Créer un site internet

Ĉ 26 En kiu la leganto revidas Pelagian.

- Je Jupitro ! Estas Pelagia ! ekkriis Laripeto dum la falsa Grusofskio recitis sian ekzorcon.

Tio kio instigis ĉi tiun ekkrion de nia amiko Roberto, estis nek en rekta rilato, nek eĉ en nerekta, kun la operacio de Skolastiko, ĉar la klistero per akvo de Lurdo estis sorbigita ĉe la strato Koperniko, dum la ekkrio de la posedanto de Pelagia estis eligita ĉe la bulvardo Sankta Mikaelo.

Estis en tiuj du okazaĵoj nur simpla koincido de tago kaj horo. Laripeto legis gazeton. Lia rigardo falis sur la jenan diversaĵon : "Mirinda struto. La Gvatisto de Tarbezo raportas la trairon, tra la departemento de Altaj Pireneoj, de trupo de migraj ĵonglistoj kiuj elmontras vere rimarkindan struton. Ĉi tiu besto, ŝajnas, plenumas mirindajn trukojn. Fumi pipon estas nur infanludo por ĝi, ktp, ktp, …"

Roberto ne bezonis legi pli. Li rapidege malsupreniris ĉe patron Aperturon, kaj metante sub lia nazo ambaŭ pugnojn, diris al li :

- Kanajlo de pordisto ! Vi ne mortigis Pelagian, sed vi vendis ĝin al migraj ĵonglistoj ! Diru al mi la nomon de la ŝtelaĵokaŝisto aŭ mi strangolos vin !

Patro Aperturo mirkonsterne rigardis Laripeton, poste li komencis boji. La luprenanto de la interetaĝo vidante ke li nenion povis eltiri de tiu stulta pordisto, kavigis al li lian veluran kapveston kaj rehejmeniris supren. Tie, li enfermis sin en sia ĉambro kaj longtempe paŝadis, sin allasante al multaj pripensoj…

…Li ne eraris; efektive temis pri Pelagia.

Ŝi sekvis, kiel ni scias, kelkajn zuluojn, siajn samlandanojn kiuj, pasantaj en Parizo, venis por manpremi Roberton, kaj tute ne trovis lin. Patro Aperturo eĉ kredigis al ili ke Laripeto estis mortinta. Ĉi tiuj zuluoj renkontis trupon de montristoj de vivaj strangaĵoj : bona prezo estis proponita kontraŭ Pelagia, kaj la struto tiel fariĝis posedaĵo de la trupo Atanazio Perimeto.

Dum Roberto legis la novaĵojn represitajn de la Gvatisto de Tarbezo, la ĵonglistoj ĵus starigis siajn tendojn en Argelezo, ĉefurbo de la departemento de Altaj Pireneoj.

Atanazio Perimeto estis eksa var-pesisto de Bordozo, Herkul-statura. Li dungiĝis en foira trupo en kiu li ĵonglis per pezaĵoj, tio kio igis lin diri ke li ne ŝanĝis profesion. La edzino de la direktoro estis kolosino. Sia edzo estanta morta, ŝi donis sian koron, sian manon kaj siajn kolosajn surojn al Perimeto, kiu tiel estis ĉe la kapo de la trupo.

Nia viro havis diable grumbleman karakteron; sed tio ne malhelpis lin kelkfoje havi ideojn. Tiel, li elpensis transformi sian edzinon en nigrulinon. La bela Rosalinda, alnomata la Piramidon de Aŭvernjo, fariĝis la grandioza Tatakukumo, alnomata la Kolosinon de Sudano.

Ĉiu mateno de prezentado, Atanazio, armita per poto da nigraĵo kaj broso, zorge vaksis sian karnoriĉan edzinon.

Iam, okazis al niaj ĵonglistoj sufiĉe stranga aventuro. Perimeto kaj Tatakukumo kune eltrinkis konsiderindan nombron da boteloj, kaj la vaksado de la sinjorino certege ne estis farita kun la tute necesa zorgo.

La momento de la prezentado alvenis. La kurteno leviĝas, la belega Tatakukumo aperas sur la scenejo.

- Sinjorinoj kaj sinjoroj, tiel kiel vi, noblaj soldatoj, ŝi komencis per fluta voĉo, mi estas la kolosino de Sudano. Naskita en la koro mem de Afriko, mi konis nek mian patron nek mian patrinon; kiel Moseo pri kiu estas raportita en la libroj de la Mezepoko kaj de la tempoj eĉ pli malproksimaj, mi estis forlasita sur la bordoj de Nilo, sed ĉirkaŭ la misteraj fontoj de ĉi tiu riverego, neniam okazinta en la historio. Paro da krokodiloj, kies solfilo estis formanĝita tuj post la eloviĝo de karnomanĝa leopardo, kore inklinis al mi kaj adoptis min; mi suĉis krokodilan lakton. Tial, sinjorinoj kaj sinjoroj, tiel kiel vi, noblaj soldatoj, tial, mi diris, mi havas nebrideblan sangon en miaj vejnoj, samtempe havanta vere eksterordinaran sentemon; ĉar la krokodilo estas tre misakuzata besto, kaj mi kiu havis du el ĉi tiuj amfibioj kiel nutrintaj gepatrojn, mi povas diri ke la krokodilo ne havas la kruelecon kiun oni atribuas al ĝi, ke ĝi estas kun facile emociebla naturo, kaj eĉ ke ĝi ploras kiel junaĝa infano.

Ĉe ĉi tiu punkto de la fabelaĵo, Tatakukumo interrompiĝas kaj komencas plori por imiti krokodilon. Post minuto de ĉi tiu ekzerco, kiu emas kortuŝi la vartantinoj de la aŭskultantaro, ŝi daŭrigas :

- Sinjorinoj kaj sinjoroj, tiel kiel vi, noblaj soldatoj, vi vidas en mi la plej fortikan estulon kiun oni naskis en Centra Afriko kaj la brilantaj sabloj de la granda dezerto. La sango de miaj vejnoj estas nebridebla, kiel mi havis honoron diri tion al vi; doktoro Livingstono, kies paŝojn mi gvidis dum lia serĉado de la fontoj de Nilo, asertas en siaj Memoraĵoj, ke sangeltirinte min, li nur povis kompari mian sangon al lafo de Vezuvio.

Admir-reago flanke de la sapeistoj.

- Dekunujaraĝe, mi fendis palmon en du partojn kvazaŭ temus pri simpla pajlero, kaj la filo de la reĝo de la tribo de la Krikoŝuŝuoj malrespektinta min dum publika ceremonio, mi kaptis lin ĉe la piedo, turnigadis lin tra la spaco, kaj forĵetis lin je sesdek metroj, tio kio kaŭzis lian morton; ĉar en sia falo, li frakasis al si la kranion sur pinto de obelisko plantita meze de oazo memore al fama batalo en kiu la Krikoŝuŝuoj draŝe venkis la Bombakokojn. Mi tiam fariĝis okazo kaj preteksto por nova milito. La Krikoŝuŝuoj, perfide kaptintaj min por venĝi la bedaŭrindegan morton de sia reĝfilo, la Bombakokoj, kiu havis por mi profundan estimon, akceptis la defion, sin ĵetis sur siajn malamikojn kaj liberigis min. Vi vidas per ĉi tiu skiza prezentado de mia historio, ke mi havis tre turmentatan infanecon. Mi ne rakontos al vi miajn aliajn cirkonstancojn kaj aventurojn, sekve de kiuj mi venis en Francion por instruiĝi pri artoj de civilizado kaj beletro, noblan landon kiu fariĝis mia dua patrujo kaj kie mi ricevis sanktan bapton, sen nombri tiun kiu estas donata al pasaĝeroj de ŝipoj transirantaj la ekvatoron. Sed mi ne trouzos vian altvaloran momenton, sinjorinoj kaj sinjoroj, tiel kiel vi, noblaj soldatoj, kaj por plenumi la dezirojn de via prava senpacienco, mi tuj havos la avantaĝon montri al vi unu el la suroj, admirindaj pro elasteco, vigleco kaj karno, per kiuj la Providenco, en sia ĉiopova malavareco, havis afablecon doti min.

Fininte sian fabelaĵon, Tatakukumo levis unu flankon de sia jupo kaj elmontris unu el siaj suroj. La ĉeestantaro ekĝojis kaj ekstaziĝis. Ili kriis : "Brave !" Maljuna serĝento asertis neniam esti vidanta "tian korpulentan" suron.

Sed iu nesatigebla ŝatanto de elmontro havis la barokan ideon postuli la alian suron. Tatakukumo, vidigante sian plej ĉarman rideton, suprentiris la alian flankon de sia jupo kaj montris… blankan suron. Atanazio Perimeto forgesis vaksi ĝin.

La vido de ĉi tiuj malparaj suroj kaŭzis en la ĉeestantaro eksplodon de nebridebla rido, kiu baldaŭ estis sekvata de murmuroj de la grumbluloj.

- Ni estas ŝtelitaj ! diras la kamparanoj kun mordema temperamento, redonu la monon !

Perimeto kiu volis konservi la enspezon, ne konsterniĝis. Li pafis sur la scenejon kaj kriegis per stentora voĉo :

- Ne, sinjorinoj ! Ne, sinjoroj ! Ne, virtaj kaj noblaj soldatoj ! Ne, vi ne estas ŝtelitaj ! Vi estas en ĉeesto de unu el la nesondeblaj misteroj de la naturo. Vi lernis, ekde la lulilo, ke grandaj ektimegoj produktas strangan fenomenon tuj blankigante, tute aŭ parte, la individuoj kiuj spertas ilin. Tiel, junaj brunuloj kun hararo el korva nigro, subite havis sian krinaron blankan kiel neĝo sekve de teruriĝo, ĉar en ili, la teruro direktiĝis en la harojn. Nu ! Tiaspeca fenomeno okazis antaŭ ses jaroj ĉe la belega Tatakukumo, mia edzino, kaj estas tio kion ŝi estis havonta la honoron klarigi al vi se ŝi ne estis interrompata. Mia kaĝo de serpentoj estis lasita senatente malfermita dum nokto, kaj matene Tatakukumo abrupte vekiĝis, interplektita de la reptilioj. Nepreparita por ĉi tiu surprizo, ŝi spertis en sia sango la emociego kiun mi ĵus priskribis; sed, en ŝi, la tuta timego direktiĝis al maldekstra kruro. Jen kial ŝia maldekstra suro estas blanka.

Kaj, ĉar kelkaj maliculoj ŝajnigis ne esti konvinkitaj, Atanazio Perimeto aldonis :

- Por ke, gesinjorinoj kaj militistoj, vi mem ekkomprenu la efekton kiun kapablas okazi sur homojn nepreparitajn por la surprizo subita invado de reptilioj, mi tuj liberigos miajn serpentojn… Nu, Tirlampiono, malfermu la kaĝon !

Tirlampiono estis unu el la aktoroj de la trupo.

Apenaŭ Atanazio ordonis malfermi la kaĝon de la reptilioj, kiam duon dekduo de serpentoj invadis la scenejon, siblante kaj svingante siajn platajn kapojn. Okazis ĝenerala panika fuĝo; ĉiu seninsiste forleporis. Perimeto, elkore ridante, devis nur reenirigi sian menaĝerion, ĉar liaj serpentoj estis sendanĝeraj kaj malsovaĝigitaj.

Tamen, li ne pli longe restis en la loko, kaj tuj post la vespero mem, li pakis siajn valizojn.

Danke al ĉi tiu anekdoto, jen niaj ĵonglistoj sufiĉe prezentitaj al leganto.

Mi ĉion diros kiam mi aldonos ke la struto de Laripeto partoprenis en la trupo antaŭ nur ses semajnoj, kaj ke la personaro de la migra teatro de Atanazio Perimeto konsistis, krom Tatakukumo kaj Tirlampiono, el tri muzikistoj, unu tordiĝisto, unu hinda ĵonglisto, unu juna ŝnurdancistino nomita Fraŭlino Zodiako, kaj kelkaj dresitaj hundoj kaj simioj.

Dum gravaj okazoj, la trupo ne kontentiĝis per vulgaraj prezentadoj. Ĝi ankaŭ ludis dramon, kaj aparte la Turon de Nesle, rearanĝitan de Atanazio Perimeto. La rolo de Margareta de Burgonjo, transformita en nigran reĝinon, estis ludata de Tatakukumo; la hinda ĵonglisto ludis tiun de Orsinio; la tordiĝisto kaj Tirlampiono fariĝis la du fratoj de Olneo; Fraŭlino Zodiako estis la kunulino de diboĉo de Margareta.

Koncerne Atanazion, estis li kiu taskis al si Buridanon, kaj por igi sian personon eĉ pli drama, en la sceno de la karcero, li glutis brulantajn stupojn. La aliaj roloj estis forstrekitaj. Aliflanke, en iu akto, Perimeto enigis distraĵon plenumotan de hundoj kaj simioj, kaj en la orgio de la turo, ni vidis la serpentojn aperi. Neniam la dramo de Aleksandro Dumaso tiom tremigis. La edzo de la kolosa Sudanino eĉ planis surscenigi la struton, por aldoni al verko eĉ pli da reliefo.

En Luz-Sankta-Savanto, la trupo atingis grandan sukceson. De tie, ĝi venis al Argelezo, poste ĝi planis iri al Lurdo, Baniero-de-Bigoro kaj Sankta-Godinso; ĉar ĝi nuntempe turneis en la sudokcidento, kaj ĉefe en la regiono de Pireneoj.

Pelagia, kies nomon Perimeto ne konis, ricevis la nomon de Kaŝmiro. La afiŝoj de la ĵonglisto, eksa var-pesisto, estis allogaj; ili surhavis ĉi tiun :

"Loĝantoj de Argelezo kaj de la najbaraj komunumoj !

La tuta alta socio de via kantono certe konsentos rendevui al la ĉarma teatro de Atanazio Perimeto, estus nur por vidi kaj admiri la gracian Kaŝmiron, struton de Kab-urbo kiu fumas pipon kaj avide englutas kuniklojn, kaj la belegan Tatakukumon, konatan kiel la Kolosa Sudanino, junan virinon pezantan tricent okdek funtojn, vartitan de krokodiloj en la dezertaj sabloj.

La direktoro mem de la trupo, ne disdegnanta spektakle elmontri sin, tenos per etenditaj brakoj pezojn de 100 kilogramoj, deklamos poemojn de la fama nacia poeto Klodvigo Hugo, kaj englutos brulantajn stupojn.

Vi kontemplos la graciajn formojn de la rava fraŭlino Zodiako, pli facilmova ol la amatinoj de la Turka Imperiestro, kiu sola dancos sur streĉita ŝnuro, sen emocio aŭ ekvilibriko.

Vi miros pro la nekredebla elasteco de la tordiĝisto, kiu faldas sin sur si mem, nek pli nek malpli ol mantuko, kaj enfermas sin en kontrabaso.

Vi furioze aplaŭdos la sennombrajn akrobataĵoj de la fenomena Bribristolo, hinda ĵonglisto, medalita de la reĝo de Persio, kaj vi rideksplodos pro la ĝojaj burleskaĵoj de Tirlampiono, nekomparebla, diplomita kaj originala diknazulo.

Nur vespere: milita pantomimo fare de specialaj hundoj kaj simioj, kaj manĝigo de la serpentoj de Misisipo.

Elita orkestro. Oni pagas nur eliranta. La armeo estas akceptita per duonbiletoj."

Last edited: 30/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment