Créer un site internet

Rolantaro.

Alkarazo, Lipharoj, Sankta-Fierulino, Papilio (FrV : Gargoulette, Moustache, SainteChipie, Papillon) : La 4 baptopatrinoj de Romualdo ĉe la Intrigejo.

Aperturo (Agatino kaj Krepeno) (FrV : Orifice Agathe et Crépin) : Geedzoj kun trijara infano (Hiakinto), pordisto de la domo.

Bakitpano (Gilda kaj Neostero) (FrV : Paincuit Gilda et Néostère) : Geedzaj plumistoj kaj loĝantoj de la 1a étaĝo.

Balbutado Anselmo (FrV : Bredouillard Anselme) : Balbutanta advokato, nekonscia helpanto de la du substituitoj Belvalo kaj Sankta Briego. Li estas spiritisto.

Belvalo Edgaro (FrV : Belvalli Edgard) : Iu substituito de Mortero kaj amanto de la prezidantino Marta Mortero.

Brizeis (FrV : Briséis) : Granda filino de Sro Ŝipvendisto kiun li volas edzinigi kun Laripeto.

Bruskambilo (FrV : Bruscambille) : Junulino kiu inicias en la domo de la markizino de Intrigejo.

Cebo Melanio kaj Aĥilo (FrV : Sapajou Mélanie et Achille) : Edzo kaj malbela edzino tenantaj la vendejo La Meditadoj de Lamartino en Parizo. Melanio kokras sian edzon kun Lakrispa Faramondo.

Dejasmeno Pamelo (FrV : Dujasmin Paméla) : Juna belulino tenanta la vendejo La Meditadoj de Lamartino en Marsejlo, kaj pli juna fratino de Sino Sublimo.

Eglantino (FrV : Églantine) : Gajplana servistino de Mortero.

Elŝteliĝo (FrV : Sesquivan) : Maljuna galonita generalo kaj reakcia senatano. Amiko de la kolonelo Kampistrono.

Fetiĉo Fileaso (FrV : Grisgris Philéas) : La koramiko de Eglantino, vivĝojulo.

Folulo Ĵeromo (FrV : Huluberlu Jérôme) : Preposto de Sankta Ĝermano la Palisumito.

Fratinoj Timinda, Blanka-Ĉie (FrV : Bruscambille) : Junulinoj de la domo de la markizino de Intrigejo.

Garuto (FrV : Garoutte) : Maljunaj gepraonkloj de Paŭlino Kampistrono loĝantaj en Marsejlo.

Grusofskio Vasilio (FrV : Groussofski Vasilii) : Varsovia pastro.

Kampistrono de Beloneto (Paŭlino kaj Bonaventuro) (FrV : Campistron de Bellonnet Pauline et Bonaventure) : Emerita kolonelo kaj loĝanto de la 3a étaĝo.

Kaŝmiro (FrV : Cachemire) : Alia nomo de en la trupo de Atanazio Perimeto.

Lakrispa Faramondo (FrV : Le Crêpu Pharamond) : Poeto, ŝuisto kiu ŝatas okupiĝi pri politiko.

Lapaco Georgo (FrV : Lapaix Georges) : Nevo de Kampistrono, senbarba advokato kiu politike estis vera kameleono.

Laripeto Roberto (FrV : Laripette Robert) : Rentulo kaj nova luanto de la domo ĉe la interetaĝo (vidu Pelagia).

Markizino de Intrigejo (FrV : Marquise de Rastaquouère) : Responsulino de la Kavalirinoj de la Rozkrucismo.

Mortero (Marta kaj Isidoro) (FrV : Mortier Martheet Isidore) : Prezidanto de la dudek-kvina ĉambro kaj loĝanto de la 2a étaĝo.

Pelagia (FrV : Pélagie) : Fumpretigistino de pipoj, laŭ la nomplato de la apartamento de la interetaĝo.

Perimeto Atanazio kaj Rosalinda (FrV : Perrimet Athanase et Rosalinde) : Direktoro de iu trupo de montristoj de vivaj strangaĵoj.

Placido (FrV : Placide) : Ĉambristo de Kampistrono.

Plumtufo (FrV : Plumet) : Rivala ĉapelisto de Sublimo en la kvartalo de la domo Tardio.

Pugkato Romualdo (FrV : Chaducul Romuald) : Vikario de Sankta Ĝermano la Palisumito kaj konfesprenanto de Marta Mortero.

Sankta Briego Aŭgusteno (FrV : Saint-Brieux Augustin) : Iu substituito de Mortero kaj amanto de la prezidantino Marta Mortero.

Sapekko (FrV : Sapeck) : Famkonata petolulo de la fino de la 19a jarcento, epoko de la verkisto Taxil…

Ŝipvendisto de la Falsa Golfo (FrV : Ship Chandler de la False-Bay) : Anglo, milionulo, posedanto en Kab-urbo de diamantminejo kaj amiko de la patro de Laripeto Roberto.

Skolastiko kaj Irlando Duverpino (FrV : Scholastique et Irlande Duverpin) : Du maljunaj fraŭlaj piaj ĝemelinoj kiuj helpas Fileason. Ankaŭ pliaĝaj fratinoj de la prezidanto Isidoro Mortero.

Sublimo (FrV : Suprême) : Ĉapelistino kiu komercas aliflanke de la strato de la domo Tardio.

Tardio (FrV : Tardieu) : La posedanto de la domo.

Tatakukumo, la Kolosino de Sudano (FrV : Athanase Perrimet et Rosalinde) : Alnomo de Rosalinda Perimeto.

Tirlampiono (FrV : Tirelampion) : Unu el la aktoroj de la trupo de Atanazio Perimeto.

Ursulo (FrV : Ursule) : diskreta servistino de la vikario Pugkato Romualdo.

Zodiako (FrV : Zodiaque) : Juna ŝnurdancistino de la trupo de Atanazio Perimeto.

Last edited: 07/01/2026

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment