Ĉ 05 La Ekino kaj la duonluno implikiĝas kun Ĉeftamburisto.
Neniam sidigu vin sur ekino, sinjorinoj karaj legantinoj miaj; ni neniam scias kien tia besto kapablas konduki vin. Prefere demandu al Paŭlino Kampistrono. La kolonelino tenis al si la postaĵon kaj ripetis :
- Ho ! Kiel tio brulas !… Ho ! Kiel tio brulas !…
Roberto Laripeto estis nature tre kompatema. Li amis sian proksimulon; ĉefe kiam lia proksimulo estis enpersonigata de ĉarma brunulino en marbana kalsono. Metu vin iomete sur lia loko; vi sentus vin kapabla por eksterordinaraj inklinoj de bonkoreco, ĉu ne ?
Li trovis firman starejon sur la roko kaj proponis siajn servojn :
- Sinjorino, ĉu vi bonvolus permesi ?
La kolonelino ne donis al li tempon por fini la frazon. Per abrupta movo, ŝi deŝiris la malbonvenan ekinon, respondante al Roberto :
- Vi estas tro afabla, sinjoro… jen tio estas farita…
Sed ŝi eraris, la ĉarma sinjorino; ne estas per abrupta movo ke oni devas deŝiri ekinon el tie ajn kie ĝi planis enradikiĝi.
La trorapideco kiun ŝi uzis por la problemo, faris ke granda parto de la dornoj de la konko rekte rompiĝis kaj restis enigitaj en la duonluno de la belulino.
Ŝi ne malfruis ekkonscii tion. Ĉe sia unua movo, ŝi spertis pli viglan doloron ol komence.
Novaj "Aŭ ! Aŭ !"
Laripeto denove proponis siajn servojn.
- Sinjorino, li diris, mi estas doktoro pri medicino. Mi konfesas ke la patologia kazo kiu hodiaŭ sin prezentas al mia malforta scienco, ne estas antaŭvidita de la aŭtoroj kiujn mi studis; sed mi kredas ke mi povas aserti ke se sinjorino bonvolos konfidi al mi la zorgon resanigi sian vundon, mi tiros min el la afero sendifekte por mia honoro kaj la honoro de la Fakultato.
Paŭlino tre forte ruĝiĝis.
- Sed, sinjoro, mi tamen ne povas…
- Ne, sinjorino, vi sentime povas… Kuracisto ne estas viro kiel iu alia… Eltiri dornojn de ekino ne estas por mi distraĵo, sed apostoleco…
Dirante tion, li estis serioza kaj solena.
La kolonelino pripensis. Ŝi diris al si ke, finfine, certe necesos al ŝi sperti la operacion de iu kuracisto. Ŝi vidis sin iranta sonorigi al pordo de Dro Mitro, tre fama kuracisto en Marsejlo, kaj submeti al li sian kazon. Ŝi devintus doni detalojn, rakonti la tutan historion.
La kuracisto eble ne kredus ŝin laŭparole. Li verŝajne metus al ŝi demandojn :
- Ĉu ne estas en via familio, via patro, via avo, aŭ via praavo, al kiu simila akcidento okazis ? Alivorte, ĉu dorno de ekino ne estus por vi hereda malsano ?
Ĉi tiuj kuracistoj estas tiel trudiĝemaj ! Kompreneble, ŝi mortus pro honto petante tian konsulton. Kaj pensi, ke estis facile por ŝi eviti tian enuigan pridemandadon !… Kaj ŝi hezitis ?… Abrupte, ŝi faris la bonan decidon.
- Estu, sinjoro, mi akceptas vian afablan servon, sed ne ĉi tie !
Efektive, la akvonivela roko sur kiu okazis ĉi tiu dialogo, ne estis sufiĉe malproksime de la marbordo por ke promenantoj kaj kanfiŝistoj tute ne videtu la operacion.
- Sinjorino, diris Roberto, miaj servoj estas al via dispono tie kie vi volos.
Tiam, ili diskutis pri la loko kie la juna kuracisto praktikus siajn kirurgiajn talentojn.
En la banestablo ?… Neeblas ! La posedanto kontraŭus, ke Laripeto eniru en unu el la banbudojn ĉe la flanko destinita por virinoj… Kaj plie, en la okazo se ni donus klarigon al posedanto, la piedflegisto, la neevitebla piedflegisto ligita al la establaĵo, certe firme asertus ke ni entrudiĝas en liajn prerogativojn… Nu, Sino Kampistrono volonte konfidus siajn piedojn al la piedflegisto, sed nenion alian.
Kien ni do irus ?… En hotelo en la urbo ? Sed la urbo estas ankoraŭ sufiĉe malproksime !… Iri ĝis hotelo en la centro estus trudi al si la suferegon de alia martiriĝo.
Laripeto havis ideon.
- Aŭskultu, sinjorino, li diris, estas rimedo aranĝi ĉion. Vi tuj reiros al la establaĵo, ankaŭ mi; vi tute rapide vestiĝos; de tie vi iros al Isnardono, la eta restoracio kiu estas je ŝtonĵeto for. Aŭ, por pli bone diri, ni kune iros tien. Mi mendos malgrandan tagmanĝon, kun ostroj kaj ĉampano. Mi tie lasos vin dum duonhoro, necesa tempo por salti en fiakron kaj iri preni mian ilaron. Mi revenos, operacios vin, kaj ni tagmanĝos. Ĉu tio taŭgas al vi ?
- Via kombinaĵo, kara sinjoro mia, mankas nek ĉarmo nek logiko… Sed, estas iu sed…
- Kiu ?
- Mi devas iri tagmanĝi ĉe miaj geonkloj Garutoj. De tie, laŭ programo de mia vespero, mi devas iri al teatro de la Gimnastikejo por vidi ludi La Filinon de la Ĉeftamburisto.
- Nu ! La Garutoj kaj La Filino de la Ĉeftamburisto devos rezigni pri vi.
- Sed jen : mi luprenis loĝion por ĉi tiu vespero…
- La Garutoj iros solaj.
- Pardonu. Miaj geonkloj ne venos al la teatro. Mi luprenis loĝion ĉar, havante neniun por akompani min al la Gimnastikejo, mi ne volas esti rimarkata en la unuaj aŭ en la orkestraj sidlokoj.
- Tiam tute forgesu vian vesperon en la teatro.
- Mi ne diras ne; sed miaj geonkloj Garutoj havas la kutimon, kiam mi vespere ĉeestis teatraĵon, rakontigi al mi la morgaŭon miajn impresojn pri la teatraĵo kiun oni ludis. Nu, se mi elbuŝigas fantazian rakonton, ili kapablas rimarki tion ĉar ili legas ĉiujn gazetojn kaj konas ĉiujn recenzojn.
- Ne gravas ! Mi vidis La Filinon de la Ĉeftamburisto antaŭhieraŭ; mi rakontos al vi ĉi tiun opereton tagmanĝante.
- Ja, se tiel estas, mi ne plu vidas kontraŭdirojn por meti al vi… Ha, jes, tamen !…
- Ankoraŭ ?
- Kaj pri la tagmanĝo ?… Miaj geonkloj malkvietiĝos ne vidante min veni…
- Vi skribos al ili de Isnardono por ke ili ne devu atendi vin, ke la marbordo ĉarmis vin, ke vi tagmanĝos sur via strando kaj ke de tie vi rekte iros al la teatro… Irante preni mian ilaron en la urbon, mi transdonos vian bileton al kuriero…
- Perfekte… Via menso estas tre inĝenia, sinjoro doktoro… Mi komplimentas vin.
- Sinjorino, vi multe honoras min… Nun, ni agus kiel sagacaj homoj eknaĝante por reiri al la establaĵo… Ĉu vi ankoraŭ suferas ?
- Ho ! Jes, ĝi diable bruldoloras, la ekino !
- Naĝante vi sentos malpli da doloro ol restante sida.
- Tio estas vera.
Ni do rekomencis naĝi. Duonhoron poste, Paŭlino kaj Roberto rezervis ĉambreton ĉe Isnardono. La juna kuracisto mendis abundan bujabeson.
La kolonelo skribis leteron tiel redaktita :
"Kara onklo kaj kara onklino,
"Ne atendu min por tagmanĝi. Mi restas sur la marbordo, kie mi manĝos kelkajn konkulojn; vi scias ke mi ŝategas ekinojn; estas ĉi tie kelkaj belegaj. Mi rekte iros al la Gimnastikejo.
"Paŭlino.
La Anĝeluso ne jam sonoris ĉe Nia Dipatrino de la Gardisto kiam Roberto Laripeto revenis ĉe Isnardonon. Li transdonis la leteron al kuriero en la urbo kaj alportis reen sian ilaron.
Kun admirinda lerteco, li eltiris unu post alia ĉiujn dornojn de la malbenita ekino; poste li bandaĝis la vundon. Paŭlino estis mirigita; la operacio estis farita sen ke ŝi spertis la plej etan doloron.
Ĉu ili manĝis kun bona apetito, mi tute ne diros al vi. Roberto rakontis, kun multe da detaloj, La Filinon de la Ĉeftamburisto.
La kolonelino klarigis al juna kuracisto, ke ŝi estas edziniĝinta al speco de sovaĝulo kiu parolis nur pri dishaki ŝin, se iam li ekscius ke ŝi disŝiris sian kontrakton per la plej malgrava adulto.
- Sed tiam, li estas tigro, la Kolonelo Kampistrono ! rimarkigis Laripeto kiu informiĝis pri la nomo de sia ĉarma kliento.
- Nenio estas pli tigreca ol li !
- Diable !
Paŭlino verŝis al si glason da ĉampano (ĝi ne estis la unua) kaj diris :
- Kredu, sinjoro Roberto, ke mi ne timas tigrojn.
- Nek mi ankaŭ ! rebatis Laripeto.
Ili rigardis unu la alian, ridante.
- Vi estas adorinda, daŭrigis la juna kuracisto post momento da silento.
- Ĉu tio estas deklaro ?
- Kompreneble !
La kolonelino klinis sian kapon sur la ŝultron de la juna viro. Roberto prenis ĉi tiun kapon inter siajn manojn kaj kisis ĝin.
- Kaj vi, Roberto, diris subite Paŭlino, vi ne sciigis al mi vian civilan staton… Mi ja scias vian nomon, vian profesion; mi scias ke vi multe vojaĝis… Sed ĉu vi estas fraŭlo aŭ edziĝinta ?
- Fraŭlo.
- Ĉu vi neniam pensis pri geedzeco ?
- Ne jam.
- Nu !
- Mi ĵuras tion al vi.
- Vi tamen havis amantinojn ?
- Jes, sed tiel nedaŭraj !…
- Neniu kaptis vian koron ?
- Neniu.
- Tio estas stranga. Ĉarma kiel vi estas, mi ja povas diri tion, vi certe faris ne malmulte da konkeritinojn… kaj vi ne jam kampadas sur iu ajn el la konkeritaj terenoj ?
- Mi havas nek familion, nek amikon, nek amantinon.
- Ĉu vi vivas tute sola ?
- Ne.
- Vi bone vidas ke vi estas ligita al iu.
Ŝi denove verŝis al si glason da ĉampano kaj alproksimiĝis al li.
- Estas vere, mi havas iun kiu amas min, diris Roberto.
Paŭlino kunpremis la lipojn kun ia ĉagreno.
- Iun vira ?... aŭ virina ?
- Iun virina.
La kolonelino vidigis moveton de malpacienco; ŝi estis nervoza, la tiama eta pensionulino de la Sankta-Nomo-de-Jesuo.
- Kaj kiel vi nomas ŝin, ŝi diris kunpremante la dentojn, tiun kiu amas vin ?
- Ho ! Ĝi estas amikeco kiu estas sincera, sed tamen kiu ne tiras konsekvencon…
- Sed fine... ŝia nomo ?
- Pelagia.
Paŭlino kolere ĉifis sian buŝtukon.
- Mi certis pri tio… Li havas amantinon !…
- Sed ne !
- Roberto, vi mokis min… Vi ĵus diris al mi ke mi estis adorinda.
- Mi subtenas tion…
- Kaj vi amas aliulinon !
- Nu do, vi ĵaluzas Pelagian… Se vi scius ?
- Kion do ?
Laripeto sin klinis al orelo de Paŭlino kaj mallaŭte diris al ŝi du aŭ tri vortojn. Ŝi eksplodis per ridon. Ili sin kisis unu la alian.
Nelonge poste, la kolonelo eniris en la frataro kies Sankta Jozefo estas patrono(1).
Estis noktomezo kiam la du geamantoj surpaŝis la pavimon de la urbo. Roberto rakontis al la belulino la finon de la Ĉeftamburisto.
Lasante ŝin antaŭ la pordo de la Garutoj, li diris al si :
- Ŝi ne estas beleta, beleta; sed ŝi havas spritecon !… spritecon !… Unue, ĉiuj kusp-nazuloj estas spritaj kaj ĉarmaj !…
Sinjoroj edzoj, malfidu la kusp-nazulinoj kiuj iras sidiĝi sur ekinojn…
(1) Ŝerco rilata al la kristana kredo en kiu Jesuo, filo de Maria kaj Jozefo, estintus koncipita per la Sankta Spirito.
Last edited: 25/12/2025
Add a comment