Ĉ 27 Vojaĝantoj al Lurdo, envagoniĝu !

Kiel rezulto de siaj pripensadoj, Laripeto decidis ke li senprokraste vojaĝos al Pireneoj. Tamen li ne sciigis la celon de sia vojaĝo.

Dum la tago mem, li informis tri sinjorinojn, Bakitpanon, Morteron kaj Kampistronon, ke li foriros al Lurdo antaŭ la fino de la semajno. Tiel subita decido estis surpriza temo por ĉiuj. Al diversaj demandoj kiuj estis metitaj al li, li respondis : "Ĝi estas mia sekreto… Ne pli demandu al mi". Necesis ja kontentiĝi per tiu klarigo.

Sed la decido de Laripeto okazigis aliajn similajn decidojn. Vespere, la kolonelino manĝofine diris al Kampistrono :

- Sinjoro, mi neniam plu reparolis al vi ekde tri monatoj pri via skandala malsaĝaĵo de la Bosko de Bulonjo…

- Estas vere, Paŭlino, vi montris delikatecon ne vigligi vian postkoleron en la vundon de mia miskonduto.

- Hodiaŭ, mi pensis pri io…

- Kio, Paŭlino ?

- Ĉar vi kapablus denove cedi al tentoj de la sekso…

- Mi ĵuras al vi, Paŭlino, ke…

- Ne ĵuru, sinjoro !… Mi decidis iri mem petegi, ĉe la piedoj de la Virgulino, la gracon ke vi ne plu falu en la forpuŝan pekon de adulto… kaj estas al Lurdo ke mi iros.

- Estu, Paŭlino, mi pretas akompani vin, kvankam…

- Tute ne ! Mi decidis ke mi iros sola.

Paŭlino estis nefleksebla. Vane la kolonelo petis kaj petegis, asertante ke li certe mortus pro enuo dum la foresto de sia kara edzino. Tiu ĉi rebatis :

- Nu, domaĝe ! Tio estos pruvo ke Dio volas ke via krimo havu teruran pentopunon.

Kampistrono ne pli insistis.

En la domo de Mortero, samspeca dialogo, kun tamen tiu malsimileco ke Marta ne trudis sian foriron kiel pentopunon por suferigi la prezidanton.

- Isidoro, ŝi diris al li, ĉar via granda admono al diboĉuloj de la kvartalo ĝis nun ne fruktis, mi pensis ke pilgrimado al Lurdo, entreprenita kun la celo preĝi al beata Maria por plenumi viajn piajn dezirojn, estus tre utila laŭ la vidpunkto de la regenerado de la Maldekstra Riverbordo.

- Tio estas admirinda ideo; bedaŭrinde, vi scias ke malgraŭ la ferioj mi estas devigata resti ĉi tie por prezidi, provizore, la ĉambron de freŝaj deliktoj. Mi tial ne povos akompani vin en ĉi tiu pilgrimado.

- Mi estas ĉagrenita; sed tamen mi foriros, kaj mia penso estos kun vi… Mi lasas al vi, Eglantinon, por ke vi ne devu suferi la malagrablegan kutimaĵon de restoracioj.

Ĉe Bakitpano, alia gitarludo :

- Divenu, Neostero, diris la bela Gilda, kian sonĝon mi havis ĉi-nokte ?

- Vi sonĝis pri kometo ?

- Ne precize.

- Pri la luno, do ?

- Ne, ankaŭ.

- Vere, mi rezignas serĉi.

- Mi sonĝis pri tiu trezoro kiu estas en la kelo.

- Ha ! Ha !

- Kaj voĉo diris al mi, "Kiu serĉas, trovas".

- Jes, trafe; sed mia kazo ja estas malsama; ĝis kiam mi trovos la nigrulon, ne utilos ke mi serĉu ĉi tiun feliĉigan trezoron; mi trovos nenion.

- Atendu… La voĉo aldonis : "Via edzo komencu la priserĉadon, kaj vi, Gilda, iru peti ŝian helpon al Madono, por ke la nigrulo, sen kiu la trezoro ne povas esti trovita, ne malfruu aperi.

- Ha ! Tio ŝanĝas la aferojn… Mi nun komprenas la proverbon "Helpu vin mem, la Ĉielo helpos vin"… Vi pravas, Gilda. Mia devo estas komenci la priserĉadon; vi ja iros al fama sanktejo…

- Al Lurdo, ekzemple.

- Jes, al Lurdo… Kaj dum vi preĝas al Madono, mi ja fosos la plankon de la kelo ĝis kiam aperos la nigrulo.

- Bonege, ni estas en akordo.

- Mi eĉ faros pli bone. Mi sciigos al miaj dungitoj, al miaj amikoj, inkluzive de Balbutado, ke ni estas vojaĝontaj; sed nur vi iros… Mi enfermos min en la kelo kun pioĉo, matraco kaj provizoj por dek kvin tagoj… Neniu vidos min, neniu suspektos ion… Brave ! Brave !… Ho ! Kiel estas feliĉe, Gilda, ke vi havis tiun sonĝon !… Kompreneble, ĝi estas la spirito de iu mortinta parenco, kiu amas nin, kies voĉon vi aŭdis dum via dormo.

Tio ne estis ĉio.

Marta, dirinte al pastro Folulo ke ŝi devis foresti dum kelkaj tagoj, tiu ĉi volis scii la kialon. La prezidantino do deklaris al sia konfesprenanto la vojaĝon al Lurdo. La konfesprenanto, kiu sentis inklinon al sia konfesantino, opiniis ke, ĉar Sino Mortero estis pilgrimonta sen sia edzo, tio estis bonega okazo por akompani la belulinon.

Sed jen ! Folulo, kiu estis tre konstanta kliento de la Intrigejo, rapidis informi la Framasonistinojn de Amo pri sia foriro. Okazis eksplodo de krioj en la Templo.

- Nu, ankaŭ ni iros al Lurdo !

- Sed vi estas frenezaj, miaj katinetoj, respondis la paroĥestro de Sankta Ĝermano la Palisumito. Kiun vi trovos kiu akceptos taski al si kunporti kun si vian tutan Mahometan paradizon ?

Kaj ĉiuj kriegis : "Pugkato ! Pugkato !"

Ĝuste tiam la vikario alvenis. Ĉiuj framasonistinoj ĉirkaŭis lin, konkure brakumis lin kaj kisis lin.

- Ĉu ne, kara Romualdo nia, ke vi pilgrime elkondukos nin al Lurdo ?

Pugkato estis konfuzita antaŭ ĉi tiu subita atako de devoteco; li dum du aŭ tri minutoj restis mergita en la plej absoluta konsterniĝo.

- Vi promesis al mi vojaĝon, diris ĉiu el la belaj Framasonistinoj, vi tuj pagos ĝin al mi, nevo mia !

Ĉi tiu fripona Pugkato efektive aparte promesis vojaĝon al ĉiu; sed li ne atendis ke ĉiuj petas al li plenumi sian promeson. Tamen, post la unua momento de surprizo, li diris :

- Vere, estas Providenco por la kavaliroj de la Framasonistinoj de Amo… Mi estis alvokita ĉi-matene al notario por enspezi la heredaĵon de malproksima parenco, kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj sen eĉ informi min… La riĉaĵo estas sufiĉe granda… Mi do kapablas pagi pilgrimadon por la tuta personaro de la Templo… Sed, diable ! Mi preferintus serion da mallongaj vojaĝoj duope…

- Ne bedaŭru, dika blanka birdo mia, diris Papilio sidiĝante sur la genuoj de la vikario, estos nur prokrastita afero. Post la ĝenerala pilgrimado, vi ofertos al ĉiu intiman pilgrimadon…

Pugkato ne estis malsaĝulo, li sciis ke la stulteco de la bigotoj estas same neelĉerpebla kiel profitdona. Li mense faris mallongan kalkulon, poste li donis sian parolon ke li pagos por serio da intimaj vojaĝoj post la longa kuna ekskurso en Pireneoj.

Li tiam ricevis veran ovacion. Tiam estis al tiu kiu kiscele alsaltis al lia kolo, nomante lin "la kavaliron sen timo kaj sen riproĉo". Folulo mem agnoskis ke lia vikario efike agis.

Senprokraste oni decidis ke Pugkato konservos la titolon de "kavaliro sen timo kaj sen riproĉo" kaj ke nova rango estos intence kreita por li. Ili eĉ volis liberigi lin de la provadoj, tiom granda estis la entuziasmo; sed li protestis.

- Ne, ne, li diris, mi ne volas ian ajn favorojn. Ĉar niaj ĉarmaj Framasonistinoj bonvolas altigi min al pli alta grado, mi postulas ke oni lasu min trairi tra ĉiujn ritojn de la promocio.

- Kiel stulta vi estas ! aldonis Bruskambilo, ĉar ni intence kreas la rangon por vi, ni ne havas tute pretan ritaron, ni ne havas ritojn kiujn vi devu plenumi.

Pugkato tiom kaj tiel bone insistis ke la kapitulo de la Kavalirinoj de Rozkrucismo tuj kunvenis kaj decidis la ordon kaj iradon de ceremonio.

La kandidato estis kuŝigita planken sur granda mola tapiŝo, oni senŝuigis lin, kaj ĉiu framasonistino laŭvice venis milde tikli la plandojn de la piedoj. Kaj okazis ridoj, fiŝsaltoj !

Dum oni estis meze de la provadoj kaj kiam ĉiuj plene amuziĝis, ekaperis Fileaso, dirita Grusofskion. Li demandis tion kion signifis tiu tumulto.

- Estas unu el niaj nevoj kiu rangaltiĝas, klarigis al li la Intrigejo.

- Oho ! Li estas bonŝanca… Mi ja ŝatus esti sur lia loko.

- Ne timu, fiĉjo, via vico venos.

Kiam la ceremonio finiĝis, estis ĝenerala interkisado kaj la nepra ĉampano. Fileaso, kiu estis scivola kiel dekkvarjara knabo, volis scii pro kio oni atribuis al Pugkato tiun mirigan titolon de "Kavaliro Sen Timo kaj Sen Riproĉo".

- Ĉar dank'al li, oni respondis al li, ni ĉiuj iras pilgrimi al Lurdo.

- Al Lurdo ! ekkriis Grusofskio, kiel tio okazas !… Ĝuste ankaŭ mi baldaŭ iros al mirakla banejo.

- Des pli bone ! konkludis Folulo, ju pli ni estas da pastroj, des pli ni ridas.

Estis la morgaŭo ke necesis vidi la stacidomo de Orleano, vespere, ĉe la horbato de la sepa.

Roberto Laripeto unue alvenis ĉe la kajo de Aŭsterlitso. Kia estis lia surprizo vidante unu post la alia, unue Paŭlinon Kampistronon, poste la prezidentinon, fine la belan Gildan, elfiakriĝi ! Rezulto de la teorio de Sro Alfredo Naketo, li estis ŝarĝata de tri virinoj.

- Vi do vojaĝas, kara sinjorino ? demandis Sino Bakitpano al Marta Mortero.

- Jes, kara amikino, mi iras al Lurdo.

- Kiel tio okazas !… Mi ankaŭ iras tien.

- Kaj vi, kara kolonelino ?

- Sed ankaŭ mi, sinjorinoj.

- Ĉu al Lurdo ?

- Precize.

- Des pli bone ! Ni vojiros kune.

La tri sinjorinoj iris al Laripeto, kiu fumis cigaron sur interna kajo de la stacidomo, kaj direktis peton al li.

- Kvankam ni vojaĝas sen niaj edzoj, diris la prezidantino parolante en la nomo de la galanta triopo, ni ne volas preni la kupeon de la solaj virinoj, en kiu oni ĝismorte enuas. Ĉu vi bonvolos, kara sinjoro Roberto, esti sufiĉe afabla por elekti kun ni kupeon kaj akompani nin ?

Nia heroo konsentis; sed, sincere, li estis tre embarasata. Ĉiu el la virinoj rigardis suspektinde la du aliajn kaj diris al si :

- Estas strange ke ili koincidigas, kiel mi, sian pilgrimadon kun tiu de Sro Roberto !

La serio de surprizoj ne finiĝis. Dek minutojn antaŭ la planita horo por la foriro de la trajno, estis la pastro Folulo kiu alvenis, provizita de tuta sortimento da valizoj kaj dormosakoj. Poste la pastro Pugkato siavice aperis, kun egala provizo da kofroj kaj aliaj vojaĝaĵoj.

Veturilo sekvis, plena de similaj mebloj. Ŝajnis kvazaŭ ili du estis ŝarĝitaj de ĉiujn bagaĝojn de seminario.

Ili registrigis ĉion ĉi, aĉetis provizon da unuaklasaj biletoj, kaj restis dum kelkaj momentoj en la atendejo. Tiam, ni vidis la markizinon de Intrigejo eniri, akompanata de dek tri junulinoj kun pli-malpli petolaj vizaĝetoj. Nu, tuta internulinejo da fraŭlinoj !

La du pastroj interŝanĝis rapidan saluton kun la prezidantino kaj entrajniĝis en la vagonon kiun ili rezervis. Folulo sidiĝis kun la markizino kaj ses fraŭlinoj en unu kupeo, kaj la vikario en la apudan kupeon kun sep fraŭlinoj.

La markizino volegis partopreni, unue ĉar ŝi ne povis apartigi sin de sia internulinaro, poste por ne lasi du sinjorojn kun dek tri junulinoj; tio kiu estus malbona nombro.

Post bona pripenso, la dungitaro de la templo de la strato de Renno ne venis en plena kompleto. Folulo kaj Romualdo certe ne estis, kiel oni pensas, la solaj kavaliroj de la Framasonistinoj de Amo. Kion dirus la aliaj kavaliroj, se dum dek kvin tagoj ili trovintus la templon dezerta ?

Oni do lotis dek tri nomojn de vojaĝantinoj, kaj la aliaj framasonistinoj estis konfiditaj al protektado de fratino Timinda, virino tiel saĝa kiel sperta.

Dum la fervojaj dungitoj realigis la kontrolon de la biletoj, ekvenis la pastro Grusofskio, akompanata de Irlando, kies vizaĝo esprimis la plejperfektan feliĉon, kaj de Skolastiko, kiu sin forlasis al ĉiaj tordiĝoj. Oni enkondukis ilin en la unuan renkontitan kupeon kiu restis libera. La lokomotivo eligis siajn akutajn fajfadojn, kaj la trajno ekmoviĝis.

Ĉe la numero 47 de la bulvardo Sankta Mikaelo, dum tiu vespero mem, patro Aperturo spertis tre viglan emocion. Li malgaje promenis en sia korto, levante al ĉielo sian frunton pezan de malserenaj pensoj, kiam viro aperis antaŭ li.

Ĉe tiu vido, la pordisto eligas krion : "La senkrurulo !"

La persono, kaŭzo de ĉi tiu ekkrio, tute ne estis senkrurulo; male, li staris sur paro da senfinaj kruroj. Li estis Sinjoro Ŝipvendisto.

Li havis kun si sian filinon Brizeison, beleta kiel koro, kaj krome posedanta petolan mieneton kiu diris multajn aferojn.

- La senkrurulo ! kriis tiu idiota pordisto, la senkrurulo !

Agatino, lia edzino, alkuris.

- Kio okazas ? Ĉu vi freneziĝas, kompatinda Aperturo mia ? Kie vi vidas senkrurulon ?

- Lin !

Kaj la fingro de la pordisto montris la neŝanceleblan sinjoron Ŝipvendiston.

- Ne atentu, sinjoro, diris Agatino ĵetante al sia laŭleĝa edzo kompatan rigardon; li deliras… Kion vi bezonas ?

- Mi ŝatus, sinjorino, scii ĉu sinjoro Roberto Laripeto estas hejme ?

Ĉe ĉi tiuj vortoj, nova atako de la pordisto,

- Vi ja vidas, Agatino, li kriegas, vi ja vidas ke li estas la senkrurulo, ĉar li petas mian turmentiston de la interetaĝo !… Li havas krurojn, hodiaŭ… sed mi tamen rekonas lin… La lastan fojon kiam li venis ĉi tie, li ankaŭ petis Sron Laripeton, kaj li ne atingis mian talion… Mi diras al vi ke, de tiam, kruroj kreskis al li.

La kompatindulo miksis ĉion en sia limigita cerbo. La tagon kiam li vidis veran senkrurulon subite anstataŭigita en siaj okuloj per la alta, maldika anglo, li kredis trakti kun sorĉisto eliĝanta el la grundo. Poste la ideo pri tiu apero iom post iom forvelkis el lia menso; sed li konservis en sia memoro la bildon de tiu sengamba trunko, al kiu, en si mem, li atribuis la fizionomion de Sinjoro Ŝipvendisto.

Agatino devigis sian edzon reeniri en la pordistejon kaj respondis al demando de la anglo.

Ŝi ekzemple ne gratulis lin pro tio ke li kalkulis sinjoron Laripeton inter siaj konatoj. Li estis, laŭ ŝia diro, sentaŭgulo kiu havis struton kiel amantinon, ŝi asertis, kaj kiu maltimis procesi kontraŭ la proprietulo ĉar ĉi tiu Pelagia malaperis iam kiam li forestis. Kvazaŭ pordistoj estus ŝarĝitaj zorgi pri strutoj kiuj fumpretigas pipojn !…

La anglo trankvile aŭskultis tiun babilaĵon; li nur montris sin ĉagrenita kiam Sino Aperturo sciigis al li la foriron de Roberto. Li salutis la pordistinon kaj reiris kun Brizeis.

Ĉe la fundo de la pordistejo, la pordisto sidiĝis sur skabelo kaj ploris per varmegaj ploroj.

- Kia malfeliĉo ! li ĝemis, kial tiu kanajla senkrurulo subite kreskigis siajn gambojn !… Kia malfeliĉo ! Kia malfeliĉo ! Li intence algluis al si gambojn por veni persekuti min !

Last edited: 31/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment