mancinelo ĉe la fino estos loĝita de kelkaj serpentoj, inter kiuj tri krotaloj; oni aŭdos la tintilojn. Antaŭ la definitiva falo de la kurteno, estos surprizo : la animo de Selika forflugos al ĉielo en formo de Kaŝmiro".
La tri amantinoj de Roberto estis pli kaj pli senkonsilaj; li ankoraŭ frotis al si la manojn, li estis ĝojradia.
- Kion tio signifas ? demandis Marta.
Laripeto metis fingron sur la afiŝon, ĉe la loko kie sterniĝis per grandaj majuskloj la nomo de Kaŝmiro.
- Nu ? diris Paŭlino.
- Tio signifas, diris Roberto, ke post kelkaj momentoj ni vidos Kaŝmiron.
Ili haste vespermanĝis, kaj li alkondukis tiujn sinjorinojn al teatro Perimeto. La vespero estis tre gaja.
La impresario faris sufiĉe multajn eltranĉojn al la opero de Mejerbero. Pro la nesufiĉeco de la trupo, li interalie forstrekis la tribunalon de la inkvizitoroj, sed la ruza anoncisto ne konfesis la veran kialon de tiu forigo.
- Sinjorinoj kaj sinjoroj, li diris inter du ritorneloj, niaj katolikaj sentoj spertis la bezonon manifestiĝi per luma maniero en regiono kie brilas la plej pura spirito de devoteco. Vi komprenos, gesinjoroj, ke je nur kelkaj paŝoj de la respektinda sanktejo de Lurdo, estus malbonguste reprezenti la tribunalon de la Sankta Inkvizicio…
- Brave ! Brave !
- Meti sur scenejon kardinalojn kaj episkopojn ne taŭgas al ni. Ni ne estas el tiuj kiuj ĉiutage insultas la Eklezion… nian patrinon !
La aplaŭdoj estis frenezaj. Tiel, la akto de la prizono konis mirindegan sukceson.
Vasko de Gama ĵonglis kun centkilogramaj pezaĵoj por montri ke, se li restis kaptita, tio estis ĉar li bonvolis tion.
Selika vidigis siajn du surojn, tiel kiel promesis la afiŝo. Ekde la incidento de la blanka suro, Perimeto vaksis sian edzinon de kapo ĝis piedoj por eviti ian ajn malglataĵon, kaj petis al spektantaro konstati ke la bela Tatakukumo estis tute nigrulino.
La ĉefa sceno de la opero estis tiu de la mancinelo; la spektantaro atendis ĝin bolante pro senpacienco.
Vasko de Gama intermetis iom da jodlo en siajn amkantojn :
Al vi, idolo mia, Laitu !
Mia tuta koro flugas, Laitu !
Kaj por vi mi foroferas, Laitu !
Mian estontan gloron.
Trulala, Trulala, Lalere,
Trulala lala laitu !
Boletanta pro amo, Laitu !
Mia animo brulas; Laitu !
Espero kaj atendo, Laitu !
Tremetigi ĝin.
Trulala, Trulala, Lalere,
Trulala, lala laitu-u-u !
Ĝi estas aranĝita Mejerbero. La publiko de Argelezo, kiu konas La Afrikaninon nur aŭde, estas ĉarmita de ĉi tiu muziko tiel eksterordinara kiel la trupo mem. Ili aplaŭdas ĝis rompi la manojn. Ili ĵetas al artistoj kampajn florkronojn, kondimentajn bukedojn en kiuj estas timiano kaj ĉiuspecajn sovaĝajn florojn. Mallonge, ĝi estas kolosa triumfo : la kvalifikaĵo, cetere, estas tute trafa.
La spektantaro senartifike interesiĝas pri la ĵaluzo de Ineso; ili opinias ke Vasko de Gama estas fama navigisto, sed ke, kiel privata viro, li estas terure perfida rilate al kompatinda Selika. Entute, laŭ la premiso mem de la serioza opero, la Afrikanino estas, ni scias tion, tro bona knabino; kaj kelkaj bravaj homoj el Argelezo ne sin ĝenas por diri tion al ŝi kiam ŝi ordonas al Nefusko faciligi la foriron de sia malfidela edzo kun Ineso, tio estas kun fraŭlino Zodiako.
La alparoloj ne estas domaĝataj al bela Tatakukumo.
- Sed, sinjorino, krias al ŝi dika patrino, via edzo estas monstro !
- Estos mi kiu elprenos la hartuberon de ĉi tiu mizera Ineso ! kriegas alia.
Fine, jen ni meze de mancinelo; la reĝisoro de la trupo, la klaŭno Tirlampiono, sentas la bezonon veni klarigi al publiko, tion kio estas tiu terura arbo. Necesas precizigi kiam oni alparolas al publiko de Argelezo.
- Sinjorinoj kaj sinjoroj, diris Tirlampiono, la fina akto kiun ni havos la honoron prezenti al vi, estas aparte interesa, kaj ni ne povus tro rekomendi ĝin al via atento. Samtempe kiam vi aŭdos la plej dolĉajn muzikaĵojn el la plej bela el la operoj, vi instruiĝos; vi ĉeestos en kurso de natura historio. "Castigat ridendo mores"(1), diris Viktoro Hugo en unu el siaj plej bonaj baladoj.
Du aŭ tri entuziasmuloj aplaŭdas la nomon de la poeto tiel maloportune miksitan en ĉi tiu ridinda babilado.
- Kvankam muta rolulo, la jena arbo, ĉi tiu belega mancinelo (la dekoracio reprezentas, pli-malpli bone, palmon provizitan per kokosoj) ludos konsiderindan rolon en la ago. Ĝia ombro, gesinjoroj, ĝia trompa ombro kaŝas, sub la karesoj de milda brizo, la plej fulmrapidan el la venenoj. Vi tuj vidos efikanta ĉi tiun mirindan arbon kiun la homaro ŝuldas al la grundo de Afriko. Ha ! Gesinjoroj, kiam oni pensas pri la mancinelo, oni demandas al si kun teruro kiel okazas, ke ankoraŭ estas araboj en Alĝerio !
- Vivu la bravaj alĝerianoj ! krias kalvulo svingante sian koltukon el ruĝa silko.
- Pereu la Komunumo ! krias maljuna legitimisto kun raŭka voĉo, kiu kredas al iu agitado fare de la kalvulo, kaj rigardas lian koltukon kiel la sangan flagon de la ribelego de 1874.
Ĉi tiu interŝanĝo de ekkrioj kaŭzas iom da tumulto; tamen, la sindetenemo ne helpas ĝin reestiĝi.
La bela Tatakukumo aperas. Ŝi ĉeestas al foriro de la ŝipo kiu forportas ŝian edzon kaj ŝian rivalinon. Ŝi kuŝiĝas en la mortiga ombro de la fama mancinelo. Kaj dum ŝi estas tie, kuŝanta sur la dorso, jen kiam el la arbotrunko, dek ĝis dek du sendanĝeraj, malsovaĝaj kolubroj malsupreniras; ili estas la serpentoj de la afiŝo, inter kiuj tri krotaloj. Fakte, la orkestro ĉesas, kaj oni klare aŭdas la tintadojn kiujn Atanazio Perimeto tintigas en la kulisoj.
Ŝercemulo en la partero laŭte rimarkigas ke iu el la krotaloj havas sian tintilon fendita. Tio kio okazigas malaproban murmuron en la ĉeestantaro.
La kolubroj volviĝas ĉirkaŭ Tatakukumo kiu eligas laŭtegan krion, kaj Nefusko venas kantante laŭ funebra tono, ricevi ŝian lastan spiron.
Jen la solena momento, la momento de la surprizo.
Laŭ la programo de Perimeto, la struto al kiu li donis la nomon de Kaŝmiro, devis impeti de malantaŭ la arbotrunko al la scenejaj frisoj, por reprezenti, en palpebla formo, la animon de Selika kiu supreniras al la ĉielo.
Sed la ĵonglisto kalkulis sen Laripeto. Apenaŭ la struto aperis, kiam la voĉo de Roberto tondris : "Pelagia !"
Marta, Paŭlino kaj Gilda rigardas unu la alian.
- Estas ĝi, ili diris siavice.
Pelagia rekonis la voĉon de sia mastro; ĝi etendis sian kolon antaŭen, direkte al publiko. Roberto ripetas la aŭtentikan nomon de la afabla besto, kaj tiu ĉi, ne plu hezitanta, pafiĝas ne al frisoj, sed al orkestro, kun ĝoja batado de flugiloj, ĉar ĝi ekvidis Laripeton.
Ĉifoje, la publiko freneziĝas. Tri kvaronoj de la civitanoj de Argelezo, ĉeestantaj en ĉi tiu memorinda scenon, imagas ke ĉi tio estis la vera elnodiĝo de la opero, ke la surprizo konsistis en ĉi tio, kaj estas laŭvorte mirigitaj.
Pri Perimeto, li saltas meze de la spektantoj kaj pretiĝas disputi pri Pelagia kun ĝia vera kaj rajta posedanto.
Dum Roberto kaj la ĵonglisto interbatalis, la kurteno falas meze de tumulto. La scenejistoj estingas kelkajn olelampojn, kaj la homamaso retiriĝas. Tiam okazas, en la vestejo, diskuto inter la du viroj kiuj depostulas la struton.
- Ĝi estas mia, kaj certe mia, diris Perimeto. Mi aĉetis ĝin de zuluoj.
- Iru rakonti tion al aliaj ! rebatis Laripeto. Viajn zuluojn, mi konas ilin… Ili estas maljuna fripona pordisto, nomita Aperturo, kiu donis al vi aŭ vendis mian struton, kiu estas nomita Pelagia kaj ne Kaŝmiro !…
Cetere, ĉar la plejgravaĵo por li estis precize scii kie la besto troviĝis, nia amiko Roberto malmulte zorgis pri lasi Pelagian dum plua nokto sub la povo de la ĵonglistoj.
Sed, la morgaŭon matene, ekde la unua horo, li iris al la brigadisto de la ĝendarmejo kaj submetis al li sian kazon.
La brigadisto plenumis en Argelezo la oficojn de superĉefo de la polico. Li kompleze aŭskultis la raporton de Roberto, ĵetante mortigajn rigardojn al la tri virinoj kiuj akompanis lin.
La proprietrajtoj de Laripeto lasis neniun dubon. Li havis siaflanke la tre asertan ateston de Sino Bakitpano, Sino Kampistrono de Beloneto, kolonelino, kaj Sino Mortero, edzino de prezidanto de la pariza tribunalo. Krome, nia viro prezentis al la brigadisto decidigan dokumenton : kopion de la asigno kiun li ricevis de sia luiganto, por aŭdi eldiri la nuligadon de la lu-kontrakto pro la struto.
Atanazio Perimeto estis alvokita al la brigadisto, kiu rekomendis al siaj ĝendarmoj ankaŭ kunporti Pelagian.
La inteligenta besto denove sin ĵetis al sia mastro tuj kiam ĝi ekvidis lin, kaj la brigadisto deklaris ke "la konfronto" ĵetis plenan lumon sur la aferon.
Konsekvence, la ĵonglisto estis minacordonata redoni la struton al Laripeto. Neutila aldoni ke Atanazio obeis, sed malinkline.
(1) Latina esprimo signifanta "Komedio korektas morojn per rido".
Last edited: 31/12/2025
Add a comment