La Purpuraj Fagoj.

- Pri la homo kiu ?atas arton por arto, diras ?erloko Holmso flanken ?etante la ?iutagan Telegrafon, kies li ?us legis la anoncojn, ofte estas en siaj malplej gravaj manifestadoj ke li trovas la plej grandan plezuron. Mi estas feli?a konstati, Vatsono, ke vi bonege komprenis ?i tiun veron; kaj en ?i tiuj raportoj pri niaj aventuroj kiujn vi havis la bonkorecon verki, mi e? devas diri plibeligi, vi donis tutsuperecon malpli al la famaj ka?zoj kaj al la sensaciaj processoj en kiuj mi miksi?is, ol al tiuj oftaj okaza?oj en si mem, sed faritaj por spertigi tiujn kapablecojn de dedukto kaj de logika sintezo pri kiuj mi faris specialan studon.

- Kaj tamen, mi respondis ridetante, mi ne kredas ke mi estu tute absolvita pri la krimo de sensaciismo kiun oni ripro?is al ?i tiuj rakontoj.

- Via eraro, li diris, prenante ardan karbon per fajroprenilo por bruligi la longan pipon el merizujo, kiu ?enerale anstata?is tiun el tero kiam li estis en humoro plivole batalema ol meditema, via eraro estis esti provanta doni koloron kaj vivon al ?iu el ?i tiuj rakontoj, anstata? limigi vin konsekvence raporti tiun rigoran rezonadon kiu reale faras de ?i la solan intereson.

- ?ajnas al mi ke mi rekonis plenajn meritojn al vi pri ?i tiu temo, mi respondis iom malvarme, ?ar mi estis ?okita de la senco de personeco kiu okupis tiel vastan lokon en la aparta karaktero de mia amiko.

- Ne, ne estas egoismo a? memamo, li diris respondante la? sia kutimo al miaj pensoj plivole ol al miaj paroloj; se mi postulas plenan justecon al mia arto, estas ?ar ?i estas senpersona afero, ekster mi mem. Krimoj estas oftaj, logiko estas malofta. Estas do pri la logiko plivole ol pri la krimoj, kiun vi devas insisti. Vi malindigis al nivelo de simplaj rakontoj, tion kio devintus esti serio da prelegoj.

Estis dum malvarma printempa mateno, kaj ni sidis, post la matenman?o, amba?flanke de la kameno kie kraketis luma fajro. Densa nebulo envolvis la domojn kun malhelaj koloroj, kaj la kontra?aj fenestroj videtitaj tra tiuj flavaj vaporoj, ?ajnis kiel nigrajn kaj senformajn makulojn. La gaso flamis en la ?ambro, ?i lumigis la tablotukon, kaj briligis la porcelana?on kaj la ar?enta?on, ?ar la man?ilaro ne ankora? estis forigita. ?erloko Holmso, silenta dum la tuta mateno, restis absorbita en legado de la anoncoj de tuta serio da gazetoj; estante finfine ?esiganta sian esploradon, li sin translasis al sia sufi?e tristema humoro, por admoni min pri miaj literaturaj eraroj.

- Aliflanke, li rekomencis post pa?zo dum kiu li vigle su?is sian longan pipon kaj kontemplis la fajron, oni povas apena? akuzi vin pri sensaciismo, ?ar inter ?iuj ?i ka?zoj pri kiuj vi bonvolis zorgi, estas en ?i bona porcio kie tute ne temas pri krimoj en la le?a senco de la vorto. La eta afero en kiu mi provis esti utila al la re?o de Bohemio, la aparta aventuro de fra?lino Maria Suterlando, la problemo rilata al la viro kun la kuspita lipo, kaj la incidento de nia fra?la aristokrato ne estis en la instanco de la le?o. Sed por eviti la sensacion, mi timas ke vi alvenis ?is tan?i la banalecon.

- Mi koncedas tion al vi, koncerne la celon; mi tamen subtenas ke la maniero procedi estis aparte originala kaj interesa.

- Ba ! Kara amiko mia, ne gravas por la publiko, ?i tiu publiko kiu ne kapablas observi ion, kiu ne kapablus rekoni teksiston per liaj dentoj, a? komponiston per lia maldekstra dikfingro, ne gravas por la publiko pri la delikataj nuancoj de la analizo kaj de la dedukto ! Sed fakte, se vi estas senstila, mi ne povas malla?di vin pro tio, ?ar la tempo de grandaj aferoj pasis. La homo, a? almena? la krima ulo, perdis ?ian maltimecon kaj originalecon. Koncerne mian profesion, ?i ?ajnas degeneri en agentejo por retrovi la perditajn krajonojn, kaj doni konsilojn al junulinoj kiuj eliras el internulejo. Jen mi, mi kredas, alveninta ?e la lasta grado. ?i tiu letero ricevita ?imatene ?ajnas esti la ekstrema limo de la senvalorigo, prefere legu !

Li ?etis al mi ?ifitan leteron : ?i venis de Montago-Palaco, ?i estis datita de la anta?tago. Jen tio kion ?i enhavis :

"Kara sinjoro Holmso,

"Mi tre deziras konsulti vin rilate al situacio de guvernistino kiu estas proponita al mi. Mi iros vidi vin je la deka kaj duono morga?, se tio ne ?enas vin. Sincere al vi.

Violeta Oriono".

- ?u vi konas ?i tiun junan ulinon ? mi demandis.

- Tute ne.

- Estas la deka kaj duono.

- Jes, kaj certe estas ?i kiu ?us sonorigis.

- Eble tio estos pli interesa ol vi pensas. Memoru la aferon de la blua grenato kiu, de simpla fajrero, kondukis vin al serioza esplorado. Eble estos same ?i-foje.

- Ni esperu tion ! Sed niaj duboj balda? estos kvietigataj, ?ar jen, mi kredas, estas la koncerna persono.

Efektive la pordo malfermi?is ?e ?i tiu momento, donante trapason al junulino. ?i estis simple sed ta?ge vestita; ?ia gaja, vigla viza?o estis kovrita de lentugoj kiel ovo de pluvio, kaj ?iaj facilmovaj irmanieroj vidigis virinon kutimi?intan tutsole elturni sin.

- Mi esperas ke vi senkulpigos min ?eni vin, ?i diris al mia amiko kiu levi?is por ricevi ?in; sed okazas al mi stranga aventuro al mi, kaj havante nek parencojn nek amikojn por konsulti, mi pensis ke vi eble estus sufi?e bona por doni al mi konsilon.

- Sidigu vin, mi petegas, fra?lino Oriono. Mi estos tro feli?a esti utila al vi.

Mi vidis ke Holmso estis favore impresita de la manieroj kaj lingva?o de sia nova kliento. Li rigardis ?in per sia esplorema okulo, poste sidi?is por a?skulti ?in, kun la palpebroj mallevitaj, la fingroj kunigitaj.

- Mi estis guvernistino dum kvin jaroj, ?i diras, en la familio de kolonelo Spenco Munro, sed anta? du monatoj la kolonelo estis sendita al Halifakso, Nov-Skotio, kaj ?ar li kunprenis siajn infanojn kun li en Ameriko, mi trovi?is sen situacio. Mi metis anoncojn en la gazetoj, respondis al tiuj kiuj povis ta?gi al mi, sed sen iu ajn sukceso, tiel bone ke miaj malfortaj vivrimedoj komencante el?erpi?i mi reale ne plu sciis kio fari?i.

…Estas en la For-okcidento agentejo kun la nomo de Ulongvojo, kiu havas la fakon dungigi guvernistinojn; mi iris tien ?iusemajne kun la espero trovi tie situacion.

…Ulongvojo estas la nomo de la fondinto de la establo, sed la direktorino estas fra?lino Stopero. ?i sidas en sia malgranda oficejo, la sinjorinoj kiuj ser?as oficon atendas en anta??ambro kaj estas aparte akceptitaj de ?i. La fra?lino konsultas siajn registrojn en la ?eesto de ?iu klientino por vidi ?u ?i havas situacion povantan ta?gi al ?i.

…Kiam mi iris al ?i tiu agentejo la pasintan semajnon, mi miavice eniris, kiel kutime, kaj miris vidi ke fra?lino Stopero ne estis sola. Eksterordinare dika viro kun tre pla?a viza?o kaj dika mentono kiu etendi?is per faldoj ?is sur lia kolo, sidis apud ?i, kun okulvitroj sur la nazo, tre atente rigardanta la sinjorinojn kiuj eniris. ?e mia alveno, li saltis en sia se?o, kaj alparolante al fra?lino Stopero :

…"Jen la afero, li diris; mi nenion povus peti pli bonan. Perfekte ! Perfekte !" Li ?ajnis tute entuziasma kaj frotis al si la manojn kun kontentega mieno. Li aspektis tiel feli?a ke pla?is rigardi lin.

…- ?u vi ser?as situacion, fra?lino ? li demandis al mi.

…- Jes, sinjoro.

…- Kiel guvernistino ?

…- Jes, sinjoro.

…- Kaj kian salajron vi petas ?

…- ?e la kolonelo Spenco Munro de kie mi eliris, mi havis po cent frankoj monate.

…- Ho, ne, ne ! ?i estas ekspluato, pura ekspluatado ! li ekkriis, levante la manojn, kiel indignigita homo, kiel oni povas doni tian hontindan monsumon al tiel ?arma kaj tiel perfekta sinjorino ?

…- Mia scio, sinjoro, eble estas pli malgranda ol vi imagas ?in, mi diris : iom da franca, iom da germana, muziko, desegno...

…- Ne, ne, li ekkriis, tio tute ne estas la demando. Temas scii ?u, per viaj teni?oj, vi vere estas sinjorino. Jen ?io. Se ne, vi ne povas zorgi pri la edukado de infano kiu kapablos dum kelka tago, ludi konsiderindan rolon en la historio de sia lando. Se jes, kiel ?entlemano sukcesis akceptigi al vi tian a?an monsumon ? Viaj laborpagoj ?e mi, sinjorino, komence estos po du mil kvincent frankoj jare.

…Vi bone pensas, sinjoro Holmso, ke en la situacio en kiu mi trovi?is, tia propono ?ajnis al mi nekredebla. La sinjoro eble rimarkinta mian mienon de nekredemo, malfermis monpaperujon kaj elprenis bankbileton.

…- Anka? estas mia kutimo, li diris ridetante kun la plej amika mieno, tiel bone ke liaj okuloj malaperis meze de la faldoj de lia dika viza?o, estas mia kutimo anta?pagi al la guvernistinoj la duonon de iliaj salajroj por kovri la malgrandajn elspezojn de voja?o kaj de vestaro.

…Mi neniam renkontis tiel afablan kaj anta?zorgeman homon. ?ar mi jam ?uldis monon al miaj vendistoj, ?i tiu anta?pago estis providenca; tamen mi sentis min en malfido kaj ne kura?is devontigi min sen esti pli bone informita.

…- ?u mi povas demandi al vi kie vi lo?as, sinjoro ? mi diris al li.

…- ?e la Purpuraj Fagoj, en Hamp?iro, je kvin mejloj de Vin?estero. ?i estas tre agrabla lando, kara fra?lino, kaj la domo havas antikvan karakteron kiu donas al ?i grandan ?armon.

…- Kaj miaj funkcioj, sinjoro ? Mi ?atus koni ilin.

…- Infano, ?arma eta sesjara elfo. Ho ! Se vi vidus lin mortigi blatojn per pantoflo ! Paf ! Paf ! Paf ! Jen tri el ili detruitaj en palpebruma da?ro !

…Li apogis sin malanta?en sur sia se?o kaj ekridis tiamaniere ke liaj okuloj denove malaperis.

…Mi estis iom surprizata de la ludojn de tiu infano, sed la ridado de la patro kredigis al mi ke li ?ercis.

…- Mi do ne havos aliajn funkciojn, mi diris, ol zorgi nur pri ununura infano !

…- Ne, ili ne estos la solaj, mia kara infano, li ekkriis. Vi devos, la? konveneco, obei al la instrukciojn kiujn mia edzino povos doni al vi, kondi?e tamen ke ili estu el tiuj kiujn sinjorino povu plenumi sen malrespekti la dececojn. Vi vidas nenian kontra?diron, mi pensas ?

…- Mi estos feli?a min utile okupi.

…- Tio estas. Ni nun parolu pri la vestaro. En ?i tiu ?apitro ekzemple, ni estas iom postulemaj, nu, postulemaj sed bonaj. Se ni petus al vi surmeti senmeritan robon donitan de ni, vi ne kontra?starus nian etan fantazion, ?u ne ?

…- Ne, mi diris, tre surprizita.

…- Se oni petus al vi sidigi vin ?i tie, a? tie, ?u tio ne ofendus vin ?

…- Ho ! ne.

…- A? tondi viajn harojn anta? ol veni hejmen ?

…Mi apena? povis kredi miajn orelojn. Kiel vi vidas, sinjoro Holmso, miaj haroj estas abundaj, kaj kun ka?tankolora tono sufi?e speciala. Oni diris ?irka? mi ke ili havis la nuancon deziregatan de la artistoj. Mi ne povis akcepti la ideon tiel foroferi ilin.

…- Mi timas ke tio ?i tute ne eblas, mi diris. Li atente rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj sekve de mia nea respondo, mi vidis ombron pasi sur liajn trajtojn.

…- Beda?rinde tio tute nepras, li diris. ?i estas ideo de mia edzino kaj la ideoj de virinoj, sinjorino, devas esti respektataj. Tiam ?u vi ne volas tondi viajn harojn ?

…- Ne, sinjoro, reale, mi ne povas, mi firme respondis.

…- Ha ! Bonege, tio decidas la demandon. Estas doma?e, ?ar la? la aliaj rilatoj vi perfekte ta?gis al mi. ?i-tiukaze, fra?lino Stopero, mi dezirus ankora? vidi kelkajn el viaj junaj klientoj.

…La direktorino restis dum la tuta tempo droninta en siaj paperoj, sen diri unu solan vorton, sed ?i rigardis min kun tiel elrevigita mieno ke mi ekkomprenis ke ?i perdas pro mia malakcepto bonan gratifikon.

…- ?u vi deziras ke via nomo restu en niaj libroj ? ?i demandis al mi.

…- Bonvolu, fra?lino Stopero.

…- Finfine, tio ?ajnas al mi sufi?e senutila, ?ar vi tiel rifuzas la plej avanta?ajn proponojn, ?i amare diris. Vi apena? povas atendi tion ke ni faru novajn klopodojn por retrovi al vi okazon kiel ?i tiun. Adia?, fra?lino Oriono.

…?i frapis la tintinilon, kaj la grumo rekondukis min ?e la pordon.

…- Mi devas konfesi al vi, sinjoro Holmso, ke hejmenirante, kie mi trovis miajn ?rankojn malplenaj kaj du a? tri fakturojn sur la tablo, mi komencis beda?ri mian decidon. Finfine, se ?i tiuj homoj havas strangajn ideojn, kaj petis mian konsenton por eksterordinaraj aferoj, ili abunde monkompensis min de tio. Tre malmultaj guvernistinoj, en Anglio, gajnas du mil kvincent frankojn jare. Cetere, por kio servas miaj haroj ?

…Estas virinoj ?e kiuj mallongaj haroj bone ta?gas; mi eble estas inter ili. La morga?on mi komencis opinii ke mi faris stulta?on, kaj la sekvantan tagon mi estis konvinkita pri tio. Mi balda? decidi?is formeti mian fierecon kaj reiri al la agentejo por vidi ?u la situacio ankora? vakis, kiam mi ricevis ?i tiun leteron de la sinjoro mem. Mi tuj legos ?in al vi :

"La Purpuraj Fagoj, apud Vin?estero.

"Kara fra?lino Oriono,

"Fra?lino Stopero bonvolis doni al mi vian adreson, kaj mi venas demandi al vi ?u vi ne ?an?is vian decidon. Mia edzino vigle deziras ke vi venu ?e ni, ?ar ?i estis tre favore impresita de la priskribon kiun mi faris al ?i pri vi. Ni estas pretaj doni al vi po sepcent kvindek frankoj kvaronjare, tio estas po tri mil frankoj jare, por kompensi al vi la embarason kiun povus ka?zi al vi niaj kapricoj. Ili ne estas tre teruraj, finfine. Mia edzino ?atas ian nuancon de elektra bluo, kaj ?atus ke vi surmetu, dummatene en la domo, robon kun tiu koloro. Vi tamen ne bezonas a?eti ?in al vi, ?ar ni havas unu apartenantan al mia filino Alico (kiu nun estas en Filadelfio) kaj kiu ta?gus al vi, mi kredas, tre bone. Koncerne sidigi vin ?i tie a? tie, distri vin la? la maniero kiu estos sciigita al vi, tio vere neniel povas ?eni vin. Pri viaj haroj, certe estas granda doma?o, ?ar mi ne sukcesis reteni min dum nia mallonga interparolado, admiri ilin, sed mi devas insisti pri ?i tiu punkto, kaj mi esperas, ke ?i tiu salajra plialti?o kompensos al vi ?i tiun foroferon. Viaj funkcioj kun la infano estos facilaj. Mi esperas ke vi venos, mi iros ser?i vin per kariolo en Vin?estero. Nur sciigu al mi la trajnon per kiu vi veturos.

"Sincere al vi.

Jefro Rukastelo."

…- Jen la letero kiun mi ?us ricevis, sinjoro Holmso, kaj mi estas decidita akcepti. Mi tamen kredis devi submeti la aferon al via ekzameno anta? ol akcepti definitivan dungi?on.

- Sed, fra?lino Oriono, se vi estas decidita, tio solvas la demandon.

- ?u vi opinius rifuzi ?

- Mi konfesas ke tio ne estas precize la situacio kiun mi elektus por mia fratino, ekzemple.

- Kion ?io ?i povas signifi, sinjoro Holmso ?

- Ha ! Mi havas nenian ideon pri tio. Mi nenion scias. Kaj vi mem ?u vi havas opinion ?

- Mi vidas nur unu kredeblan klarigon. Sro Rukastelo ?ajnas esti afabla viro, dotita de bona koro. Sed lia edzino eble estas freneza, kaj tiam li strebas submeti sin al ?iuj ?iaj kapricoj por malhelpi krizojn kaj por malebligi ke oni enfermas ?in en frenezulejo.

- Tio eblas kaj mi e? diros probablas. Sed ?iuokaze, tio ne a?guras tre agrablan hejmon por junulino.

- Kaj pri la laborpago, sinjoro Holmso ?

- Nu ! Jes, tio estas tenta, mi konfesas tion, e? tro tenta. Jen tio kio maltrankviligas min. Kial ili proponas al vi tri mil frankojn jare, kiam ili havus pli da guvernistinoj ol ili volus por mil frankoj ? Estas io sub tio.

- Mi pensis ke informante vin hodia? pri ?io ?i, vi jam scius, se mi bezonus vin pli poste. Mi sentos min pli forta, se mi estas subtenata de vi.

- Ho ! Vi povas kalkuli kun mi. Pasis multaj monatoj de kiam mi ne renkontis tiel interesan problemon; ?iuj ?i detaloj estas strangaj. En kazo de dubo, a? de dan?ero…

- Dan?ero ! Kian dan?eron vi anta?vidas ?

Holmso grave skuis la kapon.

- Ne estus dan?ero se ni kapablus difini ?in. Sed je ajna horo de la tago a? de la nokto kiam telegramo de vi alvenas al mi, mi iras al via helpo.

- Tio sufi?as por mi.

?i vigle stari?is, ?iu spuro de malkvieteco malaperis el ?ia viza?o.

- Mi iros en la Hamp?iron sen ia ajn timeto. Mi tuj skribas al Sro Rukastelo, mi foroferas miajn kompatindajn harojn ?i-vespere, kaj mi morga? foriros al Vin?estero.

Post esti denove adresanta kelkajn dankojn al Holmso, ?i adia?is nin, kaj eliris per malpeza pa?ado.

- Almena?, mi diris a?dante ?in malsupreniri la ?tuparon, ?i ?ajnas al mi tre kapabla konduti tutsole.

- Kaj des pli bone por ?i, diris Holmso penseme. Mi estus tre surprizita se ni ne a?dus paroli pri ?i post nelonge.

La profeta?o de mia amiko ne estis longeda?ra por sin realigi. Dekkvino da tagoj pasis kaj dum tiu tempo mi min surprizis pli ol unu fojon pensi pri ?i tiu virino kaj pri la malfacila?oj kontra? kiuj ?i devis eble lukti sole. La eksterordinaraj salajroj kiujn oni donis al ?i, la tiel strangaj kondi?oj kiujn oni faris al ?i, ?iuj indikis nenormalajn cirkonstancojn; sed estis neeble al mi malimpliki ?u temis pri manio a? komploto, kaj ?u la viro estis filantropo a? kanajlo. Koncerne Holmson, li restis silenta dum tutaj horoj, kun kuntiritaj brovoj, enpensa mieno; rifuzante respondi al mi se mi malbon?ance pritraktus la temon kiu interesis min.

- Informojn ! Mi petas informojn ! li senpacience ekkriis; mi ne kapablas konstrui sen fundamentoj. Kaj li ?iam finis asertante ke li neniam permesintus al fratino akcepti tian situacion.

La telegramo kiun ni atendis, alvenis al ni dum vespero, ?e la momento kiam mi iris enliti?i kaj kiam Holmso preti?is labori dum la tuta nokto por solvi sciencan problemon : li kutimis tion fari. Mi ofte lasis lin vespere klini?anta super retorto, kun provtubo enmane kaj mi retrovis lin en la sama pozicio la morga?on matene venante matenman?i. Li dis?iris la flavan koverton, tralegis la mesa?on kaj ?etis ?in al mi.

- Rigardu do la horojn por la trajnoj en la tabelaro, li diris kaj li da?rigis sian kemian eksperimenton.

La alvoko estis mallonga kaj ur?a.

Bonvolu trovi?i ?e la hotelo de la Nigra Cigno, en Vin?estero, morga? tagmeze. Mi petegas vin veni ! Mi perdas la kapon.

Oriono."

- ?u vi volas veni kun mi ? demandis al mi Holmso.

- Mi ne petas pli bone.

- Do konsultu la tabelaron.

- Estas trajno je la na?a kaj duono, kiu alvenas al Vin?estero je la dekunua kaj tridek.

- Tio ?uste faros nian aferon. Pli bone valoras prokrasti mian analizon pri acetono ?ar ni bezonos esti fre?a kaj sana morga? matene.

Je la dekunua, la morga?on, ni alproksimi?is al la malnova angla urbo. Holmso komence absorbi?is en la legado de la matenaj ?urnaloj, sed kiam ni eniris en Hamp?iron, li ?etis ilin kaj ekadmiris la pejza?on. Estis ideala printempa tago; ?ielo el delikata bluo, punktita de blankaj flokaj nubetoj kiuj drivis de okcidento al oriento. La suno gaje brilis, sed estis en la aero iomete da malvarmeteco kiu pin?is kaj ?enis. Tra la tuta lando, ?is la rondigitaj montetoj en la ?irka?a?o de Alder?oto, la malgrandaj ru?aj kaj grizaj tegmentoj de la farmodomaj konstrua?oj aperis el la pala verda?o, apena? komenci?anta.

- ?u tio estas sufi?e fre?a kaj rava ? mi ekkriis, kun la tuta entuziasmo de homo eskapanta el la nebuloj de la strato Bakisto.

Sed Holmso grave skuis la kapon.

- Vi vidas, Vatsono, estas unu el la malfeli?oj de cerbo strukturita kiel la mia, ne sukcesi rigardi ion sen ligi ?in al mia fako. Vi vidas ?i tiujn disajn domojn kaj vi estas impresata de iliaj pitoreskecoj. Mi ja rigardas ilin, kaj la sola penso kiu venas al mi, estas tiu de ilia izoleco kaj de la senpuneco dank’al kiu krimoj povas esti faritaj.

- Granda Dio ! mi ekkriis. Kiu povas paroli pri krimo en ?i tiuj malnovaj lo?ejoj kiuj eligas nedifineblan ?armon.

- Ili ?iam plenigas min per certa timego. Estas mia konvikto, Vatsono, kaj ?i bazi?as sur la sperto, ke la plej nigraj kaj la plej senvaloraj ka?anguloj de Londono ne havas pli da pekoj sur la konscienco ol la plej ?arma kaj la plej bela kamparo.

- Vi timigas min !

- Kaj la kialo estas evidenta. La premo de publika opinio povas fari en la urboj tion kion la le?o sola estas senpotenca akiri. Ne estas vojeto, tiom ajn ?i estas perdita, kie la kriado de turmentita infano, la bruo de batoj donataj de ebriulo, ekscitas neniun simpation kaj indignon ?e la najbaroj; en palpebruma da?ro, justeco kun sia tuta organaro staras, sufi?as unu signo por movigi ?in kaj konduki la krimulon sur la benkon de la akuzitoj. Sed vidu ?i tiujn izolitajn domojn en sia kampo, lo?ataj de malri?uloj, kiuj scias nenion pri la le?o. Pensu pri la agoj de terura krueleco, pri ka?itaj krimoj kiuj povas malrapide plenumi?i en ili, sen ke iu sciu ion. Se ?i tiu junulino kiu vokas nin je helpo, lo?us en Vin?estero, mi neniam timus ion ajn pri ?i. Estas tiuj kvin mejloj en la kamparo kiuj maltrankviligas min. Tamen estas certa ke ?i ne estas persone minacata.

- Ne. Se ?i venas renkonte al ni ?e Vin?estero, estas ke ?i povas se necese eskapi.

- Estas evidente. ?i estas libera.

- Kio do estas ?i tiu mistero ? ?u vi havas donita?on ?

- Mi trovis sep malsamajn solvojn, ?iu povanta adapti?i al la faktoj kiujn ni konas. Sed mi povos nur esti certa post novaj informoj. Jen la turo de la katedralo, kaj ni balda? scios tion kion fra?lino Oriono volas de ni.

La "Nigra Cigno" estas fama hotelo situita en la strato Alta, tute proksime de la stacidomo; ni trovis tie la junulinon kiu atendis nin. ?i rezervigis privatan salonon kaj servigis matenman?on.

- Mi estas tiel feli?a ke vi estas venintaj, ?i ekkriis; tio estas tiel afabla de vi. Mi vere ne scias kiun decidon elekti. Viaj konsiloj estos karegaj por mi.

- Diru al ni unue tion kio okazis al vi.

- Estas per tio kiun mi komencos kaj necesas ke mi estu mallonge, ?ar mi promesis al Sro Rukastelo esti reveninta anta? la tria. Li permesis al mi veni en la urbon ?i-matene, sed li ne vere suspektas pri tio kio alkondukis min ?i tie.

- Ni procedu la?orde kaj komencu vian rakonton.

Holmso etendis siajn longajn krurojn anta? la fajron, kaj komforte sidi?is por a?skulti.

- Mi unue devas konfesi ke mi ne estis mistraktita de Sro kaj Sino Rukastelo. Estas meritoj kiujn mi rekonas al ili. Sed mi ne kapablas kompreni ilin, kaj ilia konduto maltrankviligas min.

- Kion vi ne kapablas kompreni ?

- La kialoj de ilia agmaniero. Jen la faktoj tiel kiel ili okazis. Kiam mi alvenis ?i tie, Sro Rukastelo atendis min ?e la stacidomo kaj li alkondukis min per kariolo al Purpuraj Fagoj. Estas, kiel li diris al mi, domo tre bone situita, sed sen ia ajn stilo. Imagu grandan kvadratan konstrua?on, kalkitan, makulitan de loko al loko de lar?aj verdaj platoj pro la humideco. En la ?irka?a?o, ?e tri flankoj, arbaroj, kaj ?e la kvara herbejo kiu malsupreniras al la ?efa vojo de Sudemptono, vojo kiu trovi?as ?irka? cent metrojn de la enira pordo. La herbejo estas proprieta?o de Sro Rukastelo, sed la tuta resta?o estas parto de la bieno de lordo Sa?tertono. Bosketo de purpuraj faboj, ?uste anta? la pordo, donis sian nomon al ?i tiu loko.

…Sro Rukastelo, kiu sin montris tre afabla, alvenante prezentis min al siaj edzino kaj infano. Ni eraris, sinjoro Holmso, pensante ke Sino Rukastelo eble frenezi?is. ?i estas pala, silenta virino, multe pli juna ol ?ia edzo, ?ar ?i ne estas pli ol tridekjara, kaj li apena? povas esti malpli ol kvardekkvinjara. Mi kredis kompreni ke ili estis edzini?intaj ekde ?irka? sep jaroj, ke Sro Rukastelo edzinigis ?in estanta vidvo kaj ke la sola infano kiun li havis de sia unua edzino, estas ?i tiu knabino kiu iris al Filadelfio. Sro Rukastelo sekrete konfidis al mi ke la kialo de la foriro de lia filino estis la troa malinklino kiun ?i havis al sia bopatrino, kies juneco evidente malfaciligis la situacion de Sino Rukastelo en la domo de ?ia patro.

…Sino Rukastelo ?ajnis al mi senkolora kaj morale kaj fizike. ?i faris al mi nenian impreson, nek bonan nek malbonan. ?i estas estulino sen karaktero. Oni vidas ke ?i estas pasie alliginta al sia edzo kaj sia knabeto. ?iaj hele grizaj okuloj sen?ese iras de unu al la alia, por vidi tion kion ili povas bezoni, kaj la?eble konjekti ?in. Li, kvankam kruda kaj bruema, estas bona por ?i la? sia maniero; unuvorte ili ?ajnas esti bonaj geedzoj. Kaj tamen, ?i tiu virino havas sekretan aflikton. ?i kelkfoje ?ajnas absorbita, kaj ?ia viza?o esprimas suferon. Pli ol unu fojon, mi surprizis ?in larmoplenan. Mi kelkfoje kredis ke estis la inklinoj de ?ia filo kiu mal?ojigis ?in, ?ar mi neniam vidis estulon pli dorlotitan, nek dotitan de pli malbonaj instinktoj. ?i tiu infano estas malgranda la? sia a?o, sed li havas dikegan kapon kaj tute misproporcian. Lia vivo pasas alterne de atako de kolerego kaj mal?oja pa?tado. Li havas nur unu plezuron : tiun de turmenti la estulojn pli malfortaj ol li, kaj li havas rimarkindan talenton por kapti musojn, birdojn kaj insektojn. Sed mi pli ?atas, sinjoro Holmso, ne paroli pri tio kio cetere estas nur malmulte miksita kun mia historio.

- Necesas al mi ?iuj detaloj, ?u ili ?ajnas utilaj al vi a? ne.

- Mi provos ne preterlasi ion gravan. Unu el la malagrabla?oj de ?i tiu domo, kaj la unua kiu mirigis min, estas la malbona maniero kiun havas la geservistoj. Estas nur du, geedzoj. Tollero - estas la nomo de la viro - estas needukita, mal?entila individuo, kun haroj kaj vangharoj grizi?antaj; li ?iam odoras la drinka?on. Dufoje, de kiam mi estis tie, mi vidis lin tute ebria kaj Sro Rukastelo ne ?ajnis rimarki tion. Lia edzino estas tre granda kaj tre forta kun severaspekta viza?o, ?i estas tiel silenta kiel Sino Rukastelo, sed multe malpli afabla. Ili estas paro el la plej malpla?aj, kiu cetere malmulte ?enas min, ?ar mi pasigas preska? mian tutan tempon en la infanvartejo kaj en mia ?ambro, du apudaj ?ambroj kiuj situas en unu el la anguloj de la lo?ejo.

…Dum la du unuaj tagoj kiuj sekvis mian alvenon al la purpuraj faboj, mia vivo estis tre trankvila; la trian tagon, Sino Rukastelo malsuprenvenis post la tagman?o kaj subdiris kelkajn vortojn al la orelon de sia edzo.

…- Ho ! Jes, li diris turnante sin al mi, ni estas tre dankemaj al vi, fra?lino Oriono, pro tio ke vi foroferis viajn harojn al nia fantazio. Mi certigas vin ke tio tre bone ta?gas. Ni nun vidos kiel sidas al vi la elektre bluan robon. Vi trovos ?in sur via lito, kaj se vi bonvolus provi ?in, ni estus tre feli?aj.

…La kostumo kiun mi trovis pretigita por mi, en mia ?ambro, estis el tute aparta bluo. La ?tofo, ia ser?o, estis el bela kvalito, sed certe jam servis. La ensemblo mirinde vestis min kaj ?ajnis farita la?mezure. Sro kaj Sino Rukastelo montris sian ?ojon per tute troa maniero. Ili atendis min en la salono, tre granda ?ambro eliranta al la fasado per tri fenestropordoj.

…Iu se?o estis metita proksime al la meza fenestro, kun la dorsapogilo direktita al ekstero. Oni petis al mi sidigi min sur ?i, kaj Sro Rukastelo, pa?ante tien kaj reen ?e la alia flanko de la ?ambro, komencis rakonti al mi la plej never?ajnajn rakontojn. Vi ne povas imagi kiom li estis stranga kaj amuza, mi senbride ekridegis. Sino Rukastelo, kiu evidente ne komprenas ?ercon, ne ridetis dum momento, sed restis sidanta, la manoj etenditaj sur la genuoj, kun malserena mieno. Post ?irka? unu horo, Sro Rukastelo subite rimarkigis ke tempis por eklabori, kaj ke mi povis senvesti?i por iri rekuni?i kun la eta Eduardo en la infanvartejon.

…Du tagojn poste, la sama ceremonio rekomenci?is, ekzakte en la samaj kondi?oj. Mi denove vestis min, sidi?is apud la fenestro kaj ridis tiom kiom la unuan fojon pro la amuzaj rakontoj eltiritaj el la neel?erpebla repertuaro de mia gastiganto, kiu majstris en ilia rakontado. Poste li donis al mi romanon kun flava kovrilo, kaj iom turnante mian se?on por ke mia ombro ne falu sur la pa?on, li petis al mi la?te legi ?in al li. Mi legis dum ?irka? dek minutoj, hazarde elektitan pa?on; poste Sro Rukastelo interrompis min plenmeze de frazo kaj ordonis min iri ?an?i kostumon.

…Vi facile povas imagi, sinjoro Holmso, kiom ?i tiu eksterordinara ceremonio ekscitis mian scivolemon. Ili ?iam zorgis, mi rimarkis, turnigi al mi la dorson al la fenestro, tiel ke mi estis balda? sopirema pro deziro vidi tion kio okazas malanta? mi. Unuavide tio ?ajnis neebla, sed mi balda? trovis rimedon. Mia manspegulo rompi?is, tio kio donis al mi la feli?an ideon ka?i pecon de ?i en mia naztuko. La sekvan fojon, meze de miaj ridadoj, mi direktis mian naztukon al miaj okuloj, kaj povis tiel vidi tion kio estis malanta? mi. Mi konfesas ke mi seniluzii?is. Estis nenio, absolute nenio.

…Almena?, tio estis mia unua impreso. Sed denove rigardante, mi ekvidis sur la vojo al Sudemptono, multe trapasata vojo, iu malgrandan viron grize vestitan, havantan plenbarbon, kaj kiu sin apoganta sur la barilo ?ajnis fikse rigardi al mia flanko. Mi mallevis mian naztukon, kaj miaj okuloj renkontis tiujn de Sino Rukastelo. ?i nenion diris, sed mi estas konvinkita ke ?i divenis mian ruza?on. ?i tuj stari?is.

…- Jefro, ?i diris, estas senhontulo sur la vojo, kiu ne ?esas rigardi fra?linon Orionon.

…- ?u li ne estas unu el viaj amikoj, fra?lino Oriono, li demandis al mi ?

…- Ne; mi konas neniun ?iflanke.

…- ?u vere ? Kia mal?entileco ! Turnu vin, kaj signu al li foriri, bonvolu ?

…- ?ajnas al mi, ke estus multe pli bone ne ?ajni atentigi al li !

…- Ne, ne, ni ?iam vidus lin spionvagi tie. Turnu do vin kaj tiel signu al li.

…Mi faris kiel li diris al mi, kaj tuj Sino Rukastelo mallevis la rulkurtenon. Estis pasinta semajno, kaj de tiam mi ne plu sidi?is ?e la fenestro, mi ne plu surmetis la bluan robon, kaj mi ne plu vidis la viron sur la vojo.

- Da?rigu, mi petegas vin, diris Holmso, via rakonto esperigas esti el la plej interesaj.

- Vi balda?, mi timas, trovos ?in iom senkohera, kaj ne estos ?iam multe da rilatoj inter la diversaj incidentoj, kiujn mi volas rilati al vi. En la tago mem de mia alveno ?e la purpuraj fagoj, Sro Rukastelo kondukis min en malgrandan lo?ejo apud la pordo de la kuirejo. Alproksimi?ante, mi a?dis la bruon de ?eno kaj de dika movi?anta besto.

…- Rigardu tien, diris al mi Sro Rukastelo, montrante al mi fendon inter du tabuloj. ?u ne ke ?i estas bela ?

…Mi rigardis kaj unue ekvidis du brilajn okulojn, poste formon kiun mallumo tre konfuzis.

…- Ne timu, li diris al mi ridante pro la tremeto kiu trairis la? miaj membroj. ?i estas nur Karlo, mia laniario. Mi diras "mia", sed la maljuna Tollero estas la sola persono kiu kapablas supervenki ?in. Oni nutras ?in unufoje tage, kaj ankora? ne tro multe, tiamaniere ke ?i ?iam estas malbona kiel skabio. Tollero liberlasas ?in ?iunokte, kaj Dio kompatu al ?telisto kiu ?i trafus per la dentoj. Pro la ?ielamo, nenial metu piedon eksteren dumnokte, ?ar tio estus riski vian vivon.

…La konsilo ne estis senvalora. Du tagojn poste, mi rigardis tra la fenestro de mia dorm?ambro je la dua matene. Estis bela lunlumo, kiu donis al la gazono anta? la domo ar?entan rebrilon kaj lumigis ?in preska? kiel en plena taglumo. Mi restis tie, ensor?ata de la kvieta beleco de ?i tiu vida?o, kiam mi vidis ion movi?i sub la ombro de la fagoj. Poste mi vidis aperi gigantan hundon, grandan kiel bovido, el rufeta koloro, kun nigra muzelo, pendantaj lipoj, elstaraj ostoj. ?i malrapide trairis la gazonon kaj malaperis en la ombro de la kontra?a flanko… La vido de ?i tiu terura muta gardostaranto frostigis al mi la koron pli ol ?telisto ne povintus fari tion, mi kredas.

…Kaj nun mi alvenas al tre stranga aventuro. Mi tondigis, vi scias tion, miajn harojn en Londono, kaj mi metis ilin funde de mia kofro. Iun vesperon, la infanon enlitigitan, mi komencis ekzameni la meblaron de mia ?ambro kaj ordigi miajn vesta?ojn. Staris tie malnova komodo kies la du supraj tirkestoj estis malplenaj kaj malfermitaj, dum la suba estis ?losita. Mi plenigis la du unuajn per tola?oj, kaj ?ar mi ankora? havis multajn aferojn por aran?i, mi estis embarasita ne povi uzi la trian. Mi imagis min ke ?i eble restis ?losita pro forgeso, kaj mi prenis mian ?losilaron por provi malfermi ?in. La unua ?losilo sukcesis tion. Estis nur unu afero ene, kaj mi vetas ke vi neniam divenos tion kio tio estis : miaj propraj haroj.

…Mi prenis ilin kaj ekzamenis ilin. Estis ?uste la sama koloro, kaj la sama kvalito. Sed kiel miaj propraj haroj povis esti en?lositaj en ?i tiu tirkesto ? Absolute ne eblis. Kun tremantaj manoj, mi malfermis mian kofron kaj en ?i, retrovis miajn harojn. Mi komparis la du plekta?ojn, ili estis absolute identaj. ?u tio ne estis eksterordinara ? Mi vane ser?is, mi ne kapablis kompreni tion kion tio signifis. Mi remetis la aliajn harojn en la tirkeston kaj mi ne parolis pri ?i tiu aventuro al la Rukasteloj, ?ar mi sentis ke mi krude malpravis malfermante tirkeston kiun ili ?losis.

…Mi estas nature observema, sinjoro Holmso, vi eble rimarkis tion, kaj mi balda? havis sufi?e precizan planon de la tuta domo en mia kapo. Estis tuta flanko kiu ne ?ajnis al mi lo?ata. Pordo apud la apartamentoj de la geedzoj Tolleroj, evidente alkondukis en tiun parton de la domo, sed ?i tiu pordo ?iam estis ?losita. Iun tagon, tamen, suprenirante la ?tuparon, mi vidis Sron Rukastelon trapasi tra tiun pordon, kun siaj ?losiloj enmane kaj la viza?o tute malsimila al tiu kiu faris la graspufeta kaj gajeman viron kiun mi konis. Li havis la vangojn ru?ajn, la frunton tute falditan pro kolero, kaj la tempiaj vejnoj ?velintaj. Li ?losis la pordon kaj rapide pasis apud mi sen paroli al mi kaj e? sen rigardi min.

…Tio ekscitis mian scivolemon; kaj kiam mi eliris kun la infano por promeni en la ?ardenon, mi direktis min al la flanko, de kie mi povis vidi la fenestrojn de ?i tiu parto de la domo. Ili estis kvar linie kies tri simple malpuraj, dum la kvara estis obstrukcita. Evidente neniu lo?is tie. ?ar mi da?ris promeni turnante la okulojn al tiuj fenestroj, Sro Rukastelo ekaperis; li reakiris sian kutiman gajecon.

…- Ha ! li diris, ne kredu min mal?entila ?ar mi pasis apud vi sen paroli al vi, kara infano mia, mi estis absorbita pri grava afero.

…Mi certigis lin ke mi ne ofendi?is de tio.

…- Pri tio, mi aldonis, ?ajnas al mi ke vi havas tutan serion da neokupitaj ?ambroj tien supren, estas e? unu kies la ?utroj estas fermitaj.

…Li ?ajnis surprizita, kaj e? ektimetis je ?i tiu rimarko.

…- La fotografio estas unu el miaj pasioj, li diris. Mi havas mian senluman kameron tien supren. Sed, Dio mia ! Kia observantino vi estas ! Kiu kredintus tion ? Kiu iam kredintus tion ?

…Li parolis per agrabla tono, sed liaj okuloj ne ?ercis. Mi male legis en ili suspekton kaj inciti?on.

…Tiam, sinjoro Holmso, en la momento kiam mi flaris misteron, mi havis nur unu ideon : malkovri ?in. Ne estis nur scivolemo, kvankam mi havas mian parton de ?i, kiel tiom da aliaj, estis anka? sento de devo, la sento ke se mi enirus tien, tio estus plenumi bonfaron. Oni parolas pri la instinkto de virinoj; eble estas ?i tiu instinkto kiu gvidis min.

…?iuokaze mi havis ?in; kaj mi zorge gvatis la okazon trairi la malpermesitan pordon.

…Estis nur hiera? ke ?i tiu okazo sin prezentis. Mi devas diri al vi ke krom Sro Rukastelo, Tollero kaj lia edzino eniras en ?i tiujn nelo?atajn ?ambrojn; mi e? vidis la viron alporti tien dikan sakon el nigra tolon. ?itiutempe, li drinkis pli ol kutime, kaj hiera? vespere li estis tute ebria. Suprenirante, mi trovis la ?losilon sur la pordo; mi certas, ke estis li kiu lasis ?in tie. Sro kaj Sino Rukastelo amba? estis malsupre kun sia infano, estis do bonega okazo por mi kontentigi mian scivolemon. Mi malrapide turnis la ?losilon en la seruro, malfermis la pordon kaj en?ovi?is en la malpermesatajn lokojn.

…Mi trovis min en malgranda koridoro sen tapi?oj kaj kies muroj estis blankaj. ?i tiu koridoro orte kurbi?is; ?e la fino tri pordoj el kiuj la unua kaj la tria estis malfermitaj sur malplenaj, polvaj kaj mal?ojaj ?ambroj, unu kun du fenestroj, la alia nur kun unu. La fenestraj vitroj estis tiel malpuraj ke ili lasis apena? eniri la lumon.

…La meza pordo estis fermita, kaj alfortikigita de tio kio ?ajnis al mi fera litostango, unuflanke ligita de dika ?nuro, kaj aliaflanke de pendseruro. La pordo mem estis ?losita, sed la ?losilo ne estis tie. ?i tiu pordo evidente respondis al la obstrukcita fenestro kiun mi vidis sur la fasado, kaj tamen la lumadio kiu trapasis sub la pordo, indikis ke la ?ambro ne estas senluma. Vitrotegmento evidente lumigis ?in. Dum mi rigardis ?i tiun misteran pordon, demandante al mi kian sekreton ?i povas ka?i, mi a?dis bruojn de pa?adoj en la ?ambro, kaj ?e la mallar?a lumlinio kiu filtri?is sub la pordo, mi vidis ombron movi?i. Freneza teruro min kaptis ?e tiu vido, sinjoro Holmso. La kura?o subite mankis al mi, kaj mi kurante forfu?is por eskapi el fera mano kiu strebintus ekkapti miajn jupojn.

…Mi transiris la koridoron, la pordon, kaj falis en la brakojn de Sro Rukastelo, kiu atendis ?e la alia flanko.

…- Ha ! li diris ridetante, estis vi. Mi pensis tion vidante la pordon malfermitan.

…- Ho ! mi tiom timis, mi diris anhelanta.

…- Kara, kara fra?lino, vi ne imagas kiom lia vo?o estis karesa kaj tenera, kaj kion do tiom timigis vin ?

…Sed lia vo?o vere estis tro ka?olema. Li troigis. Tio tuj faris min singardan.

…- Mi havis la scivolon eniri en la nelo?atan alon, mi respondis al li; sed ?io estas tiel malluma, tiel dezerta, ke la timo kaptis min kaj ke mi kurante forfu?is. Ho ! Kia silento en tiu angulo !

…- Estas ?io ? li diris fikse rigardante min.

…- Sed kion vi volas pli ?

…- Kial vi pensas ke ?i tiu pordo estas ?losita ?

…- Mi tute ne scias.

…- Estas por malhelpi eniri tien homojn kiuj havas nenion por fari tien. ?u vi komprenas?

…Li ankora? ridetis la? la plej ?arma maniero.

…- Certe, se mi sciintus…

…- Nu ! Vi nun scias. Kaj se vi iam remetos la piedon ?i tie, lia rideto rapidege ?an?i?is al koler-kuntiri?o kaj li teruris min per diabla rigardo, mi donas vin kiel nutra?on al la laniario.

…Mi estis tiel timigata ke mi ne plu scias tion kion mi faris. Mi ver?ajne abrupte forlasis lin por rehejmeniri. Mi ne plu memoras ion ?is la momento kiam mi retrovis min tute tremantan sur mia lito. Tiam, mi pensis pri vi, sinjoro Holmso. Mi ne plu povis vivi tie sen peti konsilon de iu. Mi timis pri la domo, pri la viro, pri la virino, pri la geservistoj, pri la infano mem. Ili ?iuj hororigis min. ?ajnis al mi ke via ?eesto savus ?ion. Kompreneble mi povintus forfu?i el la domo, sed mia scivolemo estis preska? tiel forta kiel mia timo. Mi decidi?is telegrafi al vi. Mi surmetis mian mantelon kaj mian ?apelon, iris al la telegrafa oficejo kiu estas proksimume je duonmejlo de la domo, kaj revenante, mi jam sentis min senpezigita de ?ar?ego. Mi estis tamen kaptita de abomena timo alproksimi?ante al la domo kaj pensante ke la hundo eble estis maltenita, sed mi memoris ke Tollero tiun vesperon estis morte ebria, ke li ver?ajne ne pensis liberigi ?in kaj ke neniu krom li kapablis fari tion, tiom la besto estis kruelega. Mi revenis sen akcidento, kaj pasigis la duonon de la nokto sen sukcesi dormi pro mia ?ojo balda? vidi vin alveni. Mi facile ricevis la permeson veni al Vin?estero ?imatene, sed necesas ke mi estu reveninta je la tria, ?ar Sro kaj Sino Rukastelo iros viziti amikojn kaj forestos dum la tuta vespero, tiel ke necesas ke mi estu apud la infano. Nun mi elmetis al vi la faktojn, sinjoro Holmso, kaj mi estus tre feli?a havi la klarigon pri ?i, ?efe tre feli?a scii tion kion mi devas fari.

Ni, Holmso kaj mi, a?skultis ?i tiun tutan rakonton kun plej intensa atento. Mia amiko stari?is, komencis pa?egi en la ?ambro, kun manoj en po?oj, kaj la viza?o ekstreme zorgoplena.

- ?u Tollero ankora? estas ebria ? li demandis.

- Jes. Mi a?dis lia edzino diri al Sino Rukastelo ke ?i nenion povis eltiri de li.

- Bone. Kaj la ge-Rukasteloj foriros ?ivespere ?

- Jes.

- ?u estas kelo, kun fortika seruro ?

- Jes.

- ?ajnas al mi, fra?lino Oriono, ke vi kondutis en ?io ?i kiel inteligenta kaj kura?a virino. ?u vi kapablus fari ankora? ion pli ? Mi ne parolus pri tio al vi, se mi ne konsiderus vin kiel escepta virino.

- Mi provos. Kio tio estas ?

- Ni alvenos al purpuraj fagoj, mia amiko kaj mi, je la sepa. La ge-Rukasteloj estos jam foririntaj, kaj Tollero estos, mi esperas, ankora? ekster agado. Restas nur lia edzino por sonorigi alarmon. Se vi sukcesus sendi ?in ser?i ion al la kelo, kaj meti ?in sub ?lositan ?elon, tio multege faciligus nian laboron.

- Mi plenumos tion.

- Perfekte. Ni tiam fordonos nin al kompleta ekzameno. Estas nur unu ebla klarigo. Vi estis alkondukita tien por ludi la rolon de iu kaj la vera persono estas en?losita en la mistera ?ambro. Tio estas evidenta. Koncerne la malliberulinon, mi ne dubas ke temu pri la filino de Sro Rukastelo, Alico Rukastelo, se mi havas bonan memoron, kiun oni diris esti irinta al Ameriko. Vi estis elektita, sen ia ajn dubo, ?ar vi similas ?in la? staturo, la? aspekto kaj la? haroj. La ?iaj probable estis tonditaj sekve de malsano, kaj kompreneble la viaj anka? devis esti foroferita. Per stranga hazardo vi trovis la distonditan plekta?on. La viro en la vojo certe estas unu el ?iaj amikoj - probable ?ia fian?o - kiu estas trompita de la simileco kaj anka? de tiu robo de la junulino per kiun vi estis vestita. Li estas konvinkinta per via gajeco kaj via teni?o ke fra?lino Rukastelo estas tute feli?a kaj ke ?i ne plu deziras ke li amindumu ?in. La hundo estas ?iunokte liberigita por malhelpi lin komuniki kun ?i. ?io ?i estas sufi?e klara. La plej serioza punkto de la afero estas la naturo de la infano.

- Kian rilaton tio povas havi ? mi ekkriis

- Kara Vatsono mia, vi estas kuracisto, kaj vi lernis malkovri la inklinon de infano studante liajn gepatrojn. ?u vi ne vidas ke la reciprokeco estas vera ? Mi ofte havis la unuan indicon pri la karaktero de patro studante liajn infanojn. La naturo de tiu kiu okupas nin, estas kruela ?is nenormala punkto, li turmentas pro pura amo de krueleco, kaj a? li ricevis ?i tiun malvirton de sia patro, ?iam ridetanta, a? de sia patrino, tio estas mal?oja anta?signo por la kompatinda junulino kiu estas inter iliaj manoj.

- Mi certas, ke vi pravas, sinjoro Holmso, ekkriis nia kliento. Rememoras al mi mil detaloj kiuj pruvas al mi ke vi estas prava. Ho ! Ne estas perdenda momento por helpi ?i tiun kompatindan estulon.

- Necesas lertecon, ?ar ni traktas kun ruza viro. Ni povas nenion entrepreni anta? la sepa. ?e tiu momento, ni estos apud vi, kaj la mistero estos rapide klarigita.

Fidelaj al nia parolo, estis precize la sepa kiam ni alvenis al la purpuraj fagoj, post esti lasante nian veturilon sur la vojo, en gastejo. La aro da arboj, kun malhela foliaro, brilanta kiel polurita metalo en la lumo de la subiranta suno, sufi?e indikintus al ni la domon, se fra?lino Oriono mem ne atendus nin, ridetante, sur la sojlo de la pordo.

- ?u vi sukcesis ? Holmso demandis.

?e la sama momento, ni a?dis obtuzan bruon venantan el la keleta?o.

- Estas Sino Tollero en la kelo, ?i diris. ?ia edzo ronkas sur la pordomato de la kuirejo. Jen liaj ?losiloj, ili estas la samaj kiel tiuj de Sro Rukastelo.

- Vi admirinde sukcesis ! ekkriis Holmso entuziasme. Nun montru al ni la vojon kaj ni balda? ekkonos ?i tiun teruran historion.

Ni supreniris la ?tuparon, malfermis la pordon kaj la?iris la koridoron, kaj ni trovi?is anta? la barikado priskribita de fra?lino Oriono. Holmso tran?is la ?nuron kaj formetis la transversan stangon. Li provis plurajn ?losilojn en la seruro, sed sen sukceso. Neniu bruo venis de interne, kaj ?e ?i tiu silento la viza?o de Holmso malheli?is.

- Mi esperas ke ni ne alvenos tro malfrue, li diris. Mi kredas, fra?lino Oriono, ke pli bone valoras ke ni eniru sole. Nu, Vatsono, pu?u sur ?in per ?ultro kaj ni provu enrompi la pordon.

?i estis malnova pordo kiu tuj cedis al niaj klopodoj. Ni ekrapidegis enen. La ?ambro estis malplena ! Estis kiel meblaro nur malgranda tendolito, malgranda tablo, kaj korbo plena de tuko. La vitraro metita en la tegmento estis malfermita kaj la kaptitino foriris.

- Novan perfida?on, diris Holmso. La bonega viro divenis la intencojn de fra?lino Oriono, kaj forrabis sian viktimon.

- Sed tra kie ?

- Tra la tegmento. Ni balda? vidos kiel li faris. Li sin tiris tra la luko. "Ho ! Jes, li kriis, jen la fino de longa ?tupetaro apogita kontra? la gutujo. Estas tra tie ke li forprenis ?in.

- Sed tio neeblas, diris fra?lino Oriono. La ?tupetaro ne estis kiam la ge-Rukasteloj foriris.

- Li revenis tute intence. Mi diras al vi ke li estas tre forta kaj tre dan?era viro. Mi ne mirus ke estus li kiun mi a?das supreniri. Vatsono, mi kredas ke vi bone farus teni preta vian pistolon.

Li ne finis kiam aperis ?e la pordo tre dikan kaj tre altan viron kun grandega bastono en la mano. Fra?lino Oriono la?te eligis akrasonan krion, kaj sin apogis kontra? la muro, sed ?erloko Holmso ek?etis sin anta? la individuo.

- Mizerulo ! Kie estas via filino ?

La dikulo rigardis ?irka? li, kaj ekvidis la malfermitan lukon.

- Estas al mi demandi tion al vi, li kriegis, rabistoj ! Spionoj kaj rabistoj ! Mi surprizis vin, ?u ne ? Vi estas inter miaj manoj. Mi tuj traktos vin la? bela maniero !

Li hastis eksteren kaj rapidege malsupreniris la ?tuparon.

- Li iris ser?i la hundon ! ekkriis fra?lino Oriono.

- Mi havas mian revolveron, mi diris.

- Pli bone valoras iri fermi la pordon de la domo, rebatis Holmso. Kaj ni rapide malsupreniris. Apena? ni estis malsupren kiam ni a?dis la bojadojn de hundo, poste iun hurladon de agonio kaj bruon de timiga lukto. Maljuna viro kun viza?o ru?a, kruroj tremantaj, aperis anta? la pordo.

- Dio mia ! li kriis. Iu liberlasis la hundon. Li ne man?is ekde du tagoj ! Rapide, rapide, a? estos tro malfrue.

Holmso kaj mi ekkuris eksteren por ?irka?iri la domon, sekvitaj de Tollero. La grandega malsata besto teren faligis Rukastelon kaj ruli?is kun li sur la grundo, kun ?ia fa?ko enigita en la gor?on de la viro. Mi alproksimi?is kaj eksplodigis al ?i la cerbon per pafo de revolvero; ?i sinkis, sed ?iaj blankaj dentoj ne forlasis la grasajn faltojn de la kolo de sia viktimo. Penege, ni disigis ilin kaj transportis en la domon la vunditon, ankora? vivan, sed abomene ?irita. Ni etendis lin sur sofo, kaj dum Tollero iris ser?i sian edzinon, mi faris tion kion mi povis por mildigi liajn dolorojn. Ni ?iuj estis ?irka? li, kiam la pordo malfermi?is kaj cedis la trairon al granda kaj forta virino.

- Sinjorino Tollero ! ekkriis fra?lino Oriono.

- Jes, fra?lino, Sro Rukastelo enirante malfermis al mi, anta? ol kuni?i kun vi tien supren. Ha ! Fra?lino, kia beda?ro ke vi ne diris al mi viajn projektojn, mi povintus informi vin ke tio estis senutila.

- Ha ! diris Holmso, atente rigardante ?in. Estas evidente ke Sino Tollero scias pli ol iu ajn pri tio.

- Jes, sinjoro, kaj mi estas preta diri ?ion kion mi scias.

- Nu ! Sidi?u, kaj diru tion, ?ar mi konfesas ke estas pluraj punktoj kiuj restas malklaraj por mi.

- Mi tujrapide klarigos al vi, kaj mi farus tion pli frue, se mi povus eliri el la kelo. Se la tribunaloj entrudi?os en tio, vi rememoros ke mi samcele agas kun vi, kiel mi ?iam deklaris min por fra?lino Alico.

…?i neniam estis feli?a hejme, fra?lino Alico, ekde kiam sia patro reedzi?is. ?i estis metita flanken kaj ne rajtis malfermi sian bu?on; sed estis multe pli malbone kiam ?i konati?is, ?e amikoj, kun Sro Logbirdo. Mi vere kredas ke fra?lino Alico, sekve de hereda?o, havis personan ri?a?on; ?i estis tiel dol?a kaj tiel pacienca, ke ?i neniam parolis pri tio kaj lasis ?ion inter la manoj de sia patro. Li sciis ke estas nenio por timi de ?i : sed kiam oni parolis pri edzo kiu postulus sian tutan rajta?on, tiam li volis malebligi la geedzi?on. Li provis subskribigi ?in paperon la? kiu, edzini?inta a? ne, ?i lasus al li la liberan disponon de sia ri?a?o. ?ar ?i rifuzis, li turmentis ?in ?is kiam ?i havis febron kiu kondukis ?in al la mortosojlo dum ses semajnoj. Fine ?i malrapide resani?is, sed ?i estis nur ombro de si mem, kaj ?iaj belaj haroj devis esti tonditaj. Tio ne ?an?is la amsentojn de sia amanto kiu restis fidela al ?i spite ?iujn obstaklojn.

- Ha ! diris Holmso, tio klarigas ?ion, kaj mi nun kredas, diveni la ceteron. Sro Rukastelo tiam adoptis ?i tiun sistemon de malliberigo !

- Jes, sinjoro.

- Kaj venigis fra?linon Orionon el Londono, por liberigi sin de la malagrabla persisteco de Sro Logbirdo ?

- Precize, sinjoro.

- Sed, Sro Logbirdo, havanta persistecon kiel decas al bona maristo, sie?is la domon kaj, renkontinte vin, sukcesis per iaj argumentoj, metalaj a? aliaj, persvadi vin ke viaj interesoj estas samaj kiel la liaj.

- Sro Logbirdo estas tre afabla ?entlemano, kaj tre donacema, trankvile respondis Sino Tollero.

- Kaj tiel li sin aran?is por ke via kara edzo havu ?iam por drinki, kaj ke ?tupetaro estu tute preta por la momento kiam via mastro elirus.

- Vi diras tion, sinjoro, tute kiel tio okazis.

- Mi certe ?uldas al vi dankojn, sinjorino Tollero, ?ar vi klarigis ?ion kio malkvietigis nin. Sed jen la kuracisto de la vila?o kaj Sino Rukastelo; mi kredas, Vatsono, ke ?io kio restas por fari estas eskorti fra?linon Orionon al Vin?estero, ?ar ?ajnas al mi ke nia plenrajteco nun estas tre malmulte certa.

Kaj tiel estis klarigita la mistero de la sinistra domo kun la bosketo de purpuraj faboj. Sro Rukastelo pluvivis, sed kun sano ?iam ?anceli?ema, kaj li gardis la vivon nur dank’al la sindonaj zorgadoj de sia edzino. Ili ankora? havas kun si siajn malnovajn geservistojn kiuj tro konas ilian pasintan vivon por ke estu facila maldungi ilin. Sro Logbirdo kaj fra?lino Rukastelo estis, per speciala escepto, geedzi?intaj en Sudemptono la morga?on de ilia fu?o; li nun estas okupanta oficialan postenon en Ma?ricio. Koncerne fra?linon Violetan Orionon, je mia granda disrevi?o, mia amiko Holmso tute seninteresi?is pri ?i, ekde la tago kiam la problemo estis solvita, kaj ?i nun estas en Valsalo, ?e la estreco de tre prospera privata lernejo, oni asertas al mi.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment