Créer un site internet

Ĉ 01 La Nova Luanto de la 47.

Tiun tagon, patro Aperturo, pordisto de la domo nro 47 sur la bulvardo Sankta Mikaelo en Parizo, estis tute malkvieta. Li ĵus travivis plorindan nokton.

Li rakontis siajn sortobatojn al virino kiu tenis la gazet-kioskon kontraŭrigarde al sia hejmo.

- Ĉio, li ekkriis, estas kulpo de la printempo, de la hunda raso, kaj de tiuj friponaj studentoj !

- Kompatinda sinjoro Aperturo ! respondis la kompatema virino de la kiosko, kaj ĉu ĉi tiu bruego daŭris ?…

- Almenaŭ unu horo, kara sinjorino, almenaŭ… Mi dormis kiel feliĉulo; Agatino ronkis… Subite oni sonorigas… Mi abrupte vekiĝas… Mi frotas miajn okulojn… "Nu ! kiun mi diras al mi, sed ŝajnis al mi ke ĉiuj luantoj jam revenis…" Fine tamen, mi tiras la ŝnuron… La pordo malfermiĝas, restas malfermata dum longa momento, poste bruege fermiĝas… estis ĉirkaŭ la dua matene… Minuto pasas silente… Poste, jen hurladoj kiuj plenigas la korton… Mi vekas Agatinon… "Ĉu vi aŭdas tiujn hurladojn ?" kiun mi diras al ŝi. "Ha ! Dio mia ! kiun ŝi terurate respondas al mi, ĝi estas la lasta juĝo"… Fakto estas ke tio tute ne estis trankviliga… Mi tamen ellitiĝis… en noktoĉemizo, kiel vi ja imagas… kaj mi rigardis tra la fenestro.

- Sro Aperturo, vi tremigas min.

- Estis sufiĉe por tio, kara sinjorino… La korto estis plenplena de amaso da ombroj kiuj moviĝis grunde… Kaj tio svarmis, kaj tio hurlis, tiom ke oni kredintus animojn de la purgatorio petegantaj indulgon al Eterna Patro… Poste, jen kiam la hurladoj fariĝis plorindaj bojadoj… "Estas hundoj ! kiun eligis al mi Agatino ? Malkuraĝulo ! Ĉu vi timas kelkajn hundojn ? De kie do ili eniris ?…" Ĉe tiu momento, mi prenis mian irbastonon… eliris… ankoraŭ en noktoĉemizo… kaj mi frapis en amason… Nu jes ! Estis iu dika kiu eksaltis al mi kaj mordis al mi la karnon de suro… Neeblis liberigi mi de ĉiuj ĉi bestoj… Mi kriis : helpon !… La domo vekiĝis… Oni ĵetis al mi sitelojn da akvo sur la kapon, sub la preteksto kvietigi la hundojn, kiuj pli kaj pli laŭte hurladis… Fine, Agatino, kiu prenis la tempon surmeti jupon, ŝteliris laŭlonge de la muroj ĝis la enir-pordo, malfermis ĝin tutlarĝe, kaj ĉi tiu furioza hundaro decidiĝis eliri el nia hejmo…

- Ĝi denove estis ŝerco de tiuj damnindaj studentoj…

- Kiel vi diras, kara sinjorino… Ĉe la tenilo de la pordosonorilo, pendis letero.

- Ĉu vi ĝin legis, ĉi tiun leteron ?

- Agatino kaptis ĝin kaj kunportis ĝin en la pordistejo… Ni ekbruligis kandelon dum la luantoj reenlitiĝis malbenante nin… kaj tiam ni legis ĉi tiun inferan leteron… Jen tio kion ĝi diris : "Recepto por amuzi pordiston : Noktomeze preni sur la strato vagan hundinon, post certiĝi ke ĝi estas sub la influo de la printempa seksardo; promenigi ĝin tenante ĝin per ŝnuro dum du horoj sur la strato Mufetardo aŭ iu ajn alia strato vizitata de hunda raso; tuj kiam la fraŭlino kolektis post si tridekkelke da amantoj, malfermigi la unue trovitan pordon kaj enirigi la hundaron en la korton; refermi la pordon kaj lasi la pordiston distriĝi kun ĉi tiuj neatenditaj kunuloj.

- Tio estas abomeninda, sinjoro Aperturo !

- Des pli abomeninde ĉar ĝi estis subskribita : Sapekko… Sapekko, kara sinjorino, senindulo kiu estas la plago de la latina kvartalo…

- Ne parolu pri tio al mi… Li jam suferigis al mi malicaĵojn de ĉiaj koloroj…

- Ho ! Se mi iam tenus lin vidalvide, en angulo, li lernus tion kio kostas tiel perturbi la paca nokto de pordisto kiel mi.

- Kaj vi bone farus !… Tiu kreitaĵo estas monstro !…

- Pli malbone ol tio, kara sinjorino, li estas ĵurnalisto.

Kaj tio dirita, la patro Aperturo rehejmiris, sakrante kiel ĉaristo.

Fakte, la pordisto de numero 47 ne malpravis koleriĝi. La petolo de la ŝerculaĉo kiun li nomis Sapekkon, havis malagrablegan guston. La hundaro kiu estis enirigita je la dua matene en lian korton, dank’al efiko de printempaj ardoj de hunda Frino, laŭvorte interrompis lian dormon, kaj kiam li reendormiĝis, ĉe tagiĝo, inter la brakoj de Agatino, lia ripozo estis denove ĝenata de abomenaj inkubsonĝoj. Li sonĝis ke li estis sturmata de bando da rabiaj hundoj.

Fine, li pensis vekiĝante, kiu scias ĉu la perfida hundo kiu mordis lin, ne estas trafita de rabio ?

Li iris montri sian suron al la plej proksima apotekisto, kiu profitis de tiu okazo por kaŭterizi ĝin je alta prezo.

Plie, la juna Hiakinto, lia heredonto, trijaraĝa, siaflanke travivis tian maltrankvilan nokton, ke li supermezure sin forgesis en sia infana lito; tio kio okazigis al li serveran pugbaton fare de sinjorino sia patrino, la kolerema Agatino.

La patro Aperturo apenaŭ estis kaŭterizita kaj spiris freŝan aeron ĉe sia pordo kiam li estis alproksimigita de junulo kun simpatia aspekto.

- Pardonu min, sinjoro, diris la junulo, ĉu estas vi kiu estas la pordisto de ĉi tiu domo ?

- Jes, sinjoro.

- El kiom da ĉambroj, mi petas, konsistas interetaĝa apartamento kiu estas por lupreni ?

- El kvar ĉambroj, sinjoro : salono, dormoĉambro, manĝoĉambro kaj granda, tre lumplena kuirejo. Ankaŭ estas studĉambro sur la korto, kiu estas sufiĉe vasta kaj povus esti rigardata kiel ĉambro.

- La prezo ?

- Mil frankoj, sinjoro.

- Ĉu ni povas viziti ?

- Je via dispono.

Kaj jen la pordisto kiu diligentas montri al la aspiranta luanto la belecojn de la interno. La junulo deklaras ke la apartamento taŭgas al li. Tamen li informiĝas pri la homoj kiuj loĝas en la domo. Li tute ne volus loĝi en domo kiu ne estus trankvila kaj respektinda.

- Pri tio, sinjoro, asertas la pordisto, tute ne maltrankviliĝu… La interetaĝo havas nur du luantojn : tiun de la disponebla apartamento kaj la nutraĵvendiston de la teretaĝo. Ĉe la unua loĝas plumisto de la strato Sankta Denizo, Sro Bakitpano. Ĉe la dua estas Sro Mortero, prezidanto de la dudek-kvina ĉambro. Ĉe la tria, la kolonelo Kampistrono de Beloneto, emerito. Ĉiuj pacemaj kaj tre honorindaj homoj, ĉiu ĝuanta en sia familio patriarkan vivon. Vi vidas ke la domo estas bone loĝata. Koncerne la suprajn etaĝojn, ili estas dividitaj en du apartamentojn okupitajn de komercaj dungitoj; ili ne estas burĝoj, sed estas tute same. Ĉie, hejmoj kun kvieteco kiun nenio alproksimiĝas.

- Bone, tio taŭgas al mi. Kaj kiuj estas la lukondiĉoj ?

- Ses monatoj antaŭpagitaj, malpermeso suprenirigi brullignon aŭ karbon post la deka matene, kaj senescepta malpermeso havi hundojn aŭ eĉ katojn.

- Ĉu birdoj ankaŭ estas malpermesitaj ?

- Tute ne.

- Mi dezirus ke ĉi tio estu menciita en la lukontrakto.

- Sro Tardio, la luiganto, vidos nenian ĝenaĵon pro tio.

- Tiam, tio estas konsentita. Mi rezervas la apartamenton. Jen tridek frankoj kiel gratifiko.

- Dankegon, sinjoro, vi ravas min !

- Bonvolu noti miajn nomon kaj adreson. Roberto Laripeto. Mi vivas de miaj malpezaj rentoj. Mi sufiĉe vojaĝis, kaj mi venas por ekloĝi en Parizo. Mi loĝas ekde ok tagoj ĉe la hotelo de Suezo, bulvardo de Strasburgo. Diru al la luiganto, prepari por mi tri-ses-naŭan lukontrakton, nuligeblan laŭ plaĉo de la luanto ĉiujn tri jarojn.

- Bonege, sinjoro.

- Subskribante, mi transdonos al Sro Tardio la kvincent frankojn kiuj reprezentas la antaŭpagon de la lupago.

La pordisto respekteme salutis Sron Roberton Laripeton. Tiu ĉi transiris la korton. Sur la sojlo de la kaleŝa pordego staris malafabla, ploretanta bubo. Li estis la heredonto de la geedzoj Aperturoj.

- Kio okazas, etulo ? demandis la nova luanto.

- Panjo vipis bebon ĉar bebo fekis en la lito.

- Ho ! Ne afabla panjo, diris Roberto Laripeto. Tre saĝa bebo. Nu, jen dek soldoj por rekompenci bebon esti fekinta en la lito. Ĉiufoje kiam bebo estos tre saĝa, la sinjoro donos al li dek soldojn por aĉeti bombonojn.

La juna Hiakinto stamfetis pro feliĉo kaj tute forgesis sian pugvergadon. La pordisto ne aŭdis la dialogon; li nur vidis ke sinjoro Roberto Laripeto amike frapetis la vangojn de lia ido kaj donis al li moneron. Li kuris al li.

- Sinjoro, vi estas tro bona.

- Ho ! Lasu fari. Mi ŝategas infanojn.

- Ĉu sendube sinjoro edziĝis ?

- Ne, mi male estas tute tio kio estas plej fraŭla; tute ne edziĝinta, nek legitime nek eksterregule.

Tri tagojn poste, Sro Roberto Laripeto ekokupis sian apartamenton. La luiganto konsentis al li tri-ses-naŭan lukontrakton, ĉiuperiode nuligeblan laŭ plaĉo de la luanto, menciante ke birdoj estis permesitaj por la luanto; Laripeto tuj kaj entute pagis siajn du antaŭpagojn kaj nove tapetigis. La salono, interalie, estis ornamita de tapetpapero prezentanta laŭ admirinde impresa maniero afrikan arbaregon.

La morgaŭon post la enveno de la nova luanto, la pordisto, matene vaksanta la ŝtuparon, ne estis malmulte mirita vidante, ŝraŭbitan sur la pordo de Sro Roberto, belan kupran platon sur kiu oni legis ĉi tiujn vortojn :

Fraŭlino Pelagia,
Fumpretigistino de pipoj.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment