Créer un site internet

Ĉ 04 Originoj de la Ekino kaj la duonluno.

Dum ni pripensas pri tio, ni sendube bone farus informi la leganton dum kiu epoko okazis la faktoj kiujn ni ĝis nun rakontis : estis dum la dua duono de junio 1881.

Komence de la monato, evento kiu devis grave influi la vivon de Paŭlino Kampistrono okazis en Marsejlo.

Ni diris ke la brunhara edzino de la kolonelo naskiĝis sur la grundo de fajra Provenco : ŝi estis pursanga Marsejlanino, Marsejlanino el la aleoj de Mejano. Ŝi apartenis al familio de negocistoj kiuj, de patro al filo, komercis tritikojn kaj muelis memstare ekde jarcentoj. Unu el ŝiaj prapatroj estis nobeligita sub la malnova reĝimo pro tio ke, dum epoko de malabundeco, li realigis vere patriotajn fordonojn kies rezulto estis malhelpi farunprezon tro altiĝi.

La lasta el la de Belonetoj havis nur unu filinon, Paŭlinon. Lia edzino frue mortis, kaj li ne reedziĝis. Li ŝatintus edzinigi Paŭlinon kun negocisto; sed ŝi enamiĝis al kolonelo Kampistrono kiu, en 1874, momenton kiam la brunulineto atingis sian plenaĝon, estis en Marsejlo en aktiva militservo.

Paŭlino energie depostulis siajn rajtojn kiel plenkreskulino kaj deklaris ke ŝi ne havos alian edzon ol la kolonelon. Mallonge, la patro de Beloneto cedis antaŭ la postuloj de la fraŭlino, solfilino kaj dorlotita infano. Li estigis al ŝi doton de cent mil frankoj. Konsekvence, Kampistrono emeritiĝis kaj kunprenis sian junan edzinon al Parizo.

La patro de Beloneto, forlasita, ne plu havanta intereson pri sia komerco, vendis sian muelilon kaj, farante sin rentulon, pasigis sian vivon por vojaĝi inter Marsejlo kaj Parizo, elspezante unu monaton en sia kara naskiĝurbo kaj unu monaton kun sia adorata filino.

Per tiu ludo, li faris timigan konsumadon de unuaklasaj biletoj profite al Kompanio PLM, kaj ni surprizos neniun dirante ke li ne malfruis trovi morton en akcidento, ĉi tiu kompanio estanta prave fama pri siaj elreliĝoj, eksplodoj de lokomotivoj, kolizioj inter trajnoj aŭ kun aliaĵoj, ktp.

Ĉi tiu morto alportis al Paŭlino heredaĵon kiu, pliigita de la monkompenso al kiu la fervojo estis kondamnita, puŝis al dudek kvin mil frankoj la jaran enspezon de la geedzoj Kampistronoj.

La geedzeco estis por Paŭlino kruela iluzio de kiu ŝi rapide elreviĝis. Ŝi lasis sin ĉarmi de la brileco de ruĝa pantalono, kaj ne malfruis konfesi ke milita gloro estas trompa fumo.

Kiom da virinoj estas en ĉi tiu situacio ! Kiom da fraŭlinoj de familio, kiuj havas ĉion por ili, junecon, belecon, riĉecon, preteratentas la civilan redingoton, kiun ili opinias tro senkaraktera, por sin alkroĉi al uniformo de brila oficiro ? Kaj do la pli alta grado, estas tio kio facile turnas la kapojn de fraŭlinoj edukitaj en iu ajn monaĥinejo de la Sankta Koro. Esti edzino de komandanto, de kolonelo, kia revo ! Ĉi tiuj filoj de Marso havas tian venkan mienon, ke fraŭlinoj imagas aferojn, aferojn !… Kia seniluziiĝo la morgaŭon de la geedziĝfesto !… Sinjorino la novedzino tiam ekkonscias ke la proverbo "promesi kaj plenumi estas du" estas strikte vera diraĵo; sed estas tro malfrue.

Tio estis la kazo de Paŭlino. Edukita en la loĝlernejo Sankta-Nomo-de-Jesuo, ŝi havis, ekde siaj dek kvin jaroj, la kapon plenigitan de amaso da frivolaĵoj kaj da malprudaĵoj, kiel oni lernas nur en monaĥinejoj.

La mistikaj kantoj de la kapelo kaj la romanoj sekrete alportitaj de la aliaj pensionaninoj dezirigis al ŝi rapidan edziniĝon kun iu heroo de grandaj bataloj.

Ŝi parkere kaj plene sciis la kantikon de Sankta Francisko de Salezo :

Vivu Jesuo, vivu lia forto,
Vivu lia agrabla komenco !

Vivu Jesuo, kiam lia boneco
Reduktas min al nudeco !

Vivu Jesuo kiam li nomas min
Lia fratino, lia kolombo, lia belulino !

Vivu Jesuo en ĉiuj miaj paŝoj !
Vivu liaj amplenaj logoj !

Vivu Jesuo, kiam lia buŝo
Per sopirema kiso tuŝas min !

Vivu Jesuo kies ĉiu senso
Ellasas ebriigajn parfumojn !

Vivu Jesuo, kiam liaj ĉarmoj
Superŝutas min per ĉastaj plezuregoj !

Vivu Jesuo, kiam liaj belaj okuloj
Ĵetas gracian rigardon !

Vivu Jesuo, kiu min turmentas !
Vivu Jesuo, kiu min kontentigas !

Vivu Jesuo, kiu prenas mian koron
Kaj kiu plenigas ĝin per feliĉo !

Vivu Jesuo, kiam laŭ mia plaĉo
Li permesas min kisi lin !

Vivu Jesuo, kies deziro
Inundas min per tia dolĉa plezuro !

Vivu Jesuo, kiam, admirema,
Mi trovas min en li transformita !(1)

Ni facile komprenos ke fraŭlino, edukita per kantoj de tiaj kantikoj, aspiras, post la mistikaj ĝojoj de la ĉielo, al pli komfortaj dolĉaĵoj de la tera paradizo.

Ankoraŭ la antaŭtagon kiam Sro la urbestro ĉirkaŭmetis sian skarpon honore al la genovedzoj, la kolonelo aperis al la okuloj de la brunhara Paŭlino kvazaŭ Jesuo kun karno kaj ostoj; iu aŭreolo de milita gloro, ŝvebanta super lia kapo, eĉ plifortigis lian prestiĝon. Ekzemple, la morgaŭon, kiam ŝiaj tiamaj kunlernantinoj de la loĝlernejo scivoleme pridemandis ŝin, la juna edzino respondis, kun signifa paŭto, ke la edziniĝo estis amara seniluziiĝo.

Tamen, dum sep sinsekvaj jaroj, tio estas ĝis la monato de junio 1881, Paŭlino estis rilate al sia emerita edzo rimarkinde fidela. Estis la dornoj de ekino kiuj ŝiris, por la unua fojo, la robon de ŝia geedza ĉasteco.

Sino Kampistrono, irante hejmiĝi en la ĉefurbo, konservis bonajn rilatojn en Marsejlo kun ĉiuj siaj parencoj, kaj ĉefe kun maljunaj gepraonkloj, Sro kaj Sino Garutoj. Ĉi tiuj du antikvaj kadukuloj de la ina branĉo de Beloneto loĝis sur la korso Bonaparto (nun korso Petro-Puĵeto), kaj estis ĉe ili ke Paŭlino havis sian pasloĝejo kiam ŝi venis en la focean urbon por vivi dum kelkaj tagoj per ekzistado bonodorigita de mediteraneaj parfumoj.

En Marsejlo, la sezono de marbanoj frue komenciĝas. Ekde la unuaj tagoj de junio, la klientaro amasiĝas en la establaĵoj de la plaĝoj de Prado kaj la eta roka golfeto Endumo.

Paŭlino, sperta naĝantino, neniam malsukcesis alkuri tuj kiam la akvo estis deklarita kiel eltenebla. Ŝia plej ŝatata establaĵo estis tiu de la Katalunoj.

Tiun jaron, kontraŭkutime, ne estis tro multe da baniĝantoj; ne ĉar la akvo ankoraŭ estis malvarma, sed ĉar malbonaŭguraj onidiroj cirkulis en la urbo. La gazetoj asertis ke komerca ŝipo, revenanta el Italio kun kargo de malbone salitaj viandoj, ĵetis en la vidkampon de Korsiko parton de tiu fetora kargo, al la ĝojego de la ŝarkoj per kiuj ĉi tiuj ĉirkaŭaĵoj estas plenplenaj; kaj oni aldonis ke dekkelk el ĉi tiuj sovaĝaj ŝarkoj sekvis la boaton ĝis en la rodon de Marsejlo. La Egaleco, La Semaforo, La Eta Marsejlano, La Civitano kaj La Gazeto, unuvorte la tuta loka gazetaro, rakontis la homerajn luktojn okazitajn ĉirkaŭ Planiero aŭ la insulo Pomego, inter la ŝarkoj kaj la barkoj de aventuremaj fiŝkaptistoj.

Kun la urbo estanta sub la reĝimo de sieĝstato, la municipa komisiono petis al generalo sendi en la radon trenŝipon provizitan de soldatoj armitaj ĝis la dentoj por tute pereigi la malbenitajn fiŝojn.

Kompreneble, la armitaj fortoj ne trovis voston de ŝarko kaj la trenŝipo maltrafinte reiris, por la plej granda gloro de la nefidinda kronikisto kiu lanĉis ĉi tiun gigantan misinformon.

Tamen, multnombraj ŝatantoj de marbanoj ne estis tro trankvilaj, kaj la establaĵoj estis senlaboraj. Tiu de la Blanka Roko, ĉefe, kiu jam en normala tempo estas forlasita de la loĝantaro, vidis siajn akciojn pli kaj pli malkreskantaj.

Kelkaj maloftaj sentimuloj, solaj, ne dividis la ĝeneralan antaŭtimon kaj brave inaŭguris la belan sezonon. Inter la plej kuraĝaj estis junulo kiu faris vojaĝojn laŭlonge de la Afrika marbordo, kiel kuracisto sur anglaj ŝipoj, kaj kiu kuris multajn danĝerojn - ĉi tiujn tute ne imagajn - sin banante en Senegalo kaj ĉe la kabo de Bona Espero. Li estis bruna, alta, havis ruĝan vizaĝon metita sur longa kolo kaj portis etan lipharon. Niaj legantoj jam konas lin; estis Roberto Laripeto.

Li naskiĝis en Kaburbo de francaj gepatroj, studis en Parizo medicinajn studojn; sed havanta ŝaton por vojaĝoj, li uzis siajn sciojn de kuracisto por esti akceptita kiel kuracisto surŝipe de vaporŝipa kompanio haltanta ĉe la anglajn kontorojn kiuj estas disigitaj laŭlonge de la okcidentafrika marbordo. Orfo de patro kaj patrino, edukita dank’al kuratoreco de parenco kiu, tre eksterordinara afero, ne malŝparis lian malgrandan heredaĵon, li siavice havis saĝon, tuj kiam li fariĝis plenaĝa, ne malŝpari ĝin. Eĉ li rapide kreskigis sian modestan riĉecon dank'al sciencaj misioj kiujn konfidis al li la angla registaro. Tiel, dum ĉiu el siaj vojaĝoj, li alportis al Londono kvanton da maloftaj bestoj, pajloŝtopitaj aŭ vivaj, kiuj estis plejkoste pagitaj de la Muzeoj kaj la Zoologiaj Ĝardenoj de Britio; serpentojn, strutojn, krokodilojn, li kaptis kaj transportis ĉion. Li ne hezitis elterigi afrikajn kraniojn en tombejoj, kiujn li lerte preparis dum la vojaĝo, por riĉigi la naturhistoriajn kabinetojn de malnova Albiono.

Kun tio ĉi, Roberto Laripeto estis knabo kun nekredebla gajeco. Ni sciigos, en venonta ĉapitro, tian kia estis lia teorio pri la amdemando, stranga teorio kiun li ne inventis — ĉar li legis ĝin en libro de Sro Alfredo Naketo — sed kiun li firme promesis al si apliki.

Roberto, ni rekte diru tion, havis ĉion por plaĉi.

Kiam li alvenis en Marsejlon, li sidis sur cent kvardek mil frankoj gajnitaj en kelkaj jaroj (tio kio pruvis lian inteligentecon kaj lian aktivecon), kaj ŝparitaj (tio kio pruvis lian spiriton de ordo). Ĉi tiu ŝparaĵo, investita kun altaj interezoj en kontoroj de la marbordo, alportis al li, averaĝe, de ok ĝis dek mil frankojn. Li estis dudek ok jaraĝa kaj juĝis venita la tempon ripozi sur siaj laŭroj. Koncerne sian patologian sciencon, li gardus ĝin por si. Kun esence sendependa naturo, li neniam havis eĉ sekundon la ideon establi sin kiel kuracisto, sendube tre honorinda pozicio, sed kiu tute sklavigas tiujn kiuj praktikas ĝin. Esti tage kaj nokte je la servo de la unue venita paciento kiu sendas sian servistinon sonorigi ĉe via hejmo ?… Ne, ĉi tiu perspektivo ne allogis lin.

Li diris al si :

- Nun mi ekloĝas en Parizo; kun mil frankoj por mia jara lupago, kaj sepcent kvindek frankoj monate por la resto, estus la diablo se ni ne ĝuus, Pelagia kaj mi, la plej feliĉan vivon en la mondo !

Do, antaŭ ol sin direkti al ĉefurbo, Roberto Laripeto haltis en Marsejlo kaj tie prenis kelkajn marbanojn.

Li ĝissate amuziĝis. Kaj ĉiutage li realigis naĝekzercojn meze de la akvo, for de la establaĵo, je la granda admiro de la baniĝantoj.

Iu baniĝantino de la Katalunoj estis tiom riskema kiom Roberto : Sino Kampistrono. La du ŝatantoj de salakvo ne konis unu la alian. Ili solece alvenis ĉiun posttagmezon, inter la kvara kaj la kvina; unu eniris tra la enirejo "Banejo por viroj", kaj la alia tra la enirejo "Banejo por virinoj". Post kelkaj minutoj, ili sin trovis for de la marbordo. Sen paroli unu al la alia, instinkte obeante al tiu konkuremo kiu ekzistas inter ĉiuj naĝantoj, ili faris brakmovojn, ili plilongigis la naĝmovojn, ĉi tio ne for unu de la alia, ĉiu dirante al si pensante pri la alia :

- Vi ne malbone naĝas, sed mi naĝas pli bone ol vi.

Kaj ek ! Vivu marbano ! Kaj peĉ’ al ŝarkoj !

Post tri tagoj de ĉi tiu agmaniero, la posedanto de la establaĵo konvinkiĝis ke li traktis kun du amantoj kiuj havis nur naĝadon kaj marmezon kiel manieron kaj lokon de renkontiĝo.

Nu, la menciita luiganto de bankalsonoj tute eraris. Nur tri aŭ kvar fojojn, Roberto kaj Paŭlino, naĝantaj flankon ĉe flanko, interŝanĝis banalajn frazojn, kiel ĉi tiun :

- Oho ! Mi nevole enspiris akvon…

- Mi kompatas vin; ĝi estas terure sala…

Aŭ : - Uf ! Mi ĉesas, sufiĉas al mi por kvaronhoro…

- Ne ĝenu vin, mi atendos vin dorsflosante…

La 5an de junio (Roberto kaj Paŭlino ĉiam gardos la memoron de ĉi tiu dato), la du baniĝantoj iris tute marmezen. Sino Kampistrono, kiu venis al la establaĵo kelkajn minutojn antaŭ sia naĝrivalo, kaj kiu ĝuis pli longajn brak- kaj krur-movojn, trovis sin laca dum sekundo.

Anstataŭ dorsflosi por ripozi, ŝi direktiĝis al malgranda roko kiu malmergiĝis el la akvo. Atingi ĝin kaj sidiĝi sur ĝi okazis en palpebruma daŭro; sed ĝuste kiam ŝi kruckrure kaŭriĝis sen esti bone certiginta sian bazon, ondo subite levis ŝin kaj lasis ŝin peze fali sur la rokon du paŝojn pli for de la elektita loko.

Paŭlino eligis krion. Per tri naĝmovoj, Roberto estis apud ŝi. La naĝantino tenis ŝian manon ĉe la loko kiun ŝerculoj nomas la lunon, kaj ŝia vizaĝo esprimis akran doloron.

- Kio estas, sinjorino ? Kio okazis al vi ?

- Estis fripona ondo… aj ! aj !… kiu sidigis min sur ekinon !

(1) Ĉi tiu kantiko troviĝas laŭvorte en la volumo "Perloj de Sankta Francisko de Salezo", eldonita en Parizo en 1871. Sciu plie ke la verkisto estas konata pro siaj manipuladoj de publika opinio, kaj ĉefe de la katolikoj.

Last edited: 25/12/2025

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment