Créer un site internet

Ĉ 03 Vespero ĉe la Kolonelo.

Estis vesperfesto en ĉi tiu sama tago ĉe la Kolonelo Kampistrono de Beloneto, la luanto de la tria etaĝo; intima vesperfesto.

La edzino de la kolonelo estis eta brunulino, Paŭlino de Beloneto, al kiu li aldonis sian patronoman nomon — por ŝveligi la frazon, li diris. Paŭlino, petolema infano de Provenco, havis la diablon en la korpo.

Sro kaj Sino Morteroj estis inter la gastoj de la kolonelo, same kiel Sankta Briego kaj Belvalo. Tie ankaŭ ĉeestis maljuna galonito, la generalo Elŝteliĝo, bretono, reakcia senatano, kiu decidis retreton en Lilo, kaj kiu, sub la Morala Ordono, komandis sieĝostaton en la Sudo. Li estis medalita pro tio ke li starigis ekzekutfostojn, tio kio dirigis ke li surhavis koagulaĵon da respublikana sango ĉe la butontruo. Prezidanto Mortero neniam malsukcesis, kiam li renkontas la generalon ĉe Kampistrono, gratuli lin pri liaj grandfaroj; sed la maljuna galonito, kiun la konatiĝo kun senvalora arkidukino tute moligis, respondis al la gratuloj per mallaŭtaj grumbladoj kiujn Isidoro ne sciis kiel interpreti ilin. Fakte, la generalo Elŝteliĝo havis manieron grumbli tian ke oni neniam certe sciis, ĉu li estis en bona aŭ malbona humoro.

Alia gasto de la kolonelo estis juna, senbarba advokato, kiu, politike parolante, estis vera kameleono. Li diris sin demokrato kaj frekventis nur la monarkia mondo; li diris sin liberpensulo kaj ĵus edziĝis ĉe la preĝejo de la Triunuo. Georgo Lapaco estis la nevo de Kampistrono.

Kampistrono estis bonapartisto, kaj Sino Lapaco estis klerikala. Tial Georgo argumentis jene :

- Mi tamen sukcesos. Se la Respubliko daŭros, mi prezentos min kiel respublikanon. Se la Imperio revenos, mia onklo patronos min. Se estas la grafo de Ŝambordo, antaŭen la influoj de la familio de mia edzino ! Kiam mi havos filon, mi faros lin Orleanisto; li estos kandelo por la nokto dum mia maljuneco.

Ni vidas tra tio ke, kiel pulĉinelo, Georgo Lapaco estis sukceso.

Dum la gastoj trinkis kafon, Sankta Briego flustris kvar vortojn en la orelon de Sino Mortero : "Nenio en la kapvesto !"

Sino Mortero rigardis sian edzon, blankiĝante.

- Li certe malkovris la ruzaĵon, ŝi mallaŭte diris.

La vesperfesto ŝajnis tre longa al prezidantino kaj al substituito. Tamen, Sro Mortero ne ŝanĝis la mienon. Li longe parolis kun la kolonelo kaj la generalo. La temo de la konversacio estis politiko.

- Fulmotondro ! kriegis Kampistrono, ĉiuj aprobas tiun damnitan Marianinon kiun la diablo forkondukas ! Eĉ Galifeto nun, kiu pozas por la Respublikano ! Tio maldecas ! Kien ni iras ?

- Mi pardonpetas al vi, diris la advokato Lapaco enmiksiĝante, Galifeto ŝanĝis nenion pri siaj antaŭaj sentoj. Li estas lerta viro kiu, per lerta kaj tre sagaca taktiko, ŝajnigas…

- Lasu min trankvila, nevo mia… Vi, unue, vi ne rajtas doni vian opinion… Ĉi tie, vi paradas pro energie konservativaj opinioj; sed mi tre bone scias ke ekstere…

- Onklo mia !

- Ta ta ta ! Sinjoro Georgo, mi ne estas idioto, kaj ne estas al mi, mil lukoj ! ke oni rigardigos triglojn kiel karpon!…

Ĉe tiu vorto karpo, la generalo Elŝteliĝo eligis grunton.

- Broge kuirita karpo ! li diris frapante per pugno la tablon… Salto de karpo !… Bum !… kaj Karpentraso !…

Ĉiuj rigardis unu la alian, miregigitaj.

Belvalo, ridetante, puŝetis la kubuton de Sankta Briego.

- Vi scias, li diris tiel ke aliulo ne aŭdus lin, jen tio okazas al li, ĉi tiu maljuna hardito; se li komencas spriti, tio estos amuza…

Bonŝance, Sro Mortero rapidis bremsi la maljunan galoniton, kies okuloj elŝoviĝis el la kapo.

- Trankviliĝu, generalo, li diris… Nu, estu racia… Ne venenu la diskuton.

La generalo eligis novan grunton kaj refalis funde de sian brakseĝon por nenion diri dum kelkaj minutoj. Paŭlino Kampistrono, kiun politiko nervozigis, profitis de la okazaĵo por abrupte ŝanĝi la konversacion.

- Nu, sinjoro Mortero, ĉu vi scias ke la apartamento de la interetaĝo estas luita ?

- Ne… Kion tio gravas al mi ?

- Ni ne scias. Placido, malsupreniranta antaŭ nelonge, vidis sur la pordo la nomplaton de la nova luanto. Ŝajnas ke temas pri sinjorino, kaj eĉ sinjorino kiu praktikas profesion… tute ekstravagancan.

- Ho ve !

Ĉi tiu ekkrio estis eligita kune de Kampistrono kaj de la prezidanto. La kolonelo sonorigis al Placido.

Placido estis lia ĉambristo, antaŭe lia servosoldato, dum la epoko kiam Kampistrono estis aktiva. Placido aperis. Rigida kiel aŭtomato, li salutis kaj diris :

- Kio estas por la servo de mia kolonelo ?

- Placido, demandis Kampistrono, mia edzino estas freneza; ŝi asertas ke ekde hodiaŭ la domo estas malbone loĝata, kaj ke estas, ĉe la interetaĝo, luantino praktikanta profesion… ekstravagancan.

Placido riverencis.

- Sinjorino la kolonelino ne estas freneza, li diris. Mi vidis la kupran platon de la apartamento de la interetaĝo, okupata ekde hieraŭ. Ĉi tiu plato surhavas : Fino Pelagia, Fumpretigistino de pipoj.

- Kion tio signifas ? demandis la prezidanto kaj Kampistrono.

Kaj Sino Mortero aldonis :

- Ĉu vi pridemandis la pordiston, Placido ?

- Mi pridemandis Sron Aperturon, sinjorino. Li mem ne scias tion kion tio signifas. Ne estas al fraŭlino kiun li luis, sed ja al alta, brunhara junulo kun malgranda lipharo, ruĝa vizaĝo kaj longa kolo, kiu prenis tri-ses-naŭan lukontrakton kaj diris ne esti edzigita…

- Ne edzigita !… Kompreneble ! Iu fraŭlino Pelagia, fumpretigistino de pipoj !

- Ne, sinjoroj, ne, sinjorinoj… Ĉi tiu junulo formale diris esti edziĝinta nek per la dekstra mano nek per la maldekstra mano(1)… Li deklaris vivi sen patro aŭ patrino, sen fratoj aŭ fratinoj, sen infanoj aŭ parencoj, aŭ amikoj el ia ajn sekso…

- Sed tiam ?

- La pordisto ne scias pli. Li donas sian langon al kato(2). Parolante pri hundoj, antaŭ tri noktoj… sed tio estas alia rakonto… Por reveni al la luanto, li hieraŭ enloĝiĝis kaj tre frue eliris ĉi-matenon… Li ne revenis dum la tago… Ni ne scias kie li estas… Li lasis sian apartamenton ŝlosita, kaj fakte estas neniu liahejme… Sro Aperturo rigardis kaj aŭskultis dum unu horo tra la ŝlosiltruo…

Dum Placido donis ĉi tiujn detalojn, Sino Kampistrono gustumis per glutetoj sian tason da kafo. Placido daŭrigis :

- Tiu luanto tamen ŝajnis esti tre deca junulo; li vivas per siaj rentoj, ne hezitis por doni la unuan pagon kiun oni petis de li por la apartamento… Li estas tre bona sinjoro kiu ŝajne multe vojaĝis, kaj kiu estas nomita Roberto Laripeto.

Ĉe ĉi tiu nomo, Sino Kampistrono eligis etan krion.

- Kio okazas al vi, Paŭlino ? diris la kolonelo.

- Nenio, mi ĵus misglutis plenbuŝon… Estas nenio, amiko mia, tio pasis.

Placido estis resendita al servistejo kaj la konversacioj vigle rekomenciĝis. Ĉiuj scivolis kiu trovos la ŝlosilon al tiu mistero.

- Ni sufiĉe parolis pri tio ! diris subite la kolonelo. Ĉiuj ĉi bagatelaĵo nervozigas min. Eĉ se ni babilus dum tri aŭ kvar eternecoj, tio tute ne progresigus nin… Tiu fumpretigistino de pipoj, la unuan fojon kiam mi renkontos ŝin sur la ŝtuparo, mi kaptos ŝin ĉe la dorshaŭto kaj transloĝigos ŝin… Kaj se la luiganto ne volas rompi sian lukontrakton, ni aŭdos paroli pri la kolonelo Kampistrono de Beloneto, pro Dio !… Jen kia mi estas !

Kaj dirante tion, li maŝine prenis la Figaron de la tago kiu troviĝis tie, kaj ĉifis ĝin.

- Vi vidas, li daŭrigis, ne estas ĉar mi malmoligis mian haŭton en la kazernoj ke mi konsentus mildigajn cirkonstancojn al malbonkonduto !… Ĉio kiu estas kontraŭ moroj, malprudaj kantoj, vespermanĝoj en privataj ĉambretoj, geedziĝoj en la dudekunua arondismento(3), adultoj, vesperfestoj ĉe Buliero, ktp., ĉio ĉi tio, ĉio tio, mortkondamno… Ĉefe la adultado, pafita kaj dispecigita… Mil milionoj de mil milionoj ! Estas bonŝance ke Paŭlino estas modela edzino… sed se ŝi mortus kaj se mi fine flankus min per iu Mesalino, pro Dio ! tio finiĝus malbone… Glavbastono, revolvero… Ha ! Kompatindulgo ! Mi kompatas la amantojn !

La kolonelo fariĝis viola. Li ŝaŭmis. Li tute abrupte re-sidiĝis dirante :

- Ne, jen sufiĉe ! Ni parolu pri aliaĵo !

Ni lasis lin diri; ĉar ĉiu konis lian kutimaĉon, kiu estis ĉiumomente eksplodi kontraŭ homoj kun malstriktaj moroj kaj fari, sen ataki iun ajn en sia ĉirkaŭaĵo, terurajn scenojn en kiuj minacoj kontraŭ adultoj ludis gravan rolon.

En tio, Kampistrono sekvis planon kiun li mem ellaboris. Multe pli aĝa ol sia edzino, li diris al si ke por certigi al si la fidelecon de Paŭlino, li devis bone enkapigi al ŝi ke la plej eta galantaĵo estus por ŝi ŝia mortverdikto. Edzeca fideleco per teruro, tia estis lia plano. Tial li neniam lasis eskapi okazon por furioza eksplodo pri virinoj kiuj kokris siajn edzojn.

Fininte sian malgrandan bruadon, Kampistrono malfermis la Figaron, kaj sen alia ĝentila maniero :

- Sciu, sinjoroj, babilu pri tio kio vi volas. Mi tuj legos mian gazeton.

Kaj fakte li absorbiĝis en sian legadon, dum la gastoj triafoje rekomencis siajn konversaciojn pri banalaĵoj. Nur la generalo diris nenion.

Estis kvin minutoj dum Kampistrono estis trankvila kiam li eksaltis sur sia seĝo :

- Bonege, pro Dio ! Jen la Figaro purigas sian etan korespondadon… La eta korespondado, tio estis la sola afero kiu ŝokis min en ĉi tiu gazeto… Ĉiam deklaroj de amo kaj rendevuoj kontraŭ edzoj ! Hodiaŭ tio pliboniĝas… La flirtema korespondado lasas lokon al milita korespondado… Vivu Dio ! Miaj komplimentoj al la gazeto !…

Post tio, majeste malfaldante la folion, li laŭte legis :

"Korespondo po 3 frankoj por linio… Ĉeftamburisto. Mi estas en la fortikaĵo. La ekino forigita el la duonluno".

Aŭdante ĉi tiun legaĵon, Sino Kampistrono ruĝiĝis ĝis la oreloj, sed neniu atentis pri tio.

La kolonelo estis tiel gaja kiel eble.

- Ĉeftamburisto, fortikaĵo, duonluno, li ekkriis, ĉio tio, tio taŭgas al mi. Vivu la armeo, pro Dio ! Estas nur ekino kiun mi ne komprenas.

Ni estis eble tuj provontaj deĉifri ĉi tiun korespondon kiun Kampistrono kvalitigas kiel militistan, kiam forta bruo aŭdiĝis en la ŝtuparo.

- Helpon ! Helpon ! oni kriis.

Placido serioze malfermis la pordon por iri vidi tion kio okazis. Juna, distaŭzita, blondulino rapidegis, sekvata de anhelanta, senspira dikulo.

Ĉiu volas diri sian opinion.

- Kio okazas ?

- Estas Sro kaj Sino Bakitpano.

- La luantoj de la unua etaĝo.

- Kio okazis al ili ?

Sino Bakitpano, plumlaboristino, sentis sin malbone, oni rapidis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi parolis per interrompitaj frazoj.

- Vivanta !… Ho ! Tio estas abomena… Kia hontaĵo !… Esti alkondukinta ŝin ĉi tien !… Mi vidis ŝin… Ŝi vivas !…

- Kvietiĝu, Gilda, diris Sro Bakitpano frapetante en la manojn de sia edzino.

- Sed kio do estas ? oni demandis al li.

Ĉiuj estis profunde zorgoplenaj. La terurita mieno de la virino strange kontrastis kun la fizionomio de la edzo, kiu ŝajnis ebria pro feliĉo kaj kiu ankaŭ li, respondis per interrompitaj frazoj :

- Jes, vivanta… kaj bela !… Nenio estas pli bela ol ŝi !… Ŝi estas en la domo… Ŝi restos tie !

Ĉe tiu lasta vorto, Sino Bakitpano estis kaptata de fortega ekatako.

- Ho Neostero, ŝi murmuris, vi estas senkompata, vi mortigos min.

Kaj ŝi svenis.

La pordo restis larĝe malfermita. Ankoraŭ estis bruego sur la ŝtuparo. Ankoraŭ iu rapidis al la Kampistronoj. Ĉi-foje estis la patro Aperturo, la pordisto. Li estis frenezigita. Liaj haroj estis tute taŭzitaj.

- Aŭ ! Aŭ ! Aŭ ! li ĝemis, kia malfeliĉo !

- Sed kio do estas ? oni ĉirkaŭe pridemandis dum la plumlaboristo Bakitpano provis rekonsciigi sian plumlaboristinon.

- Ni estas perditaj, respondis la portisto… Mi vidis ŝin…

- Kiun ?

- Pelagian…

- La fumpretigistinon de pipoj ?

- Jes… Ŝi englutis miajn okulvitrojn !

Kaj la patro Aperturo elŝiris plenmanon da siaj haroj.

Bum ! Ĉe la sama momento, grandega pugnobato eksonegis. Estis la generalo Elŝteliĝo kiu eliris el sia letargio.

- Okulvitroj por varmo ! kriegis la maljuna galonito post grunto… Okulvitroj de meleagro !… Bum !… Serpento kun okulvitroj !…

(1) Franca esprimo por diri ke li vivi nek kun iu edziĝita nek kun iu sen geedza ligo.
(2) Franca esprimo por diri ke li rezignas. En la originalo, la verkisto diri al hundo pro lia nokta misavanturo.
(3) Estas nur 20 arondismentoj en Parizo kaj tial geedziĝo en la 21a signifis falsan geedziĝon, kiu ne estis laŭleĝa.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment