Créer un site internet

Ĉ 02 Skizo de la Juĝejo.

La du junaj substituitoj, Edgaro Belvalo kaj Aŭgusteno Sankta Briego, estis la plej ĝojaj kunuloj kiujn iam la pariza prokurorejo vidis. Ili dividis la saman amon, kaj iun belan matenon, ili ekrimarkis ke ili konkuris unu kontraŭ la alia.

La ĉarma Sino Mortero, edzino de la prezidanto, estis la objekto de iliaj komunaj sopiroj.

- Atentu ! diris Aŭgusteno, mi ekvidas, amiko Edgaro mia, ke vi amsopiras al prezidantino.

- Pardonu, rebatis la alia., estas vi, kamarado Aŭgusteno kiu kveras kun la bela Marta.

Ili rigardis unu la alian dum sekundo, eksplodis per rido, poste murmuris :

- Kiel ni estas stultaj ! Anstataŭ uzi niajn strategiajn rimedojn unu kontraŭ la alia, se ni kuniĝus por kune konkeri la lokon ?…

Nova ekridego, malmulte respektema al la digna prezidanto de la dudek-kvina ĉambro.

La amo de la du junaj substituitoj ne estis freneza pasio, sed prefere kaprico de frivoluloj.

La koketulino kiu ekbruligis ĉi tiun flamon ĉe du bruliloj, cetere ne estis virino kiu ofendiĝus pro dupartia kampanjo celanta ŝin. Sino Marta Mortero, ĉarmega en siaj tridek jaroj, estis treege bonkora, kaj se ŝi okaze cedis, tio ĉiam estis pro kristana karitato kaj por obei al precepton "Faru al aliulo tion kion vi volus ke oni faru por vi mem". Nederlanda kaj helkaŝtanhara, ŝi ne kapablis rifuzi.

Sro Mortero, solena devotulo, suspektis nenion, tio estas memkomprenebla. Oni scias ke edzoj estas kreitaj kaj naskitaj kun la okuloj en sia poŝo.

Li certas pri la fideleco de sia edzino. Kaj kiel povintus esti alie ? Li kudrigis de kudristinojn medalojn de la Virgulino — medalojn benitajn en Lurdo, bonvolu — en ĉiujn robojn de la sinjorino.

- Dum via edzino surhavas la medalon de Lurdo sur si, diris la parokestro, via kontrakto ne suferos malfidelecon.

Sino Mortero neniam erarigis la tonsurigitan orakolon. Se la geedza kontrakto estis fojfoje makulita, estis ĉar en tiaj krizaj momentoj, la sanktaj medaloj ne plu estis sur sinjorino. Oni ne povas peti de medaloj pli ol tion kion ili promesis.

La fido de prezidanto Mortero do egalis tiun de la respektinda Potifaro, alia magistratano konata en egipta historio pro esti edzo de same flamiĝema edzino.

Kelkfoje, Isidoro (tio estis la antaŭnomo de la ministro de Temiso) oscedis kiel hipopotamo en aŭdienco kiu ne plu finiĝis. Revenante hejmen vespere, li ne mankis diri al si :

- Dio ! Kiel ĉi tiu Belvalo faras longdaŭrajn paroladojn ! Li kaj Sankta Briego, jen la du plej neelĉerpeblaj kranoj de la prokuroraro !

Li ne sciis, en sia naiva simplanimeco ke sekreta traktato ekzistis inter la junaj komplicoj. Kiam Belvalo estis elektita por aŭdienco, li iris trovi Sanktan Briegon :

- Vi scias, Aŭgusteno, mi daŭre parolos morgaŭ, en la dudek-kvina ĉambro. Liberigu vin. Mi parolos dum tri horoj.

- Dankon, Edgaro; kun estonta reciprokeco.

Kaj Sankta Briego, fidanta al sia amiko, iris la morgaŭon vidi la belan Sinon Morteron. Li sciis ke, Belvalo okupanta la prokuroran seĝon, la aŭdienco tre malfrue finiĝos.

Reciproke, kiam Sankta Briego estis taskita postuli kontraŭ la juĝotoj de Isidoro, estis Belvalo kiu ĝuis agrablajn momentojn.

Vane, sinjoro Mortero diris :

- Sed, sinjoro substituito, la tuto de la kortumo estas sufiĉe informita, bonvolu konkludi.

La juna membro de la prokuroraro konsultis sian horloĝon kaj nekonfuzeble rebatis :

- Sinjoro prezidanto estas tro afabla al mi kaj tro indulgema pri mia malforta elokventeco; tamen, ankoraŭ restas al mi validigi kelkajn argumentojn kiuj tute klarigos la juĝistaron, mi ne povas deteni min prezenti ilin. Deteni min, en tiaj cirkonstancoj, estus malplenumi la netuŝeblajn devojn de la posteno kiu estis konfidita al mi.

Kaj tuj post tio, li sekvigis novan periodon da superfluaj frazoj. Estis nekredeble, tio kiom da argumentoj li ĉiam devis prezenti ! La prezidanto kaj liaj asesoroj decidiĝis endormiĝi; tio kio estis plej bone por ili fari.

La plej terura afero pri la rakonto estas ke Belvalo kaj Sankta Briego havis, dum la tri kvaronoj de la tempo, timindan helpanton. Ĉi tiu helpanto, cetere tute nekonscia, estis advokato naskita en Aŭvernjo, respondanta al nomo de Moŝto Anselmo Balbutado.

Tiu ĉi ja estis la plej stulta kreteno kiun la juĝejo iam produktis. Anselmo Balbutado estis tridek kvin jarojn aĝa, kaj li estis tiel stulta kiel antaŭ sia staĝo. Li estis karoto-ruĝhara, kun laŭmakzela barbo. Li havis elokucian difekton, dank’al kio li modeste sin komparis kun Demosteno. Demosteno antaŭ la ŝtonoj(1), oni povintus respondi al li. Oni sciis ke li havis altajn politikajn pretendojn; tio kio tre ridigis la kamaradojn de la advokatejo. Neeblas imagi tian abortulon, decidante kun tiom ridinda aplombo demandojn el la plej serioza graveco. Kun tio, malica, dorna, galhumora, grumblema, ĵaluza, kolerema; neniam oni aŭdis lin diri bonon pri iu. Plie, li estis spiritisto.

Belvalo kaj Sankta Briego ekspluatis lian arogantecon.

- Nu ! Moŝto Balbutado, diris de tempo al tempo unu el la du substituitoj familiare frapetante la ŝultron de la naivulo Anselmo antaŭ la malfermo de aŭdienco, hodiaŭ ni tuj batalos. Estas vi kiu pledos en la kazo Umo kontraŭ Truko, kaj estos mi kiu devos doni la konkludojn de la prokuroraro. Mi ne estas partia, sed ŝajnas al mi ke Truko pravas kontraŭ via kliento. Tamen, mi ne havas mian opinion definitive formita, kaj mi lasos min konvinkiĝi, se vi prezentos, per la talento kiu karakterizas vin, bonajn kialojn.

Balbutado sin sentis grava.

- Mi konvinkos vin, li respondis.

- Ho ! Tamen ne trorisku. Estos malfacile por vi demonstri ke Umo ne malpravas.

- Sed jes, sed jes !

- Tiam necesos al vi longe pledi. Estas vere ke vi ne domaĝas vian elokventecon kaj ke vi estas el tiuj kiuj neniam lacigas siajn aŭskultantaron, eĉ se ili paroladus dum pluraj sinsekvaj tagoj…

- Ho ! Vi troigas…

- Tute ne, kara moŝto. Jen, kiom longe vi parolos hodiaŭ ?

- Kompreneble ! minimume unu horon kaj duonon.

- Ni vetu ke dum ĉi tiu horo kaj duono via elokventeco ne malvigliĝos eĉ sekundon. Oho ! estas ke mi jam vidis vin labori. Vi certe estimas vin malpli ol mi estimas vin.

La stulta Balbutado estis ĉarmigita, ravita. Li imagis sin superan majstron de parolado, kaj li firme sin dediĉis al siaj du horoj da pledado. La aŭdienco, de Sro Mortero iuflanke, kaj de Sino Mortero aliflanke, estis des pli daŭra.

Vesperon, tiu el la du substituitoj kies dezirojn estis plenumitaj de la bela Marta, diris al la alia :

- La prezidanto reenhejmiris nur je la sepa, ĉu do Balbutado donis ?

- Kompreneble !

La du amikoj interŝanĝis manpremon kaj rideton.

Sed la plej amuza flanko de la situacio estas ke dum Belvalo finis flirti kun la prezidantino, estis la prezidanto, kiu alportis al sinjorino la venontan rendevuon de Sankta Briego; kaj reciproke.

Jen kiel ĉi tiu lertaĵo funkciis. Estas en la juĝejo du vestejoj : la vestejo de la juĝistaro kaj tiu de la advokataro. Konsekvence, la prokuroraro kaj la juĝistaro pendigas siajn ĉapelojn en la sama ĉambro.

Dum la aŭdienco, la substituito rapide skribis sian amleteron. Okaze de la interkonsiliĝo, li lertmove kuris al vestejo, ŝajnigis traserĉi siajn civilajn vestaĵojn, kaj enŝovis la leteron en la internan randon de la prezidanta ĉapelo.

Kiam vespere Sro Mortero alvenis hejmen, Sino Marta diligentis :

- Isidoro, mi formetu vian irbastonon kaj vian ĉapelon!…

Isidoro estis ĉarmita.

- Kia perlo estas ĉi tiu edzino ! murmuris Isidoro.

Kaj Sino Marta lerte prenis sian korespondaĵon el la inĝenia poŝtkesto. La respondo senŝanĝe efektiviĝis tuj responde.

Iam, la aŭdienco estis tiom longa, kaj la substituito havis tiom da skribendaj aferoj ke, la korespondado estanta abunda, la ĉapelo nur malfacile adaptiĝis al la prezidanta kapo. Tiun tagon, Sro Mortero rehejmeniris petante eteron, tilioteon, alteon, piedbanon, sinapajn kataplasmojn, ktp.

- Mi ne plu povas elteni ! li ekkriis; ĉi tiuj aŭdiencoj plidaŭras laŭ ridinda maniero. Kiam Belvalo aŭ Sankta Briego estas implikitaj de Balbutado, neeblas garantii la finon de la debatoj. Sep horoj da kunsido hodiaŭ, kara mia, sep horoj. Ni komencis tagmeze kaj ni apenaŭ finis aŭdi la friponojn ! Kia domaĝo ke ne estas en la kodo artikolo permesanta nin suferigi al defendo kaj al prokuroraro la punon merititan de la akuzitoj ! Sep horoj, karulineto mia, sep horoj da aŭdienco ! Estas terure, oni ne imagas tion ! Jen, vidu kiel la sango alfluis al mia cerbo; mia kapo devas esti ŝvelinta; mia ĉapelo plej malfacile adaptiĝis.

- Estas vere, respondis Marta; via kapo dikiĝis, Isidoro.

- Nur ke mi ne suferu cerban kongeston ! Rapide, piedbanon, Eglantino.

Eglantino estis la servistino, iu gajulino.

Estis apenaŭ tri monatoj ke ŝi estis en servado al prezidanto. Ekde la unuaj tagoj ŝi montris grandegan alligitecon al sinjorino. Belvalo kaj Sankta Briego, kontraŭe, malfavore rigardis ŝin.

La matenon de la tago kiam Sro Roberto Laripeto translokiĝis en la interetaĝan apartamenton, la prezidanto Mortero diris al Eglantino :

- Knabino mia, hieraŭ mi revenante de la juĝejo travivis ekpluvegon. Faru al mi la plezuron iri gladigi mian ĉapelon.

Nu, ĉe la momento kiam Eglantino prenis la ĉapelon de sinjoro por alporti ĝin al la ĉapelisto de trans la strato, la korespondaĵo de la sinjorino jam estis en la poŝtkesto.

La hazardo volis ke la ĉapelisto forestu. La ĉapelistino tamen diris ke ŝi taskis al si zorge gladi kaj ke Eglantino povis reveni post dek minutoj.

Turnante la randon de la ĉapelo, la ĉapelistino trovis paperon kiu aspektis kiel letero. Scivolema, ŝi legis la amleteron.

- He ! He ! eligis la ĉapelistino post legado, mi pravis malfidi pri ĉi tiu impertinenta Eglantino; mia edzo palpebrumas al ŝi, mi ĉiam suspektis tion, kaj ili trovis ĉi tiun rimedon de korespondado, sub preteksto de gladadon de la ĉapelo de Sro la prezidanto… La senhontuloj !… Feliĉe, mi vidas, kaj, sen ion diri, mi atentigos.

Tion diritan, la ĉapelistino elprenis la leteron, kiu estis tiel redaktita : "Aŭgusteno, ĉi nokte mi sonĝis pri vi. Mi senpacience atendas rakonti al vi mian sonĝon".

La ammesaĝo ne estis subskribita; sed la ĉapelistino ne dubis ke ĝi estis adresita al ŝia edzo. Per unu el liaj antaŭnomoj, la ĉapelisto sin nomis Aŭgustenon.

Kiam la ĉapelistino redonis al servistino la ĉapelon de la prezidanto, Eglantino ekrimarkis ke la komercistino ĵetis al ŝi malagrablan rigardon.

- Nu ! ŝi pensis, kial do Sino Sublimo tiel rigardas min ? Ĉu ne estus kvazaŭ mi manĝis ŝian supon ?… Ĉi tiuj vendistoj de kaskedoj, estas kvazaŭ ili estus naskitaj el la femuro de Jupitero(2)… Jen mienoj kiujn ili afektas !… Venontfoje, mi iros frotpurigi kaj gladigi ĉe Sro Plumtufo, ilia rivalo en la kvartalo.

(1) Liaj parolmalfacilaĵoj devigis lin praktiki paroladon kun ŝtonetoj en la buŝo. Li pliboniĝis kaj fariĝis unu el la plej bonaj grekaj oratoroj.
(2) Esprimo por diri ke persono sin konsideras supera al aliaj.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment