Créer un site internet

La Dikfingro de la Inĝeniero.

Inter ?iuj problemoj submetitaj al mia amiko Sro ?erloko Holmso dum la jaroj de nia intimeco, nur du estis menciitaj al li de mi : tiu kiu rilatis al la dikfingro de Sro Haterlejo, kaj tiu de la frenezo de la kolonelo Varburtono. La lasta sendube estas la plej interesa por tiel observema menso kiel lia; tamen la alia estas tiel stranga en ?ia komenco, tiel drama en ?iaj detaloj, ke ?i valoras esti rakontita, kvankam mia amiko ne havis la okazon uzi en ?i ?iujn siajn mirindajn analizajn kapablojn. La rakonto estis reproduktita pli ol unufoje en la gazetoj; sed, kiel ?iam, simpla artikoleto malpli impresas la leganton ol la serio de faktoj disvolvantaj anta? liaj okuloj kaj iom post iom malka?ante la misteron kiu ?irka?as ilin. La detaloj de ?i tiu afero tiam profunde impresis min, kaj du elpasintaj jaroj de tiam apena? malpliigis la efekton.

Estis dum la somero de 1.889, malmute da tempo post mia geedzi?o. Mi estis reveninta al mia civila klientaro, kaj estis finfine forlasinta Holmson kiu ankora? lo?is en la strato Bakisto, kie mi ofte vizitis lin; mi e? sukcesis perdigi al li iom da siaj kutimoj de nesociulo, ?is li foje venis ?e ni. Mia klientaro konstante kreskis, kaj ?ar mi lo?is apud la stacio de Padafarmo, mi havis kelkajn klientojn inter la fervojaj dungitoj. Unu el ?i tiuj, kiun mi resanigis de longa kaj dolora malsano, ne laci?is kantadi miajn la?dojn kaj provis sendi al mi ?iujn malsanulojn sur kiuj li povis havi ian influon.

Iun matenon, iom anta? la sepa, mi estis vekata de la servistino frapante sur mia pordo por diri al mi ke du viroj de la stacio de Padafarmo atendis min en la konsultejo. Mi haste vestis min ?ar mi proprasperte sciis ke la vundoj de la laboristoj ofte estis tre gravaj. ?e la momento kiam mi malsupreniris la ?tuparon, mia malnova amiko, la trajnestro, eliris el mia konsultejo, zorge refermante la pordon malanta? li.

- Li estas tien, li murmuris indikante per la fingro la ?ambron kiun li ?us forlasis, li ne forkuros.

- Kiu estas ? mi demandis, ?ar la konduto de mia interparolanto ?ajnis montri misteron.

- Li estas nova paciento, li murmuris. Mi volis mem alkonduki lin, tiel estis pli certa. Li estas tien, nenio estas timenda. Necesas ke mi iru nun, doktoro; mi havas mian laboron, tute kiel vi.

Kaj li foriris, la bonkora alpelanto, sen e? doni al mi tempon por danki lin.

Mi eniris en mian kabineton kaj trovis tie viron sidantan apud la tablo. Li estis simple vestita per erik-kolora kompleto, lia kaskedo el drapo estis metita sur miaj libroj; unu el liaj manoj estis envolvita en naztuko tute makulita de sango. Kiel a?o, dudek kvin jaroj maksimume, kun viza?o tre vireca kaj velkinta viza?koloro, kiu donis al mi la impreson de viro kiu estus sub la influo de tre fortega emocio.

- Mi beda?ras ?eni vin tiel frue, doktoro, li diris al mi. Sed mi ?i-nokte suferis tre gravan akcidenton. Mi ?us alvenis per la matena trajno, kaj informi?inte pri kuracisto en Padafarmo, bravulo komplezeme alkondukis min ?i tien. Mi donis mian karton al la servistino, sed mi vidas ke ?i lasis ?in sur la tablo.

Mi prenis ?in kaj legis : Sro Viktoro Haterlejo, In?eniero Hidra?likisto, 16A strato Viktoria (3a eta?o).

- Mi beda?ras esti atendiginta vin, mi diris, sidi?ante. Vi ?us nokte voja?is, okupo sufi?e monotona, ?u ne ?

- Ho ! Mi tamen ne povas diri ke mia nokto estis monotona, li respondis ridante per nerva rido kiu tute konvulsigis lin.

Volante ?esigi krizon kiun mi vidis veni :

- Kviete ! Mi kriis. Trankviligu vin ! Kaj mi pretigis por li glason da akvo.

Sed ?io estis senutila. Mi ne sukcesis haltigi fortegan nervozan atakon, unu el tiuj atakoj kiujn la plej energiaj naturoj povas suferi post granda emocio. Finfine li trankvili?is, sed restis el?erpita kaj iom honta.

- Pardonu min, li diris anhelanta.

- Tute ne. Trinku !

Mi metis kelkajn gutojn da konjako en akvo kaj tuj vidis reveni iom de koloro sur liajn sensangajn vangojn.

- Mi plibonfartas ! li diris. Kaj nun, doktoro, ?u vi bonvolas flegi mian dikfingron a? plivole la lokon kie estis mia dikfingro.

Mi demetis la po?tukon, malkovris lian manon, kaj ?e la vido de la vundo mi ektremis malgra? la memrego kiun longa praktikado donis al mi. Restis nur kvar fingroj, kaj anstata? la dikfingro estis ru?a kaj spongeca surfaco, abomena por vidi. La dikfingro estis fortran?ita a? for?irita, precize ?e ?ia naski?o.

- Granda Dio ! Mi ekkriis, ?i estas terura vundo. Vi ver?ajne multe sangis ?

- Jes, multe. Mi e? svenis ?e la momento mem; kaj mi kredas ke mi restis sufi?e longe sen konscio. Kiam mi rekonscii?is, mi ankora? sangis, tiam mi stre?e ligis mian po?tukon ?irka? mia pojno, kaj alfiksis ?in per pinglo.

- Perfekte ! Vi meritus esti kirurgo.

- Mi lernis tion dum miaj in?enieraj studoj; tio koncernas mian fakon.

- ?i tiu vundo la?aspekte estis farita de tre peza kaj tre tran?a instrumento ? mi diris post ekzamenado de la vundo.

- Jes, de instrumento similanta al tran?ilego.

- Akcidento, mi pensas ?

- Tute ne.

- Kio, atenco ?

- Precize.

- Sed tio estas terura !

Mi vi?is la vundon, purigis ?in, banda?is ?in; kaj fine kovris ?in per vato kaj per fenolhavaj banda?oj. Mia paciento restis dum la tuta tempo dorsapogita sur sia se?o, sengrumble, sed mi rimarkis, ke li ofte mordis al si la lipojn.

- kiel vi fartas ? mi demandis kiam mi finis.

- Tre bone. Via konjako kaj via pansa?o faris de mi alian homon. Mi sentis min tre malforta alvenante, sed estas anka? ke mi travivis kruelajn elprovojn !

- Ni ne parolu pri tio por ne eksciti viajn nervojn.

- Jen ili pli trankvilaj. Cetere necesos ke mi rakontu mian historion al la polico. Mi tamen konfesos al vi ke, se ne estis la evidenta atesto de mia vundo, ili ne kredus al mia depozicio, tiom ?i estas eksterordinara kaj malprovizita de pruvoj. Kaj en la okazo, se oni volus fari enketon, la indikoj, kiujn mi havas por doni, estas tiel malprecizaj ke estas dubinde ke justeco povu esti farita.

- Ha ! mi ekkriis, se tie estus problemo kiun vi deziras vidi solvita, mi forte rekomendus al vi veni kun mi ?e mian amikon Sro ?erloko Holmso, anta? ol alparoli al la oficiala polico.

- Mi jam a?dis paroli pri ?i tiu sinjoro, kaj mi estus tre feli?a konfidi al li mian aferon, kvankam kompreneble mi anka? devas turni min al la polico. ?u vi bonvolas doni al mi prezentleteron por li ?

- Mi faros pli bone. Mi mem alkondukos vin tien.

- Kaj mi tre dankos vin.

- Ni veturu per fiakro kaj ni iru kune. Ni alvenos ?ustatempe por tagman?i ?e li. ?u vi volas ?

- Jes, mi kvieti?os nur kiam mi estos rakontinta mian aventuron.

- Nu ! Mia servantino iras voki fiakron : mi estos al vi post momento.

Mi supreniris hejme, mallonge klarigis la aferon al mia edzino, kaj kvin minutojn poste mi estis en fiakro, veturante kun mia nova kliento al strato Bakisto.

?erloko Holmso estis, kiel mi anta?vidis tion, maldiligentanta en sia salono, en noktosurtuto, leganta la kolumnon de la anoncoj de La Tempoj, kaj fumanta sian pipon de anta? la tagman?o, pipon kiu konsistis el ?iuj stumpoj kaj resta?oj de la anta?tago, zorgeme sekigitaj kaj kolektitaj sur la angulo de la kamenbreto. Li ricevis nin la? sia kutima afableco, mendis aldonon da kradrosta?oj kaj ovoj, kaj grandapetite man?is kun ni. Kiam tio fini?is, li sidigis nian gaston sur sofon, metis kusenon sub lian kapon, kaj glason da akvo miksita kun konjako permane trafebla.

- Mi vidas ke via aventuro ne estis banala, sinjoro Haterlejo, li diris. Etendi?u tie, kaj faru kiel hejme. Parolu, se vi havas la forton, sed ?esu ?iufoje kiam vi sentos vin laca, kaj subtenu viajn fortojn helpe de ?i tiu stimulilo.

- Dankon, diris la paciento, mi sentas min tute alia de kiam la kuracisto banda?is min, kaj mi kredas ke via tagman?o kompletigis la kuracadon. Mi volas kiel eble malplej troigi pri via tempo, tiom grava, kaj mi tuj komencas.

Holmso sidi?is en grandan fotelon, duone fermis la okulojn kaj ekprenis tiun lacecan sintenon kiu kontrastis tiel forte kun lia naturo vigla, movoplena; mi sidi?is anta? lin kaj ni a?skultis silente la strangan rakonton kiun faris al ni nia vizitanto :

- Necesas ke vi sciu ke mi estas orfo kaj fra?lo, mi lo?as sole, en Londono, en meblita apartamento. Profesie, mi estas in?eniero hidra?likisto, kaj mi akiris multan sperton dum la sep provjaroj kiujn mi faris ?e Venero kaj Matesono, la tre famkonata domo de Grenvi?o. Mi ?us finis ?in, anta? du jaroj, kiam la morto de mia patro sidigis min sur malgranda ri?a?o kiu ebligis min aran?i mian propran mastra?on : mi tiucele luprenis oficejon en la strato Viktorino.

…?iu komenco de negoco estas peniga, sed mi certe ja havis pli da malfacila?oj ol alia. Dum du tutaj jaroj, mi ricevis nur tri konsultojn kaj malgrandan laboron por fari. Jen ?io kion mia profesio gajnigis al mi. Dum ?i tiu tempospaco, mia malneta enspezaro atingis dudek sep kaj duono sterlingoj. ?iutage, de la na?a matene ?is la kvara vespere, mi vane atendis en mia malgranda lo?ejeto vizitantojn kiuj ne venis kaj mi komencis malpacienci?i kaj kredi ke mi neniam havos klientaron.

…Hiera?, tamen, ?uste ?e la momento kiam mi preparis min por forlasi la oficejon, mia helpisto eniris por diri al mi ke viro volas vidi min. Li prezentis al mi karton kiu surhavis la nomon de la kolonelo Lisandero Starko kaj preska? samtempe mi vidis eniri la kolonelon mem. Li estis viro kun staturo super la avera?o, sed kun tia malgraseco ke mi kredas esti neniam vidinta similan. Lia nazo kaj lia mentono elstaris sur lia viza?o simila al klingo de tran?ilo, kaj la ha?to de liaj vangoj estis stre?ita sur liaj tre distingaj zigomoj. ?i tiu ekstrema maldikeco ?ajnis esti lia natura stato, kaj ne la efiko de malsano, ?ar lia okulo estis brila, lia pa?ado rapida, lia sinteno memfida. Li estis simple sed ta?ge vestita, kaj ?ajnis proksimi?i la kvardekjara?o.

…"Sinjoro Haterlejo, li diris, kun ia germana ak?ento. Oni rekomendis vin al mi, ne nur pro viaj in?enieraj kapabloj, sed anka? pro via elprovita diskreteco.

…Mi klini?is, sufi?e flatita de ?i tiu komplimento.

…"?u mi povas scii kiu donis al vi ?i tiun bonegajn informojn ? mi demandis al li.

…"Be, eble pli bone valoras ne tuj diri tion al vi. Mi scii?is el la sama fonto ke vi estas orfo kaj fra?lo kaj ke vi vivas sole en Londono.

…"Tio estas perfekte vera, mi respondis, sed mi ne bone vidas kian rilaton tio povas havi kun miaj profesiaj kvalitoj; mi kredis ke vi venis konsulti min pri profesia afero.

…"Sen iu ajn dubo. Tamen ?i tiu anta?parolo estis necesa, ?ar se mi bezonas homon el via profesio, necesas anka? ke ?i tiu homo estu absolute diskreta, absolute, vi bone a?das min. Nu ?i tiu kvalito renkonti?as pli ofte ?e fra?lo ol ?e viro kiu vivas meze de sia familio.

…"Se mi donas mian parolon, konservi la sekreton, mi diris, vi povas absolute kalkuli kun mi.

…Li fikse rigardis min dum mi parolis, kaj mi ne kredas esti neniam vidinta okulon tiel suspekteman kaj ekzamenan.

…"?u vi do promesas ? li fine diris.

…"Jes, mi promesas.

…"Absolutan kaj kompletan silenton, anta?, dum kaj poste ? Neniun aludon al la afero, nek parole, nek skribe ?

…"Mi jam donis al vi mian parolon.

…"Bonege.

…Li abrupte stari?is, trairis la ?ambron kiel fulmo kaj malfermis la pordon. La koridoro estis dezerta.

…"Estas perfekte, li diris revenante. Mi scias ke la helpistoj estas ofte scivolemaj pri la aferoj de siaj mastroj. Nun ni povas sekure interparoli.

…Li alproksimigis sian se?on tute proksime al la mia, kaj rekomencis ekzameni min per la sama demanda kaj pensema rigardo. Subite mi sentis senton de mallogo kaj e? de teruro anta? la strangaj manieroj de ?i tiu malgrasega viro. E? la timo perdi klienton ne sukcesis deteni min de montri mian malpaciencon.

…"Bonvolu klarigi al mi vian aferon, sinjoro, mi diris, mia tempo estas grava.

…?ielo pardonu al mi ?i tiun lastan frazon, kiu estis nur banala mensogo; mi ne povis bridi ?in sur miaj lipoj.

…"?u vi akceptus kvindek gineojn(1) por nokta laboro ?

…"Perfekte.

…"Mi diras nokton de laboro, mi devus diri horon. Mi nur bezonas vian opinion pri hidra?lika premma?ino kiu funkcias malbone. Se vi vidigos al ni pro kio ?i lamas, ni mem kapablos ripari ?in. Kion vi pensas pri tia laboro ?

…"La laboro ?ajnas facila kaj la salajro bonega.

…"Estas tio kio ?ajnas al mi. ?u vi povas veni ?i-vespere per la lasta trajno.

…"Kien ?

…"En Ejfordo, en Berk?iro. ?i estas malgranda loko situanta ?e la limo de Oksford?ero, kaj ?irka? sep mejlojn de Legado. Estas en Padafarmo trajno kiu kondukos vin tien je ?irka? la dekunua kaj dekkvin.

…"Bonege.

…"Mi venos ser?i vin per veturilo.

…"Ah ! ?u ?i estas do sufi?e for de la stacidomo ?

…"Jes, nia vila?eto estas ververe en la kamparo. ?i estas je almena? sep mejloj de la stacidomo de Ejfordo.

…"Ni do ne alvenos tien anta? noktomezo, kaj mi supozas ke mi ne trovos trajnon por rekonduki min ?i tien. Necesos ke mi pasigos la nokton tie ?

…"Jes, ni lo?os vin facile.

…"Tio estas tre embarasa. ?u mi ne povus veni je pli konvena horo ?

…"Ne, kaj estas ?uste por kompensi al vi ?i tiun noktan ?enon ke ni donas al vi mem, juna kaj nekonata homo, honorarion egalan al tiu kiun povus postuli unu el la famuloj de via profesio. Tamen, se vi preferas rezigni la aferon, kompreneble, nenio estas farita.

…Mi pensis pri la kvindek gineoj kiuj tiel oportune venis.

…"Anta? ?io, mi diris, mi estos tre feli?a konformi?i al viaj deziroj. Mi tamen ?atus kompreni iom pli klare tion kion vi petas al mi.

…"Evidente. Estas tute nature ke la promeso kiun ni ricevis de vi, ekscitis vian scivolon. Mi volas ke vi agu plene konante la aferon. ?u vi tute certas ke neniu a?skultas ?

…"Tute certa.

…"Nu ! Jen. Vi sendube scias ke la fulargilo estas valora produkto, kaj ke oni trovas ?in en Anglio nur sur unu a? du lokoj.

…"Efektive.

…"Anta? kelka tempo mi a?etis malgrandan teron, tre malmulte gravan, je ?irka? dek mejloj de Legado, kaj mi havis ?ancon malkovri tavolon de fulargilo en unu el miaj kampoj. Post ekzameno, mi konstatis ke ?i tiu tavolo da?ris ?e niaj najbaroj dekstre kaj maldekstre, kaj trovi?is ?e ili multe pli grava ol ?e mi. ?i tiuj bravuloj tute ne sciis ke ilia bieno enhavis produkton tiel altvaloran kiel oron, kaj nature estis mia intereso a?eti al ili terenon anta? ol ili malkovru ?ian valoron. Beda?rinde mi ne havis sufi?an kapitalon por fari tiun akiron. Mi konfidis ?i tiun sekreton al kelkaj amikoj, kaj ili konsilis al mi sekrete ekspluati la malgrandan tavolon kiu estis ?e mi kaj realigi per tiu rimedo la necesan sumon por la a?eto de la najbaraj terenoj. Estas tion kion ni faris kaj por faciligi niajn operaciojn, ni a?etis hidra?likan premma?inon. ?i tiu premma?ino, kiel mi jam klarigis al vi, difekti?is, kaj ni deziras havi vian opinion pri tio. Sed ni tre zorge tenas nian sekreton, ?ar se oni sukcesis scii ke specialistoj pri hidra?liko venas ?e ni, tio estigus viglecon; vi komprenas ke tuj kiam la vero estas konata, adia? nian ?ancon a?eti tiujn terenojn kaj plenumi nian projekton. Jen kial mi promesigis vin diri al neniu ke vi iras al Ejfordo ?i-vespere. Mi esperas ke vi bone komprenis min ?

…"Perfekte. La sola afero kiun mi ne tre bone komprenas, estas al kio utilas hidra?lika premma?ino por eltiri la fulargilon kiun oni trovas tute simple fosante.

…"Ha ! li diris kun sen?ena mieno, ni havas procedon de ni. Ni kunpremas la teron al briketojn, por povi transporti ?in sen ke oni sciu tion kio ?i estas. Sed ne gravas ?i tiu demando pri detaloj. Mi nun diris ?ion al vi, sinjoro Haterlejo, vi sentas kian fidon mi havas en vi.

…Li parolante stari?is.

…"Mi do atendos vin en Ejfordo je la dekunua kaj duono.

…"Mi ne maltrafos la rendevuon.

…"Kaj ne unu vorto al iu ajn vivantulo.

…Li fikse rigardis min per lasta kaj longa rigardo plene da malfido, kaj premante al mi la manon per malvarma kaj ?viteta teno, li rapide eliris.

…Kiam mi reakiris mian memregadon kaj ke mi bone pripensis pri ?io ?i, mi trovis tre stranga la specon de laboro kiun oni tiel proponis al mi. Unuflanke, mi estis sufi?e kontenta, ?ar la honorario estis dekoble pli altaj ol tiuj kiujn mi povintus peti, kaj ?i tiu mendo povis okazigi al mi aliajn. Sed aliflanke, la viza?o kaj la agmanieroj de mia kliento faris sur mi malbonan impreson, kaj mi ne kapablis trovi en lia rakonto pri fulargilo sufi?an klarigon nek por nokta voja?o nek por tiel absoluta sekreto. Fine mi flankenmetis miajn anta?timojn; mi bonapetite tagman?is, kaj mi entrajni?is al Padafarmo, sen malka?i ion ajn de mia sekreto.

…En Legado, mi devis ?an?i ne nur de veturilo, sed anka? de stacio. Mi grimpis en la lastan trajnon direkti?onta al Ejfordo kaj alvenis en tiu malbone lumigata eta stacidomo je la preterpasita dekunua. Mi estis la sola voja?anto ironta al Ejfordo kaj mi vidis neniun sur la kajo, krom servisto dormetanta apud sia lanterno. Sed, ?e la eliro, mi trovis mian klienton kiu atendis min en la mallumo; sen diri unu vorton, li prenis min per la brako kaj enveturigis min en kale?on kies la pordo estis malfermata. Li relevis amba?flanke la fenestrajn vitrojn, frapis kontra? la vando kaj la ?evalo grandtrote ekiris.

- Estis nur unu ?evalo ? interrompis Holmso.

- Jes, nur unu.

- ?u vi vidis kia koloro ?i estis ?

- Jes, per la lumo de la lanternoj, mi vidis ke ?i estis alzano.

- ?u li ?ajnis laca, a? vigla ?

- Ho ! Vigla kaj li havis brilajn harojn.

- Dankon. Pardonu esti interrompanta vin. Da?rigu, mi petegas, vian tiom interesan rakonton.

- Ni do foriris kaj ni veturis dum almena? unu horo. La kolonelo Lisandero Starko diris al mi ke estis je sep mejloj, sed mi kredas, pro la rapido la? kiu ni iradis kaj la tempo kiu fluis inter foriro kaj alveno, ke estis prefere dek du mejloj ol ok. Mia kunulo ne parolis kaj mi sentis lian rigardon fiksita sur mi. La vojo devis esti malbona, la? ju?o de la skuadoj de la veturilo. Mi provis rigardi tra la fenestrojn, sed ili estis el diafana vitro, kaj mi povis nur malprecize vidi la brilon de la lumoj kiuj renkontpasis nin. De tempo al tempo mi hazardis rimarkon por rompi la monotonecon de la voja?o, sed la kolonelo respondis nur per unusilaba?oj, kaj la konversacio tuj falis. Finfine la skuoj de la vojo estis anstata?igitaj de pli milda veturado sur sablita aleo, kaj la veturilo haltis. La kolonelo Lisandero Starko unue elsaltis teren, kaj ?ar mi sekvis lin, li vigle enirigis min tra malfermita pordo anta? ni. Tiele mi faris, por tiel diri, nur salton de la kale?o al la anta??ambro, kaj tial mi ne povis havi la plej etan ekvidon de la fasado de la domo. Tuj kiam mi transpa?is la sojlon, la pordo peze malfermi?is, kaj mi a?dis la ruli?adon de la veturilo kiu malproksimi?is.

…Estis mallume kiel en forno en la interno, kaj la kolonelo palpe ser?is alumetojn, grumbletante malla?te. Subite pordo malfermi?is ?e la alia flanko de la koridoro, kaj longa lumradio alvenis ?is ni. Poste aperis virino tenanta lampon super sia kapo kaj klinanta la korpon anta?en por videti nin. ?i ?ajnis al mi tre beleta, vestita de ri?a ?tofo, tiom kiom mi povis ju?i tion per la rebriloj de tiu ?tofo en la lumo. ?i eldiris kelkajn vortojn en fremda lingvo, la? demanda tono; mia kunulo respondis per kruda kaj seka vorto, kiu ektremigis ?in tiel ke la lampo preska? elglitis el ?iaj manoj. La kolonelo Starko alproksimi?is al ?i, flustris ion en ?ian orelon, kaj poste pelante ?in en la ?ambron de kie ?i eliris, revenis al mi kun la lampo en la mano.

…"?u vi bonvolos atendi ?i tie dum kelkaj minutoj, li diris malfermante alian pordon.

…La ?ambro en kiu mi trovi?is, estis sobre meblita : meze, ronda tablo sur kiu dise ku?is germanaj libroj, apud la pordo, harmoniumo sur kiu la kolonelo Starko metis la lampon.

…"Mi petas al vi nur momenton, li diris, kaj li foriris en la mallumon.

…Mi rigardis la librojn kaj malgra? mia nescio de la germana, mi konstatis ke du el ili estas sciencaj trakta?oj, kaj la aliaj poezilibroj. Mi iris al la fenestro, esperante vidi la kamparon, sed la fenestro estis fermita de kverka ?utro, alfortikigita helpe de forta fera stango. ?i tiu domo estis mirinde silenta. Ekster la tiktakado de malnova horlo?o en la koridoro, ?io ?ajnis morta en ?i tiu lo?ejo. Konfuza sento de ?enateco komencis invadi min. Kiuj estis tiuj germanoj, kaj kion ili faris en ?i tiu stranga izolita loko ? Kie estis ?i tiu loko ? Mi estis je dek mejloj, a? proksimume, de Ejfordo, estas ?io kion mi sciis, sed norden, suden, orienten, okcidenten ? Neeble ?uste taksi tion. Por trankviligi min, mi diris al mi ke Legado, kaj eble aliaj grandaj urboj, trovi?is en la ?irka?a?oj kaj ke fine la loko povis ja ne esti tiel izolita kiel mi unuatempe kredis tion. Tamen la? la ?irka?a kvieteco, estis tute certe ke ni estis meze de kamparo. Mi tien kaj reen trapa?adis la ?ambron, zumkantante melodion por doni al mi kura?on, kaj trovante ke mi bone gajnis miajn kvindek gineojn.

…Subite, sen tio ke mi a?dis la plej etan bruon kaj meze de la plej absoluta silento, la pordo malrapide malfermi?is. La virino kiun mi jam vidis, aperis en la aperturo, enkadrita en ombro; ?ia bela, inteligenta viza?o plene lumigita de la lumo de la lampo, vidigis fortan ektimon kiun ?i komunikis al mi. ?i gestis al mi per tremanta fingro por ne brui, poste ?i flustris en mian orelon kelkajn vortojn el malbona angla, sen?ese turnante la okulojn al la malfermita pordo malanta? ?i, kiel post?asata besto.

…"Sur via loko, mi forirus, ?i diris provante ne tremigi sian vo?on; mi certe ne restus ?i tie, vi ne estas farita por la tasko kiu atendas vin.

…"Sed, sinjorino, mi diris, mi ankora? ne plenumis mian taskon. Mi ne povas foriri sen esti vidinta la ma?inon.

…"Kredu min, ?i da?rigis, ne atendu. Vi povas pasi ?i tie; estas neniu.

…Kaj tiam, vidante ke mi ridetis skuante la kapon, ?i maltimi?is kaj faris pa?on anta?en, tordi?ante la manojn.

…"Pro la ?ielamo, ?i murmuris, foriru anta? ol tio estu tro malfrua !

…Mi beda?rinde estas nature obstina kaj ju pli inklina por riski min en afero, des pli mi renkontas obstaklojn. Mi pensis pri miaj kvindek gineoj, pri la enuiga voja?o kiun mi ?us faris, pri la malagrabla nokto kiu probable atendis min. Mi do farintus ?ion ?i por nenio ? Kial mi finfine forkurus sen esti plenuminta mian komision kaj sen ricevi la laborpagon al kiu mi rajtis ? ?i tiu individuo povis esti freneza ! Kion mi sciis pri tio ? Mi do rezolute kapneis, kvankam la agmaniero de tiu virino emociis min pli ol mi volis konfesi, kaj mi klare deklaris mian intencon resti kie mi estis. ?i estis tuj ripetonta siajn admonojn kiam mi a?dis fermi pordon sur la unua eta?o kaj malsupreniri la ?tuparon. ?i momente a?skultis, senespere levis la manojn al ?ielo kaj malaperis tiel rapide kaj silente kiel ?i venis.

…La novaj alvenantoj estis la kolonelo Lisandero Starko kaj dika vireto kun grizi?anta barbo kiu eliris el la faldoj de sia duobla mentono; ?i lasta estis prezentita al mi kiel estanta sinjoro Fergusono.

…"Li estas mia sekretario kaj mia administranto, diris la kolonelo. Sed, tamen, ?ajnas al mi ke mi fermis ?i tiun pordon forirante ? Mi timas ke vi estis en aerblovo.

…"Kontra?e, mi diris, mi malfermi?is ?ar mi sentis varmecon.

…Li ?etis al mi malfideman ekrigardon.

…"Se ni parolus pri nia afero, li diris. Ni tuj, sinjoro Fergusono kaj mi, alkondukos vin por vidi la ma?inon.

…"?u mi devas preni mian ?apelon ?

…"Ho ! Ne, estas en la domo.

…"Kio, vi eltiras vian fulargilon el la domo ?

…"Ne, ne. Ni nur premas ?in ?i tie. Sed ni ne zorgu pri tio. ?io kion ni deziras, estas ke vi ekzamenu la ma?inon kaj ke vi diru al ni tion kio estas rompita a? misfunkcianta.

…Ni supreniris kune, la kolonelo malfermante la pa?adon, kun lampo en la mano, la dika administranto kaj mi sekvante lin de proksime. Tiu malnova domo estis vera labirinto, kun koridoroj, mallar?aj pasejoj, helicaj ?tuparoj, malaltaj pordetoj kies la sojloj estis eluzitaj de la anta?aj generacioj. Estis nek tapi?oj nek ia ajn meblaro ekster la tereta?o, kaj la gipso falis de la muroj kiujn la malsekeco kovris per verdaj kaj malsanaj makuloj. Mi provis montri indiferentan mienon, sed mi ne sukcesis tute forgesi la averton de la virino, kvankam mi ne volis a?skulti ilin, kaj mi ne perdis miajn du kunulojn el la okulo. Fergusono ?ajnis malgaja kaj silenta homo, sed per la malmultaj vortoj kiujn li diras, mi ekkomprenis ke li estis almena? samlandano.

…La kolonelo Lisandero Starko fine haltis anta? malalta pordo kiun li malfermis. ?i eliris sur malgranda kvadrata ?ambro kie ni povintus apena? stari ?iujn tri. Fergusono restis ekstere, la kolonelo enirigis min kun li.

…"Ni estas, li diris, en hidra?lika premma?ino, kaj estus aparte malagrable por ni, se iu funkciigus ?in. La plafono de ?i tiu malgranda ?ambro fakte estas la prempi?to kiu venas frapi ?i tiun metalan plankon per forto de pluraj tunoj. Estas ekstere malgrandaj flankaj kolumnoj kiuj enhavas akvon, ili ricevas la forton kaj komunikas ?in obligitan, kiel vi devas scii tion. La ma?ino ankora? funkcias, sed ?i ?ajnas ricevi ian reziston, kaj ?i perdis iom de sian forton. ?u vi bonvolas ekzameni ?in kaj diri al ni tion kio estus por fari ?

…Mi prenis la lampon el liaj manoj kaj komencis detaleman ekzamenon. ?i estis mekanismo giganta kaj kapabla disvolvi grandegan premon. Mi poste iris eksteren kaj mallevis la regostangojn. Mi tuj rekonis per la sono, ke estis malforta liko, tra kiu la akvo eskapis. Mi anka? malkovris ke la ka??uka garna?o de pi?tostango ?rumpis kaj ne plu plenigis la spacon kiun ?i devis ?topi. Tie certe estis la ka?zo de la fortoperdo, kaj mi sciigis ?in al miaj kunuloj kiuj a?skultis min kun la plej granda atento kaj metis al mi kelkajn teknikajn demandojn pri la maniero por plenumi la riparadon. Kiam mi bone klarigis ?ion al ili, mi revenis al la ?ambro de la pi?to por denove kontentigi mian scivolemon. Estis okulfrape ke la rakonto de fulargilo estis nura fabelo (estintus fakte sensence uzi ma?inon kun potenco tiom misproporcia al ?i tiu celo). La vandoj de la ?ambro estis el ligno, sed mi rimarkis ke la planko, iu fera trogo, estis kovrita de metala plato. Mi ka?ri?is kaj jam ungogratis ?in por rekoni ?ian ecaron kiam mi a?dis surdan germanan ekkrion, kaj vidis la kadavrecan viza?on de la kolonelo klinita al min.

…"Kion vi faras ? li demandis.

…Mi estis furioza pro lasi min tiel stulte esti kaptita.

…"Mi admiris vian fulargilon, mi diris al li, ?ajnas al mi ke mi povintus doni al vi pli efikajn konsilojn se mi sciintus la veran destinon de via ma?ino.

…Mi ne eldiris ?i tiujn vortojn ke mi jam ekkonsciis pri mia malsa?a?o. La viza?o de mia interparolanto fari?is kruelega kaj dan?era flamo brilis en liaj grizaj okuloj.

…"Ho ! Tre bone, li diris, vi estas scionta ?ion.

…Li retroiris unu pa?on, abrupte fermis la pordon kaj turnis la ?losilon. Mi ek?etis min al la butono, sed neniu el miaj klopodoj e? sukcesis ?anceli ?in.

…"Hola ! Mi kriegis. Hola ! Kolonelo ! Malfermu al mi !

…Kaj tiam, subite, en la noktosilento, mi a?dis bruon kiu malfluidigis al mi la sangon en la vejnoj(2) ! ?i estis la knarado de la regostangoj, kaj la starto de la cilindro al kiu mi malkovris likon; la kolonelo ekfunkciigis ma?inon ! La lampo ankora? estis sur la planko kie mi metis ?in por ekzameni la trogon. Per ?ia lumo, mi vidis la malhelan plafonon malrapide malsupreniri al mi, la? sinsekvaj skuadoj, sed - neniu povis scii tion pli bone ol mi - kun forto kiu devis en unu minuto redukti min al la stato de senforma pulpo. Mi ?etis min kontra? la pordon, alvokante helpon, mi ?iris al mi la fingrojn sur la seruro, mi plorpetis la kolonelon lasi min eliri; sed la senkompata klikado de la regostangoj sufokis mian vo?on. La plafono nun estis nur je unu futo a? du super mia kapo kaj levante la manon mi jam kapablis tu?i ?ian malmolan kaj malglatan surfacon. Tiam ?ar la morto estis neevitebla, necesis preni pozicion kiu igis ?in kiel eble malplej doloran. Se mi ku?us ventraltere, la pezo unue trafus la spinon ! kaj mi ektremis pro la ideo de la terura rompo kiu rezultus. Aliflanke, se mi ku?us surdorse, ?u mi kura?us rigardi malsupreniri al mi ?i tiun mortigan ombron ? Jam mi ne plu povis teni min stare kiam mi havis ekvidon, kiu donis al mi iomete da espero.

…Mi diris ke la plafono kaj la planko estas el fero kaj la vandoj el ligno. ?etante lastan kaj rapidan rigardon ?irka? mi, mi vidis maldikan strion da lumo inter du tabuloj; kaj balda? malgrandan tabulon kiu malfermi?is. Unu sekundon de hezito, tempon por certi?i ke ?i ja estis pordo de savo kaj mi ?etis min kiel frenezulo en tiun aperturon kaj falis duonsvenanta ?e la alia flanko de la vando. La tabulo refermi?is malanta? mi; kelkajn momentojn poste, la bruo kaj de la frakasata lampo kaj de la du amasoj da metalo kuni?antaj pruvis al mi kiom mi ?us eskapis el dan?ero !

…Mi reakiris konscion per intensa premo sur la pojno; mi malfermis la okulojn : mi estis etendita sur la planko en mallar?a koridoro kaj virino kiu tenis kandelon, estis klini?inta super mi, strebante trejni min per la mano kiu restis libera al ?i. Mi rekonis en ?i tiun saman bonfaran feinon kies konsilojn mi tiel freneze malakceptis.

…"Venu ! Venu ! ?i kriis ekster si mem. Ili anta?momente estos ?i tie. Ili vidos ke vi ne estas tie kie ili lasis vin. Ho ! Ne perdu tiel utilan tempon, ekvenu !

…?i-foje almena? mi ne plus malestimis ?ian opinion. Mi pene restari?is kaj kuris kun ?i al la fino de la koridoro kie trovi?is helica ?tuparo kiu kondukis nin al pli lar?a pasejo. ?e la moment kiam ni atingis ?in, ni a?dis rapidajn pa?ojn kaj la kriojn de du homoj respondantaj unu la alian de iu eta?o al alia. Mia gvidistino haltis senkonsila, poste abrupte malfermis pordon kondukantan en ?ambron, kies la fenestro spegulis la radiojn de la luno.

…"Tie estas via savo, ?i diris. Estas alte, sed mi kredas, ke vi povos salti.

…Sammomente brileto ekaperis ?e la fino de la koridoro, lumigante la longan kaj maldikan silueton de la kolonelo Lisandero Starko kiu, kun lanterno enmane, kuris svingante ian tran?ilegon de viandisto. Mi ekkuris al la fenestro, ?in perforte malfermis kaj rigardis eksteren. Kiel ?io estis kvieta kaj paca en ?i tiu ?ardeno lumigita de la luno ! Mi ne estis je pli ol tridek futojn alte : mi interkrurigis la fenestrosojlon, sed ne volis salti anta? ol a?di tion kio okazos inter mia savantino kaj la a?ulo kiu persekutis min. Se li mistraktus ?in, mi estis decidita maltimi ?ion kaj iri al ?ia helpo. Mi apena? havis tempon ekpreni tiun decidon ke mia turmentisto jam estis ?e la pordo, forpu?ante la virinon por perforte trapasi, dum tiu ?i ?etis al li siajn brakojn ?irka? lian korpon, kaj provis haltigi lin.

…"Fred?jo, Fred?jo, ?i kriis angle, memoru vian promeson de la lasta fojo, neniam, neniam rekomenci. Li diros nenion, Ho ! Li diros nenion ! Mi estas certa pri tio.

…"Vi estas freneza, Eliza ! li diris, provante liberigi sin. Vi do volas perdi nin ?iujn. Li vidis tro multe. Lasu min pasi !

…Li bruske forpu?is ?in, kaj pelante sin al fenestro, donis al mi frapon per sia armilo. Mi elfalinte retenis min per etenditaj brakoj kaj pendis ekstere, alkro?ita al la fenestrosojlo. Mi sentis akran doloron, mi cedis kaj falis en la ?ardenon.

…Mi estis konsternata, sed ne vundata de mia falo, mi relevi?is kaj kuris per mia tuta forto tra la arbedotufoj, ?ar mi ja sentis ke mi ne ankora? estis el dan?ero. Sed subite, la kura?o ekmankis al mi, mi rigardis mian manon kie mi sentis dolorajn lancinadojn; mi tiam ekrimarkis ke mia dikfingro estis fortran?ita kaj ke la sango abunde elfluis el la vundo. Mi provis banda?i min per mia naztuko, sed miaj oreloj komencis zumi kaj mi svenis meze de la rozujoj.

…Mi ne kapablus diri kiom da tempo mi restis senkonscia. Tio povis esti tre longa, ?ar la luno malaperis kaj la tago komencis eklumi kiam mi rekonscii?is. Miaj vestoj estis malsekaj pro roso, kaj mia maniko trempita de sango. La doloro de mia vundo rapidege memorigis al mi pri ?iuj incidentoj de la nokto, kaj mi salte restari?is je la penso ke mi ankora? povus esti persekutata. Sed kia estis mia miro, ?irka?rigardante min, ne plu vidi a? domon a? ?ardenon. Mi estis ?e la angulo de he?o, apud la ?efvojo, kaj tutproksime trovi?is longa konstrua?o kiun mi rekonis, proksimi?ante, kiel estanta la stacio mem kie mi eltrajni?is la anta?an nokton. Sen mia malbona vundo, ?io kio okazis dum ?i tiuj teruraj horoj povintus esti nur malbona son?o.

…Tute senatenta, mi eniris la stacidomon kaj informi?is pri la horo de la trajnoj. Estis unu direkti?onta al Legado post malpli ol unu horo. Mi rekonis la dungiton pro vidi lin ?e la alveno. Mi demandis al li ?u li a?dis paroli pri la kolonelo Lisandero Starko ? ?i tiu nomo estis tute nekonata de li. ?u li rimarkis veturilon kiu venis atendi min la lastan nokton ? Ne, li rimarkis nenion. Mi tiam informi?is pri policejo ? Estis unu je tri mejloj, oni respondis al mi.

…Sed estis tro malproksime por mi, pro la stato de malforteco en kiu mi trovi?is. Mi do devis atendi mian revenon al la urbo por depozicii. Estis iom pli ol la sesa kiam mi alvenis tien. Mia unua zorgo estis pansigi min, poste la kuracisto bonvolis alkonduki min ?i tie. Mi konfidas al vi mian sorton kaj faros ekzakte tion kion vi diros al mi.

Ni restis dum kelka momento silentaj post ?i tiu eksterordinara rakonto. Poste ?erloko Holmso eltiris el la biblioteko unu el la grandegaj registroj en kiuj li lokis siajn gazetajn eltran?a?ojn.

- Jen anonco kiu interesos vin, li diris. ?i aperis en ?iuj gazetoj anta? ?irka? unu jaro. A?skultu : "Malaperis la 9an, kurantan, Jeremio Hejlingo, dudeksesjara?a hidra?lika in?eniero. Foririnta el sia lo?ejo je la deka vespere. Neniuj nova?oj de tiam. Estis vestita, ktp". Ha ! ?i tio reprezentas, mi imagas, la lastan fojon kiun la kolonelo bezonis riparojn al sia premma?ino.

- Granda Dio ! ekkriis mia paciento. Sed tio klarigas tion kion diris tiu virino !

- Sen iu ajn dubo. Certas ke la kolonelo estas senemocia kaj rezoluta viro kiun nenio haltigas. Li estas absolute decidita neniam lasi kontra?i siajn planojn, kiel tiuj piratoj kiuj lasas neniun postvivi sur la kaptitaj ?ipoj. Nu ! ?iu el niaj momentoj estas grava; se do vi sentas al vi la forton, ni tuj iros al Metropola Polico kaj de tie al Ejfordo.

?irka? tri horojn poste ni ?iuj estis en la trajno kiu, de Legado devis alkonduki nin al la malgranda vila?o Berk?iro, kiu estis la okazejo de la koncerna dramo, ?iuj, tio estas ?erloko Holmso, la mekanikisto, la inspektoro Lar?strato de la Metropola Polico, iu senuniforma policano kaj mi mem. Lar?strato estis etendinta armean mapon de la graflando sur siajn genuojn, kaj estis desegninta per cirkelo rondon havanta Ejfordon kiel centron.

- Jen, li diris. ?i tiu rondo havas dek mejlojn en la radiuso. La loko kiun ni ser?as, devas esti ie en ?i. ?u vi fakte diris dek mejlojn, sinjoro ?

- Mi diris : almena? unu horon de veturilo.

- Kaj vi pensas ke oni refarigis al vi ?i tiun tutan vojiron dum vi estis senkonscia ?

- Tio ja necesas. Mi cetere havas malklaran memoron pri esti levita kaj transportita.

- Tio kion mi ne povas kompreni, mi diras, estas ke ili doma?is vin kiam ili trovis vin sveninta en la ?ardeno. Eble la a?ulo lasis sin kortu?ita de tiu virino !

- Tio ne ?ajnas al mi pruvita. Mi neniam vidis pli senindulgan viza?on.

- Ho ! Ni balda? klarigos ?ion ?i, diras Lar?strato. Nu vidu ! Jen mia rondo, kaj mi ja ?atus scii kie trovi?as en ?i tiu spaco la homoj kiujn ni ser?as.

- Mi kredas ke mi kapablus indiki al vi la lokon, diris trankvile Holmso.

- Vere ! ekkriis la inspektoro, ?u vi jam havas opinion pri ?i tiu afero ? Ni tuj vidos kiu el ni estos en akordo kun vi. Mi diras ke ?i estas suden, ?ar tien la lando estas malpli lo?ata.

- Mi estas por la oriento, diris mia paciento.

- Mi opinias por la okcidento, diris la senuniforma viro. Estas multe da izolitaj lo?ejoj ?i-tiuflanke.

- Kaj mi, mi estas por la nordo, mi diris miavice; ?ar ?i estas la flanko de la ebena?o kaj nia amiko asertis ke li supreniris neniun deklivon.

- Nu ! ekkriis la inspektoro ridante. Jen beleta diverseco de opinioj. Ni dividis la kvar ?efpunktojn inter ni. Al kiu vi donas vian vo?on, sinjoro Holmso ?

- Vi ?iuj malpravas.

- Sed ni ?iuj ne povas malpravi.

- Ho ! Jes, perfekte. Jen mia punkto al mi, kaj li metis sian fingron en la centron de la rondo. Estas tie kie ni trovos ilin.

- Sed la kurso de dek du mejloj ? diris Haterlejo.

- Ses por iri kaj ses por reveni. Nenio estas pli simpla. Vi diris ke la ?evalo estis vigla. Kiel ?i povintus esti tia, se ?i jam faris dek du mejlojn la? malbonaj vojoj ?

- Certe, tio estas tre ver?ajna ruza?o, rimarkigis penseme Lar?strato. Kompreneble, ne povas esti dubo pri la naturo de ?i tiu bando.

- Neniu, diris Holmso. Ili estas grandskale falsaj monfaristoj kaj la premma?ino utilas al ili por fabriki la amalgamon kiu anstata?as la ar?enton.

- Ni sciis ekde kelka tempo ke ekzistis tre lerta bando, kiu fabrikis falsan moneron. Ili milope stampis duonkronojn. Ni sekvis ilian spuron ?is Legado, sed ne plu. ?ar ili implikis la spurarojn la? maniero kiu montras ke tio estas malnovaj kutimoj. Nun, danke al ?i tiu feli?a koincido, mi kredas ke ni tenas ilin.

La inspektoro eraris. ?i tiuj krimuloj ne devis fali inter la manojn de justico. Alvenante al Ejfordo ni vidis grandegan kolumon de fumo kiu levi?is super bosketo en la najbarejo, kiu sterni?is super la pejza?o kiel longega strutplumo.

- Domo kiu brulas ? Lar?strato demandis al la staciestro, ?e la momento kiam la trajno reforiris.

- Jes, sinjoro.

- Kiam tio komenci?is ?

- Mi a?dis diri ?i tiun nokton, sinjoro, sed tio plimalboni?is, kaj nun ?io flamas.

- Al kiu la domo apartenas ?

- Al doktoro Be?ero.

- Diru al mi, interrompis la mekanikisto, ?u doktoro Be?ero estas tre maldika germano kun longa pinta nazo ?

La staciestro ekridis : "Ne, sinjoro, doktoro Be?ero estas anglo, kaj ne estas en la tuta paro?o pli grasa homo. Sed li havas kun li sinjoron, malsanulon, mi kredas, kiu estas fremdulo, kaj al kiu iom da bona bova?o de Berk?iro ne farus malbonon".

Li ne finis paroli, ke ni estis pa?antaj en la direkto al la brulo. La vojo suriris malgrandan monteton, kaj ni videtis anta? ni grandan blankan domon el?etan fajron tra ?iu fenestro, kaj ?iu fendo, dum tri pumpiloj taktike aran?itaj en la ?ardeno kontra?batalis la brulegon, sed sen multa rezulto.

- Estas tio ! ekkriis Haterlejo, ?e la apogeo de eksciti?o. Jen la sablita aleo kaj la rozujoj kie mi falis, kaj estas tiu fenestro sur la dua eta?o de kie mi saltis.

- Nu ! diris Holmso, almena? jen vi ven?ita. Ne estas dubinda ke estas via lampo frakasita de la premma?ino kiu ekbruligis la lignajn vandojn, kaj ke ili ne ekrimarkis tion en la diligenteco por la ?asado kiun ili okazigis al vi. Bone rigardu en ?i tiun homamason, ?u viaj amikoj de la nokto ne trovi?as : sed mi timas ke ili jam estas almena? centkelke da mejloj de ?i tie.

La timoj de Holmso devis reali?i, ?ar de tiu tago neniu a?dis paroli pri la beleta virino de la sinistra germano, a? de la mal?oja anglo. Kamparano frumatene renkontpasis tiun matenon ?areton enhavantan plurajn homojn, kaj grandajn kestoj, rapide veturantan al Legado; sed tie, ?iu spuro de la fu?antoj malaperis kaj la sagaceco mem de Holmso neniam sukcesis malkovri la plej etan indicon kiu metis lin sur ilian spuron.

La fajrestingistoj estis tre mirigitaj de la strangaj internaj aran?oj de ?i tiu domo, kaj ankora? pli de la eltrovo sur la fenestro de la dua eta?o de homa dikfingro fre?e tran?ita. ?irka? la vespero, fine, iliaj klopodoj estis kronata de sukceso kaj oni mastris la brulegon : sed la tegmento disfalis, kaj kelkaj feraj tuboj estis ?io kio restis el tiu mekanismo kiu multe kostis al nia amiko. Oni trovis grandajn kvantojn da nikelo kaj stano, stokitajn en staplo apud la domo; neniun moneron, tio kio klarigas la ?eeston de grandaj kestoj pri kiuj ni ?us parolis.

Bone konservita postsigno venis malka?i al ni kiel la vundito estis transportata de la ?ardeno al la loko kie li reakiris la konscion. Li evidente estis portata de du personoj kies unu havis la piedon rimarkinde malgrandan, kaj la alia, male, el eksesa amplekso. ?ajnas do probable ke la silenta Anglo, malpli a?daca a? malpli kruela ol lia kunulo, helpis la virinon por transporti la svenintan viron ekster dan?eron.

- Nu ! diris nia mekanikisto malgaje, relokante sin en la trajnon, estis por mi beleta afero en tio ! Mi perdis mian dikfingron kaj miajn kvindek gineojn ?

- Vi akiris sperton, diris Holmso ridante. Kaj nerekte, tio havas alian avanta?on : ?ar ?ie kie vi rakontos ?i tiun aventuron, vi faros al vi la reputacion de la plej interesa rakontisto en la mondo.

(1) Unu gineo valoris 21 ?ilingojn, do hodia? en 2019, proksimume 2.100€.

(2) Franca esprimo signifanta aflikti?i.

Last edited: 19/11/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment