Ĉ 25 En kiu la Okazaĵoj rapidegas.
Tri monatoj pasis. Ni estas fine de septembro.
Pro sia socia rango, Kampistrono kaj Pugkato evitis iri antaŭ deliktpuna tribunalo pro publika ebrieco. La vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito ricevis fortan admonon ĉe la ĉefepiskopejo. Koncerne la kolonelon, li revenis konfuzita al sia geedza hejmo tuj kiam li estis liberigata, kaj li faris kompatindajn bedaŭrojn al Paŭlino pri sia konduto; li nun ne plu parolas rilate al ruzeco pri dishaki sian edzinon; li havas multon por pardonpeti.
Sino Kampistrono, post ĉi tiu aventuro, volis proceson por eksedziĝo. Bonŝance, Laripeto fariĝis, antaŭ la ofendita edzino, la advokato de la kulpa edzo, kaj la kolonelo ne scias kiel esprimi sian dankemon. Estis Roberto kiu akiris por li pardonon kaj forgeson, li proklamas lin la anĝelon de sia hejmo.
Alia konsekvenco de la afero. Kampistrono kaj Pugkato neniam komprenis ion ajn pri tio; ĉar la komisaro liberigis ilin malkune la morgaŭon de ilia ebrieco. Oni diris al ili, al ĉiu aparte, ke ili hontinde ebriiĝis; sed ili konservis la iom neklaran ideon, ke temis pri ia murdo dum ilia ebrieco.
La kolonelo diris al si : "Mi estis ebria kiel malsaĝulo, mi konfesas; sed oni ne forigos de mi la ideon ke civilulo estis murdita en tiu restoracio de la Bosko de Bulonjo… Mi eĉ estis iomete kompromitita kaj suspektita pri kunkulpeco… Sendube estis altaj politikaj interesoj kiuj dronigis la aferon en silenton…"
La vikario, siaflanke, diris al si : "Mi scias ke mi estis morte ebria; sed mi kredis kompreni, ke mi plie estis viktimo de mortigprovo… Restas en mia aventuro mistera flanko, kiun mi nune ne kapablas klarigi… Miaj memoroj mankas al mi ekde la momento kiam mi ruliĝis sub la tablon… Ŝajnas al mi, ke mia parokestro kaj la du framasonistoj de Amo foriris… Mi trovis min, longe poste, ĉe la policejo… Mia kunulo de la enŝlosejo petegis min nomi miajn murdintojn. Estas ĉio kio restas en mia memoro".
Tial, Pugkato iam renkontinte Kampistronon sur la ŝtuparo de la 47, rigardis lin strabe. Kaj la kolonelo, al kiu ĉi tiu rigardo ne eskapis, pensis : "Ĉi tiu parokestro ankoraŭ suspektas min".
Restas la klarigo kiu okazis inter Roberto Laripeto kaj Marta Mortero. Ĉi tiuj du geamantoj sin sentis kulpaj unu kontraŭ la alia. Marta bone scias ke ŝi akceptis Folulon dum la mallonga foresto de la juna kuracisto. La pastro riglis la pordon; iu venis frapi, poste foriris. Sed tio kion ŝi ne scias, estas ke estis tutsimple la kelnero kiu frapfrapis. Roberto, siaflanke, tre bone scias ke, rabita de Paŭlino, li subite forlasis la prezidantinon.
Ili senkulpigis unu la alian. Marta asertis ke ŝi mem riglis la pordon por eviti trovi sin frontalfronte kun la unua entrudulo kiu eble malfermintus la pordon de la privata ĉambreto. Bedaŭrinde, ŝi poste spertis sveneton, sendube pro la varmeco, kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, estis por konstati, kun granda malĝojo, ke Roberto foriris.
Ĉar la prezidantino havis la malbonan inspiron unue sin klarigi, Roberto lerte kaptis la okazon. Fakte, li asertis, li surpriziĝis trovi la pordon ŝlosita. Li pridemandis kelneron; tiu ĉi, konfuzante Martan kun alia virino, diris al li, certege erare, ke ŝi foriris; li nenion komprenis pri tio, kaj li reprenis la veturilon.
Ĉio do estis aranĝita por la plej bona, kaj la du geamantoj neniam suspektis la reciprokan malfidelecon.
La pola pastro kiu estis arestita ĉe la Luvro pro esti tro proksime palpanta la rondaĵojn de Sino Lakrispa, neniam volis sciigi sian identecon; li donis fantazian nomon. La prokuroraro ne plu esploris la aferon, ĉar temis finfine pri negrava delikto. Sed nia palpanto de rondaĵoj ricevis la maksimumon, tio kio tenis lin en malliberejo dum kiam okazos la aliaj eventoj de ĉi tiu rakonto disvolviĝas. La bubaĉo do ne plu partoprenas.
Niaj legantoj certe komprenis ke ĉi tiu ekzota klerikaĉo estas neniu alia ol la pola pastro kies paperojn Fileaso Fetiĉo posedas kaj en kies persono li troviĝas. Nia fajrosoldato faris rimarkindajn progresojn en la pastra scienco. Irlando kaj Skolastiko aĉetis al li multajn brevierojn, katekizlibrojn kaj aliajn sanktajn librojn kiuj tute informis lin pri lia nova profesio.
Ili mem volegis instrui al li diri meson laŭ franca maniero. En ĉambro, ili organizis oratorion. Ĝis kiam li parkere konis sian aferon, ili ripetigis lin la Sanktan Oferdonon kvin aŭ ses fojojn tage.
Fileaso volonte akceptis ĉi tiun manovron; ĉar, sub la preteksto komuniiĝi per la sango de Jesuo Kristo, li eltrinkis multajn botelojn da malnova Madejro. Mallonge, li nun diras sian Meson kaj disdonas absolvojn kvazaŭ li nur faris tion dum sia tuta vivo.
Aliflanke, Irlando kaj Skolastiko surgenue kantas provencajn kantojn, konvinkitaj ke ili estas polaj himnoj. Ili konas de ili tre diversan kolekton.
La falsa Grusofskio, post sia brakumo kun la Intrigejo sur la honora ŝtuparo de la ĉefepiskopejo, trovis enŝovita sub sian zonon la vizitkarton de la markizino. Scivoligita, li senprokraste iris al la domo de strato de Renno; sed li diris nenion al la du maljunaj fraŭlinoj. La markizino tre bone akceptis lin, kvankam li estis prezentita de neniu el ŝiaj tonsuritaj kolegoj. Oni atribuis al li kvar baptopatrinojn; li brave eltenis siajn provadojn; Sankta-Fierulino deklaris ke ŝi estis freneze enamiĝinta al li; oni sciigis al li la tuŝadon kaj la sanktan vorton. Resume, lia inicado kostis al li du luidorojn. Li opiniis ke tio estas multekosta. La Intrigejo ne ĝenis sin diri ke en la alia framasonaro tio kelkfoje kostis pli ol cent frankojn kaj ke oni ne havis la samajn agrablaĵojn kiel en la templo de la Framasonistinoj de Amo. Finfine, ĉar ĝi ne estis lia propra mono kiu estis elspezata, Fetiĉo konkludis ke tio ne gravis al li kaj ke li revenos.
Li revenis tri tagojn poste kaj konatiĝis kun Pugkato. La du pastroj prezentis sin unu al la alia.
- Nu ! diris Fetiĉo, estas al vi ke mi estas rekomendita… Vi senkulpigos min se mi ne jam iris vidi vin… Akuta bronkito devigis min restadi en ĉambro…
- Jes, mi scias, vi loĝas ĉe la fraŭlinoj Duverpinoj kiel kapelpastro. Pri tio, viaj paperoj kiujn vi sendis al mi… okazis al mi akcidento… En omnibuso, fripono, sendube, ŝtelis la paperujon en kiu mi konservis ilin…
- Vi ne plu havas miajn paperojn ?
- Ne, kara mia… Sed, ni esperu tion, kun helpo de Dio kaj ĉefe de la polico, ni trovos ilin post kelka tago…
- Ho ve ! Tio estas tre embarasa…
- Mi tute certas tion !… Ĉi tiu paperujo ankaŭ enhavis leterojn kaj personajn notojn de mi, kiujn mi neniam povos anstataŭigi…
La falsa Grusofskio siaflanke promesis sin dediĉi al serĉadoj. Ekde tiu tago, li estis amiko de Pugkato. Kaj Eglantino ? vi estas demandonta al mi.
La kompatinda knabino havas turmentojn, kredu tion. Nur pensu. Ŝi devas elteni niajn du diboĉajn pastrojn, Folulon kaj Romualdon. La vikario, feliĉa esti inicita en la misterojn de la Framasonistinoj de Amo, montris sian dankemon al sia parokestro cedante al li duonon de siaj rajtoj super sia nova konfesantino, tiel ke Eglantino ricevas absolvojn de ambaŭ flankoj. Feliĉe, ŝi havas fortan konstitucion kaj kapablas fronti regimenton da konfesantoj.
La plumisto, siaflanke, estas pli kaj pli konvinkita ke li estas magnetizisto de la unua klaso. Sed, li neniam sukcesis trovi alian subjekton ol Laripeto, kaj plie Laripeto ne volas ĉiam volonte akcepti liajn eksperimentojn.
Nia amiko Roberto asertas ke magneta dormo forte malutilas al lia sano. Li estis, li diras, tre laca sekve de la unua kunsido, en kiu li malkaŝis al la edzo de Gilda la ekziston, ĝis tiam nekonatan, de trezoro en kelo.
Bakitpano serioze zorgas pri ĉi tiu "kara Laripeto". Li senĉese invitas lin por vespermanĝi kaj ĉiam servigas al li la plej bongustajn pladojn kaj la plej delikatajn pecojn. La plej bona drinkaĵo de lia kelo estas je la dispono de lia subjekto.
La plumisto estas turmentata de la ideo pri la trezoro kiun li malkovros en kompanio de nigrulo. Sed kiam li ricevos la ŝancon renkonti ĉi tiun nigrulon ?…
Aliflanke, Laripeto daŭrigas, kiel vi bone imagas, doni al Gilda lecionojn pri kosmografio. Tio plaĉas al Bakitpano pensi ke lia edzino lernas sciencon pri la astroj. Li de tempo al tempo demandas al Roberto : "Ĉu Sino Bakitpano progresas ?"
- Ho ! respondas la instruisto pri konjunkcioj de astroj, ŝi estas bonega lernantino… Ŝi estas tre obeema kaj mirinde memoras ĉiujn miajn lecionojn.
- Kaj kiu stadio pri viaj astronomiaj studoj vi kune atingas ?
- Ni laboras pri kometoj.
- Kometoj ?… Vi volas diri, sendube, tiujn stelojn kun vostoj ?
- Sed jes, certe; ni ne donas al ili alian nomon.
- Ĉu estas homoj sur la kometoj, sinjoro Roberto ?
- Ĉu estas homoj tien ?… Sciu, kara sinjoro Bakitpano mia, ke ne nur kometoj estas loĝataj, sed ankaŭ ke iliaj loĝantoj konsistigas kun homaro el tute perfekta speco.
- Ĉu vere ?
- Tiel, por citi al vi nur unu ekzemplon, palpeblan ekzemplon, ĉio okazas laŭ ordo kaj logiko ĉe kometoj. Same kiel en nia mondo, ĉi tiuj astroj havas homaron dividitan en pluraj rasoj de malsamaj koloroj; sed kio distingas la loĝantojn de kometoj de la loĝantoj de Tero estas ke tiuj digestas kaj eksterigas laŭ maniero konforma al koloro de ilia haŭto.
- Kio ! La nigruloj sur kometoj faras nigran fekaĵon ?
- Jes, kaj la blankuloj faras blankan fekaĵon.
- Tio estas mirinda !
- Ne, sinjoro Bakitpano, tio estas tutsimple logika.
- Kiel diable ni scias ĉion ĉi ?
- Diable, scienco tiel progresis !… Ni nun havas teleskopojn per kiuj ni distingas pinglon je miliardoj da leŭgoj.
- Nu ! Vi donas al mi ideon… Necesos ke ĉi tiun jaron mi aĉetu por mia edzino teleskopon por ŝia novjara donaco.
Ni komprenas per tio ke Laripeto, la anĝelo de la hejmo de Kampistrono, ankaŭ havas siajn etajn kaj grandajn enirrimedojn en la domanaro de Bakitpano.
Ĉe la prezidanto, li ne estas malbone akceptata. La unua impreso estis malbona por Sro Mortero, ni scias tion. Ĉi tiu magistratano, respektinda kaj serioza viro, ne povis konsenti ke struto loĝu sub la sama tegmento kiel li. Ekde kiam Pelagia estas perdita, li ne plu havas ian ajn kialon por rigardi malfavore Roberton. Pro principo, li ankoraŭ subtenas la rajton de la posedanto ne voli tian beston en sia domo; kiam la proceso estos pledata, ne estas duba ke li pravigos Sron Tardion kontraŭ Laripeto; sed li tamen tre varme akceptas ĉi tiun.
Ili renkontiĝis en pluraj festoj, tiom ĉe la kolonelo kiom ĉe Sro Bakitpano. Ili amike rilatas. Laripeto plaĉas al prezidanto.
- Sub lia flugema eksteraĵo, diris Sro Mortero parolante pri Roberto, ĉi tiu knabo estas modelo de moraleco; ĉiuj niaj junuloj de la Latina kvartalo devus sekvi lian ekzemplon.
Fakte, la magistratano havas amatan ĉevaleton : li volus revenigi la gestudentojn al virgaj moroj. Li sciigis sian ideon al Roberto kiu donis al li plenan aprobon.
- Komprenu, sinjoro Laripeto, ekkriis la prezidanto, ĉi tiuj junuloj estas mia malespero. Ili senscie sin dediĉas unu kaj la alia al eterna damno. Kiam mi vespere revenas el la juĝejo kaj kiam mi vidas ĉi tiujn studentojn kaj ĉi tiujn malprudulinojn diboĉi, mi ne kapablas pensi sen ektremi ke ili estas predo de la voluptama demono.
- La plej abomena el ĉiuj demonoj, aldonis Roberto, demono el kies ungegoj preskaŭ neeblas sin eltiri.
- Sed la rimedo ! Kio estas la rimedo kiu malaperigos malbonon el nia kara kvartalo de lernejoj ?
- Ho ! Sinjoro Prezidanto, ekzistas rimedo por ĉio; sed mi opinias ke ĉi tiu estos malfacile trovebla.
- Tamen serĉante sufiĉe atente…
- Prave, ni serĉu.
Tial, Sro Mortero kaj la elturniĝema Laripeto streĉis al si la cerbojn por malkovri manieron revenigi la diboĉajn junulojn de la Maldekstra Riverbordo al plej perfekta deteniĝemo.
Iun matenon, Roberto venis diri al la prezidanto :
- Trovita !
- Ĉu vi trovis tion ?
- Jes.
- Parolu, mia amiko.
- Estas tre facile… Nuntempe, oni akiras ĉion kion oni volas, per bona reklamado. Por ke iu ajn produktaĵo sukcesu, necesas al ĝi fortan diskonigon… Do reklamu kaj metu en la reklamilon viajn sentojn de moraligado…
- Nu, vi eble pravas, vere.
Pripensinte la aferon, la prezidanto luprenis do ĉe iu anoncoficejo tutan muron de ekvidebla domo en la Latina kvartalo kaj li pentrigis mem elspezante, per grandaj blankaj literoj sur blua fono, utilajn konsilojn por studentoj kaj malprudulinoj. Tio kostis al li dudek frankojn jare po kvadrata metro, kaj li enskribis en sian buĝeton gigantan anoncon de ĉirkaŭ kvardek kvadrataj metroj.
Ne kredu ke la aŭtoro de ĉi tiu rakonto fantazias. La moraliga anonco de prezidanto Mortero ekzistas, kiel mi havas honoron diri tion al vi, kaj ĉiuj niaj legantoj povas iri vidi ĝin. Ĝi situas ĉe la angulo de strato de Suflo kaj strato de Sankta Jakobo, tute apud la Panteono; ĝi kovras la areon de grandega muro : kvin kaj duonon metrojn larĝa kaj sep metrojn alta. Jen la laŭvorta enhavo de ĉi tiu fenomena anonco :
AL MALĈASTULOJ
Ĉu tiu kiu aĉetas kaj senhonorigas la edzinon, filinon aŭ fratinon de iu alia, volus ke iu same traktu sian edzinon, sian filino aŭ sian fratino ?
LA GEEDZIĜO
estas honorinda, diras la dia parolo; sed Dio juĝos la malĉastulojn kaj adultulojn.
KOMPATIBLAJ PERDIĜINTAJ ŜAFIDOJ
vi ridas hodiaŭ !… Morgaŭ, vi estos maldelikate forlasitaj, kaj poste, por ĉiam malestimataj…
JUNULOJ !
Morala vivo estas nobla lukto, ne honta submetiĝo.
Se IDEALA AMO nobligas la homon,
BESTA AMO malnobligas lin !
AŬSKULTU, ĈIUJ ! AŬSKULTU, ĈIUJ !
En la nomo de honoro ! En la nomo de la Patrujo ! En la nomo de viaj familioj ! En la nomo de viaj memoroj pri senkulpeco ! En la nomo de via eterna savo !
Ploru pro viaj malpuraĵoj,
Petu pardonon de la SAVANTO kiu pardonas
kaj kiu purigas, kaj Li restarigos vin.
Mi ripetas tion, ĉi tiu anonco, pentrita sur muro, ververe ekzistas, kaj mi bedaŭrus ke miaj legantoj kredus pri ŝerco de mia flanko.
Bedaŭrinde, ĝi jam konvertis nek eĉ unu studenton nek eĉ unu malprudulinon.
La bruo disvastiĝis tra la Latina kvartalo ke ĉi tiu instigo al deteniĝemo estis nova ŝerco de la fama ŝerculaĉo Sapekko pri kiu ni parolis komence de ĉi tiu verko. Sapekko, teruro de la pordistoj kaj reĝo de la bonvivantoj, posedas, ni scias tion, certan riĉaĵon kiu ebligas al li pli ŝarĝi sian jaran buĝeton per mura reklamo, se tiu kaprico plaĉus al li.
De tiam, la studenta junularo kelkfoje pilgrimas por kontempli la strangan reklamon sur la strato Suflo, kaj ĉar ĉiu atribuas ĝin al Sapekko, ili opinias ke ĝi estas tre amuza mistifiko.
Sro Mortero estas ĉagrenita pro la rezulto. Iun matenon, li vizitis siajn fratinojn, Irlandon kaj Skolastikon. Kia estis sia miro pro trovi ilin akompanataj de kapelpastro !
Skolastiko faris konfidencon al la prezidanto. Ŝi estas, aŭ almenaŭ ŝi kredas esti, en terura situacio : ŝi timas esti sub la influo de demono. Estas iu klistero kiu estas kaŭzo de ĉi tiu turmento.
La du fratinoj posedis klisterilon el malmoderna sistemo. Ĉi tiu instrumento ĉesinte funkcii pro ajna kialo, Skolastiko alportis ĝin por ripari al lampisto trans la strato. Estis sabato vespere. Sed jen kiam, lundon matene, la lampisto alvenas, tute radianta, kun la riparita klisterilo kaj sia fakturo.
- Jesuo ! Maria ! Jozefo ! kriis Skolastiko, sed mi ne tiel urĝis al mi pri tio !
- Tio ne gravas, kara Fraŭlino mia; mi ja ne maldiligentas antaŭ laboro… Tuj kiam oni metas al mi farendan laboron, bum ! Tio estas… Jen kia mi estas !
- Sed, vi estas kompatindulo, por ripari mian klisterilon vi laboris hieraŭ, ĉu ne ?
- Kompreneble, jes.
- Hieraŭ estis dimanĉo.
- Evidente, ĉar hodiaŭ estas lundo !
- Fiaĵo ! Vi laboris dum la ripozo de la Disinjora tago !
- Bonvolu ?
- Vi faris mortan pekon !
- Mi ne komprenas.
- Mortan pekon pro mi !
- Eblas… mi ne diras ne, se tio povas plaĉi al vi.
- Ho ! Dio mia ! Dio mia ! Kia katastrofo !
Fine, Skolastiko akceptis — tio ja necesis — sian dimanĉe riparitan klisterilon. Sed ŝi havis, mi ne scias, kiajn malbonaŭgurajn antaŭsentojn.
La unuan fojon kiam ŝi uzis ĝin — ho, teruro ! — ŝi spertis dum tiu tago mem neelteneblan kolikon. Ĉu estis la fingro de Dio kiu sin venĝis ?
Skolastiko konfidis sian malĝojon al Fileaso (tio estas, al sia pastro Grusofskio) kaj al Irlando. Ambaŭ opiniis ke tio kio okazis, estis bedaŭrinda, kaj ke Skolastiko devis oferi sian kolikon al Dio kiel pentopunon pro la morta peko de la lampisto. Kaj tiel okazis. Nur, la koliko daŭradis.
Tiam, la malfeliĉa devotino sentis sin superfortita de eksterordinara teruro. Eble ne estis koliko kiu ekloĝis en ŝi; estis Satano mem. Efektive, jen kiu estis la kristalklara rezonado de la kompatinda virino :
"Ekde la morta peko de la lampisto, Lucifero certe ekloĝis en la profananta kaj sakrilegia klisterilo. Ŝi faris la nesingardon miksi klisteron kun la diabla spirito, kaj sekve de la movo de la piŝto, klistero kaj diablo miksitaj eniris en ŝiajn intestojn".
Nenio estis malpli diskutebla.
Mi lasas vin imagi kiom Skolastiko malkvietis. Ŝi tordiĝis, turmentata de la diablo, deklamante al ĉiuj sanktuloj de la kalendaro litaniojn kaj spontanajn ekpreĝojn.
Ho ve ! Trifoje ho ve ! Satano ne cedis kaj rifuzis forkuri. Irlando sugestis al sia fratino sin turni al ekzorco. Oni klarigis al kapelpastro tion kion signifas tiu franca vorto kiun li neniam aŭdis.
- Ĝi estas tio kion ni pole nomas, li diris, 'tortaĉon'.
En la breviero kiun la du fratinoj aĉetis de la pastro, ne temis pri ekzorcaĵojn; sed Fileaso ne zorgadis pro tiom malmulte.
- Mi donos al vi unu el mia lando, li deklaris; la Eterna Patro komprenas ĉiujn lingvojn.
Li unue ordonis ke Skolastiko ricevu klisteron per akvo de Lurdo. Tio ĝenus Luciferon ! Oni havigis al si duonlitron da mirakla akvo, kaj la klisterilo estis plenigita.
Skolastiko akceptis la operacion, kiel rezignita viktimo. Estis Irlando kiu funkciigis la piŝton, kaj dum tiu tempo, Fileaso, serioze benante la pacienton, elparolis tiun jenan ekzorcon (el latina kaj ŝajna pola) :
- En la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Jen tio kion mi faras, pito-mufo, darnagas kaj raskazeto. Reino Sabou por ĉiam kaj ĉiam. Na deis musklum stul leis rokokoj ! Kapefige a omnibum. Patin kufin, kagalbu, santibeli de bufareu, Eternulo estas kun vi ! Pasa re ! Amen.
Sed, pro plenplena malbonsorto, ŝajnas ke la Plejsupra ne komprenas la polan; ĉar li ne atentis pri la preĝo de pastro Grusofskio. Post la ekzorco kiel antaŭe, la koliko de Skolastiko estis kruelega.
- Ne estas unu demono kiun vi havas en vi, konkludis Fileaso, estas tuta legio da diabloj.
- Kion do fari, sinjoro pastro, kion fari ?
- Mi vidas nur unu rimedon eltiri vin el ĉi tio…
- Kiun ?… mi petegas sciigu ĝin al mi !
- Vojaĝo al Lurdo kaj plonĝo en la banejon.
Tuj dirite, tiel decidite.
La du fratinoj tuj aranĝis neprokrasteblan pilgrimadon al Virgulino de Bernadeto kiu ne povis rifuzi forpeli legion de diabloj el la korpo de tiom ĉasta persono. Memkompreneble, la kapelpastro devis partopreni en ĝi.
Last edited: 30/12/2025
Add a comment